Genriĥ Altov /*literatura pseŭdonimo de Genriĥ Altŝuller*/

Bruliganta intelekto

Ĉu grandas kaj fortas tiu, kiu grandas kaj fortas,
Se li malfortulojn ne povas levi ĝis siaj pintoj?
Rabindranat Tagor

Mi venis al ĉi tiu apudmara urbeto, ricevinte telegramon de Prokŝin. Estis fino de oktobro. De la maro blovis malvarma, draste odoranta je algoj vento.

— La kuracisto loĝas en «Skualo», — diris al mi la prezidanto de la urba soveto. — Ja ni iĝis urbo nur ĵus. Fakte ni estas laborista vilaĝo. Kaj «Skualo» estas malnova vaporŝipo de loka itinero. Jen ja, el la fenestro videblas... Ne, ne, tio estas fiŝistaj skunoj. Iom pli fore, ĉe la kabo, estas vaporŝipo kun alta tubo. Baldaŭ ĝin oni distranĉos por metalrubaĵo, ĝi jam finis sian servon. — La prezidanto neatendite ekridis. — Al ni foje venis aktoroj, do Andreo Iljiĉ ne permesis al ili iri tien. Minacis, ke li levos piratan standardon kaj eliros en la maron...

— Kaj kial tion ne atentas la soveta potenco? — demandis mi.

— La soveta potenco priatentas, ke en la vilaĝo ankoraŭ mankas malsanulejo, — respondis la prezidanto. — Nu, kaj Prokŝin estas bonega kuracisto. Mi al li ne nur malnovan vaporŝipon — ion ajn fordonus.

Sur la bordo, submetinte al nehela suno la konveksajn nigrajn fundojn, kuŝis fok-similaj boatoj. La vento rulis sur bordajn ŝtonetojn oftajn, kolerajn ondojn. Ili etendiĝis al la boatoj kaj retiriĝis, lasante sur la ŝtonoj densan siblantan ŝaŭmon.

«Skualo» staris ĉe kaduka ligna piero. Prokŝin-on mi trovis en salona kajuto. Li maldistre tajpis ion.

— Nu jen, ĝustatempe, — ekĝojis li. — Mia ferio jam finiĝas, ni komencos jam hodiaŭ... Ĉu vi volas testi je vi mem?

* * *

Komence tio ĉi estis kutima ĵurnalista ideo. Ĝi aperis antaŭ jaro kaj duono, en Kalugo, kien mi venis laŭ redakcia tasko. Okazis jubilea mitingo apud la monumento de Ciolkovskij, pioniro de raketaj flugoj, mi registris tion, kion diris parolantoj. La ideo — en sia origina aspekto — estas registrita samloke, en la notlibreto, inter du paroladoj: «Monumento — broŝuroj — moderna Ciolkovskij». Tio signifas: kio okazus, se siatempe Ciolkovskij havus centonon da monrimedoj, elspezitaj por tiu ĉi monumento kaj tiu ĉi mitingo?

Mi rememoris broŝurojn, kiujn eldonadis Ciolkovskij. Ili nun estas bibliografiaj raraĵoj: nemultaj vidis tiujn maldikajn, presitajn sur griza papero libretojn kun indiko «Eldono kaj propraĵo de la aŭtoro». Ciolkovskij eldonis ilin en mizeraj kvantoj — kontraŭ propra mono. Kaj jen mi pensis: ja ankaŭ nun ie laboras homoj, trabatantaj same novajn (kaj tial ankoraŭ ne agnoskitajn) vojojn en la scienco! Venos tempo, kaj oni rekompencos tiujn homojn. Sed kiom pli gravas por ili ricevi hodiaŭ almenaŭ eron de la estonta agnosko...

Mi komencis serĉadon. Iam mi pli detale rakontos pri tio: inter grandega amaso da revuloj estis ne tre facile trovi homojn, kies nomojn skribos sur siaj standardoj la scienco de la XXI jarcento. Nur post duonjaro, kaj tute hazarde, mi renkontis homon, ellaborantan ion principe novan. Nun en mia listo estas naŭ nomoj. «La brila naŭopo».

Mi opiniis, ke necesos batali: iun defendi, ion elpeti. Nenio simila. Ok homoj, kvazaŭ interkonsentinte, ripetadis: «Tro frue, ankoraŭ ne necesas...» Kaj nur la naŭa, Prokŝin, decideme diris: «Do, ni ekbatalu. Post la eksperimento».

Prokŝin estas ŝipa kuracisto. Dum la unua renkonto mi pensis, ke kiel epigrafon (se necesos verki pri Prokŝin) eblas preni tiujn liniojn el «Spegulo de maroj» de Josef Conrad: «Mi rapidas aldoni, ke li havis ankaŭ alian trajton, necesan por vera maristo — absolutan memfidon. Bedaŭrindas nur, ke tiun trajton li havis en danĝera grado». Tielas la unua impreso: ne tute malĝusta, sed supraĵa. Jes, Prokŝin tre fidas sin mem. Li ŝatas diri: «Kiel estas konate, mi ne eraras». Tamen la tuta afero estas en tio, de kio venas la memfido.

— Simpla genia ideo, — diris Prokŝin, kiam mi petis klarigi, pri kio li laboras. — Ni prenu stultulon. Naturan stultulon. Mi esperas, vi havis okazon renkonti tian stultulon?.. Tre bone. Do, ni prenu simplan stultulon kaj supozu, ke li egalas nulon sur skalo de intelekta evoluigiteco. Al cent gradoj sur la sama skalo respondu intelekta nivelo de Einstein. La skalo, certe, estas relativa. Eblas iri sub nulon kaj super cent gradoj. Do, mi volas demandi: kia estas laŭ tiu skalo «intelekta temperaturo» de la homaro? Ĉu vi komprenas — de la tuta homaro. Averaĝe. Nu?

La demando estis ne facila, mi silentis.

— Ni estu optimistoj, — daŭrigis Prokŝin. — Tamen eĉ kun plej potenca optimismo malfacilas doni nombron 80 aŭ 60. Jen vi, ekzemple, kiom da gradoj estas en vi?

Mi respondis, ke tridek ses kun duono. Laŭ Celsio.

Prokŝin aprobe subridis:

— Elturniĝis. Sed ĝenerale vi proksimas al la vero. Laŭ la plej optimisma takso la averaĝa temperaturo de la homaro ne superas tridek ses kaj duonon. Laŭ mia skalo.

Tiam mi diris, ke por tio ekzistas multaj seriozaj kaŭzoj — historiaj kaj socialaj. Laŭ informoj de Unesko, miliardo kaj duono da homoj malsatas. Ĉu oni rajtas kulpigi ilin pri tio, ke ili intelekte malprogresas? — Mi ne kulpigas, — malpacience kontraŭdiris Prokŝin. — Mi simple konstatas la faktojn. Unue, «averaĝa intelekta temperaturo» estas ne alta. Due, ĝi leviĝas malrapide. Tro malrapide.

— Tiaj paroloj estas tute senutilaj, se mankas klara terminologio. Kio estas intelekto? Kion signifas — iĝi pli intelekta?

— Jen tio estas labora aliro! — ekĝojis Prokŝin.

La konversacio okazis en la Talina haveno. Prokŝin hastis, ofte rigardis horloĝon. Sed mi jam komprenis, ke la ĝeneralaj rezonoj pri «intelekta temperaturo» estas ligitaj kun io konkreta.

Magnetofonon mi ŝaltis ne tuj. Foje tio povas ĉion fuŝi: la homo komencas paroli per «kartona» voĉo, konfuziĝas, blekas kaj mekas.

La magneta rubando

«— Ni konvenciu tiel. La intelekto dependas de multaj faktoroj. Sed ekzistas io nepra, ĉefa. Tio estas scioj. Amplekso de scioj. Vi tuj kontraŭdiros, ke povas esti scianta stultulo. Povas. Okazas ankaŭ malo: homo estas malklera, sed saĝa. Do, tio estas escepto de la regulo. Sed ni parolas pri la tuta homaro. Ĉi tie eblas nur statistika aliro: necesas pensi per reguloj, sed ne per esceptoj.

Do, la scioj. Imagu, ke ĉiujn sciojn de la mondo eblas praktike momente enkapigi al ĉiuj homoj. Ĉiujn sciojn de la mondo... Jam preta titolo, ĉu?

Malklereco — tio estas grundo, sur kiu kreskas stulteco. Malsata malklero de sklavoj. Sata malklero de burĝoj. Kolera malklero de faŝistoj. Kaj jen ni neniigas la grundon, al kiu kroĉiĝas radikoj de la stulteco...

Mi petas, donu al mi la mikrofonon, mi mem ĝin tenos. Vian atenton tiu proceduro evidente distras. Ja mi volas, ke vi komprenu. Do, kio okazos, se ĉiuj scioj en la mondo iĝos propraĵo de ĉiu homo sur la Tero?

— Ĉiuj scioj — estas tro nedifinite. Mi konsentas. Ni diru tiel: scioj je amplekso de tridek–kvardek universitatoj. En diversaj kombinoj.

Certe, tiel "farĉita" homo ankoraŭ ne estas sekurigita de malsato, malsanoj, suferoj. Sed li havos imunon kontraŭ enuo, neniofarado, ebriemo. Scioj estas kiel uranio, — kiam ilia amplekso superas la krizan, komenciĝas io simila al ĉena reakcio. Trankvilo, pli ĝuste — stagno, estas simple neebla.

Miliardo kaj duono da homoj malsatas... Vi uzis fortan argumenton, tio fiksiĝas en memoro. Sed ĉu la malsato ne estas kaŭzita — finkonte — de malalta nivelo de edukado?

— Nu, laŭ mi ĉio estas mala: la nivelo de la edukado dependas de bonfarto de la lando.

— Tio similas demandon, ĉu la unua kokino devenis el la unua ovo aŭ male, la unua ovo estis farita de la unua kokino... En kutimaj kondiĉoj la edukado dependas de bonfarto de la lando, kaj la bonfarto — de la scioj. Senfina cirklo. Por almenaŭ iagrade rompi ĝin, necesas jardekoj. Niaj rimedoj kaj metodoj de instruado havas mirinde malgrandan koeficienton de utileco.

Ĉu vi komprenas, kia absurdo? Ekzistas scioj kaj ekzistas kapoj. Sed ne ekzistas efektivaj rimedoj, ebligantaj dum mallonga tempo enmeti ĉiujn sciojn en ĉiujn kapojn...

Ĉu hipnopedio? Ja vi estas simple geniulo! Vi modestis, kiam diris pri tridekses gradoj kaj duono. Nun vi kaptis la esencon de la afero: necesas novaj instruaj rimedoj. Hipnopedio... Nu, tio estas bona afero. Sed esencaj ŝanĝoj en tuthomara skalo postulas rimedojn, miloble pli produktivajn, ol la hipnopedio. Pli fortajn, pli fidindajn kaj, ĉefe, pli produktivajn. Atendu ĝis la aŭtuno...»

* * *

Vespere en la duonmalhela salonkajuto ni trinkis teon el pezaj bieraj kruĉoj. Mi demandis Prokŝin-on, kial li ne aranĝis decan lumigon. Li kuntiris la ŝultrojn:

— Estas tede umadi kun la drataro. Ĉi tie mi trovis akumulilon, ĝi sufiĉas por semajno, poste eblas ŝargi ĝin en la garaĝo. Jen ankaŭ la kruĉoj: mi trovis ilin en la bufedo — kaj sufiĉas. Ĉiutagaj bagateloj ne gravas. Pensi necesas pri alio.

Estas malfacile kompreni, kiam Prokŝin parolas serioze. Ĉiuokaze, malatento al ĉiutagaj bagateloj ne malhelpas al Prokŝin aspekti svelte, eĉ dande. Li estas zorge razita, la jako kaj la pantalono estas diligente gladitaj.

— Al vi plaĉos ĉi tie, — diris Prokŝin. — Sciu, mi ekde la infaneco revis almenaŭ dum semajno loĝi tiel — sur malnova ŝipo. Ili estas mirindaj, tiuj malnovaj ŝipoj. Ja malnovaj maŝinoj kutime vokas neniujn sentojn, krom nur bedaŭron. Sed ŝipoj... Mi kreskis ĉe maro, la hejmo staris apud kajo, rekte kontraŭ miaj fenestroj estis varfo kun jen tiaj malnovaj ŝipoj. Mi prenis librojn kaj foriris tien, plej ofte al padelrada trenŝipo «Gnomo». Ĉe la varfa enirejo estis alnajlita tabulo kun surskribo: «Ĉi tie ne iri». Sed la gardisto, eterne okupita pri fiŝkano kaj vermoj, rigardis al mi kun plena indiferenteco. Mi kuŝis sur ferdeko de «Gnomo», sur varmegaj aspraj tabuloj, legadis aŭ simple rigardadis al la maro... De unu flanko situis la haveno, brua, fuma. De la alia — bulvardo kun belaj aleoj, ŝtuparoj, florejoj. Kaj «Gnomo», knaretante per padeloj, staris ĉe la skrapita varfo, kaj neniu ĝin atentis, neniu vidis, kiel ĝi belas. Marajn trenŝipojn kun padelradoj oni jam delonge ne konstruas, ne juĝu laŭ dikventraj riveraj trenŝipoj. «Gnomo» havis longan korpon kun alta fleksigita steveno, belegan arkitekturon de superkonstruaĵoj (ĉi tie la tuta afero estas en proporcioj) kaj vastan, klinitan malantaŭen tubon... Foje aŭtune mi revenis el la lernejo kaj ekvidis, ke «Gnomo» malestas. Ĝin oni ektrenis por detrui, fuŝdronigis nur je cent metroj for de la bordo kaj lasis. Tie estis ne profunde: preskaŭ tuta rufo kaj masto restis super la akvo. De la bulvardo ĉio estis videbla. Tamen neniu atentis la dronintan ŝipon, kaj mi volis plori pro ofendo, mi unuafoje perdis amikon... Vespere al mi venis unu penso, mi komprenis, kion necesas fari. Post kvar tagoj, nokte, ŝtelinte jolon de la gardisto-fiŝkaptisto, mi alnaĝis «Gnomon». Mi umadis preskaŭ du horojn, malsekiĝis, malpuriĝis, gratvundis la manplatojn, sed alfaris al la tubo sitelon kun surverŝita per mazuto ĉifonaro kaj alkroĉis bruligilon kun lenso. Plej longe mi umadis kun tiu bruligilo. Necesis instali ĝin tre precize, por la suno en tagmezo bruligu ujeton, plenŝtopitan per butonoj de alumetoj... Dum du tagoj estis nebula vetero, mi timis, ke mia piroteknikaĵo ne malsekiĝu. La suno aperis nur en la tria tago, en dimanĉo. La bulvardo estis plena de homoj, mi sidis apud la maro kaj atendis. La bruligilo efikis iom pli poste, mi jam komencis timi, ke la kalkuloj malĝustas. Komence super la tubo leviĝis malpeza blanka fumeto, poste la fumo nigriĝis kaj ekiris, ekiris... La publiko impetis rigardi. La bildo estis mirinda: la ŝipo sub la akvo, sed el la tubo iras densa nigra fumo. Kaj ankaŭ ondoj: alkuras sur la rufon, la tubon — plena iluzio de moviĝo. Komence la homoj bruis, ridis, kaj poste iel eksilentis kaj longe ne disiris... — Prokŝin ekridis. — Jes, la bildo estis belega! Domaĝe, ke mi ne elpensis levi flagon sur la masto...

* * *

Al ĵurnalisto estas ofte pli malfacile, ol al verkisto. Ĵurnalisto ne rajtas elpensi heroon, ne rajtas atribui al li laŭ sia deziro tiujn aŭ aliajn trajtojn. Necesas diveni realajn homojn, kaj tio estas tre malfacile!

Ĉiu afero havas siajn etajn ruzaĵojn. Ĵurnalistan ekspresan analizon plifaciligas tio, se vi penos imagi, kiu estus interesanta vin homo dum alia epoko — en iaj neatenditaj kondiĉoj. Mi pense provas al Prokŝin diversajn vestojn. Ĉu kamizolon de alkemiisto? Foje en la okuloj de Prokŝin ekflagras infana entuziasmo: jen ni tuj miksos ĉi tion kun tio, bone varmigos kaj... Kiel interesege estas ekscii, kio rezultos el tio! Sed Prokŝin ne havas eksteran solidecon, organikan trajton de la alkemiistoj, aparte de la modernaj. Tiuokaze ion tian piratan? Por komenco mi provas: se kovri unu okulon de Prokŝin per nigra bandaĝo? Jes, kaj nun la pipon en la dentojn kaj... Ne, nenio sukcesas. Nu bone, mia tasko estas — kontroli la aparaton de Prokŝin.

La aparato estas sufiĉe ampleksa. La centra konrolejo — io simila al tri aŭ kvar reversitaj kaj starigitaj unu sur la alian televidiloj. La memorilo — ŝranko kun magnetaj cilindroj. Fine, la bioresonancilo, simila al viziero de kavalira helmo. Hodiaŭ okazos nur eksperimento. Sed iam la memorilo vere entenos ĉiujn sciojn de la mondo. La ideo de Prokŝin estas: «enmeti» en la kapon de homo sciojn, preterante procezon de legado.

Modernaj memoriloj povas en volumeno de kelkaj kubaj decimetroj kumuli informon je miliardoj da bitoj. Por eligi ĉiun tiun biton, al la memorilo sufiĉas milono de mikrosekundo. Sed la okulo estas malrapida. La vojo de la informo tra vida kanalo estas ligita kun dufoja konverto de energio. La luma energio de la bildo konvertiĝas per la retino en la biokemian. Poste okazas ankoraŭ unu konvertiĝo: la biokemia energio iĝas elektra energio de biokurentoj, irantaj laŭ la vida nervo en la cerbon.

— Ĉesu skribi, — konsilis Prokŝin. — Necesas kompreni. Tiam tio fiksiĝas en la memoro por ĉiam. Rigardu, kia rezultas mekaniko. Vi legas libron. La rigardo falis al cifero kaj litero. Sur la retino aperis bildo. Sed en la fibrojn de la vida nervo iras ne la bildo mem. En la fibrojn iras kurento. Al ĉiu litero, ĉiu cifero, entute al ĉiu bildo sur la retino respondas sia serio de elektraj impulsoj. La senco de mia ideo estas — doni en la vidan nervon «pretajn» kurentojn. Homo legu, ne rigardante en la libron. La okulo «maĉas» la bildon tro malrapide, sed ni konektiĝas al la cerbo rekte tra la vida nervo kun ĝiaj cent tridek milionoj da fibroj. Ĉu vi kaptas? Ĉiu fibro estas kiel aparta drato. Eblas fari transsendon kun rapido, je kiu kapablas la plej bonaj memoriloj. Ĉu estas demandoj?

Demandoj estis, kaj Prokŝin klarigis — ĝenerale — la strukturon de sia aparato. Sed tio jam estas pura tekniko. Gravas alio. Nun mi surmetos la «vizieron», kaj ĉiuj scioj, registritaj sur la magnetaj cilindroj de la memoriloj, dum kelkaj sekundoj «enrampos» mian kapon. Strange, sed krom tiu stulta «enrampos», mankas alia vorto por signi procezon de transportado de scioj el la fera kesto de la memorilo en la kapon.

La magneta rubando

«— Por la unua eksperimento la ŝakoj estas plej oportunaj. Mi turnos la gurdon kelkfoje, kaj la mondo ricevos du novajn ŝakajn grandmajstrojn. Tamen, ĉu ni eble enkonduku titolon "grandmajstrego"?.. "Du grandmajstregoj" — bonega titolo por via raportaĵo.

— Ĉu nur la scioj faras homojn grandmajstro?

— Ja kio alia? La scioj kaj la sperto. Ĉu vi volas ŝikan citaĵon de Lasker? En via ĵurnalista afero citaĵoj estas granda afero. Aŭskultu, kion diris siatempe Lasker: "Da ludantoj, al kiuj majstro povas sukcese oferi handikape damon, ekzistas milionoj; da ludantoj, transirintaj tiun ŝtupon, eblas kalkuli probable ne pli ol kvaronon da miliono, kaj da tiaj, al kiuj majstro nenion povas oferi, apenaŭ troveblos pli ol du–tri mil. Ni imagu nun, ke iu majstro, armita per scio de sia afero, volas instrui la ŝakludon al iu junulo, ne scianta tiun ludon, kaj levi lian nivelon ĝis tiuj du–tri mil ludantoj, kiuj jam ne havas handikapon. Kiom da tempo necesos por tio?" Nu, ĉi tie sekvas kalkulo; tiom da tempo por lerno de finludaĵoj, tiom — por debutoj, kaj tiel plu. Entute ducent horojn. "Elspezinte ducent horojn, la junulo, eĉ se li ne havas ŝakan talenton, devas fari tiajn sukcesojn en la ludo, ke li okupos lokon inter tiuj du–tri mil". Atentu: ducent horojn kaj majstro kiel instruisto. Sed en mia maŝino estas akumulita la tuta ŝaka saĝeco de la mondo. Informo, respondanta al centoj da horoj, miloj da horoj...»

* * *

Mi kuŝis en mia malhela kajuto, fiksaŭskultante al neklara bruo. Mi laciĝis dum tiu tago, mi deziris dormi, sed, superante la dormon, mi aŭskultis tiun bruon. Kaj neatendite mi komprenis: tiel zumas mara konko, se alporti ĝin al la orelo. La malnova ŝipo zumis, kiel mara konko.

Mi ekdormis kun penso pri rara bonŝanco: tiaj tagoj okazas ne ofte, sed ili portas en la vivon sorĉajn resonojn de fabeloj.

* * *

Matene Prokŝin malestis en la salonkajuto. Sur la tablo, sub la termobotelo, kuŝis letereto: «Mi iris al la malsanuloj. Matenmanĝu, ne atendu. En la termobotelo estas kakao, cetero — sur la tablo.

La ŝako estas en la ŝranketo».

Eble tio estas ridinda, sed mi ekde la mateno aŭskultis min mem, esperante kapti almenaŭ iun ŝanĝon post la eksperimento. Min ĝenis subiteco de la okazintaĵo. Ja tro rapida estis la eksperimento.

Prokŝin surmetis sur sian kapon la «vizieron» kaj sidis tiel dum minuto kaj duono. Poste venis mia vico. La «viziero» dolore premis la tempiojn. «Ek!» — komandis Prokŝin, kaj mi ekvidis flagretantan senbrilan lumon. La okuloj estis adhere kovritaj per malsupra ŝildeto de la «viziero», sed la lumon mi vidis. Verŝajne tio estis sola nekutima detalo de la eksperimento. La lumo estis nehela, mola. Tian lumon (sed pli malfortan) eblas vidi, se froti malfermitajn okulojn.

— Kion fari, — diris Prokŝin, — ekzotiko en tiu ĉi proceduro vere mankas. Sed ĝuste en tio estas forto! Dirante inter ni, vi preterrigardis la ĉefan. Ne necesis tranĉi la vidnervon, por konektiĝi al la cerbo. Ĉu vi kaptas? La ideo mem venis al mi jam dum lernado en instituto. Certe, kiel tasko, ne pli. Proksimume antaŭ ses jaroj mi trovis ankaŭ la solvon. Pli precize, tiun varianton de la solvo, kiu postulas kirurgian intervenon. Homo devus por iu tempo (kaj eble eĉ por ĉiam) iĝi blinda. Jen ĝi, ekzotiko! En nelimigita kvanto. Kaj nun la ekzotiko mankas: ni konektiĝis al la vidnervo, sed la okuloj estas nedifektitaj.

Prokŝin kun sia emo al eksteraj efektoj eĉ mem iomete bedaŭras, ke ĉio estas tiel simpla. Kiam mi diris al li pri tio, li deklaris, ke ekzistas leĝo de konservado de solideco:

— En tiu aŭ alia grado la solidecon havas ĉiu homo. Kaj ĝi nenien povas malaperi. Kiom ĝi malpliiĝos en ekstera konduto, tiom ĝi pliiĝos en la aferoj. Kaj inverse.

...Sur la ferdeko estis malseke kaj malkomforte. En rustaj, tremetantaj pro vento flakoj naĝis similaj al fiŝa skvamo pecetoj de defalinta farbo. Nur nun mi ekvidis, kiel maljuna estis la ŝipo.

Mi revenis en la salonkajuton, prenis la ŝakon.

Mi tre bone memoras: la ŝakpecoj kuŝis apud la ŝaktabulo, mi ilin aŭtomate fingrumadis. Poste starigis sur la tabulon ambaŭ damojn. Hazarde. Kion fari plu, mi ne sciis. Pasis, verŝajne, kelkaj minutoj, ĝis aperis simpla penso: ja ne eblas sen la reĝoj! Same hazarde, ne rigardante, mi starigis la blankan reĝon.

Kaj subite mi tute klare ekvidis, kien necesas starigi la nigran reĝon.

Eble okazis memsugestio. Eble, la afero estis en simetrio, kiun faris jam starintaj sur la tabulo ŝakpecoj. Mi ne scias.

Mi starigis la nigran reĝon kaj tuj eksentis ion konatan en situo de la pecoj. Tio estis malagrabla: mem ne dezirante tion, mi penis ion rememori. Movis la blankan reĝon. Remetis ĝin. Poste movis la blankan damon, ... kaj venis klareco. Ĝi venis subite, sen ajna streĉo. Simple nun mi sciis, ke necesas starigi ankoraŭ unu ŝakpecon — blankan kurieron. Kaj mi sciis, kien meti la kurieron. La blankuloj devis komenci kaj venki, tio ankaŭ per si mem estis subkomprenata. Tamen, ne, ne subkomprenata, sed rememorata.

Mi movis la damon. Ŝakon al la nigra reĝo. Kaj tuj ekvidis: tiel ne eblas. Ankoraŭ hieraŭ por mi tio estis la sola evidenta movo. Hodiaŭ mi komprenis: ne, tiel ne eblas, necesas ataki per la kuriero.

...Mi longe sidis ĉe la tabulo, penante venki kaptintan min febran ekscitiĝon.

Kio, fakte, okazis?

Mi kutimis rilati al ideoj de la «brila naŭopo», kiel al io abstrakta. Tiuj ideoj devis esti realigitaj en fora estonteco. Kaj subite unu ideo realiĝis ĉi tie, nun...

Jes, tio okazis nun. Kun mi.

Mi preskaŭ ne scipovis ŝakludi. Probable eĉ triarangulo povus oferi al mi damon. Kaj jen subite venis kapablo kompreni okazaĵojn sur la ŝaktabulo.

La cerbo estas mirinda maŝino. Necesas nur sufiĉe provizi ĝin per brulaĵo... Ĉu ne pri tio Prokŝin diris hieraŭ?

La magneta rubando

«— Iu afrika tribo faradis potojn el argilo, entenanta uranion. De generacio al generacio oni modlis potojn. Tra la manoj de tiuj homoj trairis tioma kvanto da uranio, ke energio — se ĝin oni sukcesus ricevi — sufiĉus por elektrizo de duono de Afrika kontinento. Sed la tribo vidis en la argilo nur kutiman argilon... Preskaŭ same ni uzas nian cerbon. Sur nivelo de modlado de potoj. Kaj kiam iu laboras kiel devus, ni miras: aĥ, rigardu, aĥ, geniulo... Mi asertas: la nivelo, kiun ni nomas genia, — ĝuste tio estas normala nivelo de laboro de la homa cerbo. Ne, mi malĝuste diris: ne estas. Sed devas esti. Ĉu vi komprenas?

— Komprenas, kiel ne kompreni. Sed dubas. Rezultas, ke ne ekzistas denaskaj kapabloj... Jes, kaj kio pri muzikaj kapabloj? Aŭ matematikaj? Ĉu ili herediĝas aŭ ne?

— Ne kaj ankoraŭfoje ne! Denaskaj kapabloj ne ekzistas. Herediĝas nur ĝermoj de kapabloj... Kiel klarigi al vi imprese... Jen. Naskiĝis homo kaj ricevis certan monsumon kiel deponaĵon en ŝparkaso. La starta sumo estas iam iomete pli granda, iam iomete malpli, sed tio estas nur starta sumo! Tuj komencas veni novaj deponoj, kaj en aĝo kvin aŭ ok jaroj la starta sumo perdiĝas en la novaj deponoj. Infano, kiu havis komence dek kopekojn, povas kolekti ĝis ok jaroj cent rublojn. Kaj mirakla infano, havinta en vinda aĝo genetike hereditajn tri rublojn, povas je samaj ok jaroj ĝisrampi dek rublojn. Eĉ en la muziko. Ekzemple, Leontjev eksperimente pruvis, ke kapablo distingi altecon de sonoj ne herediĝas, sed edukiĝas.

— Ni supozu. Sed kial la intelektaj kapabloj ne herediĝas?

— Ja simple tial, ke ili estas relative junaj, kaj la organismo ankoraŭ ne lernis heredi ilin. Kvankam ĉi tie estas pikanta detalo. Herediĝas kapabloj, kiuj estas utilaj en la lukto por ekzisto. Kaj la intelektaj kapabloj en tiu senco estas duflankaj. Vi ja scias pri tia libro — "Malfeliĉo esti tro sprita"... La organismo ne havis apartajn kaŭzojn lerni heredi ĉiajn poeziajn kaj matematikajn kapablojn. Do: homoj ricevas denaske proksimume egalajn cerbojn. Ĉiu homo naskiĝas kun kapablo ricevi kapablojn. Kaj, se iu povas iĝi geniulo, do, principe, la genieco estas atingebla por ĉiuj. Kial do ĝi estas tiom rara fenomeno? De sur ruliĝanta stablo eliras aŭtoj. Ĉiu aŭto havas, certe, siajn individuajn apartaĵojn. Sed se rapideco de maŝino de certa tipo estas cent kvindek kilometrojn hore, do ĉiuj maŝinoj havas ĝin proksimume tia. Unu havas je kvin kilometroj pli, alia je kvin malpli, sed tio jam estas allaseblaj devioj. Kaj kio koncernas la pensadon... La maŝino, kiun ni nomas "cerbo", estas uzata treege strange. El mil tiaj maŝinoj nur kelkaj havas la projektitan rapidecon. La aliaj nur malvigle rampas... Kaj tion oni opinias normo! La tuta afero estas en tio, ke aŭtoj havas multe da benzino. Kaj la maŝino, nomata "cerbo", nur malofte havas sufiĉe da bona brulaĵo. Mi parolas pri scioj. Ŝargu per sufiĉa kvanto da tiu brulaĵo ajnan cerbon, kaj ĝi donos la projektitan rapidecon. Iom pli, iom malpli — sed ĉe la lima linio...»

* * *

Bizara afero estas rivelo de kapabloj, «enkapigitaj» de la aparato de Prokŝin. Ŝajnas, mi trovis sukcesan vorton: rivelo. Vere, tio tre similas poiometan aperon de fotobildo. Virtuale ekzistanta en la fotoemulsio bildo ankoraŭ estas kaŝita, nevidebla, kaj necesas rivelilo, por fari ĝin malkaŝa. Same estas ankaŭ kun riveliĝo de scioj.

Iu parto de la scioj rememoriĝas — tio estas mirinda kaj foje nefacila procezo. Kaj foje mi mem faris decidojn. Jes, mi tre bone memoras, ke mi mem konkludis: ne eblas movi la damon. Mi imagis respondan movon de la nigruloj, ekvidis pluan evoluon de la ludo kaj komprenis, ke necesas movi la kurieron. Kaj nur poste, farinte la movon, pensis: certe, la pozicio de la nigruloj devas esti tia, ja tio estas etudo de Troickij! Jen la plej bela movo de la nigruloj. Kaj nun ŝakon per la damo. La nigra reĝo hastas al sia damo. Malfrue! La blankuloj oferas la kurieron. Ŝakon al la nigra reĝo kaj venko.

Mi neniel povis kutimiĝi al la penso, ke mi vere ion lernis. En la kapo malestis iaj ajn «ŝakaj» pensoj. Sed mi ja ĵus solvis la etudon de Troickij, pri kiu antaŭ tio eĉ ne aŭdis.

Jam post unu tago, kiam plejparto de la ŝakaj scioj «riveliĝis», mi kutimiĝis al la «efekto de la eniro» (terminologio de Prokŝin). Nun mi «sentis» miajn ŝakajn sciojn. Ili «sentiĝas» tute same, kiel scioj, ricevitaj per kutimaj manieroj.

Kaj nur malofte la koro svenas pro ĝoja miro. Tiel estis en la infaneco, kiam, lerninte naĝi, mi unuafoje naĝis malproksimen en la maro...

* * *

Prokŝin aperis je la unua horo kaj tri kvaronoj — malseka, malsata, gaja — kaj de la sojlo demandis:

— Ĉu ni ŝakludu? Unu partion, ĉu? Poste ni tagmanĝos kaj denove ĝis la vespero ŝakludos. Ĉu konvenas tia programo?

La programo konvenis, sed sidiĝinte ĉe la ŝaktabulon, ni forgesis pri la tempo. La ludo pasis en fulmorapida ritmo. Ĝuste dirante, komence ni eĉ ne ludis. Ni simple estis rememorantaj partiojn. Estis ludata debuto, kaj tuj unu el ni rememoris, ke simila pozicio jam estis en renkonto de jenaj ŝakistoj en jena turniro.

La magneta rubando

«.......

— Ĉu vi registras la movojn?

— Jes. Kaj kio okazos, se mi oferos la peonon?

— Por kio?

— Voko de la animo... Aŭskultu, ja tiel estis en la kvara partio Eive — Bogolubov!..

— Ĝuste. Nevenningen, la dudek oka jaro. En tiu ĉi pozicio la nigruloj oferis peonon. Jen via voko de la animo! La scioj. Finkonte nur la scioj!

— Kaj tamen por kio mi devas oferi la peonon?

— Malfermiĝas linioj...

— Eive povus fari ŝakon per la ĉevalo, sed faris alian movon...

— Jes, pli singardan. Per la kuriero.

— Do, ni kontrolu...»

* * *

De horo al horo ni ludis ĉiam pli certe kaj memstare. Ni komencis pli ofte rimarki erarojn, faritajn de iu en analogia pozicio. Ni serĉis kaj trovis pli fortajn daŭrigojn. La ludo riĉiĝis per pensoj kaj fortaj emocioj, komencis doni estetikan ĝuon.

Kion mi kutime sentis, ludante ŝakon?

Domaĝon — se ne rimarkis bonan movon. Timon — se faris eraron kaj la kontraŭulo povus ĝin uzi. Ĝojon — se la kontraŭulo perdis ŝakpecon. Kaj ankoraŭ enuon, tedan atendon, ĝis la kontraŭulo faros movon kaj eblos denove ekpensi... Mizeraj sentoj! Mi similis blindulon, sidantan antaŭ scenejo, sur kiu elpaŝas eksterlandaj aktoroj. La blindulo ne vidas la aktorojn, kaj krome ili parolas en fremda lingvo, el kiu li scias nur kelkdek vortojn... Kaj subite la okuloj ricevas kapablon vidi ĉiun movon de la aktoroj, ĉiun ilian geston. Subite de la scenejo komencas soni la gepatra lingvo, pleniĝas per senco la intonacioj kaj la paŭzoj...

Je la oka vespere ni tagmanĝis: konservaĵoj, malvarma lakto kaj io alia. Ni hastis. Nin atendis nefinita partio.

* * *

Nun mi ne povas rememori, kiam komenciĝis «zono de nulaj partioj».

Mi ne tuj komprenis, kion signifas plioftiĝintaj nulaj partioj. Ŝajnis, ili estas laŭleĝaj: ni ludas, diskutas poziciojn, vidas ĉiujn eblajn erarojn (kaj, nature, ne faras ilin), elektas la plej fortajn movojn — kaj ekde iu momento la partio iras al nula rezulto. Prokŝin unua rimarkis la «nulan zonon» kaj proponis ludi silente. Ni rapide ludis tri partiojn. Tri nulajn partiojn.

— Jen kio, — diris Prokŝin, — ni provu ankoraŭ fojon. Sen paroloj. Kaj ni registru pensojn: motivojn de la movoj kaj ceteron. Ek!

Post proksimume kvardek minutoj, kiam la partio finiĝis per paca nula rezulto, ni komparis la du vicojn de la registroj. La impreso estis perpleksa. Vortoj estis diversaj, sed pensoj, rezonoj, konkludoj — ĉio plene koincidis!

— Ŝoke, — diris Prokŝin. — Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi? Genieco devas esti normo. En la ŝakludo tio aparte bone videblas. Ni ĉesis fari erarojn. Ĉu vi komprenas, kion tio signifas? Ni faros ĉiujn ŝakaj saĝuloj... kaj la ŝakludo ĉesos. La sola rezulto ekde nun kaj por ĉiam estos la nula. Vian raportaĵon vi povas nomi «Pereo de ŝako». Nemalbone sonas, ĉu?

Mi demandis:

— Kial nur de ŝako?

La magneta rubando

«— Komprenu, Andreo Iljiĉ, simplan aferon. Ekzistas io simila al piramido. Ju pli la altas nivelo, des malpli da homoj, scipovantaj ludi sur tiu nivelo. Ĉe la fundo de la piramido estas centoj da milionoj da homoj. Kaj ĉe la pinto estas kelkdek grandmajstroj. Kaj nun la piramido rompiĝas. Ĉiuj estos preskaŭ sur sama nivelo.

— Kaj kio? Nu, ne ekzistos ŝako. Ĉu gravas? La ŝako pereos por scienco, kiel pereas eksperimenta hundo. La homaro transvivos tiun perdon.

— La mondo, eble, iĝus iom malpli riĉa sen la ŝako. Sed temas ne nur pri la ŝako. La "piramida" principo de konstruo estas ĝenerala trajto de arto. De ĉiu ĝia speco.

— Ekzemple, de baleto?.. Jen kie estas la eraro! Ni supozu, ke ĉiuj homoj, uzante nian metodon, tralegos ĉion verkitan pri baleto. Ĉu tio malhelpos al ili ĝui baleton? Mi jam komprenis logikon de viaj rezonoj. Jes, ĉiuj specoj de arto estas "piramidaj". Sed ni enmetas en la kapojn nur scion. En la ŝako la scio egalas aŭ preskaŭ egalas al la scipovo. Sed en la baleto, science dirante, necesas ankaŭ scipovi danci.

— Bone, al la baleto nenio minacas. Sed kio pri poezio?..»

* * *

Prokŝin starigis la ŝakpecojn. Tio estis pozicio post la dudeknaŭa movo de la blankuloj en partio Reti — Aleĥin.

— Ĉu vi rekonas?

— Jes. Ĉu mi ludu anstataŭ Reti?

— Vi malvenkos.

— Ni rigardos.

En 1925 Reti malvenkis. Sed ni dum dek minutoj venis al nula partio, kvankam Prokŝin ludis, verŝajne, pli forte, ol Aleĥin.

La magneta rubando

«— Kaj tamen, Andreo Iljiĉ, kio pri poezio? Ni analizu... Jam estas la dua kaj duono. Ĉu vi ne volas dormi?

— Ne. Do, enkapigi "ĉion pri poezio" eblas. Sed ĉu tio faros homon genia poeto, estas malfacile diri.

— Nun ĉiuj disputas: ĉu povos komputilo verki bonajn poemojn, se en ĝia memoro estos la tuta sperto de la poezio. Ne gravas komputilo. Sed jam homo, havante en la kapo "ĉion pri la poezio", sendube povos... Aparte en tiu okazo, kiam en la kapon estos metitaj deko aŭ dudeko da diversaj scioj.

— Gravas ne nur la scioj, sed ankaŭ sentoj. Scipovo vidi kaj aŭdi. En la koron devas bati cindro de Klaas...

— Bone. Ne ĉiuj iĝos geniaj poetoj. Sed probablo de apero de geniuloj abrupte altiĝos. Kun tio vi ja konsentas? Estos, ekzemple, miliono da geniaj poetoj. Ĉu malmulte? Miliono da geniaj poetoj, centoj da milionoj da geniaj ŝakistoj. La piramido aŭ detruiĝas tute, plene, aŭ malaltiĝas, platiĝas. Praktike ne estas grava diferenco. Nia eksperimento modelis varmecan morton de la Universo... Alkemiistoj, se ili estus elpensintaj metodon ricevi oron, simple senvalorigus tiun metalon. Kaj ĉi tie senvaloriĝas intelekto, talento, genio... Ni supozu, ke la aparato donas ne sciojn, sed belecon. Premu butonon kaj momente iĝu tia, kia vi deziras. Vera beleco raras, ĝi estas tro malmulta. Ni rememoru almenaŭ Trojan militon, komenciĝintan pro Helena.

— Aŭ pro manko de intelekto...

— Nu, pro saĝuloj ankoraŭ neniu militis.

— Mi ja diras — mankis intelekto.

— Bone, iam ni speciale parolos pri kaŭzoj de la Troja milito... Nun gravas alio. Ni supozu, ke estas kreita "generatoro" de beleco. Ĉu vi imagas, kio okazos? Post ioma tempo beleco iĝos normo. Ĉiuj estos similaj. Pli precize — aperos tipa beleco. Kvincent milionoj da absolute precizaj kopioj de aktorino N. Tricent milionoj da ĝemeloj de aktoro M. Kaj tiel plu. La beleco simple ĉesos esti rimarkata, ĉesos doni ĝojon.

— Rezultas, ke min sendis satano mem. Eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro de la infero, sendita kun ordono detrui la grandan principon de piramido... Ĉu vi ne komprenas, ke ekrego super intelekta energio estas neevitebla etapo en evoluo de la homaro? Verŝajne vi vere ne komprenas. Mi jam renkontis tion. Potenca koncepto de "preskaŭ samaj": homoj ankaŭ en la estonteco restos "preskaŭ samaj", nur iomete pli bonaj. La sama suno, sed sen makuloj... La filozofio de kemia purigejo. Verŝajne, pitekantropoj svenus, se oni dirus al ili, ke eblas detrui la grandan piramidon de fizika forto de homo. "Kio!" — ekkrius la pitekantropoj...

— Ili ja svenis. Kiel ili povas ekkrii?

— Ne alkroĉiĝu. Ili ekkrius post la sveno. "Kio, — ekkrius la pitekantropoj, rekonsciiĝinte, — kio do rezultas?! Senvaloriĝas la forto de homo. Kiel eblas?!" — Kaj batos la noviganton per bastonego. Por, vidu, li ne rompu la piramidon... Mi demandas: kio estas revolucio — socia, scienca, ajna — se ne detruo de piramido?

— Mi respondas: vi ĉion miksis. Ekzistas ja bonaj piramidoj. Ekzemple, en poezio, ni jam parolis pri tio. Kio koncernas la pitekantropojn... La piramidon de fizika forto eblas anstataŭigi per piramido de intelekto. Sed per kio vi proponos anstataŭigi la piramidon de intelekto — la plej lastan el ĉiuj eblaj piramidoj?

— Nun vere ĉio estas miksita. Ni revenu al la nedisputebla. Mi volas, ke vi vidu la ĉefan: la homoj nepre "liberigos" (vi ja komprenas pri kio mi parolas) la intelektan energion. Revolucio ĉi tie neeviteblas. Samkiel en energetiko. Vi rezonadas — ĉu tio estos bona aŭ malbona... Antaŭ ĉio — tio neeviteblas! Ŝanĝante la eldiron de Voltero, eblas diri: se mia maŝino ne ekzistus, ĝin necesus elpensi. Ĉu ne?

— Intelekta energio... Ekzistas limo por evoluo de energetiko sur la Tero. Kapaciton de energetikaj instalaĵoj ne eblas senlime pligrandigi: trovarmiĝos la atmosfero. Se ĉiuj iĝos geniuloj, ankaŭ estos iom tro varme, ĉu?

— El vidpunkto de pitekantropo, hodiaŭ sur la Tero regas nekredebla intelekta varmego. Plenaj tropikoj... Alvorte, estas bona titolo "Plenaj tropikoj". Ĉu konvenos?

— Ne. Sed tamen: kiel vi imagas socion, konsistantan el geniuloj?

— Ja ili nur por ni estos geniuloj. Kaj al si mem ili ŝajnos normalaj uloj... Certe, se paroli serioze, la intelekto devas ricevi principe aliajn trajtojn. Ĝuste en tio estas ĉefa aparteco de estontaj homoj. Komprenu: tute novaj kvalitoj de la intelekto. Estas malfacile klarigi, mi ankoraŭ ne formulis la penson... Ni prenu, ekzemple, matematikan pensadon. Donu al moderna matematikisto taskon — li komencos kalkuli, farante en la kapo aŭ sur papero certajn operaciojn. Sed li povus senti pretan respondon... Nu, jen al vi analogio. Mikso de flava kaj blua lumoj perceptiĝas kiel verda lumo. Ni eĉ ne pensis, ke tio estas operacioj de adicio kaj divido. Ondolongo de la flava lumo estas kvarcent okdek milimikronoj. De la blua — kvincent okdek. Se adicii kaj dividi, rezultos kvincent tridek milimikronoj. Ondolongo de la verda lumo. La cerbo faras tion momente: ni simple vidas la verdan lumon. Ni vidas pretan respondon... Intuicio, inspiro — ĉiuj ĉi atribuaĵoj de genieco estas kovritaj per densa nebulo. Sed Napoleono diris: "Inspiro estas rapide farita kalkulo". Komprenu, kalkulo, farita tiom rapide, ke ĉesas esti rimarkata. Videblas nur la respondo, kaj ni parolas pri inspiro, diveno... La memoro estas ĉefe akumulilo de informo. Sed necesas, ke ĝi iĝu reakciilo. La scioj devas per si mem kuniĝi en la memoro, tralaboriĝi. Nun ni devas igi la cerbon labori. Necesas, ke ĝi laboru mem. Pardonu nesciencan analogion: kiel stomako. Ĝuste en tiu direkto iras la evoluo de la pensado. Sed malrapide, aĥ kiel malrapide...»

* * *

Je la kvara nokte Prokŝin deklaris «paŭzon por nutrado». Kunpreninte kukojn kaj kolbason (aliaj nutraĵoj ne troviĝis), ni eliris sur la ferdekon.

Dum lastaj tagoj la sorto definitive bonvolemas al mi: ni ekvidis fosforeskantan maron.

Estis tre mallume. Nigra, senstela ĉielo, nigra bordo, divenebla laŭ maloftaj lumoj. En la maro moviĝis blanketaj strioj. Komence ili apenaŭ videblis; mi ne tuj komprenis, ke tio estas lumo de la maro. Poste, kvazaŭ laŭ komando, la strioj komencis heliĝi.

Ni transiris al la poŭpo kaj silente observis ludon de lumo. Dum dek kvin — dudek minutoj la maro lumis plej hele. Sparkantaj pintoj de ondoj iris al bordolinio, ellasante striojn de blua fajro. Apudbordaj rokoj estis ĉirkaŭitaj de seninterrompa fajra rando.

Ĉie estis moviĝanta lumo: vagaj senbrilaj strioj, helaj bluaj makuloj, fluoj de blankaj sparkoj... Prokŝin volis ĉerpi la lumantan akvon, sed mi malkonsilis al li. Por kio enrigardi farbojn, per kiuj estas pentrita la bildo...

Kun bruo alflugis vento, la maro por momento eksparkis, poste la lumo rapide malheliĝis, estingiĝis.

Mi ne volis foriri de la ferdeko. Kaj mi rakontis al Prokŝin pri unu homo el la «brila naŭopo».

Instruisto de matematiko en teknika lernejo, jam nejuna, tre trankvila kaj modesta, li estis absorbita de scienco tiel, kiel aliaj estas absorbitaj de kolektado de poŝtmarkoj kaj alumetaj etikedoj. En lian kapon eĉ ne venis ideo publikigi sian malkovron. Mi ne ĉion komprenis en liaj kalkuloj, ili estis tro komplikaj por mi, sed la esenco de la afero ne vokas dubojn.

En oceanoj ekzistas tiel nomataj sonaj kanaloj. Rezulte de bizara kombino de temperaturo, saleco kaj premo formiĝas natura «interparola tubo» longa je miloj da kilometroj. Sono iras laŭ tiu «tubo», preskaŭ ne fadante. Sufiĉas, ekzemple, eksplodi kilogramon da tolueno ĉe Havajaj insuloj, por aŭdi bruon de la eksplodo ĉe alia fino de la sona kanalo — ĉe bordoj de Kalifornio.

La instruisto de matematiko venis al konkludo, ke ankaŭ en tera krusto devas ekzisti similaj kanaloj. Aperis demando: kio okazos, se ĉe eniro de tia kanalo eksplodi ne kilogramon da tolueno, sed milojn da tunoj da fortega eksplodaĵo.

Memkompreneble, ekzistas vico de limigoj, sed foje eksplodo en punkto A signifas tertremon en punkto B. Tiun parton de kalkuloj mi ja komprenis. Ruzaĵo estas en tio, ke eliro de energio devas esti pli ol la eniro: la eksplodo liberigas energion de la terkrusto. El tio sekvas eblo preventi tertremojn, regi kreon de montoj, principe alia maniero transdoni energion distance. Unuvorte, fundamento de ankoraŭ ne ekzistanta scienco pri regado de la planedo. Kaj ĉio ĉi estas eksponita en maldika lerneja kajero, proze ĉirkaŭkovrita per griza papero.

— Mi esperas, sekvos la konkludo? — diris Prokŝin. — En tiu senco, ke eksplodo en punkto A foje signifas tertremon en punkto B. Ĉu ne?

Mi demandis, kial li ne permesis viziti la ŝipon al la venintaj aktoroj.

Prokŝin ekridis:

— Ja vi konsekvence defendas arton. Al veraj aktoroj mi permesus. Sed tio estis fuŝuloj. Ilin en la sekva tago oni entute elpelis. Afable elpelis: sidigis en aŭtobuson, pardonpetis... Jen tipa ekzemplo de malmulta disvastiĝo de sciencaj scioj. Kion farus homoj, posedantaj la tutan saĝon de la mondo? Ili rememorus, ke arto postulas oferojn. Tiun tezon oni kutime malĝuste interpretas. Atentu: postulas oferojn, sed ne memoferon. Do kial ne oferi la fuŝulojn? Bone, plumoj kaj peĉo estas barbareco. Ja ni vivas en la jarcento de kemio. Sed se preni gluilon BF kaj...

Li frande priskribas ĉi tiun proceduron. Do kiajn vestojn tamen portis piratoj?

— ... Ne, nu kia ĉi tie estas pirateco? Kaj entute mi ne kulpas. Kulpas miaj gepatroj. Ili estis ĵurnalistoj. Kaj simile al vi konstante turniĝas en serĉado de io nova. Ili simple ne havis tempon dece eduki min. Ili tion komprenis kaj trovis eliron. Ili lasis min al zorgoj de la najbaro, eksa fizikisto. Admirinda ideo! Tio estis kaduka maljunulo; mi legis al li medicinan enciklopedion, kuris laŭ homeopatiaj apotekoj, kuiris diversajn pociojn... La maljunulo insultis medicinon kaj Einstein-on. Foje mi timis lin. Li pasadis laŭ la ĉambro — nudpieda, hirta, — skuis per suprentiritaj pugnoj kaj per trumpeta voĉo de biblia profeto skoldis fizikon de la dudeka jarcento. «La malnova fiziko, — kriis la maljunulo, — estis proksima al kreo de plenfinita mondobildo, ne endis deflankiĝi de tiu vojo, ne endis fari nedifinitecon principo...» Li minace kridemandis: «Kia senco estas en esploro de la naturo, se la nova fiziko opinias tiun procezon senfina?» Mi ne povis respondi, silentis, kaj tiam li komencis disputi kun Petro Nikolajeviĉ, riproĉante pri io Oreston Daniloviĉ-on kaj skoldis iun Paŭĉjon... Poste mi komprenis, ke Petro Nikolajeviĉ estas Lebedev, Oresto Daniloviĉ estas Hvolson, kaj Paŭĉjo — Paŭlo Sigizmundoviĉ Erenfest... Homo volas scii, sed la naturo estas senfina, la procezo de ekkono ne havas limojn, ne eblas unufoje kaj por ĉiam kompreni la mondon kaj meti la punkton. Por ni tio estas natura, sed la maljunulo travivis fiaskon de esperoj, kiujn la scienco havis dum jarmiloj. Li ne volis, ne povis paciĝi kun la penso, ke la mondo estas neelĉerpebla kaj anstataŭ ĉiu solvita enigmo ĉiam aperos dek novaj. Foje mi demandis en homeopatia apoteko, ĉu ne ekzistas rimedoj por pensi miloble pli rapide... «Ha, ja vi deziras rimedon kontraŭ stulteco! — miris la farmaciisto. — Pripensu, knabo, kiu venos aĉeti rimedon kontraŭ stulteco? Ja tie ĉi, ĉe la tablo, mi ĉiutage aŭdas plendojn: malbonas koro, doloras artikoj, ne sufiĉas stomaksuko... Al homo ĉio ne sufiĉas, sed nur pri nesufiĉo de intelekto neniu plendas. Ne, knabo, rimedo kontraŭ stulteco estas ne komerco, sed pura bankroto. Prenu bonbonon. Tio estas tre bongusta bonbono...» Interalie, mi konservis ĉirkaŭkovraĵon de tiu bonbono. Mi povas montri, ĉu vi deziras? Kaj vi nomos vian raportaĵon «Pura bankroto». Kiel?

Mi pensis: ja Prokŝin vere ne estas pirato. Li estas Don-Kiĥoto, atakanta muelilon!

Nu, certe, li volas tuj ĉion solvi, tuj fari ĉiujn saĝaj kaj feliĉaj. La rezonoj pri principe novaj instrurimedoj — tio estas supraĵo. Sed en la profundo de la animo estas vera centprocenta donkiĥoteco.

— Iagrade vi pravas, — sen rido diras Prokŝin. — Almenaŭ, je tri kvaronoj. Kio necesas por donkiĥoteco? Necesas Sanĉo Pansa. Li ekzistas. Necesas kaduka magra ĉevalaĉo — ni havas la malnovan ŝipon. Finfine, necesas muelilo... Do, ĉu vi vere opinias tion muelilo? — Nun li parolis tute serioze. — Nu, tiam gardu vin! Tuj de viaj piramidaj argumentoj restos nur sola fumo...

La magneta rubando

«— Vi parolis pri la varmeca morto de la Universo. En tiu senco, ke, se ekzistas nur unu nivelo, mankas movado. Jes, tiel. Sed nur en fermita, finia sistemo. Sed ekkono estas malfinia procezo. Jes, ni rompos la piramidon. Sed ĉu tio estas la fino? Male, tio estas komenco de nova ciklo. Ĉu vi komprenas? Ni venigis ĉiujn sur la grandmajstran nivelon. Ĉiuj leviĝis al la pinto. Kaj jen komenciĝas konstruado de nova piramido. La fundo de tiu piramido estos sur tiu nivelo, kie estis la pinto de la malnova piramido. Kaj la nova pinto leviĝos super nuboj. Ĉu vi komprenas? Poste ni rompos tiun novan piramidon. Levos ĉiujn sur nivelon de ĝia pinto — kaj komencos konstrui sekvan piramidon. Tegmento, plafono ne ekzistas!

Iam ekzistis piramido de riĉeco, nobeleco, potenco. Por konstrui socialismon, necesis rompi tiun piramidon. Lenin diris, ke necesas ĉiun kuiristinon instrui regi la ŝtaton. Jen al vi la penso, eksplodanta piramidojn! Tiutempe ĝi ŝajnis multe pli fantastika, ol aserto, ke ĉiu fizikisto povas pensi sur nivelo de Einstein... Nun ni eniras en komunismon. Eniras kun piramido de intelekta malegaleco. Dum la komunismo la piramido de intelekta malegaleco estos detruita. «De ĉiu laŭ kapabloj, al ĉiu laŭ bezonoj». Sed ĉu ne iĝos en estonteco la plej ĉefa kaj plej grava bezono — ricevi pli da kapabloj?

Kio estas bezono? Nutraĵo, vesto, loĝejo... Miloj da diversaj aferoj. Sed la ĉefa afero estas intelekto. Kio donas pli da ĝuo — ĉu bona aŭto aŭ bona intelekto? Do kial aŭto estas bezono, sed intelekto — ne?!

Mi asertas: evoluigo de intelekto kaj kapabloj estas la plej grava bezono de homo.

Komenciĝas epoko de novaj piramidoj. Ne rigidiĝintaj por jarmiloj ŝtonaj tombejoj, sed vivaj piramidoj de scio. Ili estos detruiĝantaj kaj reaperantaj denove — ĉiu sur pli alta nivelo...»

* * *

Matene Andreo Iljiĉ kondukis min al aŭtobusa haltejo. Ni silente iris laŭ malvastaj stratoj laŭlonge de senfinaj verdaj bariloj.

Mi laciĝis, kaj ne emis disputi. Kiel ofte okazas, en disputo naskiĝas ne vero, sed kompreno de komplikeco de la problemo. Jen ŝako. Ĉiuj iĝis grandmajstroj, kaj komenciĝas konstruado de nova piramido... Sed nulaj partioj? Ja en la ŝakludo simple ne eblos konstrui novan piramidon! Ĉi tie estas limo, kaj fino.

Tamen, ekzistas demandoj pli komplikaj. Kiel ŝanĝiĝos rilatoj inter homoj, kiam ne ekzistos la «intelekta piramido»? Kien direktos sin kolosa kaj rapide kreskanta lavango de intelekta energio? En kia grado esti pli saĝa signifas esti pli feliĉa?

Mi pensis: al Einstein, kreinta novan piramidon, estis ne pli facile, ol al la eksa fizikisto, pri kiu parolis Prokŝin. Entute, tio estas malfacila laboro — esti homo sapiens, homo intelekta...

— Mi envias, — diris Prokŝin. — Aŭtobuso, avio — kaj vi estos en Moskvo. Sed mi post semajno devas veni al la ŝipo, al la loko de servo. Do, ni renkontiĝos antaŭ la novjara festo. Ni kontrolu niajn grandmajstrajn kapablojn... Kaj ek al sturmo de la muelilo. Alvorte, tie, en la magnetofono, estas iuj rezonoj pri tiu sturmo. Dum vi razis vin, mi eldiris vicon de valoraj pensoj. Se dum la vojaĝo vi havos tempon — aŭskultu. Nu, feliĉon!..

La aŭtobuso, peze ronkante, longe leviĝis laŭ kruta monta vojo. Mi rigardis malsupren — al humidaj pro roso tegolaj tegmentoj, al la maro, laŭ kiu per glataj vicoj, ĉenoj iris ondoj. Dum tiuj tagoj mi ne sukcesis rigardi la urbeton. La sola enskribo en la notlibreto: «Vizaĝo de la urbeto estas dense vualita per pendigitaj sur la bordo fiŝistaj retoj». Sensencaĵo! En lumo de hela penso ĉio alia por mi simple malaperas, kiel steloj tage. Probable ĝuste tial mi ne iĝis verkisto.

La magneta rubando

«— Al la demando pri Don-Kiĥota sturmo de ventmulelilo.

Bataloj, kiujn oni opiniis la plej grandaj, jam delonge ĉesis influi la historion. Oktaviano Aŭgusto venkis floton de Antonio apud Akciumo; kiom da jaroj sentiĝis rezultoj de tiu batalo? Cervantes perdis manon en batalo apud Lepanto. Ĉu vi bone memoras, kiu kontraŭ kiu batalis kaj per kio finiĝis la batalo?..

Kaj Don-Kiĥoto ankaŭ nun helpas al sturmantoj de neebla. En ĉiu venko estas ono de lia partopreno. Praktika rezulto sentiĝos ankoraŭ longe...

Mi asertas: la eksturmo de Don-Kiĥoto al la ventmuelilo estas unu el la plej rezultodonaj bataloj en la historio de la homaro...»


Tradukis el la rusa Jurij Finkel