Ĉapitro dekkvara

Kiel fartas via brutaro?

En vesperoj li legadis.

Kaj ne tiom koleris pri la legitaĵo, kiom iel ne komprenadis. Estis strange kaj eĉ ĝene legi pri homo, kiu longe-longe, sur multaj paĝoj, kaj en kuracloko en Alpoj, kaj en la revolucia Petrogrado, kaj ĉe Dono, kaj en la armeo de Kaledin1, kaj en Moskvo neniel povas decidi, kio do estas la Soveta potenco, ĉu konvenas ĝi al li aŭ ne konvenas. Tiu homo amis, ĉesis ami, meditadis sub pluvo kaj en bona vetero (ĉiuj veteroj kaj odoroj estis detale kaj versimile priskribitaj: vere, fojno en humida vetero odoris ĝuste tiel, kaj ankaŭ suno dum mallonga aŭtuna pluvo lumis tute tiel), pafadis, fuĝadis, kaŝiĝadis, veturadis en vagonoj, navigadis sur vaporŝipoj kaj finfine denove flaris ĉiaspecajn fajnajn odorojn, distingante diversajn kolorojn kaj kontemplante specialajn pejzaĝojn, — la Sovetan potencon agnoskis, sed kun rezervoj.

«Jen kiele!» — miris Vlaĉjo, fermante la dikan volumon, sur kies lasta paĝo estis multsignife dirite, ke tio estas nur fino de «dilogio». Sekva el legitaj de li libroj estis verkita kun aludoj. En li la protagonisto estis por la Soveta potenco, sed same precipe observadis kaj rimarkadis diversajn naskmakulojn de kapitalismo. Ne sen veneno li spritis, sed faradis neniajn agojn, almenaŭ eĉ sensencajn, kiel, ekzemple, Pierre Bezuĥov, restinta kun sia celo en okupita de la francoj Moskvo2; male, tiu protagonisto okupiĝadis ekskluzive pri observado kaj ofte konkludadis, ke en tiu ĉi vivo «ne ĉio estas tiom simpla». Kaj tio vere estis tiom ne simpla, ke Vlaĉjo tute ĉesis kompreni tiun ĉi verkon, aĉetitan de li en Moskvo kontraŭ naŭ rubloj dudek kopekoj en bindaĵo, kaj formetis ĝin ĝis pli bonaj tempoj. Kaj sur la tria verko, kie la aŭtoro tre dense kaj detale priskribis sorton de rabisto en la postrevolucia Petrogrado, Vlaĉjo tute rompiĝis: tiu rabisto prirabadis homojn kaj senĉese rezonadis, kaj ĉirkaŭ li ĉiuj rezonadis, cetere treege stulte kaj longe, kaj finfine la rabisto pendumis sin, sed ne ĝisfine, kaj tiam Vlaĉjo ĉesis legi beletron, kaj revenis al interrompita volumo de «Eraroj kaj danĝeroj en kirurgiaj operacioj».

Ĝuste kiam li estis leganta tiun ĉi libron, okazis la evento, radikale ŝanĝinta lian vivon en Khara. Kun globigitaj okuloj, en defalantaj ŝuoj, en kalsono kun ligaĵoj (Vlaĉjo sukcesis rimarki, ke la kalsono estas ŝtata, kun stampo) en lian ĉambron enkuris Madi-Danzi kaj ne kriis, sed iel eĉ ŝrikis:

— Malsanuloj! Du! Rapide, jes, ĉu?

Vlaĉjo deŝovis la tabureton, kalkulis ĝis dek, por ne emocii kaj ne konduti tute stulte, surmetis la kitelon, la ĉapeton kaj eliris en la koridoron. Ĉe la enirpordo, ambaŭ glacikovritaj, en peltmanteloj kun pendoglacioj, en jakoj, surmetitaj super la peltmanteloj, — «hurme», en glacikovritaj peltaj botoj, staris silente nekonataj homoj. En malforta lumo de deklinea lampeto3, tremanta en la manoj de Danzi, Vlaĉjo diris al la malsanuloj, ke ili senvestiĝu kaj eniru en la akcepteojn, sed responde aŭdis retenitan ridon kaj nur tiam, laŭ tiu retenita, karaktera rido, ion rememoris, sed tuj ree forgesis.

— Permesu! — diris Vlaĉjo.

— Ja kion permesi aŭ ne permesi, — aŭdis li ree la rapidan, kamparanan, gajan parolon kaj nun tuj, fine rekonis Nikolaon Eŭgenjeviĉ-on Bogoslovskij-on, kiu estis malrapide demetanta de sur la kapo peltan ĉapelon kaj samtempe elgrimpanta el ĉiuj siaj glacikovritaj peltaj vestaĵoj. — Kion permesi aŭ ne permesi, — diris li, premante la manon de Vlaĉjo kaj ĉirkaŭrigardante lin iomete demalproksime — atente, severe kaj afable. — Vi prefere kamaradon Tod-Ĵin rekonu, vi lin ne tiom antaŭlonge vidis, por sukcesi forgesi. Kaj ordonu alporti vodkon, ni trafis en glacitruon, ho, tiu saltado de glacio en akvon kaj ree diablo scias kien, ho, tiuj sciuloj-spuristoj...

Kaj ŝutiĝis, ŝutiĝis la rapida parolo, kaj tuj al Vlaĉjo ŝajnis, ke li neniam kaj nenien forveturis el Nigra Ravino, ke ĉio nun estos bonege, trankvile, certe. Kaj Bogoslovskij jam estis enrigardanta en la malplenajn ĉambrojn, balancadis la kapon, forte frotante la manojn, kaj lamentis, retrorigardante al Tod-Ĵin:

— Malplene, malplene, vere malplene, eĉ unu viva animo ne estas...

Elrigardis «sinjorino kuiristo», svingis la manojn, ekkuris per paŝetoj por kuiri festan vespermanĝon. Danzi jam alportis flanelajn ĥalatojn, purajn, sekajn subvestojn, ŝtrumpetojn, babuŝojn, multfoje riverencis al Ustimenko: laŭ tio, kiel la doktoron Vlaĉjo salutis Tod-Ĵin, li komprenis — la malsanulejon oni ne fermos, lin, Madi-Danzi-on, ne elpelos, la salajron li ricevados plu.

— Ĉu vodkon do vi havas? — demandis Bogoslovskij.

— Alkoholon! — kulpe respondis Vlaĉjo.

— Des pli bone! Ĉu kuiras ĉe vi ĉinino? Bonege! Ne, alkoholon necesas trinki pura, altrinkante ĝin per akvo. Kio? Ĉu forte? Certe, certe, sed vi ja bonege, lerte, kiom ajn drinkas kaj neniam ebriiĝas, — ĉu vi memoras la pelmenojn ĉe Postnikov?

— Mi memoras! — feliĉe palpebrumante, respondis Vlaĉjo. — Mi ĉion memoras, Nikolao Eŭgenjeviĉ. Do, vi mian leteron ricevis?

— Pri la letero kaj pri aferoj ni parolos morgaŭ. Kaj hodiaŭ ni estas nur gastoj, kaj gastoj malsekiĝintaj, frostiĝintaj kaj tre lacaj. Ordonu, ke oni preparu por ni litojn, kaj ankaŭ vi mem kuŝiĝu dormi, kaj morgaŭ ekde la mateno ni laboros.

— Sed vi al mi pro la letero ne ofendiĝis?

— Pri mi — ne. Sed pri vi ofendiĝis. La letero, karulo, estas iom dama, iomete histeria. Tamen, morgaŭ...

— Sed tamen kial dama?

Bogoslovskij pensis iom, alŝovis al si pli proksime teon, diris:

— Bone, kelkajn vortojn hodiaŭ. Vidu, kara mia junulo, en nia partio, en la bolŝevista, jam en la antaŭrevolucia tempo estis multaj kuracistoj. Ĉu vi neniam pensis pri tiu demando, kio nome kuraciston venigadis en la partion en tiuj malfacilaj jaroj? Ĉu? Kaj mi pensas, mi persone, ke venigadis doktorojn en la partion sento de plena sensenceco de medicina laboro en Rusio sen revolucia eksplodo, sen ŝanĝo de la ŝtata ordo, sen neniigo de la potenco de kapitalistoj, bienuloj, kulakoj.

Ĉiu pensanta doktoro konvinkiĝadis, ke liaj personaj penoj, same kiel penoj de centoj da honestaj homoj, en la ekzistanta monarkia ordo de la imperio kondukas al nenio kaj ne povas konduki al io ajn. Ja ni ĉiuj delonge estas konvinkitaj pri tio, ke la estonteco apartenas al la medicino profilaktika, preventa. Sed kia, diable, preventa medicino povis ekzisti en tiuj tempoj, kiam la plej genia organizisto Pirogov mem nenion aŭ preskaŭ nenion povis fari? Sekve, la afero estis en la sistemo. Vi trafis el la familio partia, el la Soveta ŝtato — de laboristoj kaj kamparanoj — ĉi tien, kie la cirkonstancoj estas tute aliaj, kaj... perpleksiĝis, eble. Pro juneco vi ne rimarkis tion progreseman, kio kreskas jam ĉi tie, pro fiereco ne skribis tuj, ekzemple, al kamarado Tod-Ĵin.

— Necesis skribi al mi tuj, jes! — diris Tod-Ĵin sekete. — Mi komprenus kaj venus.

— Kaj al mi vi skribis jam en stato de eksciteco, — daŭrigis Bogoslovskij. — Skribis, perdinte senton de la situacio, de la loko, de la socia aranĝo de la socio, kie kuracisto estas figuro nekonata.

— Iomete konata! — malmilde enmetis Tod-Ĵin. — Tiu kuracisto, kiu venis al ni ne el la Sovetunio, jes, tiel...

— Des pli. La situacio estas ne simpla, eĉ en la departemento pri popola sano estas malsamaj fortoj. Kion do vi pensis, vi venos — kaj estos kiel ĉe ni en la Sovetunio: se estas ia malordo, vi iras al sekretario de distrikta komitato, aŭ en sanitaran inspektejon, aŭ ankoraŭ pli alte — en la regionon? Necesas, karulo, kompreni, ke tiuj metodoj nur ĉe ni ekzisas, kie la ŝtato ne nur helpas al sanprotektado, sed ankaŭ responsas pri sano kaj vivo de ĉiu sia civitano, ĉar nia ŝtato estas ŝtato de laborantoj, sed ne de tiuj, kiuj uzas por siaj celoj laboron de civitanoj de kapitalisma ŝtato. Tamen, ni dormu, Vladimiro Atanazijeviĉ, kuŝiĝu, ĉar ekde la morgaŭa tago viaj ferioj por ĉiam finiĝos.

Vlaĉjo foriris en sian ĉambron, eksidis sur la liton, demetis la piedvestojn. Ĝenerale, Bogoslovskij lin hodiaŭ taŭge skoldis. Sed ĉu juste?

— Bona homo! — diris tiutempe Tod-Ĵin. — Pura, kiel tio, ĉu?

— Kiel vitro?

— Ne, pli bone. Tia estas...

— Kiel kristalo...

— Kiel kristalo. Malfacile al li estis, jes, kamarado Bogoslovskij! Pli frue mi devus veni. Tuj...

— La knabo estas bona, — penseme diris Bogoslovskij, — sed, vidu, tamen ankoraŭ knabo. Ne estas hardo. Li ne komprenas, kion signifas «vivbatalo». Ni iru pririgardi lian malsanulejon.

Madi-Danzi ekportis la lampon, «sinjorino kuiristo» paŝetis malantaŭe.

— Fendojn inter traboj li fermis per argilo, saĝe, — diris Bogoslovskij. — Ŝtopis per lano, kaj poste per argilo. Rimarku, tute ne blovas malvarmo. Kaj la litojn ŝpareme starigis, pripensite, aĥ vi kompatindulo. Ŝranketoj estas samaj, kiel ĉe mi en Nigra Ravino, — kun breto, memorfiksis, ruzulo, la konstruon. Eĉ desegnis, probable. Kaj nun ni rigardu la operaciejon. Ne, nur pensu, kian li aĵon elpensis anstataŭ aŭtoklavo, ĉu vi vidas? Simplaj zinkitaj siteloj, duoblaj feraj kovriloj, jes, ĉio estas tute racia kaj eĉ sprita, sterilizo per humida maniero. Vidu, la aperturo de la interna kovrilo ne koincidas kun la ekstera. Nu, ĉio estas komprenebla. Sur fornelon, poste ses horojn malvarmiĝas, ĉu vi komprenas?

— Ne tute, — diris Tod-Ĵin.

— Ses horoj daŭro estas, — enmiksiĝis Danzi, — ses horoj estas tia daŭro, jes, dum kiu el sporoj, kiuj ĉe unua bolado konserviĝis, denove tiuj bakterioj naskiĝas, ĉu, jes?

— Ĉu estis li, kiu pri tio vin instruis? — severe demandis Bogoslovskij.

— Instruis, — ektimis Danzi, — ĉiutage du horoj. Kaj poste, — haste ekparolis li, — poste duono de horo boligi necesas kun aldono de natria bikarbonato el kalkulo unu nul por unu tri nuloj de akvo, tiele, ĉu, jes? Sed neniu tute venis, — aldonis li per falinta voĉo. — Ankoraŭ plu mi povas rakonti...

— Ne necesas. Bravulo! — laŭdis Bogoslovskij.

— Do, ĉu bone? — interesiĝis Tod-Ĵin.

— Ni iru dormi! — decidis Nikolao Eŭgenjeviĉ.

Kiam Vlaĉjo vekiĝis, Tod-Ĵin jam foriris. Bogoslovskij ĉe tableto en la larĝa koridoro trinkis teon. Madi-Danzi, starante ĉe la muro, kortuŝe rigardis al Nikolao Eŭgenjeviĉ — li ĝenerale scipovis rigardi kortuŝe al tiuj homoj, kiujn li opiniis estroj.

— Ĉu vi longe ne povis ekdormi hieraŭ? — demandis Bogoslovskij.

Li, kiel antaŭe, ĉiam ĉion divenadis.

— Longe.

— Ĉu vi ofendiĝis?

— Ne, sed...

— Vidu, tuj «sed». Sed vi tute nenion faris, por ke al vi amase venadu malsanuloj. Ĉi tie, kolego, necesas iĝi socia aganto, batalanto, soldato, sed ne ia dia elektito, kiu sidas kaj atendas bonan veteron. Jen, ekzemple, en Monguŝ malsanuloj amase venas, malgraŭ abundo de lamaoj kaj ŝamanoj; en Badan ni konstruas duan domon de malsanulejo, tie Melnikov tuj komprenis grandegan politikan signifon de sia laboro, sed ne nur tiun, kiel ni ŝatas esprimi, «humanecon», «humanismon»... Ĉi tie ne nur bonan aferon necesas fari, ĉe tie, kara Vladimiro Atanazijeviĉ, necesas devigi la popolon ekkredi al la kuracisto, kaj tio estas granda, grandega afero...

Li silentis iom, glutinte teon, ekfumis cigaredon.

— Siatempe en tiu ĉi lando sufiĉe diboĉis internaciaj kanajloj, nomante sin kuracistoj. Ĉu vi tion scias?

— Iomete scias.

— Ĉiaspecaj negocistoj, komercistoj, aĉetistoj, friponoj — ĉiuj ĉi latronoj flaris per sia damnita flarsento, ke ĉi-tieaj rangiferistoj, brutobredistoj, fiŝistoj, terkulturistoj kaj aliaj laborantoj ial ekkredis pri utilo de variola vakcinado, ĉu epidemioj falĉis popolon plene — nun ne eblas klarigi, sed ili ekkredis. Do, tiuj internaciaj friponoj uzis tion, akiris rezervon da pulvora vakcino kaj por ĉiu vakcinado prenis «decan prezon» — nurnure unu ŝafon. Vakcinadis komizoj, aŭ eĉ knaboj, kaj neniu, certe, interesiĝis, ĉu freŝa estas la vakcino, kaj kia ĝi venas ĉi tien el grandaj urboj de Eŭropo — vi mem imagas. Tute nature ĉe tia skalo de komerco eĉ tiu senutila vakcino por ĉiuj ne sufiĉis. Ili solvadis ĝin per glicerino, aŭ eĉ simple glicerinon uzadis por vakcinado. Pro tago de laboro, pro flakono da glicerino ricevadis tiu mister, monsieur aŭ alia el tiuj sinjoroj — gregon da ŝafoj, ĉirkaŭ tri centojn da kapoj. Kaj la plej interesa konsistas en tio, ke la instrumento, per kiu oni faradis entranĉadon, neniam estis desinfektata, imagu, neniam. Sekve, per trompa variolvakcinado estis disportata sifiliso en skaloj, kiujn eĉ konsideri ne eblas.

— Ĉu tio povas esti vero? — dolore sulkiĝante, demandis Ustimenko.

— Ĝuste, tio estas vero. Ja por bruto-koloniisto gravas nur lia dio — ĉu katolika, protestanta, budaisma, lia idolo, nomata plue Profito. Kaj la loka loĝanto por li, koloniisto, estas fremdulo, sovaĝulo, indiĝeno, kreita por lia, de la koloniisto, riĉiĝo. Kaj ni ĉi tie, Vladimiro Atanazijeviĉ, kiom ajn tio estu stranga, nun havas konsekvencojn de la krimoj, faritaj de la paladinoj de Profito, ni devas instigi la ĉi-tiean popolon ekvidi en ni tion, kio ni estas efektive. Nia kaj via tasko estas, kompreneble, malfacila, sed honoriga. Sovetia — kaj honesta, sovetia — kaj bonkora, sovetia — kaj zorgema, sovetia — kaj justa, sovetia — kaj senprofita — ĉio ĉi per nia laboro ĉi tie devas iĝi sinonimoj, ĉu vi komprenas min, Vladimiro Atanazijeviĉ?

Neniam, verŝajne, Vlaĉjo vidis Bogoslovskij-on tia emociita kaj tia mirinde bone incitita. Kaj denove, kiel en Nigra Ravino, Vlaĉjo-n plenigis envio al Nikolao Eŭgenjeviĉ, al lia interna, spirita, morala esenco, al tio, kiel larĝe kaj samtempe precize scipovis pensi Bogoslovskij, al tio, kiel li vivis — en la nomo de la afero, pro la afero, por la afero, kaj ĉe tio neniom ofere, sed iel ĝoje, gaje, tute fordonante sin al sia laboro. Jen preskaŭ ne operacias tiu bonega kirurgo. Kial? Tial, ke li estas okupita pri pli necesa laboro, plej grava, kaj neceso de tiu laboro, ĝia graveco por la socio estas ĝuste tiu rekompenco, kiu kompensas al li la provizore perditan ŝatatan kirurgion.

Ili ankoraŭ ne fintrinkis teon, kiam revenis gaja, kun ruza rigardo Tod-Ĵin. Demetis la prujnokovritan peltomantelon, eksidis kontraŭ la fenestro, tiel, ke sunaj radioj lumis rekte al lia vizaĝo, kaj enpensiĝis kun taso en la mano.

«Jen en kio estas la afero! — subite miris Vlaĉjo. — Li ja havas okulojn de aglo — li rigardas al la suno».

— Nu? — demandis Bogoslovskij.

— Ni tuj iros, tuj! — diris Tod-Ĵin. — Kaj Madi-Danzi iru kun ni. — Li subridis. — Multaj timas, ke ilin ĉi tie oni senigos je la aĝo — tiel ili nomas morton, kaj lamaoj flustras al ili pri tio, kaj ŝamanoj flustras, sed ni devas montri, ke ĉi tie oni ilin ne nur ne senigos je la aĝo, sed ankaŭ kuracos, jes, ĉu tiel? Kaj la kamarado, — li turnis sin al Vlaĉjo, — komencu fari sian aferon...

Tod-Ĵin denove enpensiĝis, rigardante al la blanka, malvarma, brilanta suno. En tiu ĉi mateno Vlaĉjo ne hakis brulŝtipojn, ne faris gimnastikon, ne legis, ne sidis en sia akceptejo. En tiu malvarma, venta mateno li, nevokita, iris en Khara-n devigi malsanajn homojn kuraciĝi. Sur knaranta neĝo kune kun li iris Bogoslovskij, Tod-Ĵin kaj ankoraŭ tri ĉi-tieaj konatoj de Tod-Ĵin. Pikanta, malvarma vento batadis en la vizaĝon de Vlaĉjo, hurladis en jurtoj, en kiujn ili venadis, sternadis sur pritretitajn plankojn de jurtoj mordantan, fulgan fumon de nevarmigantaj lignofajroj. Blekadis en brutkortoj apud domoj kaj enkreskintaj en neĝamasojn kabanoj frostiĝintaj kaprinoj, ŝafinoj kaj virŝafoj. Kaŝiĝadis en neĝa blovado, malproksime de la okuloj de Tod-Ĵin, la turmentantoj de Vlaĉjo — lamaoj kaj ŝamanoj. Raŭkis malsataj, koleraj hundoj. Brilis ie, jam en krepusko, per lupaj lumoj la okuloj de Markelov. Li paŝis en grandega peltmantelo, apogis sin sur bastonego, la doktorojn kaj Tod-Ĵin-on salutis afable, roris per malvarmuma voĉo: kial ili ne venas gasti al li. Tod-Ĵin haltis por ĝentila, laŭ la rito, konversacio.

— Kiel fartas kaj ĉu bone sanas via brutaro? — demandis li. Tiel oni devis ĉi tie komenci konversacion.

— Mia brutaro bone fartas, — diris Markelov. — Kaj ĉu via brutaro estas sana?

— Ankaŭ mia brutaro estas sana, jes, tiel, — diris Tod-Ĵin. — Ĉu estas sanaj vi kaj viaj parencoj?

Kiam la rito finiĝis, Tod-Ĵin, rigardante per siaj aglaj okuloj en la lupajn, senhontajn okulojn de Markelov, prononcis emfaze:

— Vi ne havos la faktorion, kiu estas okupita de la malsanulejo. Ĝi, pardonu, estas ne via, vi, pardonu, estas ŝtelisto, tiel, jes, vi deziris ŝteli ĝin, ĉu vere, sed aĉetkontrakton vi ne havas.

— Ni estas impostoj, civilizo, — ekroris Markelov, sed Tod-Ĵin interrompis lin.

— Jen kiel estos nome, — diris li, — kaj vi ricevos paperon kiel necesas. Nun mi deziros al via brutaro bonan vintrumadon kaj nutradon...

— Kaj ankaŭ al la via, — turnante sin dorse, diris Markelov.

Vlaĉjo, ne elteninte, hihiis, Tod-Ĵin ĵetis al li severan rigardon.

Kun riverencoj, kiel decas, ili eniris en jurton. Ĉi tie fumo mordis la okulojn, kaj ankaŭ ĉi tie ili konversaciis pri sano de la brutaro, poste pri sano de la gemastroj. Pri tio demandi estis jam tute superflue: la mastro staris proksime, elektraj lanternoj brilis hele, monstra sifilisa ulcero estis ronĝanta la malsupran lipon kaj la mentonon de la nealta, larĝŝultra, evidente tre forta homo.

— Neseksa, ĉu, tiel? — demandis Tod-Ĵin.

— Plej verŝajne! — respondis Bogoslovskij.

Tod-Ĵin ekparolis kun la mastro de la jurto en sia lingvo. La edzino de la mastro komencis malrapide malleviĝi sur la plankon, kovritan per feltotapiŝoj, fleksi la brakojn, hurli. Tod-Ĵin nenion el tio atentis. La mastro rigardis al li atente, la edzino alrampis al Vlaĉjo, alpremis lian manon al sia vizaĝo, ekhurlis pli laŭte. Tod-Ĵin plu parolis, ne haltante, fojfoje kapmontrante al Ustimenko kaj Bogoslovskij.

— Kol-Zal kaj ŝi iras en la malsanulejon, kamarado, — diris Tod-Ĵin al Vlaĉjo. — Ĉu vi ilin elkuracos, jes?

Vlaĉjo kapjesis: kun tiu formo de la malsano li scipovis lukti.

— Kiam?

— Baldaŭ.

— Kiam baldaŭ?

— Du monatoj, se kun garantio.

— Kaj la ulcero ne estos?

— La ulcero ne estos. Sed poste ankoraŭ longe necesos kuraciĝi.

— Se la ulcero ne estos, li iĝos via plej bona agitanto, kamarado, jes.

Kaj Tod-Ĵin ree ekparolis kun la mastro. La edzino ne plu hurlis, ŝi aŭskultis. Danzi mallaŭte tradukis al Ustimenko, ke temas pri tio, kiu gardos la brutaron. Tod-Ĵin promesis interkonsenti kun la najbaroj.

Mastron de alia jurto konis Madi-Danzi. Tiu maljuna homo kun enkaviĝintaj okuloj kaj griza pro suferoj vizaĝo havis nomon Sain-Belek. Li jam delonge ne povis moviĝi kaj tute senmoniĝis, kuraciĝante ĉe lamao Uja — la plej multekosta ĉi-tiea resanigisto. Kaj ankaŭ ŝamanoj lin kuracis, sed tiel, ke ne sciu la ofendiĝema lamao. Laŭ vortoj de Sain-Belek, oni kuracis lin tre bone, speciale Uja. Sain-Belek ĉiutage trinkadis sanktigitan ursan galon kaj metadis kompresojn el formika tizano. Sen la arto de la saĝega Uja, li, certe, antaŭlonge «perdus la aĝon».

Tod-Ĵin bruligis sian fortan elektran lanternon, Bogoslovskij eksidis sur la lignoliton, liaj lertaj manoj momente trovis tion, kion la lamao nomis «senditaĵo de la diablo» kaj amasiĝo de malbona ŝaŭmo.

— Ingvena hernio, — diris Nikolao Eŭgenjeviĉ per sia kamparana, aferema parolmaniero. — Necesas operacii.

— Ĉu li ne mortos? — demandis Tod-Ĵin.

— Mi esperas, ke ne.

Sain-Belek-on sub lamentado de lia familio sur brankardo oni ekportis en la malsanulejon. Danzi ekkuris antaŭen por prepari bankuvon, kaj ankaŭ por averti «sinjorinon kuiriston», kiu povus ektimi, ekvidinte, ke la malsanulejo iĝas malsanulejo. Tamen, ankaŭ Danzi mem iomete timis pri venantaj eventoj. Hejti fornojn ne estas kuraci homojn, kaj ankoraŭ jen la vorto «operacio».

La okuloj de Tod-Ĵin estis tute nepenetreblaj, kiam li ordonadis al iu homo iri al kamarado doktoro. Sed lin oni obeis. Kun li ne eblis disputi. Li aŭskultis neniajn kontraŭdirojn. Kaj rigardis rekte en la okulojn, rekte kaj severe.

Ankoraŭ en unu jurto ili trovis sufiĉe timigitan maljunulon, kiu preskaŭ nenion aŭdis. Bogoslovskij ruze subridis kaj diris, ke morgaŭ aŭ postmorgaŭ redonos al avo Abataj la aŭdon. Vlaĉjo tuj komprenis, en kio estas la afero, sed silentis. Al li estis gaje, ĝuste gaje, kiel okazadis en la infanaĝo. Certe, tio, kion ili faris hodiaŭ — Bogoslovskij, kaj li, kaj eĉ Tod-Ĵin, — estis, ĝenerale, ne tre solida, sed tio estis komenco, bonega komenco, pri sukceso ne eblis ne esti certa. La avo engrimpis en peltmantelon kaj mem ekiris en la malsanulejon. Tod-Ĵin kun subrido klarigis, ke la bofilino ne donas al Abataj eblecon kuraciĝi ĉe plej malbona ŝamano, sed ĉi tie oni promesas, ke post unu aŭ du tagoj ĉio estos en ordo.



1. A. M. Kaledin (1861–1918) — rusa generalo, gvidanto de la blankuloj; armeo de Kaledin — kontraŭrevolucia armeo, baziĝinta en kozakaj regionoj ĉe rivero Dono.
2. Pierre Bezuĥov, unu el roluloj de la romano de L. Tolstoj «Milito kaj paco», restis en okupita de la francoj Moskvo kun celo mortigi Napoleonon.
3. Grandeco de meĉo en kerosenaj lampoj tradicie estas mezurata en lineoj (1/12 de colo, proksimume 2 mm), 10 lineoj = proksimume 2 cm.