«Ŝpargalko»- Polit Anty.- eld. Smirnoff & Ko, Saratov, 56 a.F., 348 pp.
Recenzas B.A.R.Malej

Ŝpargalko

Kun la unuaj herooj de infaneco P. Anty venas al ni kiel la homo, kiu kovris la tempomaŝinon kaj trompis la horoskopon. Lia subita malapero ĝis nun inspiras plurajn entuziasmulojn ree kaj ree kribri la facetojn de lia biografio. Foje ŝajnas, ke ni jam scias pri li ĉion krom... Kaj ĉio rekomenciĝas. Estas do tute komprenebla la entuziasmo kun kiu anty-logiistoj renkontis trovon de tiu ĉi libro. Des pli ke ĝi alportis aron da novaj demandoj: kial ĝi estis eldonita ie en Siberio? kial la eldon-jaro estas 56a antaŭ (!) la Fundamento? kial li skribis ĝin en Esperanto? kaj finfine – kion signifas la titolo?

Pri la titolo la situacio estas pli-malpli klara. Almenaŭ eblas havi iujn supozojn. Parto de esplorantoj opinias, ke la titolon enŝteliĝis preseraro, kaj ĝi devas aspekti «ŝpar-alko» (t.e. ujo por kolekti monerojn, farita el fajenco en formo de alko). Sed en la listo de trovitaj preseraroj tiu eraro ne estas, kaj ja dubindas, ke oni ne rimarkis TIAN eraron. Krome – kutime oni faras tiajn ujojn en formo de kato aŭ porko. Aliaj supozas ke vorto «galko» estas neologismo devena el rusa birdonomo, aŭ paleontologismo malaperinta en la Zamenhofa periodo. Persone mi inklinas kredi, ke l' aŭtoro simple intencis flati la eldonantojn per sia kono de la rusa lingvo.

Jam en la unua ĉapitro senteblas la konata acida sinteno de P. Anty eĉ rilate al eventoj de la propra vivo. Ĉikane li rememoras pri la plurŝtupa kontrolado de lia matureca horoskopo, pri penoj diveni – kion signifas la aŭguro «TM-trovinto»? pri liaj jaroj en temp-maŝina Universitato. Preskaŭ ĉiujn faktojn antaŭ la 94 pF ni jam konas, dank' al niaj fervoraj esplorantoj. Kaj nur post lia malapero... Cetere, post tralego de la libro mi jam ne certas, ĉu mi diru «post» aŭ ne.

Iomete pri la konata «antaŭ». Nun estas malfacile kredi, sed kiam P.Anty venis en la Universitaton, TM-esploroj estis la centra temo de konversacioj surstrataj kaj enkuirĉambraj, mitingaj kaj amaskomunikilaj. La elanon, ekzistintaj en la socio, estas eble kompari nur al tiu post lanĉo de la unua sovetia kosmonaŭto. Sed ĉi-foje ĝi tute ne estis unudirekta. La problemo estis tio ke la TMoj – sukcese ekvojaĝante tra tempo – ne revenis... La TM-Programo ensorbis ĝis tiam nekredeblajn resursojn, la rezulto aspektis tiom proksima, sed neniu el la lanĉitaj TM revenis.

Ĝuste tiam oni unuafoje aŭdis pri P.Anty. Lia eksperimento estis simpla kaj genia: se TM malaperas en alia tempo, lanĉi ĝin tien iomete – por tre kurta tempo. Nun ni scias, ke la eksplodo estis hazarda, kaj P. Anty neniel kulpis – lia TM trafis mezon de stelo kaj revenis parte degelinta... Sed tiutempe oni sciis nur ke li detruis duonon de la eksperimenta bazo de la universitato. (Kaj neniu rimarkis, ke la eksplodo okazis je kelkmetra distanco de la lanĉa punkto.) Lia demisio estis skandala, sed ... tre utila. Ne havante eblon eksperimenti, li venĝe komencis konstrui teorion, kiu lasus neniun ŝancon al la TMistoj.

Lia unua tezo, enirinta nun lernolibrojn, aperis nur tri semajnojn post la eksplodo: «Tempo-maŝino vojaĝas nur tempe». Mi ne scias, kiel klarigi la optimismon de la tiamuloj, sed ili efektive ligis la eliran punkton al la tera surfaco. Ĉiujn ravis tempo – ne spaco.

Post kelkaj feblaj protestoj komenciĝis provoj de TMistoj savi sin kaj sian ideon.

Oni sendis TM-kosmoŝipon, kio defendis la aparaton kontraŭ vakuo, sed neniel ŝanĝis la finan rezulton.

Oni ekis instali komputilon, kiu kalkulu la loko-diferencojn, sed kiam ĝi komencis kalkuli la lokon de Tero en «tiu» momento, konsideri diferencon de rapidoj, turniĝon de la Tero, de la Sunsistemo, de la Galaksio... Finfine oni trovis iun superkomputilon, sed evidentiĝis, ke neniu scias kiel kalkuli la rean vojon. Cetere, evidentiĝis tio iom malfrue – post la unua lanĉo ne restis ilo por kalkulado...

Laste estis provo revenigi TM al la momento de la starto. Post la sepa provo iu rememoris, ke la ŝipo ankaŭ en tiama spaco ne senmovos.

Ne mankis aliaj proponoj. Ekzemple, fari tempan mapon uzante kurtajn T-saltojn (serĉante revenintan TMon en kosmo). Sed tion oni ne riskis realigi memorante la tristan sperton de P. Anty.

La esploroj estis ĉesigitaj. En la fokuson de socia atento revenis ekologio. Plej populariĝis la movado protestanta kontraŭ polucio de la tempo-spaco per eksperimentaj TMoj. P.Anty estis elektita ĝia honora prezidanto. Tio estis la jaro 94...

Persistaj esploroj montris, ke neniu el TMistoj havis konekson al malapero de P. Anty. Inter neklarigitaj faktoj elstaras subita interesiĝo de P.Anty pri historio de diversaj politikaj partioj kaj movadoj. En la memoro de lia biblioteko restis tekstoj de pli ol cent tiaj libroj kaj lernolibroj. Provante klarigi la fenomenon, oni formis du ĉefajn tendarojn: politikistoj – kiuj asertas ke P.Anty kaŝis en si malfrue riveliĝintan talenton de politika aganto, kaj sciencistoj – asertantaj ke li estis masoĥisto.

Certe, vi jam demandas, ĉu la libro malkaŝas, kio okazis efektive? Ŝajnas, ke jes. P. Anty neniam perfidis siajn idealojn – ankaŭ post la venko super la TMistoj li laboris pri kurtaj T-vojaĝoj. Nun li plifortigis la proponon: ne nur esti «tiam» minimume sed ankaŭ veturi «tiamen» minimume.

«Imagu salton je la plej eta tempero, – skribas li plu. – La spaca diferenco preskaŭ nulos, kaj la ĉirkaŭo tuj nuligos ĝin efektive. Por veni iom malproksimen necesas nur – salti plurfoje. Jen tia devas esti la integra TM.»

Inter alie, li kalkulis la maksimuman rapidon de tia TM, pruvinte ke ĝi devas esti videbla dum vojaĝado. Kaj li komencis la serĉadon: vagoj tra dezertoj, inter antikvaj fosaĵoj, en oceanaj profundoj – ĉie, kie oni povas kaŝi veturantan TM.

Foje li demandis sin – kiel devas aspekti pasaĝero de TM? Ja li bezonas almenaŭ manĝon kaj energion... Jen ĉarma antinomio – veturo tra nekonataj epokoj faras T-vojaĝanton maksimume nekompetenta pri la ĉirkaŭo, sed li bezonas el tiu ĉirkaŭo multon sen povi pagi. Iom mildigus la problemon T-mapo, sed tiu povas esti preciza nur en bone esploritaj epokoj. Ĉion solvus helpo de indiĝenoj, sed tiun necesas iel rekompenci, kaj plej grave – ili ne devas rimarki la «strangaĵojn» de la vojaĝanto... Ricevi ĉion, nenion doninte? Estas ja facile, necesas ion promesi al indiĝenoj, kunigi ilin en teamon ĉirkaŭ «komuna celo», kaj la dubantojn forpremi!

Kiam P. Anty provis diskonigi siajn meditojn, komenciĝis periodo de malbonŝancoj: pretaj tekstoj malaperis, telefonaj linioj paneis, leteroj perdiĝis, en prelega salono estingiĝis lumo. Li laboris plu, sed pri lia laboro jam neniu sciis.

Ĉu T-vojaĝanto povas reveni per la sama teamo, kie la loko estas okupita de li mem? Jes, se li anticipe formos por si alian postenon. Principe unu teamo povas subteni eĉ plurajn diverstempajn vojaĝantojn – T-buroon, sed ĝi devas multe pli forte premi la teamanojn, vere diktatoriĝante. Tiu vojo uzeblas nur, se ne estas aliaj ebloj – ekzemple, dum tre longa vojaĝo. Kutime tamen pli facilas krei alian teamon aŭ rekonstrui la sian.

Dum plua monato da laboro P.Anty kolektis informojn pri 300 tiaj vojaĝantoj kaj iliaj teamoj. La preparita materialo sensacie superis ĉion, faritan ĝis nun. Sed subite li imagis: se li estus T-vojaĝanto, kion signifus por li apero de tia materialo, kaj kiel li reagus por savi sin...

Post nelonga cerbumado, por preventi tian reagon, li uzis unu el pli ol cent mapoj, akumuliĝintaj en lia biblioteko.



20-maj-1998