Ruĝa stelo
Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu!

Komunistoj

La galerio de kelkaj el niaj antaŭuloj — ĉu bonaj, ĉu malbonaj — ne montras nian ŝaton, sed nur la fakton, ke ili ludis gravan rolon en nia historio
Serpo kaj martelo
01-jun-2018
vlutermano

Nick Wright: Pri la defendo de la dialektika materiismo – Respondoj al “maldekstra” kritiko de la komunista subteno al Jeremy Corbyn

 

La rezultoj de la britaj parlament-elektoj en Junio de tiu ĉi jaro kaŭzis konsiderindan tumulton en la burĝaj kaj liberalaj komunikiloj. Ĵurnalistoj kaj dekoj da kleruloj estis devigataj de la rezultoj liveri aĉe servemajn senkulpigojn pro sia senhonta rifuzo de Jeremy Corbyn kiel gvidanto de la Laborista Partio (Labour Party)1 kaj de lia politiko, kiu speguliĝas en la laborpartia programo. Al ili aliĝis multaj el la laborpartia parlamenta frakcio, kiuj – nun fortigite revenas en la parlamenton – dankas sian ekziston kaj siajn karierojn al homo, kiun ili – dum monatoj kaj jaroj – fifamigis. En multaj kazo tiuj novaj kredkonfesoj estas faritaj por duobla celo: Por devojigi la koleron de multaj miloj da membroj de la Laborpartio – al kiuj lastatempe aliĝis kromaj novaj membroj – kaj por krei al si mem sufiĉan agospacon por denove subfosi la partiprogramon kaj, speciale, por dilui la promeson de Corbyn respekti la referendumon por forlasi la Eŭropan Union (EU).

 

Al tiu mizera amaso da pentofarantoj en la Malsupra Domo de la parlamento ni devas nun kalkuli ankaŭ la aŭtoron de aktuala kontribuaĵo de cetere ja helpa retpaĝo “Defende de la komunismo” (In defense of Communism). Ĝi valoras legi ĝin en ĝia tuteco, sed cela al polemiko mi ĉi tie resumos ĝin. La mem nomumitaj defendistoj de komunismo asertas: “La Laboristpartio kaj la konservativaj Tories [membroj de la Konservativa Partio] estas du variaĵoj de burĝa administrado. La Laboristpartio de Jeremy Corbyn estas ĝisoste burĝa partio, kiu servas al la kapitalisma sistemo [kaj] kiuj komplete dediĉas sin al subteno de kapitalismaj profitoj. Kun la Laborpartio same kiel ankaŭ kun la konservativuloj la burĝaro sukcesos la sekurigo de siaj interesoj en la britelira procezo. La gvido de Corbyn ne estas escepto de la socialdemokratio, kiu kaŝas sin mem malantaŭ radikala retoriko kaj malplenaj promesoj. Corbyn, same kiel Cipras, estas nenio alia ol politika reprezentanto de la socialdemokrataro. La britoj povas tiri valorajn instruojn el la grekaj spertoj.” Finfine: “La komunistoj, la marksistoj-leninistoj en Britujo devas ne delogi sin mem al la ideo, kiu diras: «Ni subtenu Corbyn por forpeli la konservativulojn el la registaro». La ĉefa problemo ne estas la administranto de la sistemo, sed la sistemo mem. Nek la ĉefministrino Theresa May nek Corbyn – aŭ iu ajn alia burĝa politika gvidanto – povas proponi verajn solvojn por la problemoj de la laborista klaso, ĉar tiuj problemoj radikas en la kapitalisma produktadmaniero.”

 

Konsilo estas ĉiam bonvena kaj la spertoj de la grekoj pri la graco de la EU estis saniga instruo por multaj britaj laboristoj kaj sendube ludis rolon ĉe la akriĝo de la debato pri la briteliro. Sed kun la kiom eble plej granda kamaradeco necesas diri, ke tiu artikolo estas ne tiom defendo de la komunismo, sed defendo de la dogmismo. Ĝi estas krome ekzerco en senscia umado, kiu konsideras nek la historion de la brita laborista klaso nek la krean pensadon de Lenino pri Britujo nek nuntempajn realaĵojn.

 

Ni komenco per nerefutebla tezo de Lenino. Li diris en 1920 en la 2-a Kongreso de la Kominterno pri la Laboristpartio: “la Laboristpartio [estas] estas ĝisoste burĝa partio, ĉar kvankam ĝi konsistas el laboristoj, ĝi tamen estas gvidata de reakciuloj – de la plej fiaj reakciuloj, kiuj agas en la spirito de la burĝaro. Ĝi estas organizaĵo de la burĝaro, kiu ekzistas, helpe de la anglaj Noske kaj Scheidemann2 sisteme trompi la laboristojn.”3 Kompreneble Lenino daŭrigis klarigante ke la britaj komunistoj devas batali por la plej densa organiza kaj politika unueco kun tiu partio, kiu, male al la plej multaj socialdemokrataj organizaĵoj, en la realo estas federa unuiĝo de sindikatoj, kooperativoj kaj plej diversaj politikaj grupoj al ĝi aneksitaj. La plej grava tekstero en la lenina teksto estas tiu, kiun mi supre reliefigis, laŭ kiu la Laborpartio estas partio “gvidata de reakciuloj”.

 

La problemo de niaj dogmemaj kamaradoj de Defende de la komunismo estas, ke, se oni ne neas la jardekojn longa konsekvenca oponado de Corbyn kontraŭ la imperiisma milito kaj kontraŭ la kapitalisma ekspluatado, lian konstantan oponadon kontraŭ ĉia apero de klasa kunlaborado, lian ekzemplodonan gvidadon de la kontraŭmilita movado kaj lian defion de la dekstra laborpartia alo (kaj ties senkompromisan rezistadon kontraŭ la klopodoj de Corbyn), oni ne vere povas aserti pri la hodiaŭa laboristpartio, ke ĝi estas gvidata de reakciuloj. Kompreneble ekzistas akra internpartia batalo, kiu en la momento mildiĝas pro la populareco de Corbyn, pro la logeco de la elektoprogramo de la partio kaj pro la granda kresko de subteno ĉe elektoj. Gravas, ke neniam ekzistis momento, dum kiu la interveno de la klasikaj dekstraj tendencoj ene de la partio kaj inter la homoj estis pli marĝenigita ol hodiaŭ.

 

Oni demandas sin, kio estus la konsekvenca taktiko de la linio proponata de Defende de la komunismo. Ĉu eble, ataki Jeremy Corbyn pro lia perfido al sia propra programo, perfido jam anticipita en la fantazio de liaj “maldekstraj” kritikantojen precize tiu momento, kiam la dekstruloj en lia propra partio, la burĝaj komunikiloj kaj la klasa malamiko fortigis siajn klopodojn por izoli lin? La vero estas, ke ni estas alfrontita al senekzempla situacio, en kiu krizo de la burĝa regado koincidas kun situacio, en kiu la politika kredindo de la dekstra socialdemokrataro en ĝia momenta novliberala formo, la ”New Labour” de la Tony-Blair-tendenco, estas komplete diskreditiĝinta kaj milionoj da laboruloj vidas en la defio de tiu diskreditiĝinta politiko la eblecon fariĝi 'historia subjekto'. Ankaŭ nun validas, kion Lenino en 1917 diris en siaj “Leteroj pri la taktiko”: “Nun necesas alproprigi al si la nerefuteblan veron, ke la marksisto devas kalkuli kun la vivanta vivo, kun la precizaj faktoj de la realo, anstataŭ alkroĉi sin al la teorio de hieraŭ, kiu, kiel ĉia teorio, en la plej bona kazo montras nur la bazan legendon, la ĝeneralaĵon, kaj eĉ ne proksimume kaptas la komplikecon de la vivo.”4

 

La britaj komunistoj laboras sub malfacilaj cirkonstancoj, ja sub kondiĉoj por ili en la momento ne korpe danĝeraj, sed kun kompleksaj ideologiaj defioj, kiuj estiĝas en lando, kiu estas la dua plej forta el la klasikaj imperiaj potencoj. En mallonga perspektivo nia projekto estas trovi vojojn, tra kiuj la laborista klaso povas surpaŝi la politikan arenon ree en sia propra intereso. Trovi vojojn, sur kiuj la fortoj, kiuj estas atakitaj de la evoluanta krizo de la kapitalisma estaĵo, povas ekdefii la burĝan hegemonion, gajni branĉajn kaj klasajn batalojn, fortigi la bazajn klasajn organizaĵojn kaj vidi la potencialon de nova vivmaniero. Ni faras tion ne por provizora progreso ene de la kapitalismo aŭ por popecaj reformoj, kiom ajn valoraj tiuj povas esti, sed por starigi la fortojn, kiuj kapablos ĉesigi la diktatorecon de la kapitalo, tiel, kiel pruviĝis de la multaj jardekoj, dm kiuj ni kun ŝanĝiĝanta sukceso batalis kontraŭ la ĝemelaj danĝeroj de reviziismo kaj dogmismo.

 

Tio, ke niaj ampleksaj bataloj havas elektopolitikan parton, estas baza instruo, kiun ni lernis de Lenino, kaj la kleraj inter niaj kritikantoj povus trovi instruaj la argumentojn de Lenino pri tio el “La 'maldekstra radikalismo', la infanmalsano en la komunismo” … Kiel li diris en la jaro 1902 en “Kion fari?” “… la tutaĵo de la politika vivo estas senfina ĉeno, kiu konsistas el senfina nombro de interligoj. La tuta arto de la politiko troviĝas en trovado kaj kiom eble plej forta kaptado de tiu ĉenero, kiu plej malfacile elŝireblas el nia mano, de tiu sola, kiu en la donita momento estas la plej grava, tiu sola, kiu garantias al la posedantoj de ĉenero la posedon de la tuta ĉeno.”5

 

Kompreneble ne ekzistas garantio, ke la nuna nivelo de la klasaj kontraŭecoj ne dissolviĝas en konfuzo kaj malvenko, aŭ en kompromiso kaj retropaŝo. Sed ĉio estas elbatalebla, kaj tion ni preferas fari ol stari ĉe la flanka linio. La aktuala stadio de la batalo estas stampita de neniam antaŭe okazinta mobiliziĝo de novaj, precipe junaj fortoj, de signoj de rea eniro de organizitaj grupoj de la laborista klaso en rektan alfrontiĝon kontraŭ la entreprenistoj kaj la ŝtato, de ideoj, kiuj neniigas la tradiciajn konceptojn de burĝa konformeco. Ne povas esti alie, kiam laboristoj kaj konsiderindaj partoj de la mezaj tavoloj spertas malboniĝon de sia vivnivelo, loĝejan, sansisteman kaj eduksisteman krizon kaj pli malbonajn perspektivojn por ĉiu nova generacio. Ne povas esti alie, kiam milionoj estas entirataj en amas-agadojn kontraŭ la imperiisma milito kaj kontraŭ la politiko de malabundo.

 

Ĉiuj ĉi faktoroj postulas de la revoluciuloj la plej ekstremajn fortostreĉojn por disvolvi densajn ligojn kun tiuj fortoj. Ni konstante strebas kiom eble plej influi la okazaĵojn, subtenataj de nia taggazeto, la Morning Star, por kiu Jeremy Corbyn estis regula verkanto de kontribuaĵoj, antaŭ ol fariĝi la prezidanto de la movado “Ĉesigu la militon” (“Stop the War”). Ni scias, ke ni ne havas monopolon pri la saĝo, sed ni konas nian laboristan klason. Ni strebas apliki la marksismon-leninismon al la konkretaj kondiĉoj, en kiuj ni retroviĝas kaj, kiel Lenino rekomendis al ni, eviti la jenon: “Rektlinieco kaj unuflankeco, rigidiĝo kaj ŝtoniĝo, subjektivismo kaj subjektiva blindeco jen la ekkonteoriaj radikoj de la idealismo.”6

 

Tradukita al la germana de Gerrit Brüning, el la germana de Vilhelmo Lutermano, el Marxistische Blätter, 2017, vol. 5, p. 9-11.

1Ĉi tie, en la traduko, nomata sendistinge Laborista Partio, Laboristpartio kaj Laborpartio. -vl

2Gvidantoj de la germana socialdemokrata partio (SPD), kiuj en 1919 per trupoj sange subpremis la germanan novembro-revolucion kaj kunkulpis pri la murdo al Karlo Libkneĥto kaj Rozo Luksemburgo. Pri la murdo al la lasta vd Vilhelmo Lutermano (ed.): Roza Luksemburgo. Biogafieto. Tradukita kaj redaktita de Vilhelmo Lutermano laŭ la germanlingva Vikipedio. Monda Asembleo Socia (MAS): Embres-et-Castelmaure, 2016, 96 paĝoj, ISBN 978-2-36960-061-9. -vl

3Lenin Werke (en la sekvo: LW), vol. 31, p. 247.

4LW, vol. 24, p. 27s.

5LW, vol. 5, p. 521s.

6LW, vol. 38, p. 344.