Budapeŝta ekzameno

Z: Zamenhof
1: Unua profesoro
2: Dua profesoro
L: Lernanto

Ĉambro, meze iom oblikve staranta tablo, ĉe kies maldekstra flanko staras du seĝoj. Fone, meze pordo. Apud, dekstre, antaŭ la fona muro, seĝoj.

Kiam la kurteno leviĝas, Lernanto tenas en sia mano libron kaj iradas tien-reen. Kelkfoje suprenrigardas al la plafono. Liaj lipoj moviĝas, li provas parkeri. Post kelkaj sekundoj tra la pordo enpaŝas Zamenhof, vestita en la kutima longa, nigra jako, amelitaj manumoj kaj kolumo.

Z: Bonan tagon!

L(leĝere, preskaŭ ne ekvidante lin) Bonan tagon!

Z(postrigardas lin, kiu senŝanĝe iradas tien-reen, neatentante; fine ekparolas) Pardonon... pardonon... Ĉu mi ne ĝenas vin, se mi demandas ion?

L: Bonvolu nur demandi. (ekhaltas) Mi jam ne povas multe lerni. Post kelkaj minutoj komenciĝas la ekzameno. Ĉu ankaŭ vi venis al la ekzameno?

Z: Jes, sed ne por ekzameniĝi. Mi multe aŭdis pri la vigla hungara esperantista literatura vivo. Pri la Budapeŝta Skolo. Pri la gazeto «Literatura Mondo», pri la eminentaj hungaraj verkistoj kaj bonegaj lingvistoj. Mi intencas propraorele aŭdi, kiel la hungaroj kultivas nian lingvon.

L: Mi tamen proponas al vi akiri hungarlandan diplomon.

Z(ridete) Mi pensas, ke mi jam sufiĉe konas la lingvon.

L: Sed la Budapeŝta diplomo havas sur la tuta mondo grandan respekton. El multaj fandoj venas samideanoj ĉi tien por ricevi hungaran diplomon. Ĉu vi scias, ke Hungarlando havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn?

Z: Mi gratulas.

L: De kie vi venis?

Z: El tombo.

L: Ĉu el Tombo? Kie situas tiu ubro?

Z: En Polujo.

L: La poloj estas bravaj esperantistoj. Kaj ĉu vi permesas demandi vian nomon?

Z: Ludoviko Lazaro Zamenhof.

L: Zamenhof? Ĝi estas germana nomo, ĉu ne?

Z(surprizite) Ĉu vi ne aŭdis ankoraŭ mian nomon?

L: Mi korespondas kun multaj polaj amikoj, sed ili havas polajn nomojn.

Z: Kaj ĉu vi nun ekzameniĝos? Budapeŝte?

L: Jes. Sed bonvolu diri, kion signifas laŭvorte Zamenhof?

Z: Laŭvorte tradukite: Semkorto.

L: Ĝi sonas multe pli bele. Nia lingvo men estas pli bela, ol ĉiuj nacilingvoj, ne?

Z: Eble vi pravas.

Ekstere la voĉoj de Profesoro 1 kaj Profesoro 2:

«Bonvolu antaŭen... Nur post vi!»

L: Venas la profesoroj! (Lernanto kaj Zamenhof retiriĝas malantaŭen)

1 kaj 2(enpaŝas) Bonan tagon!

L kaj Z: Bonan tagon! (1 kaj 2 sidiĝas apud la tablo, sur la seĝoj)

1: Do, ni komencu la ekzamenon! (paŝas al la tablo) Pardonu samideano, sed vi estas la pli juna. Ĝentileco postulas, ke unue venu la pli aĝa kandidato. (al Zamenhof) Bonvolu veni!

Z: Pardonon, sinjoroj, sed mi ne intencas ekzameniĝi.

1: Ĉu vi jam havas diplomon?

Z: Mi... mi ankoraŭ ne havas.

1: Kaj vi scias nenion el nia lingvo?

Z: Mi ja scias. Mi parolas ĝin.

1: Kiel?

Z: Sufiĉe bone.

1: Tiam des pli ne forlasu la okazon akiri diplomon. Esperantisto sen diplomo valoras nenion! Bonvolu sidiĝi ĉi tien!

Z: Sed mi...

1: Nenio «sed mi»! (ekstaras, iras al Zamenhof, ekkaptas lian jakon, tiras al la tablo) Vi ne konas la valoron de la budapeŝta diplomo. Ĉu vi ne aŭdis pri la bonega reputacio de la Budapeŝta Skolo? Niaj verkistoj havas la plej bonan lingvouzon.

Z: Jes, ĝuste tial mi venis, sed...

1: Kun nia diplomo vi estos ĉie respektata esperantisto. Bonvolu nur sidiĝi. (intertempe senĉese tiras lin kaj premas en la seĝon. Reiras al sia loko kaj sidiĝas. Al Lernanto) Samideano, bonvolu iom atendi, ĉu ne?

L(indigne al Zamenhof) Ekzamenhof! (kolere foriras)

1(prenas grandan paperfolion kaj plumon) Nomo?

Z: Ludoviko Lazaro Semkorto.

1(skribas sur la paperfolion) ...korto. Loĝloko?

Z: Tombo.

1(skribas) Tom/bo. Lando?

Z: Polujo.

1(skribas. Emfaze) Po/LI/o.

Z: Ne Polio! Polujo!

1(suprenŝovas la okulvitron) Ĉu VI instruas min, aŭ MI instruas vin?

2(tro afabla kaj aplomba) Ni haltu iome! Polujo estas iom arkaiĝinta vorto. Ĉe ni oni nomas ĝin Polio, aŭ Pol/lan/do. Ĉi lasta estas la plej oficiala kaj Zamenhofa formo.

Z: Mi ne sciis.

2: Ne gravas, karulo. Kontraŭ komencantoj ni ne estas severaj.

1: Naskiĝjaro?

Z: Mi estis naskata je dekkvina decembro en mil okcent kvindek naŭ.

1(konsternite) Ki...el?

Z: En mil okcent kvindek naŭ. Ne miru. Mi estas iom maljuna, sed mi diris, ke mi venis el tombo.

1(frapetadas la tablon per la krajono) Min ne interesas, kiom maljuna vi estas, sed vi diris eĉ aliajn vortojn, tre malkorekte. Vi diris: «Mi estis...» Nu?

Z: Ho jes. Mi estis naskata.

1 kaj 2(konsternite alrigardas unu la alian)

1: Ĉu nas/KATA?

Z: Jes. Tiam komenciĝis mia vivo.

1: Sed ĉu nas/KATA?

Z: Jes. Ne edziĝanta, ne mortanta, sed naskata.

1(manplate kovras siajn orelojn) Ĉu edzi/ĜANTA, mor/TANTA?

Z(embarase) Ne. Naskata. (1 kaj 2 kunrigardas)

2: Ĉi tio jam estas granda eraro, kara. Ĉu via patrino naskis vin dum la tuta jaro?

Z: Mi ne komprenas la demandon.

1: Ĉu vi estas atisto?

Z: Ki...isto?

1: Atisto!

Z: Kio estas tio?

1: La plej kontraŭzamenhofa tendenco. Eksciu, ke viaj vortoj estas tute kontraŭzamenhofaj.

Z: Mi ne sciis.

1: Bedaŭrinde. Zamenhof mem skribis: «Mi estis nas/KITA en mil okcent kvindek naŭ».

Z(ekvigle) Ho, mi jam komprenas! Je la komenco de mia naskiĝjaro mi estis nas/KOTA, dum la jarfino mi estis nas/KITA, sed je la dekkvina de decembro mi estis nas/KATA. Ĉu ne?

1(frapas la tablon) Terure! Se vi estas atisto, vi ne venu Budapeŝton por ekzameniĝi. Tio ĉi estas jam ne eraro, sed krimo!

2(ekkaptas la brakon de 1) Ne tiel laŭte! Eble sinjoro akademiano Stop Bowitz sidas ĉi tie!

1: (suprenŝovas la okulvitron, esplore rigardas la spektantaron) Bone. (al Zamenhof) Sed vi ne faru pluajn similajn kontraŭzamenhofajn erarojn.

Z: Mi petas pardonon.

1: Komprenu fine: vi neniam estis «nas/KATA».

Z: Kaj kiel mi tamen estiĝis?

1: Komprenu: ĈI TIE, en Budapeŝto vi ne povis esti nas/KATA.

Z: Mi ne estis naskata en Budapeŝto.

1: Do, eĉ ne estu!

Z: Verŝajne, mi eĉ ne estos. Mi promesas.

1: Nu, ni komencu la ekzamenon. Ni prenu kelkajn gramatikajn demandojn: ĉu infinitivo povas funkcii kiel adjekto?

Z: E...eble.

1: Kial «eble»? Ĉu vi scias, aŭ ne?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

1: Domaĝe. Nu, mi helpas: jes, infinitivo povas funkcii kiel adjekto. Dumaniere. Bonvolu nomi la manierojn! (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti rekta aŭ nerekta. Ĉu ne?

Z: Verŝajne.

1: Kial «verŝajne»? Ĉu jes, aŭ ne?

Z: Se vi asertas, tiam nepre.

1: Bonvolu diri, kia estas la nerekta infinitiva adjektivo?

Z(pensante, iome kolere) Eble... eble... kurba infinitiva adjektivo. (1 kaj 2 ŝokite kunrigardas)

1: Terure! Nu, mi diras al vi ekzemplan frazon: «Li faras nenion, krom turmenti min».

Z(ekflagre) Ĝuste la saman mi volis diri!

1: Sed vi ne diris.

Z(ridete) Mi ne kuraĝis.

1: Konfesu, ke vi ne sciis.

Z: Sed mi jam scias. Perfekte.

1: Vi ne diru «perfekte», ĉar perfekto estas tute alia gramatika koncepto. Tio signifas la finitan aspekton de la verbo. Ekzemple: «Mi plenŝtopis mian cerbon per s-s-s...» Nu? Per stu... stu...

Z: Stultaĵoj!

1(frapas la tablon) Studoj! Do, en tiu ĉi frazo «plen» signifas la plenumitecon. Alia ekzemplo: «Mi ellegis la libron». Ĉu vi ankaŭ povus diri perfektan frazon kun alia vorteto, simile al «plen» kaj «el»?

Z: Jes. Ekzemple: «Mi finlegis la libron».

1(ektime) Kion vi diris?

Z: Mi finlegis la libron.

1: St! St! (ĉirkaŭrigardas la spektantaron. Al Zamenhof flustre) Eble sinjoro akademiano Kalocsay povas sidi inter la spektantoj!

Z: Ĉu li estas idisto?

1: Ne. IT/isto!

Z: Ĉu eĉ pli danĝera? (1 mansvinge signas, ke estas pli danĝera) Ĉu nova lingvoprojekto?

1: Tute ne! La plej Zamenhofa tendenco. Zamenhof estis pura itisto.

Z(ŝultrolevante) Mi ne sciis.

1: Ni ne flankiĝu. Diru al mi: kion havas la verboj?

Z: Ili havas radikon kaj finaĵon.

1: Kaj krome? (Zamenhof silentas) La verboj havas dek du tempojn, tri modalojn, tri modojn, kvar voĉojn kaj kvin aspektojn. Ĉu ne?

Z: Nepre.

1: Bonvolu mencii kelkajn voĉojn!

Z(iom pensante) Tenoro, baritono...

1(frapante per la krajono) Ekzistas aktiva, pasiva, faktitiva kaj mediala voĉoj.

Z: Teture!

1: Kial?

Z: Ĉu tiom malfacila lingvo estas Esperanto? Zamenhof intencis krei facilan lingvon.

1: Ni pritraktas la lingvon je scienca nivelo. La Budapeŝta Skolo postulas altan scion. Ni estas rigoraj. Do, ni reiru al la voĉoj. Ekzemple: kion signifas la pasiva voĉo?

Z: Pasivon. Ĉu ne?

1: Ne sufiĉas. Pli precize! (Zamenhof silentas) Do, la pasiva voĉo signifas agon, kiun la subjekto suferas. Menciu ekzemplon pri suferata ago!

Z: Ekzemple: Vi ekzamenas min.

1: Ĉi tiu estas aktiva voĉo.

Z: Sed suferplena.

1: Diru la saman pasive.

Z: Mi estas ekzamenata.

1: Nu fine! Kio estas ĉi tie la ago?

Z: Ekzameni.

1: Kaj kiu suferas?

Z: Mi.

1: Kaj kiu suferigas?

Z(dolore) La Budapeŝta Skolo!

1: Do, mi nun transdonas la rolon al mia kolego. Li faros kelkajn demandojn el la sintakso.

2: Nu, diru sinjoro kandidato, kiel oni povas dividi la verbojn en la frazo?

Z: Mi ankoraŭ ne pensadis pri tio.

2: Al predikataj kaj ne predikataj verboj. Kiel nomiĝas la nepredikata verbo? (Zamenhof silentas) Predikativo! Kia povas esti la predikativo? (Zamenhof silentas) Ĝi povas esti adjektiva kaj substantiva. Ekzemple: «Budapeŝto estas nia kara urbo». Ĉu ne?

Z: Vere kara. Mi konstatis.

2: Do, diru al mi: en vortkunmetoj la ĉefelemento kiel efikas al la flankelemento? Unue per adverbigo. Kaj due? (Zamenhof silentas) Per adjektivigo. Ĉu vi povas diri ekzemplon? (Zamenhof silentas) Nu, ekzemple: «satmanĝi».

Z: «Satmanĝi»? Ĉu en Budapeŝto?

2: Nu, bedaŭrinde, vi eĉ unusolan demandon ne povis respondi. Mi jam ne scias, kion demandi... Bonvolu diri, kion vi entute scias?

Z: Mi povas paroli.

2: Nu, ni ekzamenu. Bonvolu al mi respondi, sed per kompleta frazo; kion mi faras? (per krajono imitas skribadon) Nu... La profesoro..

Z: La profesoro...

1: NU? La profesoro... sss...

Z(subite) Siblas!

1: Nu ne! Kion mi nun faras? (imitas la skribadon) Per mia mano! La profesoro s-s-s...

Z: Svingadas la krajonon!

1: Damne! Kion mi faras? S-s-s...

Z: Streĉas!

1(surprize) Kion mi streĉas?

Z: Miajn nervojn.

1: Do, ni finis la ekzamenon. (al 2) Sinjoro kolego, kiel vi opinias pri la kapablo de sinjoro Semkorto?

2: Li scias nenion.

1: Vere nenion. Do, ni donu al li diplomon, ĉu ne?

2: Memkompreneble.

1(ekstaras, kune kun 2) Nu, kara sinjoro Semkorto, vi ekzameniĝis sukcese kaj nun akceptu nian diplomon. (prenas la grandan paperfolion kaj transdonas)

Z: Ĉu ĝi jam estas preta?

1: Antaŭ dek minutoj mi skribis viajn personajn indikojn sur la diplomon. Vi mem vidis.

Z: Ĉu jam antaŭ la ekzameno?

1: Jes. Ni ne kutimas perdadi la tempon.

Z: Sed mi ne povis respondi al unusola demando kaj vi diris, ke la ekzameno estas rigora.

2: Ĉu por vi ĝi ne estis sufiĉe rigora?

Z: Kaj tamen mi ricevas diplomon?

1: Vi taŭgis por niaj pretendoj. Vi sciis tiom, kiom la ceteraj. Kaj ni devas plenumi nian ĉijaran edukplanon. Ne forgesu, ke ni, hungaroj, havas la plej multajn diplomitajn esperantistojn.

Z: Kaj kio okazus, se mi estus bone respondinta al viaj demandoj?

1(demandeme rigardas al 2, kiu levas la ŝultron, poste iom meditante al Zamenhof) Nu, tiaspeca okazo ankoraŭ ne troviĝis, sed ni verŝajne eĉ tiam donus diplomon.

(1968)