11. En la arbaro ĉe la fonto

Ĥiĵnjak vekis ilin, kiam estis ankoraŭ malhele — haste matenmanĝinte, ili antaŭ la mateniĝo estis jam en la arbaro.

Ĉio ĉirkaŭe ankoraŭ dormis per antaŭsunleviĝa dormo. Ili iris sur mallarĝa vojo, lasante malhelajn striojn de spuroj sur herbo, arĝent-blanka pro roso. Tamancev malkontente retrorigardadis. Tamen, la tago promesis esti varmega: elvaporiĝos la roso, kaj la strioj-spuroj malaperos. Kaj dum la aero estas malvarmeta kaj plena de aroma freŝeco — ili volonte paŝadus tiel facile plu kaj plu...

Andreo turmente deziris ekparoli. Ja baldaŭ necesos disiri kaj pasigi la tutan tagon en soleco. Sed paroli eblas nur pri la afero (kaj kion li povus diri?), kaj eĉ tion nur flustre. «Arbaro bruon ne ŝatas», — plurfoje rimarkadis Aleĥin.

Post duonhoro Andreo elkondukis ilin al la fonto. Trans la branĉegoj sur la malhela marĉa tero, sub arbusto, same kiel hieraŭ, klare videblis la botaj premsignoj. Ekvilibrante sur longa kurba branĉego, Tamancev kaj Aleĥin kaŭriĝis kaj komencis pririgardi la spurojn. Eltirinte el la poŝo fadenon kun diverskoloraj nodetoj, Tamancev mezuris longon de la premsigno, longon kaj larĝon de la plandumo kaj la kalkanumo. Poste, malsekiginte per salivo la fingron, li almetis ĝin al la spuro: la grundo preskaŭ ne algluiĝis.

Dum ankoraŭ minuto li pririgardadis la premsignojn kaj tuŝadis ilin, singarde premante la randojn per la fortaj fingroj.

— Germana oficira boto. De amasa kudrado, — rektiĝante, finfine diris li. — La mezuro konformas al nia kvardek dua. Ne trivitaj, eblas diri, novaj. Individuaj difektoj de eluziĝo ankoraŭ ne estas distingeblaj. La spuro estas relative freŝa, aĝa ne pli ol diurnon. La premsigno estas hazarda: tiu, kiu trinkis, mispaŝis aŭ deglitis de la branĉego kaj lasis spuron. Tio estas homo de granda kresko: cent sepdek kvin — cent okdek centimetroj.

— E-en la ar-baro i-iu estas, — ne elteninte, flustris Andreo (post la kontuzo li balbutadis, speciale en minutoj de emocio).

— Profunda vivobservo! — snufis Tamancev kaj post paŭzo daŭrigis: — Eble, li estis ne sola. Herbo ne konservas spurojn, kaj ĉi tie ili sendube paŝis sur la branĉegoj. Kaj se unu ne lasus spurojn, nenio restus.

— La f-fonto ne aŭdeblas kaj de la v-vojo ne videblas, — turnante sin al Aleĥin, flustris Andreo; li tre deziris, ke la trovitaj de li spuroj estu rezultodonaj kaj utilaj por la serĉado. — S-sekve, e-eniri ĉi tien povis n-nur la homoj, k-konantaj la arbaron aŭ es-tintaj ĉi tie.

— Kaj ankaŭ tiu, kiu havas mapon, — momente aldonis Tamancev. — La fonto sendube estas indikita.

Por ĉagreno de Andreo, li evidentiĝis prava.

Dum kelkaj minutoj ili triope rampadis en la malseka densa herbo, pririgardadis arbustojn kaj arbojn ĉirkaŭ la fonto.

— Vana laboro! — kraĉis Tamancev, kun malŝato rigardante al la spuroj. — Jen al vi ankoraŭ unu fakteto! Kiu same nenion donas kaj nenion klarigas. Necesas la teksto! — konvinkite diris li. — Kaj sen la teksto ni palpserĉados, kiel blindaj hundidoj!

— La tekston oni devas sciigi hodiaŭ aŭ morgaŭ, — diris Aleĥin. — La teksto estos! — kredigis li. — Sed dume ni devas trovi la lokon de la eneteriĝo kaj determini, kiu antaŭhieraŭ estis en tiu ĉi arbaro.

— «Devas!.. Ŝuldas!..» — subridis Tamancev. — Spurojn, eble, ni kolektos, sed homojn... Kiuj ili estas?.. — almontrante la premsignojn, demandis li. — Ĉu agentoj-paraŝutistoj?.. Tute ne! Dum tri jaroj mi ne vidis eĉ unu tiun, piedvestitan en novegaj germanaj armeaj botoj. Eble, tio estas AK-anoj?.. Aŭ germanoj? Aŭ eble, simple dizertintoj?..

— D-dizertintoj kun r-radiostacio?.. — ekprotestis Andreo.

— Sed kiu diris, ke ili havas radiostacion?! — alparolante al neniu, malvarme interesiĝis Tamancev. — Persone al mi tiu spuro nenion diras. Tio estas premsigno de germana boto. Nur-nure! Kaj ne pli!..