Aleksandr Blok

(el la rusa N. Procenko)

Kiam vi staras miavoje,
Tiom vivoplena, tiom bela,
Sed tiom laca,
Parolas pri ĉio funebra,
Pensas pri morto,
Neniun amas
Kaj indiferentas sian belon -
Ĉu?... Ĉu mi povas ofendi vin?

Ho, ne! Ĉar mi ne perfortas,
Ne trompas kaj ne orgojlas,
Kvankam multon scias,
De infanaĝo tro multe meditas
Kaj tro okupiĝas pri mi mem.
Ĉar mi – verkisto,
Homo, titolanta ĉion laŭnome,
Ŝtelanta aromon de vivanta floro.

Kiom ajn parolu pri funebro,
Kiom ajn meditu pri la fin' kaj aŭroroj,
Tamen, mi permesas al mi opinii,
Ke vi havas nur dek kvin jarojn.
Tial mi dezirus,
Ke vi ekamu simplan homon
Kiu amas la teron kaj la ĉielon,
Pli, ol rimitajn kaj nerimitajn
Vortojn pri la ter' kaj ĉielo.

Kredu, mi ĝojos pri vi,
Ĉar – nur amanto
Havas rajton titoli sin Homo.



20-maj-1998