37. Tamancev
La unua nokto en la embusko ne estis agrabla kaj treniĝis diable malrapide.
Ni trae malsekiĝis jam vespere, ne estis kie sekiĝi, ne estis per kio varmiĝi, kaj ĝis la mateno ni tremis en arbustoj kiel hundidoj.
Kiam ekheliĝis, ni kaŝe translokiĝis en la domon de Pavlovskij-oj. Bonkvalita, kun granda mansardo, ĝi staris najlofermita je cento da metroj for de la ĥateto de Julia Antonjuk, kaj el la subtegmento bonege videblis ĉiuj aliroj al tiu — certe neniu povus aliri nerimarkita.
Ni pendigis la uniformon sekiĝi sub la tegmento, Fomĉenko kaj Luĵnov ĉirkaŭvolvis sin per malnovaj ĉifonoj kaj ekdormis, kaj mi lokiĝis kun binoklo ĉe la subtegmenta fenestro, same najlofermita per tabuloj.
La ĥateto de Julia Antonjuk videblis el ĉi tie kvazaŭ sur la manplato. Pli bonan lokon por observado estus malfacile elpensi. Mi decidis tiel: dum la hela parto de tagnokto ni troviĝados ĉi tie, kaj kun veno de krepusko ni translokiĝados pli proksime al la ĥateto, situante en arbustaro ĉe ties ambaŭ flankoj.
Ĝis la tagmezo estis mi, kiu observadis. Julia Antonjuk klopodadis apud la ĥato pri mastrumaj aferoj, ordigadis, batpurigadis iajn senhariĝintajn ŝaffelojn, per peza super ŝiaj fortoj, rusta fendilo hakadis brulŝtipojn. Poste ŝi iris kun korbo sur la legomĝardenon de Pavlovskij-oj kaj fosis terpomojn. Tie jam estis nemalmulte elfosite ĉu de Svirid-oj, ĉu de Zofia Basijada, ĉu de iu alia. Kaj mi pensis, ke ankaŭ por ni indus en krepusko plenigi tie sitelon per terpomoj — nur estas demando, kiel ilin kuiri?
Mi notis, ke Julia estis vestita malriĉe kaj ŝia vizaĝo estis malĝoja, sed eĉ el malproksime eblis sen peno distingi, ke ŝi estas bela, svelta kaj riĉa je virineco aŭ je io tia, kiel ĝi nomiĝas, pro kio virinoj plaĉas al viroj.
Ŝia filino — kurioza bubineto, gaja kaj tre moviĝema — estis ludanta apud la pordo de la ĥateto, ion kantadis kaj ĉiuminute gratadis sin, kio, tamen, neniom malbonigis ŝian humoron. Ja se puloj estis vorantaj nin ĉi tie, en la subtegmento, mi imagas, kiel ili ferocis tie: en ĥatoj kun grundaj plankoj ili ordinare abundas.
La mastrumaĵo de Antonjuk pro manko de ajna animalo, almenaŭ katino aŭ kokino, aspektis ne simple malriĉa, sed eĉ forlasita. Mi eĉ kaptis min je sento de kompato al tiu knabino, pro stulteco naskinta de iu infanon, — ŝia vivo rezultis maldolĉa. Distinginte per la binoklo la vizaĝon de la filino, mi estis tute allasanta, ke ŝi estas de germano, sed kun Pavlovskij, kiel mi lin imagis laŭ vorta portreto kaj fotoj, ŝi ne havis, laŭ mi, eĉ etan similecon.
Je tricent metroj pli malproksime kaj iomete dekstre mi vidis la ĥaton de Svirid, observis binokle ankaŭ la ĝibulon mem, liajn patrinon kaj edzinon.
Lia vizaĝo estis kolera, malagrabla, kaj la familianoj, kiel al mi ŝajnis, timetis lin. Matene li estis ion elfaranta, alnajlanta en la ŝedo — el tie aŭdiĝis frapoj al ligno kaj al metalo, — poste li jungis ĉevalon, ŝarĝis la ĉaron per plugo kaj ien forveturis.
Baldaŭ post tio lia edzino kun laktokruĉo kaj ia volvaĵo en blanka ĉifono trairis en la ĥaton de Julia kaj, restinte tie tute mallonge, tuj revenis al si. Mi rimarkis, ke irante al la fratino ŝi dufoje iel ŝtele ĉirkaŭrigardis kaj ke ŝi poste revenis de ŝi, viŝante larmojn.
Je la tagmezo mi puŝvekis Fomĉenkon kaj, ordoninte al li veki min je la deksesa kaj nul-nul, transdonis la observadon kaj kuŝiĝis sur lian lokon.
Ni estis dum tagnoktoj, aŭ eble, dum semajnoj atendontaj nesciate kion kaj ĉe tio ne devis gapi. Tio estas kiel en fiŝkaptado: vi neniam scias, en kia ĝuste momento fiŝo mordetos la hokon. Kaj en tiu ĉi kazo mi dubis: ĉu ĝi mordetos entute?
Kaj ankoraŭ min zorgigis unu grava cirkonstanco.
Ekzistis neniaj pruvoj de aparteno de Pavlovskij al la serĉata de ni grupo. Li trafis al ni hazarde, certe, preni lin estas same nia devo, sed ĉe tio ni sendube deturnas nian atenton de la ĉefa celo. Kaj ĝuste nin oni respondecigos pro la sendilo kun voksigno KAO, pro «Kravcov» kaj la «notario», kaj eĉ kiel respondecigos — tri felojn deŝiros!
Mi estis deviganta min esti objektiva, tamen...
Kial li devis aperi ĉi tie? Kun la supozoj de la kapitano mi en multo ne samopiniis. Kiel ĉiam, li estis troiganta la faktoron de homeco. Kun agentoj-paraŝutistoj mi havas aferon dum jam pli ol tri jaroj, ili rezistas despere, sed ajnajn emociojn en ili mi ial ne rimarkis. Ja ili el propra patrino kuiros kolbason, sed ĉi tie, vidu, sorto de la patro, la infano (ankoraŭ ne estas sciate, kies?!) kaj — kia mirindaĵo! — la virino. Fajfis li pri tuta tiu liriko! Interalie, inon eblas trovi ne nur en tiu ĉi bieneto, tre simple — tio ne estas problemo.
Tamen, nia afero estas malgranda. Nia afero estas kokeriki, kaj poste eĉ ne mateniĝu...