Adiaŭ, Banjo!

Dum kelkaj tagoj li nenien eliradis, kuŝadis en sia nesto, pensadis, nokte ne povis dormi. Dufoje li turnis la telefonan krankon, por telefoni al Banjo, sed tamen ne telefonis. Kaj foje en varmega tagmezo oni alportis al li grandan koverton kun sep sigeloj el Moskvo, el la popolkomisarejo. Subskribi pri ricevo de la koverto li devis dufoje, kaj ne per krajono, sed per inko.

En la koverto estis granda papero, en kiu estis dirite, ke Ustimenko Vladimiro Atanazijeviĉ devas senprokraste veturi en Moskvon por dispono de la Popolkomisarejo pri sanprotektado al kamarado Usolcev. Al la granda papero estis aldonita letereto de Bogoslovskij. Nikolao Eŭgenjeviĉ skribis, ke «laŭ via kaj mia interkonsento» li rekomendas Vlaĉjon al k-do Usolcev por plenumo de tiu responsa, grava kaj interesa laboro, pri kiu ili, tio estas Vlaĉjo kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ, «konversaciis sur la albordiĝejo en Nigra Ravino». La letereto estis datita ankoraŭ per la naŭa majo de la nuna jaro.

Vespere al Vlaĉjo hejmen venis duope Postnikov kaj Ganiĉev. Aglaja Petrovna estis metanta Vlaĉjajn aĵojn en valizon. Vlaĉjo fosis en libroj.

— Kien li intencas vojaĝi? — ruze mallarĝigante la okulojn, demandis Teodoro Vladimiroviĉ.

— Jen, mi tian aĵon ricevis, — respondis Ustimenko, montrante la koverton el la popokomisarejo. — Mi ne povas kompreni, en kio estas la afero.

— La afero estas nekomplika, — respondis Ivano Demetrijeviĉ. — Eksterlando.

— Kia eksterlando? — svingis la manojn Aglaja. — La knabo estas ankoraŭ tute ne adaptita, kaj tie...

— La knabo estas neadaptita, sed komprenema! — glatigante siajn lipharojn, diris Postnikov. — Kaj fidi lin eblas. Tial tri homoj lin rekomendis — Bogoslovskij, kiu tie jam laboras, profesoro Ganiĉev, kiu deziris fari el Ustimenko patologon, kaj mi, kiu vidas en via nevo nemalbonan, certe, post ioma tempo, praktikan kirurgon. Usolcev, subskribinta la leteron, siatempe estis nia disĉiplo kaj, okazas, konsiliĝas kun ni... Mi esperas, ĉio estas komprenebla?

— Kaj kia eksterlando? — demandis Vlaĉjo.

— Ĉiuokaze, ne Parizo, — respondis Ganiĉev. — Mi supozas — Azio, kaj malfacila. Ĉu por vi konvenas?

Por adiaŭo ili trinkis ĉampanon. Vlaĉjo estis kaj malgaja, kaj distrita, Postnikov silentis, Ganiĉev, etendante al Vlaĉjo la manon, diris:

— Nu, sukceson. Skribu el tie. Kaj kredu, karulo, mi bedaŭras, sincere bedaŭras, ke vi ne restis kun mi.

En la vagonon Aglaja eniris kune kun Vlaĉjo.

— Bone satdormu dum la vojo, — petis ŝi, — tute elturmentita knabo iĝis, al ikono similas, sed ne al homo.

Pli ol diurnon Vlaĉjo tradormis. Poste li formanĝis tuj ĉiujn preparitajn de la onklino buterpanojn, bulkon kun marcipano, kvar kuiritajn ovojn kaj ree kuŝiĝis dormi: li satdormadis por tuta tiu tempo, vidis neniajn sonĝojn, sed ankaŭ ne sentis ĝojon, definitive vekiĝinte. Io tre kara, tre ĉefa kaj treege grava en lia vivo por ĉiam forpasis.

En Moskvo en la stacidomo li razis kaj tondis sin, purigis la ŝuojn ĉe knabo-ŝupurigisto, aĉetis por ajna okazo skatolon da cigaredoj kaj ekveturis al kamarado Usolcev. Li estis akceptita tuj. La eksa disĉiplo de Ganiĉev evidentiĝis diketa homo, aĝa ĉirkaŭ tridek kvin, kun simpla kaj krudeta vizaĝo de soldato, tondita maŝine, en ĉemizo de kruda tolo.

— Ni pensas direkti vin eksterlanden, en la N-an respublikon, — diris Usolcev, rapide kaj neafable palpante per la okuloj la vizaĝon de Vlaĉjo. — Ni esperas, ke vi pravigos la donitan al vi konfidon kaj aplikos ĉiujn fortojn por tio, ke poste oni vin tie rememoru nur per bonaj vortoj. Kaj vin, kaj, sekve, tiun landon, en kiu vi ricevis edukon kaj kiu formis vin, kiel civitanon...

Usolcev parolis per ŝablonaj oficaj vortoj, sed lia voĉo ĉe tio estis tute ne ofica kaj la okuloj iĝis neatendite gajaj.

— Ĉu cigaredeton vi ne havas? — demandis li subite.

Vlaĉjo memoris, ke li aĉetis skatolon da cigaredoj, sed respondis, ke li ne fumas: estis malagrable pensi — jen li aĉetis cigaredojn kaj komplezis al estro.

— La eksterlando estas tute ne tia, kia ni ĝin imagas, — daŭrigis Usolcev. — Koktel-halon vi tie ne trovos, kinejon apenaŭ, sed ŝamanoj kaj diversa internacia kanajlaro abundas. Vivos vi treege malfacile, laboros same tre nefacile. Helpantojn en la senco de suba medicina personaro vi tie ne trovos ĝis tiam, kiam vi pruvos, ke vi kuracas pli bone, ol ŝamanoj, kaj kiam, sekve, tieaj kamaradoj deziros al vi helpi, lerninte de vi mem.

Li rigardis al Vlaĉjo atente, ne palpebrumante, atendis.

— Ĉu vi decidis?

— Decidis.

— Kion do vi decidis?

— Mi veturos.

— Ĉu vi ne timos? Ne skribos al panjo kaj paĉjo — prenu min el ĉi tie? Pripensu, vi ja estas tre juna.

— Mi ne havas panjon kaj paĉjon, — seke respondis Vlaĉjo. — Kaj kio koncernas mian junecon, do mi estas kuracisto, la cetero havas nenian signifon.

— Do, aranĝu la formalaĵojn! — diris Usolcev. — La daŭro de la kontrakto estas tri jaroj.

La formalaĵoj estis aranĝataj sufiĉe longe, sed multe pli da tempo, energio kaj fortoj bezonis Ustimenko por aranĝi sin mem por tiu malfacila vojaĝo. Kaj kiam kaj kirurgiaj ilaroj, kaj medikamentoj, kaj libroj, kaj vestaĵoj estis aĉetitaj, tiam da ĉio ĉi evidentiĝis tiom multe, ke Vlaĉjo tute ne havis kie turniĝi en la malgranda ĉambro de la ĵus konstruita komforta gastejo «Moskvo».

Por akompani la nevon antaŭ la vojaĝo eksterlanden alveturis onklino Aglaja, kaj el Kronŝtadto, kvazaŭ eĉ hazarde, subite aperis Rodiono Metodjeviĉ. Nun li estis jam veselkapitano, ĝoje plendis, ke li estas okupita dum tuta diurno, kaj petis Vlaĉjon, ke tiu persvadu la obstinan onklinon transloĝiĝi al la bonega urbo Leningrado aŭ al Oranienbaŭmo, se ŝi timas loĝi sur insulo. Sed Aglaja ridis, kaj Vlaĉjo vidis, kiel ŝi kaŝe kisas la grizharan tempion de la edzo. Por Vlaĉjo Stepanov alveturigis donacon — radiricevilon kaj rezervon da anodaj sekaj piloj, por aŭskulti radielsendojn sen elektro.

— Tie ĝi treege necesos, — diris Rodiono Metodjeviĉ, instruante Vlaĉjon uzi la radiricevilon. — Tie, fraĉjo, malproksime de ĉio tiu aĵo por vi estos plej utila...

Vlaĉjo iom malgajis kaj iomete kompatis sin mem, sed kaj tiu malgajo, kaj tiu kompato tute dronis en tiu grandega, speciala sento de responso, kiu kaptadis lin, kiam li pensis, kiel li transveturos la limon kaj kiel li komencos labori en la eksterlando — nebula, nedifinita kaj sendube tre malfacila. Li eĉ sentis teruron ĉe penso pri soleco tie, eksterlande, sed li peladis ĉion ĉi for de si — ja Bogoslovskij fidas lin, kial li mem ne fidu al si?

— Vi prefere iru promeni en Moskvo, — per tono de maljunulo diris Vlaĉo al la onklino kaj Stepanov, — por kio vi kun mi ĉi tie putru?

Sed Rodiono Metodjeviĉ kaj la onklino nenien foriris. Eltrinkinte botelon da mineralakvo, Stepanov demetis sian belan tunikon kun larĝa ora galono, kaj, restinte en striita subĉemizo, ludante per la muskoloj (li tre ĝeniĝis pri la tatuaĵo sur la brakoj — pri ĉiuj tiuj serpentoj, tigroj, disŝiritaj ĉenoj kaj sloganoj de blua koloro), Rodiono Metodjeviĉ ĉirkaŭrigardis la Vlaĉjan, kiel li esprimis, «mastrumaĵon», pensis iom kaj kun mirinda lerteco unue ĉion ordigis, kaj poste komencis paki la personan kaj la ofican havaĵon. Kaj la onklino tuj tegadis la kestojn, valizojn kaj pakojn per paktolo. Laborante, ili ambaŭ — la edzo kaj la edzino — ridinde kantis iun neaŭditan de Vlaĉjo kanteton, kaj laŭ tiu nova kanteto estis videble, ke ili havas sian, apartan, jam nekonatan por Vlaĉjo vivon.

Ekkantadis alte kaj rapide Rodiono Metodjeviĉ:

Trans pordego de vilaĝo
Nekutime por pejzaĝo —
El trans-transe de arbar'
Venas sono de fanfar'...

Kaj la onklino, klinante malantaŭen la kapon kaj ruze brilante per la okuloj, daŭrigadis la rekantaĵon:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

Kantis ŝi intence per densa voĉo kaj ĉarme demande, kaj Rodiono Metodjeviĉ sonigis alte, kiel faradis tion, «amuzante diablojn», avo Metodo:

Sonas laŭte sela knaro,
Enveturas la husaroj,
Sur ĉiu brilas doloman',      
Trumpetistoj en avan'...

Kaj ree, dismordante krudan fadenon per akraj, etaj, blankaj dentoj, subtenadis Aglaja:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

Stepanov ree ekkantadis:

Oficiroj — al la ĥatoj,
Stalojn prenis la soldatoj,
En garbejo sen kandel' —
Trumpetistoj en malhel'...

Ridetante, aŭskultis Vlaĉjo:

Dur-dum-dum, dur-dum-dum,
Dur-dum-dum, aĥ dur-dum-dum!

— Ĉu lerte? — demandis Stepanov.

— Kie do vi ellernis? — miris Vlaĉjo.

— Tie, Vladimiro, kie estas kaj libero, kaj dorloto, kaj kvoto1, — ruĝiĝinte, respondis Aglaja. — Ni mem ellernis...

Tagmanĝi ili iris en grandan, novan, duonmalplenan restoracion. Malgraŭ tio, ke vizitantoj estis tre malmultaj, kelnero longe ne alvenadis, kaj Rodiono Metodjeviĉ komencis ruĝiĝi kaj koleri. La ĉefkelnero kun mirinde aroganta vizaĝo kaj sataj vangoj super la amelita kolumo sciigis, ke hodiaŭ estas granda veno de eksterlandaj turistoj kaj ke «a» (ĉe tio li fleksis la dikan montrofingron sur la mano) la kuirejo ne sukcesas kaj «b» (ĉe tio li fleksis la same dikan ringofingron) unuavice ĉi tie estas priservataj ĝuste eksterlandaj turistoj. Tiam li riverencis al la dorso de sata sinjoro en felpa jako.

— Kaj vi pendigu ŝildon, ke sovetiaj civitanoj estas priservataj duavice! — konsilis Stepanov. — Ĝuste tiel: «duavice»!

Sed Aglaja metis sian polmon sur lian malhelhaŭtan manon, kaj li ekpalpebrumis kaj tuj gajiĝis.

— Ĉu vi iam pensis pri tio, kio estas anima lakeeco? — demandis li la edzinon, kaj ili, kvazaŭ forgesinte pri Vlaĉjo, komencis konversacii unu kun la alia. Kaj li manĝis sian supon el peklitaj kukumoj kaj pensis pri Banjo, pri tio, ke li povus same sidi kun ŝi duope kaj paroli pri diversaj aferoj, kaj poste kune veturi al tiu malfacila, interesa kaj mistera laboro, kiu atendis lin. Sur la scenejon per sombra vico leviĝis la orkestranoj, ekmovis la seĝojn, iu ĉefa — ĉu la ĉefviolono — serioze, laŭte kaj estre blovpurigis la nazon.

— Ankoraŭ unu konjakon! — ordonis la eksterlandano en la felpa jako.

— Probable tio estas ĉio, Rodiono, — kvazaŭ el malproksime aŭdiĝis al Vlaĉjo la onklina voĉo. — Vi, cetere, ĉiam, kiam estas kolera, iĝas terure maljusta.

Vlaĉjo finmanĝis viandbulon, oscedis kaj diris:

— Interalie, ankaŭ mi ĉi tie sidas. Vi ambaŭ alveturis el malsamaj urboj por akompani min, kaj tuj forgesis pri tio. Ja estas malbone!

En la stacio Stepanov kaj Aglaja staris ĝis la ekveturo mem de la trajno. La onklino estis en blanka mantelo, en silka ŝalo, surĵetita sur la ŝultrojn, en ŝiaj malhelaj haroj bele brilis iu ekzota kombilo — ŝi fojfoje ŝatis tiajn ciganajn aĵojn. Rodiono Metodjeviĉ tenis sin tre rekte, kaj kiam la trajno ekiris, almetis la manplaton al la viziero de la kaskedo, kvazaŭ en parado. Ankoraŭ longe Vlaĉjo vidis Aglaja-n, kiel ŝi kuris sur la perono, dispuŝante akompanantojn kaj alte levinte la manon. Hela brilo de elektraj lampoj prilumis ŝian levitan supren, sunbrunan, iomete vangostan vizaĝon kun brilantaj pro larmoj okuloj...

Kaj poste la onklino perdiĝis en la homamaso, vento forte batis en la koridoron de la vagono, klakigis la kurtenojn. Estis forkurantaj malantaŭen la lumoj de Moskvo, restis malantaŭe Moskvo, la urbo, kiu sendis Vlaĉjon, Vladimiron Atanazijeviĉ-on, kuraciston Ustimenko V. A., labori eksterlanden.



1. Rusa proverbo: oni kantas tie, kie estas kaj libero, kaj dorloto, kaj kvoto.