Enuas homo en hospitalo

«Saluton, onklino!

Ĉiuj en la ĉambro skribas leterojn, tial ankaŭ mi decidis ankoraŭfoje al vi skribi, malgraŭ tio, ke vi al mi ne respondas. Sed, eble, ĉe vi estas pli malfacile kun poŝto, ol ĉe ni ĉi tie. Tial mi vin pardonas. Kaj ĉiujn, kiuj al mi ne skribas, mi same pardonas. Mi ĝenerale, onklino, iĝis multe pli bonkora, ol estis antaŭe.

En libera tempo mi iom rememoris min mem kaj venis al malĝojigaj konkludoj. Sufiĉe abomenan nevon vi havis, Aglaja Petrovna. Memaman, memfidan, ĉiam juĝantan iun, pretendeman. «Lumante por aliaj, mi forbrulas mem!» Aĥ, imagu! Kiel vi, onklino, min toleris? Kaj ĉion mi negadis! Kiu bezonas literaturon, kiu bezonas teatron, kiu bezonas pentroarton!

Vergi necesas tiajn knabaĉojn, jen kio!

Senkompate vergi pri urtiko, por ke ili ne fieriĝu, ne «troimagu», ne turmentu per sia damnita «elektiteco» aliajn homojn.

Kaj ĉiam mi iun instruadis kaj edukadis. Nun mi kuŝas — rememoras, kaj, ĉu vi kredas, sentas abomenon. Kaj bedaŭras ion. Bedaŭras, ke ne ludis futbalon, bedaŭras, ke en someraj vesperoj ne promenadis kun Stepanova super nia Unĉo, kiel aliaj knaboj, bedaŭras, ke ne sukcesis bone legi «Militon kaj pacon» de Tolstoj, por kiu en nia hospitalo estas giganta vico...

Ĉu vi scias, interalie, kiu alportis al mi ĉi tien tiun libron?

Bogoslovskij.

Ĉu vi memoras lin?

Li sendis al vi «ĉiajn salutojn».

Li estas militkuracisto de unua rango1, ĉefa kirurgo de la fronto en antaŭnelonga pasinteco. Sed li jam sukcesis kun iu kvereli — kaj ne plu estas ĉefa. Li ruzete subridas. Maldikiĝis, maljuniĝis iomete, lamas. Jam en aŭgusto li operaciis, proksime eksplodis bombo, lia kirurgia flegistino diligente falis sur la dorson, tenante super si la sterilajn manojn, kaj Nikolao Eŭgenjeviĉ ne falis — retenis sin, li estis operacianta koron. Fragmento de la bombo difektis al li la kruron, la brankardistino en hasto surmetis al li premligilon sur la sanan kruron, Bogoslovskij finis la operacion kaj nur tiam okupiĝis pri si. Tiu, kiun li operaciis, estas viva kaj sana. La cetero, laŭ la vortoj de Bogoslovskij, «principan valoron ne havas».

Li terure maltrankvilas pri la edzino kaj la filino: ili restis en la okupacio, kaj estas neniaj informoj. Kiam li parolas pri ili, tiam eĉ rigardi al li estas malfacile. Vi estas saĝa, onklino, ĉu eblas al ili helpi? Nikolao Eŭgenjeviĉ asertas, ke laŭ sia «neadaptiteco» lia edzino Ksenia Nikolajevna ne havas por si egalulojn sur nia planedo.

Ĝenerale, pripensu tion, onklino!

Ŝi estas ankaŭ bona kuracisto — Bogoslovskaja, en tio vi povas min kredi. Certe, ginekologio kaj akuŝologio nun estas ne tro popularaj, sed Nikolao Eŭgenjeviĉ asertas, ke lia edzino estas ankaŭ kirurgo «iniciatema kaj pensema». Kaj li ne laŭdos senkaŭze eĉ propran edzinon.

Mi kun li rememoris la forpasintan Polunin-on, — ĉu vi memoras, kiel mi ĉe Postnikov hontinde ebriiĝis ĉe pelmenoj? Kaj ŝajnis al mi, onklino, ke mi jam tute ne estas juna. Rememoris ni la faman «profesoron» Ĵovtjak-on — kie li estas nun, nia Genadio Tarasoviĉ kun sia asiria barbeto kaj solenaj «ĉefpastraj» eliroj. Kaj ni malgajis pri Postnikov. Estas domaĝe, ke ni ne povas trovi spuron de Ivano Demetrijeviĉ. Bogoslovskij asertas, eĉ kun ĉagreno, ke ĝuste en milito la talento de Postnikov devus disvolviĝi, kiel ankoraŭ neniam disvolviĝis. Kaj li asertas ankaŭ, ke Postnikov kiel kirurgo estas tute subtaksita, — tamen, tio estas la ŝatata temo de Nikolao Eŭgenjeviĉ, se la afero koncernas ne profesoron, sed kuraciston. Povas esti, ke li pravas.

Interesegan historion rakontis al mi Bogoslovskij: angla sciencisto Fleming jam en la 1928-a jaro rimarkis, ke ŝimo, kies sporoj tute hazarde enflugis en fenestron de lia laboratorio ĉe londona malsanulejo kaj elkreskis sur agaragaro, tiu sama ŝimo havas mirindan, senekzemplan kapablon mortigi ĉiujn ĉirkaŭantajn ĝin bakteriojn. Kun sia malkovro Aleksandro Fleming iris al potenculoj — al lucernoj de la medicina mondo, al la plej ĉefaj kaj altestimataj. Fleming kun sia malkovro estis forpelita. Forpelita ankaŭ tial, laŭ aserto de Bogoslovskij, ke la germana firmao Bayer plenŝtopis tiam apotekojn kaj apotekajn provizejojn per siaj preparaĵoj, mortigaj, kiel asertadis la germanoj, por ajnaj bakterioj. Kiel la humila Fleming povis elteni lukton kontraŭ la firmao Bayer kaj sanktularo da famuloj kaj respektinduloj? Nature, li retiriĝis kun sia ŝimo, kaj la aro ĝojis. Kaj nur nun, kiam sur Brition komencis fali bomboj de la faŝistoj, la reprezentantoj de la alta kaj pura scienco retrovis Fleming-on kaj lian vivan ŝimon. Imagu, onklino, la humila Fleming atendis sian tempon!

Kaj ĝisatendis.

La ŝimo evidentiĝis eĉ pli potenca rimedo, ol povis supozi Fleming mem.

Tiu nova rimedo nomiĝas — penicilino.

Nun la sanktularo de la decidpovaj sciencistoj aprobis la agadon de Fleming.

Sed de la dudek oka jaro ĝis la nuna tempo tamen trapasis dek tri jaroj. Kiu kompensos tiujn mortojn, kiuj povus ne okazi, se la konzerno de Bayer kaj tiuj, kiuj opinias sin sanktularo ne interkonsentus kaj ne «fiaskigus» siatempe la grandan malkovron de la modesta sciencisto?

Ĉu gaja historieto?

Vi ne koleru, onklino, ke mi al vi, kiel vi diradis en tiu nia forpasinta, paca vivo, «nebuligas la kapon». Mi nun havas tro multe da libera tempo, kaj al pensoj ne eblas ordoni, ke ili ne molestu. Kaj dormas mi malbone. Mi pensas kaj pensas...

Eble, por vi estas malagrable, ke mi en tagoj de tia milito, kiel la nuna, pensas pri civilaj aferoj, sed, komprenu, tiuj sanktularoj kaj Bayer-oj, tiu korporacia stulteco kaj respektego antaŭ ranguloj en la scienco multe kostas por la homaro ankaŭ en la tragikaj periodoj de militoj. La sama Bogoslovskij rakontis al mi, ke li legis ĉe unu saĝa homo proksimume jenan penson: multaj grandaj malkovroj kaj inventoj estis faritaj de nespecialistoj, kaj tio, laŭ li, estas ne hazarda. Tiuj nespecialistoj, estante homoj nerilatantaj al la normoj de la oficiala scienco kaj neniel ligitaj per ajnaj kanonoj kaj medio, en kiu kanonoj estas iaspeca tabuo, estas liberaj en la alta senco de la vorto. Ĝuste tial juristo Kovalevskij malfermis novan eraon en paleontologio, kemiisto Pasteŭro rekonstruis la bazojn de medicino, same kiel zoologo Meĉnikov. Muzikisto Herschel malkovris planedon Urano, juvelisto Fulton konstruis la unuan vaporŝipon. Tiujn ekzemplojn eblas multobligi. Nikolao Eŭgenjeviĉ, ekzemple, estas tute konvinkita pri tio, ke ĉefaj, plej fortaj batalantoj kontraŭ malignaj tumoroj estos ne kirurgoj, sed biokemiistoj, kemiistoj, biofizikistoj. La tranĉilo de kirurgo arkaikiĝas. La arto de kirurgo estas tute ne nur en perfektigado de teĥniko de operacio, sed en serĉado de tiaj solvoj, ke tiu teĥniko entute iĝu superflua...

Vidu, kiom multe mi al vi skribis.

Ne afliktiĝu! Vi ja scias, ke kiam oni min elhospitaligos kaj mi komencos okupiĝi pri afero, mi skribos pli malofte kaj pli mallonge.

Tial tio estas iomete rezervo por estonteco.

Kaj kie estas Eŭgeĉjo Stepanov — ĉu vi ne scias?

Sciigu al mi almenaŭ lian adreson.

Ĉu la rufulino al vi nenion skribis?

Personajn novaĵojn mi havas neniajn. Venis ankoraŭfoje Miĉjo Ŝervud. Laŭ mi, li apartenas al tiu sufiĉe multenombra speco de homoj, kiuj malŝategas havi malamikojn! Kaj ne pro anima bonkoreco, sed tial nur, ke tio estas maloportuna en senco de ĉiutaga vivo. Prefere esti kun ĉiuj en mezbonaj rilatoj, pensas tiaj homoj, ol akiri almenaŭ unu malamikon. Tial, verŝajne, por fiuloj estas ne tiom malbone ekzisti. Ŝervud ne estas fiulo, sed ankaŭ kun fiulo li ne kverelos.

Li venis, eksidis, ekparolis pri «neŭtralaj» temoj — pri arto. Ja li ankaŭ pri tio tute libere rezonas. Kinofilmon li nomas «kinaĵo» kaj ne diras, kio al li plaĉis aŭ malplaĉis, sed diras: «Tiu kinaĵo estas farita de majstro», aŭ «Tiu kinaĵo estas farita neniel». Al mi, kiam mi aŭskultas tiajn parolojn pri nekomprenebla al mi fako, doloras la stomako. Sed mi ne kontraŭdiris kaj ne kverelis — estas enue. Kaj Miĉjo foriris tre kontenta pri si mem.

Kiel al vi plaĉas niaj frontaj aferoj?

Ja hitleranojn tamen eblas bati! Tio estas la plej ĉefa, kion necesis pruvi en tiu ĉi etapo. Kaj mi dume kuŝas en la hospitalo, al mi estas varme, hele kaj ne blovas. Miaj najbaroj rakontas, ke dum dormo mi insultas per malbonaj vortoj, kaj ĉio koncerne de tio, ke min el ĉi tie oni ne liberigas. Sed, ĝenerale, mi, probable, baldaŭ eliros el ĉi tie: estas ellaborita plano de agado. Dume mi sur mi mem elprovas perfektecon de la medicina scienco. «Kantis vi en la somero, — kiel diris avo Krilov, — kaj do iru danci nun»2. Do jen mi dancas. La kuracistoj esploras, faras diversajn diagnozojn kaj kverelas unuj kun la aliaj. Por kuracistoj ne malutilas malsani pli ofte, pro tio ili saĝiĝas. Tio estas malĝentila, sed vera. Alie ĉio ŝajnas neordinare simpla.

Estu sana kaj trankvila, onklino Aglaja. Kaj skribu al mi leteron. Iel ne similas al vi tia silento.

Vladimiro.

Ne forgesu pri la familio de Bogoslovskij, mi tre petas vin».



1. Ekvivalentas al subkolonelo.
2. El fablo «Libelo kaj formiko» (aŭ «Herbsaltulo kaj formiko») de I. A. Krilov (1769–1844), elstara rusa publicisto, poeto, fablisto. Multaj liaj fabloj (kiel la menciita) devenis de fabloj de Lafonteno kaj Ezopo, sed multaj estis ankaŭ tute originalaj.