[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]

La kvina parto.
Returnen al Atlantiko

La kvardeka ĉapitro.
Laŭ malnova hispana vojo

La malavara decembra suno elverŝis sian lumon sur gajan urbon San-Diegon, sur ĝiajn helflavajn palacetojn, konstruitajn je hispana stilo, kun feraj balkonoj kaj forĝitaj kradetoj sur fenestroj, sur stucitajn razenojn apud domoj kaj sur dekoraciajn arbetojn kun densa darkverda foliaro ĉe eniraj pordoj.

En brilo de klara mateno restis en rodo militfloto. Destrojeroj restis ŝipbordo al ŝipbordo, po kvar ŝipoj kune, dense, kiel kartoĉoj en ŝarĝujo de Braŭning-pistolo (NB. Browning, John Moses, usona inventisto de pafiloj). Helgrizaj linioj de malnovaj krozoŝipoj kaj kirasŝipoj etendiĝis ĝis horizonto mem. Varmeta vintra dormeto plenigis golfon, kaj altaj maldikaj mastoj de militŝipoj senmove elstaris en la palblua ĉielo. Drednaŭtoj kaj plej novaj ŝipoj ĉi tie forestis. Povas esti, ili nun restis en San-Pedro, kaj povas esti, ili marveturas en la oceanon por manovroj.

Ni enveturis en kabon malproksime eniĝintan maren. Tie jam estis teritorio de milita haveno. Sentinelo en aspra verda uniformo eliris el sia vitra budo kaj ĝentile ekrigardis nin. Ekvidinte fotilon, li diris, – nenion fotu per tiu ĉi fotilo, mi petas. Tio estas malpermesite.

La kabo estis malplena. Neniun homon ni trafis. Eĉ plej mallerta japana skolto povus senembarase foti militajn konstruaĵojn, klare viditajn sube. Supozeble, tiuj fotoj jam delonge estis faritaj kaj, certe, usonaj militaj bazejoj estas same bone konataj al japanoj, kiel la ilia propra en Nagasakio. Kiam ni estis reveturantaj, la sentinelo eĉ ne eliris el budo. Li nur palpebrumis al ni, kaj preterlasis nin nenion ĉirkaŭrigardinte.

En San-Diego funkcias granda aviada uzino. Ĝi estas interesa laŭ du kaŭzoj. Antaŭ ĉio, ĝi estas konstruita dum tri monatoj. Due, apud ĝi amasiĝas eksteruloj, samkiel apud populara kafejo. Al la uzino oni povas tute proksime aliri, kaj por tio neniuj permesoj kaj paskartoj necesas. Oni povas ne dubi, ke tia senzorgeco donas al japanoj veran plezuron.

Dum veturado al la oceano ni vidis bone planitajn stratojn kun larĝaj asfaltitaj pavimoj, kun trotuaroj, kun arĝentkoloraj lanternoj. Ni vidis tutan urbeton kun kanalaro kaj akvodukto, kun gaso kaj elektro, liverantaj ĉiun terenon, unuvorte – urbon kun ĉiuj oportunaĵoj. Sed sen konstruaĵoj. Ankoraŭ neniu domo estis en tiu urbo, kies stratoj jam havis nomojn.

Tiel oni vendas terenojn en Usono por konstruado de domoj. Iu granda kompanio aĉetas teritorion, kie, laŭ ĝia supozo, estos nova urbeto, aranĝas ĉion, kion ni vidis, kaj poste disvendas kun profito terenojn. Alia kompanio, kiu okupiĝas pri konstruado de domoj, dum du monatoj konstruos por vi belegan hispanan vilaon, kun striaj markezoj, kun banejo en la unua etaĝo, kun banejo en la dua etaĝo, kun balkono, kun razeno antaŭ domo kaj fontano malantaŭe, – ĉion realigos, nur pagu vi dek mil dolarojn, se vi ilin posedas. Ne nepre kontante, oni permesas popece. Sed ne allasu, granda usona Dio, ke vi perdu laboron kaj ĉesigu pagon!

– Sinjoroj, – solene parolis maljuna Adams, – vi devas memori, ke tuta vegetalaro – palmoj, pinoj, oranĝaj kaj citronaj ujoj, ĉiu herbeto, – estas kultivitaj per hommanoj. Kalifornio tute ne estas paradizo. Ĝi estis dezerto. Tian Kalifornion faris akvo, vojoj kaj elektro. Se vi ne akvumos Kalifornion dum semajno, do plagon ne eblos korekti dum jaroj. Ĝi reiĝos dezerto. Ni nomas Kalifornion “la Ora ŝtato”, sed pli korekte oni nomus ĝin “ŝtato de rimarkinda homa laboro”. En tiu ĉi paradizo necesas seninterrompe labori, alie ĝi turniĝos je infero. Memoru, ĝentlemanoj! Akvo, vojoj kaj elektro.

Apud la oceano mem troviĝis belega vilao, sur kies pordo, pli forte ol la kalifornia suno, brilis kupra tabuleto:

“Ĉefa oficejo de la internacia asocio de teosofoj”.

– Ne, ne, ĝentlemanoj! – kriis s-ro Adams. – ne miru pri tio. Tie, kie jam estas akvo, vojoj kaj elektro, oni facile vivas. Kiel vi vidas, teosofoj estas tute ne stultuloj.

Male de multemejla bonega plaĝo staris en longega vico kabanoj kun loĝantoj. Eĉ nun vintre, en iuj ejoj oni loĝis. Sur ties peronetoj varmiĝis junulinoj kun iuj sendependaj vizaĝetoj, – ĉarmaj sovaĝulinoj, forkurintaj al la naturo de respektindaj kaj riĉaj gepatroj, de frenezeco kaj bruego de grandaj urboj.

Apud malnova hispana misiejo ni turniĝis orienten, hejmen. Sur tiea monteto staras alta brika kruco omaĝe al hispana monako Ĵunipero Serra, kiu iam okupis la areon “por gloro de Dio kaj hispana reĝo”. De sur la monteto vidiĝas la tuta urbo kaj la golfo.

Ni enveturis sur “Old Spanish Trail” – malnovan hispanan vojon. Betono, asfalto kaj gruzo grave ŝanĝis la malnovan vojon. Konkerintoj (conquistadores), evidente, ne ekkonus nun tiujn lokojn. Tie, kie antaŭe fajfis plumigita sago de indiano, nun troviĝas gazolina stacio kaj rapide funkcias kompresoro pumpanta aeron en aŭtan pneŭon. Kaj tie, kie hispanoj sufokiĝis pro sia leda kaj ŝtala ekipaĵaro, tiriĝis laŭ apenaŭ videbla pado, nun situas ordinara usona “highway”, altnivela vojo, iufoje eĉ kun oblikvaj ĝirejoj.

Kvankam ni nun moviĝis orienten, sed la suno lumis ĉiutagon malpli. Denove ni ekvidis malproksimajn montojn, bluantajn kaj liliantajn ĉe horizonto, denove venis krepusko kaj nokto, eklumis lumĵetiloj. Estis jam tre malfrue, kiam ni atingis El-Centron.

Aĉa urbeto El-Centro situas en “Imperial Vally” – imperia valo. La tuta valo mezuras tridek mejlojn longe kaj tridek mejlojn larĝe. Rikoltaĵoj de citronoj ĉi tie okazas trifoje dum jaro, kaj oranĝoj – dufoje. Decembre kaj januare ĉi tie oni kultivas legomojn, kiuj tiutempe nenie en Usono kreskas. Nun oni rikoltas laktukon, poste melonojn. Kaj en tiu ĉi paradiza valo, kie fruktas grandaj kaj palaj grapfruktoj, en la valo, tute plenigita per vertiĝa aromo de citronoj kaj oranĝoj, en tiu ĉi valo malhumane, kiel, povas esti, nenie en la mondo, okazas ekspluatado de meksikianoj kaj filipinanoj. Kaj ankoraŭ pli, ol pro tieaj laktuko kaj oranĝoj, la valon oni konas pro brutalaj punrimedoj kontraŭ strikantoj, malfeliĉaj, multeinfanaj, mizeraj, ĉiam malsataj, meksikianoj-sezonuloj. De ĉi tie Meksikio distancas entute dek du mejlojn.

Motelo “Las-Palmas”, en kiu ni haltis, estis io meza inter kampadejo kaj hotelo. En ĝi estis halo kun dekoraciaj plantoj en tinoj, kun balanciloj kaj molaj divanoj, kiuj similis la samajn en iu hotelo, kio donis motivon al koro de vojaĝanto pleniĝi per fiero (ĉu vi memoras frazon “Pleniĝu via koro per fiero, kiam vi eldiras nomon de hotelo, en kiu vi haltis!”?). Aliflanke, prezo pro ĉambro estis negranda kaj klare indikis, ke “Las-Palmas” tamen estas kampadejo.

Entute ĝi estis oportuna loĝejo. Ĝin posedis germano, antaŭ tridek jaroj veninta Usonon el Aŭstrio, en kajuto de la tria klaso. Nun, krom kampadejon, li posedas ankoraŭ hotelon “Kalifornio”, troviĝantan en kvaretaĝa konstruaĵo, kun kafejo kaj manĝotablo. Tial sur lia vizaĝo vidiĝas ĉiama rideto, sama, kiel de sinjoro Makso Faktor kaj ceteraj feliĉuloj.

El-Centro, kun ĝiaj difektitaj trotuaroj kaj brikaj arkadoj, El-Centro, morna urbo de ekspluatado kaj granda negoco, situis ankoraŭ en Kalifornio. Benson, kiun ni trafis sekvonttagon vespere, situis jam en Arizono.

Al ĝi ni aŭtis tra vastegai kampoj de kaktoj, kiuj nomiĝas “giant cactus” – gigantaj kaktoj. Ili kreskis amase aŭ sole kaj similis miloble pliigitajn kukumojn, kiujn oni starigis vertikale. Ilin kovras kaneloj, kiel korintikaj kolonoj, kaj haretoj, kiel simiaj gamboj. Ili havas mallongajn dikajn braketojn. Tiuj aldonaĵoj neordinare ŝanĝas aspekton de gigantaj kaktoj. Iuj kaktoj preĝas, levinte brakojn al la ĉielo, la aliaj brakumas, la triaj vartas infanojn. Iuj simple staras en fiera kvieto, de supre rigardante preterveturantojn.

Kaktoj vivas, samkiel vivis iam indiaj triboj. Tie, kie loĝas unu tribo, la alia ne rajtas loĝi. Ili ne intermiksiĝas.

Dezerton kun kaktoj anstataŭigis sabla dezerto, efektiva Saĥaro, kun striaj pro ombroj kaj kavoplenaj dunoj, sed Saĥaro usona: ĝin trais perfekta ŝoseo kun oazoj, kie anstataŭ kameloj ripozis aŭtoj, kie forestis palmoj, kaj kie anstataŭ fontoj fluis benzinaj riveretoj.

En Bensono loĝas okcent kvindek rezidantoj. Kion ili faras ĉi tie en la dezerto? Kial ili amasiĝis en tiu ĉi punkto de la terglobo?

Evidentiĝis, ke ĉi tie estas pulva fabriko de Djupon (DuPont), unu el realaj potenculoj de Usono, – Djupon, produktanta rimarkindajn kinofilmon, kombilojn kaj eksplodaĵojn!

Kion oni povas ĉi tie fari, en ordinara usona urbeto kun kelkaj gazolinaj stacioj, kun du aŭ tri apotekoj, kun nutraĵvendejo, en kiu jam ĉio estas preparita – pano distranĉita, supo kuirita, toastoj por supo pakitaj en diafanan paperon? Kion homoj povas fari, krom freneziĝi?

En vendejo, en kiu ni aĉetis distranĉitan panon, kuiritan supon kaj iun jam formanĝitan fromaĝon (almenaŭ ĝi tiel aspektis), oni diris al ni, ke nun senlaboreco en la urbo forestas, ĉar la pulva fabriko funkcias plenmove.

Kiam s-ro Adams, kaptinte jakon de vendeja mastro, komencis demandi lin pri okupoj de lokaj loĝantoj, tiu respondis jene:

– Estas konate, kion ili faras. Fumas “Ĉesterfild”-on, trinkas “Koka-Kolon”, sidas en apoteko. Ili nun havas monon. Iu bezonas pulvon.

Iu bezonas pulvon, iu bezonas kupron, milita industrio komencis funkcii pli streĉe.

Alimatene ni trafis Bisbion (Bisbee), urbeton situantan en montaro. Ĉi tie troviĝas kupraj minejoj de Arizono. Dometoj situis sur krutaj deklivoj. Al ili kondukis longaj lignaj ŝtuparoj. Sur placo de la urbo staras ruĝa, gisita el kruda kupro, monumento al nekonata laboristo, kiu alportis grandan profiton al posedanto de minejoj. En apoteko sur tabloj staras belaj sukerujoj, stampitaj el ŝika ruĝa kupro. Tuj post la urbo vidiĝas giganta kratero, kiun kvazaŭ kreis la naturo mem. Reale ĝin elfosis homoj. Tie troviĝas malnova kupra minejo.

Poste ni trafis dezerton kun kaktoj, kiujn ni ankoraŭ ne vidis. Granda globo kun pingloj havas longan florantan branĉon. Post kiam ni traveturis tiun dezerton, ni trafis la alian, en kiu kreskis nur telegrafaj fostoj kaj nenio plu. Pasis ankoraŭ unu tago, kaj el dezerto de telegrafaj fostoj ni trafis dezerton, en kiu kreskis afiŝoj, plakatoj, reklamoj kaj ceteraj, skribaj, pentritaj kaj stampitaj ĝemkrioj pri urbo Ŭajt-siti (White City).

Ĉiujn du mejlojn, kaj poste pli ofte, plakatoj furioze invitis vojaĝantojn en Uajt-siti-on. Ili promesis tiujn plezurojn, ke se sub pseŭdonomo “Ŭajt-siti” kaŝus sin Nico (NB. franca banloko)Soĉio (NB. ruslanda banloko), do kaj tiam, ŝajne, tio ne sukcesus kompensi furiozan entuziasmon, kiu estis en petegoj, postuloj kaj admonoj pri vizito al la urbo.

Konsternitaj per tiu persisteco, ni iom deflankiĝis de nia kurso. El Arizono ni trafis ŝtaton Nov-Meksikion, kaj ju pli ni proksimiĝis al Ŭajt-siti-o, des pli ŝrikaj iĝis reklamoj. Fine klariĝis, ke urbon Ŭajt-siti-on fondis fame konata vakero Ĵimo Ŭajt (Jimmy White), kiu malkovris ankoraŭ pli fame konatajn kavernojn de Karlsbado (Carlsbad Caves).

Antaŭ dudek jaroj vakero Ĵimo Ŭajt, tiam ankoraŭ ne fondinta urbon de sia nomo, rimarkis, ke el iu fendo en tergrundo leviĝas densa fumo. Ekinteresiĝinte pri tio ĉi, li pliproksimiĝis kaj ekvidis, ke tio ne estas fumo, sed nekredeble grandega amasiĝo da vespertoj, elfluganta el sub grundo. La vakero brave malsupreniĝis en la fendon kaj malkovris tie kolosajn stalaktitajn kavernojn. Baldaŭ tiuj kavernoj estis deklaritaj kiel nacia propraĵo kaj oni faciligis oportunecon de ilia ĉirkaŭrigardo. La kavernoj eniĝis liston de naciaj parkoj de Unuiĝintaj Ŝtatoj. Kaj kio koncernas Ĵimon Ŭajt, do li ne kontentiĝis per gloro de malkovrinto kaj geografiisto, kaj fondis, apude de la kavernoj mem, kampadejon el kelkaj kabanoj kun fiera nomo Ŭajt-siti-o, kaj plenigis vastan ĉirkaŭigantan spacon per sciigoj kaj eldiraĵoj pri sia urbeto.

Aranĝo de la stalaktitaj kavernoj de Karlsbado donas tre klaran imagon pri Usono, pri stilo de usona laboro.

Centojn da mejloj ĉirkaŭe okupis dezerto kun realaj viperoj. Sekve ni supozis, ke, verŝajne, necesos ien enrampi kiel bestoj. Tamen, kiam ni proksimiĝis al la kavernoj, ni ekvidis mirindan vidaĵon: du liftoj, perfektaj liftoj kun belaj kajutoj, kiuj kun agrabla urba zumado mallevis nin sepcent futojn subteren. Sur supraĵo estis vendejo, en kiu oni vendis indiajn memoraĵojn, bonega informejo kaj necesejoj, samkiel en ĉiu unuaklasa hotelo. Tio ĉi estis elektra, laŭte parolanta, ultramoderna parto de la dezerto.

Spektado de la kavernoj deprenas tutan tagon, sed ĉar ni malfruiĝis, do ni partoprenis nur la duan duonon de ekskurso. Malleviĝinte en liftoj sur fundon de la kavernoj, ni trafis subteran manĝejon. Matenmanĝo estis tute ordinara, sed necesas memori, ke nutraĵojn oni veturigas ĉi tien elmalproksime. Estis kafo en dikaj tasoj kun sengusta pano, envolvita en diafanan paperon, sandviĉoj, oranĝoj de kalifornia origino, ne tro bongustaj – kutima usona matenmanĝo en loko, situanta sepcent futojn sube de la tersupraĵo.

Poste oni ĉiujn kolektis kaj organizis longan homĉenon, antaŭen ekpaŝis kondukanto en verda duonmilita uniformo de servistoj de naciaj parkoj. La lasta iris alia servisto, zorganta pri tio, ke neniu perdiĝu.

Dum nia movado, transirante el unu halo al la alia, antaŭe oni ŝaltis elektron kaj malantaŭe ĝi estingiĝis. Lumo ĉie estis maskita kaj kaŝitaj lumigiloj situis en oportunaj lokoj, taŭgaj por plej bela lumigado de la haloj.

Antaŭ ni malkovriĝis grandiozaj dekoracioj: gotikaj volboj, etaj, kaŝintaj sin en niĉoj, temploj, multetunaj puntaj stalaktitoj, pendintaj de volboj. La haloj estis pli ampleksaj ol plej grandaj teatroj en la mondo. Stalagmitoj aspektis kiel krispaj miniaturaj japanaj ĝardenoj aŭ kiel brilaj kalkaj monumentoj. Stalaktitoj pendis kiel grandegaj ŝtonaj manteloj kun faldoj. Staris kalkaj Budaoj, maketoj de teatraj spektakloj, vidiĝis ŝtoniĝintaj miraĝoj kaj nordbriloj, -ĉio, kion kapablas imagi homo, estis ĉi tie, inkluzive etan stalagmiton, kiu similis gangsteran mitralon.

Ekskursantoj iris ĉene, kaj similis procesion de monakoj, kiun prezentis Makso Rejnhard (NB. Reinhardt, Max, aŭstra teatra direktoro).

Antaŭ eliro el la kavernoj, gastojn oni sidigis sur stalagmitan barieron, aperintan en unu el haloj, kaj nia kondukanto lekciis tri minutojn, aldoninte ciferojn. Iom da ciferoj por pli bone fiksi viditajn miraklojn – tio ĉiam plaĉas al usonanoj. Lektoro informis, kiom aĝas stalaktitoj, kia estas plej granda kaj kiom kostis instalado de liftoj (cent sepdek kvin mil dolarojn). Post tio li sciigis loĝlokojn, el kiuj alvenis ekskursantoj.

Entute ekskurson partoprenis sepdek du personoj. Kvar venis el ŝtato Montano, du el Norda Dakoto, dek kvar el Nov-Meksikio, naŭ el Kalifornio ktp. Homoj alvenis preskaŭ el ĉiuj usonaj ŝtatoj. Tion ni rimarkis ankoraŭ surtere antaŭ enirejo de la kavernoj. Tie staris aŭtoj kun bluaj, verdaj, flavaj, brunaj numeroj, kiuj indikis ties apartenecon al diversaj ŝtatoj. Fine la lektoro sciigis, ke ekskurson partoprenis du rusaj vojaĝantoj el Moskvo. Ĉar el nia kvaro, plej respektinde aspektis geedzoj Adams, do ĉiuj kolektiĝintoj ekrigardis ilin.

Poste la alia servisto, kiu iris fine de nia procesio, foriris en apudan halon, elŝaltis elektran lumigon kaj ekkantis iun tristan kanzonon, por demonstri akustikon de la kavernoj. Li distancis kvarcent futojn, sed ni aŭdis eĉ lian spiradon.

Lacaj, ni falis sur sidlokojn de nia fidela limuzino, kaj ĝi denove veturigis nin. Ni aŭtis al El-Paso, situanta apud la meksikia limo. Mallaŭta zumado de motoro kaj konstanta murmurado de gruzo sub radoj dormigis nin. Ni dormeme klinis la kapojn, kaj eĉ s-ro Adams profundiĝis en pensadon.

Ni vekiĝis pro subite veninta silento. La limuzino haltis. S-ro Adams demande rigardis nin. Evidentiĝis, ke veturpetanto petis veturigi lin. Ni konsentis kaj tuj ekbedaŭris. Li parolis kiel ebriulo. Cetere, li estis absolute sobra. Tio estis originala difekto de lia eldirado. Siajn vidpunktojn pri vivo li eldiris rapide kaj volonte. Ili estis same malnovaj, kiel liaj griza jako kaj ĉifita nigra pantalono, kiun kovris lanugeroj.

– Milito proksimiĝas, – deklaris li, balbutante kaj glotante tutajn silabojn, – junularo volas militi. Ili bezonas iun agadon. Ili bezonas ajnan laboron, laboron kaj famon. Laboro forestas, ĝin de homoj forprenis maŝinoj. Estus bone, almenaŭ parton de tiuj malbenitaj maŝinoj likvidi.

Por korekto de aferstato estus bone, ke iom da homoj pereus en milito, kaj parto de maŝinoj estus likvidita. Tiam ĉio iros glate. Tion ni aŭdis jam multfoje.

Kiam ni veturis preter meksikiaj domaĉoj kun rompitaj vitroj kaj dispenditaj sur ŝnuroj ŝiriĝintaj kusenegoj, nia mizera kunvojaĝanto ĵetis malestiman rigardon je amason da meksikianoj, kolektiĝintaj ĉe perono de unu el domaĉoj. Ili estis vestitaj je eluzitaj duonpeltaĵetoj el tenda tolo kun ŝafofelaj kolumoj.

– Meksikianoj, – diris nia kunveturanto per sia ebria elparolo, – preferas loĝi en koto. Tutegale kioman enspezon ili perlaboros, ili restos malpuraj. Tiuj estas meksikianoj. Salajro povas esti kvin dolarojn semajne aŭ kvin dolarojn tage, – nenio ilin ŝanĝos.

Tiuj vidpunktoj de la veturpetanto simpligis lian vivon. Ĉion oni povus decidi tre simple. Iom da homoj necesas mortigi, parton de maŝinoj necesas likvidi. Kaj se ekzistas malriĉaj homoj, do ili estas neordinara popolo, preferanta vivi en mizero, ĉiuj tiuj meksikianoj, negroj, poloj.

– Se salajro estos eĉ ses dolarojn tage, – ripetis li kun persisteco de ebriulo, – ili tutegale vivos kiel almozuloj. Ili tion ŝatas.


[Antaŭa ĉapitro]   [Enhavo]   [Sekva ĉapitro]