Jurij German
Kara mia homo
Mi ne laŭdos timeme kaŝantan sin virton, per nenio sin rivelantan kaj ne montrantan vivsignojn, virton, kiu neniam elatakas, por alfronti la malamikon, kaj kiu hontinde fuĝas de konkuro, kiam la laŭrokrono estas konkerata en varmego kaj polvo.
Kiu zorgas pri la afero, tiu devas scipovi batali por ĝi, alie li entute ne okupiĝu pri iu ajn afero.
Ĉapitro unua
La trajno iras okcidenten
La internacia eksprestrajno ekiris malrapide, kiel decas al trajnoj de tiu supera kategorio, kaj ambaŭ eksterlandaj diplomatoj tuj, ĉiu al sia flanko, disŝovis la silkajn kurtenojn sur la spegula fenestro de la restoracivagono. Ustimenko mallarĝigis la okulojn kaj ekrigardis ankoraŭ pli atente al tiuj sportaj, malaltaj, muskolaj, orgojlaj homoj — en nigraj vesperaj kostumoj, en okulvitroj, kun cigaretoj, kun ringoj sur la fingroj. Ili lin ne rimarkadis, kun avido rigardante al la sensona, senlima vasto kaj kvieto tie, en la stepoj, super kiuj en la nigra aŭtuna ĉielo naĝis la plena luno. Kion ili esperis ekvidi, transveturinte la limon? Ĉu incendiojn? Ĉu militon? Ĉu germanajn tankojn?
En la kuirejo malantaŭ la dorso de Vlaĉjo kuiristoj per haktranĉiloj estis hakantaj viandon, bonguste odoris fritita cepo, la bufedistino sur pleto ekportis rosumkovritajn botelojn da rusa biero «Ĵiguljovskoje». Estis la horo de vespermanĝo, ĉe najbara tableto dikventra usona ĵurnalisto per la dikaj fingroj estis senŝeliganta oranĝon, liajn militajn «prognozojn» estis respekte aŭskultantaj la okulvitraj, kun glatigitaj haroj, similaj, kiel ĝemeloj, diplomatoj.
— Kanajlo! — diris Vlaĉjo.
— Kion li diras? — demandis Tod-Ĵin.
— Kanajlo! — ripetis Ustimenko. — Faŝisto!
La diplomatoj ekbalancis la kapojn, ekridetis. La fama usona kolumnisto ŝercis. «Tiu ŝerco jam flugas per raditelefono en mian ĵurnalon», — klarigis li al siaj kunparolantoj kaj ĵetis en la buŝon — per klako — eron de oranĝo. Lia buŝo estis grandega, kiel ĉe rano, — de unu orelo ĝis la dua. Kaj ili ĉiuj triope tre gajis, sed eĉ pli ekgajis ili ĉe konjako.
— Necesas havi trankvilon! — diris Tod-Ĵin, kun kompato rigardante al Ustimenko. — Necesas regi sin, tiel, jes.
Finfine alvenis la kelnero, rekomendis al Vlaĉjo kaj Tod-Ĵin «monaĥejan sturgaĵon» aŭ «ŝafajn kotletojn». Ustimenko estis foliumanta la menuon, la kelnero, brilante per la hardislimo, atendis — la severa Tod-Ĵin kun lia senmova vizaĝo imagiĝis al la kelnero grava kaj riĉa orienta eksterlandano.
— Botelon da biero kaj stroganovan viandon, — diris Vlaĉjo.
— Por mi kaĉon kaj teon, — aldonis Tod-Ĵin. — Tiel, jes.
— Iru al diablo, Tod-Ĵin, — koleriĝis Ustimenko. — Ja mi havas amason da mono.
Tod-Ĵin ripetis seke:
— Kaĉon kaj teon.
La kelnero levis la brovojn, faris funebran vizaĝon kaj foriris. La usona kolumnisto verŝis konjakon en mineralakvon, gargaris per tiu miksaĵo la buŝon kaj plenigis la pipon per nigra tabako. Al ili tri aliris ankoraŭ unu ĝentlemano, kvazaŭ elirinta ne el najbara vagono, sed el verkaro de Karlo Dikenzo — grandorela, malbone vidanta, kun anasa nazo kaj buŝo kiel kokina gropo. Ĝuste al tiu kvadratita kaj striita ulo diris la ĵurnalisto tiun frazon, pro kiu Vlaĉjo eĉ frostiĝis.
— Ne indas! — petis Tod-Ĵin kaj kunpremis per sia malvarma mano la Vlaĉjan pojnon. — Tio ne helpas, tiel, jes...
Sed Vlaĉjo ne aŭdis Tod-Ĵin-on, pli ĝuste, aŭdis, sed li ne deziris esti prudenta. Kaj, leviĝinte ĉe sia tableto — alta, fleksiĝema, en malnova nigra svetero, — li kriis por la tuta vagono, borante la ĵurnaliston per furiozaj okuloj, kriis en sia terura, glaciiganta la animon, memstare lernita angla lingvo:
— He, vi, kolumnisto! Jes, ĝuste vi, mi al vi parolas...
Sur la plata grasa vizaĝo de la ĵurnalisto glitis perplekso, la diplomatoj momente iĝis ĝentile orgojlaj, la dikenza ĝentlemano iomete retropaŝis.
— Vi uzas gastamon de mia lando! — kriis Vlaĉjo. — De la lando, kies civitano mi havas altan honoron esti. Kaj mi ne permesas al vi tiel abomene, kaj tiel cinike, kaj tiel malnoble spriti rilate de tiu granda batalo, kiun faras nia popolo! Alie mi elĵetos vin el tiu ĉi vagono al diablo...
Proksimume tiel Vlaĉjo imagis al si tion, kion li prononcis. Efektive li diris frazon multe pli sensencan, sed tamen la kolumnisto komprenis Vlaĉjon bonege, tio videblis laŭ tio, kiel por momento ekpendis lia makzelo kaj nudiĝis malgrandaj, fiŝecaj dentetoj en la rana buŝo. Sed li tuj trovis kion diri — ja li estis lertulo, kiu povas trovi eliron el ajna situacio.
— Brave! — ekkriis li kaj eĉ montris ion similan al aplaŭdoj. — Brave, mia entuziasma amiko! Mi ĝojas, ke mi vekis viajn sentojn per mia malgranda provoko. Ni ankoraŭ ne traveturis eĉ cent kilometrojn for de la limo, kaj mi jam ricevis riĉan materialon... «Via olda Pete estis preskaŭ elĵetita dum plena irado el eksprestrajno nur pro malgranda ŝerco pri batalkapablo de la rusa popolo» — tiel komenciĝos mia telegramo; ĉu vin tio kontentigas, mia flamiĝema amiko?
Kion li, kompatindulo, povis respondi?
Ĉu montri sekan mienon kaj ekmanĝi la stroganovan viandon?
Ĝuste tiel Vlaĉjo faris. Sed la kolumnisto ne lasis lin: transsidiĝinte al lia tableto, li deziris ekscii, kiu estas Ustimenko, pri kio li okupiĝas, kien veturas, por kio li revenas en Rusion. Kaj, enskribante, li diradis:
— Ho, bonege. Kuracisto-misiisto, revenas por batali sub la standardo...
— Aŭskultu! — ekkriis Ustimenko. — Misiistoj estas popoj, sed mi...
— Olda Pete ne trompeblas, — snufante per la pipo, diris la ĵurnalisto. — Olda Pete konas sian leganton. Kaj montru viajn muskolojn, ĉu vi vere povis elĵeti min el la vagono?
Li devis montri. Poste la olda Pete montris la siajn kaj ekdeziris drinki kun Vlaĉjo kaj lia «amiko — orienta Bajrono» konjakon. Tod-Ĵin finmanĝis la kaĉon, elverŝis en sin la malfortan teon kaj foriris, kaj Vlaĉjo, sentante mokajn rigardojn de la diplomatoj kaj de la dikenza striulo, ankoraŭ longe turmentiĝis kun la olda Pete, ĉiel malbenante sin pro la stulta sceno.
— Kio estis tie? — severe demandis Tod-Ĵin, kiam Vlaĉjo revenis en ilian kupeon. Kaj aŭskultinte, li ekfumis cigaredon kaj diris malgaje:
— Ili ĉiam estas pli ruzaj, ol ni, tiel, jes, doktoro. Mi estis ankoraŭ malgranda — jen tia...
Li montris per la mano, kia li estis:
— Jen tia, kaj ili, kiel tiu olda Pete, tiaj, jes, donadis al mi bombonetojn. Ne, ili nin ne batadis, ili donadis al ni bombonetojn. Kaj mia panjo, ŝi min batadis, tiel, jes, ĉar ŝi ne povis vivi pro sia laco kaj malsano. Kaj mi pensis — mi foriros al tiu olda Pete, kaj li ĉiam donados al mi bombonetojn. Kaj Pete ankaŭ al plenaĝuloj donadis bombonojn — alkoholon. Kaj ni portadis al li felojn de bestoj kaj oron, tiel, jes, kaj poste venadis morto... Olda Pete estas tre, tre ruza...
Vlaĉjo suspiris:
— Treege stulte rezultiĝis. Kaj nun li ankoraŭ skribos, ke mi estas ĉu popo, ĉu monaĥo...
Saltinte sur la supran kuŝbreton, li malvestis sin ĝis la kalsoneto, kuŝiĝis en kraketantajn, malvarmetajn, amelitajn littukojn kaj ŝaltis radion. Baldaŭ oni devis elsendi bultenon de la Sovinformburoo1. Submetinte la manojn sub la nukon, senmove kuŝis Vlaĉjo — atendis. Tod-Ĵin stare rigardis en la fenestron — al senfina stepo sub luna brilo. Finfine Moskvo ekparolis: en tiu ĉi tago, laŭ la vortoj de la anoncisto, falis Kievo. Vlaĉjo forturniĝis al la muro, surtiris super la littuko la litkovrilon. Al li ial imagiĝis la vizaĝaĉo de tiu, kiu nomis sin olda Pete, kaj pro abomeno li eĉ fermis la okulojn.
— Ne gravas, — diris Tod-Ĵin obtuze, — la USSR venkos. Ankoraŭ estos tre malbone, sed poste venos bonege. Post nokto venas mateno. Mi aŭdis radion — Adolfo Hitlero ĉirkaŭigos Moskvon, por ke eĉ unu ruso ne eliru el la urbo. Kaj poste li superverŝos Moskvon per akvo, li ĉion decidis, tiel, jes, li deziras, ke tie, kie antaŭe estis Moskvo, estu maro kaj por ĉiam ne estu la ĉefurbo de komunismo. Mi aŭdis, kaj mi pensis: mi lernis en Moskvo, mi devas esti tie, kie ili deziras vidi maron. El fusilo mi trafas en okulon de milvo, tio necesas en milito. Mi ankaŭ trafas en okulon de zibelo. En la CK mi tiel diris, kiel al vi, kamarado doktoro, nun. Mi diris, ili estas tago, se ili ne estas, venos eterna nokto. Por nia popolo entute — jes, tiel. Kaj mi veturas ree al Moskvo, duan fojon veturas. Mi tute nenion timas, nenian froston, kaj mi ĉion povas en milito...
Silentinte iom, li demandis:
— Ĉu al mi ne eblas rifuzi, tiel, jes?
— Al vi oni ne rifuzos, Tod-Ĵin, — mallaŭte respondis Vlaĉjo.
Poste Ustimenko fermis la okulojn.
Kaj subite ekvidis, ke la karavano ekiris. Kaj avo Abataj ekkuris apud la Vlaĉja ĉevalo. La orienta eksprestrajno bruadis sur relaj juntoj, fojfoje longe kaj potence hurladis la lokomotivo, kaj ĉirkaŭ Vlaĉjo ĉevaloj estis levantaj polvon, kaj ĉiam pli multe da popolo amasiĝis ĉirkaŭe. Flanke, sur malgranda kolhara ĉevaleto, frapetante ties postkolon per sia larĝa polmeto, ial veturis Banjo, polva vento de Khara flirtigis ŝiajn implikitajn, molajn harojn, kaj ploris, etendadis la maldikajn brakojn al Vlaĉjo la junulino Tuŝ. Kaj konataj kaj duonkonataj homoj iris apud Ustimenko kaj etendadis al li la acidan fromaĝon, kiun li ŝatis.
— Prenu kurut-on, — kriis oni al li. — Prenu, vi manĝos kurut-on en la milito, kaj via edzino dividos nian kurut-on kun vi...
— Mi dividos! — kapjesadis Banjo. — Mi dividos kurut-on.
— Prenu arĉi-on! — kriis oni al li, etendante sekigitan kazeon. — Arĉi ne malfreŝiĝos. Kaj via edzino dividos arĉi-on kun vi...
— Prenu, ne afektu, — persvadadis Vlaĉjon Banjo. — Ĉu vi scias, kia bona aĵo estas arĉi?
— Prenu biŝtak-on, — kriis oni al li, etendante globetojn de rangifera fromaĝo. — Prenu, doktoro Vlaĉjo! Ĉu vi ne rekonas min, doktoro? Vi konservis al mi la aĝon ankoraŭ tiam, kiam ni timis vian malsanulejon...
— Rekonu do lin, Vladeto, — diradis Banjo. — Ja estas ĝene, vere! Nu, Voĉjo! Tiu via distriteco frenezigos min.
Iliaj ĉevaloj iris apude, la okuloj de Barbara estis malfermitaj al li plene. La polvo iĝadis ĉiam pli densa, kaj en tiu polvo Banjo aŭskultis, kiel savis li Khara-n el la nigra morto, kia li estas kuraĝa, bonkora, kvankam estadas kolera, kian solecon kaj timon li sentis, kiel mankis al li ĉiam nur ŝia amo, nur ŝia ĉeesto, nur ŝiaj larĝaj, varmaj, fidelaj polmoj, ŝiaj okuloj, ŝi mem, ĉio tio, kion li forlasis, ne komprenante ankoraŭ la teruran, nekorekteblan signifon de tiu perdo. Sed nun ŝi estis ĉi tie, apud li, kaj ili kune ĉe elveturo el Khara ekvidis la patron de Lamzi, kiu staris super la vojo kun siaj ĉasistoj. Da ili estis multe, ĉirkaŭ kvindek, kaj ĉiuj ili tenis fusilojn sur la postkoloj de la ĉevaloj. Vlaĉjon kaj Banjon ili renkontis per salvo supren — unu fojon kaj duan, kaj poste iliaj bonegaj, malgrandaj, longharaj ĉevaloj ekiris antaŭen galope, por ke malproksimaj nomadejoj prepariĝu adiaŭi la sovetian doktoron Vlaĉjo.
— Hu, kia vi estas ĉe mi, kiel evidentiĝis, — diradis Barbara tire, — hu kia vi estas, Voĉjo!
Kaj en nomadejoj, kiujn li traveturadis kun Banjo, Vlaĉjo fiksrigardis al vizaĝoj, skrupule kaj plejparte vane rememorante — kiu estis ĉe li en ambulatoria akcepto, kiun li ekzamenis en jurto, kiun operaciis, kiun kuracis en la malsanulejo. Sed pri neniu li povis ion rakonti al Banjo — nun ili ĉiuj estis ridetantaj, kaj tiam, kiam li havis kun ili aferon, ili estis suferantaj. Nun ili ree sunbruniĝis kaj fortikiĝis, kaj kiam oni alveturigadis ilin al li, ili estis palaj kaj maldikaj. Nun ili estis retenantaj siajn ĉevalojn, kaj tiam ili kuŝis, aŭ estis kondukataj sub la brakoj, aŭ enportataj sur brankardo...
— Kaj ĉu vi ne memoras nun, al kiu vi konservis la aĝon? — fiksrigardante en liajn okulojn, demandadis Banjo. — Mi neniuokaze forgesus iun...
Iliaj ĉevaloj plu iris apude.
Kaj poste Vlaĉjo perdis ŝin. Perdis tuj, definitive, por ĉiam. Estis nek la manoj, nek la malfermegitaj okuloj, nek la haroj, kiujn flirtigis vento. Estis nenio, krom neebla, neeltenebla malfeliĉo.
— Trankviliĝu, — diris al li Tod-Ĵin, metante la manon sur lian nudan ŝultron. — Ne kriu, kamarado, silentu! Post nokto estas mateno, tiel, jes!
Blua dormolampo flagris super la kapo de Vlaĉjo, kaj en ĝia lumo la vizaĝo de Tod-Ĵin, tranĉita de fruaj faltoj, ŝajnis vizaĝo de maljunulo. Saĝa kaj severa.
— Tiel, jes! — tute mallaŭte ripetis Tod-Ĵin.
— Kaj mi... ĉu mi kriis? — singarde demandis Vlaĉjo.
— Jes, — kuŝiĝante malsupre, respondis Tod-Ĵin.
— Kion do mi kriis?
— Vi kriis rusan nomon. Vi vokis rusan nomon.
— Kian? — malsuprenpendante de sur sia kuŝbreto kaj hontante tion, ke li demandas, diris Vlaĉjo. — Kian nomon, Tod-Ĵin?
Estis nekompreneble, por kio li postulis respondon. Eble, li simple deziris aŭdi tiun nomon?
— Barbara! — prononcis Tod-Ĵin. — Kaj ankoraŭ vi kriis: «Banjo», kamarado doktoro. Vi ŝin vokis, tiel, jes...
«Tiel, jes! — grinciginte la dentojn, pensis Vlaĉjo. — Por vi estas egale, sed mi? Kiel mi nun vivos?»