Jurij German

Rusio juna

En tiu morna tempoir'
Rusio juna kaj nesperta
Fortiĝis kun genio Petra,
Streĉante l' fortojn en sopir'.
Pri la scienc' de glor' sindona
Severa ul' instruis ĝin.
Ne unu sangan lecionon
Prezentis sveda paladin'.
Sed post longtempa sorta puno
Leviĝis rus' al firma nuno.
Ja same post martela fal'
Rompiĝas vitr', hardiĝas ŝtal'.
Puŝkin1
Firmeco en entreprenoj, senlaceco en plenumo estas la kvalitoj, distingantaj la popolon rusian. Kaj se estus ĉi tie loko por rezonado, tiam montri eblus, ke la entreprenemo kaj nerompebleco en sekvado de la entreprenita estas kaj estis la unua kaŭzo de sukcesoj de rusianoj: ĉar eĉ sub la plej granda pezo de fremda jugo tiuj ĉi kvalitoj en ili ne velkis. Ho popolo, por grandeco kaj gloro naskita, se tiuj kvalitoj en vi estos turnitaj al atingo de ĉio, kio povas krei bonon socian!
Radiŝĉev2