[Al la ĉefa paĝo]

Kiel permane instali EK-on

[por Vindozo NT/2000/XP/Vista] [por Vindozo 9x/ME]

Por Vindozo NT, 2000, XP aŭ Vista

  1. Elarkivigu ien ĉiujn dosierojn el instala pakaĵo ek39inst.exe per arkivilo WinRAR.
  2. Se en la dosierujo C:\WINNT\system32\ forestas dosiero c_28593.nls, kopiu ĝin tien el la pakaĵo.
  3. Kopiu dosieron kbdeo.dll en la dosierujon C:\WINNT\system32\.
  4. Alklaku dosieron inst_nt.reg el la pakaĵo. Ĝi enmetos necesajn ŝanĝojn en la registrejon. Ekde versio 3.0 tio ne plu necesas por Vindozo NT/2000/XP/Vista, tamen sen tio EK funkcios nur kun unikodkapablaj programoj.
  5. Preferinde reregistriĝu, t.e. eliru kaj eniru en Vindozon.
  6. Lanĉu Ek.exe el la dosierujo, kien vi ĝin elarkivigis.
  7. Laŭbezone alklaku butoneton de EK sur la taskopleto per dekstra musbutono, elektu «Agordu» kaj faru deziratajn agordojn.

Por Vindozo 95, 98 aŭ ME

  1. Elarkivigu ien ĉiujn dosierojn el instala pakaĵo ek39inst.exe per arkivilo WinRAR.
  2. Se en la dosierujo C:\Windows\SYSTEM\ forestas dosiero cp_28593.nls, kopiu ĝin tien el la pakaĵo.
  3. Kopiu dosieron kbdeo.kbd en la dosierujon C:\Windows\SYSTEM\.
  4. Alklaku dosieron inst_9x.reg el la pakaĵo. Ĝi enmetos necesajn ŝanĝojn en la registrejon.
  5. Restartigu Vindozon. (Nepre!)
  6. Lanĉu Ek.exe el la dosierujo, kien vi ĝin elarkivigis.
  7. Laŭbezone alklaku butoneton de EK sur la taskopleto per dekstra musbutono, elektu «Agordu» kaj faru deziratajn agordojn.

Kion faras inst_nt.reginst_9x.reg?
(Detaloj por spertuloj)

Dosieroj inst_nt.reg kaj inst_9x.reg enhavas jenajn ordonojn (unua varianto estas por Vindozo NT/2000, dua estas por Vindozo 9x/ME):

[HKEY_LOCAL_MACHINE\SYSTEM\CurrentControlSet\Control\Nls\CodePage]
"28593" = "c_28593.nls" "cp_28593.nls"
"1257" = "c_28593.nls" "cp_28593.nls"

Unua ordono registras en la sistemo kodpaĝon 28593 (Latina-3). (Ĝi povas esti jam registrita en la sistemo, sed plia registrado nenion malhelpas). Dua ordono registras baltan kodpaĝon 1257 kiel kodpaĝon Latina-3, t.e. anstataŭ propra balta kodpaĝtabelo ĝi indikas por la balta kodpaĝo la tabelon de kodpaĝo 28593. Fakte tio estas la ĉefa artifiko de EK. Pro ĝi Vindozo opinios tutan klavaran enmeton en baltaj lingvoj kiel enmeton en signaro Latina-3, kaj tio ebligas tajpi esperantajn ĉapelitajn literojn, ĉar ili ĉeestas nur en tiu signaro.
Rimarko. Komencante de versio 3.0, EK povas labori sub Vindozo NT/2000/XP/Vista eĉ sen tiu ŝanĝo, sed nur kun unikodkapablaj programoj (ĝi povas rekte sendi unikodajn signojn). Sed sub Vindozo 9x/ME tiu ŝanĝo plu necesas.

[HKEY_LOCAL_MACHINE\SYSTEM\CurrentControlSet\Control\Nls\Language]
"0425" = "l_intl.nls"

Tiu ordono registras estonan lingvon en la sistemo. Ĝi povas esti jam registrita, sed plia registrado ne malhelpas.

[HKEY_LOCAL_MACHINE\SYSTEM\CurrentControlSet\Control\Keyboard Layouts\00000425]
"Layout File" = "KBDEO.DLL" "KBDEO.KBD"
"Layout Text" = "Esperanto"

Tiuj ordonoj registras estonan klavaron en la sistemo, indikante, ke Vindozo uzu specialan pelilon kbdeo por estona klavaro anstataŭ ĝia norma pelilo. La speciala pelilo kbdeo enhavas esperantajn ĉapelitajn literojn. Tio estas la dua artifiko de EK.
Rimarko. Komencante de versio 3.0, EK povas labori sub Vindozo NT/2000/XP/Vista eĉ sen tiu speciala pelilo, sed nur kun unikodkapablaj programoj (vd. antaŭan rimarkon). Sed sub Vindozo 9x/ME tiu pelilo plu necesas.


[Al la ĉefa paĝo]