Ĉapitro VII

Vekiĝo de Hesiona


Tais pasigis en izolo kvin tagojn, neniun akceptante. Ŝi kuŝis sterne en duonmallumo de la dormoĉambro kaj enlasadis al si nur Hesiona-n, kiu penis devigi la sinjorinon manĝi. La amikeco kun la tebanino, kiu firmiĝadis iom post iom, malgraŭ la afekta penado de Hesiona konduti kiel servistino, nun por soleca kaj malfeliĉa Tais fortiĝis subite simile al amo. Fakte, Tais delonge kaj firme alligiĝis al la «serpentidino». Estis malfacile ne ekami la kuraĝan, puran kaj belan filinon de Beotujo.

Tais eliris unufoje vespere, por ĝisiri la templon de Nejto. Tie ŝi eksciis, ke la delosa filozofo kaj lia disĉiplo-poeto forveturis en Helenujon jam antaŭ la novluno. La spartanoj forveturis same. Memfiso, komence malkvietigita de la triobla murdo, baldaŭ forgesis pri ĝi en novaj eventoj, kaj antaŭ ĉio — en atendado de Aleksandro.

Tais luprenis ĉevalon por Hesiona. Preskaŭ ĉiutage ambaŭ virinoj faradis malproksimajn rajdajn promenojn. Tais dresadis Salmaaĥ-on. Hesiona neniam pensis, ke eblas tiaj trukoj kaj tia reciproka kompreno de la rajdantino kaj la ĉevalino. Tais malleviĝadis laŭ neimageblaj krutaĵoj sur sablaj deklivoj de Nilaj bordoj. Salmaaĥ derampadis, submetinte la antaŭajn piedojn, kaj ĝia rajdantino fleksiĝadis malantaŭen, tuŝante per la nuko la gropon de la ĉevalino, la genuoj de Tais kuniĝadis sur la alta postkolo, kaj la piedoj firme kunpremadis la ĉevalinon sub la brusto. Ŝajnis, pasos ankoraŭ momento, kaj la ĉevalo renversiĝos trans la kapon kaj ekflugos malsupren, rompante ostojn de la rajdantino. Al petegoj de Hesiona Tais respondadis nur per duonmalgaja-duongaja rideto, sed finfine cedadis, ekokupiĝante pri dancoj. Ŝi elektadis oportunan glatan placeton. Hesiona alligadis sian ĉevalon, ekstaradis ĉe rando de la placeto kaj ekkantadis malrapidan tesalian melodion, akompanante ĝin per frapoj je malgranda tamburino. Salmaaĥ komence obstinis. Subite post kelkaj tagoj ĝi tuj komprenis, kion oni postulas de ĝi. Sento de ritmo estas denaska en ĉiuj bonrasaj ĉevaloj, ĝin ellaboris milionoj da jaroj da adaptiĝado al ĝusta kurado. Sen klara ritmo ne eblas teni longan troton. Frapoj de hufoj de bona kurĉevalo devas simili al egalmezura sonorado de gutoj en klepsidro — akvohorloĝo. La postulo de egalmezura ritmo rilatas ankaŭ al homa kurado, ne nur al danco. Ĝi necesas ĉie, kie de viva korpo estas postulata longa streĉo kaj speciala eltenemo.

Baldaŭ Salmaaĥ dancis sub la tamburino de Hesiona, kiel sperta dancistino, kaj ne mirinde — ja ĝin direktis la «Kvara Harito» mem de Helenujo. Estis renaskata la arĥaika danco de virino sur ĉevalo — hipogineso, laŭ mito, kreita de la amazonoj. La legendaj virinoj de Termodonto plenumadis ĝin sur la Temiskira ebenaĵo — sur la paflagona bordo de Ponto-Eŭkseno. Tio ĉiam okazadis dum plenluno, en tagoj de elotioj — festoj omaĝe al Artemiso, sub hela lumo de la alta luno. Nun nur malofte kuraĝaj tesalianinoj — profesiaj ĉevalaj akrobatinoj — plenumas hipogineson en Atiko aŭ Sparto laŭ speciala invito de riĉaj aranĝantoj de festoj. En la rekreado de hipogineso Tais trovis forgeson kaj plenigon de malpleneco de la vivo, kun ĉiu tago ne malpliiĝanta, sed, male, vastiĝanta. Por heleno ne ekzistas kredo pri ĝoja posttomba ekzisto, per kiu plenigas mizerecon de la vivo popoloj de aliaj kredoj, atendante rekompencon kaj renkontiĝojn kun perditaj proksimuloj tie, en la transa flanko de la morto. La brila digno, kun kiu la filoj kaj filinoj de Helenujo renkontas sian finon, baziĝas sur la sento de eltrinkita plena kaliko de la propra vivo, de arda amo al la tero kaj la maro, al la korpo kaj la pasio, al la belo kaj la saĝo.

Neordinara heroeco kaj fizika perfekteco de la spartanoj, mirinda delikata ligo kun la maro de la kretanoj, inventemo, entreprenemo kaj eterna strebo al novo de la atenanoj proverbiĝis kaj famiĝis en la tuta ekumeno.

Kaj nun al Tais restis nek pleneco, nek ĝojo. Ŝia antaŭa fervoro estingiĝis, cedinte la lokon al malgajo kaj seriozaj meditoj pri plua vojo. Venis ankaŭ la vico de Hesiona mediti pri rimedo de kuraco de la anima vundo de ŝia sinjorino kaj amikino. Ŝi eĉ komencis bedaŭri pri la forveturo de la mistera instruisto de Tais, al kiu ŝi antaŭe tiel ĵaluzis. Instinkte Hesiona sentis, ke la delosa filozofo plirapidigus «saniĝon» de la sinjorino, grave vundita de nevidebla armilo de la sorto kaj la dioj. Samtempe Hesiona per virina sento antaŭdivenis neeviteblan renaskiĝon de Tais. Tro multe da fortoj estis en ŝia juna korpo de kretanino, tro multe da viva intereso al ĉio en la mondo ŝi heredis de la atenaj prauloj.

Antaŭlonge malaltiĝis la akvo de la granda rivero. Nilo iĝis travidebla kaj malrapidema, kiel vintre. Tais dividadis sian tempon inter Salmaaĥ kaj mallarĝa, malpeza boato. Ili promenadis en la boato triope, ĉiuj tri junaj virinoj de la hejmo — la mastrino, la «serpentidino» kaj Klonaria. Al neniu el ĉiam pli insistemaj amindumantoj respondis la hetajro. Hesiona entute malakceptadis ĉiujn virajn atencojn, kaj nur Klonaria enamiĝis en maljunan helenan komerciston. Li proponis elaĉeti ŝin de Tais, sed la sklavino mem rifuzis pro timo forlasi la domon de Tais, kie ŝi sentis sin sekura kaj kutimiĝis al tenera traktado. Tais vokis la komerciston kaj deklaris, ke ŝi fordonos Klonaria-n sen elaĉeto, sed kun kondiĉo de edziĝo. La komercisto promesis pripensi. Li estis vidvo, sed inter Rodoso, de kie devenis Klonaria, kaj lia patrujo Lidio ne estis epigamio. Tamen nenio malhelpis fari specialan kontrakton pri «preno» de Klonaria, kaj Tais decidis insisti. La domon ŝi devis forlasi. Ĝia posedanto deziris altigi la pagon, eĉ sen tio neelteneblan por la soleca hetajro. Nur nedifiniteco de la stato en Egiptujo antaŭ la veno de Aleksandro malhelpis al la mastro ŝanĝi Tais-on al pli riĉaj loĝantoj.

Hesiona maltrankvilis. Unu post alia malaperadis el la granda skatolo ornamaĵoj de la sinjorino. Eĉ en la plej riĉaj periodoj de sia vivo Tais ne ŝatis malŝparemon kaj troan dandecon, tamen ne deziris ankaŭ rezigni de kutima prospero. Ŝiaj deziroj estis modestaj kompare kun senbrida malŝparemo de aliaj elstaraj hetajroj. La morto de Egesiĥora forprenis duonon de ŝia koro, kaj la pereo de Menedemo senigis ŝin je amo kaj fidinda apogo. Tais, kiel ĉevalo, stumblinta dum kuro, perdis la vojon kaj estis turniĝanta en rondo de malrapidaj tagoj, perdinte dezirojn, ne vidante sencon plu vivi en Egiptujo kaj ne sciante, kien direkti sin, por pli rapide plenigi la animan vakuon. Nur rajdado kaj la kaprompaj trukoj kun Salmaaĥ provizore revenigadis la antaŭan Tais-on, kun la brulantaj vangoj kaj brilo de la petolaj kaj samtempe seriozaj okuloj, — en ĝuste tiu mikso de inspira digno kaj knabina fervoro, kiu donadis al la hetajro ŝian nerezisteblan altiremon.

En la «tagoj de mortintoj» — la «pezaj tagoj» de Pianepsiono, Tais falis en melankolion, akre sentante, ke la antaŭa mondo estas perdita por ĉiam. Neniam plu revenos tiu kvieta kaj trankvila vivo, kun nepra atendo de io ankoraŭ pli bona, ankoraŭ pli bela, kun dieca certeco pri sia belo, sano, feliĉa sorto, kia estas nur dum disfloro de juneco. Tais atingis aĝon de dudek tri jaroj — por helena virino kaj eĉ por dancistino tio estis la aĝo de plena belego. Sed tamen ŝajnis, ke kune kun la juneco foriras ŝia antaŭa belo, ŝi perdas sian nevenkeblan ĉarmon sen ajna deziro denove elprovi ĝin sur iu. Ĝuste tiu malesto de deziroj timigis Tais-on kiel fantomo de estonta maljuneco. Se ĉi tie estus la saĝulo el Deloso... ŝi pli baldaŭ trovus sin kaj reviviĝus por nova vivo. Tais, lasinte la domon por prizorgo de Hesiona, denove izoliĝis en la templo de Nejto. La pastroj akceptis ŝin sen kontraŭdiroj, evidente avertitaj de la delosano. La hetajro elektis ĉambron-bibliotekon en la supra etaĝo de la pilono kaj inter helenaj libroj trovis platonan «Gorgion». Tais memoris la ironian subridon de la delosa instruisto responde al ŝia neglekta mencio pri Platono. Ŝi eksentis, ke ŝi faris mison, kaj jam tiam decidis ĉe okazo relegi la grandan filozofon. Kaj vere, en liaj dialogoj Tais ekvidis antaŭe ne komprenitan de ŝi profundon de zorgo pri la homoj de Ateno, penon levi la helenojn de Atiko tiel, ke ĉiu konformu al la brilo de la urbo de la Virgulino. En sia nuna humoro ŝi eksentis la sopiron de la saĝulo pri la pasinteco de Ateno, de kiu post la milito kontraŭ Sparto restis nur malpleniĝinta vazo de iama lukso. Tie, kie antaŭe ŝi vidis nur tedan edifon, montriĝis firma kredo je tio, ke nur alta moralo kaj sinceraj interrilatoj de la homoj povas krei la veran arĥe — ŝtaton. La tasko de plibonigo de la homoj, laŭ la opinio de Platono, estis la ĉefa. Regantoj, ĵetadintaj la helenojn en senrajtecon, instruadintaj la regatojn nur pri kolero kaj perfido, nenion sukcesis, krom malhonoro kaj malgloro. Interese, al kio strebas Aleksandro? Kien li direktos plu sian frakasan armeon? Al kio aplikos li sian grandan saĝon kaj la sencedan favoron de la dioj? Tamen, kial tio interesas Tais-on? Kien direktos sin ŝi mem, per kio satiĝos ŝia amo al aventuroj kaj al ŝanĝado de lokoj? Tempas forlasi Memfison, almenaŭ por ke kvietiĝu la perdo de Egesiĥora kaj Menedemo... Ĉu vere necesos tamen akcepti la proponon de Stemlo? Ĵus elirinta el la efeba aĝo, li estas apenaŭ pli aĝa, ol Tais mem. Li sentas sin knabo antaŭ diino. Sed ja potenca Menedemo same ofte estis kiel knabo! Li estas bonkora, fidema, sentima... Ho ne, ŝi neniun deziras!

En la sepa letero de Platono Tais trovis respektegon de la saĝulo al la antikva kaj sankta, laŭ liaj vortoj, religio de la orfeistoj. Tamen la antaŭa malsimpatio al la instruo de Platono restis. Tio, kio esprimiĝis en malaltigo de la fizika aspekto de la homo, la antikvaj katenoj de la racio kaj de la sentoj de la ĝisradika sklavposedanto — ĉio ĉi forpuŝadis la hetajron, kiu havis pli larĝan opinion pri la mondo kaj la homoj. Tais meditadis kaj legadis, ne forlasante la templon dum kelkaj tagoj, ĝis ŝi trosatiĝis per la penoj antaŭdiveni sian estontecon. Kun faciliĝo kaj preskaŭ antaŭa petola intereso ŝi aŭdis vokon de la templa akolito, sciiganta pri tio, ke bela junulino en rozkolora ĥitono petas Tais-on eliri al la pordego de la interna korto.

La «bela junulino» evidentiĝis Hesiona en okulfrapa vesto, ne karaktera por la severa tebanino. Hesiona tre plibeliĝis post kiam, batita kaj turmentita, ŝi trafis el la sklavbazaro en la hejmon de Tais.

Hesiona rimarkis miron de la «sinjorino» kaj ruĝiĝis.

— Al ĉiuj loĝantoj de Memfiso estis ordonite vestiĝi en la plej bona vesto.

— Kio? Ĉu Aleksandro?

— Jes! — flustris la emociita tebanino.

Tais klakis per la manplatoj, alvokante la knabon-akoliton.

— Diru al la respektindaj pastroj, ke mi devas foriri kaj dankas ilin pro la gastemo. Mi baldaŭ revenos...

La hetajro eraris. Transpaŝinte la sojlon de la templo de Nejto, ŝi sukcesis viziti ĝin nur post naŭ jaroj, kiel reĝino de Egiptujo...

Jam delonge stratoj de Memfiso ne estis tiom viglaj. Tais kun Hesiona pene trabatiĝadis al la hejmo tra ekscititaj homamasoj. La egiptoj, ordinare diskretaj kaj ĝentilaj, per ordo sur stratoj similaj al spartanoj, hodiaŭ estis nerekoneblaj. Ili ne cedadis vojon al pliaĝuloj kaj virinoj, puŝadis unu la alian, kiel atenanoj sur la agoro. La atenanino eĉ ricevis ofendajn rimarkojn pro sia ne nova kaj ne hela vesto, sed ŝi ne respondis, klininte la kapon kaj kovrinte la vizaĝon per la skarpo.

La memfisanoj admire renkontis Aleksandron kaj deziris establi ĝeneralan feston omaĝe al li. La granda venkinto malaperis same subite, kiel aperis, tuj kiam akceptis la signojn de obeo de la satrapo kaj la pastroj, reprezentantoj de la faraono, deklarintaj tiun detronigita.

Tais ne deziris renkontiĝi kun Aleksandro, kaj la sorto favoris al ŝi. Malfrue vespere, en la dua tago post la reveno de Tais, venis Nearĥo. La atenanino tuj rekonis la mariston, kvankam li iĝis pli ordonema kaj akra en parolo. Lia barbo, kontraŭ la modo de la militestroj de Aleksandro, spiteme hirtis. La kretano kvazaŭ eĉ ne miris pri la malnova amikino. Li paŝis al Tais, elkurinta renkonten, firme prenis ŝin je la mano kaj diris la solan vorton: «Egesiĥora?»

La lipoj de la hetajro ektremis, la okuloj pleniĝis per larmoj. Reteninte la spiron, ŝi klinis la kapon. Tiel ili staris silente unu antaŭ la alia. La manoj de Nearĥo ĉifadis braceletojn el mola oro sur la manradikoj de la hetajro. Tais rekonsciiĝis, levis la kapon, vokis Hesiona-n.

— Eksidu, trinku vinon...

Nearĥo obeeme, kun nekaraktera por li malrapideco malleviĝis en la pezan skulptitan fotelon, meĥanike verŝis nediluitan vinon.

Hesiona, konfuzita, kun mallevita rigardo, alportis la skatolon kun juvelaĵoj de Egesiĥora, kiu plu restis ĉe Tais.

La kretano tremeris, ekvidinte siajn donacojn. Tais kaptis Hesiona-n, kiu intencis foriri, kaj puŝis ŝin al Nearĥo.

— Jen la atestantino de la lasta horo de Egesiĥora! Rakontu! — ordone kriis ŝi al la ektreminta Hesiona. Tiu ekploris, glitis sur la tapiŝon al la piedoj de la gasto, ekregis sin kaj konsekvence rakontis al Nearĥo ĉion, kion li deziris aŭ ne deziris scii. — Nun mi, — abrupte diris Tais, tuj kiam eksilentis Hesiona. El sub la mallevitaj palpebroj de la juna flotestro ruliĝis kelkaj larmoj. La kretano restis senmova, nur la mano, mallevita sur la brakapogilon de la fotelo, tremeradis, kaj la maldikaj fingroj kvazaŭ tordadis kolon de skulptita leono. Obeante al subita impulso, Hesiona leviĝis de sur la tapiŝo kaj alpremiĝis per la vango al tiu mano. Nearĥo ne deprenis ĝin, sed, etendinte la alian manon, komencis mankaresi la harojn de la tebanino, duonturne observante Tais-on. Ŝi rakontis ĉion, komencante ekde la renkontiĝo kun sangokovrita Hesiona ĝis la lasta adiaŭo kun la amikino sur la fajroloko. — Kaj mia Menedemo foriris por akompani Egesiĥora-n en la subteraĵoj de Hadeso... — Tais ekploris.

— Kaj damnita Eositeo same estas tie! Ho spartanoj! — obtuze, kun malamo kaj minaco ekkriis Nearĥo, ekstarante.

— Egesiĥora estis lakonino same! — mallaŭte kontraŭis Tais, kaj la kretano ne trovis respondon.

— Morgaŭ ĉe tagiĝo mi faros oferon memore de ŝi. Mi invitas vin, — diris Nearĥo post ioma silento, — kaj vin, — turnis li sin al Hesiona. — Mi sendos ĉaron aŭ portilon.

— Bone, — respondis Tais de ili ambaŭ. — Sed vi forgesis pri tio ĉi, — etendis ŝi la skatolon de Egesiĥora.

Nearĥo deiris je paŝo, forpuŝante la kesteton per la mano.

— Ne, ne necesas. Mi fordonas al tiu, kiu forveturigis Egesiĥora-n disde la murdistoj, — al via amikino.

Konsternita Hesiona ruĝiĝis ĝis la mamoj kaj ekkriis:

— Kio okazis al vi, navarĥo? Ĉu eblas donaci tiom valorajn aĵojn al mizera junulino, kiu ne estas sklavino nur pro bonkoreco de la sinjorino? Mi ne povas preni!

— Prenu — por memoro pri la terura horo, travivita kune kun mia ora karulino. Kaj juĝon pri viaj meritoj lasu al mi.

Hesiona ĵetis malcertan rigardon al Tais. La hetajro movis la brovojn — endas preni, kaj la tebanino malalte riverencis, akceptante la skatolon el ŝiaj manoj sub morna rigardo de la kretano.

Nearĥo haltis ĉe la sojlo:

— Mi havas ankoraŭ vortojn de Ptolemeo al vi. Li serĉis vin jam en la unua tago, kaj nun fornavigis kun Aleksandro al la maro. Li ne forgesis vin. Se vi deziras vidi lin, Aleksandron kaj Hefestionon, do ni navigu kune. Mi atendas senditon el la Golfo de Herooj kaj devas aliĝi al Aleksandro. Nia dieca militestro kaj amiko deziras fondi novan urbon — eble, estontan ĉefurbon de sia reĝlando. Estas konvena loko, tie, kie antaŭ mil jaroj estis Kreta haveno.

— Kie do ĝi estas? — ekkriis interesiĝinta Tais.

— Sur la mara bordo. De ĉi tie necesas navigi al Naŭkratiso kaj poste al Kanopuso, poste laŭlonge de la mara bordo, okcidenten. Tamen, vi scias pri tiu loko el Homero — la restadejo de mara maljunulo Proteo.

— «Mare en surfo bruanta troviĝas insulo, ĉe l' bordo de Egiptujo kuŝanta. Ĝin nomas loĝantoj Faroso», — recitative kantis Tais.

— Jes, Faroso. Kaj tiu homera loko speciale plaĉas al Aleksandro. Vi ja scias, kiel li ŝatas Homeron. Do, ĉu ni veturos?

Tais emociite interplektis la fingrojn.

— Ĉu vi havas grandan ŝipon?

Nearĥo unuafoje dum la tuta tempo subridis, — evidente, la naiveco de la hetajro amuzis lin.

— Mia plej granda ŝipo staras sur la placo antaŭ la ĉefa templo de Tiro, kiel signo de la venko, samkiel la sieĝmaŝino de Dejado — la estro de ĉiuj meĥanikistoj de Aleksandro — estas instalita ene de la templo en Gazao.

Tais svingis la manojn en admiro.

— Por kio vi deziras scii ampleksojn de mia ŝipo? — daŭrigis la kretano. — Mi donos al vi apartan ŝipon, du, tri, kiom vi deziros.

Verŝajne, unuafoje la atenanino eksentis la potencon de la juna makedona reĝo kaj de liaj ne malpli junaj kamaradoj.

— Do ĉu vi konsentas navigi al Faroso? Sed por kio vi bezonas grandan ŝipon? Ĉi tie estas malpli da havaĵo, ol en Ateno. — Kaj Nearĥo ĉirkaŭrigardis la neriĉan aranĝon de la modesta domo de Tais.

— Mi devas kunpreni mian ĉevalinon, — ĝeniĝante, respondis Tais. — Mi ne povas disiĝi de ĝi por longe...

— Mi komprenas. Ĉu nure? Kaj ankoraŭ?

— Krom mi, ĉevaliston kaj ankoraŭ du virinojn.

Nearĥo fiere diris:

— En via dispono estos tuta ŝipo kun spertaj maristoj. Mi atendas mian senditon post du tagoj. Tiam ni eknavigos al Eŝmuno kaj Malgranda Hermopolo, preter Naŭkratiso. Vi ja estis tie, ĉu?

En rememoro de Tais traflugis senĝojaj ebenaĵoj kun sennombraj salaj lagoj, vicoj de sablaj montoj, senfinaj kanaj densejoj — tuta tiu morna bariero de la Delto, kiu estis disiganta Egiptujon disde la brilanta bluo de la maro.

Opiniante, ke la silento de la atenanino estas nedecidemo, Nearĥo diris:

— Ptolemeo petis min doni al vi tiom da darikoj, kiom vi deziros. Mi sendos morgaŭ.

Tais mediteme balancis la kapon:

— Ne, ne necesas. Mi ankoraŭ ne vidis Ptolemeon, kaj li — min.

Nearĥo subridis.

— Vane vi dubas pri io. Ptolemeo estos ĉe viaj genuoj en la sama horo, kiam li ekvidos vin.

— Mi dubas pri mi... Sed mi prunteprenos de vi tricent darikojn.

— Certe, prenu, mi alveturigis multe da mono, pensante... — La kretano ree morniĝis, grumblis «ĥajre» kaj eliris.

La flotestro malaperis en nokta mallumo. Tuj kiam eksilentis tintado de armilaro de lia gardistaro, Hesiona fulmorapide ĵetiĝis al Tais kaj laŭ sia kutimo glitis sur la plankon, brakuminte ŝiajn genuojn.

— Sinjorino, se vi amas min, do vi reprenos tiun reĝan donacon. — Ŝi almontris al la skatolo de Egesiĥora.

— Mi amas vin, serpentidino, — kun kareso respondis Tais, — sed mi ne prenos tion, kio estas fordonita. Laŭ la volo de la sorto kaj la dioj, ĝi apartenas al vi.

— Mi ne havas lokon, kie mi konservu valoraĵojn!

— Kaŝu ilin dume ĉe mi. Cetere, jam estas tempo, ke vi ekhavu propran ĉambron. Ĉu vi deziras, mi fordonos al vi la malgrandan, kiu eliras per la pordo en la koridoron malantaŭ la mia?

— Ho sinjorino... mi dezirus dormi sur la tapiŝo antaŭ via lito.

— Mi batos vin ĉiufoje pro tiu alparolo. — Kaj Tais vere forte frapis la tebaninon. — Dormi en unu ĉambro por ni ne konvenas. Mi sentas, ke baldaŭ vi vekiĝos...

— Ho sinj... — Laŭta plaŭdfrapo interrompis Hesiona-n, kaj ŝi forkuris.


La malgaja rito de memora oferado kun akompano de funebraj helenaj kantoj daŭris nelonge. Nearĥo restis sur la loko de la forbruligo de Egesiĥora post kiam foriris ĉiuj, kaj eĉ Tais, starinta en profunda medito. La kretano denove venis al la atenanino nur post du tagoj.

— Venis la sendito de Aleksandro, — tuj ekparolis Nearĥo, — kaj ni povas ne hasti al Faroso. Tie jam estas fondita Aleksandrio, kaj la granda stratego mem kun Ptolemeo, Hefestiono kaj aliaj proksimuloj direktas sin en la Libian dezerton, al la oazo, kie troviĝas fama orakolo de Amono kaj ties sanka kverko.

— Ĉu tio estas malproksime?

— Pli ol tri mil stadiojn laŭ dezerto.

— Kaj tri mil por reveno? Ja tio estas monato da vojo!

— Por Aleksandro malpli.

— Tiuokaze por kio entute ni navigu al Faroso?

— Vi ne devas. Sed al mi Aleksandro ordonas pririgardi lokon por haveno, kaj mi veturos. Por nelonge.

— Ĉu vi prenos min kun vi? Sur vian ŝipon? Sen la ĉevalo, nur min kaj Hesiona-n?

— Volonte. Sed por kio? Kaj kio pri la ĉevalo?

— Por vidi Faroson. Mi deziris renkontiĝi kun la maro, sed tute ne kun Ptolemeo. La ĉevalo restos ĉi tie, kaj la sklavino same.

Klonaria rakontis al sia komercisto pri la baldaŭa forveturo kaj li ekhastis preni ŝin en sian hejmon kaj subskribi la geedziĝan kondiĉon. En la mastrumo de la komercisto troviĝos loko ankaŭ por Salmaaĥ, kaj la hetajro decidis forlasi la ĉevalinon por mallonga tempo. Nun la veturo al Faroso ne povis esti longa.

La rapida ŝipo de la flotestro ekportis Tais-on kaj Hesiona-n malsupren laŭ la okcidenta el la tri ĉefaj branĉoj de Nilo. Nearĥo navigis kun milita hasto, nenie restante, farante haltojn nur por kompletigo de freŝa provianto. Plej grandan parton de la vojo Tais pasigadis sur la ferdeko, sidante sub la poŭpa markezo apud la kretano kaj envolvante sin kontraŭ akra vento en persan helbluan mantelon el maldika lano, alveturigitan de Nearĥo por Egesiĥora. Hesiona sidis samloke en sia plej ŝatata pozo, subfleksinte la krurojn, sur molaj tapiŝoj je tri tavoloj — lukso, senekzempla en Ateno de tiu tempo, kaj ankaŭ en Egiptujo atingebla eble nur por eminentuloj kaj pastroj de la plej alta rondo. Tri sklavoj — du altaj mizianoj kaj maldika kolera fenicino — tenis sin malproksime, pretaj plenumi ajnan ordonon.

Nearĥo rakontadis pri aventuroj en la ekspedicio de Aleksandro. Ne tiom militisto laŭ la animo, kiom esploristo kaj marvojaĝisto, li plie rememoradis pri diversaj lokoj de la ionia kaj la fenicuja bordoj, ol pri bataloj. Tiom similaj al Kreto kaj Helenujo montoj kaj golfetoj, tamen pli vastaj kaj pli senhomaj, kun virgaj grandaj arbaroj da pinoj kaj cedroj, helaj kaj puraj, trablovataj de montaj ventoj. Sur malpli altaj montetoj, kiel ĝardenoj de dioj, etendiĝis boskoj da figarboj kun fumantaj, kiel verdaj nuboj, dikventraj foliaroj; plantitaj de la titanoj vicoj da kaŝtanujoj, potencaj juglandujoj kaj granatarboj. Pli malsupre, al la bordo mem estis alirantaj densejoj de migdalo, gigantaj, kiel domoj, arbustoj de manĝeblaj aveloj, aroma mirto kaj laŭro, pistakujoj, karobarboj kun nigraj fruktoj, per dolĉo egalaj al daktiloj. Tuta tiu riĉo de manĝo, nemulte tuŝita de la homo eĉ proksime de urboj, helpadis al homoj vivi en libera izoliĝo. Se ne estus konstantaj atakoj de piratoj, do la vivo estus tie multe pli facila, ol sur la gepatraj bordoj de Peloponezo aŭ Kreto. Sed la urboj-civitoj postuladis novajn kaj novajn sklavojn por konstruado kaj mastrumado, kaj la aziaj bordoj senhomiĝis, malplenigitaj fare de ĉasistoj al «vivaj iloj».

Nearĥo rememoradis golfetojn en blankaj kalkoŝtonaj krutaĵoj, kvazaŭ marmorajn tasojn, plenigitajn per blua, kristale travidebla akvo; profundajn golfojn inter ruĝaj montoj kun mistere nigrantaj subakvaj rokoj, prikreskitaj de grandegaj spongoj aŭ sangruĝaj koraloj. Borderitaj de arbustoj de timiano, lavendo kaj cisto, en senventaj kaj varmegaj tagoj la bordoj eligadis akran aromon, moderigatan de la freŝa odoro de la maro. Pli sude, en Kilikio, mallarĝaj montaj valoj, ombrigitaj de gigantaj platanoj, dum florado estis saturitaj de venenaj vaporoj de oleandroj kaj magnolioj. Ve al tiuj, kiuj restadis por ripozo ĉe lirlantaj riveretoj, kurantaj laŭ la fundoj de la valoj. Ĉe elirejoj al la maro kiel sepultaj kolonoj staris cipresoj de sesdek-ulna alto, kian oni neniam vidis en Helenujo.

Tutaj insuloj da arĝent-griza foliaro de olivarboj etendiĝadis ĉirkaŭ urboj kaj grandaj vilaĝoj.

Sur la fenicaj bordoj, pli sekaj kaj malriĉaj, estis multe da kverkoj kaj arbustoj, sed en la montoj densis samaj titanoj — cedroj kaj abioj, — kiel en Kilikio aŭ Kario.

Nearĥo rakontadis pri urboj. Unuj ĝoje malfermadis siajn pordegojn por la venkintoj — makedonoj. Aliaj despere defendadis sin kaj pro tio estis prirabitaj kaj elbuĉitaj ĝis la lasta viro: Mileto, Halikarnaso, Tiro, des pli Gazao. Ĉiufoje, kiam temis pri okupitaj urboj kaj bataloj, Nearĥo parolis pri Aleksandro. La kamarado de infanaj ludoj, de junaĝaj aventuroj, la malfavorata reĝido, nun antaŭ la okuloj de siaj proksimaj amikoj, ne dirante eĉ pri la fidelaj hetajroj — «kamaradoj», — la elito de la makedona kavalerio el noblaj familioj, estis transformiĝanta el malsperta furioza militisto en diecan militestron. Aleksandro faris tion, pri kio povis revi neniu el helenoj, nek lia patro Filipo, delonge pensinta pri milito kontraŭ Persujo. Spite al antaŭdiroj de viroj, spertaj en politiko, Aleksandro ne sekvis la artifikan ruzecon de sia patro kaj ĉiam agadis rekte, tenis sian vorton, precize plenumadis promesojn. Lia kapablo pri fulmorapidaj decidoj superis eĉ Temistoklon. Unufoje farinte decidon, li ne forflankiĝadis de ĝi kun tia certeco pri sukceso, ke tio ŝajnis al liaj militestroj dieca sagaco. En la unua granda batalo ĉe Graniko pli aĝaj militestroj povis riproĉi lin pri nesingardemo. Sed post la giganta batalo ĉe Iso, kiam Aleksandro kun tridek kvin mil makedonoj kaj tesaliaj rajdistoj frakasis centmilojn da militistoj de Dario kun perdoj, bagatelaj por si, liaj proksimuloj komencis rilati al Aleksandro kun pia timo. La antaŭan familiarecon de rilatoj anstataŭis adoro. La maniero de Aleksandro subite ĵeti sin en la plej danĝerajn lokojn de batalo faris lin simila al Aĥilo, kiun li kalkulis inter siaj prauloj. Kaj bataladis li kun sama furiozo, kiel la mita heroo. Pro tio dum mallonga tempo de la venka ekspedicio li ricevis jam du gravajn vundojn — en la femuron kaj en la ŝultron, de kiuj li resaniĝis nehomece rapide.

— Probable, li ĉirkaŭigis sin per multegaj virinoj, — diris Tais, — al la tiom bela heroo kunkuris la plej bonaj belulinoj de Ionio, Sirio, Egiptujo, ĉu?

Nearĥo ekridis per sia tremanta rido.

— Vi miros! Aleksandro ne havas virinojn, se ne kalkuli iun palan vidvinon, kiun li prenis en sian tendon post kiam superaj militestroj konsilis al li ne eksciti malkomprenon inter militistoj kaj provizi sin per amoratino. Aleksandro mem indignis kontraŭ sklavovendistoj, kiuj trude proponadis al li belajn knabojn.

«Kial vi opinias min viramanto?» — kriadis kolere Aleksandro, elpelante la vendistojn.

— Vere, kial? — demandis Tais.

— Dekmiloj da junaj virinoj estis venditaj en sklavecon. Ajnan el ili aŭ eĉ ĉiujn povis preni Aleksandro. En la batalo ĉe Iso li predis la tutan havaĵon de Dario kaj lian familion, inklude la patrinon, la edzinon kaj du filinojn. La edzinon de Dario Statira-n oni opiniis la unua belulino de Azio, kaj ankaŭ la reĝidinoj estas belaj.

— Kaj ĉu li ne prenis ŝin?

— Ne. Kaj permesis al neniu el la proksimuloj, dirinte, ke tiuj virinoj estos ostaĝoj.

Tais prenis de sur argila plado manplenon da karia migdalo — manĝaĵo, ordinara en Helenujo, pri kiu ŝi sopiris en Egiptujo.

— Do, ĉu li tute ne amas virinojn? — demandis ŝi.

— Mi ne dirus tiel. Kiam Ptolemeo aludis al li, ke la persinoj de la reĝa familio estas belegaj, Aleksandro preskaŭ kun kolero diris: «Jes, kaj tio estas turmento por miaj okuloj!» Ne, li sentas virinan belon kaj ŝatas ĝin!

— Do kial li evitas virinojn?

— Mi pensas, ke Aleksandro estas ne tute homo. Li estas indiferenta al manĝo kaj trinko. Mi vidis, kiel abomena por li estas tromanĝado de la kamaradoj en festenoj post ĉiu venko. Li ne brulas per avido, vidante riĉon, kvankam ankoraŭ neniu homo en Helenujo posedis tiajn trezorojn. Lia plej ŝatata okupiĝo estas legi nokte, kaj tage interkomuniki kun skoltoj-vojesploristoj, kaj konversacii kun filozofoj.

— Kaj la vidvino?

— Ŝi ne amas Aleksandron kaj timas lin.

Venis vico de Tais por ridi.

— Kiel vi mem komprenas lin, proksima amiko? Aŭ estas iu pli proksima? Ĉu Ptolemeo? Hefestiono?

— Hefestiono, eble, sed ĝuste tial, ke li estas plene kontraŭa al Aleksandro. Ptolemeo estas ruza, kvankam lian inteligentecon kaj rapidecon de liaj decidoj Aleksandro taksas alte. Kaj mi konas la maron, de ĝi li estas malproksima. Ni, liaj plej proksimaj amikoj, ĉiuj kune, en la lasta tempo iel malproksimiĝis de li. Konsideroj de Aleksandro, samkiel la decidoj, estas neantaŭdireblaj, liaj agoj ofte estas neklarigeblaj.

— Ekzemple?

— Iam Aleksandro kondutas kiel saĝa reganto, indulgema al venkitoj, estimanta fremdajn morojn kaj templojn, plena je bonaj intencoj al loĝantoj de konkeritaj urboj. Sed iam li similas al sovaĝa, senbrida barbaro. Li detruas urbojn ĝis la fundamentoj, aranĝas sangan masakron. La makedonoj jam antaŭlonge montris, kion ili kapablas, en Tebo...

— Ho jes! — elŝiriĝis el Hesiona. Nearĥo ĵetis atentan rigardon al ŝi kaj daŭrigis:

— La saman sorton havis Mileto kaj Halikarnaso, ne parolante eĉ pri Gazao. Rezisto furiozigas Aleksandron, kaj li detruas kontraŭulon, kiel sovaĝulo, forgesante ĉiujn siajn belajn vortojn pri egaleco de la homoj de Azio kaj Helenujo. Al mi ŝajnas, ke malamiko, kuraĝe rezistanta, meritas almenaŭ estimon kaj konservon de la vivo. Ja kuraĝo loĝas en la plej bonaj homoj. Kiel do eblas buĉi ilin, restigante vivi nur la malfortajn anime kaj korpe? Neniu bona mastro-brutobredisto agos tiel pri animaloj, ne parolante eĉ pri homoj.

— Estas en tiu sovaĝeco ankoraŭ pli malbona flanko, — subite diris Hesiona. Tais miris, sed la tebanino, dense ruĝiĝinte, daŭrigis: — Inter homoj, buĉataj kaj vendataj, kiel brutoj, estas tute neripeteblaj: pentristoj, kuracistoj, filozofoj, kantistoj, aktoroj. Ĉiu urbo-ŝtato estas glora per siaj majstroj, per atingoj en kreo de belo, en scioj kaj metioj. Ĉu necesas diri al vi, ke tiuj atingoj ne okazas tuj, sed postulas jarcentojn, poioman perfektigon, eĉ jarmilojn, kiel Egiptujo, Helenujo, la pereinta Kreto. Neniigante urbon-insuleton kun ĉiuj portantoj de arto kaj scio, ni priŝtelas nin mem kaj la tutan ekumenon, perdas kreitan dum jarcentoj saĝon kaj belon...

Nearĥo levis la brovojn, pensis iom kaj energie konsente skuis la kapon.

— Diru, ĉu provis vi paroli pri tio kun Aleksandro? — demandis Tais.

— Provis. Komence li aŭskultis min, sciante, ke mi entute malofte parolas kaj nur pri gravaĵoj.

— Kaj poste?

— Li forgesadis ĉion en vica aĥila furiozo. Li ne similas al Filipo, multe pli al sia patrino Olimpia.

— Kia ŝi estis?

— Ŝi estas — ŝi aĝas nemulte pli ol kvardek jarojn, kaj ŝi plu estas bela per speciala, sovaĝeta belo. Ĉu vi scias, ke ŝi estas reĝidino de antikva gento el montara Timfeo, orfino, dediĉita al Dionizo, iĝinta ties pastrino kaj, certe, menado.

— Do, ŝi emas al freneza sinforgeso? Kaj Aleksandro heredis tiun kapablon. Tiam mi pli komprenas lian neklarigeblan konduton.

— Probable, tiel! Li freneziĝas, renkontante reziston, estu tio milito, aŭ disputo, aŭ malkovro de novo. Li penas venki per furioza atako, kompatante nek sian, nek aliulajn vivojn, ne atentante la homan dignon, pri kiu en trankvilaj minutoj li nemalmulte parolas, kontraŭante al sia instruisto Aristotelo.

— Tiel okazas kun tre bonŝancaj homoj, amatoj de Tiĥe, — mediteme diris Tais.

La konversaciantoj longe silentis, aŭskultante lirladon de akvo malantaŭ la postremiloj.

La ŝipo estis iranta sub veloj. Stabila orienta vento plirapidigis la vojaĝon. Tira malgaja krio de pelistoj kaj muĝo de azenoj alflugadis de fore. Malproksime, kiom povis atingi la okulo, etendiĝis densejoj de donaksoj — skirpoj, ondiĝantaj sub vento kiel brun-verda maro. Pli proksime al bordoj de kanaletoj kaj malnovaj fluejoj kreskis kanoj kun stelecaj panikloj, tremantaj samtakte kun strioj de la fluo.

— Kaj tiun, la plej belan el ĉiuj, la edzinon de Dario, ĉu vi vidis? — subite demandis la hetajro.

— Vidis. Ŝi estas tre bela.

— Ĉu pli ol mi? Kaj ol... Egesiĥora?

— Tute ne. Alta, maldika, simila al serpentecaj fenicinoj. Mornaj nigraj okuloj sub larĝaj nigraj brovoj. La buŝo estas granda, maldiklipa, la vangoj estas iomete kavaj, la kolo estas longa, la krurojn ne eblas vidi en ilia densa vesto. Ankoraŭ nigraj harligoj, maldikaj, kiel serpentoj, — jen al vi tuta ŝia aspekto. Laŭ mia opinio, multe malpli bela, ol vi aŭ... — la rigardo de Nearĥo haltis sur la tebanino, kovriĝinta per arda ruĝo, — ...ol Hesiona.

La «serpentidino» kaŝis la vizaĝon en la manplatoj, kaj Tais gaje ekstaris, brakumis Nearĥon kaj kisis sub la okulon, evitante la pikantan barbon.

— Vi meritas rekompencon. Mi dancos por vi. Voku muzikistinon. Ŝajne, ĉi tie estas flutistino, kaj citaron povas ludi Hesiona.

Nearĥo kaj ĉiuj kunvojaĝantoj estis ravitaj de la neatendita spektaklo, ĉar por la helenoj, fenicoj kaj egiptoj ne ekzistas en la vivo pli granda plezuro, ol dancoj de belaj virinoj.

La kvietaj «alcionaj» tagoj finiĝis kun la veno de la vintra solstico, sed la vetero restis kvieta, kiam la ŝipo de Nearĥo eliris el la branĉo de Nilo kaj turniĝis laŭ la mara bordo okcidenten, pelata de persista orienta vento. Du spertaj direktilistoj ne deiradis de la postremiloj. En tiu larĝa strio de flaveta akvo, malklarigita de alruliĝanta surfo, malprofundaĵoj ĉiam ŝanĝadis sian situon. En likva sablo kun almikso de nila ŝlimo la kareno de la ŝipo povis algluiĝi al malprofundaĵo tiel, ke neniaj penoj de remistoj kaj velo povus movi la kaptitan ŝipon. Tial nokte la direktilistoj ne kuraĝis navigi kaj haltadis en malgrandaj golfoj.

Tais kaj Hesiona estis sub egido de Afrodito. La diino faris la vojaĝon facila kaj rapida. Baldaŭ la ŝipo eliris sur puran akvon, ekster sabloj, alportataj de Nilo, kaj iĝis aliranta al la malproksime videbla blanka ŝaŭma strio post la insulo Faroso. Sur terlango inter estuaro Mareotido kaj larĝa markolo, tie, kie nur antaŭ monato staris mizera vilaĝo de fiŝistoj Rakotiso, kolektiĝis ok ŝipoj kun ligno kaj ŝtonoj. Fumo de kuirejoj de la militista tendaro kaj de kabanoj de sklavoj en la matena horo estis densa. Subkaptata de vento, ĝi flugis okcidenten, laŭ la dezerta libia bordo.

La arĥitekto de Aleksandro Dinokrato sukcesis multon. Sur la loko de la estonta urbo kuŝis kanaletoj kaj vicoj de bastonoj, enbatitaj en la grundon, kiuj signis konturojn de estontaj domoj, temploj, stratoj kaj placoj.

La urbestro, maljuna makedono, kovrita de cikatroj, renkontis Nearĥon kun granda honoro. Sub defendo de muro, ankoraŭ odoranta per humida kalko, oni starigis du tendojn, teksitajn el maldika lano de pamfiliaj montaraj kaprinoj. Pri kuŝejoj, kusenoj, kurtenoj ne estis manko sur la ŝipo de la flotestro. Sub lia ĉiopova zorgo Tais kaj Hesiona instalis sin lukse.

La renkontiĝo kun la maro vekis en Tais memoron de pasintaj jaroj. Iomete malgaja, ŝi estis ree travivanta neforgeseblajn momentojn de sia mallonga, sed riĉa je impresoj vivo, sub akompano de kara bruo de la maro, plaŭdoj de larĝaj alruliĝantaj ondoj kaj eterne ŝanĝiĝantaj sinuoj de ŝaŭmaj strioj. Ĉi tie kolektiĝis mevoj, multe pli ol en aliaj lokoj de la bordo; ilia balanciĝanta flugo kaj akraj krioj pensigis ŝin pri Ea — la insulo de ploro, la restadejo de Kirka meze de la dezerta Ionia maro.

Por forskui la neatenditan malgajon, Tais petis de Nearĥo boaton kaj remistojn. La kretano eknavigis kun siaj gastinoj trans la markolon al la legenda loĝejo de la mara maljunulo. La suno transiris post la tagmezon, kaj la vento subite kvietiĝis. El la alta ĉielo ekblovis varmego, brilantaj makuloj malrapide ekbalanciĝis sur la kvietiĝanta akvo. La boato estis aliranta la insulon — malaltan, sablan kaj tute malplenan. Eĉ la mevoj eksilentis. Nearĥo turnis maldekstren, al la okcidenta fino de Faroso, kaj enpikis la pruon de la boato en sablan deklivon, forirantan en malhelan profundon. Tie, kie el malproksime videblis ĉeprofunda bordo, evidentiĝis muro el grandegaj pecoj de malmola ŝtono. Nearĥo kondukis la boaton pluen kaj, ekstarinte en la akvon, transĵetis ambaŭ virinojn sur la sablon de Faroso. Ordoninte al la remistoj atendi, li ekkondukis Tais-on kaj Hesiona-n tra sablaj montetoj, kovritaj de sekaj dornarbustoj. Post la montetoj larĝan plaĝon da sablo, premita de la surfo, flanke de la maro limigis rekta ŝtona muro. Gigantaj rokpecoj, eĉ pli grandaj, ol en atena Pelasgikono, ĉi tie estis alĝustigitaj kun skrupulo, rememoriganta pri egiptaj aŭ Kretaj konstruaĵoj.

— Kio estas tio? Kiu loĝis ĉi tie en pasintaj tempoj? — ial duonvoĉe demandis Tais Nearĥon.

Ne respondante, Nearĥo alkondukis la atenaninon al la rando de la muro kaj almontris rokpecojn, disĵetitajn de tertremo, kiuj kuŝis en travidebla akvo. La ŝtonojn ĉi tie ne kovris algoj — ilin purigadis tempestoj. Sur la glata supraĵo de la rokpecoj videblis desegnaĵo en aspekto de kvadratoj, signitaj per regulaj profundaj sulkoj. Parto de la kvadratoj estis profundigita, alia parto estis lasita sur la nivelo de la ŝtona supraĵo. Rezultis reta desegnaĵo el malhelaj kaj helaj kvadratoj. Tais tuj rememoris, kie ŝi vidis similan skulptadon de ŝtono.

— Kreto, ĉu? — kun eklumintaj okuloj ekkriis ŝi. Nearĥo respondis per larĝa kontenta rideto.

— Tie pli profunde estas ruinoj, vidu, kvazaŭ kolono!

— Mi deziras pririgardi tion, — diris Tais, — la akvo estas ne malvarma, malgraŭ la vintra sezono. Ne tiel estas en nia Helenujo.

— Ĉi-tieajn loĝantojn ne eblas enpeli en akvon! — gaje diris Nearĥo kaj subite morniĝis. Tais sekvis liajn pensojn — harditeco de la maraj homoj, speciale de la spartanoj kaj... Egesiĥora... La atenanino tenere karesis lian manon.

— Mi plonĝos. — Kaj ŝi ekkuris al la bordo kontraŭ la malhela makulo de profundo, montrita de Nearĥo. Hesiona impetis post ŝin, sed ilin ambaŭ antaŭis Nearĥo.

— Se tiel, do la unua iros mi. A-e-o!.. — ekkriis li, trablovante la pulmojn, kiel tion faras kaptantoj de spongoj. Demetinte la veston, la kretano plonĝis, kaj lin sekvis Tais, kaj, por ŝia miro, Hesiona same troviĝis apude. Tais sciis, ke la tebanino nemalbone naĝas, sed ne opiniis ŝin kapabla pri io pli granda. Maltrankviligita, ŝi faris al Hesiona signon, ke tiu leviĝu, sed la junulino obstine skuis la kapon kaj eniris pli profunde, en obskuran ombron, kie Nearĥo estis geste vokanta ilin. Sur oblikva ebeno de tre granda ŝtona peco aŭ plato granda bildo de polpo kun bizaraj sinuoj de la tentakloj klare videblis en strio de lumo, enpenetranta en la akvon de sur la supra rando de la muro. La kolono, falinta kun la larĝa kapitelo malsupren, estis mallarĝiĝanta al la bazo laŭ la Kreta tipo. Por ĝia pririgardo mankis la spirado. Tais ekiris supren. Hesiona subite postrestis. Moviĝoj de ŝiaj manoj malrapidiĝis. Por helpo impetis Nearĥo, energie puŝinta la tebaninon supren kaj leviĝinta ĝustatempe, por subkapti ŝin sur la supraĵo de la maro. Ekkolerinta, ektiminta pri la amikino, Tais ektrenis ŝin al la bordo kaj sur ŝtono punis ŝin per plaŭdfrapo. Rekonsciiĝinte, Hesiona kulpe mallevis la okulojn kaj ne plu penis konkuri kun naĝistoj, similaj al Nearĥo kaj Tais. Ili plonĝadis, ĝis frostiĝis. Elrampinte sur sekan platon, varmigitan de la suno, Tais duafoje dum tiu tago miris. Hesiona ne hastis vestiĝi, sed estis senzorge sekiganta la harojn, ial ne ĝeniĝante pro Nearĥo, kiu estis saltanta kaj levanta sin sur la manoj, por varmiĝi, netrudiĝeme pririgardante siajn kunulinojn, kiel decas al ĝentila gimnofilo.

La defia sunbruno de Tais, iam ŝokinta atenajn modemulinojn, paliĝis en Egiptujo. Ŝi delonge ne fordonadis sin al la pigra proksimeco kun la suno kaj la maro, kaj ŝia kupra haŭto iĝis pli hela. Hesiona, nur iomete origita de la suno, montriĝis ĉarma eĉ apud la fama hetajro. Ŝiaj kruroj, same fortaj, kiel de Tais, povus ŝajni tro fortikaj, se ili ne estus tiel bele konturitaj. La haroj ŝvelis pro vento kaj ĉirkaŭis la kapon per pufa maso, tro peza por la maldika knabina kolo. Hesiona vere klinis la kapon flanken. Profundaj ombroj, kaŝinte ŝiajn grandajn okulojn, donis al la vizaĝo de la junulino esprimon de laca malgajo. Ŝi apogis unu manon sur krutan sinuon de la femuro, kaj per la alia estis forskuanta sablon de sur la korpo per malrapidaj glatigaj movoj. Mallonga suspiro de borda vento surĵetis la harojn sur la frunton de Hesiona, kaj ŝi, tremerinte pro malvarmo, abrupte levis la kapon. La cicoj de ŝiaj firmaj mamoj, etaj, rozkoloraj, defie levitaj supren, ektremis elaste, kvazaŭ strebante leviĝi eĉ pli alte. Tais etendis la manon, kvazaŭ por kvietigi la mamojn de Hesiona. La tebanino, konfuziĝinte kaj ŝirmante sin per la haroj, forkuris sub dubindan defendon de altaj faskoj de seka herbo.

Nearĥo eksentis strangan kompaton kaj akran altiron al la tragika, tenera kaj pasia Hesiona. Iel parenca al li, ekzilito kaj ostaĝo ekde la infanaĝo, ŝajnis tiu junulino, en kiu sentiĝis hela animo. Laŭ brilo de la okuloj Tais divenis la sentojn de la kretano kaj nelaŭte diris, surĵetante la veston:

— Ne hastu, maristo, kaj ŝi estos por vi bona vivkunulino.

— Mi komprenas, ke ŝin necesas veki. Sed ĉu vi fordonos Hesiona-n?

— Kiel mi povas ne fordoni? Ŝi estas ne sklavino, sed libera kaj klera virino. Mi amas ŝin kaj ĝojos pri ŝia feliĉo. Sed atentu ankaŭ vi. Unu mispaŝo, kaj... Vi renkontis ne ordinaran sorton kaj ne prenos ŝin, kiel aliajn.

— Kaj ĉu vi helpos al mi?

— Antaŭ ĉio mi ne malhelpos.

Nearĥo altiris al si Tais-on por kiso en la nudan ŝultron.

— Ne hastu kun dankoj, — ekridis Tais kaj, rememorinte ion, facile forpuŝis Nearĥon. Alvokinte Hesiona-n, Tais per abrupta movo malfleksis la braceleton sur ŝia maldekstra brako, la signon de sklavino, kaj, deŝirinte ĝin, ĵetis en la maron. La tebanino ne sukcesis ion diri, kaj Nearĥo trioble plaŭdis per la manplatoj, esprimante aprobon.

Ili transveturis la markolon, direktante la boaton al alta fosto, markanta la lokon de la estonta ondrompilo, kaj trovis ankoraŭ restaĵojn de Kretaj konstruaĵoj ĉe la okcidenta fino de la markolo, kuniganta la lagon Mareotison kun la maro.

Nearĥo diris, ke li nun ree miras pri la ĝusta antaŭsento de Aleksandro. La haveno, konstruita tiom solide antaŭ jarmiloj, certe, estis grava haveno sur komercaj vojoj de la granda Kreta mara regno. Kaj nun ĝi estos tia ankaŭ por la ŝtato de la filo de Filipo.

Tais gastis en estonta Aleksandrio ĝis la novluno, naĝante en la maro eĉ dum ventaj tagoj. Venis parto de la taĉmento de la makedonoj, akompanintaj Aleksandron en la oazon de Amono. Por ĉies miro, Aleksandro ne revenis, sed ekiris rekte al Memfiso laŭ malfacila kaj danĝera vojo tra la Libia dezerto. Kun li restis Ptolemeo, Hefestiono kaj frato de la vartistino de Aleksandro en Pelo — Klejto, kromnomita «Nigra», giganto de nekredebla forto. La iro al la sanktejo de Amono en la vintra sezono evidentiĝis ne tiom malfacila — akvon oni trovadis en ĉiu granda kavo. Laŭ onidiroj, la vojo orienten, al Memfiso, estas pli danĝera kaj malfacila. Grandegaj montoj da sablo fumas kaj transŝutiĝas sub vento, per senfina alternado de siaj eĝoj barante ĉiujn kvin mil stadiojn de la vojo. Estis nekompreneble, kial Aleksandro decidiĝis al tiu heroaĵo, malmulton aldonanta al lia gloro.

Responde al la duboj, eldiritaj de Tais, Nearĥo levis la ŝultrojn:

— Mi komprenas.

— Tamen mi ne. Klarigu.

— Aleksandro devos iri en la profundon de Azio al Dario, tra ardoplenaj dezertoj kaj stepoj. Li deziras elprovi kaj hardi sin.

— Kaj kion diris la orakolo de Amono?

— Neniu ion scias. La pastroj de la orakolo kaj la gardantoj de la kverko — garamantoj, renkontis Aleksandron kun grandega honoro. Matene li sola eniris en la templon, kaj la akompanantoj atendis lin dum la tago kaj la tuta nokto. Ĉe la sunleviĝo Aleksandro forlasis la restadejon de Amono, dirinte, ke li eksciis de la dio ĉion, kion deziris kaj kion bezonis.

— Kion do ni nun faru?

— Ni navigu al Memfiso. Jam hodiaŭ. Aŭ vi deziras ankoraŭ esti ĉe la maro?

— Ne! Mi sopiras pri Salmaaĥ...

Kaj ree ektiriĝis senfinaj ebenaĵoj de la delto, ŝajnantaj eĉ pli mornaj post la pura vastaĵo de la maro. Plu ambaŭ virinoj aŭskultadis rakontojn de la kretano. Nun Tais pli ofte foriradis sur la pruan ferdekon, lasante lin duope kun la tebanino. Ŝi rimarkadis, ke rigardoj de Hesiona, turnitaj al Nearĥo, iĝas pli teneraj kaj revemaj. Foje vespere Hesiona glitis mallaŭte en ilian komunan kajuton, kien Tais foriris pli frue kaj kuŝis sen dormo. Aŭdinte, ke la junulino retenas ridon, Tais demandis, kio okazis.

— Rigardu, — Hesiona alportis al lumo de liĥno maran spongon de tia giganta amplekso, kiajn la hetajro neniam vidis.

— Donaco de Nearĥo, — divenis Tais, — rara aĵo, konvena al tiu tasego.

En angulo de ilia kajuto staris grandega, kovrita per arĝento ronda plata tasego aŭ baseno, disponigita al ili por sinlavado, porti kiun povis nur du fortikaj sklavoj.

— Ĉu ni provu? — gaje proponis Hesiona. Ŝi elrulis la tasegon, kiel radon, kaj renversis ĝin sur la plankon. Bruego tremigis la ŝipon, kaj la timigita asistanto de la direktilisto enkuris en la kajuton. Ĉarmita per ridetoj de la virinoj, li tuj sendis du maristojn, kiuj plenigis la tasegon per akvo.

Tais mergis en la basenon la spongon, kiu absorbis preskaŭ la tutan akvon, ordonis al Hesiona ekstari en la basenon kaj, kun peno levinte la spongon, faligis ĝin sur la tebaninon. Ekstaza krio elŝiriĝis el la buŝo de Hesiona, ŝia spirado rompiĝis pro tuta kaskado da malvarma akvo.

— Atentu, ke la amo de Nearĥo ne dronigu vin, kiel tiu spongo, — ŝercis Tais, kaj la junulino fortege nege ekskuis la kapon.

Tamen en la kvara tago de la navigado Hesiona ne eliris sur la poŭpon kaj restis en la kajuto. Tais postulis, ke la flotestro respondu.

— Mi kisis ŝin... Ni interkisiĝadis ankaŭ antaŭe.

— Eble, tro forte?

— Ĉi-foje mi deziris...

— Ĉu ĝis la fino?

— Certe. Mi ekamis ŝin kaj brulas pro deziro. Sed ŝi estas pasia nur tiam, kiam temas ne pri amoro. Mi timas, ke Hesiona neniam malglaciiĝos, ĝis mi fiaskigos ĉion. Helpu per io. Ĉu ekzistas iaj herboj, amuletoj? Vi, spertaj pastrinoj de Afrodito, devas scii tiajn aferojn.

— Mi kunhavas nur pulvoron de nigra veratro.

— Oni diras, veratro ne helpas, — elrevigite diris Nearĥo.

— Ne helpas al tiuj, kiuj estas malsanaj, sed por sanuloj tio estas bonega rimedo. Hesiona estas sana, kiel Artemiso mem.

— Do donu tuj! Kiel ĝi efikas?

— Tio estas virina afero. Ne por viroj. Fidu min. Kvankam estas strange por mi alianci kun viro, sed mi estas certa, ke vi ne ofendos mian Hesiona-n.

— Ĉu necesas diri?

— Ne necesas! — Kaj Tais glitis sub la markezon en la kajuton kaj restis tie ĝis la nokto mem.

Pasis ankoraŭ du tagoj. La ŝipo estis aliranta al Eŝmuno en mallumo de senluna nokto. Tais kuŝis en la kajuto sendorme, pripensante, kiel ŝi partoprenu la ekspedicion de Aleksandro. Laŭ vortoj de Nearĥo, li deziris iri al la limoj de la mondo en la Oriento. Neatendite en la kajuton enkuris Hesiona, impete ĵetis sin sur la tapiŝon antaŭ la kuŝejo kaj etendis la manojn al Tais laŭ silko de la kovrilo, kaŝante la vizaĝon.

Tais forte ektiris Hesiona-n al si, kelkfoje kisis ŝiajn ardajn vangojn kaj, facile forpuŝinte de si, senvorte rigardis en ŝiajn kaŝtankolorajn okulojn.

— Jes, jes! Jes! — pasie ekflustris la tebanino. — Kaj li surmetis al mi tiun ĉi braceleton kaj tiun ĉi ringon. Li mem aĉetis ilin en Naŭkratiso... ili ne estas tiuj, de Egesiĥora...

— Kaj ĉu vi iros al li ree?

— Iros. Tuj!

— Atendu iomete. Mi instruos vin, kiel esti bela en nudeco. Kvankam vi eĉ sen tio estas nemalbona... demetu la epoksidon!

Tais elprenis kompleton de farboj por korpo kaj aromajn esencojn.

— Por ĉiu loko estas sia aromo kaj farbo, — diris la atenanino, trastrekante ĉiujn naturajn faldetojn sur la manoj, la genuoj, la ventro, la femuroj, sur la dorso per apenaŭ rimarkeblaj streketoj de maldikega peniko, trempita en skarlatan farbon.

— Por vi — la skarlata, kaj por mi necesas la purpura! — daŭrigis ŝi, farbinte la cicojn per intensa kaj densa suko de iu vegetaĵo kaj metinte per la sama koloro du punktojn en la internaj anguletoj de la okuloj. Pudrinte per ruĝa pudro Hesiona-n sub la dorso kaj sub la genuoj, Tais prenis parfumon, aromiginte nur iomete la vizaĝon kaj la mamojn per nardo kun almikso de jasmeno, la kubutojn, la manplatojn kaj la ŝultrojn — per roza oleo kun mirho.

— Parfumi sin necesas nur iomete, por ke via amato ne pensu, ke vi deziras kaŝi la propran odoron, — instruis la atenanino, elpreninte flakonon kun la plej multekosta aromo — oleo el lotusaj floroj. Per alia peniko ŝi per mallongaj, precizaj ŝmiroj parfumis la tebaninon malantaŭ la oreloj, apenaŭ tuŝis la lipojn, la gorĝon, la ventron kaj la internajn flankojn de la femuroj.

Tais kritike pririgardis la amikinon kaj demandis ruze:

— Do, ĉu malbonas la vira amo?

— Ho ne! — arde ekkriis la tebanino, ruĝiĝis kaj aldonis: — Sed...

— Ĉu laciga? — ekridis Tais. — Por ami fortan viron, necesas ŝtalaj muskoloj de Hipodamia kaj eltenemo de Artemiso. Se li amas kiel devas!

— Kaj kiel devas li?

— Kiel poeto. Se vi descendas al li kiel diino, preta fordoniĝi al sankta rito, sen timo kaj malpacienco.

— Kaj mi?

— Servu al li, kiel antaŭ Afrodito sur mara bordo, sen rando kaj limo. Se ĉe vi estas tiel...

— Jes, jes! Mi scias, li estas flotestro de la granda Aleksandro, kaj mi... sed tutegale mi estas feliĉa, kaj poste estu, kion sendos la sorto. Kiu povas disputi kun ĝi?

— La dioj mem ne povas kaj ne aŭdacas, — konsentis Tais, — sed ni, la mortemuloj, por ne perei, devas esti fortaj spirite.

— Kio donas la forton?

— Longa preparo, forta harditeco, severa eduko.

— Ĉu ankaŭ por la hetajroj?

— Por ni — speciale. Nemalmultaj junulinoj, dotitaj de Afrodito pli ol multaj, leviĝis, akceptante adoron, kiel reĝinoj, sed finis kiel mizeraj sklavinoj de viroj kaj vino, kiel rompitaj floroj. Ajna hetajro, iĝinta fama, pereos, se ne estos anticipe spirite hardita, — ĝuste en tio estas la senco de la instruado en la templo de Afrodito Korinta.

— Mi ne komprenas...

— Baldaŭ komprenos. Kaj kiam vi ekkonscios, ke ne eblas iĝi fama nur per sola amo, tiam ankoraŭ ne estos malfrue okupiĝi pri dancoj, pri gajaj rakontoj.

— Kiel mi dezirus iĝi tia dancistino, kiel vi!

— Do, ni vidos. Mi konas en Memfiso unu fenicinon, ŝi instruos vin pri sekretoj.

— Ho, mi ne bezonas sekretojn. Mi amas Nearĥon kaj, krom li, neniam amos iun ajn.

Tais ĵetis atentan rigardon al la tebanino:

— Okazas ankaŭ tiel, sed malofte...




la Temiskira ebenaĵo — nun turka bordo de la Nigra maro, apud Sinopo.