Tiu ĉi dosiero priskribas grupojn de makrooj, kiuj povas esti uzataj en la dosiero de priskribo de klavaro keys.ini same kiel normaj komandoj. Ĉiu grupo de makrooj havas nomon en rektangulaj krampoj. La komuna grupo, kiu priskribas ĝeneralajn makroojn, havas nomon *.
Poste sekvas priskriboj de makrooj. Maldekstre de signo
= estas nomoj de makrooj, dekstre estas
sinsekvo de komandoj. Vi povas meti enmetotajn signoĉenojn en citilojn
aŭ apostrofojn, sed atentu, ke la sistemo forigas eksterajn citilojn
aŭ apostrofojn, tiel ke
Test = "aaa"
signifas
Test = aaa
La nomojn de la normaj komandoj vidu en la priskribo de dosiero keys.ini.