52. Aleĥin

Tio estas kiel dolora perdo, kiel entombigo de io kara: vi laboras pri iu versio kun plena sindono kaj ĉio ŝajne kunmetiĝas kaj jam odoras je reala rezulto, kaj subite ĉi tiu ĉefa versio krevas, kiel sapveziko. Kaj vi restas kun nenio.

Tion, ke ni, probable, suĉas malplenan cicumon, mi eksentis jam hieraŭ post la interparolo kun Okuliĉ, sed tamen, kiam hodiaŭ vespere mi telefonis el Bjelostoko al Lido kaj Poljakov sciigis al mi la rezultojn de la kontrolo, mi estis tute konsternita.

Dum preskaŭ tri diurnoj ni persiste iris laŭ falsa, kiel nun klariĝis, spuro. La afero evidentiĝis tiom grava, ke ĝin prenis sub kontrolon la Supera Komandejo, kaj post kelkaj horoj malkovriĝis, ke ni, esence, havas nenion.

«Vi okupiĝis pri ili pro manko de io pli bona, — diris al mi la generalo, kiam vespere mi revenis al Lido, — pro manko de io pli perspektiva...»

Tio klare sonis kiel riproĉo, tamen, li eĉ ne levis la voĉon; li diris tion lace kaj malĝoje.

Nun pri Nikolajev kaj Sencov ĉio estis klara. Tamen eĉ kelkajn sekundojn antaŭ la ricevo de la respondo al la informpeto neniu homo, inklude la generalon, kuraĝus forstreki tiun ĉi version: tro granda estis la koincido de tre suspektindaj cirkonstancoj.

Tutan tiun ĉi tagon mi pasigis en Grodno kaj Bjelostoko. Ekde la mateno en mia dispono estis komunikaviadilo, sur aerodromoj min atendis aŭtoj kaj grandaj operacaj grupoj. Se hieraŭ pri «Nemano» okupiĝis nur ni tri kaj ankoraŭ Poljakov, se hieraŭ mi kun granda peno povus elpeti por helpo almenaŭ staĝanton, do hodiaŭ estis farata litere ĉio — la maŝino de eksterordinara serĉado estis startigita kaj rapide akceliĝanta.

Ĉe tio kaj en Grodno, kaj en Bjelostoko min atendis ne novuloj kiel Fomĉenko kaj Luĵnov, sed serĉistoj el kontraŭspionaj fakoj de kvin armeoj de nia kaj de la najbara frontoj, inteligentaj, lertaj knaboj, komprenantaj ĉion per duonvorto. Ilin ne necesis instrukcii, mi devis nur direkti kaj kunordigi iliajn agojn.

Juĝante laŭ la teksto de la malĉifrita interkaptaĵo, la observado pri trajnoj estis farata ne el distanco kaj ne sur interstaciaj fervojsekcioj dum moviĝo, sed sur stacioj mem.

Poljakov, kiel ĉiam, evidentiĝis prava: la 473-a bataliono de amfibiaj aŭtoj ne sekvis tra Grodno aŭ Bjelostoko, sekve la observado estis kombinita — fiksa observado sur unu el tiuj stacioj estis kompletigata per informoj de vagistoj aŭ itineristoj, evidente, agantaj en uniformo de la Ruĝa Armeo.

Por operacaj malavanoj de fronto tio, esence, estas la plej disvastiĝinta kaj tre malfacile kaptebla speco de malamika agentaro: disponante senriproĉajn ekipaĵojn, legendon kaj militistajn dokumentojn, ili iam sukcesas dum semajnoj troviĝi sur plej gravaj komunikaj fervojoj. Ĉe tio iliaj provizaj atestiloj kun tempo anstataŭiĝas al novaj, aŭtentikaj, kaj oficaj vojaĝordonoj kovriĝas per markoj de baraj militpolicejoj, kaj tiuj markoj, kaj la aŭtentikaj atestiloj, kaj senriproĉe fabrikitaj identigaj kartoj kaj legitimiloj trompas plej multajn homojn, kiuj kontrolas dokumentojn.

Milita uniformo, sendube, estas bonega ŝirmo por spionado en operacaj malavanoj, kvankam en sama fervoja transportado renkontiĝadis eĉ pli komplikaj, originalaj maskoj.

En mia memoro ankoraŭ freŝa estis printempa okazo en Smolensko.

Ni venis tien alarme, frumatene: radiogramo, malĉifrita nokte, montris ĉeeston en la stacio de tre kvalifikita observanto, notanta moviĝon de trupoj kaj venon de rezervoj — homoj kaj teĥniko.

Jam en la unua tago ni atentis vagantan apud trajnoj maljunan virinon. Sange vunditaj nudaj piedoj — komence de aprilo, — vizaĝo de frenezulino, elŝoviĝantaj el sub la kaptuko grizaj haroj, estingiĝinta, sur nenio fiksiĝanta rigardo kaj vortoj, ripetataj, kiel en duonkonscio, per raŭka voĉo:

— Fileto kara!.. Vlaĉjo... Mia ido...

Oni jam konis ŝin en la stacio kaj kontrolis plurfoje: kaj la polico, kaj la militpolico, kaj la transporta departemento de la ŝtatsekureco.

Ankaŭ mi aliris ŝin tiuvespere.

— Panjo!..

Ŝi ne haltis kaj eĉ ne turniĝis, kaj mi, atinginte, prenis ŝian kubuton.

— Kion vi faras ĉi tie?.. Ĉu vi havas iajn dokumentojn?..

Nur kiam mi prenis el la poŝo kaj iom tenis antaŭ ŝiaj okuloj mian armean identigan karton, ŝi finfine reagis: eltiris el la sino malpuran, grasitan saketon kaj, fideme fordoninte ĝin al mi, ekiris pluen laŭlonge de la reloj. Mi ree atingis ŝin kaj haltigis.

En la saketo, krom pasporto por nomo de Ivaŝeva Anna Kuzminiĉna, donita antaŭ la milito en Orŝo, atesto pri evakuo el tiu ĉi urbo kaj sindikata membrokarto, troviĝis du mortatestoj pri la pli aĝaj filoj, ĉifitaj soldataj triangulaj leteroj de la pli juna — Vladimiro (ĝuste lin ŝi vokadis, vagante en la stacio) kun stampoj de militpoŝto kaj militcenzuro, eltiraĵo el malsanhistorio kaj atestoj de du psikiatriaj malsanulejoj, kie ŝi estis kuracata. Neniu dokumento vokis suspektojn.

Ŝi jam iĝis kutima en la stacio; oni volonte nutris ŝin en la milita proviantejo kaj sincere kompatis.

Nokte, detale raportante per «AF» al Poljakov la situacion en la stacio, mi menciis ankaŭ pri Ivaŝeva.

— Necesas meti ŝin en malsanulejon, — rimarkis li. — Sugestu al la militpoliceja komandanto aŭ al la policestro. En la stacio, ĉiuokaze, ne estas ŝia loko.

En la sekva tago oni invitis en la militpolicejon la urban psikiatron — imponan maljunulon kun rondaj okulvitroj en metala kadro sur la ŝvelinta laca vizaĝo.

Li konatiĝis kun la medicinaj dokumentoj de Ivaŝeva kaj dum ĉirkaŭ horo ekzamenis ŝin, penante paroligi kaj karese nomante karulino. Ĉiuj necesaj ĉe ŝia diagnozo simptomoj, refleksoj kaj sindromoj evidentiĝis ĉeesti.

Mi tiutempe en la najbara ĉambro, ankoraŭfoje kontrolinte ŝiajn dokumentojn, tralegis ankaŭ la leterojn. Tio estis kortuŝantaj per sia sincereco kaj amo sendaĵoj de juna fronta serĝento al sia psike malsana patrino. Mi pririgardis ankaŭ la dorsosakon de Ivaŝeva: panpecoj, malpura ĝis nigro naztuko, same malpuraj, mizeraj ĉifonoj — tolaĵo, iomete da sukero. Ĉio ĉi estis tenata mikse, normala homo neniam tiel metus.

— La kazo estas klara, — diris al mi la doktoro post foriro de Ivaŝeva. — Ŝia loko estus en la setlejo por kronikaj malsanuloj, sed tiu, ve, ne ekzistas: forbruligita de la germanoj... Sed preni ŝin en la malsanulejon ni ne povas: por la tuta regiono ni havas sesdek litojn, — demetinte kaj viŝante per naztuko la okulvitrojn, sciigis li. — En vico atendas centoj da malsanuloj, kaj lokoj ne sufiĉas eĉ por furiozuloj... Dum ŝi estas tute nenoca... Krome, ĉe ŝia delira percepto de la realo, ĉe ŝia konstanta espero renkonti la filon, izoli ŝin estus simple, vidu, malhumane... Travivi tielaĵon... Perdi du filojn... Kio estas tio por patrino, ni, viroj, ne povas eĉ imagi.

Kompatinda doktoro... Ĉi tie montriĝis senforta eĉ lia kvardekjara sperto de psikiatro. Li ne eksciis, kaj eĉ se oni dirus al li, li apenaŭ kredus, ke ĉiuj simptomoj, refleksoj kaj sindromoj estis trejnitaj kaj «reĝisoritaj» al Ivaŝeva en kenigsberga kliniko de profesoro Gassel.

Tamancev estis tiu, kiu eksuspektis ŝin.

Estas interese, ke, ekvidinte Ivaŝeva-n unuafoje, li fordonis al ŝi sian porcian sukeron kaj, kiel li mem poste konfesis al mi, «preskaŭ larmis».

Sed kiam ŝi trafis al liaj okuloj kvaran aŭ kvinan fojon, li rimarkis, ke, pasante preter vagonoj kun homoj kaj vokante, kiel ĉiam, la filon, ŝi de tempo al tempo ĵetadis rigardon al platvagonoj kun teĥniko, kvazaŭ kalkulante. Vespere li sekvis ŝin en la urbon kaj tie sur detruita strato apenaŭ sukcesis ĵetiĝi en ruinojn, ĝustatempe rimarkinte, kiel ŝi levis la manon sur la nivelon de la okuloj, por per speguleto, enpremita en la pugno, kontroli, ĉu oni observas ŝin. Post duonhoro ŝi elkondukis lin en la antaŭurbon al malnova dometo, kie poste ni prenis en la kelo radiiston kaj sendilon, sed jam en tiu minuto, kiam, rimarkinte la speguleton, Tamancev ĵetiĝis en ruinojn, la sorto de «Anna Ivaŝeva» (la veran familinomon, antaŭnomon kaj personecon oni ne sukcesis eltrovi), kvalifikita agento de la germana spionservo, juĝante laŭ ĉio, rusiĝinta germanino, estis decidita.

Mi vidis ŝin post semajno en enketado: absolute inteligenta, malvarma rigardo, kunpremitaj lipoj, fiera teniĝo, en la tuta aspekto estis malestimo kaj malamo. Ŝi kategorie rifuzis respondi demandojn, silentis ĝis la fino mem, tamen, konviktita per depozicioj de la radiisto kaj per pruvobjektoj, estis kondamnita kaj pafekzekutita.

Virino, freneziĝinta post pereo en la fronto de du siaj filoj, — tio estis bonega originala masko kun uzado kaj ekspluatado de la granda, propra al ĉiuj normalaj homoj sento — amo al sia patrino.

«Ivaŝeva» agis sur nodaj stacioj en niaj operacaj malavanoj dum ekzakte kvar semajnoj. Estas timige eĉ pensi, kiom da vivoj pagis la armeo por tiu monato da ŝia spiona agado...

Antaŭ ekflugo el Lido mi kaj Poljakov pridiskutis kaj priparolis ĉion. Niaj konkludoj koncize aspektis tiel:

— la observado pri moviĝo de trajnoj estas farata en Bjelostoko aŭ, pli probable, en Grodno. Tio estas fiksa gvatado: itineristoj aŭ vagistoj praktike ne povas restadi por tagnokto kaj pli longe rekte en fervoja nodo kun strikta garda reĝimo;

— la observado estas farata ne de unuopulo, sed de minimume du agentoj.

Ĉe transportado de raketa artilerio — «katjuŝoj» — sur ĉiu platvagono troviĝas gardostaranto, la aparatoj estas hermetike kovrataj per gumtolo, sub kiun estas submetataj lignaj skeletoj kaj fojnostakoj, ŝanĝantaj formon de la kargo. Tial determini, ke tio estas ĝuste «katjuŝoj», kaj des pli distingi en trajno «M-13» disde «M-31», povas nur kvalifikita specialisto kun atenta okulo, homo, havanta bonegan militistan kaj agentan preparon, krome ricevitan dum la lasta jaro kaj duono aŭ du jaroj, tio estas — konanta novan batalan teĥnikon.

Kaj en Grodno kaj en Bjelostoko ni komencis per esploro de reĝimo en fervojaj nodoj. Evidentiĝis, ke neniu el fremduloj povus troviĝi dum iom longa tempo sur relvojoj, en remizoj kaj en oficaj ejoj, restante nerimarkita. Paraj patroloj de la militpolico estis fervoraj kaj vere atentaj; sufiĉis, ke ni iom vagu apud trajnoj, kaj oni turnis al ni atenton kaj proponis montri dokumentojn. Atendejoj por civilaj pasaĝeroj, kajoj kaj apudstaciaj teritorioj estis sub tagnokta observado de la transporta polico kaj de la ŝtatsekuraj fakoj. Tia severa ordo kaj en Grodno kaj en Bjelostoko estis plenumata ekde la momento de ties liberigo.

En ambaŭ stacioj min ne forlasadis malagrabla sento de ia kulpeco, speciale forte mi sentis ĝin en Grodno. Tie sur relvojoj troviĝis ĉirkaŭ dek militaj trajnoj; unuj estis venantaj, aliaj forirantaj, tia cirkulado ne ĉesadis jam dum dua monato. Trupoj kaj batalteĥniko estis moviĝantaj al la fronto, sed antaŭ ol ili venadis tien, la lokoj de eltrajniĝo kaj dislokiĝo iĝadis sciataj de la kontraŭulo.

Rigardante al soldatoj kaj oficiroj, sensuspekte kurantaj ĉe la trajnoj, mi de tempo al tempo rememoradis, ke la serĉatoj agas en nia malavano jam dum ĉirkaŭ monato, kaj frostotremo trakuradis mian dorson.

Post la konatiĝo kun gardaj reĝimoj en ambaŭ stacioj mi firmiĝis en la penso, ke la observado estas farata ne nur de itineristoj aŭ vagistoj, sed ankaŭ de fiksaj observantoj, plej probable — fervojistoj.

Mi sciis laŭ sperto, ke ĉe restarigo de la soveta potenco sur liberigita teritorio agentoj de la malamiko strebas penetri en la sistemon de fervoja transportado — kaj tute ne al iaj estraj postenoj. Ili volonte iras al malsupra laboro — kiel kunmetantoj de vagonaroj, lubrikistoj, trakforkistoj, kio ebligas konstante libere ĉeesti en stacioj kaj komunikiĝi kun granda kvanto da fervojistoj kaj traveturantaj pasaĝeroj, precipe, militservantoj.

Certe, dungiĝi al fervojo strebas ne nur malamika agentaro, sed ankaŭ tiuj, kiuj deziras ricevi liberigon de militservo, kaj ankaŭ manĝoporcion, pli grandan ol la normoj por urbaj laboristoj, kaj brulaĵon por vintro.

En Grodno kaj Bjelostoko estis pli ol sescent homoj, havantaj rilaton al ajna priservado, teĥnika kontrolo kaj preventaj laboroj pri ĉasioj kaj al reformado de trairantaj trajnoj.

El tiuj centoj da homoj ĝis vespero ni trovis dek tri homojn, kies biografioj de la lastaj jaroj montriĝis nebulaj. Ĉiuj ili antaŭe estis troviĝantaj en la teritorio, okupaciita de la germanoj, kaj loĝis tiam ne en tiu loko, kie ili loĝas nun; ekzistis neniaj fidindaj informoj, kie ĝuste ili estis en tiuj jaroj kaj pri kio okupiĝadis. En la enketiloj de du el ili troviĝis kontraŭdiraj registraĵoj, nekompreneble kiel aŭ kial nerimarkitaj de laborantoj de la personaraj fakoj.

El la dek tri homoj la plej grandan intereson, laŭ mia opinio, prezentis kvar:

1. Ignacy Tarnowski — kunmetanto de vagonaroj de stacio Bjelostoko. Profesie — armila meĥanikisto. Aŭtune de la 1941-a jaro kun grupo de inĝenieroj kaj teĥnikistoj li estis elveturigita de la germanoj en Germanion, kie li laŭ lia aserto laboris en aviadila fabriko en Bremeno. En junio de la jaro 1944 li estis forpermesita hejmen, kiel estis indikite en la membiografio, pro sanstato. Tamen ĉe medicina ekzamenado antaŭ du semajnoj li estis agnoskita taŭga por laboro en fervojo sen limigoj — neniaj malsanoj en li estis trovitaj. Neniu el la elveturigitoj kune kun Tarnowski revenis al Bjelostoko, kaj venis neniaj sciigoj de ili dum ĉiuj tri jaroj.

2. Czesław Komarnicki — kunmetanto de vagonaroj de stacio Grodno. En pasinteco oficiro de la pola armeo, ricevinta antaŭ la milito superan militistan kleron. En septembro de la 1939-a jaro li estis kaptita de la germanoj, sed fuĝis el la koncentrejo, trairis al Suda Polio, kie laŭ lia aserto partoprenis la rezistadon, estis plotonestro, kaj poste rotestro en taĉmento «Tondro» de la Popola Gvardio.

3. Lia frato Wincenty Komarnicki — lubrikisto. En 1937–1942, se kredi la enketilon, voja majstro, poste li fuĝis en Sudan Polion kaj laŭ lia aserto troviĝis en la sama partizana taĉmento kun Czesław.

Tamen en letero, ricevita antaŭhieraŭ en la stacio, estis aserto, ke Wincenty Komarnicki antaŭ la milito kaj dum la unuaj jaroj de la okupacio okupiĝis tute ne pri riparado de ŝoseaj vojoj, sed servis en voja polico, en tiel nomata trafikroto. Pro fervora helpado al la okupaciantoj li, laŭ la aserto, ricevis du bronzajn batalajn medalojn kaj personan dankon de Kutschera mem, la ĉefo de la germana polico de la tuta Pollando, fama punisto kaj ekzekutisto, mortigita poste de partizanoj. Printempe de la 1943-a jaro Wincenty Komarnicki laŭdire estis sendita el Varsovio al Berlino por studado.

La letero, adresita al la staciestro, evidentiĝis anonima, sed konsistis ne el ĝeneralaj akuzaj frazoj, sed el konkretaj faktoj, abundis je tiaj precizaj detaloj, ke ignori ĝin, forturniĝi kaj ne kontroli skrupule estus neprudente.

En Grodno, kie ili havis nek loĝejon, nek proksimajn parencojn, Wincenty kaj Czesław aperis semajnon post la liberigo. Al mi tuj aperis du ĉefaj demandoj: kial oni forliberigis ilin el la partizana taĉmento, aganta ĝis nun en germana malfronto sude de Krakovo, kaj ĉe kiaj cirkonstancoj ili trafis cis la frontlinion?

4. Nikolao Stankeviĉ — trakforkisto de la stacio Grodno. En junio de la 1941-a jaro, estante soldato de la Ruĝa Armeo, estis kaptita de la germanoj. Estis uzata de ili kiel helplaboristo, kaj poste kiel ŝoforo de ŝarĝaŭto. Somere de la 1942-a jaro li estis arestita laŭdire pro ligo kun partizanoj kaj sendita en mortigkoncentrejon Treblinka. En aprilo 1944 li laŭdire sukcesis fuĝi el tie, tra arbaroj dum du monatoj li iradis orienten kaj fine de junio aperis en Grodno, kie apud la stacio mem liaj gepatroj havas dometon kun plantejo; la patro laboras kiel lokomotiv-stiristo.

Kial ni turnis nian atenton al Stankeviĉ?.. La afero estas en tio, ke Treblinka estis eĉ ne ordinara koncentrejo, sed fabriko de morto, kie alveturigatoj ne nur el Polio, sed ankaŭ el la tuta Eŭropo estis neniigataj dum kelkaj horoj post alveno. Kaj tiujn nemultajn, kiujn oni lasadis por diversaj laboroj kaj mortigadis post semajnoj aŭ eĉ monatoj, oni nepre markadis. Ĝis vespero ni sukcesis determini, ke Stankeviĉ, pasiginta en Treblinka neordinare longan tempon — preskaŭ du jarojn, — ne havas sur la brako nepran en tiaj okazoj tatuaĵon — personan signon.

Ĉe dungiĝo al laboro niaj suspektatoj en sia plejmulto montradis dokumentojn de la okupacia periodo, — diversajn aŭsvajsojn, rekonkartojn kaj atestojn. Ĉiuj ĉi paperoj, donitaj de germanaj institucioj, nature, ne estis fidindaj; necesis ekscii certe, kie troviĝis ties posedantoj kaj pri kio ili okupiĝis en lastaj du-tri jaroj.

Por ok homoj el la dek tri ni samtage kunmetis plenajn vortportretojn por kontrolo pri ilia serĉado, kaj por preskaŭ ĉiuj faris plej grandan parton de necesaj informpetoj al lokoj de ilia loĝado kaj estado dum la interesanta nin periodo. Bedaŭrinde, du trionoj de la pola teritorio ankoraŭ troviĝis sub potenco de la germanoj, kio estis ekstreme malfaciliganta nian taskon.

En Lidon mi revenis, kiam jam malhelis. Kvar ekflugoj kaj kvar surteriĝoj dum unu tago, krome terura balanciĝado dum la revena flugo — por surtera oficiro tio estas iom tro. Mi havis naŭzon, kaj kiam la aviadilo subite faladis, ŝajne, je centoj da metroj, ĉio interne estis ŝiriĝanta. Kun faciliĝo mi elrampis sur la Lida aerodromo, paŝis sur la firman grundon kaj direktis min al la kontraŭspiona fako de la aviada korpuso; mi balanciĝis, kiel ebria, kaj plej multe deziris kuŝiĝi aŭ ekstari sur kvar piedojn kaj kroĉiĝi al herbo per la manoj.

Apud la domo de la fako, patrolata de mitraletistoj en distanco, staris deko da aŭtoj kaj du motorcikloj kun kromĉaroj; ties ŝoforoj estis deĵorantaj.

Ĉe la perono mem estis duonflustre konversaciantaj tri homoj en kapotoj; ĉe mia proksimiĝo ili eksilentis. Kiam mi estis leviĝanta laŭ la ŝtupoj, la pordo malfermiĝis, kaj renkonten al mi el la domo rapide eliris, pli ĝuste eĉ elkuris, militisto kun malhela plenbarbo, en leda palto kaj uniforma kaskedo.

— Kamarado generalo, ni estas ĉi tie! — sciigis lin unu el la atendantoj.

Mi divenis, ke tio estas la estro de la Departemento pri gardo de la fronta malavano generalo Lobov.

Granda ĉambro dekstre ĉe la enirejo estis plena de venintaj oficiroj; ili sidis sur benkoj, nelaŭte konversaciis, trinkis teon, samloke, sur tabloj, purigadis siajn mitraletojn, razadis sin, kelkaj dormis rekte sur la planko.

En la koridoro staris du militistoj en kapotoj kaj limgardistaj kaskedoj, unu estis enskribanta ion en sian ofican notlibron, kaj la dua, kiam mi atingis lin, estis diranta al tiu:

— Kaj ankoraŭ eksciu, kie loki la hundojn kaj kiu disponigas por ili nutraĵon? Kaj ĉu ilin koncernas la ordono pri intensa nutrado?

Jegorov kaj Poljakov troviĝis en la kabineto de la fakestro — la generalo ĝuste estis raportanta per «AF» al Moskvo pri serĉaj aranĝoj laŭ la afero «Nemano».

Mi deziris tuj fermi la pordon, sed la subkolonelo — li estis parolanta per loka kampa telefono, — ekvidinte min, alvokis per energia gesto kaj almontris seĝon.

— Mi neniel povas helpi, — daŭrigis li en la parolilon. — Kamarado gvardia subkolonelo, tio estas ordono de la stabestro de la fronto... Per kio la venintaj soldatoj estas pli bonaj ol viaj aviadistoj, vi povas interesiĝi rekte de li... Kio?.. Lasu viajn deĵorantajn soldatojn kaj oficirojn, sed ambaŭ kazernoj devas esti liberigitaj tuj, mi substrekas — tuj!.. Mi finis!..

Laŭ la parolo de Jegorov, laŭ lia ekscitita vizaĝo kaj voĉo mi komprenis definitive, en kia streĉo ili estas ĉi tie. La generalon oni, evidente, estis pri io riproĉanta aŭ faranta malagrablajn demandojn; li respondadis firme, certe, sed glitadis ekskuzaj intonacioj.

Konklude, alproksimiginte la membranon al la lipoj, li konvinkite diris:

— Certigu la general-kolonelon kaj la Superan Komandejon, ke estas farata ĉio ebla, kaj mi esperas, ke morgaŭ, ekstremokaze postmorgaŭ ni ilin prenos.

Surmetinte la parolilon, li leviĝis, ekiris al la pordo kaj, verŝajne, nur ĵus ekvidinte min, laŭ sia kutimo rekte demandis:

— Kion vi havas?.. Ĉu estas io esenca?

Mi ne sukcesis respondi, leviĝinte, mi nur estis formulanta respondon, kiam li, kompreninte, ke mi havas nenion esencan, puŝinte la pordon, paŝis trans la sojlon, poste subite returniĝis kaj ĝuste tiam diris al mi, ke ni okupiĝadis pri Nikolajev kaj Sencov «pro manko de io pli bona, de io pli perspektiva», ke necesis klarigi ĉion pli frue, ne malŝparante por ili tri tagnoktojn. Poste, kvazaŭ rememorinte, li rapide demandis:

— Ĉu la fosileton vi trovis?

— Li ĵus revenis el Grodno kaj Bjelostoko kaj ne estas informita... — nekonsterneble rimarkigis la subkolonelo. — Pri serĉado de la fosileto okupiĝas leŭtenanto Blinov.

La generalo abrupte frapfermis post si la pordon.

Mi raportis al Poljakov pri la rezultoj de la laboro en Grodno kaj Bjelostoko, rakontis pri la personoj, meritantaj nian atenton, — la plej grandan intereson li montris al la fratoj Komarnicki.

Laŭ liaj vortoj mi komprenis, ke estas neniaj faciligaj novaĵoj pri la afero. Moskvo proponis plenumi militan operacon, la generalo kaj li, Poljakov, opiniante tion neceltaŭga, antaŭtempa, eldiris sian negativan opinion. Tamen estas farataj plej intensaj preparoj. En Lidon kaj Vilnon estas movataj manovraj grupoj de naŭ limgardaj regimentoj kaj sapeistaj trupoj. Sume ĝis la fino de la nokto en ambaŭ regionoj devas esti koncentritaj sep mil homoj, ĝis tricent ŝarĝaŭtoj kaj minimume cent okdek serĉaj hundoj.

Poljakov estis veturonta al anticipa instrukciado de estroj de la venantaj trupunuoj. Li atribuis grandan valoron al skrupulaj instrukcioj de ĉiuj engaĝataj militistoj, speciale de armeaj oficiroj, kaj proponis al mi iri kun li.

— Do, kie estas Blinov? — ĵetinte rigardon al la brakhorloĝo, diris li kaj tiris la nazon. — Li devus jam reveni. Ni ĝisatendu lin kaj ekveturu...