Rudolf Diesel (1858-1913)

La patro de Rudolf Diesel, germano laŭ deveno, posedis malgrandan bindejon en Paris. La familio vivis pace kaj bonorde ĝis 1871, kiam komenciĝis franc-prusia milito, kaj la patro decidis elmigri kun la familio en Brition.

Tie la vivo de la enmigrintoj estis malfacila, oni ne ĉiam povis trovi laboron. Kaj dektriajara Rudolf sen groŝo en la poŝo ekvojaĝis per ŝipo en Germanion, esperante sole je siaj fortoj kaj mensaj kapabloj. Post fini la studojn en mezlernejo, li studentiĝis en la Supera politeknika lernejo en Munĥeno.

Ankoraŭ estante studento R. Diesel pasiiĝis per ideo altigi efikecon de vapormotoro. La efikeco de tiama la plej bona motoro ne povis superi 10%. Kaj dum la studentaj jaroj, kaj poste – diplomiĝinte kiel inĝeniero – Diesel dum la tuta libera tempo okupiĝis pri ellaboro de altefika motoro. Sed tiu libera tempo ne multis: li devis helpi al la familio, reveninta el Britio.

En serĉoj trapasis jaroj, kaj nur en 1892 Diesel ricevas patenton por intern-brula motoro, kiun li inventis. La inventisto evidentigis, ke la efikeco de motoro plialtiĝas kun plialtiĝo de premo de hejta miksaĵo. Sed tro forte kunpremi la miksaĵon maleblas: pro granda kunpremo ĝi tro varmiĝas kaj ekbrulas antaŭtempe. Diesel decidis kunpremi ne hejtan miksaĵon, sed aeron. Kaj nur en kulmino de kunpremo, kiam temperaturo atingu 600-650oC, en la cilindron estu injektata likva hejtaĵo. Ĝi, memkompreneble, tuj ekbruliĝis, kaj gasoj, dilatante, movis la piŝton.

Tiel Diesel sukcesis konsiderinde altigi la efikecon de motoro. Krom tio en la motoro oni ne bezonis apliki spark-sistemon, kaj por ĝia funkciado taŭgas malkaraj specoj de hejtaĵo. La unuan fojon tian motoron – dizelon – oni produktis en 1897 en Augsburga uzino.

Al Diesel venis gloro, lia motoro trovis novajn kaj novajn aplikojn. Multaj landoj invitis la inventiston. En 1910 lin jubilerenkontas Rusio, iom poste – Usono.

Sed en la patrolando oni komencis persekuti lin, asertante, ke li ne meritas la gloron, ke la invento prezentas nenion novan. Diesel ege malfacile trasentis tiujn atakojn, fariĝis malbonhumora, ofte kaj longe malsanis.

La cirkonstancoj de lia pereo estas tragikaj. Iun septembran tagon 1913 Diesel fariĝis pasaĝero de vaporŝipo navigonta al London. La sekvantan matenon oni ne trovis lin en la kajuto, Diesel senspure malaperis. Oni diras, ke post kelkaj tagoj dum ŝtormo en maro fiŝistoj trovis kadavron de homo.

Tiel finiĝis la vivo de talenta inventisto, kiun mortĉasis fiaferistoj kaj enviantoj. Sed la kreita de li motoro daŭrigas sian vivon kaj perfektiĝas.



20-maj-1998