Medicine

Pro lavanga vastiĝo de aideso en la mondo ĉiam kreskas torento da demandoj al nia redakcio: kiel statas la malsano en Esperantujo? Responde al ili, ni aperigas fragmenton el studo «Aideso en la Kvara Mondo» (Ĉ.Ikan, La Lakuna, 1989).

La Esperanta formo de aideso estas specifa tiomgrade, ke ĝi ricevis specialan nomon «eideso» (Esperanta aideso). Iusence ĝi estas inversa al la aideso: la tradicia malsano aperas rezulte de seksumaj perversaĵoj, sed eideso mem produktas amasan malĉastadon.

En la komenca etapo la malsano apenaŭ rivelas sin: la malsaniĝinto simple sentas deziron raporti, konkuradi kaj koordini. En la plej primitiva formo ĝi manifestiĝas kiel amasaj seksludoj – «La-pa-duj», «Ju-pi-ja», «Ka-mo-mi-lo» kaj similaj. Ekzistas sciencistoj, opiniantaj, ke ĝuste dum tiuj ludoj okazas la infektiĝo, tamen mi kredas, ke tiu opinio estas senbaza.

Jam tiam eblas distingi diversajn gradojn de la malsano: la ĵus-infektitoj kontentiĝas pri nura partopreno, sed spertaj malsanuloj kutime funkcias kiel organizantoj de la ludoj. Laŭ plua evoluo de la malsano la organizemo rapide kreskas – oni komencas krei tiel nomatajn «estrarojn» aŭ «prezidiojn». Ju pli daŭaras la malsano, des pli altan postenon okupas la malsanulo.

Ve! Tio baldaŭ jam ne sufiĉas, kaj okazas evidenta evolua paŝo – transiro al polisistemo de «prezidioj». Venas periodo de senorda seksumado: ĉiu malsanumo fariĝas membro de pluraj prezidioj samtempe. Kaj por multaj estraroj jam ne sufiĉas estratoj.

Dum plua evoluo la sistemo dinamikiĝas: el ordinara amasa seksumado oni transiras al kreado de novaj organizaĵoj, ĉiam plu kurtigante la tempon inter la fondaj konferencoj. Ekfloras nekrofilio, travestio kaj masturbado. Oni ĉesigas iun organizaĵon nur por lanĉi aliajn, oni ŝanĝas nomojn de la organizaĵoj, kaj se nomoj ne sufiĉas – numeras ilin: M1, M2, M3... Pro ĝenerala degenero de la mensaj kapabloj la kreataj nomoj preskaŭ ne varias. Ekzemple: Universa Eidesa Sepultado (UES), Sepulta Eideso Universala (SEU), Universa Eiseda Koitato (UEK), Sepultaj EidesaJ Masturbantoj-2 (SEJM-2) k.s.

Ankaŭ la skalo de koordinemo kreskas: komence oni nomas sin «regiona», poste – «tutlanda», «tutmonda», «universa»... Siajn aranĝojn oni klopodas solidigi kaj amasigi, tial eĉ unuafoje aranĝata kunveno tuj ricevas titolon «tradicia». Oni povas legi ekzemple jenan anoncon: «Tradicia Tutlanda FEK – EOLA-1» (Festivalo de E-Kulturo – EidesO Langon Aktivigas).

La lasta etapo venas kun plena detruo de elementaj mensaj kaj moralaj funkcioj. Ĝin karakterizas ekshibicia propagando de siaj «atingoj» per ĉiuj atingelbaj rimedoj, kaj strebo agnoskigi la «atingojn». Tiel aperas la fina ideo – oficialiĝo...



20-maj-1998