18. En la fronta proviantejo

Tuj kiam la aŭto aliris al la teritorio de la proviantejo, Tamancev ankoraŭ dum veturado transsaltis la muron de la kargujo kaj, dum Aleĥin, elirinte el la aŭto, estis interparolanta ĉe la enveturejo kun la gardostaranto, traglitis en la pordegon.

Sur granda glata placeto sub gumtoloj, en staploj de kestoj, bareloj kaj sakoj estis metitaj diversaj provizoj. Ĉiuj ĉirkaŭe estis en moviĝo: ŝoforoj kaj tenistoj, tiuj maltrankvilaj duonmilitistaj homoj, pli ol iu ajn plenaj de konscio de propra valoro kaj neceso en milito, ricevantoj el trupunuoj kaj soldatoj en malpurigitaj per faruno uniformaj ĉemizoj, kiuj portadis kestojn kaj sakojn sur la pesilon, ŝarĝadis en aŭtomobilojn. En la dekstra angulo, ĉe pikdrata barilo, kun malamika streĉita atento estis rigardanta per la paftubo al la ĉielo kontraŭaviada kanono.

Apud staplo da sakoj kun faruno, ĉe vico de aŭtoj, atendantaj ŝarĝadon, Aleĥin trovis la tenejestron, maljunan majoron, dikan, kun granda elstaranta ventro, tamen rare moviĝeman kaj energian. Eksciinte, ke Aleĥin estas el la kontraŭspiona servo, li, lasinte la aferojn, kondukis lin en vastan terkabanon, kie lokiĝis la stabo de la tenejo, petis du serĝentojn-skribistojn eliri kaj nur tiam, eksidinte mem kaj sidiginte Aleĥin-on, demandis, kio lin interesas.

— Ĉu «ZIS» I 1-72-15 estas via aŭto?

— I 1-72-15?.. Mia. Sed kio okazis?

— Dume nenio, — trankviligis Aleĥin. — Ĝi ĵus revenis el flanko de Alituso: evidente, el Mariampolo aŭ Kaŭno. Ĝi havas malantaŭe elrompitan pecon de muro.

— Al Mariampolo iris aŭto. Kiu — mi ne povas diri precize. Kaj pri la muro mi ne scias: pri transportiloj administras mia viculo... Ni tuj ekscios, — promesis la majoro kaj leviĝis.

— Kaj ĉu la ŝoforon vi konas?

— I 1-72-15?.. Boriskin... Sincere dirante, mi malmulte lin konas. Li ĉe ni estas nelonge, dum ne pli ol du monatoj... Sed nenion malbonan mi povas diri. Ŝoforo kiel ŝoforo.

— Mi dezirus konversacii kun li. Kaj rigardi registrolibron de personaro. Sed nur sen bruo, — petis Aleĥin.

— Mi komprenas.

Elirinte el la terkabano, la majoro diris ion al unu el la skribistoj, poste revenis kaj, laŭ armea kutimo demandinte Aleĥin-on, ĉu tiu deziras manĝi, senvorte komencis fosi en malnova oficeja ŝranko. Li evidente estis nescivolema, ne faradis troajn demandojn; en ĉiuj liaj agoj senteblis trankvila aferemo, kaj Aleĥin ne povis ne aprezi tion.

Al la pordo oni frapis.

— Eniru!

— Kamarado majoro, ĉefsoldato Boriskin laŭ via ordono alvenis...

Aleĥin ekvidis antaŭ si nealtan maldikan blondulon kun malhelaj ruzetaj okuloj sur la pala nelavita vizaĝo. Sur Boriskin estis malpura, oleita sakpantalono kaj uniforma ĉemizo kun soldataj epoletoj, kaj sur la piedoj estis malnovaj kromitledaj botoj kun rufiĝintaj krurumoj; li rapide movis la rigardon de la majoro al la nekonata kapitano kaj, evidente ne atendante por si ion bonan, tuj streĉiĝis.

— Sidiĝu, — proponis la majoro.

— Ne gravas... mi staros. — Boriskin ree ĵetis rapidan rigardon al Aleĥin.

— Vi kiam la muron rompis?

— En la pasinta nokto ĉe malŝarĝado. Mi ne kulpas! «Studer» per retroiro estis returniĝanta kaj batis. Kaj mi nenion faris. Mi raportis al la teĥnika asistanto...

— Bone. Mi kontrolos... Jen kapitano deziras konversacii kun vi. — La majoro kapmontris al Aleĥin.

— Pri kio? — mallarĝigis la okulojn Boriskin.

— Vi ekscios, — diris la majoro kaj, kliniĝinte al la orelo de Aleĥin, flustre demandis: — Ĉu mi foriru?

— Kial? Restu... Eksidu, ĉefsoldato, — proponis Aleĥin, kaj Boriskin sidiĝis sur tabureto je tri paŝoj de la tablo.

Aleĥin kiel eble plej senĝene faris al li kelkajn ĝeneralajn demandojn: kie li naskiĝis, kiun el parencoj li havas, de kiu tempo li estas en la armeo, ĉu li kontentas pri sia servado en la trupunuo, ĉu multe li devas veturi, kien kaj kun kia kargo.

Boriskin respondadis nehaste kaj sufiĉe lakone, kun ia streĉiteco pripensante ĉiun vorton kaj evitante ĉe tio rigardi al la okuloj de Aleĥin.

— Ĉu hodiaŭ vi veturis ien?

— Mi veturis... Al Mariampolo. Sakojn veturigis... Jen la vojdokumento. — Boriskin kun preteco elprenis el la ĉemiza poŝo kvaroble falditan ĉifitan paperfolion kaj, malfaldinte, metis ĝin sur la tabon antaŭ Aleĥin.

— Kaj kiu ankoraŭ veturis hodiaŭ sur via aŭto?

— Kiel — kiu? Neniu.

— Eble, vi petveturigis iun?

— Ne! Ĉe ni tio estas malpermesita. Provianta aŭto! Nur eble kiam mi veturas malplena, mi povas veturigi oficiron, sed nur nian, el la estraro. Sed civilulojn neniuokaze!.. Pri tio estas atento...

Li parolis tiel konvinke, ke eblus kredi lin. Eblus, se Aleĥin per siaj propraj okuloj ne vidus, kiel Boriskin veturigis en la aŭto homojn kaj ricevis monon de kampuloj.

Majoro tiutempe trovis en la ŝranko grandan kajeron en kartona kovrilo, ekstarinte dorse al Boriskin, malfermis ĝin sur la tablo, foliumis kaj legis ion tian, pro kio en lia vizaĝo esprimiĝis miro. Farinte ian markostrekon, li alŝovis la kajeron al Aleĥin; la kapitano jam divenis, ke tio estas oficiala dokumento numero kvar — registrolibro de personaro.

Plu konversaciante kun Boriskin, Aleĥin legis: «... Ŝoforo... ĉefsoldato... Boriskin Sergeo Aleksandroviĉ, nask. 1912, senpartia... klero 4 klasoj, en kaptiteco kaj okupacio ne estis... En 1936 kondamnita laŭ art. 16218 par. „d“ al 5 jaroj... Dekoracioj: medaloj „Pro batalaj meritoj“ kaj „Pro defendado de Moskvo“».

La noton pri la kondamno la majoro markis flanke per krajono. Kiam Aleĥin, trarigardinte la registraĵon pri Boriskin, ĵetis rigardon al la majoro, tiu, skuinte la pezan ventron, komprene suspiris.

— Do, hodiaŭ vi neniun petveturigis? — daŭrigis Aleĥin.

— Ne!

— Neniun dum la tuta vojo?.. Rememoru pli bone.

— Kion do rememori, — ofendiĝeme diris Boriskin. — Mi sola veturis — por kio mi mensogu?

...Kion oni deziras de li, li ne povis kompreni, sed unue supozis tute alian aferon.

Jam dum kelkaj jaroj li ĝenerale estis honesta, sed hodiaŭ ĉe mateniĝo antaŭ la veturo al Mariampolo li misfortune ne detenis sin kaj, kiam la tenisto forturniĝis, ŝovis en la kargujon sub sakojn skatolon da usona kubsukero. Faris tion li ne pro tio, ke li havis emon ŝteli aŭ drinki (havante stomakan malsanon, li drinkadis malofte kaj malmulte), sed simple tial, ke tiu tenisto, kun ŝoforoj kaj soldatoj senkaŭze malĝentila, antaŭ estroj flatadis, havis famon de donĵuano, ofte drinkis kaj dandis en oficira uniformo — unuvorte, prosperis. Kaj da sukero li havis kelkajn vagonojn, sekve, laŭ opinio de Boriskin, li ne povis ne ŝteladi.

Kaj jen sufiĉis post tiomaj jaroj da honesta vivo ŝteli, kaj oni lin kaptis! — tiel li decidis, kiam oni vokis lin al la tenejestro; li estis certa, ke Aleĥin estas el la milita prokurorejo. Li kaptiĝis! Kaj kiel tio povis okazi?.. Lin neniu vidis, pri tio li ne dubis, kaj la sukero estis vendita al akaparistoj en Mariampolo, kaj restintaj ducent gramoj, ĉirkaŭvolvitaj per ĉifono, estis kviete kuŝantaj en la stirejo sub la benko. Kaj kiel ili eksciis, li eĉ ne povis elpensi, same kiel ne povis kompreni, kian rilaton al la ŝtelo de sukero havas demandoj de tiu kapitano; Aleĥin ŝajnis al li terura ruzegulo: «El malproksime aliras!»

Petveturigi pasaĝerojn sur la vojo estis malpermesite, kaj preni pro tio monon des pli — oni tute ne laŭdis pro tio, — kaj Boriskin ĉion neadis, tuj decidinte, ke konfesi ne indas. Kaj, komencinte mensogi, li mensogadis plu. Kaj la ĝentileco de Aleĥin, tiu ĝentileco, da kiu al Boriskin en la vivo trafadis nur mizeraj eroj, eĉ pli timigadis lin.

Kaj Aleĥin penis klarigi por si, kial Boriskin mensogas — kun kia celo? Li de la komenco mem supozis, ke la nekonataj oficiroj estis hazardaj pasaĝeroj de la aŭto I 1-72-15, kaj Boriskin interesis Aleĥin-on nur kiel fonto de almenaŭ iaj informoj pri tiuj oficiroj por ilia plua serĉado.

Aleĥin dum ankoraŭ dek minutoj batalis kun Boriskin, kaj tiu obstine mensogadis, ĝis komencis kompreni, ke la afero estas ne en la sukero, sed en io alia, kaj ĉar li sin ne sentis kulpa pri io grava krom tio, li iom post iom trankviliĝis kaj iĝis iom pli sincera. Tamen konfesi mensogon estis ne tiel facile.

— Aŭskultu, Boriskin. — Aleĥin leviĝis kaj, ridetante, aliris al la ŝoforo. — Jen vi asertas, ke vi hodiaŭ neniun veturigis. Ĉu tiel?.. — gaje demandis li, observante vizaĝesprimon de Boriskin. — Tiel!.. Tamen antaŭ ne pli ol duonhoro ĉi tie, en la urbo, el via aŭto eliris du oficiroj...

Boriskin ekrigardis al Aleĥin, kvazaŭ rememorante, zorgeme kuntiris la brovojn kaj mordis la lipon, poste direktis la okulojn al la tero kaj, gratante la nukon kaj penante kaŝi ioman konfuziĝon, eldiris:

— Atendu, atendu... Aĥ jes! — subite ĝoje ekkriis li, leviĝante, kaj faciligite ekridetis. — Ĝuste! Mi tute forgesis!.. Sur la vojo petis du homoj, kaj mi ilin veturigis. Kaj kio en tio estas malbona? Ĉu ili perpiede iru?

— Perpiede estas iom enue, — konsentis Aleĥin, regalante per cigaredo la gajiĝintan Boriskin-on kaj ekfumante mem, — ĉu bonaj konatoj?

— Ne. Mi ilin ne konas!.. Je dio, kamarado kapitano, — almetinte la manon al la brusto kaj rigardante en la okulojn de Aleĥin, ĵuris Boriskin. — Ili petis, kaj mi prenis. Kompatis!..

— Kiuj ili estas kaj de kie, ĉu ili ne diris?

— Ne. Kaj mi ja ne demandis: mi tion ne bezonas. Mi eligis ilin apud la militpolicejo — vi ja vidis... Unu estas kapitano, jam aĝa, kalva. Tia ĝentila, donis al mi ĵurnalojn por fumi. — Boriskin ekserĉis per la manoj en la poŝoj kaj, subridante, interesiĝis: — Ĉu ili faris ion malbonan?.. Kaj la dua estis juna, leŭtenanto; li ankoraŭ maldekstre havis oran denton... Pro tiu kompato estas nuraj malagrablaĵoj... Se mi scius, mi neniam...



18. Artikolo 162 de la Kriminala Kodo de la RSFSR de tiu tempo indikis respondecon pro ŝtelo de havaĵo.