76. «Al la lokoj!»

— Kamarado kapitano, kamarado kapitano... — La ĉefserĝento-radiisto estis skuanta Aleĥin-on je la ŝultro. — La «naŭa» sendas: tri homoj en milita uniformo transpasis la trahakitan zonon maldekstre de ili. Ili moviĝas en via direkto... Kun du dorsosakoj!.. La armiloj estas en la ujoj!..

— Veku lin! — vigle leviĝante kaj almontrante per la okuloj al Tamancev, ordonis Aleĥin al Blinov.

Andreo kun forto puŝis Tamancev-on, tiu eksidis sur la kapoto, ekvidis antaŭ si la parade vestitan subkomandanton kaj eĉ ekpalpebrumis — ĉu tio ne estas sonĝo?

— Ho kara mia panjo! — per raŭketa post la dormo voĉo ekkriis li, ĉirkaŭrigardante la kapitanon. — Apero de Kristo antaŭ la popolo!

— Ĉu vi la cerbon fordormis?! — nelaŭte, sed ĝis malamikeco akre alvokis lin al ordo Aleĥin.

— Jen kultura alparolo al la subulo! — ŝajnigante, ke li ofendiĝis, eldiris Tamancev; pro la dormo lia humoro reboniĝis, kaj li diable deziris petoli, klaŭni. — Kaj se mi vere fordormis?.. Ne havas vi kareson, — tirante sin, kun riproĉo rimarkis li. — Malbonkvalite vi al mi rilatas!

Aleĥin, rapidmove lavinte sian vizaĝon per akvo el la flasko, elprenis naztukon.

— Lavu vin! — ordonis li. — Tuj! Post dek kvin minutoj ili povas esti ĉi tie!

Tio efikis — Tamancev salte ekstaris, kvazaŭ sur risorto, kaj tuj demandis:

— Kiom da ili estas?

— Tri... En milita uniformo... Iras de la flanko de Kamenko... Kun du dorsosakoj... La armiloj estas en la ujoj...

— Kun dorsosakoj. — Tamancev ne kaŝis sian ĝojon. — Mi estas enamiĝinta!.. Etulo, verŝu por mi! Rapide!.. — ordonis li al Blinov kaj rimarkis: — Verdire, se estas dek kvin minutoj, ne malhelpus ankaŭ manĝi ion!

— Venu ĉi tien!

Aleĥin deirigis Tamancev-on flanken kaj mallaŭte diris:

— Hodiaŭ mankas tempo, sed poste mi purigos vian cerbon! Tempas jam plenaĝiĝi!.. Je la dek sepa kaj nul-nul komenciĝos armea operaco...

— Do, ili tamen trapremis ĝin! — Tamancev ĵetis rigardon al la horloĝo kaj pro indigno kraĉis. — Jen aĉaĵo!.. Se ili jam ne kalkulas kun No To kaj la generalo... — li dismovis la manojn, — Moskvo batas per piedoj kaj ne kredas al larmoj!.. Nu, tiujn tri ĝis la rastado ni tute sukcesos trapumpi.

— Mi pensas same. Se nur ili ne turnos sin sur la disforkiĝo, sed iros laŭ tiu ĉi vojo... — Alĝustiginte la uniforman ĉemizon, Aleĥin turniĝis tien, kie staris la subkomandanto kaj Blinov, kaj, levante pli supre la brakbendon, ordonis: — Ĉiuj kontrolu la armilojn kaj alĝustigu la uniformon! Se estas demandoj — demandu!

La subkomandanto pririgardis sian kostumon, reĝustigis laŭ la ekzemplo de Aleĥin la brakbendon kaj levis la krurumojn de siaj novegaj botoj.

— Kamarado kapitano, — alirante al li, diris Aleĥin, — ĉu vi memoras viajn taskojn?

— Jes, mi ankoraŭ ne forgesis.

— Mi memorigas la sinsekvon de kontrolado: unue la ĉefajn dokumentojn, poste — la duagradajn, kaj poste la dorsosakojn!.. Se mi devos elpensi — do, tio estas neceso! En ajna okazo vi devas subteni ĉiujn miajn agojn kaj postulojn, kaj mi, miavice, la viajn! Tenu vin trankvile, certe kaj aktive! En okazo de danĝero — pafu nur al la ekstremaĵoj! Eĉ se oni vin estos murdantaj — pafu nur al la ekstremaĵoj! Ĉu estas demandoj al mi?

— Ne.

Atendinte ankoraŭ iomete, ĝis Tamancev, sukcesinta lavi sin kaj viŝi la vizaĝon per la ĉemiza maniko, elprenis el la dorsosako kaj surmetis sur la zonan rimenon pistolujon kun dua «Nagant», Aleĥin ordonis:

— Ni iru!

Ili direktis sin al la placeto, kaj Blinov jam eniris en la arbustaron, kiam de malantaŭe neatendite aŭdiĝis la voĉo de la ĉefserĝento:

— Kamarado kapitano, la «Unua» sendas: la tuta personaro tuj revenu en la dispozicion de la trupunuo.

Tio signifis: ĉiuj tuj forlasu la arbaron. Aleĥin turniĝis al la radiostacio kaj rigardis, ne komprenante; la aliaj same haltis.

— Ĉu ili freneziĝis?! — indignite ekkriis Tamancev. — Ĉu ili komprenas ion?! Mi persone nenien iros!

— Eĉ se ordonos mi, sed ne la «Unua», vi ne nur iros — vi kuros! — certigis Aleĥin. — Vi tiel impetos, ke «Willys»-on avancos!.. Eliru sur la placeton! — ordonis li.

— Mi, ni supozu, kuros, — ne moviĝante de sia loko, daŭrigis Tamancev. — Sed ĉu persone al vi tia varianto konvenas?.. Tio ja estas pura trosekurigo!.. Ĉu ili zorgas pri niaj kapoj?.. Sed kiam ni dum semajnoj iraĉas en arbaroj, solece, inter bandoj?.. Riski nenion — havi nenion!.. Kaj kio al ni okazos?.. Kiam ili eliros al ni kun rastado — ĉu ni faros interpafadon?.. La manojn supren — jen la tuta rakonto!.. Ekstremokaze ili iun gratvundos: ili ja same scias — pafi nur al la ekstremaĵoj!.. Ja embusko kun viva logilo estas miloble pli danĝera! Kaj riski nenion — havi nenion! — ripetis Tamancev; li rapide turniĝis kaj, konvinkiĝinte, ke la subkomandanto kaj Blinov jam ne estas apude, ekscitite ekflustris: — Paŭĉjo, ni ne devas foriri de ĉi tie! Mi estas kategorie kontraŭ! Mi ne estas knabo, nek staĝanto, mi havas kvin batalajn ordenojn pro serĉado, kaj mi postulas, ke oni kalkulu kun mia opinio! Sciigu al la generalo! Tuj! Mi vin petas, mi postulas kategorie! Vi povas faligi sur min ajnajn kulpojn, kiel sur mortinton! Mi respondas pri ĉio! Komprenu... Ĉu vi trapumpis la situacion? Ĉu vi vere ne komprenas?.. Ĉu ni tiujn tri lasos solajn por rastado?.. Sed se ili estas la «Nemano»?.. Ĉu vi eblajn sekvojn imagas?! Oni ja ne sukcesos preni ilin varmaj! Kaj la momento de vero? Ne pri la kapo — pri la afero necesas pensi!

— Ĉu vi ĉion diris?.. Eliru sur la placeton! — per tono, ne toleranta obĵetojn, komandis Aleĥin. — Tuj!

Kio povis okazi tie?.. Aŭ Jegorov-on ne atingis la mesaĝo de la «naŭa» pri la tri nekonatoj, aŭ...

Aleĥin kure revenis al la radiostacio kaj, geste proponinte al la ĉefserĝento liberigi unu orelon de la kapaŭskultilo, ordonis:

— Urĝe sendu al la «Unua»: mi vin ne komprenis, petas ripeti.

La ĉefserĝento, levinte la fingron kiel signon de atento, estis aŭskultanta kaj skribanta tion, kio estis sendata al li en tiuj sekundoj. Poste li levis la vizaĝon al Aleĥin kaj diris:

— La unua ripetis por ĉiuj: «Tuj revenu en la dispozicion de la trupunuo. Plenumu».

«Plenumu!» — tio, sendube, estis iranta de Jegorov. Aleĥin febre penis diveni, ĝispensi konsiderojn de la generalo. Kio povis okazi tie?.. Ĉu tio estas kaŭzita nur de timoj, ke dum la operaco povas okazi nedezirindaj pafaj kontaktoj inter la rasta kordono kaj operacaj grupoj?

La «naŭan» estris Kandiba — sperta serĉisto, li konis laŭvide ĉiujn siajn, kiuj troviĝis nun en la arbaro, kaj neniel povis konfuzi. Do, aŭ lia mesaĝo pri la tri nekonatoj ne atingis Jegorov-on — pro ia kaŭzo oni povis ne ricevi, — aŭ...

Interesis Aleĥin-on ankoraŭ unu cirkonstanco: la observado pri la aliroj al la masivo sur la tuta perimetro estis establita je la 7:10. Dum la mateno kaj dum la unua tagduono la observantaj postenoj sciigis pri adoleskuloj, enirintaj en la arbaron kun korboj flanke de Kamenko, pri du harkovritaj, barbaj encirkligitaj germanoj, kiuj forlasis la masivon, moviĝante en la okcidenta direkto (por eviti eblan bruon, Poljakov ordonis ne tuŝi ilin, ĝis ili malproksimiĝos je kelkaj kilometroj), kaj finfine pri serĝento — ŝoforo de kamiono: lasinte la aŭton sur la rando de la ŝoseo, li kun iu virino vizitis arbarrandon.

Tamen neniaj informoj pri tiuj tri en milita uniformo venis de la mateno kaj ĝis nun. Sekve, ili aperis en la arbaro pli frue — dum mateniĝo, nokto aŭ jam hieraŭ, kio, tamen, estas malmulte probabla.

Post minutoj ili povis aperi ankaŭ ĉi tie, sur la placeto, — se nur, pasinte la trahakitan zonon, ili ne turnos sin laŭ pado maldekstren, — tial tempo por iaj klarigoj per radio jam ne ekzistis. Plej facile estus plenumi la ordonon pri eliro el la arbaro, sed Aleĥin, certa, ke okazis ia miso, decidis resti. La ĉefa argumento por tia solvo estis la konvinko, ke Jegorov ne scias pri la triopo, moviĝanta de la trahakita zono al la placeto.

— Mi rememorigas: se vi aŭdas pafojn aŭ simple bruon, vi elsaltas kun la mitraleto ĉi tie... kaj blokas la eliron el la placeto! — ordonis Aleĥin al la ĉefserĝento. — Mi avertas kategorie — pafu nur al la ekstremaĵoj!

En la sekva momento Aleĥin jam estis kuranta al la placeto.

— La lasta ordono ne koncernas nin, — sciigis li, aperante el la arbustoj antaŭ Tamancev, Blinov kaj staranta en iometa distanco subkomandanto. — Ĉiuj miaj ordonoj restas validaj! Ni renkontos ilin ĉi tie, se, certe, ili iros en nia direkto. Dum la kontrolado ekde la unua kaj ĝis la lasta minuto mi postulas de ĉiuj maksimuman atenton kaj singardemon! Al la lokoj!..