* * *

— Mi petas vin urĝe komunikigi min kun la ministerio, generalo!

— Lasu, profesoro, ĉu indas por vi tiel emociiĝi pri ia tuarego kun liaj frenezaj pretendoj!

— Komprenu, ke mi, tuta mia ekspedicio, ni ŝuldas al tiu tute ne ia, sed bonega homo la vivon!

— Li nur plenumis sian devon!

— Mi same nur plenumas la mian. Tio estas devo de honoro por mi. Vi, militistoj, havas vian honorkodon, ni, scienciston, havas la nian. Estas malhonoro, ke la gvidisto dum jam tria semajno atendas solvon de la bagatela demando. Li vane vagas ie apud Tamanrasset. Estas bone ankoraŭ, ke la tuaregoj estas paciencaj, li ne trudiĝas al mi. Iu franco en tia okazo povus...

La generalo sulkiĝis.

— La demando estas tute ne bagatela, profesoro. Komprenu, ke ni havas la nepopularan militon en Alĝerio, kontraŭ preskaŭ parencoj de Tiressuen...

— Ho ne, araboj kaj tuaregoj — ĉu mi al vi devas klarigi...

— Estas ankoraŭ unu cirkonstanco, kiun vi ne konas. Ĵuru silenti, profesoro! Al neniu homo, en neniaj cirkonstancoj!

La interesita sciencisto konsente klinis la kapon.

— En Centra Saharo oni planas testojn de nia, franca, hidrogena bombo. Ĉu vi komprenas la tutan komplikecon de la situacio, kiu okazos, kiam la sekreto iĝos konata? Kaj ĝi neeviteble iĝos konata! Kaj ni sendos la tuaregon al Soveta Rusio!

— Ĉu testo... ĉi tie... en Saharo! — La arĥeologo estis konsternita kaj perdis la tutan dignon, restarigitan post la reveno el Tanezrufto. — Ĉu vi faros testojn?!

— Ja kie ankoraŭ ni povas trovi tiom konvenajn kondiĉojn, diablo prenu! Nu jen, vi mem konvinkiĝis! Ĉu ankoraŭ pokalon, profesoro?

La arĥeologo silente eltrinkis la alŝovitan al li aperitivon, ekfumis kaj decideme rektiĝis en la fotelo.

— Mi tamen insistos, sinjoro generalo!

— Do, mi avertis vin, sinjoro profesoro! — acide subridis la generalo. — Mi telefonis al la estro de la sudaj teritorioj de la provinco, la direktoro de la Servo de la saharaj aferoj kaj de militservantoj, sed...

— Tre komplika titolo, — subridis la profesoro. — Kaj li sendube rifuzis, ĉu ne?

— Jes!

— Do, restas la sola espero al Parizo!

* * *

La profesoro revenis en sian komfortan numeron kun sento de ĉagreno, pli granda, ol tion valoris la obstino de la generalo. Sur la polurita tablo kuŝis pecoj de antikva ceramikaĵo el la ruinoj de Tanezrufto. La arĥeologo peneseme levis pezan pecon de la artaĵo de dudekkvin-jarcenta aĝo, por centan fojon admiri la trovaĵon, antaŭĝuante sensacian mesaĝon en gazetaro. Sed strange, la venkaj rezultoj de la ekspedicio, preskaŭ iĝinta fatala, kvazaŭ paliĝis. La antaŭan helan ĝojon de esploristo, malkovrinta por la mondo ion novan, jam ne sentis la arĥeologo. Al li ŝajnis, ke la vojaĝo de la tuarego en Rusion estas per io pli grava por li, ol la antikvaĵoj, reprenitaj el forgeso en profundo de la dezerto. Interesita de la propraj sentoj, la sciencisto etendiĝis en la fotelo kaj bruligis cigaredon. Eble, la afero estas en tio, ke la subkonscia dankemo al Tiressuen estas ankoraŭ tre forta post la travivitaj malfacilaĵoj? Ne, ne en tio estas la afero! Kaj ne en tio, ke la konscienco de la homo de scienco, kiu metis kiel la celon de la vivo malkovradon kaj defendadon de la vero, estis pli malcedema, ol tiu de politikisto kaj militisto. La generalo penis ludi per lia patriotismo. Li estas filo de Francio, ne malpli amanta ĝin, ol tiu potencema generalo! Sed ne konvenas al li, homo pensanta kaj krome historiisto de kulturo, la banala militisma demagogio, la altaj vortoj pri la misio de la eŭropano, portanta kulturon al sovaĝaj aborigenoj. La dua kvarono de la dudeka jarcento klare montris al la homaro, ke ĉio ĉi estas sterko por la grundo, sur kiu lukse disfloras faŝismo. Kaj jen ankoraŭ tiu bombo — estas preparata granda venenado de Saharo! En tiu okazo la sorto de la saharaj nomadoj, eĉ sen tio tragika, iĝos simple terura!.. Al diablo tiujn pensojn! Se li povas helpi, do al Tiressuen, sed ne al la tuaregoj entute. Kaj al la tubuoj, kaj al la okcidentaj berberoj, kaj al la araboj de la nordo. Li estas nur arĥeologo, ne politikisto, ne financisto, ne militisto... A ha, ŝajne, jen en kio estas la afero — ankaŭ li havis ekde la infaneco vartatan revon, fabelan landon de infanaj libroj, poste de romanoj kaj filmoj, poste ankaŭ de strikte scienca intereso — Nordan Afrikon. Naskiĝinte en la departemento Nord, li nereteneble aspiradis al la revata lando, ŝajninta al li — kial kaŝi de si mem — multe pli bela, ol li trovis ĝin, unuafoje trafinte ĉi tien tridekkvin jarojn aĝa... Eble, tial, ke li jam estis ne juna, jam ricevis de la vivo nemalgrandan dozon da laco kaj skeptikeco? Sed la tuarego estas juna kaj same aspiras al la lando de sia revo. Estas sensencaĵo, ke li kvazaŭe subiĝis al propagando de iaj misteraj komunistoj en la centro de Saharo! Malgraŭ lia ankoraŭ nesufiĉa scio de la tuaregoj, la absurdeco estas evidenta. Eble, Tiressuen havas amatinon, same senbridan fantaziulinon, kiel li mem? Ŝi parolas al li pri misteraj landoj de la nordo, pri la plej mistera por Saharo fora kaj malvarma Rusio... petas veturi tien... Ŝi pretas al disiĝo, al danĝero, al longa atendo... Ĉio povas esti, kaj li helpos al Tiressuen ne nur pro la donita promeso, ne danke pro la savo, sed antaŭ ĉio kiel homo, scianta, kio estas revo!

La sorto favoris la arĥeologon (aŭ, eble, Tiressuen-on). La ministeriaj konatoj faris sian aferon. La profesoro enmanigis al la tuarego bileton por transafrika avio Aulef — Marsejlo kaj kvitancan libron de Internacia unio de sahara turismo.

Vintre turismaj grupoj en Rusion veturadis malofte. La tuaregon oni devis aligi al komerca delegacio, iranta al Leningrado por kvar tagoj por partopreno en fela aŭkcio. «Por li sufiĉos!» — tiel sonis la decido de la aŭtoritatoj.

* * *

La meharo, forte balanciĝante, daŭrigis sian senlacan kuradon, kvazaŭ Afaneor ĵus komencis sian kvincentkilometran vojon. Tio estis la plej bona kurdromedaro de la maljuna Lemta, kun nomo «Talak» — «Argilo», kiu notis la helflavan koloron de ĝia mallonga lano.

La nevidebla poŝto de la saharaj nomadoj transdonis al Afaneor vokon de Tiressuen. La junulino devis trovi lin ĉe rando de ergo Afarag. Ŝi ne sciis, kio devigis Tiressuen-on ne reveni al ŝi post la reveno el Rusio.

La ŝtoneca dezerta altebenaĵo — tassili — estis plene kovrita de funeloj, elfositaj de la mastro de la dezerto — sinjoro vento. Poste la tassili, malaltiĝante, estis transiranta al auker — labirinto de krutaĵoj, ravinoj, insulmontoj kaj apartaj mure krutaj krestoj. Tio signifis proksimecon de granda malaltejo — ergo. Afaneor neniam estis ĉi tie, sed ŝi estis elektanta la vojon, orientiĝante senerare, kun tiu preskaŭ senkonscia sento, kiu ŝajnas al eŭropano miraklo. En la realo nomado de Saharo, ekde la infanaj jaroj vagante en la dezerto, lernas elekti la plej bonan vojon post unu rigardo al la loko. Tiun vojon elektos ankaŭ aliaj nomadoj — jen kial tuarego facile trovas spuron de alia tuarego, ne parolante eĉ pri paso de tuta familio kun gregoj kaj vico de ŝarĝitaj kameloj. Kelkaj plej ĝeneralaj indikoj pri la situo de Tiressuen estis sufiĉaj por la junulino, elkreskinta en nomadejo.

Kiel ruĝa pordego, trabatita en la suna brilo, etendiĝis antaŭe profunda mallarĝa interkrutejo. Masivaj ŝtonaj fostoj, elĉizitaj de antikvaj sorĉistoj, iris vice ĉe ambaŭ flankoj de la interkrutejo kaj estis ŝirmantaj la tutan mondon per sia giganta palisaro. Oblikvaj elstaraĵoj de nigriĝintaj malmolaj platoj estis tranĉantaj ĉiun foston proksimume en la mezo de ties alto. Al la junulino ŝajnis, ke tio staras arabaj batalistoj, vestitaj en ruĝaj burnusoj, kun kartoĉaj balteoj sur la ŝultroj... La ensorĉitaj batalistoj rigidiĝis en atendo — ĉi tien, sur la fundon de la interkrutejo, ne atingadis la vento, senĉese fajfanta en la dezerto. Sur ĉiu vojturno ekstaradis novaj batalistoj, kaj en tiu ilia nepra aperado estis io minaca, nevole efikanta al Afaneor. Ŝi revenadis al la pensoj pri tio, kio do okazis al Tiressuen, se li ne sukcesis alveturi al ŝi sur sia Agelhok. Io okazis! Tiressuen bezonas foriĝi de la homoj kaj vojoj... Eble, li kulpiĝis antaŭ la potenco? Eble, li ne devus vojaĝi al Rusio, kaj ŝi ne devus peti lin? Ho, pli baldaŭ! Ju pli proksima estas la loko, indikita al ŝi, des pli longa ŝajnas la vojo kaj pli malrapida la kuro de la dromedaro.

Sur la fundo de la interkrutejo estis elstarantaj ŝtonaj platoj. Ĉe tia kruta malleviĝo la interkrutejo ne povas esti longa... Tio estas tinrert — flanka «alfluanto» de uedo. Baldaŭ la ruĝaj muroj iĝis grizaj, malaltiĝis, disiris, kaj Afaneor elveturis al irazzer — la ĉefa «fluejo» de uedo Tin-Hallen.

La uedo sterniĝis per strio de densa sablo, larĝa ne malpli ol du kilometrojn, rapide larĝiĝanta al la nord-okcidento, al la malaltejo de la ergo Afarag. Printempaj pluvoj sorbigis la sablon per akvo — freŝa herbo, malalta kaj maldensa, estis kovranta la tutan vastan fluejon de la uedo. El malproksime ĝiaj maldikaj tigoj donis al la fundo de la uedo aspekton de lanuga felo, kovrita de makuletoj de bluaj, oranĝaj kaj rozaj koloroj. La vento libere iradis ĉi tie, alflugante per potenca ondo el la okcidento. La delikata herbo ne povis ekzisti eĉ dum semajno sub la printempa suno, pleniĝanta de kolera forto. Tiu efemera paŝtejo — aŝeb — devis malaperi pli frue, ol al ĝi alirus gregoj. La suno forte kliniĝis okcidenten kaj nun estis blindiganta la okulojn de la dromedaro, plu kuranta per nehasta larĝa amblo. La meharo koleris, levadis la fieran kapon kun malrespekte kunmetitaj lipoj kaj, akre ekkriante, penis komprenigi sian rajdantinon, ke necesas ŝanĝi la direkton. Sed la junulino, mallevinte la kaptukon sur la maldekstran okulon, facile tiris la kondukŝnuron, kaj la flavlana kuranto obeis. La vento blovis ĉiam pli forte, alpremante la molan herbon al la grundo. Ŝajnis, ke giganta mano glatumas la verdan laneton de la uedo Tin-Hallen... La malaltaj, forte disiĝintaj bordoj subite tute perdiĝis — komenciĝis la ergo Afarag. Kelkaj svingaj paŝoj de la dromedaro — kaj, kvazaŭ ensorĉita, malaperis la verda herbo.

La surfaco de la ergo, kovrita de sablo, kavigita de tempestoj, ŝajnis sur la tuta grandega spaco tute malviva. La vento kolere muĝis, nudigante ie sekiĝintajn radikojn aŭ transĵetante polviĝintajn restaĵojn de tigoj — fantomojn de vegetaĵoj, iam verdintaj ĉi tie. Estis nek arbusto de tamariko, nek tufo da drino, nek talho — nenio viva. Kruela sekeco mortigis la ergon. Afaneor komprenis, ke Afarag nun estas fidinda rifuĝejo por homo, ne deziranta troajn renkontiĝojn. La suno estis subiranta en ruĝa polva nebulo de la okcidenta horizonto, longaj ombroj rampis sur la neloĝata ebenaĵo, alternante kun ekbriloj de ruĝa lumo sur akraj krestoj de sablaj dunoj, ankoraŭ nealtaj ĉi tie, nemalproksime de la buŝo de la uedo.

La junulino laciĝis kaj malgajiĝis. Timigantan potencon de morto spiris la grandega forbruligita ergo, la sento de soleco iĝis premanta. Eĉ la malrespekta Talak malrapidigis sian kuradon, ofte ĉirkaŭrigardante kaj rompante la egalmezuran amblon per impetoj. La vento ĵetadis al la vizaĝo manplenojn da sabla polvo, taŭzadis la veston, batadis la vangon per la rando de la kovrotuko. Peza antaŭsento premis Afaneor-on. Por forpeli la malgajajn pensojn, la junulino forturnis la vizaĝon de la vento, penante superi per gaja kanto ĝian malgajan fajfon. Afaneor ne povis veturi nokte en nekonata loko kaj serĉi vojsignojn, kaj noktado ĉi tie estas soleca kaj tro malĝoja... Kio okazis al ŝi? Ĉu la kvincent-kilometra vojo tro lacigis ŝin? Ie ĉi tie devas esti alta aparta duno — gurd... Necesas veturi al ĝi kaj poste dekstre... Ho, Alaho estas granda, tio estas Tiressuen!

La blanka Agelhok estis rimarkebla sur la pal-griza surfaco de la ergo nur por la okuloj de nomado. La junulino ekpelis sian kamelon. La vento alportis vokon de Tiressuen. Ĝoje eksonis sonora respondo de Afaneor. Ne konsciante sin, la junulino desaltis sur la teron, ne mallevante la kamelon. Kiel turo leviĝis super ŝi alkurinta Agelhok. La piedoj de la blanka meharo enprofundiĝis en sablon, kaj Tiressuen elsaltis el la selo. Afaneor estis levita de la fortaj manoj kaj alpremita al la kartoĉaj sakoj sur la brusto de la tuarego.

Ehen — leda pavilono el feloj de sovaĝaj ŝafoj, kun fosto en la centro, laŭ la moro estis ŝmirita interne kaj ekstere per hela argilo. Fidinde kaŝita sur la rando de la ergo, la pavilono de Tiressuen estis granda, kaj la junulino tuj komprenis, ke ŝia amato uzis helpon de amikoj. La amikoj de Tiressuen — kiuj estas ili? Kiaj estas ili? Afaneor nur nun ekkonsciis, ke ŝi konas neniun el proksimuloj de sia fianĉo. Kun kiu loĝas ŝia Iferlil — ĉu kun la patrino, ĉu kun parencoj? La junulino sciis, ke la patro de Tiressuen mortis, droninte dum subita inundo, kiaj okazas en Saharo post pluvegoj...

Mallongaj estis iliaj rendevuoj inter vojaĝoj de Tiressuen. Ŝi sukcesis nenion pridemandi, aŭskultante rakontojn de la amato kaj respondante al liaj demandoj. Kaj nun li revenis el Rusio... al li minacas ia danĝero! Finfine, ĉu ne estas tutegale, kiajn parencojn li havas kaj kie li loĝas! Al ŝia Tiressuen obeas la tuta dezerto, kaj ŝi bezonas nur lin mem...

La malvarma nokto elŝutis amason da glaciaj foraj steloj. La malforta flameto de la malgranda bivakfajro apenaŭ povis varmigi la malabundan manĝon. La mallumo de la nokto estis venkanta la mizeran ruĝetan lumon, la senfina dezerto iĝis nevidebla. La du gejunuloj sidis en obskuro antaŭ la vizaĝo de la granda nova mondo, malkovriĝanta al ili en vortoj kaj memoro de Tiressuen, en responda imago de Afaneor. La tuarego demetis sian kovrotukon. En larĝa blua ĉemizo sen manikoj, strikte kuntirita ĉe la zono, la fama gvidisto ŝajnis tute juna. Arda ekscitiĝo pro rememoroj pri la viditaĵoj kovris per malhela ruĝo liajn bronzajn vangojn, lumigis, kiel ĉe knabo, liajn severajn grizajn okulojn.

La tuarego parolis pri tio, kiel li veturis tra Tidikelt kaj In-Sala al Aulef, kie troviĝis granda aerodromo. Grandega avio, transfluginta la maron, transportis lin al Marsejlo. Poste oni veturigis lin en granda buso, ligita kun tuta deko da samaj. La tuta ligaĵo kuris kun monstra rapido kaj mirinda bruego. Li estis veturigita al negranda gastejo ĉe rando de la urbo, superanta per siaj ampleksoj ajnan imagon, apud kampo granda kiel ergo, sur kiu dum tago kaj nokto muĝadis tiaj gigantaj avioj, ke en ili lokiĝus deko da plej grandaj saharaj kamionoj. Malsimile al aliaj tuaregoj, opiniantaj, ke ĉiu fermita ejo estas loko de malbonaj spiritoj, Tiressuen ne timis la ĉambron. Kvankam la vivo en la gastejo premis lin, li atendis tie en izolo kaj silento tri tagojn. Poste oni sidigis lin en unu el la grandegaj avioj, kaj li denove flugis, rigardante malsupren, sed nenion vidis, krom senfina ebenaĵo el blankaj nuboj, en kies disŝiraĵoj fojfoje brilis granda akvo. Dufoje la avio sidiĝadis en iuj nekonataj landoj, sed al Tiressuen oni ne permesis malproksimiĝi de la avio. Post mallonga ripozo ree muĝis la motoroj, kaj la avio denove leviĝadis trans nubojn. La vojo estis tute ne daŭra — malpli ol taga marŝo. La avio malleviĝis en nebulon kaj sidiĝis sur glatan, kiel talak, lokon, kovritan de neĝo. Iĝis tre malvarme. Afable ridetantaj junulinoj, similaj al tiuj, kiuj servis en la avio, sed parolantaj en la franca pli malrapide kaj pli kompreneble, kondukis lin kun liaj kvin kunvojaĝantoj en malvarman, kiel tendo, buson kaj veturigis en grandegan urbon. Longe veturis ili laŭ stratoj, kovritaj de neĝo. Oni alveturigis ilin al granda griza domo sur placo, ornamita per statuo de rajdanto sur ĉevalo, kaj malantaŭe — per nepriskribeble belega domo el polurita griza ŝtono kun ora kupolo kaj altaj kolonoj el tutecaj pecoj de ruĝa granito. Tiressuen kutimiĝis al domoj kaj ne plu sufokiĝadis sub plafonoj en kaĝo de ŝtonaj muroj. Tamen li ne dormis sur la mola lito, enkonstruita en muran niĉon, sed ekkuŝis meze de la ĉambro, sur la tapiŝo, kie estis pli malvarme kaj pli multe da aero. En la sekva tago oni veturigis lin tra la tuta urbo al eĉ pli granda domo, same de griza koloro, kun larĝaj ŝtuparoj, plenigita per feloj de nekonataj bestoj. Por aĉeti tiujn felojn kunvenis komercistoj de diversaj landoj, inklude ankaŭ tiujn, kiuj veturigis lin ĉi tien. Tiressuen silente sidis en halo de tia amplekso, ke tien enlokiĝus la domo de la guberniestro en Tamanrasset, observante, kiel sur la grandegajn tablojn oni faligas ligaĵojn de feloj kaj grizhara homo ion krias, frapas per marteleto, kaj la komercistoj skribas kaj same krias. Ĉu por tio venis Tiressuen? Kion li vidos ĉi tie, en la domo de feloj? La tuarego malrapide ekstaris, ĉirkaŭrigardis, kaj, vidante, ke lin neniu atentas, eliris. Sur la ŝtuparo al li alkuris iu homo, almontrante starantan flanke nigran aŭton. La tuarego svingis la manon al li kaj ekiris perpiede, singarde kaj malfideme pririgardante renkontatojn. Tiressuen penis memorfiksi la vojon inter mornaj gigantoj de senfinaj ŝtonaj domoj, tiom altaj, ke eĉ grandaj cipresoj en interkrutejoj de Tassili apenaŭ atingus la tegmentojn.

Preterpasantoj renkontadis lin per miregaj rigardoj — estis tuj rimarkeble, ke ili neniam vidis tuaregojn. Sed iliaj rigardoj estis afablaj, junaj viroj kaj virinoj gaje ridetadis, knaboj dum ioma tempo kuris post li, kiel tion faras ĉiuj knaboj de la urboj de Saharo, Niĝerio kaj Francio.

Lin mirigis vestoj de virinoj — la kapon kaj la kolon ili envolvadis en felojn, lasante nudaj la sveltajn, sunbrunajn krurojn, ne timantajn akran venton, vipantan per seka neĝo...

Tiressuen atingis grandegan riveron. Gigantaj pontoj ĝibis super ĝi, malantaŭe altis neordinare bela flav-blanka konstruaĵo kun ora pinglo, enpikiĝinta en la malaltan, malserenan ĉielon. Ne atentante la venton, la tuarego ekiris trans la ponton kaj turnis sin laŭ la bordostrato. La rivero estis kovrita de dika glacio, iuloke rompita kaj elstaranta per akrangulaj diafanaj pecegoj, similaj al kristaloj de vitreca kvarco, kiajn oni trovas en rokoj de Tifedesto. Sub la dua ponto la rivero estis libera je tuta sia larĝo kaj rapide portis sian puran akvon de ŝtala koloro, kovritan de ondetaro sub vento. La tuarego apogiĝis al barilo el pecoj de ruĝa ŝtono, ekfumis kaj komencis mediti. La grandega urbo estis bela per speciala, malserena belo. La homoj, loĝantaj en ĝi, ŝajnis afablaj kaj ne koleraj, sed pli forte ol ajna barilo apartigis Tiressuen-on disde ili la nescio de la lingvo kaj moroj. La nomado de Saharo, milfoje farinta unuope plej malproksimajn vojaĝojn en malvivaj spacoj de la dezerto, eksentis sin ĉi tie forgesita, fremda al ĉiuj kaj necesa al neniu. Eĉ meharo ne estis kun li, por dividi lian senfinan solecon...

Jen ĝi antaŭ li, la legenda lando de rusoj, la revo de lia Afaneor. Sed kion li rakontos, reveninte al Saharo? Senutila estis lia fabela vojaĝo en aero, senutilaj estis la penoj, uzitaj por trafi ĉi tien.

La francoj estas ruzaj — ili komence ne deziris permesi, poste permesis veturi por kvar tagoj kun negocistoj, kiuj sidiĝis en la domo de feloj. Ili sciis, ke li nenion komprenos, ne ekscios, parolos kun neniu homo. Afaneor simple diris: «Veturu, rigardu kaj rakontu, kion ci vidis!» Sed kion li vidis?

Tiressuen ĉirkaŭrigardis. La urbo, malvarmiĝanta sub frosta vento, estis superŝutita de pura blanka neĝo — de la festa koloro de Saharo. Tie, sude, blankon estas malfacile konservi tiel senriproĉe pura — tio kostas multe: neĝblankaj palacoj kaj domoj, aŭtoj, tapiŝoj kaj matoj. La plej bonaj meharoj same estas pure blankaj... Sed ĉi tie blanka neĝo malavare falas de sur la ĉielo kaj ne degelas, donante al ĉio belan kaj riĉan aspekton! La ĉielo estas malalta, kvazaŭ plafono en granda domo, — kontinua kurteno de grizaj nuboj. Estas mirinde, sed la ĉielo ĉi tie estas pli malhela, ol la tero en ties festa vesto!

Tenera krepuska lumo, difuza, kvazaŭ perla, kortuŝe milda, karesanta, sed ne mortiganta homon, agordanta lin al kvieta, malgaja medito. La nokto venas ĉi tie frue, daŭras longe, sed ĝi estas multe pli hela, ol la noktoj de Saharo, kvankam pezaj nuboj senigas ĝin je la steloj kaj la luno.

Tiu lando estas plena kontraŭaĵo al la flama dezerto, forbrulanta en freneza furiozo de la suno, seka kaj ŝtoneca, nokte dronanta en nigra mallumo de senfina spaco sub pavilono de arĝentaj steloj aŭ plene priverŝita de hela lumo de la luno, kiu metas sur ĉion ĉirkaŭe stampon de sorĉo kaj de nerealigeblaj revoj...

Tiressuen ekfumis denove kaj turnis sin al la gastejo apud la templo kun ora kupolo. La tuarego rigidiĝis pro malvarmo: malgraŭ tuta lia harditeco, la vesto estis tro malpeza por tia malvarma lando. Finiĝis la tago — kvarono de la tuta daŭro de lia estado en Rusio. Tuj kiam li aperis en la malsupra halo, al li aliris malalta junulino, kiu servis kiel tradukistino por venantaj francoj. Per siaj larĝe dismetitaj okuloj kaj etaj bukloj ŝi rememorigis al la tuarego junan ŝafinon. La nomado, kun la patrina lakto ensuĉinta amon al hejmaj animaloj, neniam manĝinta ilian viandon, eble, tial rilatis al la tradukistino kun simpatio. Emociiĝante, la junulino ekparolis al Tiressuen. Ŝi rimarkis plenan fremdecon de Tiressuen de la komercaj aferoj kaj komprenis, ke li venis simple por rigardi al ŝia lando. Tamen li tre malbone scias la francan lingvon, kaj, por helpi lin en ekkono de la lando, necesas homo, scianta la araban. La lingvon de tuaregoj, aldonis la junulino, ŝi pensas, neniu scias ĉi tie. Sed lia amiko studas la araban lingvon, estis en Egiptio kaj povos esti utila al Tiressuen. En la sama vespero aperis juna gaja viro kun rufaj haroj kaj vizaĝo, prisemita, malgraŭ vintro, de efelidoj. La francaj kunuloj de la tuarego rilatis al la nova konato malaprobe. Post la foriro de la studento ili ĝis la nokto klarigadis al li intrigojn de komunistoj kaj ilian scipovon trompi kaj perpleksigi nespertajn homojn. Sed, finfine, la tuarego, altrudita al ili, nur malhelpis. Ili estis kontentaj, ke lin oni povos okupi per pririgardo de Leningrado kaj ili liberiĝos por la restintaj tri tagoj de la severa fremdulo, kiu ne trinkas vinon, nenion komprenas pri manĝo kaj dum preskaŭ tuta tempo silentas. En la sekva mateno la studento venis por gvidi Tiressuen-on. La sorto helpis al li, soleca kaj malklera vagulo, almenaŭ iomete ekkoni la landon, en kiun li trafis laŭ la peto de Afaneor...

La tuarego eksilentis kaj mediteme komencis alŝovi neforbrulintajn tigojn al la mezo de la fajro. La vento malkreskis — venis la plej malfrua, antaŭaŭrora horo de senluna nokto, kiam ekkuŝas ĉevalo kaj ekstaras kamelo. La steloj paliĝis, kvazaŭ la kvietiĝinta vento ĉesis bloveksciti iliajn fajretojn, kaj sur la ĉielo apenaŭ konturiĝis la foriranta trans la horizonton onda surfaco de la ergo. Afaneor uzis la meditemon de Tiressuen kaj faris al li demandon, kiu nun interesis ŝin plej multe.

— Tio estas tre grava, — kuntiris la brovojn Tiressuen, — kaj mi devus klarigi al ci pli frue, sed mi absorbiĝis de la rakonto. Granda malfeliĉo iras al ni, pli malbona, ol malsato, sekeco aŭ milito!

— Kio do povas esti pli malbona, ol ĉio ĉi?

— Ĉu ci memoras niajn pensojn ĉe la tombo de la filino de Aĥarĥellen? Kiel ni, tuaregoj, iĝis mastroj de la dezerto? Per kosto de rezigno de avantaĝoj de la fikshejma vivo, harditaj en multaj generacioj, kutimiĝintaj al mankoj, malabunda manĝo, varmego kaj malvarmo, ni sukcesis venki la dezerton kaj fari ĝin la loko de nia vivo, neatingebla por multe pli multenombraj kaj potencaj popoloj. Komparu nin kun la loĝantoj de oazoj — ili estas ĝenataj de la malsana aero, ĉiuj malsanas je febro, vivas en timo. En malvasteco ili komencas kaj finas sian vivon. La samon mi vidis sur la bordoj de Niĝero, kaj pravis niaj prapatroj, dirante: «Timu landon sen rokoj, kie kreskas grandaj arboj, — tie ci mortos, kaj kun ci ankaŭ cia kamelo». Nun venas la repago: rezigninte la fikshejman vivon, ni forĵetis ankaŭ eblon ricevi grandan scion kaj restis samaj simplaj batalistoj kaj brutobredistoj, kiaj estis prauloj de niaj prauloj...

— Sed ci ja lernis en franca lernejo, adoptis ilian saĝon! — ne retenis sin la junulino.

Tiressuen ekridis kaj karese forigis de sur la vango de Afaneor neobeeman buklon de ŝiaj nigregaj haroj.

— Oni al mi instruis nur paroli en ilia lingvo, kaj eĉ tion tre malbone. Eble, mi estas malkapabla? La francoj ne fidas nin, ili kaŝobservas nin, ĉiam juĝas pri ni kun suspekto... Siamaniere ili pravas! Sed ĉiuj scioj pri la mondo kaj la vivo estis en iliaj manoj, ĉar nur tra ili ni eksciadis la vojon al la saĝo de la mondo. Nun mi komprenis, kiom granda malfeliĉo estas, se la vojo al la scio estas en potenco de militaj estroj, plenaj de mensogo kaj malkuraĝo! Ni povas scii nur tion, kion oni permesos al ni! Kaj ni loĝas sur insulo de malklereco meze de la granda mondo, en kiu, kiel en dezerto post pluvoj, vigle kreskas la potenco de la scio.

— Ĉu nur en tio estas la malfeliĉo? — tenere ekdubis Afaneor. — Ci kaj mi foriru tra la Libia dezerto al araboj — tie, oni diras, estas novaj ŝtatoj, liberiĝintaj el sub la potenco de la eŭropanoj. Tie ci ricevos sciojn kaj... instruos min. Kaj ni revenos, por montri tiun vojon al ĉiuj. Kiu retenos kamelon en sabloj aŭ tuaregon en dezerto?

— La malfeliĉo estas en alio! Oni elpensis neviditan armilon — bombon, kiun la eŭropanoj mem nomas infera. Ĝia eksplodo povas neniigi dum momento plej grandan urbon, tian, kiel Parizo aŭ la urbo de Lenino, en kiu mi estis en Rusio. Eĉ pli. Post la eksplodo je centoj kaj eĉ miloj da kilometroj disflugas terura veneno. Ĝi penetras en la ostojn de homo, igas lin mortadi en suferoj, senigas je forto. Ĝi faras virojn kaj virinojn senfruktaj, kaj nenaskitajn infanojn — kriplaj. Neniu povas saviĝi de la veneno — ĝi estas en la tero kaj en la aero, en fajro kaj en akvo, en manĝo, eĉ en patrina lakto!

Afaneor en timo forŝanceliĝis:

— Tio estas tiel terura, ke ŝajnas fabelo pri malicaj ĝinoj!

— Ve, sed tio estas vero! Ĝinoj vere kreis tiun teruran aĵon. La tuta mondo estas en granda danĝero, kaj nun tiu danĝero venis ankaŭ al ni. Por fari tiujn bombojn eĉ pli teruraj kaj venenaj, ili faras elprovojn. Por tio ili elektas dezertajn, ne necesajn al ili lokojn, oferante ilin al la veneno, kaj jen la francoj elektis Saharon!

— Sed ja oni ne faros elprovon tie, kie estas homoj?

— Ne, certe. Mi pensas, ke ili prenos la plej malvivan parton de la dezerto.

— Ĉu Tanezrufton?

— Ne, tie pasas granda aŭta vojo al la lando de nigruloj. Ili, verŝajne, elektos la dezerton Tenere aŭ reg-on Amadror-on. Mi ne scias, mi nur pensas tiel!

— Sed tie vere neniu estas!

— Sed la veneno disflugos el tie al la tuta Saharo!

Afaneor mallevis la kapon kaj silentis. Tiressuen ekfumis, direktinte la rigardon en la rozan nebulon, priverŝantan la ergon ĉe la oriento. La junulino, silentinte iom, diris:

— Kaj ci, eksciinte pri tio, rakontis al aliaj? Kaj pro tio la militistoj komencis persekuti cin?

La tuarego kapjesis, ĵetinte atentan rigardon al Afaneor.

— Kaj ci sentas, ke ci devas tion fari... mi la samon farus sur cia loko kaj... mi faros kun ci aŭ sola!

Tiressuen abrupte leviĝis.

— Ĉu ci deziras helpi al mi? Ĉu ci estos kun mi? Tio estas tiel bona, ke eĉ estas malfacile diri! La francoj — ili pensas, ke niaj virinoj estas samaj kaptitinoj de la viroj, kiaj ili imagas al si arabinojn! Tial ci ne estos suspektata de ili, kaj tion, kion scias virinoj, scios ĉiuj!

— Jes, mi penos — kaj filoj ekscios de la patrinoj, viroj — de la amatinoj, nepoj — de la avinoj!

— Sed ci estos en granda danĝero. Se oni ekscios, oni ne indulgos cin!

— Sed kion ci deziras fari? — obstine kuntiris la brovojn la junulino. — Ci rakontos ĉion... kaj poste? La francoj havas kirasaŭtojn, aviojn, ili viŝos de sur la vizaĝo de la tero la manplenon da tuaregoj... Ĉu eblas rezisto?

— Rezisti estas senespere — la dezerto estas tute malfermita de sur la aero, kaj ni sur ĝi estas facile atingeblaj por avioj. Sed la tutan popolon ekstermi oni ne permesos — ankaŭ tion mi eksciis! Nun estas alia tempo, kaj ĉiu lando jam ne povas fari ĉion, kion deziras, en sia tereno. Ekzistas kunveno de la unio de la landoj, ekzistas cia aspirata Rusio — ĝi jam elpaŝadis por defendo de araboj. Kaj ni ne permesos alveturigi la venenan bombon kaj al Tenere, kaj al Amadror! En la dezerto ekzistas sekretaj fontoj, ne indikitaj sur francaj mapoj, ekzistas ankaŭ bonaj rifuĝejoj. Se Alaho aljuĝis morton al nia popolo, do ĝi mortos kun armiloj en la manoj, sed ne mortaĉos pro la terura veneno, kiel fava hundo de oazano!

La junulino alpremiĝis al Tiressuen, ĉirkaŭvolvante lian kolon per siaj brunaj maldikaj manoj.

— Ĉu ci donos al mi, — la varmega pura spirado karese tuŝis la vizaĝon de la tuarego, — tion... — la junulino almontris la fusilon, apogitan al la fosto de la pavilono, — mi scipovas pafi!

— Poste! Nun pli necesas cia vorto kaj ciaj kantoj.

— Mi komprenis! Sed kiel ci eksciis pri la malnobla afero, intencita de la francoj? Ĉu en Rusio? «Ekloĝu sub tegmento en urbo, kaj malnobleco eniros en viajn korojn!» — pravas la malnova proverbo.

— Ne! Ĝi pravis por la praavoj en nia malgranda mondo! Mi eksciis pri ĉio ne en Rusio — en Francio. Ankaŭ tie estas homoj, multaj homoj kun puraj koroj. Ili defendas nin, ili skribas, krias, pentras — faras ĉion, por ne permesi veneni Saharon. Kaj ankoraŭ multegaj homoj en ĉiuj landoj...

— Do kial oni ne malpermesas entute tiujn inferajn bombojn?

— Ekzistas landoj, kie la popolo estas sub jugo de la potenco, des pli forta, ju pli alta iĝis la forto de la armilaro. Iam, se morta danĝero prenos iliajn gorĝojn, la popoloj leviĝos, neglektante la morton, kaj nenia armilaro savos la arogantajn potenculojn. Oni trovos la plej profundan kavernon sur la tero kaj enfosos tie por ĉiam la teruran kreitaĵon de la malicaj ĝinoj.

— Kaj nun?

— Pardonu ilin, ili ne estas batalistoj! Ankaŭ estas tre malbone, ke al la homoj oni tiel multe mensogis, ke ili ne plu fidas unu al la alia, ili fidas al neniu, nek al tiuj, kiuj venis por malfermi iliajn okulojn kaj savi ilin. Tio estas la plej granda malfeliĉo por la popoloj de Eŭropo.

— Ho jes! Pli bone estas centfoje erari, kredinte noblan fabelon, ol rifuzi ĉion, penante esti pli saĝa, ol la koro! Sed kion vidis cia koro en Rusio? Nun mi scias pri ci, mi iras kun ci, sed ci ankoraŭ ne diris al mi ĉion pri la vojaĝo...

— Nun estas tre malfrue. Morgaŭ ni veturos al la ihagarenoj de cia tribo. La vojo estas longa, kaj ci ekscios ĉion, kion mi vidis!


La kameloj eliris el la uedo kaj ekiris laŭ longa montetvico super la maro de altaj dunoj. Akraj, fleksitaj pintoj de la sablaj montetoj estis farbitaj de la suno, kiel miloj da kurbaj sabroj el brilanta oro, disĵetitaj sur la ebenaĵo. Varmega vento estis iomete moderiganta la ardon de la sunaj radioj, verŝiĝantaj sur la teron per torentoj de fajro. Meharoj ne ŝatas kuri unu apud la alia. Tiressuen devis streĉadi la voĉon, daŭrigante siajn rakontojn. Sub fajfado de la dezerta vento li parolis pri la juna amiko el la rusa urbo, kiu ne faradis al li trudajn demandojn, per kiaj ĝenadis lin francaj gazetistoj. Li gardis Tiressuen-on de troa scivolemo, kaŭzata de lia neordinara vesto, kaj penis nur montri al li kiel eble plej multe.

La tuarego memoris viziton al grandega fabriko, kie homoj en oleitaj kostumoj lerte regis nekompreneblajn maŝinojn. Metala polvo penetris en iliajn vizaĝojn kaj manojn, pro kio ĉiuj ili ŝajnis pli nigraj, ol aliaj homoj de la rusa popolo. Tie, kie oni estis fandantaj ŝtalon, la laboro ŝajnis al tuarego inda je la inferaj spiritoj — ĝinoj. Sed tie estis ne ĝinoj, sed afablaj homoj, kiuj renkontadis Tiressuen-on tiel simple kaj malkaŝeme, ke al la tuarego ŝajnis, ke li delonge konas ilin.

Tiressuen memoris ankaŭ gigantan palacon, plenigitan de pentraĵoj. La tuarego longe iris laŭ senfinaj altaj haloj, ĉirkaŭpendigitaj per pentraĵoj de la planko ĝis la plafono. La pentraĵoj similis unu la alian, montrante per malhelaj, palaj farboj homojn de granda amplekso, ial nudajn, malbelajn, kun kadukaj kaj malfirmaj korpoj. Tiuj homoj jen estis mortigantaj unu la alian, jen estis humile kuŝantaj ĉe la piedoj de ferocaj regantoj, jen estis tromanĝantaj nekredeblan kvanton da manĝo. Nemalofte sur la pentraĵoj, amplekse pli grandaj ol ehen, estis montrita nur manĝaĵo — abomenaj amasoj de buĉitaj animaloj, aĉaj fiŝoj kaj grandaj araneoj, fruktoj kaj panoj...

Perpleksa Tiressuen petis foriri de tie plej baldaŭ, sed la junulo, gaje ridante, kondukis lin pluen. Ili pasadis laŭ belaj, kiel en la paradizo, marmoraj blankaj ŝtuparoj, inter altaj kolonoj el roza aŭ griza polurita ŝtono. Li vidis ĉambrojn, tute tegitajn per malhela ligno aŭ per platetoj de belega lazur-verda ŝtono, kadrita per oro (bronzo, kiel diris lia akompananto-studento). Blankaj statuoj de nudaj virinoj de mirakla belo staris kaj kuŝis en galerioj kaj ŝajnis modlitaj el solidiĝinta nehela lumo, verŝiĝanta de la griza ĉielo tra la grandegaj fenestroj, dense fermitaj per vitroj...

Fine pacigis Tiressuen-on kun la palaco de la norda urbo unu halo en la profundo mem de la fabela domo. Kovritaj per arĝenta farbo blankaj poluritaj muroj ŝajnis perlaj. Alte supren estis forirantaj rondaj arkoj, de kiuj pendis brilantaj lustroj el miloj da tajlitaj pecetoj de kristalvitro, ŝanĝbrilantaj per ĉiuj koloroj de ĉielarko. Brilis la glata planko el rondoj de griza kaj blanka marmoro. En niĉoj dekstre kaj maldekstre laŭ konkoj, elĉizitaj el marmoro kaj enkonstruitaj en la murojn, per travideblaj gutoj fluetis akvo. En ĉiuj muroj estis muntitaj grandaj speguloj ne kun ordinara akra kaj malviva brilo, sed de pala, iom grizeta tono, kiun donas nur vera arĝento. Altaj fenestroj estis elirantaj al la larĝa rivero. La vasto de glacio kaj neĝo kaj la lumo de la ĉielo trans la fenestro kuniĝis en unuaĵon kun la arĝente blanka kristala-spegula-marmora halo. Tio estis tia nepriskribeble mirakla vidaĵo, ke la tuarego longe staris en silento, kaj lia gvidanto maltrankviliĝis. Tiressuen eksentis, ke tra tiu halo li unuafoje eniris en la animon de la norda lando. La tuarego komprenis la nekonatajn konstruintoj kaj ilian grandan amon al tiu travidebla mondo de sensuna perla lumo, de malvarmo kaj de puro, tiom alta, ke ĝi ŝajnis ne tera...

Afaneor ekkriis pro admiro, kaj Tiressuen revenis al la realo. Malproksime antaŭen estis foriranta la or-bruna dezerto, kaj per du blindigaj makuloj brulis fore malgrandaj lagetoj.

— Ankaŭ niaj meraja-oj, — ekkriis la junulino, — redonas la saman potencan lumon, kiun faligas la suno de nia lando! Kaj en ĝi estas komprenebla por ni belo kaj forto...

— Nia lumo estas tro malkvieta. Ĝi ne permesas pensi, koncentriĝi, senti, same kiel spiri — profunde kaj longe. Ĉi tie la homo meditas, kantas, kolektas saĝon kaj feliĉon nokte, dum tie, norde, oni faras tion tage, kaj ili havas pli multan tempon por laboro kaj pensoj...

— Kaj tial ili atingis pli grandan saĝon kaj arton, ol ni! — aldonis Afaneor.

Tiressuen haltigis la meharon.

— Ĉi tie necesas turni orienten, tien. — Li almontris malproksiman montan ŝtupegon, unu el la nordaj branĉoj de Tifedesto, envolvitan en nebulon de varmega aero, nekredeble misformanta ĝiajn konturojn. — Tie pasas aŭta vojo, — daŭrigis la tuarego, — kaj ni krucpasos ĝin nokte. Nun ni trovos rifuĝejon por la tempo de la tagmeza varmego. Ni veturos dekstren kaj malleviĝos en la auker-on.

...Afaneor kuŝis sur malmola kamellana kovrilo kaj aŭskultis Tiressuen-on sub akompanado de ĝemoj, suspiroj kaj krakado, simila al frapado de vipo. Tio estis sonoj de ŝtonoj, krevantaj pro suna varmigo, — ĥoro de plendoj de la malviva materio pri senkompata detruo.

Tiressuen plu parolis pri Rusio. La forto de la homa memoro estis venkanta la naturon kaj transportanta Afaneor-on trans milojn da kilometroj, en la landon, kiun unuafoje vizitis homo de Saharo.

En la tago de la vizito de la arĝenta halo — la tria, antaŭlasta tago de lia estado — al la gvidanto de Tiressuen aliĝis ankoraŭ tri junuloj. Ili kondukis la tuaregon vespere al ahalo — muzika kunveno en speciala templo, kiu estis same grandega, kiel ĉio, kion renkontis Tiressuen en la urbo de Lenino. Miloj da homoj partoprenis en la kunveno, sed nur kiel spektantoj. En ahaloj en Rusio kantas kaj dancas zorge instruitaj kaj speciale naturdotitaj homoj, kiuj vivas per mono, ricevata kontraŭ rajto de ĉeesto en la kunveno.

Por Tiressuen pagis liaj gvidantoj kaj sidigis lin en blanka kesto, apartigita de la tuta halo per barilo, tegita de ruĝa veluro. La gvidantoj klarigis al la tuarego, ke ĉi tie kunvenis tute ne la tuta urbo, sed malpli ol milono de ties plenaĝaj loĝantoj. La kvanto de la homoj kaŭzis al Tiressuen miron, miksitan kun timo. Se oni kolektus ĉiujn plenaĝulojn de la tribo de kel-ahaggar-oj, do ili enlokiĝus en tiu blanka halo, ornamita per skulpta ortavolo kaj ruĝa veluro...

La akompananto de Tiressuen komencis klarigi la spektaklon — fabelon pri junulinoj, kiujn transformis en cignojn malica sorĉisto kaj kiujn liberigis amo de junulo al la reĝino de la cignoj. La tuarego komprenis el la klarigoj, ke cignoj estas grandaj blankaj birdoj, similaj al anseroj, sed pli majestaj kaj belaj. Tiressuen iam aŭdis kaj vidis sovaĝajn anserojn, traflugantajn super la okcidenta parto de Saharo.

Estingiĝis la lumo. Orkestro el cent homoj kun iaj forte kaj bele sonantaj muzikiloj komencis melodion, tuŝintan la koron de la tuarego. Per sonora alvoko akordis arĝentaj trumpetoj. Maltrankvilaj kaj sopiraj, ektiris sin en senfinan foron vokoj, kvazaŭ vere adiaŭaj krioj de flugantaj anseroj. Ili malfortiĝadis kaj iĝadis ĉiam pli sonoraj, nun rememorigantaj al Tiressuen pri tiuj misteraj sorĉaj sonoj, kiuj signifas por iuj homoj ilian mortan horon, — la kanton de sabloj antaŭ forta sabla tempesto. Aŭdis ilin ankaŭ Tiressuen — la sonorajn kriojn de arĝentaj trumpetoj, portantajn stuporon kaj konscion de kondamniteco. Sed ĉi tie la potencaj trumpetoj subkaptis lin kaj portadis, kiel sur flugiloj, turmentadis per atendo de io bela kaj maltrankvila. Violonoj ĥore subtenis ilian strebon kaj transformis ĝin en kirlon de furiozaj sentoj — serĉoj kaj malkvieto...

La tuaregoj estas muzikema popolo, kaj Tiressuen, unuafoje eksciinte, ke en la mondo ekzistas tia muziko, forgesis pri si mem.

Atendinta iom moke la eŭropan ahalon, opiniante, ke la eŭropanoj ne ŝatas entuziasmiĝi pri fabelaj fantazioj, disvastiĝintaj inter nomadoj de Saharo, la tuarego estis neatendite kaptita kaj venkita de la rusa muziko.

Ĉio estis neordinara en la admirinda spektaklo — kaj pompaj scenoj de kortegaj baloj, kaj mirindaj dekoracioj, farantaj la fabelon realaĵo. Sed la tuarego tuta transformiĝis en aŭdon kaj atenton kaj ne povis deŝiri la okulojn disde la junulinoj-cignoj kaj ilia reĝino. Antaŭe Tiressuen vidis en Bu-Saad famajn dancistinojn de la tribo uled-nail de sur la montoj de Amo — junulinojn, pri kiuj en la tuta Afriko oni diras, ke ili havas okulojn kiel fajraj muŝoj, la krurojn de gazeloj, kaj la ventroj estas pli moviĝemaj kaj rapidaj, ol la lango de ĥameleono. La ventrodanco esprimadis nelacigeblon kaj fleksiĝemon, mirindan moviĝemon de ĉiuj muskoloj de la korpo, furiozajn, preskaŭ kolerajn impetojn de pasio kaj same mirigadis per afekcianta arto. Sed la tuarego ne povis imagi, ke la arto de danco povus esti tiom perfekta. La sveltaj junulinaj korpoj en miloj de tornitaj movoj esprimadis ĉiujn nuancojn de sentoj, regantaj la homon. Ne necesis eĉ aŭdi la muzikon, por kompreni la okazantaĵon. Tiressuen vidis, ke belo de homa korpo povas esti same pura kaj lumporta, kiel la blankmarmoraj artaĵoj, viditaj de li en la palaco-muzeo. Ne, malĝuste, centoble pli bela, ĉar ĉi tie estas la vivo mem en neelĉerpebla riĉo de moviĝo de ĝiaj fleksiĝemaj formoj!

La muziko kaj la danco unuiĝis... Tira kaj malgaja kantado de la violono forflugadis supren, kiel radio de soleca stelo, kaj la blanka junulino-cigno same strebis forflugi post ĝi en sopiro de vekiĝanta amo kaj en malĝojo, ke ne povos efektiviĝi la pasio, malpermesita al ŝi...

Kaj la sonoranta muziko, kaj la travidebla lumo super la nokta lago, kaj la blankaj junulinoj-birdoj kuniĝis en saman harmonion de kristal-arĝenta blankeco, kiel la neordinara halo en la palaco de strangaj pentraĵoj, kiel la neĝa urbo mem sur la larĝa glacikovrita rivero.

Alia muziko, same kanteca, sed pli obtuza kaj basa, avertanta per glitantaj malbonkoraj notoj de akra disonanco, akompanis la dancon de la nigra cigno. La strikte vestita en nigra veluro tornita korpo de la junulino fleksiĝadis en alvoko de malhelaj sentoj, traŝiriĝintaj en moke jubilanta muziko de sukcesinta trompo... Egalmezure ĝemadis kaj batiĝadis en malespero la melodio de perdita espero kaj kondamniteco, malpezaj ekflugoj de violonoj reflektadis kantecajn plendojn de la junulinoj-cignoj, kliniĝantaj antaŭ la sorto en blua luna lumo...

Kaj renaskiĝo de la antaŭa amo en la sama strebo de la kantantaj violonoj, finiĝinta per venko super la obtuzaj disonancoj de trompo kaj perforto...

Tiressuen estis afekciita de la muzika kunveno, kian li neniam antaŭe vidis. La kristale puran muzikon akompanadis danco, same perfekta, kiel tajlita juvelŝtono. Ritme ŝanĝiĝantaj pozoj de la cigna reĝino ŝajnis al la tuarego literoj de mistera tifinago, aŭgurantaj al li specialan sorton, plenan de neatenditaĵoj. Al li estis malfacile kredi, ke la junulinoj-cignoj estas simplaj mortemulinoj, sed ne sorĉistinoj aŭ hurioj, senditaj de la ĉielo al la norda lando. La akompanantoj kredigadis la tuaregon, ke la sola diferenco de la dancistinoj disde ĉiuj aliaj homoj estis nur longa — ekde kvinjara aĝo — instruado pri la danca arto.

Tiressuen petis montri al li unu el tiuj junulinoj, kaj se tio estus ebla, do li revus rigardi al la cigna reĝino mem. La gvidantoj interkonsiliĝis kaj promesis, ke ili petos ŝin pri tio morgaŭ, sed ne nun, post la malfacila spektaklo. Tiressuen rememorigis, ke morgaŭ estas la fino de lia estado en Rusio. Sed la junuloj ne trompis lin. La tuaregon oni invitis al veturo en parkon sur la insuloj, kaj la reĝino de cignoj mem konsentis partopreni ĝin. Tiressuen miregis, ekvidinte nealtan helharan junulinon, tian simplan kaj modestan, ke per la unua rigardo li povis trovi en ŝi nenion komunan kun la hieraŭa sorĉistino de danco kaj belo. Griza dika palto, ligita sur la talio per larĝa zono, koketa infana ĉapeto sur la densaj helaj tonditaj haroj, grandaj, iomete malgajaj grizaj okuloj... Nur neordinara eleganteco kaj malpezeco de la movoj, ia ne forlasanta la junulinon interna koncentriteco povis suflori al atenta rigardo, ke antaŭ ĝi estas elstara artistino. La spirita fajro, farinta la junulinon la reĝino de cignoj, kvazaŭ estis tralumanta elinterne, malkaŝante longajn jarojn de korpa kaj spirita trejnado, abstinado en manĝo kaj plezuroj — tion, kio estis proksima kaj komprenebla por la tuarego.

La aŭto iris laŭlonge de neĉirkaŭvidebla neĝa ebenaĵo, kiel oni diris poste — glaciiĝinta maro, sub larĝbranĉaj pinoj kun ruĝ-lila ŝelo. Poste ili iris perpiede laŭ padoj, tratretitaj en neĝo, kaj trafis en boskon de grandegaj arĝente blankaj arboj. Ĉie, kie povis atingi rigardo, staris neĝblankaj trunkoj, ornamitaj de nigraj strekoj. Maldikaj nigraj branĉetoj supre estis sen folioj. Ili defalis en la longa kaj severa malvarma sezono...

Subite la kovraĵo de pezaj nuboj disŝiriĝis, malferminte la ĉielon de tre intensa lazuro. La suno bruligis per milionoj da brilantaj fajreroj la grand-eran neĝon, ne tuŝitan de ventoj.

— Rigardu, rigardu! — ekkriis la reĝino de cignoj.

Kaj Tiressuen turniĝis, kompreninte la ekkrion de la fremda melodia lingvo. La junulino estis almontranta supren.

La glacio sur la blankaj arboj komencis degeli. Alte en la serena lazura ĉielo iliaj branĉoj interplektiĝis kiel arĝentaj fadenoj kun perloj. Sur la fleksiĝemaj branĉetoj ekpendis akvaj gutoj — en la suna lumo ili brulis kiel diamantoj super aliaj malhelaj kaj pikaj arboj, kovritaj de pufaj turbanoj de neĝo.

Subite la brilanta perla-arĝenta-diamanta reto, pavilone disetendita en la senfunda bluo, estingiĝis. Malaltiĝis la kovriĝinta de nuboj ĉielo, pli malhela, ol la tero. La verdo de la pikaj konusaj arbetoj iĝis tute nigra. Per fantomaj strioj estis kurantaj for nudaj arbustoj. Grandaj brilantaj flokoj estis falantaj malrapide, turniĝante en la senventa aero, plenaj de kvieto, neimagebla en Saharo.

Sed pli hele ol la kreita de frosto diamanta pavilono eklumis la grizaj, klaraj junulinaj okuloj, levitaj al Tiressuen. Neĝeroj per brilanta krono kuŝiĝis sur la harojn, elŝoviĝintajn el sub la ĉapo, degeladis sur la pintoj de la longaj okulharoj, sur la ruĝa fleksiĝo de la lipoj.

Freŝa, speciala odoro de degelanta neĝo iris de la ruĝiĝinta vizaĝo, kaj la haroj, saturitaj de frosta aero, estis eligantaj varman aromon de la vivo. Kaj la tuarego, admirante tiun fremdan kaj senfine foran junulinon, eksentis kontraston inter la malvarma vintra belo, teksita de la senkorpa lumo, kaj la homa viva ĉarmo. Nun Tiressuen komprenis ĉion ĝisfine. La sensuna kaj malvarma lando, surŝutita de neĝo, katenita de frosto, naskadis samajn vivajn, ardajn homojn, plenajn de aspiro al belo kaj kapablajn krei ĝin, ornamante la vivon, same kiel la flama seka tero de la sudo. Pravis la filino de Aĥarĥellen, celante siajn revojn post El-Issej-Ef al Rusio. Estis malfacile por la rusoj vivi en tia severa lando, sed ili nenien foriris de sia sorto, same kiel faris la prauloj de la tuaregoj. Ili hardis la korpon kaj la animon en la frosta blanko de la nordo, kiel la tuaregoj — en la flama nigro de la montoj kaj ebenaĵoj de Saharo! Jen kial la animo de la rusa homo rigardas pli profunde en la naturon kaj sentas pli riĉe, ol la animo de la eŭropano, jen kial El-Issej-Ef tiel bone komprenis la dezertajn nomadojn, kaj tiuj — lin!

La kvar tagoj en Rusio traflugis momente, sed li tamen sukcesis senti, kompreni la landon per la koro, sed ne per la racio, ĝuste kiel konsilis al li Afaneor. Li revenis kiel heroldo de praveco de la filino de Aĥarĥellen!

Kaj ankoraŭ eksciis Tiressuen tute strangajn aferojn. Kvazaŭe ekzistas tiaj divenoj aŭ legendoj, ke la tubuoj kaj la tuaregoj estas proksimaj parencoj kaj ili ambaŭ konsistigas unu ekstreman finon de maldika branĉo, etendiĝinta el la nokto de la pasintaj jarcentoj. La alia fino de la sama branĉo etendiĝas en vastajn stepojn norde de la Nigra maro — la prapatrujo de la rusa popolo. Kaj ambaŭ finoj kuniĝas en la komuna bazo — en komunaj prauloj ie en la stepoj de Meza Azio kaj montopiedoj de la grandegaj montovicoj trans Irano.

Tiressuen eksilentis kaj ekfumis, denove travivante ĉion fiksiĝintan en lia akra memoro. Afaneor silentis, kuŝante ĉe la piedoj de Tiressuen, ĝis tiu glatumis ŝiajn taŭziĝintajn harojn. La junulino levis al li siajn fajrajn okulojn kaj konfuzite demandis:

— Ĉu ili estas tre belaj?

— Kiuj?

— La junulinoj-cignoj kaj ŝi... ilia reĝino?

La tuarego ekridis:

— Tre belaj. Kaj en la vivo, kaj en la muzika kunveno. Belaj tiel, ke estas malfacile kredi. Sed mian nigran, trabruligitan de la suno Afaneor-on mi ne fordonos kontraŭ ili ĉiuj. Ci mem estas mia suno, kaj same flama, kia ĝi estas ĉi tie, super mia kaj cia lando. Ci estas mia elektitino, kaj sekve, estas pli bona ol ĉiuj virinoj sur la tero, kvankam ili estas tre multaj kaj malsamaj. Sed mi amas cin kaj la vivon mi dividos nur kun ci!


La nokto estis senluna kaj senventa, kiel tie, en la fora nordo. Sed la aero de la dezerto estis travidebla, kiel malhela lumo, kaj la eterne sennuba ĉielo estis proksimiganta la stelojn al la tero, pro kio la tero kvazaŭ estis kuniĝanta kun la senfina spaco. Iam, tre antaŭlonge, la antikvaj egiptoj adoris la universalan spacon, nomante ĝin Paŝt, kaj la universalan tempon — Ŝebek. Ambaŭ diaĵoj estis enkorpigitaj en la dezerto, kvazaŭ kuniginta ilin en unuaĵon, senfundan kaj silentan, en kiu dronis ĉiuj pensoj, penoj, oferoj kaj la vivo mem de sennombraj kaj sennomaj generacioj de homoj. La modernaj loĝantoj de Saharo ne sciis pri tio, sed, same kiel la antikvaj egiptoj, sentis sian ligon kun la senfineco de la spaco kaj tempo, forflugante per rigardo kaj penso en la noktan dezerton. Tamen nun la dezerto jam ne ŝajnis al ili universala. Kiel lago de malviva kvieto kaj silento, ĝi estis ĉirkaŭita de vivo de multaj landoj, strebanta ĉion plenigi kaj ĉion obeigi al si.

La tuaregoj sciis nun, ke ĉiam pli forta iĝas la potenco de la homo kaj ĉiam pli granda — lia malforteco antaŭ de li mem kreitaj danĝeroj, kiaj ankoraŭ ne ekzistis en la antaŭa mondo. Ke sur la tuta grandega planedo okazas batalo por justeco kaj feliĉo, ke la nevenkebla eŭropa civilizo mem ronĝas sin elinterne kaj ĝia plena de kontraŭdiroj mondo devas cedi al alia, pli perfekta.

La blanka kaj la flava meharoj estis anhelantaj post longa kurado, malrapide leviĝante sur larĝan ŝtupegon de montarbranĉo de Tifedesto.

— Hodiaŭ estas nokto de malvarma fajro! — ekkriis Afaneor, movante la manon laŭ la kolo de sia dromedaro kaj kaŭzante per tio multajn bluajn sparkojn.

Elektraj noktoj estas nemaloftaj printempe en montoj de Saharo. Ju pli alte leviĝadis la rajdantoj, des pli forte ŝutiĝadis sparkoj de la lano de la animaloj kaj de ilia propra vesto. La interkrutejo, servanta kiel pado sur la altebenaĵon, sinuis per blueta flagranta rivereto en netravidebla mallumo inter nigraj muroj.

Ĝi kondukis la vojirantojn en negrandan cirkosimilan kavon kun ŝtupaj randoj, ĉirkaŭ kiu staris akraj rokoj de nigra diorito, polurita de ventoj kaj la suno. Ĉiu roko estis ĉirkaŭita de malforta helblua flagrado, sur la pinta akraĵo densiĝanta en torĉon de blua fajro. La profundegan sensonecon rompadis nur facila frotado de la kamelaj piedoj. Afaneor kaj Tiressuen silentis, sentantaj sin en la malpermesita lando de la ensorĉita Tifedesto, apartenanta al alia mondo, ol la maltrankvila kaj revema vasto de Saharo.

Malrapide leviĝis ili sur la altebenaĵon, kaj en la malhela vasto momente malaperis la magio de la bluaj torĉoj. Tiressuen haltigis la meharon, demetis la kaptukon kaj fiksaŭskultis. El malproksime, de sur la vojo, kiun ili ĵus krucpasis, kreskis egalmezura bruo. Disverŝiĝis, proksimiĝante, lumo de aŭtaj lumĵetiloj. La junulino deziris deseliĝi kaj kuŝigi la kamelon, sed la tuarego haltigis ŝin:

— Ili estas blindigitaj per la propra lumo!

Malsupre, el trans la vojturno, aperis la unua aŭto. Longa, sur ses altaj radoj, kun malalta karoserio el kirasaj platoj, ĝi diferencis disde siaj pacaj fratoj, kiel diferencas krokodilo disde labora bovo. Io reptilie kolera kaj malsprita estis en ĝia plata antaŭa parto kun brulantaj, larĝe sidantaj lumĵetiloj kaj kun flanka verŝlumilo. La kirasaŭto estis ĵetiĝanta laŭ la sinua vojo, vipante per la radioj ĉiuflanke, kvazaŭ spurante iun. Poste unu post la alia aperadis samaj krokodilsimilaj kirasaŭtoj, same ĵetiĝadis de unu flanko al la alia kaj forkuradis suden en nuboj de polvo, oranta en lumo de iliaj lumĵetiloj. Obtuze, tede kaj obstine muĝadis la motoroj, laŭte susuradis sur la ŝutro la larĝaj pneŭmatikoj, minace elstaradis antaŭen la paftuboj de mitraloj kaj rapidpafaj kanonoj. La forto de la Okcidento, senceda kaj senkompata, tiriĝis per ŝtala vico sur la dezerto. Afaneor ĵetis maltrankvilan rigardon al Tiressuen kaj rigidiĝis. Blua flamo estis ĉirkaŭfluanta la tuaregon ekde la kapo ĝis la piedoj, striiĝis laŭ la kamelo, brulis per altaj fajroj sur la oreloj kaj la naza bastoneto de la meharo. La bronza vizaĝo de la tuarego en la kadro de la blua lumo ŝajnis gisita el krudfero kaj ricevis nehoman klarecon kaj firmecon. Tiressuen eksentis la rigardon de la junulino kaj metis sur ŝian demetitan kubuton sian fortan manon. Afaneor ekrigardis kaj komprenis, ke ŝi mem estas ĉirkaŭverŝita de sama blua fajro.

«Ĉu ci ne timas?» — per rigardo demandis ŝin la tuarego.

«Ne!» — same respondis Afaneor.

La du rajdantoj sur la altaj, kiel turoj, kameloj staris inter nigraj rokoj super la rampanta malsupre vico da kirasaŭtoj.


1958–1959