93. La subkomandanto

Tio, ke Aleĥin elprenis la pistolon kaj minacis per ĝi al la ĉefleŭtenanto, faris al la subkomandanto plej malagrablan impreson — li nur kun peno retenis kaj kaŝis sian indignon.

Certe, li sciis pri neceso uzi rimedojn de persona sekureco — pri tio estis dirata ĉiutage en instrukciado al deĵorgrupoj, disponigataj de armeaj trupunuoj. Li bone sciis, ke eĉ en ĉiutaga kontrolado, kiun plenumas en setlejoj para militpolica patrolo, dum unu rigardas al la dokumentoj, la dua, troviĝante en respektiva distanco, devas esti preta ĉiumomente rebati ajnan penon de subita atako. Ĉe tio laŭ la instrukcio oni devis «atente observi» konduton de la kontrolatoj, devis teni ilin ĉiam antaŭ si, eĉ por sekundo ne turni al ili la dorson kaj ne permesi al ili aliri deflanke.

Sed tie temis pri kontrolado de nekonatoj, pri kontrolado cele de rivelo kaj reteno de ŝtataj krimuloj, banditoj, germanaj agentoj, dizertintoj kaj rompantoj de la militaj statutoj kaj ordonoj. Dum ĉi tie per la samaj normoj la specialfakulo Aleĥin gvidis sin rilate al la frontaj oficiroj kun ĵus kruce kontrolitaj, absolute senriproĉaj bazaj kaj duagradaj dokumentoj kaj eĉ pli, minacis al unu el ili per pistolo, kio, laŭ konvinko de Anikuŝin, ne estis kaŭzita de la cirkonstancoj kaj estis jam pura arbitro.

La neceson, ke la specialfakuloj uzu armilojn antaŭ du jaroj ĉe plenumo de la severa ordono de la Popolkomisaro pri Defendo n-ro 227, subskribita persone de kamarado Stalino, Anikuŝin konsciis. Tiam la germanoj okupaciis Krimeon, kaptis Rostovon, iliaj tankaj kaj meĥanizitaj divizioj furioze strebis al Volgo kaj Kaŭkazo, kaj necesis ĝis la lasta eblo, ĝis la lasta guto de sango defendi kaj reteni ĉiun pozicion, ĉiun pecon de la sovetia tero. Necesis «stari ĝismorte!» kaj por tio per ajnaj rimedoj preventi retreton sen ordono de la pli alta komandejo. Kaj la rezolutaj agoj de la specialfakuloj, politikaj komisaroj kaj komandantoj en tiu tempo de morta danĝero estis kaŭzitaj de vivneceso.

Sed nun, en la periodo de venka ofensivo de nia armeo... ĉi tie, je cento da kilometroj for de la avano... minaci per pistolo al merita oficiro, frontano, verŝinta sian sangon por la Patrujo... Kaj li, Anikuŝin, devis ĉe tio resti senvoĉa observanto, eĉ se ne partoprenanto de tiuj ĉi malindaj agoj...

En li tre forta estis sento de granda fronta frateco. Esence, ekde la unua milita aŭtuno, ekde tiu momento, kiam li trafis en la avanon, al ĉiu frontano, ĉu oficiro, ĉu soldato, aviadisto aŭ eĉ arierulo, li nevole sentis «varmon en la brusto», subkonscian senton de ŝato kaj parenceco. Kaj tial tiuj ĉi oficiroj, speciale la militintaj dum pluraj jaroj kapitano kaj ĉefleŭtenanto, estis al li nekompareble pli proksimaj kaj karaj ol ajnaj malfrontaj specialfakuloj kaj, sendube, pli proksimaj kaj karaj ol Aleĥin kaj ties helpantoj.

La senton de fizika abomeno li havis ne nur al Aleĥin mem, sed ankaŭ al ambaŭ liaj subuloj. En la ĉefleŭtenanto li, rememorinte, rekonis la oficiron, kiu ne salutis lin en la urbo, kaj poste, larĝe malferminte la okulojn kaj evidente stultumante, impertinente ekskuzadis sin («Mi kulpas... Ne rimarkis... Pardonu, kamarado kapitano... Mi estas kontuzita... mensmalforta... Mi havas paroksismojn...») Kaj eĉ, por ke oni plej rapide lasu lin, ŝajnigis, ke li tuj svenos. Kaj hodiaŭ, vekiĝinte ĉi tie, en la arbaro, kaj ekvidinte lin, Anikuŝin-on, li kondutis tiel arogante («Apero de Kristo antaŭ la popolo!..»), ke eĉ la malsprita Aleĥin opiniis necese tuj enmiksiĝi. Kaj tiu leŭtenanteto... Knabaĉo, kiu senhezite devigus lin rampi sur la tero — sen ajna neceso!.. Balbutulo, sed ŝajnigas sin gravulo!.. Sendube, li scias pri li ĉion, certe li trarigardis en la militpolicejo ankaŭ lian personan oficiran dosieron, sed kiel stulte li alkroĉiĝis: «Kamarado kapitano, ĉu vi hazarde ne estas el Moskvo?..» Hazarde!.. «Kie mi vin renkontis?.. Vi al iu similas...» Vulgaraj provokaj demandoj, kalkulitaj al malkuraĝuloj aŭ stultuloj... Ne al tiu vi trafis!..

En tiu minuto, kiam Aleĥin eltiris la pistolon kaj estis minacanta per ĝi al Ĉubarov, al Anikuŝin momente maturiĝis decido. Li ne silentos pri tiu arbitro, li jam morgaŭ skribos raporton. Sed ne al la majoro kaj ne al la garnizonestro — tiuj homoj, verŝajne, ne deziros ligiĝi kun la specialfakuloj, ne serĉos por si malagrablaĵojn. Li skribos en Moskvon — tio estas lia rajto, permesita de la statuto, kiel militservanto li rajtas turni sin rekte eĉ al la Popolkomisaro pri Defendo — al la Supera Komandanto.

Kiam Aleĥin, kaŭriĝinte, demetis la maŝon el ŝultraj rimenoj de sur la kolo de la dorsosako kaj komencis okupiĝi pri la nodo sur la laĉo, Anikuŝin, starante malantaŭ lia dekstra ŝultro, ekvidis en la ronda interspaco supre de la dorsosako ĝuste tion, kion li atendis ekvidi: supran malhelbrunan kruston de briko da armea nigra pano.

Kio do ankoraŭ, krom nutraĵoj, povis esti en dorsosakoj de infanteriaj oficiroj, kiuj post nur semajno, maksimume post du — li konis la ordon de rezervaj regimentoj, — devis iri al la avano?.. Li bone imagis al si tutan tiun senartifikan frontan havaĵon: rezervaj piedĉifonoj kaj subvesta kompleto, vafleca viŝtuko, razilo, peceto da sapo, razpeniko, flasko, du-tri libretoj (plej ofte «Batala statuto de infanterio» kaj «Instrukcio pri pafarto»), nu kaj, eble, io neofica — flakono da malmultekosta tualeta akvo, lanaj ŝtrumpetoj kaj varma subĉemizo aŭ svetero, portataj sen uzado de printempo ĝis aŭtuno.

Kiomfoje post batalo li devis rekte en tranĉeo aŭ rifuĝejo elmeti kaj disdoni al ĉirkaŭantoj personajn aĵojn de pereintaj oficiroj, de jen tiaj Jelatomcev-oj, Ĉubarov-oj kaj Vasin-oj...

La briko da nigra pano, ekvidita de li en la dorsosako de la leŭtenanto, efikis al li, sen troigo, kiel ruĝa ĉifono al virbovo. Unuflanke estis liaj fratoj, frontaj oficiroj, ricevantaj laŭleĝan armean porcion kaj en ties kadro sekalan panon kun almiksaĵoj, normon, determinitan de la Popolkomisaro, kaj eĉ ne gramon pli, aliflanke — malfrontaj specialfakuloj, konsumantaj sen mezuro, kiom ili deziras, blankan, kiel antaŭmilitan, panon el vera tritiko kaj aliajn delikataĵojn, destinitajn laŭ la ordono nur al vunditoj en hospitaloj kaj al pilotoj de batalaj aviadiloj.

Kaj tiuj ĉi impertinentaj, certaj pri sia senpuneco homoj sen sankcio de prokuroro, pro pura arbitro estis priserĉantaj liajn fratojn, frontanojn, kiuj post semajno aŭ du devis denove verŝi sian sangon, defendante la Patrujon.

Ja kiu li estas, tiu Aleĥin?! Iu promociito — certe el vilaĝo! — kun kvin, maksimume sep jaroj da klero... Li trafis laŭ enketilo en specialfakulojn, kaptis en la armeo supraĵe urbajn vortojn kaj militajn terminojn kaj estas konvinkita, ke al li ĉio estas permesita... Li simple neniam renkontis reziston — lin neniu repuŝis, ne instruis, ne starigis sur la lokon!

«Ili faras, kion ili deziras!.. — kunpreminte pro indigno la dentojn kaj ĝis doloro kunplektinte malantaŭ la dorso la fingrojn, ripetadis mense Anikuŝin. — Ne, mi ne lasos tion tiel!.. Mi montros al ili, kiel minaci per pistolo kaj priserĉi frontanojn!.. Tio ne restos al ili senpuna!... Timi ilin povas la komandanto aŭ la garnizonestro, sed la Supera ilin frakasos!»

Kaj tiam li pensis, ke, ĝis oni ekzamenos en Moskvo lian raporton kaj uzos iajn rimedojn, pasos ne malpli ol monato, kaj dum tiu ĉi tempo multo povas ŝanĝiĝi. Li mem, probable, estos jam en la Aganta armeo, Aleĥin same povas esti ien movita.

Kaj, pensinte tiel, li eksentis mordantan deziron, akran, nevenkeblan bezonon montri al tiuj ĉi specialfakuloj tuj, senprokraste, ke malsame de ili li neniom timas kaj ke li ne estas malkuraĝa papago, obeeme plenumanta ajnajn indikojn, — li havas propran kapon sur la ŝultroj, li kapablas ankaŭ mem fari decidojn kaj respondi pri ili. Kaj en la sekva momento, plu observante, kiel Aleĥin penas malligi la nodon sur la laĉo, Anikuŝin, blindigita de la indigno, kolero kaj malŝato al la specialfakuloj, faris tion, kion fari li devis neniuokaze: paŝis dekstren kaj trafis tiamaniere inter la kontrolatoj kaj la embusko...