99. «Avino venis»!

Tamancev rapidege altrenis la senvive pezan korpon de la fortulo al la embuskejo, kie plu senmove kuŝis en la herbo la razkapa «kapitano» kaj la subkomandanto, staris sur la malmulte pasata vojo la du dorsosakoj kaj apud ili kun sangokovrita vizaĝo, alpremante per vat-gaza tampono el individua sukurkompleto la vundon sur la kapo kaj apoginte la kubuton de tiu brako al la submetita genuo, senhelpe sidis Aleĥin.

— Ordo! — laŭte sciigis al li Tamancev. — Du sendube estas varmaj!

— Ĉu vi ne estas vundita?

— Sen eĉ unu grataĵo! Kaj Etulo estas sendifekta!.. Kaj al vi... estas iomete batvundita la kapo... Nenio timinda! — pririgardinte Aleĥin-on kaj determininte, ke la vundo estas nur sola, kun afekta vigleco kriis Tamancev, kvankam ne sciis kaj tre dubis: ĉu batvundita supraĵe aŭ trabatita? — Kiel vi fartas?

— Normale, — mallaŭte diris Aleĥin. — Ne deflankiĝu...

Eĉ en tiu ĉi stato lin pleje estis okupanta la «momento de vero», kaj Tamancev bonege komprenis lin.

Ne perdante vane eĉ sekundon, Tamancev rapide faris ĉion necesan por fino de la perforta reteno. Eltirinte ligilojn, li dense alligis la manon de la dekstra nedifektita brako de la fortulo al la maleolo de lia maldekstra, fleksita al la gluteo kruro. La alkondukitan de Blinov kaj la ĉefserĝento «leŭtenanton» li momente kuŝigis kun la vizaĝo malsupren, levinte sur lia dorso la ĉemizon, ŝovis al li sub la detiritan zonon tranĉilon kaj, ŝirinte al si, distranĉis malantaŭe la pantalonon kune kun la kalsoneto iomete oblikve ĝis la genuo mem. La saman proceduron en la sekva momento li faris ankaŭ kun la fortulo, poste kuŝigis ilin ambaŭ, kiel decas, dorse unu al la alia — la «leŭtenanton» tiel, ke antaŭ liaj okuloj estu la subkomandanto kaj la dorsosakoj, kaj la fortulon sur la sanan flankon, la nukon al la embuskejo, kaj, almontrante lin al Blinov kaj la ĉefserĝento, komandis:

— Pansu lian ŝultron kaj la kruron! Per du sukurkompletoj! La ceterajn donu ĉi tien! Tuj!

Ĉion, kion en tiuj ĉi minutoj estis faranta Tamancev, li faradis dum pli ol tri jaroj de la milito nekalkuleblan nombron da fojoj. Ĉiu lia moviĝo kaj en la «balancado de pendolo», kaj en la perforta reteno estis ellaborita ne nur per batala praktiko, sed ankaŭ per konstantaj trejniĝoj — ekde la momento de sia apero el la arbustoj li, sen troigo, agis kun precizeco kaj rapideco de aŭtomato. Blinov kaj la ĉefserĝento-radiisto — ili ambaŭ penadis kaj nun impetis plenumi lian ordonon — kompare kun li estis moviĝantaj, nature, pli malrapide kaj per sia mallerteco kaj, kiel al li ŝajnis, plumpeco incitadis lin.

Prilaborinte la kaptitajn agentojn, Tamancev kaptis la sangomakulitan dorsosakon, distranĉis per la tranĉilo la laĉon, stringantan la supron, kaj kriis al Aleĥin:

— Kamarado kapitano, permesu pansi vin!

— Poste!.. — severe diris Aleĥin. — Ne deflankiĝu! — Li tenis sin per streĉo de ĉiuj fortoj kaj estis konvinkita, ke tuj kiam oni komencos pansi lin aŭ se simpe demeti la malsekiĝintan tamponon disde la vundo kaj verŝiĝos sango — en ajna okazo li tuj svenos. Sed ĝis ricevo de la «momento de vero», ĝis kiam li kiel grupestro konsideros kaj faros respektivan decidon, li simple ne rajtis senkonsciiĝi.

— Rigardu, kio okazis al ili! — ordonis li al Tamancev, penante distingi la kuŝantajn je kelkaj metroj for de li subkomandanton kaj razkapan «kapitanon».

Pri la subkomandanto ĉio estis klara: li kuŝis kun vizaĝo turnita supren, kaj jam pli frue, nur alkurinte ĉi tien, Tamancev ekvidis liajn direktitajn en unu punkton, rekte al la suno, vitriĝintajn okulojn.

Ne ellasante el la manoj la dorsosakon, Tamancev alsaltis al la razkapulo kaj, rimarkinte malantaŭ lia orelo malgrandan vundeton, kaptis lian ŝultron, turnis kaj, ekvidinte anstataŭ la dekstra okulo faŭkantan eliran truon, el kiu sur la herbon estis elfluanta nigra sango, levis la kapon.

— Malvarmaj... Ambaŭ... — lasinte la ŝultron de la «kapitano», diris li duonvoĉe, almetinte ĉe tio la polmon al la buŝo kaj turniĝinte dorse al la «leŭtenanto» (por ke tiu ne aŭdu), kaj ekrigardis al Blinov.

— Kiel do? — eldiris Aleĥin.

Kaŭriĝinte, Blinov estis haste pansanta la kruron al la fortulo. Li aŭdis la vortojn de Tamancev kaj ĉion komprenis.

«Tio estis mi!.. Mi lin mortigis!.. Kion mi faris!..» — kun teruro pensis Andreo, lia kapo ardiĝis, en embaraso — ja li pafis al la ŝultro! — li ŝanceliĝis kaj, perdinte ekvilibron, stulte falis.

— Kio estas al vi? — mirigite demandis la ĉefserĝento.

— Jen ĝi!!! «Telefunken»! — kvazaŭ en sonĝo aŭdis Andreo jubilajn ekkriojn kaj, jam leviĝante, ekvidis en la manoj de Tamancev eltiritan el la dorsosako, brilantan per nikelo kaj ebonito radiosendilon.

— Rigardu lian zonon... — eldiris Aleĥin, sulkiĝante pro la krio de Tamancev. — Rigardu la zonon de la kapitano...

Metinte la radiostacion sur la dorsosakon, Tamancev distranĉis per la tranĉilo la pantalonon sur la dorso de la razkapulo, defaldis la randojn kaj, ĵetinte rigardon, sciigis:

— Sur la zono... dekstre de la spino estas du rondaj cikatretoj... Kvazaŭ de furunkoj...

— Eŭgeĉjo, tio estas Miŝĉenko... — diris Aleĥin. — Memoru ĉiuj, tio estas Miŝĉenko...

Tamancev estis malfacile mirigebla, sed dum kelkaj sekundoj li rigardis, haste ekkonsciante, kaj ne kredis. Rememorinte la serĉinformojn kaj la specialajn trajtojn, li vigle turnis la «kapitanon» sur la dorson, kun forto malkunpremis liajn makzelojn, rigardis profunden de la buŝo, ekvidis sur la supra makzelo mallongan metalan dentoponton, ial tuŝis ĝin per la fingro kaj, viŝante la manon je la krurumo de sia boto, konfirmis:

— Miŝĉenko...

Etulo faligis Miŝĉenkon! Nekredeble! Naiva staĝanto faligis la legendan Miŝĉenkon, kiu dum dudek jaroj pli ol kvindek fojojn estis transĵetita sur la sovetian teritorion, kiun oni dum du jardekoj kaptadis en Ekstrem-Oriento kaj ĉe la okcidentaj limoj, kaptadis en ĉiuj frontoj, sed eĉ dum eksterordinara serĉado ne sukcesis kapti. Li faligis lin per unu pafo, kompreneble, ne dezirante tion. Kaj nun terure turmentiĝas. Kvankam oni nenion faros al li — ja No To al neniu permesos tuŝi lin eĉ per fingro! Kaj ne tial, ke li estas staĝanto. Kaj ne tial, ke la generalo diris — preni viva almenaŭ unun, dum ili prenis du. Simple tio estas speciala kazo. Formale tio eĉ estas lia devo. Mortigi deklariton ekster leĝo estas rajto kaj devo de ĉiu sovetia homo. Eblus lin vigligi, klarigi, sed ne gravas, li iomete turmentiĝu. Li trasentu, ke kapti oni devas varmaj, dum mortigi kapablas ajna stultulo. Tio estas ne en la avano kaj ne en la kvardek unua jaro!

Kaj Paŭĉjo estas cerbo! Genio! Post jaro... dum nura deko da minutoj trapumpi Miŝĉenkon — nekredeble!

— Por kio ni memoru? Vi mem raportos! — eltirante individuan sukurkompleton, malkontente kriis al Aleĥin Tamancev; al li ne plaĉis, litere tranĉis la orelojn: «Memoru — tio estas Miŝĉenko». Ĉu Paŭĉjo intencas morti?..

— Mi pansu vin! — insiste proponis li.

— Ne! — decide rifuzis Aleĥin kaj duonflustre aldonis: — Unue...

Tamancev kaŝis la sukurkompleton, interne agordiĝante postiĉi, mallevis la kapon, malstreĉite trankvila aliris al Anikuŝin, ekrigardis kaj, kvazaŭ nur nun malkovrinte, ke tiu estas mortinta, en fortega emocio, kvazaŭ ankoraŭ ne kredante, ekkriis:

— Baĉjo?!! Baĉjo murdita?!!

Li turnis sin al la kuŝantaj sur la herbo agentoj, ĵetis febran rigardon al unu, poste al la alia kaj, kvazaŭ ĉion subite kompreninte, kun vizaĝo, tordita de malespero kaj furiozo, direktis la fingron al la «leŭtenanto».

— Vi!!! Vi lin murdis!..

— Ne!.. Mi ne murdis! Ne murdis! Tio estis ne mi! — energie ekprotestis la «leŭtenanto».

— Vi!!! Li murdis Baĉjon! Li murdis mian plej bonan amikon!!! — ĉirkaŭrigardante kaj kvazaŭ alvokante por atesto Blinov-on, la ĉefserĝenton kaj Aleĥin-on, histerie kriis Tamancev kaj en absoluta despero svingis la kapon: — Mi ne vivos!!! — Per ambaŭ manoj li kaptis la kolumon de sia malbutonita supre uniforma ĉemizo kaj abrupte disŝirinte ĝin ĝis la zono, nudigis la larĝan fortikan bruston, plene dekoraciitan per bluaj linioj de maristaj tatuaĵoj. — Kanajlo! Mi finos lin kiel kadavraĵon!!!

Kaj kun febra hasto li ekserĉis per la okuloj en la herbo ĉirkaŭe, celante la «Nagant»-on, intence faligitan de li antaŭ tio sub siajn piedojn.

— Ne!.. Mi ĵuras, tio estis ne mi!

— Ne tuŝu lin! — helpante en lia ludo, severe diris Aleĥin.

— Li murdis Baĉjon!!! — per ploreganta voĉo kriegis Tamancev, levinte el la herbo kaj tenante el la mano la «Nagant»-on. — Mi finos lin kiel kadavraĵon!!!

La antaŭnomo de Anikuŝin estis Igoro, sed ne Baĉjo, kaj murdis lin ne la «leŭtenanto», tamen tio nun havis nenian signifon. Andreo jam komprenis, ke komenciĝis la fina akordo, tiel nomata «urĝa sentripigo», kruela, sed en tiuj ĉi cirkonstancoj tute neevitebla ludo, bezonata por tuj — ĉi-momente! — ricevi de iu el la kaptitoj — supozeble de la plej malforta en volo — absolute necesajn nun informojn.

Anikuŝin dum la embusko kondutis nekompreneble kaj tre forte malhelpis, sed nun, malviva, li devis helpi: por utilo de la afero lia morto estis uzata en la ludo.

Andreo, foje jam partopreninta similan ludon, ĵetiĝis de malantaŭe al Tamancev, kaptis lian muskolan gorĝon per la maldekstra mano, kaj per la dekstra alkroĉiĝis al lia mano kun la revolvero, bone memorante, ke neallaseblas eĉ eta falso, ĉio devas esti natura, kaj lukti necesas sen ŝajnigo, plenforte. Pasintfoje al li helpis en tio Aleĥin, sed nun la kapitano kun vizaĝo, surverŝita de sango, sidis sur la herbo kaj kalkuli al lia subteno li ne povis.

— Ne tuŝu lin! — tamen ekkriadis li postuleme, montrante reagon al la ekkrioj de Tamancev. — Ĉu vi aŭdas, ne tuŝu!

— Tenu lin! Li estas kontuzita! — kriis Andreo al la ĉefserĝento, kaj tiu, hastinte al helpo, alkroĉiĝis al Tamancev maldekstre.

— Lasu min!!! — kun tordita de furiozo kaj despero vizaĝo ŝiriĝadis al la «leŭtenanto» Tamancev. — Li murdis mian plej bonan amikon!!! Li murdis Baĉjon!!! Mi finos lin kiel kadavraĵon!!!

Ĉe tio al Tamancev konvulsie moviĝadis la kapo, kaj ploregis li per tute realaj larmoj, kio jam en la pasinta fojo mirigis Andreon. Samtempe li ne forgesadis puŝadi Andreon al la genuo — ek, laboru!

La «leŭtenanto», kuŝante sur la flanko kun manoj, ligitaj malantaŭ la dorso, instinkte penis derampi, puŝante sin per konvulsiaj movoj de la piedoj; la distranĉitaj pantalono kaj kalsoneto ĉe tio malleviĝis ĝis la genuoj, nudiginte la blankajn muskolajn femurojn.

— Mi ne murdis!!! — en fortega timo kriis li. — Mi ĵuras — ne murdis! Tio estis ne mi!!!

En tiu momento Tamancev kun furioza krio: «Li murdis Baĉjon!!!» — per subita impeto deĵetis flanken la ĉefserĝenton kaj kune kun Andreo, pendanta sur lia dorso kaj intence lasinta la manon de Tamancev kun la «Nagant», alsaltis al la «leŭtenanto» kaj trifoje pafis al li, pli ĝuste, super lia kapo mem.

En la sekva sekundo li ŝovis la paftubon de la «Nagant» sub la nazotruojn de la «leŭtenanto» kaj per kalkulita movo ĝissange disbatis al li la supran lipon, strebante per tio al duobla celo: por ke tiu, surdigita, enspiru pulvan brulodoron kaj sentu sangon.

— Ne faru tion, kanajlo! — helpante en la ludo, kriis Aleĥin. — Frenezulo! Tenu lin!

— Mi ne murdis!!! Indulgu!!! — en teruro estis ploregana la «leŭtenanto». — Mi neniun murdis!!! Savu!!! Tio estis ne mi!!!

Andreo kaj la ĉefserĝento sukcesis fortiri Tamancev-on je kelkaj paŝoj, tamen, trenante ilin ambaŭ post si, Tamancev tuj denove ĵetiĝis al la «leŭtenanto».

— Ne vi?! Sed kiu?! Kiu do lin murdis?! Eble, vi ankoraŭ diros, ke vi entute ne pafis al ni?! — furioze kriegis Tamancev, taksante kaj determinante, ke la kuŝanto antaŭ li jam atingis la necesan staton kaj endas komenci la aferon. — Ĉu vi permesas al vi mensogi?! Ĉu vi permesas al vi trompi la sovetan potencon?! Eble, vi eĉ la voksignon jam forgesis?!

Andreo nun estis per forto retenanta per la maldekstra mano ne Tamancev-on, sed la ĉefserĝenton, pasiiĝintan pro la lukto, suferantan pro doloro — en la momento de la ĵetiĝo oni elartikigis al li la ŝultron — kaj nenion komprenantan.

— Se vi deziras vivi — voksignojn de via sendilo?! — almontrante per la revolvero la radiostacion, elprenitan el la dorsosako, potence postulis Tamancev kaj ree ŝovis la paftubon de la «Nagant» en la kripligitan de teruro vizaĝon de la «leŭtenanto». — Voksignojn de via sendilo?! Rapide!!!

— Mi... Mi diros!!! Ĉion diros!.. — per ploreganta voĉo haste ripetadis la «leŭtenanto». — So-To-I... So-To-I...

— Kiel So-To-I?! — interne malvarmiĝinte, ekkriis Tamancev. — Kaj Ko-A-O?!

— Ko-A-O estis ĝis la... ĵaŭdo... Kaj nun estas So-To-I!..

— Kiomope vi estas?! — iomete deflankigante la revolveron, sed ne ŝanĝante la bestan vizaĝesprimon, momente daŭrigis Tamancev. — Kiom da vi alveturis ĉi tien, en la arbaron?! Rapide!!!

— Tri...

— Kiu estas la ĉefa?!

— Jen... — La «leŭtenanto» per rigardo almontris la kadavron de Miŝĉenko.

— Lia alnomo?! Por radiogramoj! Rapide!!!

— Kravcov...

— Kaj kie estas Kulagin?! — momente postulis Tamancev. (Dokumentojn por nomo de ĉefleŭtenanto Kulagin havis Pavlovskij).

— Ĉi tie, en la arbaro... Li devas atendi nin...

«Devas!» — pro ĉagreno kaj malŝato al si mem Tamancev furioze kraĉis.

— Kaj «Matilda»? Kie estas «Matilda»?!

— Li estas ne ĉi tie... Li estas ĉe Ŝaŭlajo...

— Ĉu li estas oficiro de la fronta stabo?! — tuj demandis Tamancev (tiel supozis No To). — Kia estas lia rango?! Rapide!!!

— Kapitano... Ĉifristo de la fronta stabo...

— Ĉu vi konatigos min kun li? Se vi deziras vivi, vi simple devas min konatigi kun li! Ĉu vi komprenis?!

— J-jes...

— Kaj «Notario»?! Kiu li estas kaj kie?!

— En Grodno... Fervojisto...

— Czesław Komarnicki?! — tuj ekkriis Tamancev (tiel supozis No To). — Tuj!!!

— Czesław... La familinomon mi ne scias...

— Ĉu kunmetanto de vagonaroj?! Alta... blonda... vizaĝo longa, nazo ĝibeta?!

— Je-es... — plorsingultis la «leŭtenanto».

— Do, jene!

Rektiĝinte, Tamancev malfortigis la fingrojn, kaj Andreo, atendinta tiun ĉi momenton, per energia movo elŝiris el lia mano la «Nagant»-on kaj tuj lasis lin mem. Kvazaŭ rekonsciiĝante, Tamancev svingis la kapon kaj kvazaŭ tuta moliĝis kaj bonkoriĝis en la vizaĝo.

Tio estis neordinara, spertita dum la milito nur de kelkaj purigistoj akra sento — «momento de vero» laŭ afero, prenita sub kontrolon de la Supera Komandejo. Li sentis, ke la «leŭtenanto» ne mensogas, kaj sciis valoron de la ricevitaj de li informoj. En tiuj momentoj nur li, Tamancev, sola posedis la «momenton de vero», kaj pro la penso, ke ekzistas reala eblo jam hodiaŭ preni ankaŭ «Matilda»-n (kaj kiu faros tion pli bone, ol li, kiu?!), li perdis la spiron. Se nur No To kaj la generalo konsentos preni «Matilda»-n sub la nazo de la kontraŭspiona servo de alia fronto. Ili devas konsenti — mense li jam estis fluganta kun la «leŭtenanto» kaj Etulo al Ŝaŭlajo...

— Kia estas via nomo? — demandis Tamancev: necesis urĝe konstrui interrilatojn kun la «leŭtenanto». — Ne por la germanoj, por la patrino!

— Ser-rgio...

— Bona nomo! — aprobis Tamancev. — Do... Se ne vi murdis Baĉjon kaj donos al ni «Matilda»-n — tiam vivu! — favore, sed kvazaŭ ne tute volonte permesis li al la «leŭtenanto». — Tamen vi spiros, kiel mi diros! Se vi penos elturniĝi, ne ofendiĝu, Serĉjo... — La voĉo de Tamancev tremeris, kaj la vizaĝo iĝis funebra. — Se vi penos elturniĝi, tiam ne ofendiĝu — tio estos la lastaj minutoj de via vivo... Ĉu vi komprenis?.. Ni veturos al «Matilda» tuj! — post mallonga paŭzo promesis li. — Flugos sur aviadilo! Ni brakumos lin jam hodiaŭ!

Poste li turniĝis al Aleĥin kaj, laŭte, klare prononcante ĉiun vorton, sciigis:

— Kamarado kapitano, «avino venis»!

Tio estis konvencia signalo por malfermita transsendo per radio, signifanta proksimume: «ni prenis ilin», signifanta, ke la kerno de la grupo kaj la radiostacio estas kaptitaj.

— Ĉu tio estas ĝusta? — kun evidenta dubo eldiris Aleĥin. — Ĉu vi ĉion trapumpis?

— Ne povas esti pli ĝuste! — certigis Tamancev. — Mi responsas!

«„Avino venis“!.. Do, en ordo — ŝi venis! Dankon al dio, venis!..» Malklaraj, kvazaŭ kovritaj per ia ruĝeta filmo pintoj de betuloj kaj arbustoj estis naĝantaj antaŭ la okuloj de Aleĥin, kaj li neniel povis haltigi ilin. La kapo zumis kaj pulsis, kiel dua koro. Afliktita pro sia senhelpeco en tiuj plej gravaj minutoj, sentante, ke li tuj senkonsciiĝos, li tenis sin per lastaj fortoj — li devis ankoraŭ fari decidon. Li streĉiĝadis, penante distingi la ciferplaton de la horloĝo, alportita sur la mano al la vizaĝo mem, kaj finfine distingis: estis ok minutoj antaŭ la kvina.

La operaca ringo ĉirkaŭ la Ŝiloviĉa arbaro ĵus fermiĝis. Sep mil homoj sur tricent aŭtomobiloj kun radiostacioj kaj serĉhundoj, sapeistoj kaj mindetektiloj jam estis rondirantaj en la giganta karuselo ĉirkaŭ la Ŝiloviĉa arbarmasivo, atendante komandon komenci la operacon, kun tia peno kaj skrupulo preparitan de Poljakov kaj nun tute nenecesan...

Ĝin endis nuligi, haltigi — ankoraŭ eblis sukcesi.

— Ĉefserĝento! — Aleĥin movis la kapon, serĉante per rigardo kaj ne vidante, ne trovante la radiiston. — Urĝe transsendu al la Unua... per malfermita teksto... — kun peno estis prononcanta li. — «Kombilo ne necesas!.. Avino venis!.. Helpo ne bezonatas...» Ripetadu senĉese: — faliginte la manon kun la ŝvelinta tampono kaj mallevante la kapon, eldiris li. — Avino...

— Ripetadu senfine! — subkaptante ĉe la mentono la kapon de Aleĥin kaj per la alia mano rapide malbutonante la kolumon de lia sangokovrita uniforma ĉemizo, potence ordonis al la ĉefserĝento Tamancev. — «Avino venis! Kombilo ne necesas! Helpo ne bezonatas!..» Rapide!.. Sendu la samon en la rezerva ondo!.. Kure!!! Ek!..

Singarde demetinte la harojn, li antaŭ ĉio konvinkiĝis, ke, kvankam la sango estis plu gutanta kiel antaŭe, la kapo de Aleĥin estis ne frakasita, sed nur batvundita, kaj, ŝirinte per la dentoj fadenon, malfermis la individuan sukurkompleton.

— Estas nenio timinda!.. — alpremante al la vundo freŝan tamponon, ekscitite diradis Tamancev. — Paŭĉjo, vi estas genio!.. Ni prenis ilin!!! — elkriis li kaj, makuliĝante en sango, kelkfoje sonore kisis la vizaĝon de Aleĥin. — Vi malkovris ilin!.. Vi trapumpis Miŝĉenkon!.. Paŭĉjeto, vi eĉ ne komprenas, kia vi estas genio!..

La ĉefserĝento-radiisto jam kaŝiĝis en la arbustoj, trans kiuj troviĝis lia sendilo. En la teksto, dirita al li de Aleĥin, Tamancev notis malprecizecon: ili, sendube, bezonis helpon. Kaj anstataŭ la lasta frazo indus sendi: «Ni havas du pecojn da malvarma kargo kaj gravan malsanulon», por ke de la arborando venu serĉistoj por elporti la kadavrojn, kaj oni senprokraste sendu kuraciston por Aleĥin. Sed tion eblis sendi ankaŭ post minutoj, kaj Tamancev ŝanĝis nenion. Li ne dubis, ke Paŭĉjo diris tiel intence, por tuj, jam per la unua mesaĝo demeti de No To, de la generalo kaj de ankoraŭ tre multaj en Lido kaj Moskvo la monstran streĉon de la lasta diurno.

Turniĝinte, Tamancev rapide pririgardis ambaŭ kaptitajn agentojn; ili kuŝis dorse unu al la alia, silente, ne moviĝante, ĝuste kiel devis, ĉe tio la fortulo rekonsciiĝis kaj estis malforte movanta la kapon. Blinov kun pistolo en la mano, kiel li devis, staris preta je ĉirkaŭ kvin paŝoj for de ili.

«En ordo!.. Plenumite!» Mense Tamancev jam notis, ke la «Nemano», esence, estas finita, ĉe tio la radiisto estas sendifekta kaj sendube taŭga por funkelŝpilo, ankaŭ dua agento estas kaptita viva, kaj la radiostacio estas kaptita, krome ekzistas reala eblo preni ankaŭ «Matilda»-n, kiu, kiel klarigis hodiaŭ matene Aleĥin, speciale maltrankviligis la Superan Komandejon.

Al li glitis penso, ke post iuj minutoj grandpovaj sendiloj ripetos la plej deziratan ĉi-tagnokte ne nur de la milita kontraŭspiona servo mesaĝon pri tio, ke «avino venis», kaj tuj pri la kapto de la serĉatoj oni ekscios ne nur en Lido, sed ankaŭ en Moskvo.

Li imagis al si la infane ĝojigitan vizaĝon de No To kaj kiel tiu — se ne dio, tiam sendube lia viculo pri serĉado! — pro emocio kartavante pli ol ordinare, diros, dismovante la manojn: «Nu, f'aĉjoj... al mi mankas vo'toj!..» Kaj ne plu povante reteni plenigantajn lin emociojn, li, jam malferminte per la dentoj duan individuan sukurkompleton kaj alpremante per bandaĝo la tamponon sur la kapo de Aleĥin, per rompiĝanta voĉo senbride kriis:

— A-vi-no!.. Avinjo venis!!!


1973