Ni havas malsamajn vojojn

Je la sesa horo de mateno li malŝlosis la pordon per sia ŝlosilo. La trikolora Ŝarik, malforte paŝante, balancante la postaĵon, ekiris renkonten al Vlaĉjo. Banjo, vestita, submetinte la manon sub la vangon, estis dormanta sur lia lito. La tablolampo estis ombrita tiel, ke la lumo ne falu sur tiun lokon, kie devus kuŝi Ŝarik. Kaj la truita kaserolo, elegante kovrita per rozkolora kovrilo el kartono, staris apud la lito de la estonta Erns.

— Vlaĉjo, — mallaŭte vokis onklino Aglaja.

En ŝtrumpetoj, penante ne knarigi planktabulojn, li eniris en ŝian ĉambron. Kovrita ĝis la ŝultroj, ŝi karese rigardis al li per siaj facile strabaj okuloj.

— Ĉu vi elturmentiĝis?

— Iomete!

Kaj li flustre komencis rakonti al ŝi, kiel hodiaŭ lin invitis Postnikov. Por momento al Vlaĉjo ŝajnis, ke la onklino same deziras ion rakonti al li, sed li forgesis pri tio, ĉar li ekdeziris ankaŭ sciigi diversajn institutajn novaĵojn, kaj poste tuj necesis dormi. Dormo ĉiam tordadis lin momente, per unu bato faligadis. Ekdormante, falante kune kun la klaplito en ion molan kaj komfortan, li aŭdis ankoraŭ la onklinan voĉon pri iaj ŝiaj novaĵoj, sed aŭskulti li ne povis — li dormis.

— Jen tiele, Ŝarik, — suspiris Aglaja kaj glatumis la estontan Erns-on sur malmola hararo apud la orelo. — Neniu pri mi interesiĝas.

Ŝarik snufis per la nazo kaj singarde gratis sin — ĝi sin tre gardis kaj ĉiel zorgis pri sia sano.

— Kaj por mi ĉio pri li estas interesa! — glatumante la hundon malantaŭ la orelo, mallaŭte diris Aglaja. — Kial tiel? Nu, ne jelpu, ne doloras al vi, kia hipokondria hundo!

Ili matenmanĝis triope, malgraŭ koleraj telefonaj paroloj de avo Metodo, kiu kriis en la parolilon, ke «knabino ĉe aliaj homoj ne noktumu kaj ilian manĝon ne formanĝu — ni ja ne mizeraj almozuloj estas, sian domon havas kaj pri matenmanĝo nin la dio ne ofendis». Aglaja ĵetadis streĉitajn rigardojn al Vlaĉjo — ĉu li demandos pri ŝiaj hieraŭaj novaĵoj, sed li ne demandis. Barbara penis instrui la gajiĝintan eksan Ŝarik-on doni manegon, ĝi distrite oscedadis, forturniĝadis.

— Kiel vi pensas, ĉu Erns resaniĝos? — demandis Banjo Vlaĉjon.

— U hu! — respondis li.

— Sed kial ĝi ĉiam oscedas? Ĉu tio ne estas hipoksio?

Ustimenko silentis.

— Li ne degnas respondi al ni, mizeruloj! — dirs Banjo al Aglaja Petrovna. — Granda homo, estonta lucerno.

— Kaj distriĝema, kiel ĉiuj granduloj! — konfirmis Aglaja.

— Tamen grandaj homoj ne neglektas ordinarajn civitanojn, ĉu vere? — interesiĝis Barbara. — Sed via nevo neglektas.

Duope Aglaja kaj Banjo sidiĝis sur unu seĝon kaj, brakuminte unu la alian, komencis paroli pri Vlaĉjo tiel, kvazaŭ li tute ne ĉeestis.

— Li estas el tiuj, kiuj interesiĝas nur pri si.

— Pufa aŭtoritato. Pli da fikcio, ol da racio.

Vlaĉjo ĵetis vakan rigardon al la onklino kaj al Banjo, demandis, kioma horo estas, kaj ree komencis fosi en siaj epitomoj.

— Ankoraŭ el li, eble, nenio rezultos! — supozis Aglaja. — Ekstere li estas scienco mem, kaj interne — malpleno.

Barbara malgaje konsentis:

— Rigardi estas abomene.

— Certe, abomene! — konfirmis Aglaja. — Ja fundamentajn sciojn li havas nur je groŝo, nur solan fasonon. En nia laborista fakultato tiajn oni nomadis «barono de Ŝaŭmov».

— Sed eble, Aglaja Petrovna, li simple estas ŝtipkapulo kaj parkeriganto?

— Tute certe. Kun limigita mensa horizonto.

— Aŭskultu! — per mizera voĉo diris Vlaĉjo. — Pro kio vi min tiel atakas?

Kaj subite Aglaja ekploris. Sed ne tiel, kiel ordinare ploras virinoj, sed speciale, en sia maniero. Ŝi eĉ ridis, sed larmoj tiutempe, kiel ŝprucoj, flugis el ŝiaj okuloj.

— Kial vi, pri kio? — tute konfuziĝinte, demandis Vlacĵo.

Sed nun estis senutile demandi ŝin. Ŝi ne respondis, kaptante per la fingroj grandajn, kiel pizoj, larmojn. Barbara verŝis akvon, Aglaja aliris la fenestron, malfermis ĝin, elŝoviĝis eksteren. Estis videble, kiel tremeras ŝiaj ŝultroj. Poste, subite trankviliĝinte, ŝi diris:

— Ne atentu, infanoj. Mi iel laciĝis dum tiu ĉi tempo, tiel okazas. Vi vivas, vivas — kaj laciĝas. Nu, kaj nun por mi estas tute malfacile. Ĉu mi superos?

— Kion? — mallaŭte demandis Banjo.

— Ĉion, — penseme respondis Aglaja.

Surmetis mantelon kaj foriris.

Poste Banjo, ŝajnigante sin bona knabino, lavis manĝilaron, kaj Vlaĉjo legis ĵurnalon kaj subite komprenis, pri kiu sia novaĵo deziris hieraŭ rakonti la onklino. En la «Unĉanska laboristo» estis presita artikoleto pri konferenco de pedagogoj de la Kamenska distrikto kaj pri tio, ke tie elpaŝis estro de la regiona departemento pri popola edukado k-dino Ustimenko A. P.

— Ĉu vi komprenas, Banjo? — demandis Vlaĉjo. — Ho, mi estas porko! Certe, al ŝi estas tre malfacile, unuaj tagoj de tia laboro, kaj hieraŭ, kiam mi revenis... Ho, kiel aĉe!

Banjo eksidis, malligis rubandetojn de la antaŭtuko, ĵetis la viŝtukon sur la tablon.

— Nu diru ion! — ordonis Vlaĉjo.

— Kion?

— Ja mi ne tiom kulpas.

— Pri tio nenio fareblas, — suspiris Barbara. — Vi estas tia! Via plej ĉefa afero estas ne ĉi tie, sed tie.

— Kie tie? Kaj kio estas la ĉefa?

— Ne koleru! — petis Banjo malgaje. — Eble, tio estas bona, sed tio estas malfacila, Vlaĉjo. Tie, en la instituto, vi, probable, tute ne estas egoisto, sed ĉi tie tio estas eĉ timiga.

Mirinde, kiom saĝa povis esti tiu knabino. Kaj kiel ŝi scipovis diveni la plej esencan. Sed ŝi tuj elbuŝigis sovaĝan stultaĵon.

— Al mi ciganino aŭguris, — diris Banjo, — en la pasinta dimanĉo. Vorton de honoro... ĉu vi kredas — vorton de junpioniro! Tia terura ciganino, maljuna, longnaza, la okuloj estas jen tiaj! Aŭguris ŝi, ke... nu, pri mi kaj vi. Kvazaŭ vi min ne bezonas. Kvazaŭ vi kaj mi havas malsamajn vojojn...

Vlaĉjo silentis, forturninte sin, rigardis al ruĝaj grapoloj de sorpoj sub la malfermita fenestro, kuntiriĝis pro malvarma aŭtuna vento.

— Nu, bone, Banjo, mi, certe, estas porko, — deprimite konsentis li, — sed ne tiom. Vi vidos, mi ŝanĝiĝos radikale. Mi estos delikata kaj... kiel tio nomiĝas... ekzistas ankoraŭ ĉiaj sakarinaj vortoj...

— Vi ne povos.

— Sed eble povos?

— Ne povos! — ripetis Barbara, rigardante rekte al la okuloj de Vlaĉjo. — Tiam tio estos ne vi. Tio estos alia homo. Sed mi bezonas, ke ĝuste vi ne foriru laŭ malsama vojo. Vi!

— Kaj vi? — demandis li.

— Kion mi?

— Ja ankaŭ vi povas foriri laŭ malsama vojo. Via stulta ciganino diris, ke ni havas malsamajn vojojn, sed ne mi sola.

Li aliris al Barbara kaj prenis ŝiajn brakojn super la manoj. Amante ŝin, li neniel povis decidiĝi diri tion per vortoj. Eĉ ne tiom ne povis decidiĝi, kiom simple hontis. Li diros: mi vin amas, kaj ŝi respondos: kaj kio do? Banjo povus diri ĉion ajn. Sed ŝi ja mem sen tio ĉion komprenas.

— Ĉu vi komprenas, rufulino? — demandis li.

— Kion? — simplanime respondis ŝi.

Tiam li premis ŝiajn pojnojn. Neniel Vlaĉjo povis dekutimiĝi de tiuj lernejaj knabecaj aferoj — tiri ŝin je la harligoj, elturni la manojn. Sed nun nenio rezultis — al iliaj malgrandaj batiĝoj venis fino. La sento de kompato kaj kareso estis multe pli forta ol la knabeco, kiu ankoraŭ restis en li.

— Ĉu tut-tute nenion vi komprenas?

— Nenion! — kaŝante la vizaĝon, respondis Barbara.

— Tiam gardu vin! — malmilde diris Vlaĉjo kaj, maloportune altirinte ŝin al si, alpremis ŝian dorson al la fenestrobreto.

Malvarma vento vipis lian vangon kaj bruis per branĉoj de la sorpujo trans la malfermita fenestro, sed li nenion el tio rimarkis, li ne sentis, kiel Banjo, liberiginte la manojn, puŝis lin per la polmoj; li rekonsciiĝis nur tiam, kiam inter siaj lipoj kaj la rozkolora buŝo de Banjo li ekvidis ŝian manplaton, kiun ŝi lerte submetis en la lasta momento.

— Jen! — diris ŝi.

— Kaj tre stulte! — plu sufokiĝante, koleriĝis Vlaĉjo.

— Vi devas deklari pri via amo! — korektante la harojn, sen rideto ordonis Barbara. — Ĉu vi komprenas? Por mikroboj kaj por Pasteŭro kun Koch vi havas tempon, kaj ĉu por Stepanova ne havas? Ne timu — mi ne ridos.

— Kaj ĉu proponi la manon kaj la koron?

— La koron — jes, kaj vian manon mi ne bezonas!

— Do, ĉu vi ne iĝos mia edzino?

— Tio estas mia afero!

— Sed mi supozis, ke ĉio estas decidita.

— Kiel tiel? — miris Barbara.

— Sufiĉe simple: ni geedziĝos.

— En via libera tempo, ĉu tiel, Vlaĉjeto?

Li silentis, palpebrumante: la koro plu rapide batis en lia brusto. Kaj Banjo, alte levinte la kubutojn, estis volvanta sur la nuko sian plenaĝulinan hararanĝon.

— Mi vin tre amas, Barbeto! — diris Vlaĉjo.

— Ĉu kamaradece? — ruze interesiĝis ŝi.

Vlaĉjo iomete konfuziĝis.

— Kaj ankaŭ kiel kamaradon.

— Ĉu en liberaj horoj?

— Sed kion vi, propre, deziras? Ĉu eburan turon?

— Ankaŭ turon estus nemalbone! — cedeme konsentis Barbara. — Kaj eĉ pli bone, — kabanon sur lago. Kaj ke vi estu kun mi kaj ankoraŭ tiaj blankaj ŝafidoj. Ŝarik-on ni prenu alinomitan...

Ŝiaj okuloj ruze lumis.

— Terure vi timas esti sentimentala, Voĉjo, — diris ŝi, — terure. Tiel timas, kvazaŭ pli ol morton. Sed ja tio estas malgaja. Dum vi turnadis al mi la manojn aŭ la harligojn tiradis, estis almenaŭ ia romantiko, kaj nun estas «koncizete», kie ŝatas esprimi nia Eŭgeĉjo: vi edziniĝos al mi — kaj punkto. Aĥ vi, Voĉjo, Vladimiro. Fojfoje al mi ŝajnas, ke mi estas multe pli aĝa, ol vi.

— Mi ne komprenas, pro kio mi tiom malbonas?

— Kaj vi ja ne malbonas. Vi eĉ bonas. Certe, en la libera tempo.

Ne rigardante al li, ŝi estis balaanta per la mano panerojn de sur la tablo, kaj ankoraŭfoje Vlaĉjo pensis, kiel ĝuste Banjo vidas kaj kiel precize rezonas. Kia miraklo estas juneco? Ŝi estas tute ankoraŭ knabino, sed jam scipovas rimarki ridindan kaj aĉan, scipovas puni per vorto, scipovas tuŝi la doloran punkton.

Li tre multe estis punita de Banjo en tiu ĉi tago.

Li nur povis kuntiriĝi.

Sed poste ŝi lin laŭdis:

— Laboranto el vi rezultos nemalbona.

— Ĉu nure? Nemalbona? — ofendiĝis li. — Kaj el vi laboranto estos nenia, vi povas al mi kredi.

— Ne ĉiuj en tiu ĉi peka mondo estas geniuloj.

— Tio estas triviala.

— Kaj riproĉi min pri mia ordinareco — ĉu tio ne estas triviala?

— Ĉesu, tio tedis! — ordonis Vlaĉjo.

— Ĉu vi scias, kio en vi ankoraŭ estas malbona, — kvazaŭ ne aŭdante lin, diris Banjo, — ĉu vi scias? Vi estas senkompata! Aĥ, kia vi estas senkompata, Voĉjo, kia vi estas turmentanto! Tion ne eblas bone klarigi, sed vi aŭ malamegas, aŭ amegas.

— Vin mi amegas, — kolere grumblis Vlaĉjo, — speciale kiam vi ne faras longajn paroladojn.

Frapante per la ungegoj, en la kuirĉambron venis Ŝarik-Erns, kelkfoje turniĝis ĉe la piedoj de Vlaĉjo kaj kuŝiĝis. Barbara deklamis, kiel ĉiam, malprecize:

Drinkos mi ĉe brulanta kamen'...
Hundo povus min savi el splen'...1

Ŝi koleris, sur ŝiaj vangoj brulis ruĝaj makuloj.

— Kaj min vi bezonas ĉu vi scias por kio? — demandis Banjo iom poste. — Ĉu vi scias? Mi, Voĉjeto, scipovas aŭskulti vian deliron ne tiam, kiam al mi estas interese, sed kiam vi deziras satparoli, kiam vi bezonas, ke oni vin aŭskultu. Mi scias valoron kaj de vi, kaj de mi. Certe, ĉio via estas pli interesa kaj grava. Kaj por vi ĉio, kio okazas kun mi, estas tute ne grava kaj tute ne interesa. Ĉio, kion mi havas, — ĉio ĉi estas nepre stulta. Ĉu vi diros, ne? Kaj se vi deziras, do hieraŭ en unu libro mi legis trafajn vortojn, legis kaj memorfiksis: «En iliaj rilatoj estiĝis aŭtuno». Tio estas pri ni.

— Vi tamen estas ankoraŭ tute knabino! — degne rimarkis Vlaĉjo.

Sed ĝuste tion li ne devis diri. Barbara ofendiĝis, foriris kaj eĉ frapis per la pordo. Vlaĉjo restis sola kun siaj malgajaj pensoj kaj kun la malsana Ŝarik. Kaj, necesas doni justecon al li, faris bonan lavon al si pro sia indiferenteco, pro malmildeco, pro aroganteco, pro damnita egoismo, eĉ pro malnobleco rilate al onklino Aglaja. Li diris al si vortojn multe pli severajn, ol ĵus diris al li Banjo. Li ĵuris ĉesigi tiun porkecon. Kaj ĉu li kulpis, ke tiutempe, kiam li insultadis sin, iom post iom, kvazaŭ flustre, en li komencis vagi delonge, kaŝe venantaj al li pensoj pri ebleco de grupigo de malsanoj, pri rompoj de kemio de la homa korpo, kaj li kaŝe, ŝtele, ĝeniĝante pri si mem, prenis el la etaĝero la libron de Gamaleja, por ankoraŭfoje relegi nur unu interesan alineon. Nur unu, por rememorigi al si la ideon, kontroli...

Sed tuj iĝis necesa manlibro — kaj li, nature, ne aŭdis, kiel Aglaja Petrovna malŝlosis per sia ŝlosilo la pordon, kiel ŝi eniris en lian neston, kiel demandis:

— Ĉu ni tagmanĝos, frenezuleto?

— M-m-m! — diris li, foliumante la manlibron.

— Ĉu Barbara antaŭlonge foriris?

— Kiun?

Kaj nur irante al Postnikov Vlaĉjo rememoris, ke li ree nenion demandis de la onklino.



1. Proksimuma citaĵo el versaĵo de I. Bunin (1870–1953) «Soleco» (1903):
Do, mi drinku ĉe fajra kamen'...
Hundo povus min savi el splen'.