Ĉapitro tria

Pri franca fizikisto Langevin kaj romia kuracisto Galeno

Komence de decembro la taĉmento de Cvetkov trafis en malfacilan kaj longan embarason. Havante, esence, nenian seriozan sperton de milito, des pli de tia malsimpla, kiel la partizana, laciĝinte pro konstantaj persekutoj, pluvoj, humideco kaj, fine, frostoj, katenintaj la Unĉanskan arbaran masivon, la malbone vestitaj homoj, kiel tio nomiĝas, «subfalis» kaj apud la bieno de sovĥozo «Malnova bolŝevisto» tutsimple preterdormis punan grupon, kiu preskaŭ neniigis la tutan taĉmenton.

Feliĉe, dorminta kiel ĉiam tre singarde Cvetkov sukcesis senti malbonon — aŭdis raŭkan bojadon de serĉaj germanaj ŝafhundoj kaj levis la taĉmenton. Komenciĝis batalo — longa, malfacila, senorda, kaj ĉefe — tia, kiun tute eblus eviti, ĉar la partizanoj kaŭzis preskaŭ neniajn perdojn al la viva forto de la faŝistoj.

Kiam ĉio finiĝis, Cvetkov starigis Ustimenkon antaŭ si en atentopozo kaj per raŭkigita dum la batalo voĉo interesiĝis:

— Kiu vin nomumis mitraletisto? Kial vi kun Cedunko iris flanke kontraŭ la germanoj, kiam via afero estas vunditoj? Kiu permesis al vi ŝoviĝi en batalon?

— Ĉar en la taĉmento ekzistas kuracisto Veresova, — komencis Vlaĉjo, — tial...

— Silentu! — tute furioziĝis la komandanto. — Veresova hodiaŭ aŭdis la unuajn pafojn en la vivo. «Ekzistas»! — mokimitis li Ustimenkon. — Kie ŝi ekzistas? Ĝis nun ŝi al homo ne similas, sed vunditoj serĉas doktoron. Respondu — ĉu estas mia afero dum batalo meti splinton al batalano? Ĉu mia?

Neniu scias, per kio ĉio ĉi finiĝus, se ankoraŭ anhelanta post kurado kaj ekscitiĝo de la batalo Niĉjo Pinĉuk ne raportus, ke «kaptiĝis germano por pridemando».

— Kiel «kaptiĝis»? — montris la dentojn Cvetkov.

— Ĝuste tiel, li mem kaptiĝis, — neniom timante la furiozan rigardon de Cvetkov, klarigis Pinĉuk. — Li mem al ni kaptiĝis. Li estas iomete vundita, sed impertinenta...

La «impertinentan vunditon» Ustimenko pansis, donis al li gluti el mezurflakono medicinan alkoholon. La germano evidentiĝis homo alta, sportaspekta, en kaskedo kun brave fleksita rando — tipega «blonda bestio». Oni trovis lin en kavo, elfosita, probable, iam de ĉasistoj, sur ĝia fundo estis akrigitaj palisoj — por granda besto. Ĝuste tien falis la faŝisto, kaj kiam la punistoj foriris — lin ne rimarkis.

Kondutis la «blonda bestio» komence firme, kiel oni lin instruis: sian milittrupon nomi li rifuzis kaj al aliaj, formalaj demandoj same ne respondis. Liaj helbluaj okuloj rigardis kuraĝe kaj firme.

— Por kio vi al ni venis? — demandis lin ne deteninta sin de psikologio Cvetkov. — Kion vi bezonas en nia Rusio?

— Rusio neniam plu ekzistos, — levinte la ŝultrojn, respondis la kaptito. — Estos protektorato kun eterna kaj racia ordo. La tuta terglobo finfine obeos al la granda Germanio. Ni ne bezonas ŝtatojn de subhomoj. La subhomojn la naturo mem destinis esti sklavoj, tiun destinon plenumos la tria imperio.

Vlaĉjo malbone komprenis la germanan kaj nur laŭ esprimo de la vizaĝo de Cvetkov, laŭ liaj pufiĝantaj naztruoj kaj kurba rideto li divenis pri tio, kiel rezonas la germano.

— Nu, do, — silentinte iom, diris Cvetkov. — Nun rakontu, kiamaniere vi trovis nian spuron.

— Tion mi rakontos nur al la komandanto! — respondis la germano.

— Mi estas la komandanto.

La germano ĝentile ridetis:

— Ho ne! La komandanto de la ruĝaj partizanoj, kiun ni estas kaptantaj, havas barbon. Jen tia estas barbo — negranda. Sed — barbo!

Kaj tiam al Cvetkov subite eklumis penso. Li komprenis, ke ie apude, proksime, vivas kaj militas vera partizana taĉmento, havanta, eble, komunikadon kun la Granda tero, radion, spertan, plurfoje batalintan komandanton, veran komisaron...

Kaj la germano, koketinte iom, komprenis, ke se li rakontos pri la ruĝaj partizanoj, tiam li ne perfidos per tio siajn, faŝistajn militajn sekretojn, — kaj detale, senkaŝe, rerakontis al Cvetkov tute ĉion, kion li sciis pri tre forta, granda, eksplodiganta per minoj fervojojn grupo de partizanoj de iu fama ruĝa kolonelo, nomata de la germanoj Lbov.

Kaj sur la mapo li montris per krajona pinto tiujn lokojn, kie Lbov kun siaj «rabistoj» eksplodigadis fervojojn kaj faligadis sub taluson trajnojn.

— Bone, forigu lin! — diris Cvetkov, leviĝante de la arbostumpo, sur kiu li sidis. — Nur priserĉu lin bone!

Niĉjo Pinĉuk, al kiu turnis sin la komandanto, iomete blankiĝinte, puŝis la germanon je la flanko per la tubo de sia «Schmeisser». La germano komprenis, lia vizaĝo ektremis, Vlaĉjo forturniĝis. Post kelkaj minutoj trans pinoj tondris mallonga mitrala pafserio. Tiutempe Cvetkov diris al Veresova:

— Se vi ankoraŭ unu fojon permesos al vi dizerti dum batalo, mi ordonos vin mortpafi. Ni en nia marŝo pasaĝerojn ne bezonas, kaj malkuraĝulojn des pli...

— Konstanteno Georgijeviĉ, — komencis Veresova, sed li ne permesis al ŝi findiri.

— Mi por vi estas ne Konstanteno Georgijeviĉ! — tra la dentoj nelaŭte prononcis Cvetkov. — Mi por vi estas komandanto! Ĉu klaras? Iru plenumi viajn devojn, kaj ne plu turnu vin al mi. Via estro estas militkuracisto Ustimenko. Fino!

Estinta apude docento Ĥolodilin nur balancis la kapon:

— Jen kiele, jen tio vere estas el la kanto: la princinon alte levas li indigna, en koler', el la ŝipo ŝin forĵetas en la ondojn de l' river'1. Jen karaktero!

— Ne diru stultaĵojn! — petis Vlaĉjo.

Kiam la kolumno ekmoviĝis, Vera Nikolajevna ekiris apud Vlaĉjo. Ĝis nun ŝi estis tremeranta, ŝiaj okuloj estis esprimantaj teruron, kaj sur la vangoj jen ekbriladis, jen estingiĝadis ruĝaj makuloj.

— Kaj mi pensis — jen komenco de mia milita biografio: partizana taĉmento «Morton al faŝismo», — diris ŝi nelaŭte, kaj en ŝia voĉo al Vlaĉjo aŭdiĝis larmoj. — Kia teruro — mortpafi.

— Milito! — per maljunula voĉo de batalsperta soldato respondis Vlaĉjo. — Sed vi ne afliktiĝu, vi kutimiĝos. Ĉiuj komence timas. Jen, rigardu al nia Ĥolodilin — ja kia li estis kultura inteligenciano, sed nun estas bravulo. Kaj multaj tiel... Nur necesas teni sin firme...

Veresova proksime enrigardis en la okulojn de Vlaĉjo kaj petis:

— Helpu min, se mi ektimos! Kriu al mi! Mi ne deziras, ke tiu monstro min mortpafu.

— Jes ja, certe! — konsentis Ustimenko.

— Ĉu vi ridas?

— Ne, neniom.

Li vere neniom ridis. Li ridetis, pensante pri sia stultega situacio: nun li, nesciate por kio, devas ŝajnigi antaŭ ĉiuj kaj por ĉiuj, ke tiu tute fremda al li kaj eĉ malagrabla bela virino estas per io ligita kun li. Sed per kio? Kian li havas rilaton al ŝi? Ŝi malkuraĝis, kaŝiĝis de vunditoj — li ja ŝoviĝis en la batalon, ĉar kalkulis pri ŝi kaj eĉ ordonis, kiel kaj en kia okazo ŝi agu, — nun al li strabas elturmentita de doloroj Trubicin, en lia rigardo sen ajna peno eblas legi malaprobon: «Jen, trovis al si nia doktoro viculon. Ni nun suferu pro ŝi».

En bivako ambaŭ vunditoj — kaj Azbelev kaj Trubicin — postulis Ustimenkon, kvankam sub sufiĉe delikata preteksto, ke ili al li kutimiĝis. Veresova ruĝiĝis, Vlaĉjo, kiu estis vindanta vunditan pli frue Kislicin-on, streĉante la vindojn pli dense, ekkoleris.

— Tio, knaboj, estas porkeco, — diris li, alirante al tiu ĉarego, sur kiu kuŝis Azbelev kun Trubicin. — Jen, interalie, troviĝis herooj! Mi ja memoras, kiel vi, kamarado Azbelev, komence, jam en la unua marŝo, plendis, ke nia afero estas pereinta kaj ni nenien eliros. Sed ŝi estas virino sen batala sperto, nekutimiĝinta.

Azbelev morne silentis, kaj Trubicin, intence laŭte ĝemante, diris, ke li estas «ne simio» kaj «ne permesos sur si al ajna knabinaĉo lerni, kiel en laboratorio».

Vespere ĉiujn kvin vunditojn kaj restaĵojn de la provianto ili ŝarĝis sur unu ĉaregon, kaj Kolombon — buntan kaj malrapideman eksstalonon — Babijĉuk mortpafis «por nutraĵo». Vera Nikolajevna la ĉevalaĵon ne deziris manĝi, ŝi manĝis glaciiĝintan panon kaj mallaŭte ploris. Ligita kun ŝi, kvazaŭ per ĉeno, per la ordono de Cvetkov, Vlaĉjo trinkegis el gamelo ĉevalan supon, ŝvitis pro varmaĵo kaj pensis pri tio, kiel por li estus facile nun kun Barbara.

— Donu al mi gustumi, — subite diris Veresova. — Ja vi tro apetite ŝmacas.

Ŝi gustumis, faris grimaceton — mirinde absurdan en tiu frostiĝinta, vintra arbaro, en rebrilo de flamo de la lignofajro, super la gamelo kun kuiraĵo el ĉevalaĵo, kaj diris kokete:

— Eĉ mortpafu min, mi ne povas!

Vlaĉjo silentis. Tamen, li kompatis ŝin. Ekzamenante en tiu vespero la piedojn de la batalantoj kaj malmilde parolante kun tiuj, kiuj denove ne sukcesis bone aranĝi piedĉifonojn, li subite rimarkis, ke li ne plu trovas en si fortojn ŝerceti kaj ke, ŝajne, tiu marŝo fine forkonsumis ankaŭ lin.

— Nu, kio, doktoro, — vokis lin Cvetkov, kiam li revenis al sia lignofajro: — Ĉu vi laciĝis? Sidu iom! — preskaŭ petis li. Kaj rimarkinte hezitemon de Ustimenko, ordonis: — Eksidu!

Kiel ĉiam, glate razita, odoranta je stranga miksaĵo de odoroj — je tualeta akvo kaj je fumo de la bivakaj lignofajroj, li sidis rekte apud trunko de malnova pino, estis moliganta en la fingroj cigaredon kaj trarigardanta germanan ĵurnalon, deprenitan de la antaŭe mortpafita faŝisto.

— Interesega afero estas ĉiutaga vivo de scienco, — kun malvarma subrido diris li. — Jen la germanoj mem skribas pri nia fama samtempano — franca fizikisto Langevin2. Ili en Parizo lin metis en la prizonon Santé, kaj la franca Akademio de sciencoj ne defendis sian plej faman akademianon. Ĉu vi imagas? Kaj ĉi tie estas klare aludata, ke Langevin estis arestita laŭ sugesto de sciencistoj-faŝistoj el Vichy3. La germanoj mem en sia ĵurnalo pri tio skribas, certe laŭdante la Akademion pro ĝia «lojaleco»...

— Kaj kial «ĉiutaga vivo»?

— Tial, ke por sentalenta kanajlaro la plej grandaj sciencaj problemoj estas, figure esprimante, problemoj de «menuo», de nutraĵo, kaj se pli alte, do de palacetoj, kaj ankoraŭ pli alte — de milionoj, de jaktoj, de propra insulo, de briliantoj, kaj kio tie ankoraŭ estas, ja mi pri tio ne estas instruita. Kaj historiaj embarasoj, similaj al la nuna, treege rivelas tiun ĉi vivon, la sciencista bestaro montriĝas antaŭ ni tia, kia ĝi estas, — bestaro. Ĉi tie, ĝenerale, estas multe pri kio pensi — kaj pri la nuno, kaj pri la pasinteco...

Malbonkora subrido glitis sur liaj lipoj, li ĵetis malvarman rigardon al Vlaĉjo kaj demandis:

— Ĉu vi neniam meditis pri tio, kiel ĉio malnova, merita kaj eĉ fama, plej ofte, ne helpas al la novo, sed sufokas ĝin, aplikas ĉiujn siajn kadukajn, sed potence diplomitajn kaj oficiale konfirmitajn sciencajn gradojn kaj simple fortojn ne por helpo al la avana, vera, noviga, sed nur por «ne permesi»?

— Ekzemple? — demandis Vlaĉjo, subite kun ĝojo rememorante la konversaciojn kun Prov Jakovleviĉ Polunin. — Kiajn vi havas ekzemplojn?

— Ĉu ekzemplojn? Bonvolu, ni trovos! Kaj voku ĉi tien, interalie, vian damon, ŝi ja tamen, ŝajne, laŭ ŝiaj vortoj, estas kuracisto...

Ustimenko kaŝite ridetis. Cvetkov apartenis al tiu kategorio de viroj, kiuj sentas sin sen virinoj, speciale sen belaj kaj scipovantaj aŭskulti (kaj scipovi aŭskulti estas granda arto), multe malpli bone, ol en ĉeesto de tiuj «Evidinoj», pri kiuj ili emas mencii ekskluzive malestime...

— Por kio mi al li necesas? — ektimis Veresova. — Li ree krios al mi...

— Ne, li estas en bonanima humoro, — diris Vlaĉjo. — Deziras konversacii.

En peltjako, en feltbotoj, humile rigardante per la malhelaj okuloj, Vera Nikolajevna singarde aliris kaj diris kun kvieta obeemo en la voĉo:

— Mi venis laŭ via ordono.

— Ĉu vi timas min? — interesiĝis Cvetkov.

— Memkompreneble. Min ankoraŭ neniu timigis per mortpafo. Kaj neniu kriis al mi tiel, kiel vi...

Cvetkov sen rideto respondis:

— Mi, cetere, ne ŝercis. Eksidu! Nia Ustimenko deziris, ke vi ĉeestu nian konversacion...

Ĉe Vlaĉjo pro mirego eĉ la brovoj ekrampis supren, sed Cvetkov tute ne atentis lin, kvazaŭ vere estis Vlaĉjo, kiu laŭ propra deziro venigis ĉi tien Veresova-n.

— En mia bolkruĉo estas infuzita teo, — afable proponis la komandanto. — Forta. Tamen, sukero finiĝis...

Verŝinte por Veresova teon en trinkpoteton, Cvetkov rakontis al ŝi la «antaŭparolon», kiel li esprimis, de la konversacio kaj komencis doni laŭ la memoro faktojn:

— Bonvolu, por komenco: Galeno4. Kiu ja lin ne konas, ĉiuokaze pri li aŭdis ĉiu sukuristo. La fondinto, la patro kaj tiel plu. Nature, se li estus je du trionoj malpli talenta, tiam lia vivo pasus multe pli bonorde por li mem. Sed ĝuste lia genio unuigis kontraŭ li ĉiujn sentalentajn putinidojn de tiu epoko. Nenio tiel unuigas kanajlaron, kiel apero de vera talentulo, minacanta per sia ekzisto al ilia prospero, — tion ĉiu homo, honeste okupiĝinta pri historio de la scienco, ne povis ne rimarki. Ĉi tie denove konvenos rememori nian samtempanon — la francon Langevin. Nur la monda agnosko de meritoj de tiu sciencisto devigis eĉ sentalentajn sciencistojn enlasi Langevin-on en sian establon, kiu, laŭ iliaj eternaj deklaroj, ekzistas ekster politiko. Sed politikaj maĥinacioj liberigis tiun ularon de la morala devo defendi sian propran akademianon kontraŭ la bruna pesto, kaj ili forcedis lin kun ĝojo, ĉar li estas talenta, sekve estas danĝera kiel konkurencanto por ili ĉiuj kune... Ĉu vi, Vera Nikolajevna, okupiĝis pri historio almenaŭ de medicino?

Cvetkov demandis rafinite ĝentile, sed Veresova eĉ tremeris kaj respondis nedifinite.

— Kaj jes kaj ne, — ridetis Cvetkov, — ĝenerale, «trapasis dum lernado». Jen termino, diablo ĝin prenu! Trapasis! Tamen, eble, eĉ estas bone, ke nur «trapasis», ĉar se oni mem ne pensas, tiam povos ŝajni, ke en nia scienco ĉiam estis kvieto kaj prospero, laŭ tiu kortuŝega situacio, kiu okazis en la vivo de la juna Puŝkino kaj la kaduka Derĵavin5 — en la senco de la beno al Aleksandro Sergijeviĉ por poeta heroaĵo. Kaj tre deziras la historiistoj de medicino, kiu, laŭ mia opinio, en la vivo de popoloj ludas neniom malpli grandan rolon, ol artoj, se ne pli grandan, tre ili deziras, tiuj bonkondutaj knaboj, ĉion pentri en tia roza aŭ lazura, komforta, paska lumo. Ĉu vi ne konsentas, Ustimenko?

Ustimenko, disĉiplo de Polunin, nature, tute konsentis kaj eĉ deziris enmeti sian «trafan», kiel al li ŝajnis, rimarkon, sed Konstanteno Georgijeviĉ tute ne interesiĝis pri la opinio de Vlaĉjo, li plu parolis, ĵetante rigardojn jam al docento Ĥolodilin, kiu aliris pli proksime en sia pelta bluzo, el kiu estis elŝoviĝanta lanugo, kaj en orelklapa ĉapo, tute rememorigante per sia aspekto francon apud Berezina6.

— Ja ne nur en la historio de medicino, en historio de ajna scienco observeblas, sendube, la sama bildo, — daŭrigis Cvetkov, kaj lian bruligitan per malbonaj veteroj vizaĝon — malmolan kaj malmildan — subite tordis furiozo. — La sama! — preskaŭ kriis li. — Absolute la sama, sed neniu laborigas sin por pripensi tion almenaŭ cele de defendo de nia estonteco kontraŭ jam okazintaj monstraj precedencoj. Monstraj! Jen Galeno, de kiu ni komencis! Ja enviantoj kaj kalumniantoj, kaĵoluloj kaj sentalentuloj finfine obtenis ekzilon de Galeno el Romo. Kaj niaj modernaj historiistoj de medicino, uzante «sciencajn» fontojn, lasitajn de samtempanoj de kompatinda Galeno, gurdas surbaze de atestoj de liaj mallaŭdantoj, enviantoj kaj kalumniantoj, ke li havis «spiteman kaj obstinan karakteron». Ĉi tie estas tre interesa penseto, bazita sur observoj. Ja nian Pirogov-on, Nikolaon Ivanoviĉ-on7, same akuzadis liaj mallaŭdantoj kaj enviantoj pri tio, ke li havas obstinan karakteron, kaj eĉ ne simple spiteman, sed kvereleman. Kaj ĉu vi scias, de kie tio venis? De intendantoj de la epoko de la Krimea milito, de tiuj «netolereblaj ŝtelistoj», al kiuj nia Nikolao Ivanoviĉ neniel permesadis ŝteli...

Kiam Cvetkov nomis Pirogov-on, liaj okuloj subite varmiĝis kaj en la vizaĝo aperis tiel ne karaktera por li esprimo de milda kareso; li tuj kvazaŭ konfuziĝis, forturniĝis de la lignofajro kaj komencis serĉi en la sako cigaredon. Vlaĉjo en tiu momento interkaptis rigardon de Veresova: ŝi rigardis al Cvetkov singarde, el sub la frunto, kaj eĉ por Vlaĉjo, kun tuta lia mirinda neobservemo en tiu rilato, iĝis subite klare, ke Vera Nikolajevna estas enamiĝinta, ke ŝi aŭskultas Cvetkov-on kun ĝojo, eĉ pli — kun admiro, kaj se li parolus ion tute kontraŭan, ŝi aŭskultus tute same.

— Al Galeno oni eĉ atribuis, ke li ektimis peston. Rimarku krome, ke ankaŭ Pirogov havis «bondezirantojn» en la Medicin-kirurgia akademio, kiuj cirkuligis klaĉon, ke Nikolao Ivanoviĉ fuĝis el Krimeo, el Sebastopolo, ektiminte bombardadon. Nu, kial pri tio paroli! — Cvetkov svingis la manon, elektis por si braĝon kaj, afekte bele ekfuminte, enpensiĝis por momento. — Da tiaj analogioj estas amaso! Kio koncernas la traktaton de Harvey «pri moviĝo de la koro kaj de la sango», do, malgraŭ tio, ke tio okazis en la epoko de Ŝekspiro, en la epoko de «Eseoj» de Bacon, tamen tiuj samaj unuiĝintaj sentalentuloj obtenis, ke Harvey-on oni deklaris freneza. Estas interesa, interalie, tio, ke ne lasas al la scienco antaŭeniri ne nur amasoj da sentalentuloj — tio estus ankoraŭ ne tiom timinda, — ne lasas antaŭeniri eĉ homoj talentaj, grandaj. Ekzemple — vi, Ustimenko, ĉiam deziras pli multajn ekzemplojn — jen, bonvolu, James Simpson, malkovrinta bonefikajn ecojn de kloroformo samtempe kun Pirogov kaj ricevinta ĉiajn malfeliĉojn en kruelega lukto por sia malkovro, — tiu sciencisto poste ekstaris sur la vojo de Lister, kaj kiel li obstinis! Se oni al li siatempe kriis, ke al la homo la dio ordonis naski en turmentoj kaj ke peno mildigi akuŝajn dolorojn per kloroformo estas atenco al la dia providenco, do li, Simpson, obtenis tion, ke la gepatra por Lister Londono la lasta en la mondo cedis al kontraŭsepso. Kaj ĉio ĉi estas rezulto de agado de la fama tiutempe Simpson, de lia energio, de lia aŭtoritato! Kaj Pasteŭro? Bando de karikaturistoj kaj ĵurnalistoj dum longa tempo nutriĝis, mokante la mikrobojn de Pasteŭro. Kaj li ja legadis ĵurnalojn ĉiutage. Kaj certe, Pasteŭro farus multe pli, se li konservus tiun energion, kiu necesis por lukto kontraŭ samtempaj al li obskurantoj, por la afero...

Subite la vizaĝo de Cvetkov streĉiĝis, li demandis abrupte:

— Pri kio vi ridetas, Ĥolodilin?

— Nu, unu penso en la kapon ensaltis, — respondis la docento. — Sed ĝi ne konformas al subordiĝo...

— Ne gravas, diru!

— Mi pensis, kamarado komandanto, — jen finiĝos tiu ĉi milito, vi iĝos, nature, profesoro, doktoro certe, kaj eble eĉ pli alte levos vin la sorto kaj via senduba talento, — kiel tiam? Koncerne de la nuna agrabla konversacio? Nun, nur ne koleru, nun tiu ĉi arbara konversacio nin al nenio devigas, ni ĉiuj bolas kaj indignas, sed kiel estos en kabineto? Kiam vi havos sekretarion kaj akceptejon, aŭ adjutanton kaj same akceptejon, kaj kiam de vi dependos? Kiel vi pensas? Ĉu vi stimulados kaj benados, aŭ same...

— Kio — same?

— Ja vi komprenas, kamarado komandanto, por kio tiel precizigi per vortoj...

Ruĝaj rebriloj de la estingiĝanta flamo de la lignofajro vagis sur la nerazita, prikreskita de densa barbo vizaĝo de la docento, en malvarmo li ridinde frapetadis per ĉirkaŭligitaj per ŝnuro futbalŝuoj, kiuj jam sukcesis truiĝi post la ripozdomo. Ĥolodilin estis, ĝenerale, ridinda, sed liaj helaj okuloj rigardis gaje kaj sentime, kaj lia tuta aspekto ŝajne diris: «Jen kia mi estas, spit al vi!»

Cvetkov gajnis ankaŭ tiun ludon.

— Ja dio ĝin scias, — kun kolera kaj sincera perplekso diris li. — Mi ne scias. Mi ne pensis pri mi. Mi nenion povas supozi pri mi.

— Se vi ne povas, tiam mi des pli, — ekkriis Ĥolodilin. — Kion povas mi, se eĉ vi «ne povas supozi pri vi». Tamen, kamaradoj, al mi estas pli malbone, mi povas. Kaj ne flate al mi, kvankam sen fanfaronado mi asertas, ke en bataloj mi kondutas tute dece. Kaj lastatempe mi eĉ certiĝis pri miaj soldataj kapabloj. Je dio, mi ne malkuraĝas. Pli ĝuste, interne mi timiĝas, sed kiun tio koncernas? Sed se en la tiel nomata scienco oni min premos...

— Tiam kio? — demandis Vlaĉjo.

Ĥolodilin ĉirkaŭrigardis, pensis iom. De lia aspekto — «spit' al vi» — subite tre baldaŭ nenio restis...

— Se min subite premos tiele per ĉiuj unuigitaj penoj tiu organizita forto, — tion mi vidis, konas, — tiam mi ne garantios, neniuokaze garantios. Mi ne estas Giordano Bruno, kiel oni diras — ne tia homo. En tio mi, pardonu, ne eltenos. Kaj se ankoraŭ min skoldos fortvola profesoro, doktoro de sciencoj, kronita per diversaj laŭroj, ni supozu, kun karaktero de nia komandanto, kamarado Cvetkov Konstanteno Georgijeviĉ, tamen kun aperanta, laŭ la meritoj, ventreto, ĉu? Kun tia rondaĵo ĉi tie, akirita en aŭtomobila veturado, ĉe bankedaj tabloj kun kaviaro kaj sevrugo, kun rondaĵo, neniu disputas, meritita, prava, pro sida vivo, ne malgrandigebla eĉ per teniso, ĉar la koro ne permesas...

— Bonege li tion diras! — kapmontris Cvetkov la docenton al Ustimenko.

— Ĉu bonege? — aŭdis tiu. — Ne, ne bonege, sed malgaje, kaj mi nin ĉiujn nur timigas, por ke ni ne vidu tielaĵon, averte. Do, eliros tia oponanto, kiel estis supre dirite — kaj mi forbrulis. Forbrulis, ĉar en kelkaj reprezentantoj de la merita profesoraro, kaj eĉ kun respektivaj titoloj, presataj kursive, kaj ankaŭ kun sperto de estrado, en la voĉo mem riveliĝas tia terura aŭtoritateco, tia incitita netoleremo, tia, ŝajne, de la komenco mem preta laco kaj ofenda degno, ke eĉ en revoj kontraŭagi al tuta tiu komplekso estas malfacile. Kaj sciu, kamaradoj karaj, eĉ nun, en arbaro, post bataloj kaj antaŭ aliaj bataloj, kiam mi imagas al mi prezidantaron kaj verdan drapon, kaj lustrojn, kaj katedron, kaj tiujn lerte malrapide elirantajn kun barbetoj, barboj, pendantaj vangoj, grizharajn, kulturajn, distingitajn kaj certajn pri tio, ke ili ankoraŭ plurfoje estos distingitaj, certajn pri tio, ke ne distingi ilian agadon estus eĉ maldece, trapasintajn la tutan sciencon, — ho-o-o, ne, tion mi ne eltenos. Kaj ĉu vi, Ustimenko, eltenus?

Ne hastante, Vlaĉjo ĵetis rigardon al Ĥolodilin, ekvidis liajn timigitajn okulojn, ĵetis cigaredstumpon en la lignofajron, pensis iom kaj diris:

— Terure vi rakontis.

— Ĉu vi ektimis?

— Ne tiom, por ke mi ne eltenu.

— Jen kia kuraĝa, — de flanke tire, kun subrido diris Cvetkov. — Aŭ vi ne imagas al vi pro juneco iujn pejzaĝetojn?

— Kial ne, mi imagas, — same ne hastante kaj ne cedante al la ŝerca tono de la komandanto, plu enpensiĝinte, prononcis Vlaĉjo. — Tute bone imagas...

Li deziris esprimi pli singarde, sed tuj decidis paroli tiel, kiel li pensas, ne obtuzigante akrajn angulojn.

— Mi tute bone imagas, — ripetis li, — sed... mi neniam en la vivo iros al ajna kompromiso rilate de laboro. Mi komprenas, tre bone komprenas, ke vi al mi nun ne kredas, sed mi pri mi estas tute certa. Kaj tiu terura bildo, la pejzaĝeto, Ĥolodilin, kun tiu verda drapo min ne timigas. Tio, probable, tiam estas tiom senlime terura, kiam oni defendas sian bonstaton, sed ne sian aferon, — ĉe ni ja okazas, ke la unuan kun la dua oni miksas, ĉu ne? Defendo de posteno, rango, scienca grado — tio ankoraŭ ne estas defendo de afero...

— Iel tro komplike, — oscedinte, respondis Cvetkov. — Sen bona vespermanĝo ne kompreneblas...

La vilaj okulharoj de Vlaĉjo ĵetiĝis supren, arda lumo ekbrilis en la okuloj, kaj, nenion plu dirante, li leviĝis.

— Ĉu vi ofendiĝis? — demandis Cvetkov.

— Ne.

— Do kial?

— Simple iĝis enue.

— Tie oni al vi montros enuon! — forirante, minacis Ĥolodilin.

Foriris ankaŭ Veresova. Vlaĉjo plu staris super fulganta, denove ekbrulanta lignofajro. Cvetkov rigardis al li de malsupre.

— Estas interese, kiaj ni iĝos post dek jaroj, — penseme diris li. — Kaj vi, kaj mi...

Kaj li neatendite ree ekparolis pri Ĉeĥov. Laŭ liaj vortoj rezultis, ke en la persono de zoologo von Koren Ĉeĥov priskribis faŝismon en ties ĝerma stato.

— Nu, apenaŭ! — dubis Vlaĉjo.

— Ne apenaŭ, sed ĝuste! Kaj ĝenerale, Ustimenko, multon gajnus politikistoj, se ili pli serioze rilatus al vera literaturo. Faŝismo kaj ĉio kun ĝi ligita plurfoje estis priskribita antaŭ multaj jaroj. En «Milito kontraŭ salamandroj», ekzemple, — iu ĉeĥo verkis la libron, mi ne memoras la nomon8. Ĉio estas preciza, sed ili — prezidentoj diversaj, ĉefministroj, feldmarŝaloj kaj konsilistoj — ĉu ili legas? Por ili iliaj sekretaj dosieroj ŝajnas multe pli seriozaj dokumentoj, ol beletra verko. «Elpensaĵoj», — pensas ili, legante por amuziĝo, en libera tempo. Sed avertojn ili ne vidas, alarmon ne aŭdas. Ili estas la plej saĝaj, same pro tio, ke ili havas rangojn, titolojn kaj postenojn, tion, pri kio Ĥolodilin antaŭe parolis, kaj iu tia verkistaĉo estas nenio. Certe, nun sidas tiaulo en bunkro kun vapora hejtado, fosas en la nazo, atendas, kiam lian popolon la fricoj ĉesos bombi, kaj pro enuo legas: «Aĥ, aĥ, similas!» Kaj ĝi estis skribita antaŭ dek jaroj kaj pro aludoj al la amika regno, al la faŝistoj, estis malpermesita.

— Ĉu vi pensas tiel? — ne sciante, kion diri, prononcis Vlaĉjo.

— Mi estas certa. Tamen, vi malmulte legis, kun vi paroli estas ne interese. Ni prefere dormu...

— Kia homego estas via komandanto, — diris Vera Nikolajevna, instalante sin por nokto en malalta kabaneto el koniferpingloj, superŝutita per neĝo. — Grandioza karaktero. Kaj kiel li estas verema!

— Jes, verema! — malvigle respondis Vlaĉjo.

Li sentis malgajon kaj deziris pli baldaŭ ĉesi pensi pri la hodiaŭa konversacio. Kaj Vera Nikolajevna, volvinte sin en du litkovrilojn super sia peltjako (nun ĉiuj havis litkovrilojn, konfiskitajn en la «Alta») kaj varmiĝinte, subite vigliĝis kaj komencis konfide, kvazaŭ al proksima amikino, rakonti al Vlaĉjo sian vivon. Ustimenko deziris dormi, kaj la vivo de Vera Nikolajevna neniom interesis lin, sed ŝi estis insista rakontantino, kaj li — ĝentila homo. Kaj, jesadante, skuiĝante, kiel hundo post banado, por subite ne ronki, li aŭskultis pri ŝia infaneco kaj juneco, pri la bela patro kaj la bela patrino, pri ilia amo pasia kaj turmenta, kia ne okazas en la vivo, sed pri kia oni ŝatas rakonti, aŭskultis, kiel «adoradis kaj diigadis» Nikolao Anatoljeviĉ sian solan filinon, kia li estis talenta inĝeniero kaj kiel la panjo ĝojos vidi en Moskvo Vladimiron Atanazijeviĉ-on. Kaj pri sia unua «infana enamiĝo» rakontis Vera Nikolajevna: pri tio, kiel li, Cirilo, transportis ŝin «sur la manoj trans bolantan rojon» (ĝuste tiel ŝi diris — «bolantan»), kaj pri tio, kiel li skribis leterojn dum la pasinta milito el Viborgo, en paŭzoj inter batalaj elflugoj.

— Li estas bonega homo, — diris Vera Nikolajevna, — nun li, probable, komandas multajn aviadistojn. Bonega kaj tre fortvola! Ĉu vi scias, tia vireca vizaĝo, iomete Hamsun-a.

— Ĉu li similas al Knut Hamsun? — por ion diri, demandis Vlacĵo. — Ĉu kun lipharoj?

— Kial kun lipharoj?

— Ja Hamsun havas lipharojn.

— Ne, mi diras pri liaj herooj. Ĉu vi scias, leŭtenanto Glan.

— A ha! — ekdormante, diris Vlaĉjo. — Certe...

— Ĉu vi dormas?

— Ne, bonvolu! — tute jam falante en obskuron, balbutis li. — Bonvolu...

Je la dua horo lin puŝvekis Telegin — por anstataŭi la sentinelon. Ŝanceliĝante pro dormo, tremetante en fortiĝanta frosto, Ustimenko kontrolis la «Schmeisser»-on, kaj je la sepa horo la taĉmento, matenmanĝinte supon el ĉevalaĵo kun milea grio, denove ektrenis sin vice laŭ arbara, superŝutita de neĝo vojo al Vspolŝĉina — tien, kie Cvetkov esperis renkonti iun el la homoj de Lbov.

Paŝante apud Ustimenko, Cvetkov diris al li en tiu tago nelaŭte kaj morne:

— La municio finiĝas. Cigaredoj elĉerpiĝis. Pano same ne plu estas. Jen kiajn aĉajn aferojn ni havas, doktoro!

Li levis la kapon, kraĉis, forte frotis per la polmoj la frostiĝantajn orelojn kaj aldonis neatendite:

— Hodiaŭ ni ilin renkontos. Ĉu vi deziras veti?

Eble, danke ĝuste al tiu averto Ustimenko eĉ ne miris, kiam en malvarma krepusko li aŭdis raŭkan kaj potencan krion:

— Kiu iras? Haltu! Metu la armilojn! La komandanto eliru antaŭen rekte al la abatiso!

Neniu vidis ajnan abatison. Per voĉo klara kaj gaja Cvetkov kriis:

— Iras taĉmento «Morton al faŝismo» sub komandado de militkuracisto Cvetkov. Ni estas niaj! Sendu al ni homon, vi vidos! Kaj ni nenion en via mastrumaĵo distingas! Kaj pli baldaŭ, kamaradoj, ni havas vunditojn, ni mem apenaŭ tenas sin...

Malantaŭ malhela picearo, ne tuj, sed iom poste, ekbrilis lumo de lanterno, kaj la sama potenca voĉo afereme informis:

— Por ke vi sciu — al vi estas direktita mitralo «Maxim». Do gardu vin, se vi estas malamikoj!

Bravaspekta, en mallonga uniforma palto, en pelta ĉapo kun ruĝa rubando, kun grenado en la mano, maljuna, solida batalanto aliris al Cvetkov kaj ĝentile petis en miksaĵo de la rusa kaj la ukraina:

— Jen ce tje vi metu tutan vian armilaron. Jen ce tje, kje estas pritretite...

Kaj, priluminte per la radio de la lanterno la vizaĝojn de Vlaĉjo, Ĥolodilin, Babijĉuk, ĉirkaŭrigardinte la vunditojn, suspiris, balancis la kapon kaj kompatis:

— Ho, ricevis vi, knaboj, oj, videble, ricevis.

En tiu sama tempo du junuloj — sur skioj, kun karabenoj malantaŭ la ŝultroj, en vatjakoj kaj varmaj ĉapoj — eliris el trans arboj, iomete malantaŭ la Cvetkov-a taĉmento.

— Ĉu ili? — demandis tiu batalano, kiu ordonis meti la armilaron.

— Ili, oĉjo Baĉjo, — diris juna voĉo. — Ili mem. Ni de la Ŝepelev-aj bienetoj post ili iras.

Cvetkov kolere kuntiris la brovojn: evidentiĝis, ke eĉ la noktadon gvatis tiuj skiistoj.

— Niaj, — diris la alia. — Ili trans la Ŝepelev-aj en tian tumulton trafis, ke pli malbone ne eblas. Sed deŝiriĝis sukcese.

— Nur ili la germanojn al ni ne alkonduku! — grumblis oĉjo Baĉjo, deprenante de Cvetkov «Walther»-on. — Ĉu vi komprenas?

Kaj post ne pli ol horo Cvetkov kaj Vlaĉjo sidis en varma kaj pura terkabano de Viktoro Borisoviĉ Lbov mem kaj respondadis al mallongaj kaj malmildaj demandoj de la komandanto kaj de la komisaro de la taĉmento Lucenko. Teo, verŝita en germanajn dikfajencajn trinkpotojn, estis malvarmiĝanta, neniu ĝin tuŝis. Kaj terpomo, priverŝita per flava graso, same malvarmiĝis. Nur cigaredon el la mastra kampara tabako estis volvanta por si Cvetkov, trapasante tiun ekzamenon, sen kiu nek li, nek liaj homoj povis aliĝi al la trupo de Lbov.

— Kaj nu, ankoraŭfoje: kia estas via familinomo? — demandis de Vlaĉjo Lucenko, malvarme mallarĝigante al li siajn jam mallarĝajn okulojn. — Ne distingis mi.

Vlaĉjo ripetis per silaboj.

— Ĉu ne de Aglaja Petrovna, hazarde, filo?

— Ne. Ŝi ne havas infanojn. Mi estas ŝia nevo.

— Ĉu tiu sama, kiu estis en eksterlando?

— Tiu sama. Ja ŝi aliajn ne havas.

— Kaj ĉu ŝin vi, reveninte, ne renkontis?

Lbov ĉesis pridemandi Cvetkov-on kaj turniĝis al Lucenko.

— Renkontis, — diris Vlaĉjo. — Ja mi kun doktoro Cvetkov tie eĉ operaciis, en Vasilkovo, ŝi estis komandanta evakuadon...

— Jes-jes, — gaje konfirmis Lucenko, — jes-jes. Kaj kiajn ŝi havis perspektivojn — ĉu vi ne scias?

— Mi scias, sed la onklino petis min al neniu pri tio diri...

— Jes-jes, — ankoraŭ pli gajiĝis Lucenko. — Ĉu ankaŭ al ni ordonis ne diri?

Ustimenko silentis.

— Viva estas via onjo kaj sana por la nuna tago, — subite ĝoje ridetis la komisaro. — Kun agrablo por mi mem mi tion al vi sciigas. Vi povas al ŝi skribi. Post ioma tempo aŭ iom pli poste ŝi ricevos. Nun ankoraŭ unu demando — fina. Post tiu malbona afero en Belopolje, — vi kiun sendis serĉi komunikadon en la distrikton? Kia estas lia familinomo?

— Terentjev Aleksandro Baziljeviĉ... — perplekse respondis Cvetkov. — Lia profesio estas grundplibonigisto...

— Ĉu koincidas? — demandis Lbov.

Lia glate razita kapo brilis, la mallarĝa granda buŝo estis forte kunpremita, la granda mentono kun kaveto estis elstaranta antaŭen.

— Koincidas! — kapjesis la komisaro. — Same kun agrablo por mi mem mi povas al vi sciigi, ke via kamarado estas viva, kvankam vundita. Estas opinio, ke li postvivos. Li ne sukcesis plenumi la taskon, ĉar neatendite trafis al pafado de fricoj.

— Do, mi pensas, ke la bildo estas klara, ĉu? — interesiĝis Lbov.

— Ankaŭ mi tiel pensas, kamarado komandanto.

— Kaj kial vi min ĉiam pririgardas? — demandis subite Lbov Cvetkov-on.

— Ja mi pri barbo aŭdis de kaptita germano, — iom konfuziĝinte, respondis Konstanteno Georgijeviĉ. — Do, jen mi rigardas...

Lbov subridis, frotis per la polmo la mentonon:

— Mi ĝin forrazis! Estis barbo kaj ne plu estas. La germanoj mian portreton dispendigis kaj proponas grandan rekompencon. La portreto, kompreneble, estas ne mia, la tuta afero estas en la barbo. Kaj en tio ni trompis la germanojn...

Supozante, ke ili devas foriri, Vlaĉjo kaj Cvetkov leviĝis, sed la komandanto ordonis al ili resti. Dum tiuj ĉi kelkaj sekundoj lia nepenetrebla vizaĝo forte ŝanĝiĝis — nun tio estis simple maljuna, saĝa, laca kaj bonanima homo. Kaj la mallarĝaj okuloj de la komisaro rigardis nun ruze kaj eĉ moke.

— Jen kia bildo, — diris li, metante sur la tablon botelon da vodko. — Klara bildo. Kaj ĉu por vi, kamaradoj, estas klare, kiel maldolĉas por la fricoj paŝtiĝi sur nia tero?

Lia vizaĝo ree iĝis serioza, kaj, kvazaŭ fiksaŭskultante, li diris:

— Ja tion necesas imagi al si, Viktoro Borisoviĉ, kiel ili kvazaŭ konkeris, konkerintoj, sed mastras ĉi tie — ni! Jen kiaj distancoj! Centoj da kilometroj, sed ni havas komunikadon. La nevo de Aglaja Petrovna venis tra arbaroj, kaj ni al li — saluton! Sian grundplibonigiston ili perdis, kaj li estas ĉe ni — oni mezuras al li temperaturon, faras injektojn. Estas interese, ekzemple, jen la fama heroa taĉmento «Morton al faŝismo» sub komandado, se tiel diri, de kamarado Cvetkov, se ĝian vojon trasekvi — kiom da niaj homoj li preteriris? Ĉiam tra arbaroj, arbaroj, marĉoj, ĉiam evitadis homojn, sed niaj homoj ja nemalmultas. Tamen ne gravas! Per eraroj ni lernas...

Lbov verŝis en trinkpotojn vodkon, diris kun subrido:

— Je via sano, doktoroj-komandantoj. Eblas diri, bonvenon! Kaj erarojn ĉiuj faras!

Cvetkov sidis ruĝa, morna. Ĉu tiel li imagis tiun renkontiĝon? Tamen, li estis el tiuj homoj, kiuj rapide komprenas siajn erarojn. Kaj kiam, lavinte sin en subtera banejo de la Lbov-a taĉmento, li kun Ustimenko estis kuŝiĝanta por dormi, la komandanto Cvetkov, kiu denove iĝis Konstanteno Georgijeviĉ, sukcesis fari por si ĉiujn respektivajn konkludojn.

— Tion pri napoleoneto vi tiam prave al mi diris, — malsimpatie, sed sincere diris Cvetkov. — Sidas en mi tiu aĉaĵo. Malfacilas de ĝi liberiĝi. Ŝajnis, sola nia taĉmento estas en tuta tiu okupaciita regiono. Ni solaj estas kuraĝuloj kaj herooj. Sed jen...

Li suspiris kaj aldonis:

— Sed tamen mi elirigis! Alkondukis! Kaj ĝuste mi!

— Ankaŭ ni, interalie, penis eliri! — enmetis Vlaĉjo.

Cvetkov subridis:

— Peni eliri estas unu afero, elirigi — alia. Ĉu vi ne konsentas, bona doktoro Haass?

Vlaĉjo ne respondis. Disputi kun Cvetkov estis sensence. Tamen li ne povis ne admiri lin, ne povis ne aprezi lian volon, saĝon, forton.

Sed ankaŭ ĉi-foje al ili oni ne permesis satdormi.

Ustimenko dormis tiel profunde kaj tiel peze, ke li vekiĝis, kiam Cvetkov jam staris.

— Leviĝu, diablo vin manĝu! — diris li al ankoraŭ nenion komprenanta Vlaĉjo. — Oni alveturigis vunditon, nin oni urĝe postulas en ilian hospitalon. Lbov ordonis.

Vlaĉjo kun peno leviĝis, sed lia kapo ekturniĝis, kaj li ree kuŝiĝis.

— Kion vi faras? — demandis Cvetkov. — Ĉu vi freneziĝis?

Knabo-kuriero estis malpacience tretanta la teron apud la pordo de la terkabano. Evidentiĝis, ke estis tute ne frue, vintra belvetera tago jam delonge venis, kiam per rapidaj paŝoj ili ekiris al la terkabano-hospitalo, apud kies enirejo en blanka peltjako, en feltbotoj kaj varma ĉapo estis paŝanta evidente per io afliktita kaj morna Viktoro Borisoviĉ Lbov.

— Iru pli rapide! — diris li abrupte kaj kolere. — Bonan homon faŝistoj pafvundis, necesas ion fari, entrepreni...

— Ĉu komandanton el partizanoj? — rapide demandis Cvetkov.

— Kial el partizanoj? — miris Lbov. — Ne, niaj ĉiuj estas sendamaĝaj. Eĉ ne gratvundiĝis. Estis vundita germano, la niaj iris por lin savi. Lin siaj, faŝistoj, embuskis...

— Permesu, — komencis Cvetkov, sed Viktoro Borisoviĉ nenion klarigis. Malferminte la pezan, el dikaj, freŝe rabotitaj tabuloj pordon en la terkabanon, li diris, ke priparoli ĉion ili havos tempon poste, kaj tralasis la doktorojn antaŭen.

La partizana hospitalo, evidente, lokiĝis profunde kaj malproksime sub la tero. Malhelaj, varmaj, senbruaj koridoroj, tegitaj per betulaj stangoj, estis irantaj dekstren kaj maldekstren el granda antaŭĉambro, prilumita per sola brulilo, staranta sur breto. Sed la operacia bloko estis prilumita per kerosena lampo — el tie aŭdiĝis oftaj mallongaj ĝemoj, kaj sur la tuko, per kiu estis kurtenita la porda embrazuro, klare nigris korpulenta silueto de kuracisto en kitelo kaj ĉapeto.

— Li ĉe ni estas tute maljunulo, — avertis Lbov, almontrante per la kapo la figuron de la dika doktoro. — Vi lin ne ofendu, mi petas!

Ĉi tie, apud la pordo, Vlacĵo tuj ekvidis germanan oficiran palton kun arĝenta bordero de epoleto, forruliĝintan kaskedon kun alta rando kaj same kun bordero de griza arĝento kaj sangajn, inversigitajn kaj, evidente, distranĉitajn pecojn de uniformo kaj subvesto.

Lbov restis en la antaŭĉambro kaj eksidis sur betulan ŝtipon, kaj Cvetkov kaj Vlaĉjo, eltirinte el kesto ĉifitajn kitelojn — «simbolon de kontraŭsepso», vestis sin per ili kaj lavis la manojn, ankoraŭ ne rigardante tien, kie kuŝis la vundito, sed nur aŭskultante rapidan parolon de la maljuna partizana doktoro.

— Mi tute ne scias, kion fari kun li, — estis diranta tiu. — Mi ne povas elirigi el ŝoko, neniel. Malbona vundo, tre malbona, kaj mi ne scias, kion ni kun li ĉi tie faru. Kaj li estas ne juna, tre ne juna, grandaĝa. Vi, kamaradoj, mi petas, mem esploru, mi verdire ne laboris kun tiaj vundoj, ne havis okazon...

— Lin nepre necesas resanigi! — el la antaŭĉambro laŭte ordonis Lbov. — Poste mi al vi klarigos...

Cvetkov aliris al la vundito la unua, post li aliris Vlaĉjo. La germano kuŝis sur laktolo, sur lignolito flanke, lia blanka, pufa vizaĝo, preskaŭ sen brovoj, kun stumpa nazo kaj tute griza, mallonge tondita kojneto da haroj super la nealta frunto estis nenion esprimanta, nur fojfoje tremeradis en turmenta kaj sensenca grimaco de sufero.

— Lampon! — ordonis Cvetkov.

Brankardistino en gumtolaj botoj kun kerosena lampo en la mano ekkaŭris apud Cvetkov. La maljuna kuracisto snufis ie malantaŭ la dorso de Vlaĉjo, parolis, sed nun lin neniu aŭskultis.

— Kiel tio okazis? — laŭte, tiel, ke aŭdu Lbov, interesiĝis Konstanteno Georgijeviĉ.

— Simple okazis, — respondis el la antaŭĉambro la komandanto per glata voĉo. — Li estis al miaj homoj iranta por rendevuo, ĝenerale, estis foriranta de Hitlero al ni. Nu, kaj iu faŝistaĉo al li pafis el fusilo kun optika celilo...

— Ĉu antaŭlonge?

— Antaŭ du-tri horoj, eble. Li falis, lin oni levis kaj en sledo tuj ĉi tien transportis. Se necesas, mi ĉion precize ekscios...

— Pli alten la lampon! — ordonis Cvetkov al la brankardistino. — Nun maldekstren! Pli rapide pensu, pli rapide! Ĉu vi ne scias, kie estas maldekstro kaj dekstro?

— Laŭ mi, kugla kaj blinda vundo, — necerte diris Ustimenko. — La spino estas damaĝita, sed kie estas la kuglo?

Cvetkov kolere silentis.

— Ĉu la mjelo estas kunpremita? — demandis li iom poste.

— Certe. Kaj la mjelo estas damaĝita en la tuta larĝo.

— Damne, kion ĉi tie eblas fari, — diris Cvetkov. — Ni fosos, kiel en la ŝtonepoko. Bone, preparu lin por operacio.

— Ĉu lamenektomion? — demandis Vlaĉjo.

Cvetkov kapjesis. Elŝoviĝinte en la antaŭĉambron, Vlaĉjo diris, ke necesas ankoraŭ lampoj, kun tiu sola ili ne sukcesos.

— Ĉu vi eltiros lin? — demandis Lbov.

— Mi, kamarado Lbov, ne scipovas diri — «li vivos» aŭ ion tiaspecan. Estas sciate, ke prognozoj ĉe pafaj damaĝoj de la mjelo ĉiam estas tre malfacilaj, kaj des pli en tiaj kondiĉoj, kiel la ĉi-tieaj...

Lbov forte kunpremis la makzelojn, lia fortika, osteca mentono elstaris antaŭen, sub la haŭto moviĝis makzelmuskoloj.

— Bone! — diris li. — Lampoj estos!

Kaj eliris el la terkabano, singarde kaj dense ferminte malantaŭ si la pordon.

Je la sepa horo de mateno la misteran vunditon ili sukcesis elirigi el ŝoko. Vlaĉjo komencis anestezon.

— Ĉu mia afero estas malbona? — demandis la germano sufiĉe trankvile kaj klare. — Ĉu la spino?

— Ne tute! — eviteme, same en la germana, respondis Cvetkov. — Proksime, sed ne la spino...

En la operaciejo estis neelteneble varmege. Plej probable, ankaŭ pro dekutimiĝo. Kaj la lampoj varmigis — vere bruligis.

— Kion vi intencas fari? — denove demandis la germano.

— Ni iomete vin purigos, — diris Cvetkov. — Tien ŝoviĝis ĉia fatraso — ŝirpecoj de la subvesto, de la tuniko...

— Aŭskultu, — respondis la germano, — mi estas kuracisto, mia familinomo estas Hummel. Vi povas kun mi paroli serioze.

Kaj li latine nomis sian vundon. Li ne demandis — li simple konstatis la fakton. Kaj donis nenian takson al tiu fakto.

— Nu, ĉu ni komencu, se vi permesas? — diris Cvetkov.

— Jes, bonvolu!

Sed tuj Hummel petis:

— Ankoraŭ minuton. En la poŝoj de mia palto — en ĉiuj, kaj ankaŭ en la interna, kaj en la tuniko, ĉie — estas kelkaj medikamentoj. Interalie streptocido. Mi ne pensas, ke tio helpos al mi, sed io povas taŭgi por aliaj. En ĉiuj skatoloj estas priskribo de uzmaniero, ĉu vi komprenas, sinjoro doktoro, jes? Nun bonvolu komenci. Kiel tion oni ĉe vi diras?

Kaj en la rusa, sufiĉe pure li aldonis:

— En bona horo!

Vlaĉjo asistis, Cvetkov laboris egalmezure kaj trankvile, la ĉi-tiea maljuna dika doktoro estis starigita kiel operacia flegisto. Snufante, li konfuzadis la instrumentojn kaj ofte kiel maljunulino suspiradis: «Aĥ, patro mia!» Cvetkov dufoje insultis, poste nur ĵetadis malamantajn rigardojn al la maljunulo.

— Tio estas ridinda, — subite diris Hummel. — Al mi pafis mia helpkuracisto germano, arjano, mia asistanto, kaj rusaj doktoroj — slavoj, miaj malamikoj, min penas savi. Tio estas ridinda, — ripetis li. — Tre, tre ridinda!

Nun al Vlaĉjo estis malvarme, al li eĉ ŝajnis, ke el la pordo blovas. La lampoj estis bruligantaj lin, sed la dorso kaj la piedoj frostiĝis. Kaj ĝenerale, nur nun li komprenis, ke li apenaŭ povas stari...

— Doloras! — raŭke kriis la germano.

Nun estis videbla la kuglo — ties dika malsupra parto. Cvetkov per tamponoj rapide kaj lerte haltigis sangelfluon.

— Spatelon! — ordonis li.

Finfine la kuglo peze falis sur la plankon.

— Ĉu finite? — demandis Hummel.

— Finite! — rektiĝinte kaj enspirinte per plena brusto, respondis Cvetkov. — Nun vi ricevos por memoro vian kuglon.

La germano dankis siajn kirurgojn en iom solenaj, eĉ bombastaj esprimoj. Liaj malgrandaj okuloj kungluiĝis, la dika vizaĝo brilis pro ŝvito. Li spiris ofte kaj mallonge: evidente, al li forte doloris.

— Mi restos ĉi tie, — ordonis Cvetkov, — kaj vi, Vladimiro Atanazijeviĉ, iru, raportu al la komandanto. Mi konsilas al vi kuŝiĝi — via aspekto estas aĉa! Kaj sendu ĉi tien Veresova-n, mi almenaŭ havos kvalifikitan flegistinon...

Vlaĉjo kapjesis kaj eliris; estis tempo de tagmanĝo, la suno staris alte en la malvarma, frosta ĉielo. El terkabanoj, el mallongaj tuboj rekte al la malpezaj nubetoj estis leviĝanta komforta fumo, ĉe alligpaliso estis manĝantaj haketitan pajlon partizanaj ĉevaloj, batalantoj estis kure portantaj el la kuirejo sitelojn kun supo, bolakvon, panbrikojn.

En la frosto li staris iom, penante restarigi la spiradon, rekonsciiĝi. Sed ne sukcesinte, per malglata paŝado, forgesinte demeti la kitelon, la ĉapeton kaj la maskon, Ustimenko malleviĝis en la staban terkabanon kaj penis ĉion rakonti pri Hummel detale, sed li neniel povis tion fari, kaj li komprenis, ke li parolas sensencaĵon, iun nenecesan kaj negravan detalon pri katguto kaj ne povas de ĝi foriri, de tiu detalo.

— Bone, — pacience diris Lbov. — Mi komprenas. Kaj kiel vi fartas?

— En kia senco?

— Ĉu vi estas en ordo?

— Ĉu al mi — tiu demando?

— Jes. Mi pensas, ke vi estas malsana.

— Tio estas stultaĵo kaj plena sensencaĵo, — penante klare elparoli vortojn, prononcis Vlaĉjo. — Tio estas absolute ekster homa kompreno. Kaj doktoro Cvetkov tute pravas: fari tiajn operaciojn sen radiografio en nia jarcento — tio estas ekster la homa kompreno. Ĉu vi komprenas, kamaradoj: ekster ajna kompreno!

Kaj li sidiĝis.

Al li oni donis akvon en trinkpoto, li penis trinki tra la nedemetita masko. Trinki li, nature, ne sukcesis. Tio ŝajnis al Ustimenko neimageble ridinda. Plu balbutante pri sia «ekster ĉia kompreno», li kuŝiĝis ĉi tie sur benko, kaj io varma, ŝanceliĝema, malklara tuj falis sur lin per multpuda, sufoka, neeltenebla pezo...



1. El rusa popolkanto pri S. Razin laŭ versaĵo de D. Sadovnikov, traduko de I. Lubjanovskij.
2. Paul Langevin (1872–1946) — elstara franca fizikisto kaj socia aganto, membro de la Pariza Akademio de sciencoj. Li subtenis la Oktobran revolucion, estis kontraŭfaŝisto, subtenadis la francan socialistan partion. Lia familio aktive partoprenis la kontraŭfaŝisman Rezistadon, lia filino estis arestita kaj sendita al koncentrejo, lia bofilo, fama komunisto kaj kontraŭfaŝisto, estis mortpafita de la germanoj en 1942. Eksciinte pri tio, Langevin skribis al gvidanto de la franca komunista partio kun peto anigi lin al la partio anstataŭ lia bofilo. En 1944 li fuĝis en Svision helpe de la Rezistado, post la reveno en la liberigitan Francion li oficiale aniĝis al la franca komunista partio.
3. Vichy — urbo en Francio, dum la germana okupacio — centro de la marioneta reĝimo de Francio.
4. Galeno (129–216) — antikva romia kuracisto, kirurgo, filozofo kaj anatomo, multe kontribuinta al pluraj sciencoj.
5. G. R. Derĵavin (1743–1816) — elstara rusa poeto kaj ŝtata aganto. En 1815 li vizitis ekzamenon en liceo, kie lernis Puŝkino, kaj tiu legis sian versaĵon antaŭ li, ricevinte aprobon de Derĵavin.
6. Aludo al batalo ĉe rivero Berezina dum la Patruja milito de 1812, kiam la retretanta Napoleona armeo suferis katastrofan malvenkon. La francoj ĉe Berezina havis tre trivitajn kaj hazardajn vestojn post longa retreto en frosto el profundo de Rusio.
7. N. I. Pirogov (1810–1881) — rusa kirurgo kaj anatomo, natursciencisto kaj pedagogo, kreinto de la unua altaso de topografia anatomio, fondinto de la rusa militkampa kirurgio kaj de la rusa skolo de anestezo.
8. K. Ĉapek (1890–1938), elstara ĉeĥa verkisto.