Ĉapitro kvina

Schneller, Judaso!

Majoro Bernhard zu Stackelberg und Waldeck akceptis profesoron Ĵovtjak stare. Plie, li etendis al li ambaŭ manojn. Kaj eĉ plie: pririgardante la profesoron per siaj violaj okuloj, li diris en la rusa sufiĉe certe:

— Mi ĝojas vidi vin, oldulo! Jes, jes, ĉio estas vero! La anekdoto pri la ĉevalaj instrumentoj, per kiuj vi tiel konsolis mian kompatindan forpasintan panjon, ĝis nun ridigas amikojn kaj kamaradojn... kiel oni tion diras? De nia hejmo — tiele! Eksidu do! Ĉu cigaron? Ĉu glaseton da bona armanjako?

Palpebruminte, Ĵovtjak forsvingis aperintajn larmojn: nun restis neniaj duboj. Li metis sur ĝustan ĉevalon. Kaj li duondemande komencis:

— Barono?

Zu Stackelberg und Waldeck faris protestan geston per la manoj:

— Ĉi tie mi estas nur majoro, sinjoro profesoro. Milita komandanto de grupo da ruinoj. Sed al mi estas agrable, ke vi ankaŭ tion memoras.

Ili trinkis francan armanjakon per malgrandaj glutoj. La komandanto fumis cigaron, lia longa rozkolora, tute juna vizaĝo estis glate razita kaj pudrita. La vintra suno estis verŝiĝanta en la frostiĝintajn vitrojn. Iom post iom Ĵovtjak rekonadis la meblaron: la skribotablo estis el la kabineto de la prezidanto de la regiona plenumkomitato, ambaŭ ledaj foteloj, ŝajne, staris iam en la loĝejo de la dekano de la instituto Seĉenov, la persa tapiŝo certe apartenis al Ganiĉev, kaj sur tiu ĉi sofo en malfacilaj noktoj dormadis la forpasinta unua sekretario de la regiona partia komitato...

Dum li estis pririgardanta la meblaron, la komandanto foliumis liajn dokumentojn en leda, bosita per arabeskoj dosiero. La paperoj estis elektitaj «saĝete», kiel ŝatis esprimi Genadio Tarasoviĉ. Malpli da socia agado, pli da ĉio akademia. Eĉ du atestoj pri inventoj — li estis kunaŭtoro en tiuj okazoj, kiam necesis profesora titolo. Krome, li scipovis «trapuŝi». Tiujn atestojn la komandanto trarigardis speciale atente. Poste, movinte la brovon, elĵetis en la polmon la monoklon kaj diris, montrante la egalajn dentojn:

— Mi gratulas vin, profesoro. Ni faros de vi... aŭ kiel oni tion diras? El vi? Ni faros solan, unikan, bonegan, jes, plej bonan urbestron...

Ĵovtjak pro neatenditeco kaj ektimo eĉ iom malfermis la buŝon.

— En via letero al mia nomo vi, sinjoro profesoro, esprimis deklaron? Aŭ kiel oni diras? Deklaris esprimi deziron kunlabori...

— Jes, — diris Ĵovtjak, — mi aplikus ĉiujn fortojn...

— Bonege! Ĝuste — ĉiujn fortojn! Granda... Ne, ne tiel: grandega! Fama profesoro Ĵovtjak...

Ekrideginte, li premis butonon de sonorilo:

— Pardonu, sed tion mi ne scipovas. Tion scipovas la propagando. Li — scipovas, li faros, kiel tion diras usonanoj? Publicity! Hodiaŭ vi estas urbestro, morgaŭ vin konas Berlino, post ankoraŭ morgaŭ, kiel tion diri? Eŭropo!

Al la adjutanto estis ordonite voki doktoron Krolle. Doktoro Krolle kunfrapis antaŭ Ĵovtjak la kalkanumojn, poste aperis tradukisto en ĝisgenuaj ŝtrumpoj, kun granda postaĵo, poste antaŭ majoro zu Stackelberg und Waldeck kvazaŭ el sub la tero elkreskis beleta, kun kavetoj sur la rozaj vangoj stenografistino el la akcesora servo, poste estis subskribita ordono kaj tuj direktita al la tipografio, poste, kunfrapante la kalkanumojn kaj rigardante unu al la alia en la okulojn, ĉiuj samtempe, kvazaŭ laŭ ordono, drinkis je la sano de la urbestro — profesoro, doktoro sinjoro Ĵovtjak, poste la majoro, farinte ŝtonan vizaĝon, elĵetis supren kaj iomete antaŭen la manon kaj ekkriis:

— Heil Hitler!

Kaj Ĵovtjak, kontraŭ sia volo, globiginte la okulojn, same elĵetis la manon kaj kriis kun ĉiuj aliaj:

— Heil!

«Kaj tuj ĉio ekturniĝis», kiel legis iam Genadio Tarasoviĉ en iu ridinda libro1. En la akceptejo de la komandanto ekbrilis verŝlumiloj, milde kaj karese ekkantis motoretoj de kameraoj, la majoro kun violaj okuloj, tenante la profesoron je la kubuto, per glitantaj, risortaj paŝoj iris al la objektivoj de la militaj kinokronikistoj. La adjutanto de la komandanto donis al la profesoro lian peltmantelon el putora pelto kun vostetoj. Ĝentila soldato donis la kastoran ĉapon. La verŝlumiloj estingiĝis, la kin-suboficiro komandis al siaj subuloj, retropaŝante, interparolante inter si, kvazaŭ viranseroj, ili filmis Ĵovtjak-on ĉe aŭtomobilo «Benz-Mercedes» — jen la profesoro estas apud la pordo, jen la pordo antaŭ li malfermiĝas, jen la aŭtomobilo ekiris...

— Kien ni? — demandis Ĵovtjak, duonkuŝante sur la ledaj kusenoj.

— En malsanulejon, — ne turnante sin al la profesoro, per impertinenta voĉo respondis la tradukisto. — Vi faros operacion por kinokroniko. Vi operacios infanon, savos vivon. Ĉu vi tion scipovas?

— Sed en kiun nome malsanulejon?

— La ŝoforo scias. Li ricevis ordonon.

Doktoro Krolle sidis antaŭe, ne retroturniĝante. Apude ekhurlis sireno, la kinistoj ilin devancis. «Benz-Mercedes» mole balanciĝadis sur kavoj, Ĵovtjak ŝvitis, neniel povis diveni, kien nome oni lin veturigas. Ĉu en la eksan regionan malsanulejon? Sed ĝi estas disbombita! Ĉu en la infanan klinikon? Ĉu en ilian hospitalon?

— Schneller! — kriegis la kinoĉefserĝento, aŭ kiu li estis ĉe ili, kiam Ĵovtjak, anhelante, elgrimpis el la aŭtomobilo. — Schneller, schneller!

— Pli rapide! — ordonis la tradukisto. — La kinoplotono hastas, ilin oni ne malrapidigu, pli rapide!

— Schnell, — urĝigis la kinosoldatoj. — Schnell, schnell!

Nur en la kuracista ĉambro oni permesis al li ripozi, kaj ĉi tie li finfine komprenis: tio estis la dua urba malsanulejo «Profesoro Polunin», li mem ĉi tie elpaŝis en solena kunsido kaj verve parolis pri la forpasinta Prov Jakovleviĉ. «Kiel tamen strange ludas la sorto! — pensis Genadio Tarasoviĉ, viŝante la malsekiĝintan kalvon per poŝtuko. — Mirinde!»

Kinosoldato, simila al ratido, atente rigardis en la vizaĝon de la profesoro, poste, movetante siajn lipharetojn, per ia malhela lipkrajono forte ŝmiris la buŝon al la profesoro, per senkolora mastiko frotis la vizaĝon kaj supre priŝutis per pudro, tute same, kiel agas patrinoj kun gluteoj de suĉinfanoj. Kaj timigita ĝis sveno flegistino estis tiutempe surmetanta sur la profesoron kitelon...

— Vi pensas! — estis tradukanta malantaŭ lia dorso la tradukisto. — Vi prepariĝas al operacio. La operacio estas tre malfacila. Plano maturiĝas en via kapo. Heŭreka! La solvo estas trovita!

Ree ekbrilis verŝlumiloj.

— Sed mi bezonas scii, kiun mi operacios, — ekkriis Ĵovtjak. — Almenaŭ malsanhistorion...

La malsanhistorion oni alportis al li. «Mackeviĉ Georgo, 11 jaroj, — legis Ĵovtjak. — Diagnozo...»

— Vi dum tio fumas! — plu tradukis la tradukisto. — Prenu tiujn ĉi cigaredojn, tenu la skatolon tiel, ke en la objektivon trafu la nomo «Overstolz» — gravas, ke profesoro-urbestro fumas multekostan markon.

«Mackeviĉ Georgo, — pensis Ĵovtjak. — Mackeviĉ».

Denove ekĉirpis la kameraoj, la kinoĉefserĝento per la malvarmaj, kiel ĉe mortinto, fingroj turnis la vizaĝon de Ĵovtjak maldekstren, komandante germane.

— Vi rigardas al la Führer, — rapidis la tradukisto, — la Führer donos al vi fortojn kaj kuraĝon en la farota nobla afero. La solvo venas post kiam vi ekrigardis al la Führer. Kaj tiam — heŭreka!

— Heŭreka! — ekkriis Ĵovtjak kaj frapis sin al la frunto.

— Tre malbone, — diris la tradukisto. — Nenature! Ĉion de la komenco. Ne necesas frapi vian frunton, tiel ne faras sciencistoj. Kaj ne forgesu fumi!

Mackeviĉ Georgo kuŝis sur la operacia tablo — ŝminkita. En tumulto de la hodiaŭa senekzempla tago Ĵovtjak apenaŭ rekonis konatajn kuracistojn de la malsanulejo «Polunin». La knabo rigardis al la ĉirpantaj kameraoj, al la kriegantaj soldatoj, al la ŝvitkovrita ŝminkita Ĵovtjak per timigitaj kaj suferantaj okuloj — lia buŝo estis duone malfermita. Lavi sin la kinoĉefserĝento ne permesis. «La operacio ne estos, — diris li, — tio estas tro longa kaj ne efekta. Schnell-schnell! La urbestro-profesoro donas al la infano ĉokoladon, karesas lin, kaj sur tio — fino!»

«Fino! — danke pensis Ĵovtjak. — Kaj dankon al Dio!»

Sed la damnita Georgo neniel deziris danke rideti al la profesoro. Anstataŭ rideto ĉe li rezultis grimaco. Tiam, momente ŝanĝinte la scenaron, la kinestro ordonis rideti al la asistantoj kaj flegistinoj. Ili same ne sukcesis, kaj tiam Genadio Tarasoviĉ aŭdis frazon, pro kiu li morte rigidiĝis.

— Vi imagu al vi, kiel la urbestro estos pendumata, kaj al vi tuj iĝos gaje, — diris iu nelaŭte malantaŭ lia dorso. — Tre gaje!

Por ajna okazo Ĵovtjak ne retroturniĝis. La voĉon li rememoris poste, jam kiam ili estis veturantaj reen, en la urbestrejon. Kaj enskribis en sia kaptema memoro — grase, por ne forgesi: Ogurcov, la kamarado de tiu Ustimenko Vladimiro, kiu malbonigis al li tiom da sango. Bone, Ogurcov, ni ankoraŭ renkontiĝos...

Kaj la vizaĝon de Ogurcov li rememoris: efelidhava, maldensdenta, stumponaza.

La kinoplotono filmis Ĵovtjak-on ankoraŭfoje dum komenco de «plenumado de la honoraj kaj malfacilaj devoj». La freŝa ordono de la komandanto pri la nomumo de Ĵovtjak estis metita sur la tablon de la librotenisto de la urbestrejo. Kontentaj oficistoj gratuladis unu la alian pri nova urbestro kaj disiradis al siaj lokoj kun ĝojaj ridetoj. Poste estis aperanta procesio — doktoro Krolle brakenbrake kun Genadio Tarasoviĉ, la traŝoviĝinta inter ili tradukisto kaj malantaŭe la ĉefa kancelariisto — lin oni elektis tial, ke li estis vestita pli bone, ol aliaj, eĉ en kravato. Kaj scipovis bone rideti.

— Schnell! Schnell! — denove ekkriegis la kinokomandanto. — Schnell!

La oficistoj leviĝis kvazaŭ laŭ ordono. Ĵovtjak, laŭ la scenaro, gratulis ilin pri bona mateno, pri bona vetero kaj patrece invitis en sian kabineton patrinon de tiu sama Mackeviĉ Georgo, kiun li ĵus «sukcese operaciis». La patrinon oni filmis de malantaŭe — ŝin estis montranta tajpistino de la urbestrejo Silvia Francevna Genike, ŝajniganta sin «iomete» germanino. Ĵovtjak frapetis ŝian ŝultron kaj diris, ke la vivo de la infano estas «ekster danĝero».

— Alles! — kriegis la kinoĉefkomandanto. — Ende!

La kameraoj ĉesis ĉirpi, la tradukisto diris al Ĵovtjak, etendante la manon:

— «Overstolz»!

— Kiel? — ne komprenis Genadio Tarasoviĉ.

— La cigaredojn! — klarigis la tradukisto. — La filmado finiĝis. Redonu la cigaredojn...

La kinoplotono foriris. La tradukisto konsilis al la profesoro viŝi la vizaĝon per poŝtuko aŭ lavi sin per varma akvo kun sapo. Silvia Francevna alportis akvon en malnova fingrolava bovlo, Ĵovtjak, sentante sin elturmentita, iel-tiel viŝis sin per la malseka poŝtuko, sed ripozi al li oni ne permesis, doktoro Krolle kondukis la urbestron al la unua konversacio kun la oficistoj (tiu konversacio estis ne por kino, sed por la afero, kiel klarigis al la profesoro la tradukisto). La oficistoj ree ekstaris, nun neniu ridetis, al Krolle oni rigardis kun timo.

— Sinjoroj! — komencis la tradukisto. — Sinjoro Krolle sciigas vin pri tio, ke profesoro Ĵovtjak, nomumita urbestro ekde la hodiaŭa tago, toleros nenian bonanimecon, sed okupos pozicion firman kaj neflekseblan. Sinjoro Ĵovtjak estas malnova loka loĝanto. Li ĉiujn ĉi tie konas. Kaj li informos la imperian komandantaron ne nur pri ajna nelojala ago, sed pri ajna nelojala penso, ĉar penso antaŭas agon...

Genadio Tarasoviĉ per flanka vido ekvidis doktoron Krolle: lia ronda, kun malgranda nazeto, kun ruĝaj lipoj vizaĝeto subite purpuriĝis, la nekompreneblaj por Ĵovtjak vortoj sonis kiel pugnobatoj al vizaĝo, la oficistoj staris sombre, ne rigardante unu al la alia. «Mi pereis! — plende pensis Ĵovtjak. — Fino venis al mi!» Poste, jam en la varme hejtita kabineto de la urbestro, apud kvazaŭ bronza busto de la Führer, la dikpostaĵa tradukisto klarigis al li, ke ĉi-tieajn oficistojn necesas teni «en brido», ke pri kelkaj detaloj ĝuste nun estas farata enketado, ĉar estis okazoj de malapero de formularoj — tre gravaj, ekzemple de «Ausweis»-oj2. La enketado estas, memkompreneble, sekreta, sed se aperos neceso, tiam sinjoro profesoro devas komunikiĝi per tiu telefono (li montris, per kiu nome) kun pasvorto «Munĥeno» kun sinjoro Wentzlow, kiu komprenas la rusan. Speciale devas sinjoro profesoro atenti pri la ĝiba librotenisto de la urbestrejo kun familinomo Zemskov. Li jam estas sur la hoko, sed pri li oni devas ekscii ĉion, antaŭ ol lin likvidi, ĉar li, sendube, havas ligojn. Denunci endas...

— Permesu, — kontraŭdiris Ĵovtjak, — la vorto «denunco» en tiu ĉi okazo...

— Denunci endas, — kvazaŭ ne aŭdante Ĵovtjak-on, daŭrigis la tradukisto, — konvinkiĝinte, ke la pordo estas dense fermita...

Doktoro Krolle, havinta kutimon varmigi la rozkolorajn polmojn ĉe ĉiuj hejtiloj, abrupte turniĝis kaj ree trakriis kelkajn iajn frazojn, similajn al vizaĝbatoj. La tradukisto ekparolis pli rapide, en liaj okuloj aperis esprimo de timo; en tiuj minutoj Ĵovtjak aŭdis, ke la estinta antaŭ li urbestro nenien forveturis, sed estis mortpafita en sia loĝejo, eksciis, ke al li same nepre «ĉasos, kiel al rara besto, la arbaraj banditoj», komprenis, ke li devas estontece en ĉiuj okazoj «montri decidemon, firmecon de la karaktero, sobrecon de la menso, kaj ĉion ĉi konforme al la normoj de la granda norda ruzeco, kiu estas nepra komponanto de la ĉionvenkanta germana spirito». Eksciis li ankaŭ, ke nenian germanan gardantaron al li oni donos, kaj se li deziros, li povos formi al si grupon da policistoj el lokaj loĝantoj, eksciis, ke lia monata salajro konsistigos tioman sumon da okupaciaj, sed ne aliaj markoj, kaj provizi sin per nutraĵoj li rajtas ne kiel imperia militservanto, sed nur per tenejo de «superfluaĵoj» de la agrikultura distrikto, ke tamen lia gardistaro, se li ĝin elektos por si, rajtas plenumi konfiskadon de nutraĵoj kiel por sia urbestro, tiel ankaŭ por si persone, tamen ĉe kondiĉo, ke sesdek procentoj de la konfiskaĵo estos transdonataj al la jam menciita tenejo de la agrikultura distrikto.

Pro la trinkita en nekonvena tempo armanjako, pro la filmado, pro la cigara fumo, pro la krioj de Krolle kaj pro la glata, rapida, premanta parolado de la tradukisto Ĵovtjak malbonfartis, al li ekdoloris la stomako kaj li deziris eliri al freŝa aero, la tuta lanĉita de li entrepreno nun ŝajnis al li kaptilo, kiu nun firme fermiĝis. Sed Krolle kaj la tradukisto jam forestis, kaj la magriĝintaj oficistoj ekiris al sia nova urbestro kun paperoj por subskribo, kun demandoj kaj aferoj, prokrasti kiujn li timis, sed ankaŭ solvi, pro plena nekompreno de skaloj de sia agado, ne povis.

Unu paperon, tajpitan ruse, li legis speciale longe, li devis ĝin subskribi, sed estis terure, kaj ŝajnis, ke tuj kiam li subskribos tiujn rektajn maŝinskribitajn liniojn, al li nepre io okazos. Lia nuna sekretario — maljuna homo kun pomadita kapo kaj morna vizaĝaĉo de plurfoje juĝita bandito — suspiris, delikate tusis en la pugnegon, poste konsilis:

— Ek, subskribu, sinjoro urbestro! Ili tiun vilaĝon bombos.

— Kiel tiel? — sincere ne komprenis Genadio Tarasoviĉ.

— Ili bezonas lerni ian specialan bombĵetadon — ĉu noktan, ĉu ian alian. Kaj tutan tiun Velikoniĵje-n ili en siaj planoj desegnis. Se la homoj ne foriros — tio estas la loĝantoj, do ili kun la homoj ĝin disbombos. Kaj tie ĉi vi la loĝantojn honeste petas, kiel profesoro de medicino...

Ĵovtjak eksentis malvarmon en la brusto. Li ankoraŭfoje tralegis la paperon. Tra la malfermita pordo de la kabineto estis aŭdeble, kiel en la akceptejo iu kantetas per enua tenoreto:

Jen sidis mi sur benko,
Aĥ, damne, sub aresto,
Kun mi kompano Petro —
Polica kvartalestro...

— Ĉu en la senco de profilaktika aranĝo? — demandis Ĵovtjak.

— Ja tio por vi el via loko estas pli klara! — senrespekte respondis la sekretario-bandito. — Vi ja estas profesoro, ne mi...

Ĵovtjak subskribis, alpremis per malpura sorbopapero kaj, por ne resti sola en la kabineto, interesiĝis ĝentile:

— Mi estas medicinisto, kaj kia estas via... ĉefa profesio?

La rabisto ekrigardis al Ĵovtjak per ŝtalaj okuloj kaj diris:

— Saltuloj ni estas, sinjoro profesoro. Sektanoj, kiel oni nin oficiale nomas. Kaj mi estas mentoro.

— Bone, bone, — balancis per la kalva kapo Ĵovtjak. — Do, estas tre agrable. Mi esperos, ni bone kunlaboros.

En la akceptejo la enua tenoro denove ekkantis:

Melanjo portis kerosenon,
Stumblis en pordego,
Peĉjo vokis el ĝardeno...

— Proskurjatnikov, ĉesigu kantadon! — turninte sin al la pordo, severe ordonis la sekretario-saltulo. — Vi estas ne en teatro!

— Kaj kiu estas li? — interesiĝis Ĵovtjak.

— Li estas kancelariisto ĉe ni. Ĝenerale knabo nemalbona, sed, kiel oni diras, iom frenezeta. Transmigrigas animojn.

Ĵovtjak ree ektimis:

— En kia senco?

— Muson en ŝtonon, sinjoro profesoro, ŝtonon en arbon, arbon en ŝafon. «Ĉio estas mortema kaj ĉio estas eterna», — iomete globiginte la okulojn, diris la sekretario-sektano. — Tian Proskurjatnikov havas konfesion. Nenio fareblas!

Genadio Tarasoviĉ ekbalancis la kapon, ekhastis. Al li iĝis tute terure. Kaj ĉio ĉi similis al malbona sonĝo. Kaj la sektano-saltulo tiutempe estis diranta nelaŭte:

— Ankoraŭ estas librotenisto nia — Zemskov — tiu vendas hejmfaritan brandon. Lertulo, nenion eblas diri. Facila brando, kristala, kaj guste — balzamo. Kolbason, ĉu vi deziras, mi akiros — porkan, en ŝmalco, kun ajlo? Jen la orderon subskribu...

Subskribinte la ordonon koncerne de ia priserĉo kaj konfisko, Ĵovtjak enprofundiĝis en paperojn, tralegis ĉiujn ordonojn dum la lasta monato, substrekante ruĝe en ili tion, kio ŝajnis al li grava, faris elskribojn en kajeron kaj ĵetis rigardon al la horloĝo. Estis la dua horo posttagmeze. Fumante cigarstumpon, li larĝe malfermis la pordon kaj interesiĝis en la akceptejo — ĉu estas iu al li. Horloĝo en la akceptejo same batis la duan horon. «Mi estas pedanta germane!» — pensis Ĵovtjak.

La unua en la vico al li estis viro, simila al aktoro, maljuna, impona, kun plena buŝo da oraj dentoj. Riverencante kaj ridetante kaj ree riverencante, li gratulis sinjoron urbestron pri la enposteniĝo kaj rememorigis al li, ke ili konas unu la alian — li estas direktoro de la Bogoduĥovska tombejo.

— Jes, jes, ŝajne, — distrite kaj majeste prononcis Ĵovtjak.

— Ne ŝajne, sed tute ĝuste, — riverencante kaj ridetante, kiel meĥanika ludilo, certigis la direktoro. — Kiom vi ĉe mi da profesoroj iam entombigis, kaj vi mem al mi koleris, diradis: vi, Filipov, estas fia fripono, eĉ rigardi estas abomene. Vi, artifikulo, diradis vi, eĉ de mortinto lastan pantalonon demetos. Sed ĉe mi vere, sinjoro urbestro, estas tia trostreĉo en la tombejo pri areoj por entombigado, ke eĉ por tia homo, kiel vi...

— Bone, bone, — svingis la manojn superstiĉa Ĵovtjak, — mi tion ne ŝatas. Kaj ne memoras mi vin. En kio estas la afero, diru, mi havas akcepton...

La eksa tombeja direktoro, movinte la lipojn, kaŝis la orajn dentojn ien internen de si kaj sciigis, ke li deziras ĉiujn entombigojn en la Bogoduĥovska tombejo faradi per siaj fortoj kaj helpe de sia laborista brigado. Preparadon de tomboj, ĉerkveturilon, pastron, «se iu ekdeziros», — ĉion de la eksa direktoro. Nu kaj, nature, sepultajn akcesoraĵojn.

— Ĉar, — konfide sciigis la eksa direktoro, — sinjoroj germanoj kun tiu demando havas organizajn malfacilaĵojn. Iliaj milittrupoj, ekzemple, per ĉerkoj estas provizataj el la Vaterland3. Normo!

— Nu, bone, — solide glatumante la kalvon, diris Ĵovtjak. — Ni ne havas kontraŭdirojn. Kaj subtenos. La aferon vi lanĉas, certe, grandan, necesos monrimedoj.

— Pri subvencio mi ne petas, — mallevinte la okulojn, sciigis la direktoro.

— Ĉu vi akumulis?

— Ja kion fari?

Genadio Tarasoviĉ prenis la petskribon, pensis iom kaj skribis rezolucion kun jeregoj kaj jatoj4, kiujn li memoris malcerte kaj tial metis ilin hazarde. La rezolucio estis pozitiva kaj favora. Traleginte la decidon de la urbestro, la eksa direktoro de la tombejo, kaj nun la posedanto de sepultentrepreno «Lasta vojo», riverencis, ridetis kaj ankoraŭfoje riverencis, kvazaŭ oni denove streĉis en li risorton. Kaj la vizaĝo de Ĵovtjak iĝis malgaja kaj atendanta. Certe, li komprenis, ke li riskas kaj eĉ tre riskas, sed, riskinte ĉion, ne estis senco por li timi bagatelojn. Danko — kaj nenio pli. Kaj ĉu la germanoj mem ne estis komprenantaj, ke per iliaj okupaciaj markoj ne eblas vivi?

— Jen tiele! — kun facila suspiro prononcis Genadio Tarasoviĉ.

Plu riverencante kaj ridetante, la «nun posedanto», forturniĝinte, elprenis el la monpaperujo kaj dekalkulis honorarion por la urbestro.

— Kio estas tio? — demandis Ĵovtjak severe.

— Kvestaĵo, — vigle respondis la direktoro-posedanto. — Ja multaj bezonoj ekzistas. Tial mi petas akcepti.

— Bonege! — kapjesis Ĵovtjak. — Kaj nun fartu bone!

Post la tombejaj aferoj li okupiĝis pri rataj venenoj, eldonis patenton pri produktado de surogata tabako «Bajadero», elpelis puŝe kun furioza insultado maljunan kaj tre bone konatan de li farmaciiston Jakobo Mosejeviĉ Pevzner pro tio, ke tiu petis liberigi la arestitan patrinon de la edzino, ordonis al sia sekretario-sektano paki la konfiskitan porkan kolbason, faris ankoraŭ duondekon da ĉiaj rezolucioj kaj, ŝlosinte la sigelilon kune kun sigelitaj blanketoj de pasportoj kaj paspermesoj en la limoj de la komandata regiono, per firmaj paŝoj de granda aganto eliris sur la frostan straton.

En la kastora bojara ĉapo kun velura fundo, en la putora peltmantelo kun same kastora kolumo, ne hastante li transiris la straton kaj direktis sin al tiu kazino «Kara Bavario», kien li ankoraŭ tiom antaŭnelonge eniradis nur tra la akcesora enirejo, sentante sin lasta almozulo.

Nun li estis mastro!

Kiel en la tre, tre antaŭlongaj tempoj en la restoracio de la «Grand-hotelo», tuj li deĵetos sur la manojn de respekta pordisto la peltmantelon, gaje kaj solide plendos pri la frosto kaj, frotante la manojn, sur tapiŝoj, kapsalutante konatojn, eniros en priverŝitan per lumo halon, per rigardo elektante pli komfortan tableton. Ĉiuokaze, se mezuri malnove, li estas municipestro, neniel malpli...

Kaj tute forgesinte sian antaŭnelongan rapidan penson pri tio, ke «li pereis kaj nun al li venis fino», la urbestro, profesoro Ĵovtjak, en antaŭĝuo de bona tagmanĝo, de bela primeto kaj de ĝentila servistaro, eĉ iomete juniĝinte pro tiuj pensoj, ekpaŝis pli rapide kaj, malleviĝinte je kelkaj ŝtupoj malsupren, malfermis antaŭ si la spegulan pordon de la kazino.

Ĉio estis tute tiel, kiel li imagis en la revoj.

Ie malproksime, en hela lumo de elektraj lampoj, ludis korda orkestro. Estis odoro de bona manĝaĵo, iomete de germanoj — de ilia oficira tualetakvo, cigaroj. Pordisto en ora brodaĵo, kun barbego, ĵetiĝis renkonten al Genadio Tarasoviĉ, kaj tiu, frotante la manojn, ĝuste kiel intencis, komencis demeti la peltmantelon, sed en tiu momento la pordisto diris al li rapide kaj malice:

— Iru for de ĉi tie! Nur por sinjoroj oficiroj de la imperio, ĉu klaras? Foriraĉu...

— Permesu! — milde kaj severe depuŝante de si la pordiston, diris Ĵovtjak. — Mi estas urbestro kaj al ĉiu estas klare...

En tiu momento el trans angulo aperis germana soldato. Tre ĝentile kaj tre kviete li elaŭskultis klarigojn de Ĵovtjak, ordonis al li atendi kaj foriris trans veluran kurtenon. Ŝvitkovrita Ĵovtjak staris en la duondemetita peltmantelo, kun la ĉapo en la mano. La germano forestis senfine longe. Finfine aperinte, li diris same tre ĝentile:

— Ne permesite. Iri for! Tuj! Schnell!

Genadio Tarasoviĉ penis doni al sia vizaĝo ironian esprimon, sed ĝi neniel sukcesis. Surmetante la manikon de la peltmantelo, li faligis la ĉapon. La soldato silente rigardis al la ĉapo kaj ne levis ĝin. Kaj la pordisto same ne levis.

— Ĉiuokaze, mi plendos pri vi! — diris la urbestro al la pordisto. — Kaj vi ne restos senpuna!

— Plendu! — nelaŭte diris la pordisto. — Plendu, Ĵovtjak! Urbestro! Judaso!

Kaj li pureme kraĉis en la ujon por cigaredstumpoj.



1. El rakonteto «Nekuraceblaj» de fama rusa satiristo A. Averĉenko (1881–1925).
2. Germane: legitimiloj.
3. Germane: patrujo.
4. Literoj «jerego» (malmola signo) post fina konsonanto (kie ĝi signifis nenion) kaj «jato» (ekvivalenta al litero «je», sed uzita laŭ malsimplaj reguloj) estis abolitaj en la reformo de la rusa ortografio en 1918, post la revolucio (kvankam la reformo estis preparita longe antaŭ ĝi). Blankulaj elmigrintoj ne agnoskis la reformon, kiu estis por ili simbolo de la Oktobra revolucio. Tial restarigo de tiuj literoj estis kvazaŭ signo de reveno de la antaŭrevolucia ordo.