Ivan Bunin

tr. Eŭgeno Belonenko

Satano al Dio

Kiam Ni diras al la anĝeloj: «Obeu Adamon!», ili ĉiuj obeis escepte de Iblis.

La Nobla Korano

Mi estas fajr'. Adam' – argil' senviva.
Ĉu fali al piedoj de Adam'?!
En fajron ĵetu velkon vi olivan,
Nu, humiligu vivon de la flam'!

Ho, vane vi atendas la humilon.
La ruĝan flagon mi sorigos pli!
Adam' en fajr'! Kalcinos mi l' argilon.
Sonoron, hardon donos mi al li.



20-maj-1998