4. En Ŝiloviĉo

Lasinte Ĥiĵnjak-on kun la aŭto en densa subarbaro apud la vilaĝo, Aleĥin tra forlasita kaj herbokovrita legomĝardeno eliris sur straton. La unua renkontito — efelidhava knabo, paŝtanta anseron apud puto, — almontris al li la ĥaton de la «estro» de la vilaĝsoveto. Disde najbaraj same mizeraj ĥatoj kun muskaj tegmentoj ĝi distingeblis nur per tio, ke anstataŭ barilpordo estis pendigita pordeto de germana aŭtomobilo. La knabo ankaŭ diris la familinomon de la prezidanto — Vasjukov.

Ne atentante magran hundon, kaptantan liajn botojn, Aleĥin iris al la ĥato — la pordo estis fermita kaj ŝlosita interne. Li frapis.

Estis aŭdeble, kiel en la ĥato iu paŝas. Pasis ĉirkaŭ duonminuto — en la vestiblo aŭdiĝis bruo, malrapidaj pezaj paŝoj, kaj tuj ĉio eksilentis. Aleĥin eksentis, ke oni pririgardas lin, kaj, por ke la staranto trans la pordo komprenu, ke li ne estas alivestita AK-ano kaj ne «verdulo», sed ruso, duonvoĉe ekkantis:

La infanterion mi, kaj roton nian,
memoros, kaj amikon — vin pro la tabak'...8

Finfine la pordo malfermiĝis. Antaŭ Aleĥin, rigardante atente kaj streĉe, apogante sin sur lambastonoj kaj sufere mienante pro doloro, staris nealta viro, aĝa ĉirkaŭ tridek kvin jarojn, kun pala maldika vizaĝo, kovrita de rufeta vilo, en pola kakia tuniko kaj trivita sakpantalono. La maldekstra kruro al li malestis, kaj la krurumo, malrekte subkudrita sur la nivelo de la genuo, estis pendanta libere. Per la dekstra mano de la duonfleksita brako li tenis revolveron.

Ĝuste tio estis la prezidanto de la vilaĝsoveto Vasjukov.

Tra la malplena malpura vestibleto ili trairis en la ĥaton, meblitan tute malriĉe: malnova ligna lito, kaduka maldikpieda tablo kaj benko. Malheliĝintaj trabaj muroj, tute nudaj, sur la forno — truita matraco kaj ĉifona amaso. Sur la tabula tablo — argila laktokruĉo, telero kun restaĵoj de pano kaj malplena glaso de lakto. Samloke, direktinte la tubon en la fenestron, staris germana leĝera mitralo. Ĉe la kapo de la lito, kovrita per rufiĝinta soldata palto, pendis trofea mitraleto. La aero en la ĥato estis acida, sufoka.

Vasjukov kaptis malnovan broditan viŝtukon kaj viŝis la benkon; Aleĥin eksidis. Ne forlasante la lambastonojn, Vasjukov malleviĝis sur la liton kaj ekrigardis atende.

Aleĥin komencis de malproksime: interesiĝis, kiaj vilaĝoj kaj bienetoj membras en la vilaĝsoveto, kiel rikoltiĝas greno, ĉu multas viroj, kiel statas pri tirbestoj, kaj faris ankoraŭ kelkajn demandojn de ĝenerala karaktero.

Vasjukov respondadis fundamente, nehaste, subtenante per la maldekstra mano la gambostumpon kaj de tempo al tempo dolore sulkiĝante. Li konis bone kaj la lokon, kaj la homojn, en lia parolo glitadis polaj kaj belorusaj vortoj; tamen laŭ la elparolo Aleĥin tuj determinis: «Ne lokano».

— Ĉu vi ne estas ĉi-tieulo? — kaptinte momenton, demandis la kapitano.

— Mi estas smolenskano. Kaj ĉi tie mi trafis en la kvardek unua en encirkligon kaj partizanis dum tri jaroj. Kaj plu restis. Kaj vi pro kiaj aferoj venis? — siavice interesiĝis Vasjukov.

Aleĥin leviĝis, elprenis vojaĝordonon kaj, malfaldinte, montris ĝin.

— «...por ple... nu... mado de... tasko de la koman... dejo», — malrapide legis la prezidanto. — Klaras la demando! — pririgardinte la sigelon, iom poste diris li, redonante la dokumenton kaj havante, tamen, nenian ideon pri tio, kian taskon povas plenumi tiu infanteria kapitano kun kampaj epoletoj sur senkoloriĝinta uniforma ĉemizo en Ŝiloviĉo, je pli ol cent kilometroj for de la avano.

Kaj Aleĥin, observinta la esprimon de la vizaĝo de Vasjukov, komprenis tion.

Li retrorigardis al la septo kaj, aŭdinte de Vasjukov: «Tie estas neniu», ekrigardis al la invalido-prezidanto en la okulojn kaj per mallaŭta voĉo konfide sciigis:

— Mi esploras pri kantonmentigo... pri loĝigo... Eble, ankaŭ ĉe vi oni kantonmentos... Ne nun, sed pli proksime al vintro... post monato kaj duono aŭ du monatoj, ne pli frue. Tamen pri tio dume silentu!

— Certe, — komprene diris Vasjukov, evidente flatita de la konfido. — Ĉu mi ne komprenas? Kaj ĉu multe oni loĝigos?

— Nu, mi pensas, en Ŝiloviĉo proksimume roton. Tio dependas de tio, kion decidos la komandejo. Mia afero estas esplori la situacion, pririgardi la lokon kaj raporti.

— Roton — tio eblas. Sed pli multe ne lokeblas, — diris Vasjukov maltrankvile. — Vi ĝuste tiel raportu — pli ol roto ne eblas. Ja ilin necesas prizorgi. Mi mem tri jarojn traservis, estis grupestro, mi komprenas. Soldato en batalo suferas, kaj dum loĝado li bezonas kondiĉojn. Sed kie ilin preni? — suspiris li.

— Pri akvo kiel ĉe vi statas?

— Akvo ne gravas — ĝi sufiĉos por ĉiuj. Kaj brulligno abundas. Sed pri loĝejoj estas kepsko9. La plankoj ja plej ofte estas grundaj, malvarmaj.

— Kaj brullignon vi kie prenas? — demandis Aleĥin, penante direkti la konversacion en necesan fluejon.

— Jen tie, trans la ŝoseo. — Vasjukov kapmontris maldekstren, en la direkto de la forno.

— Sed vi ja arbaron havas apude, — miris Aleĥin, almontrante en la inversa direkto: lin interesis antaŭ ĉio tiu ĉi arbaro kaj tio, kio estis ligita kun ĝi.

— Tie, trans la ŝoseo, brulŝtiparo estis preparita ankoraŭ de la germanoj. Seka, kiel keno, kaj ne necesas segi. Ĝuste el tie oni prenas, — klarigis Vasjukov. — Kaj en tiun ĉi arbaron oni ne iras — malpermesite!

— Kial?

— Tie la germanoj, kiam retretis, verŝajne intencis teni defensivon. Aŭ deziris malrapidigi persekuton. Unuvorte, ili metis minojn.

— Mi kompre-enas...

— Musieć10, nemulte, sed kie kaj kiom — neniu scias. En la tago, kiam mi estis nomumita, knaboj tien iris. Por trofeoj. Kaj du ĉe la rando mem — je pecoj! Ni laŭ la arbarrando tuj signojn starigis. Ke trairo estas malpermesita, minoj! Tial niaj ŝiloviĉanoj en tiun arbaron eĉ paŝon ne faras! Sed kun militistoj okazis akcidento.

— Kun kiaj militistoj?

— Ĉi tie komunikistinoj ĉe ni dum semajno loĝis. Junaj, gajaj — komprenebla afero, en ripozo. Kaj en la arbaro fungoj, beroj abundas. Kaj jen ekiris du, sed ne revenis...

— Ĉu antaŭlonge tio estis?

— Jam dek tagoj pasis. Oni komencis serĉi ilin — je ĉirkaŭ tricent metroj trans la arbarrando trovis, jen tie. — Vasjukov per rigardo almontris al la muro, kie pendis la mitraleto. — Perfortitaj kaj murditaj. La uniformo forprenita kaj la dokumentoj.

— Kiu do murdis?

— Ja kiu povas scii... Poste alveturis NKVD-anoj el Lido. Limgardistoj. Sur tri aŭtoj, kun hundoj. Pririgardis la arbaron, estis interpafado — kvazaŭ oni trovis iun kaj batis. Krome, oni diras, ke iu eksplodis sur mino. Sed mi ne scias ĝuste: la rastadon ili, vidu, komencis de ni, sed al ni ne revenis. Verŝajne, ili tra la arbaro al Kamenko eliris.

— Tio estis, vi diras, antaŭ semajno. Kaj en la proksimaj tagoj, hieraŭ aŭ antaŭhieraŭ, ĉu vi nekonatojn ne renkontis?.. Militistojn... ĉu ne vidis? Mi kial demandas, — klarigis la kapitano, — krom mi, estis senditaj ankoraŭ tri grupoj de kantonmentigistoj. Do se ni por loĝigo indikos samajn vilaĝojn aŭ bienetojn, rezultos ja absurdaĵo.

— Mi komprenas... Ne, pri loĝejoj en la proksimaj tagoj oni ne turnadis sin... Sed du oficirojn mi vidis hieraŭ. Eble, eĉ el via trupunuo, — malcerte rimarkis Vasjukov. — Sed al mi ili ne venis.

— Kaj kie vi ilin vidis, ĉu en la vilaĝo?

— Ne. Mi hieraŭ estis solvanta konflikton. Inter Tesinskij kaj Semaŝko. Pro kampolimo ili kverelis. Ni iris do sur la kampon, jen tien. — Vasjukov per la mano almontris trans la dorson. — Primezuris ĉion, foston enfosis. Nu, kaj post la afero, laŭ tradicio, estis regalo: ni drinkis botelon da brando. Do, ni sidas ĉe staketoj, almanĝas. Kaj mi vidas, de la arbaro iras du homoj. Oficiroj. Musieć, eĉ el via trupunuo.

— Kiam tio estis, je kioma horo?

— Vespere. Antaŭ sunsubiro. Je la oka, verŝajne...

— Kaj kiaj ili estis? Kiel aspektis?

— Ordinare. Unu ŝajne estis pli aĝa kaj pli dika. Li iris antaŭe. Kaj la alia estis maldika, pli juna, verŝajne, tiu estis pli alta.

— Tiu pli aĝa estas tia sunbruna, grandnaza?! Tio ja estas Leŝĉenko! — ĝojigite prononcis Aleĥin, dirante la unuan venintan en la kapon familinomon. — Kapitano! En kromitledaj botoj kaj en tuniko. Li ankoraŭ havas kaskedon kun ŝtofa viziero.

— Tie estas ducent metroj, se ne pli. Ĉu eblas distingi rangon? Sed ili ambaŭ estis en flankĉapoj kaj en uniformaj ĉemizoj. Tio estas ĝusta.

— Eble, Tkaĉev kaj Ĵurba? — kvazaŭ pensante voĉe, diris Aleĥin. — Do, ĉu ili el la arbaro eliris? Kaj ĉu iajn aĵojn ili kunhavis?

— Kiam mi ekvidis, ili estis irantaj de la arbaro. Kaj ĉu estis ili tie aŭ ne — mi ne scias. Kaj aĵojn mi ne vidis. Unu, ŝajne, havis kapoton en la mano, kaj la alia... ŝajne tute nenion...

— Kaj ĉu tiuj, Tesinksij kaj Semaŝko, ilin vidis? Eble, ili pli bone distingis?

— Ne. Mi havas malproksiman okulon. Se mi ne ekvidis, tiuj des pli ne. Tio estas ĝusta.

Ili konversaciis ankoraŭ dum dek minutoj; Aleĥin iom post iom klarigis por si plej multajn interesantajn lin demandojn kaj estis cerbumanta: ĉu veturi el ĉi tie rekte al Kamenko aŭ viziti samokaze bienetojn, troviĝantajn laŭlonge de la arbaro.

Vasjukov, fine ekparolinta pli vigle, konfide rakontis pri konata kampulo, havata «brandofarilon», kaj, petoleme ridetante, proponis:

— Se vi loĝos ĉi tie — ni veturos al li nepre! Lia brando estas spirhaltiga!

La vizaĝo de Aleĥin, tre indiferenta al hejmfarita brando, akceptis tiun ĝoje viglan esprimon, kia aperas ĉe ŝatantoj de alkoholaĵoj, kiam ili nur ekflaras drinkaĵon. Retenante sin, por ne troludi, li mallevis la okulojn kaj konsente diris:

— Se ni ĉi tie kantonmentos — ni faros. Nepre!

Li leviĝis por foriri, — en tiu momento la ĉifonamaso sur la forno ekmoviĝis. Ekrigardinte nekomprene, Aleĥin streĉiĝis. Vasjukov helpe de la lambastonoj alsaltis al la forno, tiris sin kiom povis kaj, ŝovinte la manon en la ĉifonojn, eltiris el tie kaj rapide starigis sur la plankon knabeton, aĝan proksimume du jarojn kaj duonon, blankharan, en multfoje lavita ĉemizeto.

— Fileto, — klarigis li.

Elrigardante el post la patra kruro kaj frotante per la pugneto la klarajn bluetajn okuletojn, la infano dum kelkaj sekundoj rigardis al la nekonata militisto kaj subite ridetis.

— Kia estas via nomo? — karese kaj gaje demandis Aleĥin.

— Paltizano! — vigle respondis la etulo.

Vasjukov, ridetante, paŝis flanken. Kaj nur nun Aleĥin rimarkis, ke la knabo malhavas maldekstran manon: el la mallonga maniko de la ĉemizeto estis videbla neordinare malgranda malhelruĝa brakstumpo.

Aleĥin estis nesentimentala kaj dum la milito vidadis ĉion. Sed tamen li eksentis sin malbone ĉe la vido de tiu eta kriplulo, kun tia fidema rideto rigardanta en liajn okulojn. Kaj, ne reteninte sin, li eldiris:

— Kiel do tio povis okazi?

— Li estis en la partizana taĉmento. En Naliboki oni premis nin — lin trafis bomba splito, — suspiris Vasjukov. — Nu, iru lavi vin! — ordonis li al la fileto.

La knabo vigle kuris trans la septon.

— Kaj la edzino kie estas? — interesiĝis Aleĥin.

— Forlasis. — Remetinte la lambastonojn, Vasjukov turniĝis dorse al Aleĥin kaj paŝis trans la septon. — En la urbon forkuris. Kun helpkuracisto...

Apogante sin sur la lambastono kaj kliniĝinte, li estis verŝanta akvon el trinkpoto, kaj la etulo, starante super deskvamiĝinta emajlita pelveto, diligente kaj haste estis frotanta sian kotan vizaĝeton per la polmeto.

Aleĥin mense insultis sin mem — pri la edzino ne indis demandi. Respondinte, Vasjukov eksilentis, fermiĝis, kaj lia vizaĝo morniĝis.

Lavinte sin, la knabo haste viŝis sin per la sama viŝtuko, per kiu la patro estis viŝinta la benkon por Aleĥin, kaj lerte surmetis malgrandan, verde makulitan kalsoneton.

Lia patro tiutempe senvorte kaj ne rigardante al Aleĥin detranĉis panpecon, ŝovis ĝin en la kapteman maneton de la filo kaj, demetinte de sur la muro la mitraleton, pendigis ĝin sur sian bruston.

Aleĥin eliris la unua kaj jam estis paŝanta sur rosa herbo, kiam, aŭdinte malantaŭe retenatan ĝemon, flugrapide turniĝis. Vasjukov, kunpreminte la dentojn kaj ferminte la okulojn, staris, apogante sin al la pordofosto. Ŝvitaj grajnoj aperis sur lia malsane pala vizaĝo. La infano, necesumanta apud la sojlo mem, rigidiĝis kaj, levinte la kapeton, timigite, per neinfane maltrankvilaj okuloj rigardis al la patro.

— Kio estas al vi? — ĵetiĝis al Vasjukov Aleĥin.

— Ne gravas... — malfermetinte la okulojn, flustris Vasjukov. — Vundo... malfermiĝis... Jam dum tria tago... Verŝajne, la osto eksteren eliras... Doloras, ne eblas toleri. Kaj nun mi tuŝis per la bastono — eĉ en la okuloj malheliĝis...

— Vi nepre devas iri en hospitalon! — decide deklaris Aleĥin, cerbumante, kiel aranĝi tion pli bone. — Pri aŭto mi zorgos, oni jam hodiaŭ veturigos vin en Lidon!

— Ne, ne eblas, — balancis la kapon Vasjukov kaj, preminte la bastonon sub la akselo, reĝustigis la mitraleton.

— Ĉu vi timas pri la infano — kun neniu eblas lasi lin?

— Ne... Sed en hospitalon mi ne povas! — Sulkiĝante pro doloro, Vasjukov remetis la lambastonojn kaj ekmoviĝis, ĵetante antaŭen la kruron kaj saltetante ĉe ĉiu paŝo. — La vilaĝsoveton ne eblas forlasi.

— Kial? — Aleĥin, rapide malferminte la barilpordeton, tralasis Vasjukov-on antaŭen. — Ĉu vi havas viculon?

— Rekrutigita... Estas neniu... La sekretario estas knabineto. Nesperta... Neniel eblas. Ĉu vi komprenas — mi ne rajtas! — Apogante sin sur la lambastonoj, Vasjukov ekstaris meze de la strato kaj, ĉirkaŭrigardinte, duonvoĉe diris: — Aperis bandoj. Antaŭ du tagoj venis al Solomenci ĉirkaŭ kvardek homoj. La prezidanton de la vilaĝsoveto ili murdis, kaj la filinon, kaj la edzinon. Kaj la sigelilon forprenis...

Pri bandoj Aleĥin sciis, sed pri la okazo en Solomenci ne aŭdis. Kaj tiu vilaĝo estis nemalproksime, kaj Aleĥin pensis, ke en la arbaro, kie okazos serĉado, eblas trafi ne nur al minoj aŭ al malgranda grupo, sed ankaŭ al bando — tre simple.

— Kiel mi povas iri en hospitalon? — daŭrigis Vasjukov. — Ja mi ĉi tie kiel sur garda posteno staras! Mi estas tute sola — kaj la sigelilo al neniu transdoneblas. Al mi la tuta vilaĝo rigardas. Se mi kuŝiĝos en hospitalon, ili pensos: li timiĝis, forkuris! Ne-e! Mi ne povas... Mi ĉi tie estas la soveta potenco, ĉu vi komprenas?

— Mi komprenas. Mi nur pensas: se okazos io — kion vi povos fari?

— Ĉion! — konvinkite diris Vasjukov, kaj lia vizaĝo iĝis kolera. — Mi estas partiano, mi ne lasos preni min viva!

Ilin atingis du virinoj, nudpiedaj, en kaptukoj, kaj, dirinte ordinaran «Bonan tagon», ekiris flanke, iom malantaŭe, — evidente, ili bezonis la prezidanton, sed paroli kun li en ĉeesto de Aleĥin ili ne deziris aŭ ne kuraĝis.

Apud interstrateto Aleĥin adiaŭis Vasjukov-on, kaj tiu penis rideti kaj mallaŭte, kvazaŭ kulpe aŭ afliktite diris:

— Ja kia mi estas prezidanto: nur tri jaroj da lernado. Sed ne eblas alie — alia homo ne estas!

Deirinte je proksimume tridek paŝoj, Aleĥin retrorigardis — saltetante sur la lambastonoj, Vasjukov estis moviĝanta meze de la strato, dum irado interparolante kun la virinoj. Malantaŭ li, penante ne postiĝi, estis kuranta la etulo kun la panpeco, enpremita en la mano.



8. «Ni ekfumu», fama kanto de la tempo de la Granda Patruja milito, muziko de M. Tabaĉnikov, vortoj de I. Frenkel (1941) (rim. de la tradukinto).
9. Kepsko — malbone (en la pola).
10. Musieć — devas, devas esti (en la pola). En Okcidenta Belorusio estis uzata ankaŭ en signifo — povas esti, eble.