F. Krivin
Dialogo
(tr. Ruslan Mavludov)
– Do, ni troviĝas sur la neloĝata insulo. Bonvolu ne amasiĝi.
– Silenton! Nenio aŭdeblas! Diable, forprenu vian fotilon desur mia kolo!
– Antaŭ tricent jaroj ĉi-tie aperis Robinzono Kruzo.
– Kiu aperis? Ho, silentu vi, fin-fine!
– Kruzo aperis. Kilo, Romeo, Uniformo, Zanzibaro, Oktobro...
– Sinjoro ĉiĉerono, rakontu pli laŭte!
– Nu, Kruzo, Kruzo. Robinzono Kruzo.
– Aha, tiu ulo! Robinzono. Do, por kio li vizitis la insulon?
– Li spertis ŝipakcidenton.
– Terure! Tiuj akcidentoj simple persekutas nin. Do, ĉu li spertis la akcidenton ĝuste sur la insulo?
– Li elŝipiĝis rezulte de la akcidento.
– Nu, tiam la sorto pli-malpli favoris lin.
– Sed eĉ unu homo ne loĝis sur la insulo.
– Eĉ unu? Feliĉulo! Aŭskultu, forprenu vian fotilon kaj ne puŝu min!
– Robinzono aperis sur la insulo...
– Tion ni jam aŭdis, kial vi konstante ripetas la samon? Li surinsuliĝis, do kie li staris?
– Kiusence «staris»? En multaj lokoj...
– Ĉu vi volas diri, ke li estis samtempe ĉie?
– Li vagis tra la insulo...
– Ĉu ankaŭ ĉi tie? Ĉu ĉi tie, kie mi staras, ankaŭ li iris? Diable, ne puŝu min, ja vi vidas: mi staras ĉi tie. Kial vi ne respondas al mi? Ĉu ĉi tie, kie mi staras, ankaŭ li iris?
– Tion neniu scias. Sur la neloĝata insulo neniu atentis pri li.
– Ĉu absolute neniu? Sed Vendredo?
– Vendredo aperis iom poste.
– Ĉu ankaŭ li spertis akcidenton sur tiu ĉi neloĝata insulo? Kvankam – kial «neloĝata»? Ja tie jam estis Robinzono... Imagu nur, unu homo, aldone spertinta la akcidenton, kaj la insulo iĝas alispeca. El neloĝata ĝi transformiĝas al loĝata. Do, kio plu? Nu, la insulo iĝis loĝata, kaj tion efektivigis la sola persono. Kio plu? Kial vi nenion rakontas?
– Mi provas...
– Ĉu vi ne povas efektivigi vian intencon? Tamen, ĉu vi troviĝas sur neloĝata insulo? Kiam homo staras sur neloĝata insulo, kompreneble li havas embarason koncerne al aŭskultantoj. Sed vi, sinjoro Olivero, ne rajtas plendi je manko de aŭskultantoj. Do, kion faris Robinzono sur tiu ĉi neloĝata insulo? Kvankam – kial «neloĝata»? Ja Robinzono jam loĝis ĉi tie. Kial do vi certigas nin, ke la insulo estis neloĝata?
– Sed li ĉi tie loĝis sola, sinjorino...
– Ankaŭ mi ofte spertas solecon. Mi eĉ ŝatas tiun staton... Ho, ne puŝu min, ne puŝu! Jen vidindaĵo – Robinzono! Nu, loĝis homo sur la insulo... En Britio sesdek milionoj loĝas sur insulo – kiu miras pri tio? Neniu faras tragedion el tiu fakto.