88. Operacaj dokumentoj

Ofica noto

«Tre urĝe!

Speciale grave!

Al Kovalev, Tkaĉenko

Je via persona respondeco: ŝarĝataj en Ĉeljabinsko, Gorkio kaj Sverdlovsko speciale kontrolataj de la fako pri operacaj transportadoj trajnoj de serio „K“ n-roj 2762, 1374 kaj 1781 (disa tanka teĥniko) ĝis speciala ordono devas esti retenitaj en la deiraj stacioj.

Plenumon kontrolu persone kaj senprokraste raportu.

Bazo: Ordono de la Supera Komandejo.

Karponosov».

Noto per «AF»

«Tre urĝe!

Al Poljakov

Dum proksimaj du horoj sur la aerodromon de Lido per speciala flugo el Moskvo estos liveritaj ekipitaj per uniformo de oficiroj de la Ruĝa Armeo ankoraŭ 9 rekonistoj el eksaj germanaj agentoj, finintaj radiajn fakojn de la Varsovia kaj Kenigsberga lernejoj de la germana spiona servo, kie, juĝante laŭ radiaj skribmanieroj, lernis ankaŭ la radiistoj de la aktive serĉata de ni grupo „Nemano“.

Je via persona respondeco ĉiuj venontoj devas esti tuj ekuzitaj en zonoj de plej probabla apero de la serĉatoj.

Sur la sama aviadilo estos liverita kaptita antaŭnelonge majoro de la germana spiona servo Wilhelm von Backe, en pasinteco estro de la batala fako de la Varsovia spionlernejo, konanta laŭvide preskaŭ ĉiujn agentojn, pasintajn tie lernadon en periodo de oktobro 1941 ĝis majo 1944 inkluzive.

Konsiderante fizikan neplenvalorecon kaj aĝon de von Backe, la Ĉefa Departemento de la kontraŭspiona servo rekomendas uzi lin rekte en Lido ĉe determino de personecoj de retenatoj pro suspekto pri aparteno al la „Nemano“.

La venon tuj konfirmu.

Kolibanov».

Ĉifrotelegramo

«Tre urĝe!

Al Jegorov

Farita skrupula kontrolo partoprenon de Czesław kaj Vincenty Komarnicki en pola partizana taĉmento „Tondro“ en 1943–1944 ne konfirmas.

Homoj de komanda oficira personaro, havantaj laŭ stabilaj aŭ dinamikaj trajtoj de vortportreto similecon kun Czesław Komarnicki, en „Tondro“ ne estis.

Basilov».