[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo. Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis. En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis definitive la okuloj.

Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij. Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum foresto de Vitalij. Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...

Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al Popov, sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento. Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:

— Jes, sekve, jes!..

Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la metropoliteno en Berlino.

— Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas. Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti ŝildojn.

Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.

— Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ! Jam ni laciĝis vin atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?

Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.

— Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!

— Ĝi estus bone, — rikanis Popov, sed ĝi ne sukcesos! Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ, vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!

Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.

— Mi ne konsentas! — decideme diris li, — Mi ne konsentas tute!

— Vian konsenton oni ne petas!

— Vi devas peti, kamarado Popov, vi devas! Mi postulas la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni devas scii la opinion de la socio!

— Estas dubinde, kion diros la socio! — singarde rimarkis Serebrovskij. — Eble, ĝi generale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja aperas tiaspecaj artikoloj en «Izvestija» kaj «Laborista Moskvo»!

Vitalij leviĝis.

— Mi dezirus paroli kun Vinokurov.

— Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.

— Mi vidas, ĉiuj ripozas!

— Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan libertempon! — seke rimarkis Serebrovskij. — Vi ankaŭ povas ricevi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi trovis ĉi tie sian gaston. Li deĵoris en la vico, senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni estis elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga'n, li treege ĝojis.

— Ĉu vi kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas! Diablo scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno per kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu grumblulo. Mi staras kaj insultaĉas kun tiu ĉi publiko! Ha?

Olga ekridis.

— Nun mi vin anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe matene! Ĉu vi scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?

Nur por unu minuto ŝi malaperis interne de l' magazeno, eliris de tie kun hela vizaĝo.

— Kial, nome, vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis, ke la viandon jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj atendas iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro, vi ĝis la vespero starus! Nun la afero pli rapide moviĝos!

Vespere ili vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno, forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la pordego pendis delonge perdinta sian purpuran koloron ŝildo:

«Teatro kaj ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin».

Kiu estis Perepjolkin, tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune kun sunflora semŝelo malflatajn rimarkojn rilate al amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita cirklaĵo la benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence destinita por dancoj, sed poste la dancojn oni transportis sur alian lokon kaj restis dek du nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili fariĝis la plej ŝatata loko por rendevuoj.

En dancejo malbona orkestro pene aŭdigis «Pas d'Espagne». Ĉirkaŭ duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko, susurante per la alplandoj sur la ŝtonoza grundo. Same apatia homamaso, starante, observis la dancantojn. Sub la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj supre rondaj lanternoj. Ivagin rigardis komence malsupren, poste supren, poste la homamason kaj kraĉis.

— Jen ne havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias, Olga Alekseevna, — aldonis li, okupante lokon en la kinejo, — mi komencas timi vin!

— Kial?

— Jen, vi min jam en la vicojn sendas! La unuan de majo mi viajn komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la infanfesto la dekoraĵojn post la kulisoj transmovis, najlojn enbatis. La filino via sur mi rajdas! Finfine... — Li svingis la manon.

— Kio estas finfine? — demandas Olga miskomprenante.

— Finfine mi neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!

Olga ekridis.

— Sed vi kiel opiniis? Ĉu vi la socialismon estos konstruonta kaj via edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros? Sed ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio sin okupi!

— Kial do la viro?

— Kial do la virino?

En la kinejo estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante, gluiĝas al la korpo. Konservinte la paciencon nur ĝis la tria parto, li petegis:

— Insultas mi min mem, Olga Alekseevna! Kia diablo! Sur la ekrano estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas! Ni iru aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze rigardis la vizaĝon de Olga.

— Sekve, vi decidis nun la tutan tempon al la laboro dediĉi? Ĝi estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?

— Duone!

— Jen, mi ne scias, — dismovis li la manojn, — ĉu ĝi plaĉos al Vitalij Nikolaeviĉ, aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin prenu, plaĉi!


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

Dum la speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis. Prezidis Serebrovskij. En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj maljunuloj. Ili volupteme glutis la cigaredan fumon kaj iufoje strabe rigardis al Vitalij. La reprezentantoj de sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino «Svet» neniu venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas solvi la transportan krizon, sed ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda profesoro, estis pruvanta, ke la metropoliteno nenion helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke oni bezonas la profundan fervojenkondukon en urbocentron. La reprezentanto de la Transporta Trusto penis konvinki la kunvenon, ke la konstruado de l' metropoliteno estas prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj stacioj. La saman opinion havis reprezentanto de la plana organizaĵo.

Vitalij laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon kontraŭ dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom granda estas la homa malkultureco! Ĉe la strato pluvis. Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj fluetoj. Du verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la malsekaj folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman kanton.

Subite eniris Vinokurov. Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan «saluton», singardeme formetis la malsekan mantelon kaj, iom skuinte, pendigis ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en blanka somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la suda haŭtbruneco.

Momente, kiel ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato de l' ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon. Li memoras, kiel la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron, krute turniĝante ĉiam pli supren. La maŝino flugis super la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj el sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta rapideco kuregis al la abrupto kaj subite akre ĵetadis sin flanken, ektimigita per la kruteco.

Malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj, trompemaj ĉapoj de l' arbaretoj, ĉar ili ŝajnis esti tre proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn novajn abismojn. Per mallongaj fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj. Ĉio, kio restis malsupre, estis envolvata iom post iom en griza vualo de l' nebulo. Sed jen la supraĵo, la lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas rapideganta maŝino! Kvazaŭ globo, ĵetita sur la deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro penetras internen kun fenda sono.

Kaj jen ruĝaj rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro, kaj blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj, bruligitaj de l' suno figuroj...

Vitalij returnis sin al Vinokurov kaj ekrigardis lian vizaĝon. Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia haŭto!

Vinokurov parolis varme kaj pasie:

— Pri kio nur oni ne kulpigas nin, defendantojn de l' metropoliteno! Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron aranĝu, la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni diras, la tramon nur sur relojn bone metu kaj poste pri la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo, tramo, kaj ankoraŭfoje tramo! Sed pro tiu sama tramo la moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur rando de abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga ŝtopo, kiu fermos niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion, kamaradoj?

Vitalij silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov pentris bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la metropoliteno ne estos konstruita. Ĉio ĉi estis konata al Vitalij. Vinokurov uzis liajn proprajn argumentojn.

Tamen lia pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de Vitalij. Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam la reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio, definitive ne trovinta la kontraŭdirojn, ekkriis:

— Jes, kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do ĝin konstruos? Ni ne povas!

Vinokurov senhezite kaj trankvile en la streĉita silento respondis:

— Konstruos ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao priservas Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona konstrufirmao. Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn metodojn de l' konstruado de la eksterstrataj vojoj. Inĝeniero Zorin mem raportos la impresojn pri la berlina metropoliteno kaj, espereble, subtenos min!

Vitalij eksaltis.

— Vi freneziĝis! — kriis li, — Vi ankoraŭ kuraĝas esperi mian subtenon!

Ĉiuj mirigite turnis sin al li. Vitalij tuta brulis pro la indigno.

— Mi alvokas ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l' uzinoj diri fine sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel koncesion? Ĉu ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre en la formo de la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la tuta lando estas okupita pri la plej grandega socialisma konstruado, kiam la laborista klaso de nia ŝtato pruvis per neniam viditaj limtempoj de l' konstruo, kion kapablas la proleta lando!

Kaj nun Vitalij rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu bruo.

Tra la salono al la tribuno ekmoviĝis Ivagin. Vitalij rigidiĝis. Li ne vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin formetis la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en specialan ujon, ektondris tra la ĉambro:

— Ni postulas klarecon! La laboristoj de la plej grandaj sovetiaj uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la kapitalistoj kune kun la metropoliteno nin mem, aŭ ni havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi laboregon mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da malfacilaĵoj ni jam transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano? Ha? Ĉu ni ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan koloson de l' sovetia metropolo?..

Vitalij neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin elkreskis, fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion. Vinokurov, sulkiĝinte aŭskultis. Popov malage ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ estas al Ivagin kontraŭdiranta. Sed Ivagin fariĝis subite la plej brila oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito, kiam al la plej malfacilaj, al la plej danĝeraj kaj respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj kaj tie ili faris miraklojn.

La laborista parto de l' aŭskultantaro aprobe ekzumis.

Fininte agitan parton de la pledo, Ivagin tuj trankviliĝis, prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la nazon kaj komencis ordinarvoĉe legi la rezolucion. Atento de la kunveno atingis apogeon.

— Ĝi estas propono de nia uzino, — klarigis li, — ni postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l' metropoliteno. Apud plibonigo de la tramo, aranĝo de la profunda fervojenkonduko kaj elektriko de la apudurbaj fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni postulas transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado publike kaj en la gazetaro. Ni proponas ne doni la metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la plej bonajn specialistojn elektristojn-inĝenierojn, teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la saman la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi monrimedojn de la loĝantaro. Ni postulas ellason de speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la obligaciojn en amplekso de la monata salajro.

Ĵus, kiam Ivagin estis fininta, Serebrovskij tintigis la sonorilon kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin ĉirkaŭprenis kaj kisis la amikon.

— Nu, amiko, malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato, ne estas ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas kontenta? He, amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!

Li ne lasas al Vitalij diri eĉ unu vorton. Vitalij rigardis lin per karesaj okuloj kaj ridetis.

— Ĉu la mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel statas tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel furiozas?.. Nu, ne gravas! Baldaŭ ni kaptos lin je la vosto! — Rimarkinte dubon en la okuloj de Vitalij, li prenis lin je la maniko: — Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni kaptos! Estu certa!

— Mi ne pri tio! — kontraŭdiris Vitalij, — mi pri la trusto!

— Ha? Ĉu pri tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila! La afero estas gajnita! Estas klare!

Vitalij mirigite levis la okulojn. Ivagin batis lin sur la ŝultron kaj ekridegis.

— La patron Semjonov havas, kanajlo! Vi ankoraŭ kontraŭdiras! — Kaj tuj li aldonis alitone: — De l' edzino kaj filino mi vin salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon en la aŭgusto. — Ivagin esploreme ekrigardis al Vitalij kaj aldonis: — Vi havas nemalbonan edzinon! Interalie, dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la kancelarion kaj demandis la leterojn. Por mi mankas, sed al vi, amiko, jen oni skribas el Germanio!

Vitalij kaptis la koverton el manoj de Ivagin kaj subite paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la koverto skribmanieron de Alice.


. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .

El notlibreto de Alice Berg

28 de februaro 1929.

Mi ne scias, ĉu rememoris min Vitalij almenaŭ unufoje. Mi ne kredas, ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min komprenonta nur unufoje. Li ne faris eĉ tion!..

Kaj jen li petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi tio!.. Por kio ni, Vitalij, renkontiĝu? Ja antaŭ, ol nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la oficialan juĝesploron. Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne estas perfidulino...

Ne, Vitalij! Ne valoras renkontiĝi!..

 

La 10 de marto 1929.

Mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias, kiom kostas al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li estas fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke ili povus min kompreni, se mi ne mensogus?..

Walter Ulmann asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li loĝas en la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li estas tia granda kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas aŭskulti, ne palpebrumante, la plej terurajn konfesojn kaj ne pendi al la rakontanto fidon.

Mi klarigis al Walter mian infanan ameton al Reingold. En tiaj familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel taŭga fianĉo. Li ja estis lernanta en milita lernejo, en li oni vidis estontan oficiron. Mi do estis knabineto kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li. Mi nenion povis promesi. Mi estis tro juna.

Ulmann ne demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne havis. Mi fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de tentoj kaj nur Vitalij... Ne, ne, mi ne volas pensi pri ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn da turmento! Ĉu ne sufiĉas?

 

La 24-an de marto 1929.

Ulmann demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al Reingold? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ jarojn. Li estis ankoraŭ servanto en la armeo. Ja tute antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la polico.

Ulmann insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.

 

La 18-an de aprilo 1929.

Walter proponas al mi laboron en Wedding. Kiom da jaroj mi laboris en volframa fako? Ho, Walter, de post la 1922 jaro. Ĉu vi miras? Jes, jes, de la deksesjara aĝo. De post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris en fabrikon «Osram». Kial mi restis tie pli, ol unu jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l' problemo, kara Walter!

En la fabriko mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis pli da faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por «Rote Fahne». Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til Spielgritz. Li, cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo, kiam li rekomendis min en la Regionkomitato de Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter?.. Poste Til estis arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.

La patro? Kun la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ en la dudek tria, kiam ili estis aliflanke de l' barikadoj.

 

La 28-an de aprilo 1929.

Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe, sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita. Mi vidis Otton, mi vidis Erich'on, mi vidis Vitalij'on!.. Jes, mi vidis lin!..

Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.

«Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj laborgroŝoj».

Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis. Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li hodiaŭ estas ruĝarmeano.

Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:

«Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj». La ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:

«Rot Front! Rot Front! Rot Front!»

Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.

«Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!»

Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn. Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij. Li venigis lin al rando de l' estrado. Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.

— La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.

Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj ekŝanceliĝis en la aero.

— Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta diktaturo.

Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich? Ĉu vi aŭdas, Vitalij? Mi ripetis la ĵuron...

 

La 1-an de majo 1929.

Jen la tuto. Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud mi mankas Erich, mankas Otto, mankas Vitalij. Anstataŭ Erich apude paŝas Walter. Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed Vitalij... Ne, ne!..

 

La 1-an de majo, vespere.

Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.

Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.

Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel rapide la homo akiras kutimojn!..

Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas sangoverŝantan karnon.

— Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas grava. Vi ne maltrankviliĝu! — Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos krii.

Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas frostotremi.

Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..

— Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.

— Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas ekstaronta.

— Sidu, Alice, sidu!

Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso. Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...

Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.

Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij. Mi kisas lin lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi, balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.

Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l' adiaŭantoj. La vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l' maŝino kaj laringajn ekkriojn de l' ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia) sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...

Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi nenion scias pri Vitalij. Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..

Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:

— Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!

Mi sentas grandan emon ekdormi...

 

La 2-an de majo 1929.

Mi ricevis gripon. Kia sensencaĵo — dum tiaj tagoj... Mi eĉ ne scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas silento. La ĵurnaloj ne venas, la radio senzorge translacias charlestown'on. La vartistino nenion povas ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des pli malbone!

Mi ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo estis neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La vartistinon prizorgigis mia temperaturo. Viro kun nigra barbo staris apude. La vartistino grumblis.

— Oni pafas ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La ektimo forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.

— Oni trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi estas revenonta hejmen.

Mi rifuzis. La kolero de l' vartistino ridigis min. Mi ridetis, sed miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.

— Ne disputu, Alice! Se vi estas malsana, kion vi povas fari? La pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.

La viro estas malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi definitive indignis.

— Sinjoro doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj litoj!

Li ion tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru tiun ĉi, la lastan, kun kugloj dum-dum. Li ion kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.

— Kioma horo estas? — demandis mi lace. La ceteran mi malbone memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien forkondukis.

 

La 3-an de majo 1929.

Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij. Kial? Eble, pro tio ke mi vidas min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon... Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne plaĉis al mi en Vitalij. Tiam mi sentas falon de l' sango en mia korpo. Mi vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...

Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij estas forveturinta? Mi iru al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La vartistino ne devas ion kontraŭdiri.

Maljuna Schuman, mia najbaro, staras post palisaro de sia ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago.

— Genosse Friedrich! Guten Tag! Kiujn novaĵojn vi havas?

Schuman rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la flavan pro la fumado barbeton.

— Multaj estas la novaĵoj, Genossin Berg! Ĉu ne sufiĉas?

— Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.

Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.

— Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi forgesis! Vi ja estis ricevanta «Rote Fahne»!

Mi penas reteni la emocion.

— Ĉu vi volas diri, ke «Rote Fahne» ne plu ekzistas?

— Al via bedaŭro, Genossin Berg, al via bedaŭro!

— Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse Friedrich, vi ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?

— Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi «Vorwärts»?

Mi tute koleriĝis.

— Tute egale! Ne malpaciencigu min!

— «Vorwärts» skribas, ke la komunistoj mem estas kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.

— Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!

— Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!

— Kaj la polico?

— La polico estis devigata sin defendi.

— Vi mensogas!

Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich eviteme levas la ŝultrojn.

— Ĉu mi mensogas?..

— Via «Vorwärts» mensogas. La komunistoj ne pafas la unuaj. Ili nur sin defendis...

— Kaj eĉ dum la armita ribelo?..

La malicaj okuloj de Friedrich kareseme mallarĝiĝas. Mi perdas la paciencon.

— Silentu, Schuman, tuj silentu!

— Interalie, Genossin Berg, vi formetu tiujn ĉifonojn! — Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, — tre simple: ĝi estas kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.

Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.

— Ĉu la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas malpermesita?

— Jes, jes, — triumfe kapjesas Schuman, — Al via bedaŭro ĝi estas malpermesita!

Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj, per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.

 

La 4-an de majo 1929.

En la loĝejo de Erich la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto. Li staras antaŭ la pordo kaj riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.

— Ĉu estas vi, Alice? Estas bone, ke vi surhavas la uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.

Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze batas la koro?

— Ĉu li mortis, Otto? Ĉu li tamen, mortis?

Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas... Mi malleviĝas seĝon.

— Otto! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...

Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto estas mirigita.

— Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi komence avertus pri tio!..

— Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi tion ne toleras.

Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas la okulojn.

— Aŭskultu, Otto, ĉu li estas ĉi tie?

— Kiu?

— Erich?

Otto eĉ kraĉas pro la kolero.

— Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich estas en la mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie estas la patrino de Erich.

— La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes, certe! Tuj, Otto! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi tuj!..

— Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri. Tie estas ankaŭ Berta.

Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn paŝojn.

Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.

— Mi tre ĝojas, Alice! Mi estis certa, ke en la danĝera minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi estas bone!

Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro, ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue! Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold'on. Erich jam estis malviva.

Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l' ĉagreno, ĉu malespero? Li ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra revolvero...

Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi faris ĝin tre malfrue!

Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.

— Frau Anna! Tiu estas Alice Berg. Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?

La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.

— Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al mi pri vi.

Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.

— Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna, ĉu ne vere?

La virino kapskuas.

— Ho, ne, kara Fräulein! Nenion malbonan mi pri vi aŭdis!

Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:

— Mi treege kulpas al Erich!

La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris. Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.

 

La 5-an de majo 1929.

Okazas tiel iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon: sportfeston, alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino en Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta komsomolano aperas funebra procesio. En severa silento moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis la lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas superkovritaj per standardoj. La fortaj ŝultroj fleksiĝas sub ili.

Ne, ĝi ne estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la pereintoj. Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj surmanikoj kaj florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili — maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj kravatoj. La unua ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu... Ducent laboristaj delegacioj akompanas la mortigitajn kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.

«Unsterbliche, Opfer, ihr sanket dahin,
Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,
Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht
Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht».

Mi kantas kaj ne aŭdas la propran voĉon. La policaj aŭtomobiloj ĉe la stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino finas la laboron. Kantante la funebran marŝon, ĝi kunfluiĝas kun niaj vicoj.

«Einst aber, wenn Freiheit den Menschen enstand,
Und all euer Sehen Erfülling...»

Frau Anna paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian griziĝantan kapon ŝi portas fiere.

Ni jam atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj, piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe vojkruciĝoj. La tondetitaj aleoj de la kvieta tombejo delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.

«Dann werden wir künden, wie ihr einst gelebt,
Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...»

La standardoj sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj hodiaŭ ne estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la ĉagrenego. Mi vidas antaŭ mi la potencan dorson de Thälmann. Li fortike enradikiĝis per ambaŭ piedoj grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason, kiel ardigitaj metalfajreroj.

— La unuan de majo la burĝaro postulis de la social-demokratoj aranĝi buĉadon de l' revolucia proletaro, La malpermeso de «Rote Fahne» kaj de la Ligo de l' Ruĝfrontanoj estas nur la unua paŝo de la kruela teroro. Socialdemokrato Künstler nomis la barikadajn batalantojn lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas kun la barikadbatalanoj. La kompartio kaj la ligo de l' ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu. Ni alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida horo, ili ne formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj kaj en Germanio regos la proleta diktaturo!

Ĉu vi aŭdas, Erich? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan fojon! Kaj ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta virino, sed eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos bezonaj en tiu granda afero, por kiu vi fordonis la vivon. Ĉu vi aŭdas?..

Rot Front!

 

La 2-an de julio 1929.

Pasis nur du monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la monatoj de eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas reakceptita en Komsomol. Mi denove laboras en la taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj kaj sur la placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda komunisto, vizitinta nian regionon:

— Nemalbona agitanto estas tiu ĉi knabino, — diris li post mia dorso, kiam mi estis parolanta, — ŝi posedas la aŭskultantojn kaj komprenas la politikon.

Kiam mi returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann ridetis. Mi revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis vidinta tiom stultan radiadon sur mia vizaĝo.

 

La 31-an de julio 1929.

Mi estas enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas danki por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter'on, zorgeme kontrolantan ĉiun mian paŝon? Ĉu Otto'n, kiu denove ŝercas kun mi, kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin forĵeti de la fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata min dum la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu preskaŭ unuanime postulis sendi almenaŭ unu virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la fakto. Nia vagonaro alproksimiĝas Moskvon.

 

La 1-an de aŭgusto 1929.

Mi ne aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj, rakontitaj ĉiuj anekdotoj. Nun oni simple okupas sin per rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj atendas. Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ retenata jubilo. Nun estas varma suna mateno. Ĉe la stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute esprimante siajn sentimentojn. Oni povas aŭskulti la strangan paroladon. Oni povas saluti ilin en tiu ĉi lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.

Nokte ni estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis apud la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante el la krispaj nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj, kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo. Maloftaj arbustetoj elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten turniĝas ĉapoj de verdaĵo, brilas bluaj rubandetoj de riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj, kaj kunpuŝiĝante, ien fulmorapidas kun tekruĉoj en la manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado, tra la malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de kamparana ĉaro sur la polva vojo kaj voĉoj de la renkontanta nin publiko.

Moskvo elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin, Vitalij'on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la kapon. Mi penas sekvi la brilantan duonrondon de la reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro. Jam estas videbla la stacidomo.

Jam estas videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo («Gruss den Berliner Barikade-kämpfern!»). Jam estas videblaj la standardoj kaj jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la tamburado kaj sonoj de l' Internacio. Jen aperas la ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento dekoble akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la platformo. Halt! Ni estas venintaj.

Hu, ĝi estas jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj eliru! Mi tuj!..

Mi kaŝe rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj de la amaso. Ha, jen li estas, Vitalij! Li maltrankviligite ĉirkaŭrigardas la alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo doloran rideton. Konvulsio kuras de lia buŝo. Li ne vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li konvinkiĝas, ke mi ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min. Jen, li reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la piedpintoj, li suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:

— Rot Front!

Mi ne plu havas la paciencon. Mi respondas al li el la fenestro:

— Rot Front, Genosse Zorin!



[Antaŭa parto]   [Sekva parto]     [Enhavtabelo]