Eŭgeno Belonenko

Rusio

(Inspirite de la filmo «Andrej Rublov» far reĝisoro Andrej Tarkovskij laŭ scenaro de Andrej Konĉalovskij)

Rusio, vagulino kompatinda,
Kun langa mut' kaj sombro de raci'! –
Sen sonorilo kaj kun muro blinda
Preĝej' spegule staras antaŭ ci.

Sed donis Dio al la homoj Vorton.
Kaj mem la Vorto estas Eternul'.
Ĝi eksonoris per la tuta forto
Kaj pelis for mallumon el okul'.

Jubilas kor' dum la revelacio.
Rusio iras! Alrigardu ŝin!
Kaj de la mur' preĝeja sekvas Dio
La iron de alhava la Princin'.



20-maj-1998