En tiu ĉi dosiero estas ĝeneralaj agordoj, kiuj influas tutan programon. Ilin eblas ŝanĝi per dialogujo, kiu aperas en menuo Opcioj -> Ĝeneralaj agordoj.
Ĉiuj ne-askiaj literoj estas prezentataj kiel en HTML, t.e. laŭ maniero &#xxx; (kie xxx estas dekuma nombro).
[common] | Ĝeneralaj agordoj |
---|---|
EditFont | Nomo de fikslarĝa tiparo |
EditFontSize | Alteco de fikslarĝa tiparo |
InterfaceFont | Nomo de proporcia tiparo |
InterfaceFontSize | Alteco de proporcia tiparo |
TextColor | Koloro de ordinara teksto |
BackgroundColor | Koloro de fono de ordinara teksto |
HighlightColor | Koloro de fono de emfazita linio/kolumno |
GutterFColor | Koloro de teksto sur marĝeno |
GutterBColor | Koloro de fono de marĝeno |
GutterWidth | Larĝo de marĝeno |
Width | Larĝo de fenestro |
Height | Alto de fenestro |
Left | Maldekstra limo de fenestro |
Top | Supra limo de fenestro |
Maximize | Ĉu maksimumigi fenestron de la programo |
Zoom | Ĉu maksimumigi fenestrojn de dosieroj |
MenuLeft, MenuTop, FileLeft, FileTop, EditLeft, EditTop, SearchLeft, SearchTop, RunLeft, RunTop | Koordinatoj de ilobretoj |
Tools | Ordo de ilobretoj (per steleto estas markata transiro al nova linio) |
BrowserWidth | Larĝo de struktura navigilo |
BrowserMin | Ĉu minimumigi la navigilon dum starto |
MsgPanelHeight | Alto de la panelo de kompilaj erarmesaĝoj |
[languages] | Lingvoj |
Default | Nomo de persilenta lingvo (vd. malsupre) |
eo, en, ru... | Nomoj de lingvoj (ili koincidas kun nomoj de ini-dosieroj, priskribantaj mesaĝojn en diversaj lingvoj, vd. malsupre) |
[charsets] | Priskriboj de signaroj |
Ĉi tie maldekstre estas nomo de signaro, kaj dekstre – nomo de cvt-dosiero kun priskribo de tiu signaro | |
[surrogates] | Priskriboj de surogatoj |
Ĉi tie maldekstre estas nomo de surogato, kaj dekstre – nomo de srg-dosiero kun priskribo de tiu surogato | |
[html-charsets] | |
Ĉi tie maldekstre estas nomoj de signaroj, kiel ili estas indikataj en HTML, kaj dekstre – nomoj de tiuj signaroj el la sekcio [charsets]. |