I. Vikentjev (http://www.triz-chance.spb.ru)

Kontraŭaĵo – ĉu estas beno?

Dum nerapidema evoluo de la homo kaj homaro ni kutimiĝis  pli suspekte ol ĝoje akcepti aperantajn problemojn... En la epoko de scienc-teknika revolucio la situacio ŝanĝiĝis: ne plu estas eble eviti netradiciajn problemojn – ilin endas solvi. Evidentiĝis, ke solvado de diversaj taskoj – de diplomataj ĝis inventaj, de pedagogiaj ĝis sciencaj – havas komunan mekanismon... Kiun? La aŭtoro opinias: formulado kaj solvado de kontraŭaĵoj.

Neevitebla kontraŭforto

Foje helena ambasadoro Ismenij venis al la korto de persa caro Artakserks I. Oni sufloris al la ambasadoro: riverencu al la reganto de persoj, aliokaze li vin «ne rimarkos». Sed fieraj helenoj ne kutimas riverenci al fremdaj caroj. Kreiĝis jena situacio: riverenci la ambasadoro ne volis, kaj ne riverenci ne povis (ne sukcesus la traktoj). Proksimiĝante al la trono, Ismenij, kvazaŭ hazarde, faligis juvelan ringon – nature, li haltis, klinis sin kaj levis la ringon.

Alia ekzemplo. Blinda esperantisto Vasilij Jeroŝenko strebis el Hindio en revolucian Rusion, sed la angla registaro rifuzis ellasi lin. Kion fari? Jeroŝenko kantis «La Internacion» en granda kinejo – kaj estis tuj ekzilita el la lando per militŝipo.

Apezinte la spriton de la helena ambasadoro kaj V. Jeroŝenko, ni provu fari el la situacioj pli ĝeneralan, instrumentan konkludon. Kreado ĉiam estas ŝanĝo. Realiginte nian «mi volas», ni neeviteble ŝanĝas la sistemon, en kiu ĉiam aperas reala «reago» (en la menciitaj okazoj – reago de la potenculoj, kiel respondo al ŝanĝo de la sistemo). Ni rimarku – simila principo estas kontata en naturscienco, tio estas la principo de Le Chatelier.

Iom poste ni vidos: lerte uzante la «reagon» de sistemo oni povas efike solvadi taskojn el diversaj branĉoj de homa agado, kaj ĉu estas eble agordi nian ŝanĝon de la sistemo kun ties reago.

...En unu el FRG-aj periodaĵoj aperis anonco: «Memorfiksu la titolon 'PILO'», kaj apude – foto de skatolo kun cigaredoj, kiu klare tekstis: 'PAOLA'. La legantoj reagis – telefonis kaj skribis al la redakcio pri la nekoincido de la teksto kaj foto. La redakcio pardonpetis kaj en proksimaj numeroj aperigadis la saman foton, sed la titolo en la teksto ĉiam ŝanĝiĝis: PRZO, POLT k.t.p. Tio provokis novan torenton de leteroj al la redakcio... Evidentas, ke la vera celo de la reklamo estis enkapigi al la leganto la titolon de la nova varo, kaj supozeble oni atingis ĝin.

Nun – pedagogia ekzemplo. La fama pedagogo A. Makarenko (1888-1939) konstruis la rilatojn kun junaj krimuloj en la kolonio sur... konfido. Se oni rompis disciplinon, Makarenko ne tuj mallaŭdis malnovajn kolonianojn, sed proponis, ke oni venu en lian kabineton ekzemple je la 21:18... La kulpulo maltrankviliĝis – aŭ en niaj terminoj «reagis» – kaj penis veni je la 17-a, sed Makarenko rifuzis. Fine, konsciiĝinte pri la kulpo, la kulpulo venis en la kabineton de la koloniestro je la necesa tempo. Makarenko levis la okulojn kaj nur demandis: «Ĉu vi komprenis?» La koloniano sincere respondis: «Mi komprenis» – kaj per tio ĉio elĉerpiĝis...

Mi konfesu: ni konsideris plej simplajn sociajn inventojn. En pli komplikaj okazoj – ekz. antaŭvidi la reagon de ekologio je globalaj novismoj – tio praktike ne eblas. Tiuokaze bezonatas reala aŭ modela eksperimento. Sed en multaj kreaj taskoj, kiujn ni traktos, la realan reagon de la ŝanĝata sistemo oni povas antaŭvidi kaj uzi por la solvado.

Streĉigo anstataŭ kompromiso

Saĝuloj el urbo Stultov (el la verko de la fama rusa satiristo M. Saltikov-Ŝĉedrin), konstruante banejon, diskutis: ĉu raboti la tabulojn de planko, ĉu ne. Se raboti – rezonadis iuj – oni glitfali povas, sed se ne raboti – diris aliaj – oni povas vundi la piedojn per splitoj. La problemo estis solvita Stultov-e: la tabulojn necesas raboti, sed la rabotitan flankon meti malsupren... Jes, tio estas satiro, sed ankaŭ en ĉiutaga vivo plejmulto el ni intuicie emas eviti konfliktojn (kontraŭaĵojn), kaj se ili aperas – ni multe ĉagrenas... Tio povas atesti ke kontraŭaĵoj estas neevitebla eterna malbono, aŭ ke ni ne scias solvi ilin pozitive. La aŭtoro de la artikolo supozas, ke li havas kaŭzojn por defendi la lastan opinion.

... Oni rakontas, ke fama itala aktoro Tommaso Salvini en tragedio «Otello» dum strangolo de Desdemona terurigis ĉiujn ĉeestantojn – eĉ kolegojn-aktorojn. Ili timis, ke li ne «eniris la rolon», sed reale strangolas la aktorinon. La aktoro eksciis tion. Ni formulu la kontraŭaĵon: unue T. Salvini devas «strangoli» Desdemona-n, due – li devas ne nervozigi la trupanojn... La kutima logiko sufloras du variantojn: aŭ strangoli trankvile (tio ne eblas, ĉar la spektantoj ne kredos la aktoran ludon), aŭ strangoli eĉ pli furioze (sam ne eblas). Atentindas la skemo de la solvado: aŭ – aŭ. Provu ni realigi la varianton kaj – kaj. Kaj «strangoli» kaj «ne strangoli». Tion estas eble fari disiginte la formulitajn postulojn laŭ tempo: T. Salvini dum unu el spektakloj furioze «strangolis» Desdemona-n, por momento li «elroliĝis», palpebrumis al la starantaj postkulise, palaj pro streĉiĝo aktoroj, kaj plu strangolis la venecianinon, histeriigante la spektantaron...

Kaj jen ekzemplo el teknika tereno. En Sovetio laboras tiel nomataj majstroj-mikrominiaturistoj. Ili facile kapablas penetrigi kamelon, kaj eĉ tutan karavanon tra kudrila truo – ĉar ĉiuj kameloj, karavanistoj kaj ŝarĝo estas faritaj el peco de... haro! Laboro de tia majstro havas multajn malfacilaĵojn, unu el kiuj estas pulsado de la propra koro. Ĉiu korbato movas la pinton de la instrumento kaj povas detrui plurtagan laboron. Kion fari? Denove – kontraŭaĵo: la majstro devas prilabori la mikraĵon, kaj ne povas prilabori, ĉar tio estas ligita al malutila efiko. Praktike ĉiuj majstroj-mikrominiaturistoj lernis prilabori la materialon dum paŭzoj inter batoj de la koro...

Rimarku: la taskoj estis prenitaj el tute malsamaj branĉoj de la homa agado, sed ĉiuj ili estas sukcese solveblaj per la sama maniero: la kaŝitan en ili kontraŭaĵon necesas dividi en tempo. La leganto, sendube, plurfoje renkontis tiutipajn ekzemplojn, eble, eĉ ne konsciante pri ilia komuna principo. Rememoru la trafiklumojn, laŭtempe regulantajn aŭtomovadon sur vojkrucoj, frekvencan disigon de radio- kaj televido-kanaloj, alternadon de laboro kaj ripozo k.t.p.

Ni vidu pluan ekzemplon. Itala sciencisto Lazzaro Spallanzani (1729-1799) estis «ĉasisto de mikroboj». Por la eksperimento li bezonis kunfandi la gorĝeton de vitra botelo sen forigi el ĝi aeron. Oni scias, ke pro varmiĝo, speciale alttemperatura – kiam likviĝas vitro, aero dilatas kaj forfluas el botelo... Uzi ŝtopilon aŭ kroman malvarmigon ne estis eble. Denove ni frontas taskon, kiu kaŝas en si kontraŭaĵon! Jen kiel solvis ĝin la sciencisto: komence li kunfandis la gorĝeton, lasinte etan truon kaj lasis la botelon malvarmiĝi – denove pleniĝi de aero. Kaj poste li rapide finfandis la truon per fortega flamo – aero simple ne sukcesis eliri.

Sagaca leganto rimarkis nuancon – malsimile al la antaŭaj ekzemploj, L. Spallanzani manipulis ne nur tempon, sed ankaŭ partojn de la botelo. Tiu laganto pravas – ni venis al ankoraŭ du manieroj solvi kontraŭaĵojn, t.e. al manieroj solvi kreajn taskojn.

Tempo + strukturo + influo

La ĉapitreton ni komencu de tre ĝenerala regulo: kontraŭaĵoj solveblas laŭ tempo, laŭ strukturo kaj laŭ influo. Pli ĝuste: en komplikaj okazoj – kiel en la tasko de Spallanzani - kaj laŭ tempo, kaj laŭ strukturo. Kion signifas solvi laŭ strukturo aŭ laŭ influo? La procezo analogias al solvado laŭ tempo, tial nun mi prezentu kune tri ĝeneralajn formulojn

Por pli oportuna memorfikso de la prezentitaj skemoj servas la mnemonika skemo:

Tri manieroj solvi kontrauxajxojn [2.3 Kb]

Entute estas allaboritaj 11 manieroj solvi kontraŭaĵojn, tamen por plimulto da realaj taskoj sufiĉas la supre menciitaj.

Ni ilustru la korektecon kaj heŭristikan efikecon de la formulitaj reguloj per inventaj kaj sciencaj taskoj. Jen citaĵo el artikolo, aperinta en inventista revuo:

«Ĉiufoje, starante ĉe ponta argano, mi revenis al tiu tasko kaj ĉiufoje frontis la severan postulon de la praktiko – necesas, kaj kun ne malpli severa kategoria ordono de la Teorio – neeblas. Kiel fari, ke mispaŝinta muntisto, laboranta subplafone, povu sin apogi sur malstreĉitan sekurŝnuron sen perdi ekvilibron? Por ke la ŝnuro fariĝu firma, ĝin necesas streĉi ĝis metaleska sonoro, ĝislime, sed tion fari ne eblas, ĉar impulsa ŝarĝo (falo de muntisto) povas ŝiri la anticipe streĉitan ŝnuron. Kiel fari la ŝnuron kaj malstreĉita kaj streĉita, kaj en ambaŭ okazoj – sufiĉe firma? Tiel rondkuris mia penso dum 12 jaroj, ĝis kiam mi transiris de svaga ideo al eksperimenta kontrolo...»

La 12 jaroj estis elspezitaj vane – sufiĉis tuj formuli la kontraŭaĵon: la ŝnuro devas esti streĉita, kaj la ŝnuro ne povas esti streĉita. Solvo de la kontraŭaĵo en tempo proponas la unuan sufloraĵon: la ŝnuro komence estas streĉita, poste – ne. Provu ni solvi ankaŭ laŭ strukturo: unu parto de la ŝnuro estas streĉita, la alia – ne (vd. bildon).

Sxnuro [1.4 Kb]

Aperas plua tasko: kiel realigi la ideon? Se vi ne sukcesis solvi ĝin tuj – formulu pli detalan kontraŭaĵon: en parto B la ŝnuro devas esti streĉita kaj ne povas esti streĉita; post solvo de tiu kontraŭaĵo fariĝas evidente: ekstremaĵon de maŝo B oni fiksas per maldika drato (aŭ per kanatero), kiu ŝiriĝos unua, se muntisto falos...

Jen scienca tasko.

El analitika kemio oni scias, ke eblas difini konsiston kaj koncentradon de substanco en solvaĵo laŭ forto kaj tensio de elektra kurento. Tamen poiomete metala elektrodo interagas kun la solvaĵo, tio nebuligas la rezultojn de analizo.

Jen la kontraŭaĵo: elktrodo devas esti por konduki kurenton dum analizo, kaj ne devas esti, ĉar ĝin difektas la esplorata solvaĵo. Solvo laŭ tempo aperigas ideon: jen mergi, jen levi la elektrodon. Sed tio estas neoportuna. Ni daŭrigu solvadon laŭ strukturo: unu parto de la elektrodo interagas kun la solvaĵo, la alia ne interagas. Tion facilas fari, se uzi guto-hidrargan elektrodon: ekzemple, la necesa kvanto de hidrargo estas metita en vitran pipeton, kaj kun la solvaĵo interagas nur hidrarga guto sube de la pipeto. De tempo al tempo tiu guto falas, kaj ĝin anstataŭas nova. Al tiu solvo intuicie venis en la jaro 1922 ĉeĥo J. Gejrovskij. Nun la inventita de li metodo nomiĝas polarografio.

Resume ni povas aserti: ŝanĝo en ajna sistemo kaŭzas reagon (oni diras ankaŭ, ke ĉiu utila efiko ekde la komenco estas ligita kun efiko malutila, – rememoru la taskon pri mikromimiaturistoj). Tial gravas ne eviti kontraŭaĵojn – la vojo tiom kutima por la ĉiutaga pensmaniero – sed intensigi ilin kaj solvi: laŭ tempo, laŭ strukturo, laŭ influo... Pri la unuaj du direktoj mi jam rakontis. Pri la tria – en sekvaj artikoloj.



20-maj-1998