Nigra morto

Duan domon de la malsanulejo oni ekkonstruis printempe. En la tago de la komenco de la konstruado alveturis ankoraŭ unu kuracistino — nejuna, solida, malrapidema — Sofia Ivanovna. Antaŭ ĉio, kaj en tre kategoria formo, la ĵus veninta Soldatenkova postulis forigi el la malsanulejo ŝamanon Ogu.

— Estas eĉ strange! — ekkriis Sofia Ivanovna. — Eksa pastro, aŭ kiel li ĉi tie nomiĝas, ŝamano, fendas brullignon por la kuirejo. Mi mem vidis. Tio estas simple mirinde! Kaj por la malsanulaj ĉambroj li fendas brullignon. Tre, tre strange!

— Li ja ne sorĉas en la malsanulejo! — morne kontraŭdiris Ustimenko. — Kaj tiu homo ne plu estas ŝamano. Li havas nek tamburinon, nek bastonon.

— Kiel strange! Kleriko ĉiam estas kleriko — ĉu kun bastono, ĉu sen. Kaj, krome, mi scias, ke li faris kontraŭ vi teroragon.

— Kian agon?

— Terorisman agon. Kaj vi montris molkarakterecon kaj inteligencian bonkorecon, ne juĝiginte la sentaŭgulon. Al atakoj de klasa malamiko necesas respondi firme, ĉu vi komprenas?

— Li estas ne klasa malamiko, sed malfeliĉa, misvojiĝinta homo, — diris Vlaĉjo malmilde. — Kaj vi ne rajtas min instrui, vi ĉi tie estas dum kelkaj tagoj, sed mi...

— Ĉu tiel vi reagas al kritiko? — subridis Soldatenkova. — Do, ion similan mi supozis: memtrankviliĝo, ripozado sur siaj laŭroj, reciproka laŭdado...

Mirinde, kiel tiu ĉi virino por ĉio havis pretajn vortojn; por ŝi estis simple vivi en tiu ĉi mondo!

— Mallonge dirante, Ogu ĉi tie laboris kaj plu laboros! — ekstarante, diris Vlaĉjo. — Se al vi tio ne konvenas — skribu al Tod-Ĵin, li estas informita pri tuta tiu historio. Kaj sur tio ni finu. Kiun vi ankoraŭ opinias klase fremda elemento?

Sofia Ivanovna suspiris:

— Necesas esplori. Kompreneble, ne ĉio ĉi tie estas malbona, estas ankaŭ kelkaj atingoj, estas ankaŭ niaj, fidelaj al ni homoj.

Laboris Soldatenkova diligente, multe kaj enuige. El ŝia vidpunkto, en la malsanulejo estis tro mallonge skribataj malsanhistorioj kaj ĝenerale malbone statis la dokumentado. Kaj Sofia Ivanovna «radikale» ŝanĝis tiun staton. Ŝi skribadis longe, detale, fundamente, skribadis kaj matene, kaj tage, kaj vespere, ŝiaj fingroj kaj eĉ vangoj estis ĉiam en inko, ŝi sulkadis la frunton kaj suspiradis:

— Multon ankoraŭ necesas en la metodaro korekti, kamarado ĉefkuracisto, multon, tre multon. Eĉ estas strange, ke ĉio ĉi estas tiel neglektata, tre strange. Mi dume ankoraŭ esploras, kaj post ioma tempo ni konversacios, parolos kun tuta senkompateco, malfermite, sen riverencoj...

Foje en malhela, malfrua vespero al Ustimenko venis Pelagia Markelova. Ŝiaj okuloj ŝvelis pro larmoj, ŝi longe nenion povis diri, poste petis:

— Prenu min, sinjoro doktoro, al laboro. Mi ĉion scipovas, vi ne bedaŭros...

— Kaj la patro kiel al tio rigardos?

— Kion li povas rigardi! — kun kolero respondis Pelagia. — Ĉu li estas homo nun? Tute maldika iĝis, drinkas de mateno ĝis nokto, sen ajna kompreno librojn legas kaj insultas.

— Sed li ja ne permesos al vi labori!

— Mi povus loĝi ĉe la malsanulejo. En ajna angulo, kie oni ordonos. Ĉi tie estus mia sorto. Prenu min, sinjoro doktoro, alie mi, vere, pendumiĝos, sur vi estos peko. Prenu!

Kaj ŝi komencis malleviĝi sur la genuojn.

— Nu, vi tion ĉesu! — kriis Ustimenko. — Ĉu vi aŭdas? Tuj ĉesu...

Kun etato en la mano eniris Sofia Ivanovna, interesiĝis, en kio estas la afero. Vlaĉjo klarigis. Peneme sulkinte la frunton, la doktorino demandis:

— Aĥ, tio estas Markelov, ĉu? La loka Rockefeller. Aŭdis mi, certe, certe...

Turninte sin al Pelagia, Vlaĉjo ordonis:

— Morgaŭ venu por laboro. Matene. Sed mi avertas — ni havas multajn aferojn, la laboro estas malfacila kaj mallaboremulojn ni ne bezonas...

Kiam post la junulino fermiĝis la pordo, Vlaĉjo diris:

— Donu la etaton.

Subskribinte, li suspiris, trairis la ĉambron, rigardis en la nigran, senkurtenan fenestron, ŝaltis la ricevilon. Jam dum monato li atendis novajn pilojn, la malnovaj estis preskaŭ elĉerpitaj. En la etero estis ia pelmelo, Moskvon li longe ne povis kapti, sed subite aŭdis ian slavan radiostacion kaj rigidiĝis: Hitlero atakis la Sovetunion. Tie estis okazanta milito, grandega batalo, senekzempla en historio de la homaro.

Kantetante, kun suprenfalditaj manikoj de la kitelo, eniris Baĉjo. Vlaĉjo kriis al li, ke li eksilentu. Enkuris Soldatenkova, paliĝinta, perpleksa. Malantaŭ li en la koridoro vidiĝis Tuŝ, Danzi, maljuna Abataj. Iom post iom Vlaĉjo komprenis: la dudek duan de junio je la tria horo kaj tridek minutoj la faŝistoj komencis ofensivon sur grandega fronto — de la Nigra ĝis la Balta maro. Nun iu feldmarŝalo von Bock, iuj Guderian, Strauß kaj Hoth estis strebantaj al ĉelimaj urboj, kaj al kiuj nome — kompreni ne estis eble. Kaj poste orkestro ekludis tangon, en la etero aŭdiĝis gruntado kaj fajfado. Baĉjo diris:

— Nekredebla afero! Provoko! Absurdo!

Ĉe mateniĝo Vlaĉjo sendis telegramon al Tod-Ĵin kun peto nomumi ĉefkuracisto Baĉjon Belov-on. Respondo venis post du horoj, kaj Ustimenko komprenis, ke li povas veturi al la Sovetunio, des pli ke Bogoslovskij jam elflugis al Moskvo.

Karavano el Khara estis prepariĝanta ekiri morgaŭ, pri tio al Vlaĉjo malgaje diris Tuŝ. Kaj proponis helpi paki la aĵojn.

— Ja kion mi paku? — respondis Vlaĉjo. — Jen la dorsosakon mi pakos, kaj finite. Iru, Tuŝ, eĉ sen mi vi havas multan laboron.

Tuŝ foriris.

Ustimenko penis kapti ion en la etero, sed aŭdis nur bojantan paroladon de faŝisto el hitleraj satelitoj, nenion komprenis kaj malŝaltis la ricevilon. «Ne gravas! — konsolis sin Vlaĉjo. — Ne timindas! Post monato, maksimume, mi estos en la fronto. Nur ne indas nervoziĝi!»

En tiu momento li ekvidis blankan vizaĝon de Madi-Danzi. Tiu, kiel evidentiĝis, jam delonge staris en la pordo: lia suba makzelo tremis kaj la voĉo raŭkis, kiam li penis paroli.

— Mi tute vin ne komprenas! — koleriĝis Ustimenko.

— Nigra flago super jurto, — raŭkis Madi-Danzi. — Tarbagana malsano baldaŭ venos al Khara. En Ĝavan-Ilir jam iras nigra morto. Iru, kamarado doktoro, iru, mi ne enlasis maljunulon ĉi tien, li alportis teruran sciigon kaj mem estas mortonta. Estos tiel, kiel antaŭ multaj jaroj, kiam en Khara mortis ĉiuj, eĉ plej malgrandaj infanoj, mortis ĉiuj, kiuj ne fuĝis ĝustatempe.

Tarbagana malsano kaj nigra morto oni ĉi tie nomis peston. La lasta kaj tre grava eksplodo estis en la deksesa jaro. Vlaĉjo plurfoje aŭdis de lokaj malnovloĝantoj, kiel fuĝis tiam la reganto de la provinco, kiel freneziĝis homoj kaj kiel neniu forigadis kadavrojn...

La kalva maljunulo kun kaviĝintaj vangoj, sendenta, elturmentita, estis sidanta kaŭre apud la malsanuleja perono kaj rakontanta al avo Abataj, Ogu, Sofia Ivanovna kaj doktoro Baĉjo pri la tarbagana malsano. Tuŝ estis tradukanta.

En la nuna printempo inter ĉasistoj al tarbaganoj1 — felaj bestetoj — iris onidiro, ke por felo de tarbagano aĉetistoj en faktorioj pagos kvin-ses-oble pli multe, ol en la pasintaj jaroj. Tiu onidiro aperis eksterlande, ĝin alportis ĉasistoj el Pes-Va — rezidejo de guberniestro de la Lando de Suno. Pelton de tarbagano oni nun farbas kaj prilaboras tiel, ke por ĝi peltistoj akiras nekredeblan monon. Certe, ĉasistoj deziris riĉiĝi. Kaj ili komencis kaptadi ĉiujn tarbaganojn, eĉ tiujn, kiuj silentas, sed ja estas sciate, ke se tarbagano silentas, tiam ĝin oni ne tuŝu — ĝi estas malsana. Sana tarbagano balbutas: «Ne timu, ne timu!» — tion same ĉiuj scias.

La maljunulo trinkis akvon el blanka emajlita trinkpoteto, ekfumis pipon.

— Li rakontu, kion li vidis mem! — ordonis Ustimenko.

Sed la maljunulo ne hastis. Ne sufiĉas, ke la ĉasistoj mortigadis malsanajn tarbaganojn, ili ankoraŭ eĉ manĝis ilian viandon. La unua ekmalsanis la pli juna frato Mung-Vo. Ambaŭ ili — kaj la pli aĝa, kaj la pli juna — lerte metadis maŝojn super tarbaganaj ternestoj kaj estis opiniataj bonaj pafistoj. La pli juna Mung-Vo ekmalsanis en la stepo kaj tie mortis. La pli aĝa lin enterigis.

— La bubona formo! — diris Soldatenkova.

— Enterigis kaj ankoraŭ longe ĉasadis, al li fortunis, — tradukis Tuŝ. — Kaj post kelkaj tagoj oni vidis lin, kiel li iris en sian restadejon, ŝanceliĝante, kiel ebria. Se homo tiel ŝanceliĝas, li certe havas tarbaganan malsanon kaj tute baldaŭ li «perdos la aĝon».

— La pli aĝa ekmalsanis je la pulma formo — tiel plej ofte okazas, — klarigis Sofia Ivanovna. — En tiaj situacioj necesas fari klarigan laboron inter aktivularo de la loĝantaro.

— Aktivularo, pasivularo! — kolere grumblis doktoro Baĉjo.

La maljunulo finrakontis: la pli aĝa Mung-Vo ne sukcesis eĉ eniri en la jurton kaj nur sukcesis ordoni, ke sur stango super la jurto oni levu nigran flagon, ĉifonon, — en la stepo homoj scias: se super jurto estas nigra ĉifono, do ĉi tie estas morto. Kaj neniu aliru proksime.

— Demandu la civitanon: ĉu li estis en kontakto kun la malsanuloj? — ordonis Sofia Ivanovna al Tuŝ. Tuŝ ne komprenis.

— Ĉu li nur vidis la nigran flagon aŭ estis tie, en la loko, en la jurto? — klarigis Baĉjo.

La maljunulo subridis: ne, li estas sufiĉe saĝa, por eĉ ne proksimiĝi al la tarbagana malsano. Tiam, antaŭ multaj jaroj, mortis ĉiuj liaj parencoj, kaj li bone scias, kio estas tiu malsano.

Matene la pli aĝa Mung-Vo komencis sputi sangon. Kaj post kelkaj tagoj super la tuta nomadejo jam flirtis nigraj ĉifonoj — la tarbagana malsano eniris en Ĝavan-Ilir-on. La maljunulo selis virĉevalon kaj alrajdis ĉi tien, al la granda sovetia ŝamano. Pri li iras diversaj bonaj rakontoj. Se la rusa ŝamano vere estas tiel granda, kiel rakontas homoj, li helpu. Kaj se ne — li tuj diru, kaj lin oni ne plu zorgigos.

— Kiu amas honoron, amu ankaŭ laboron! — rimarkis Sofia Ivanovna kaj foriris en la malsanulejon.

Vlaĉjo ordonis al Tuŝ traduki al la maljunulo, ke li mem dume nenion povas fari, sed li penos voki multajn doktorojn, tutan taĉmenton, kiuj, certe, helpos. Kaj, doninte al Baĉjo kaj Tuŝ ordonon pri izolado de la maljunulo, li ekiris al la reganto de la provinco Khara — Zdaba.

La reganto akceptis Ustimenkon seke. Tute proksime kuŝis la limo, trans kiu estis prosperanta la guberniestro de la Lando de Suno. Se Hitlero formanĝos Rusion, la Lando de Suno okupacios Khara-n, kaj tiam al la reganto oni rememorigos liajn rilatojn kun la sovetia kuracisto. Tial Zdaba eĉ ne proponis al Vlaĉjo sidiĝi. Sed, aŭdinte pri la tarbagana malsano, la reganto tuj ŝanĝiĝis. Li kriis, ke al Vlaĉjo oni donu teon, kaj ordonis al sia sekretario senprokraste konektiĝi telefone kun la departemento pri sanprotektado. En la departemento neniu respondis, kaj Vlaĉjo, uzinte tion, konsilis telefoni hejmen al Tod-Ĵin.

Por feliĉo, por grandega feliĉo, Tod-Ĵin prenis la parolilon, kaj Vlaĉjo mem rakontis al li pri ĉio okazinta en la regiono Ĝavan-Ilir. En la aŭskultilo estis klakado kaj siblado. Tod-Ĵin silentis.

— Turnu vin por helpo en la kontraŭepidemian departementon en Moskvo, — diris Vlaĉjo. — Oni al vi helpos.

— Milito! — diris Tod-Ĵin.

— Helpos! — ripetis Vlaĉjo. — Nepre helpos! Mi garantias, ĉu vi aŭdas, kamarado Tod-Ĵin? Tie estas saĝaj homoj, ili komprenas, kia plago trafis vian respublikon, ili nepre helpos.

— Bone, tiel, jes, — penseme kaj malrapide prononcis Tod-Ĵin kaj ordonis transdoni la parolilon al la reganto.

Post kvaronhoro la reganto ordonis al komandanto de la garnizono — maldika kaj grizhara maljuna leŭtenanto — starigi kordonojn, por ke neniu eniru kaj eliru la regionon Ĝavan-Ilir. La leŭtenanto aŭskultis silente, kunfrapante la kalkanumojn, almetante la manon al la longa viziero de sia blank-arĝenta kaskedo. Kaj en la postkorto de la domo de la reganto tiutempe oni estis ŝarĝantaj kamelojn, ĉevalojn, ĉaregojn, ploris virinoj — la filinoj, la edzinoj de la filoj, la edzino de la reganto mem: estis terure fuĝi en montojn el ĉi tie, el palaco kun tutaj ses ĉambroj, ne kalkulante du vintrajn jurtojn en la korto.

Nokte Vlaĉjo ricevis telegramon — longan, sur kelkaj folioj. Tod-Ĵin sciigis, ke Moskvo helpis, aviadiloj kun medikamentoj, medicina ilaro kaj kuracistoj jam elflugis. La ekspedicion estras profesoro Barinov. Tod-Ĵin mem kun sekretario de la CK de la Labora partio alflugos morgaŭ. Poste estis instrukcioj kaj konsiloj al Vlaĉjo, transdonitaj de Barinov el la aviadilo.

Legante kaj relegante la telegramon, Ustimenko aŭdis, kiel en la najbara ĉambro Sofia Ivanovna instruis Tuŝ-on pri maniero de surmetado de kontraŭpesta kostumo.

— Jes, mi scias, tio estas enua, — per sia viskoza voĉo estis parolanta Soldatenkova, — sed rimedoj de persona profilaktiko ludas tre grandan rolon en nia laboro. Nenio heroa estas en tio, ke vi infektiĝos je pesto kaj pereos pro propra malordemo. Komence oni surmetas la kombineon, ĉu vi vidas? La rubandetojn de la pantalono necesas ligi dense...

— Ĉu kontraŭ puloj? — altvoĉe demandis Tuŝ.

— Puloj de ronĝuloj post morto de siaj mastroj forlasas ties kadavrojn kaj nestojn, — kvazaŭ legante, daŭrigis Soldatenkova. — Tiel nomataj liberaj puloj volonte transloĝiĝas sur homojn. Nun rigardu, kamaradino Tuŝ, la suban randon de la kapuĉo necesas ŝovi sub la kolumon de la kombineo. Kaj, fine, la enspiratoron. La spaco ĉe la flankoj de la nazo estas plenigata per vato — per buletoj...

Vlaĉjo eliris en la koridoron, mallaŭte frapis al Soldatenkova. Ili ambaŭ — kaj Sofia Ivanovna, kaj Tuŝ — staris meze de la ĉambro en la kontraŭpestaj kombineoj.

— Kaj kiel mi tion komprenu? — demandis Ustimenko.

— Ja mi laŭ la specialeco estas epidemiologo, — diris Sofia Ivanovna. — Kaj jen naskiĝis penso: mi kaj Tuŝ veturu sur la lokon, faru nekropsion, esploru proksime. Faru helpon. Kostumojn ni havas, mikroskopon ni disponas, lizolo, fenolo, sublimaĵo estas. Certe, vi estas la ĉefkuracisto, sed mi supozas...

— Veturu! — diris Ustimenko.

— Probable, necesas oficvojaĝa legitimilo? — demandis Soldatenkova.

— Ne, Sofia Ivanovna, ne necesas. Tie estas neniu, al kiu vi povas ĝin montri.

— Kia sovaĝeco! — levis la ŝultrojn Soldatenkova. — Vera mezepoko. Feŭdismo. Mi intencis fari konversacion kun sanitara aktivularo, ĝenerale planis vicon da aranĝoj.

En la pordon enŝoviĝis dormema Baĉjo, demandis:

— Eble, ankaŭ mi veturu?

— Por kio? — demandis Soldatenkova. — Enterigi la dissekcitan kadavron ni povos ankaŭ duope. Kaj da kostumoj ni havas nur du. Ankaŭ senhomigi la malsanulejon ni ne rajtas. Kaj ĝenerale tio ne estas celkonforma. Oni ĉiam agu celkonforme, kaj ne celkonforme agi ne necesas. Cetere, ĉi tien ĝis la fino de tuta tiu historio mi, kompreneble, ne revenos. Vi, plej verŝajne, serĉu nin en la loko de Mung-Vo...

Antaŭ la forveturo Soldatenkova alportis al Vlaĉjo leteron kaj diris:

— Se al mi io okazas, mi petas, transsendu tiun koverton al mia filino. Ŝi estas ĉe mi sola. Ŝia patro nin forlasis, li nun havas alian familion, kaj mi kun Anjo restis duope. Sed tio ne gravas! Geedzeco devas konstruiĝi sur reciproka amo; se tiu ne ekzistas, tiam tio ne estas geedzeco. Ĝis revido, Vladimiro Atanazijeviĉ.

Kaj ili forveturis — malgranda, maldika, nigrahara Tuŝ kaj korpulenta Sofia Ivanovna, — forveturis rajde, kaj post ili tiriĝis ŝarĝitaj ĉevaloj kun tendoj, ŝprucigilo, fosiloj, medikamentoj, provianto en specialaj, hermetikaj ujoj. Por adiaŭo Soldatenkova diris:

— Kaj kontrolu, mi petas, Vladimiro Atanazijeviĉ, tion, kion vi nomas kancelariaĵo. Mi ĵus ordigis tiun aferon, kaj jen mi devas urĝe ĝin forlasi...

— Kiele? — demandis Vlaĉjo Baĉjon, kiam la malgranda karavano malaperis el la vidkampo.

— Mi neniam atendis! — ekriis doktoro Baĉjo.



1. Tarbagano — siberia (aŭ mongola) marmoto (Marmota sibirica), vehiklo de pesto.