Ĉapitro naŭa
En certaj cirkonstancoj...
La flagŝipa kirurgo en la ĉefa bazo ne troviĝis — Alekseo Aleksandroviĉ operaciis ie en la aerfortoj, ŝajne en la hospitalo ĉe Levin, kaj nun tie noktas — tiel klarigis al Vlaĉjo diklipa deĵoranto. Kaj nenian gastamon montris la diklipulo, malsame de ĉiuj konataj de Vlaĉjo doktoroj. Li respondis al demandoj de tiu pala pro laco majoro de medicina servo — kaj nure. «Ja ne gastejo ĉi tie estas, finfine», malvigle pravigis sian kolegon Vlaĉjo kaj ree eliris al la golfo — sub la malvarman meznoktan sunon.
En la ĉielo estis malkviete: nun Ustimenko jam ellernis kompreni eĉ malproksimajn sonojn de aviadilaj motoroj — li distingadis siajn bombaviadilojn disde la germanaj, kaj ankaŭ ĉasaviojn ne konfuzadis, kiel ajn alte ili flugus. Li klare distingis obtuzan, pulsantan, singultantan sonon de iranta al la urbo armado de malamikaj bombaviadiloj kaj tuj ekaŭdis ritmajn, hastajn frapojn de kontraŭaviadaj kanonoj de sur transportaj ŝipoj kaj el baterioj. Denove kuiriĝis kaĉo...
«Tio estas pro la ŝiptrajno», — pensis Ustimenko kaj rememoris antaŭnelongajn maristojn en la hospitalo sur la monto — anglojn, usonanojn, negrojn, rememoris frostvunditan malajon, mortintan sur la operacia tablo, kaj kolerajn vortojn de generalo Ĥarlamov:
— Prenu min diablo, mi ne komprenas, kial estas tiom da frostvunditoj. Mi absolute ne komprenas!
Al la haveno trairis ĉasaviadiloj, el trans la montetoj subite elfalis nekredeble grandega, tuta en nigra fumo, kliniĝanta al la maldekstra flugilo germana bombaviadilo; muĝante per la motoroj, ĝi trafulmis super la stabejo kaj la hospitalo, tuta priverŝiĝis per flamo kaj falis tute nemalproksime, ie trans la setlejo Vdovjino. Kaj la ĉasaviadilo, faliginta la bombaviadilon, faris super la ĉefa bazo rondon kaj denove impetis en la plej varmegan lokon — al la haveno.
Malrapide, per lacaj, pezaj paŝoj leviĝis Ustimenko laŭ trahakitaj en la roko ŝtupoj kaj malfermis pordon de malalta barako, nomata ĉi tie gastejo. Junulino kun koleraj brovetoj, en surĵetita sur la ŝultrojn mallonga matrosa palteto, rapide turniĝinte, eĉ sen lia demando diris, ke neniaj lokoj hodiaŭ estas kaj, tutcerte, ne estos.
— Sed eble, iel? — interesiĝis li, malestimante sin pro sia nedifinita kaj malcerta tono. — Propre, mi povus eĉ sur la planko... Mi, vidu, absolute ne havas kie nokti, kaj samtempe mi tion absolute bezonas...
Al li oni ĉiam rifuzadis, se li petis por si eĉ plej malgrandan bagatelon. Kaj oni neniam rifuzadis, se li petis por aliuloj. Plej probable, ĉio dependis de la tono, de la propra konduto, pro nesolideco, kiun li neniel povis venki en si. «Vi, Vlaĉjeto, estas ne solida, — riproĉadis lin siatempe Aŝĥen Ovanesovna, — vi estas ia tute knabo plenaĝa! Mi ne komprenas, kiel oni povis doni al vi rangon de majoro. Tiaj majoroj ne ekzistas, ĉu vere, Zinjo?» — «Certe, ne ekzistas», — konsentadis ankaŭ li.
Sed kial en tiu ĉi, ekzemple, okazo ne rilati al si mem kiel al fremda majoro de medicina servo, kiu devas, finfine, nokti? Ja tiu majoro estas necesa por la milito, se oni vestas lin, nutras, pagas al li salajron? Do defendu la majoron, Ustimenkon! Ne murmuru! Ne fingrumu butonon sur la palto! Postulu por Ustimenko, kiel vi postulas por viaj subuloj aŭ por viaj vunditoj, kiel vi postulis por Helena Jarceva — ĉu vi memoras, kiel vi kverelis pro ŝi eĉ kun la estro?
— Aŭskultu, kamarado militkuracisto, — diris la junulino kun koleraj brovetoj, — kia vi estas insista, kial vi staras super mi! Ĉu al vi ne estas klare? Mankas lokoj!
Ho, se li povus meti ŝin sur la ĝustan lokon, diri al ŝi per tiu fera voĉo, per kiu li scipovis paroli ĉe si eĉ kun Karolina Janovna, montri al ŝi, kio estas fortvola komandanto!
Tamen, pri tio li estis pensanta multe pli malfrue, ankoraŭfoje promeninte tra la bazo kaj haltinte apud malgranda dometo, ene de kiu io estis snufanta kaj ritme plaŭdanta.
Kaj Vlaĉjo tuj divenis, kio estas tiu domo: tio estas nova kaj jam fama banejo de la ĉefa bazo, pri tiu banejo li antaŭnelonge legis en la flota ĵurnalo ion similan al odo — tian ravitan, kun granda kvanto da krisignoj.
Kaj bonege!
Se li tute ne havas kie nokti, tiam li banos sin.
«Kion ni ne ĝismanĝis, tion ni ĝisdormos», — kiel diradis ĉefmatroso Ŝilov, kiam ili estis elĵetitaj en la pasinta jaro sur la Malgrandan Gadan insulon.
Li, Ustimenko, banos sin, varmiĝos kaj dormetos. En tia «somera» arkta nokto plej multe oni deziras varmiĝi!
Timu, fricoj! Majoro de medicina servo Ustimenko nun scias, kion li faru. En lia sako estas kompleto de subvesto kaj ŝtrumpetoj! Li havas sapon! Kio koncernas banspongon, do li prunteprenos ĝin de bonkora homo! Jen kiel ĉio estos.
Tamen kie al li algluiĝis tiu esprimo — «timu, fricoj»? Aĥ jes, certe, el la ĵurnalo: «De la Barenca ĝis la Nigra», «En trupoj kaj sur ŝipoj», «Timu, fricoj, ĉi tie staras matrosoj». Tiajn rubrikojn li ĉiutage vidadis sur la dua paĝo de la flota ĵurnalo...
Estas tamen treege stulte, ke li ne metis sur la ĝustan lokon tiun, kun brovetoj, el la gastejo. Ja li ne estis neniofaranta, li dum tri diurnoj operaciadis, preskaŭ dum tri diurnoj. Li operaciadis, kaj oni injektadis al li kafeinon, por ke li ne dormu stare, sed oni ne enlasis lin por dormi en tiun barakon. Timu, fricoj, li skribos pri tiu fakto en la ĵurnalon ion plendan kaj eĉ animŝiran, sub originala titolo «Nedelikateco», ion tian, kio surprizos la tutan floton!
Tamen, la ĉefa afero estas — ne ekdormi en la banejo tuj.
Ne, li ne ekdormos.
Li estas nuda, kaj ĉirkaŭ li ĉiuj estas nudaj. Senvestaj, kiel oni skribas en libroj. Apude sur benko estas iu senvesta kartvelo — malgranda, muskola, moviĝema, tuta, kiel simio, ĉirkaŭkreskita de fortaj malhelaj haroj. Li plaŭdadis sin al la femuroj, frapetadis per la eĝo de la mano la ŝultrojn, lerte, kiel profesia banservisto, masaĝis al si la surojn kaj la genuojn. Kaj babiladis. Kaj ĉiuj babiladis — ne banejo, sed ia psikiatria malsanulejo.
Ili prefere sidus kviete kaj dormus, kiel bonege!
Tamen, dormi, certe, ne indis.
Timu, fricoj, necesas esti atenta!
Ĉi tie en la banejo eblas, sendube, renkonti konaton kaj saĝe trudi sin al li por noktado — jen por kio necesis esti atenta. Povas esti, ĉi tie estos veselleŭtenanto Loŝadnij — ja el li Vlaĉjo eltiris sufiĉe kurban spliton, kiun li, cetere, donacis al Loŝadnij por memoro. Ĉu vi memoras, kamarado Loŝadnij? Aĥ, se li trafus en la kajuton al Loŝadnij! Kaj entute, ĉu malmultas ĉi tie submarinoj, destrojeroj, minbalaantoj...
Sed antaŭe necesas fliki la ŝtrumpetojn. Kiel ĉiu vera longservanto, li en la sako havas kaj kudrilon kaj fadenon. Sed al liaj okuloj okazis io tia, pro kio li longe ne povis trafi la kudriltrueton. La okuloj estis kungluiĝantaj. Finfine, mallarĝigante la okulojn, kiel miopulo, levinte al la okulo mem la kudriltrueton, li ekcelis kaj trafis. Tuj ne sen lerteco Vlaĉjo traigis la kudrilon ĉirkaŭ la vila truo en la ŝtrumpeto kaj firme streĉis. Rezultis siaspeca tubero. La tuberon li moligis per la fingroj. Nun necesis prepari por riparo la duan ŝtrumpeton. Pripensante, kion fari kun la disŝirita je pecoj kalkano, li ŝovis la kudrilon per la trueto malsupren en la fendon de la benko, por ke ĝi ne perdiĝu. Kaj tuj sur la kudrilon, gaje ion rakontante, sidiĝis la harkovrita kartvelo.
Estis eĉ nekredeble, ke ĉe tiu vireca, muskola homo evidentiĝis tia akuta voĉo.
— Mordis! — kriis li, turniĝante inter senvestaj oficiroj de la milita floto. — Mordis!
Ĉiuj salte ekstaris de siaj lokoj. Kaj tiuj, kiuj estis ripozantaj post la ŝvitejo, kaj tiuj, kiuj ankoraŭ estis antaŭĝuantaj banejajn ĝojojn.
— Ĉe li tie fadeno pendas! — kriis per raŭketa marista voĉo suboficiro en kalsono kaj en tuniko kun ordenoj. — Ja li sur kudrilon sidiĝis.
— Permesu, mi estas kuracisto! — seke haltigis Vlaĉjo la ĵetiĝantan senvestan kartvelon kaj kaŭriĝis apud li.
La viktimo altvoĉe singultis.
— Ne piedbatu! — per profesia doktora voĉo ordonis Vlaĉjo. — Estas tute ne tiel dolore.
— Ne tiom dolore, kiom humilige, — kolere bruskis la viktimo.
Ĉirkaŭe oni jam estis singarde subridantaj.
— Estas nenio ridinda, — mem ne kredante al sia hipokriteco, diris Ustimenko. — Tio estas porkaĵo — ĵeti kudrilojn sur benkojn.
Kiam la «operacio» finiĝis, la kartvelo arde manpremis Vlaĉjon.
— Ne dankinde, — plu miregante pri propra scipovo mensogi, diris Vlaĉjo, — sed, mi ripetas, tio estas porkaĵo.
Kaj li glitis laŭlonge de la muro. Al li ŝajnis, ke iu al li atente ekrigardis, kaj «danĝero donis al li kuraĝon». El la banejo li por ajna okazo trairis en la ŝvitejon. Ĉi tie oni lin, certe, ne trovos — en dolĉaj ĝemoj de ŝvitantoj, en nuboj de vaporo, en blanka mallumo de gaja baneja infero. Kaj se oni trovos, tiam li forneos. Estus bone, se la viktimo estas civila dungito. Sed se li estas kolonelo? Aŭ, savu dio, admiralo el severaj. Kaj se li ordonos:
— Donu al mi tuj tiun frenezan idioton kun lia kudrilo!
Kaj pruvu tiam, ke vi ne dormis dum tri diurnoj.
Li simple kramfis pro sento de malamo al si mem.
Kaj evidentiĝis, ke li estas mensogulo! Abomena, impertinenta kaj trankvila mensogulo! Hipokrita estaĵo!
Aŭ tio same okazis pro la trolaciĝo?
Por ajna okazo li ankoraŭ dormetis super sia kuvo dum ĉirkaŭ duonhoro en la banejo. Ĉi tie almenaŭ estis varme, sed kiu scias, kio atendis lin poste en tiu glora bazo, kie estas tiom da grandaj varmaj domoj, en kiujn lin neniu vokas. Kaj ĉi tie estas ne tiom solece, kiel sur la granitaj rokoj de tiu ĉi bazo, kaj ne necesas agordi sin al pensoj pri «severa kaj netransdonebla beleco de la Nordo».
Sed se malfortunas, tiam do malfortunas, kiel diris maljunulino Aŝĥen, kiam li antaŭ la Sepa de novembro de la pasinta jaro, mallerte turniĝinte, elverŝis sur sin grandan flakonon da jodo: tuj kiam li eliris el la antaŭbanejo, li trafis al patrolo. Jam pasis la templimo — necesis havi noktan paspermeson, kiun Vlaĉjo, memkompreneble, ne havis. Kaj li eĉ ne rezistis kaj ne disputis — li obeeme ekiris inter mitraletistoj-matrosoj, kiel sperta dizertulo aŭ «danĝera sabotisto».
«Timu, Ustimenko, — pensis li, — ĉi tie staras matrosoj. Esence, ĉio ordiĝis bonege. Nun mi havas kie nokti — sur benko en la komandejo. Tie, verŝajne, estas varme kaj seke kaj iu el la retenitoj regalos per tabako. Kaj jen ĝi, feliĉo...»
Apud li iris ankoraŭ unu retenito, kaj Vlaĉjo ne sen interna maltrankvilo subite rekonis la ĵusan kartvelon. Feliĉe, la viktimo evidentiĝis civilulo. Sur lia kapo estis mola ĉapelo, en la mano li portis lakitan valizeton kaj, plej probable, estis obsedita de la samaj pensoj pri malfortuno, kiuj estis afliktantaj ankaŭ Vlaĉjon.
— Mia kara doktoro! — diris la kartvelo. — Mia savinto, ĉu ne? Vidu, mi ĝuste intencis kun vi konsiliĝi, sed vi ien malaperis. Al mi fatale malfortunas nome kun tiu ĉi korpoparto! Ĉu vi nenion rimarkis, kiam vi estis foriganta la kudrilon? En la monato oktobro de la 1941-a jaro mi ekdormis, sidante sur elektra hejtilo, en jen tiu ĉi domo, ĉe unu mia malnova amiko. Io tie ŝaltiĝis aŭtomate, kaj oni min veturigis en la hospitalon kun brulvundo de dua grado. Ne pasis eĉ jaro, kiam mi ĉe similaj cirkonstancoj, sed en la bazo de torpedboatistoj dum sufiĉe forta frosto ekdormetis sur trafrostiĝinta granito, sur ŝtupoj. Rezultis frostvundo, tamen negrava. Kaj nun — tiu malgranda katastrofo. Eble, vi donos al mi ian praktikan medicinan konsilon? Vidu, kara doktoro, ĉio ĉi ne povas tiel plu daŭri, ĉu vi ne trovas? Interalie, ni konatiĝu.
Kaj la civilulo iomete ceremonie prezentis sin: lia nomo estas Elisbaro Ŝabanoviĉ Amiraĝibi, li estas ŝipestro, lia ŝipo estas «Aleksandro Puŝkino», mi petas ami kaj estimi. Li ĵus venis el Usono. Ĝenerale li hodiaŭ havas malsukcesan tagon, ni ne precizigu ĉiujn detalojn.
— Aŭskultu, — subite turnis sin Amiraĝibi al mitraletisto per sia raŭketa voĉo kun apenaŭ sentebla milda laringa aspiracio. — Aŭskultu, karaj, — ĉu vi estas homoj aŭ ne tute? Mi devas iri al mia amiko sur la ŝipon, tio estas tre proksime, jen ĝi staras — «Suna», ĉu vere vi tion ne komprenas? Penu kompreni. Morgaŭ oni min starigos sub malkargadon, kaj mi estos finita homo, aŭskultu, vi, kun mitraleto!
La matroso brue tusis kaj ne respondis.
— Ĉu estas aŭ ne? — penetre demandis la ŝipestro. — Animo? Koro? Ĉu ujo kun bono ekzistas interne de vi? Neniam estingiĝanta lucerno?
— Necesas la vorton scii, — per profunda, el la interno mem, karesa baso, kvazaŭ al etulo, diris la matroso, — la tempo estas milita, ne estas sciate, kiu iras, okazas paraŝutistoj-sabotistoj...
— La vorto estas «celgrajno»! — per dolĉa voĉo, kun kveraj aspiracioj prononcis Amiraĝibi.
— Ne! Ne celgrajno.
— La vorto estas «aviadilo»!
— Kaj ne aviadilo.
— Ne aviadilo kaj ne celgrajno, — penseme kaj kore konsentis Amiraĝibi. — Eble, tiuokaze — «motoro»?
— Ne.
Amiraĝibi prenis aeron en la pulmojn kaj rapide eldiris:
— Tanko-rudrostango-flughelico, kokino-koko-anaso-meleagro-tetro-mevo, petardo-mastbutono-kaskedo-geŭzo-minbalaanto-destrojero-batalŝipo-aviadilportanto.
La matroso silentis. La dua nelaŭte hihiis.
— Jen kia homo, — malgaje diris Amiraĝibi. — Mirinda homo. Malmola homo. En la ŝtona epoko tiaj homoj vivis...
La matroso subite ekstreme ofendiĝis.
— Insultu, insultu! — respondis li. — Ni en nia servo ĉion vidis. Unu kaptiĝis — la vizaĝon deziris atingi, ricevis kvin diurnojn da punejo — nur hodiaŭ finis, antaŭ la vespermanĝo eliris. Maldekstren, en la kelon, en la duan pordon dekstre!
Trans la dua pordo dekstre sidis rozvanga, juna kaj bonkora komandanto.
Amiraĝibi kaj Vlaĉjo metis antaŭ li siajn dokumentojn. La ŝipestro de «Aleksandro Puŝkino» regalis la komandanton per cigaredoj «Chesterfield» kaj per maĉgumo. La komandanto prenis du cigaredojn kaj du lamenojn da chewing gum. La matroso kun grizaj makuloj sur la iam frostvunditaj vangoj estis morne kaj ofendite sidanta sur la benko. Amiraĝibi proponis cigaredon ankaŭ al li, kion, certe, fari ne indis.
— Ne necesas, — diris la matroso per interna, senfine bonkora, sed ekstreme ofendita baso. — Komence vi insultas, kaj poste cigaredojn? Mi, eble, kvar raportojn donis, por ke oni sendu min militi, kaj ĉi tie mi de diversaj personoj, kiuj eĉ nenian militon flaris, ekskluzive insultojn aŭdas.
— Kiu vin insultis, Petrenko? — demandis la komandanto.
— Ja tiu ĉi civila dungito insultis: en la ŝtona, diris, epoko tiaj homoj vivis. Kiel mi tion komprenu?
— Klaras, — diris la komandanto per metala, komanda voĉo. Kaj lia vizaĝo el la bonkora, juna kaj gaja transformiĝis al nepenetrebla, speciala vizaĝo de komandanto: sen esprimo, sen aĝo — nur sola firmeco. — Klaregas, — ripetis la komandanto. — Kaj mi petas vin eksidi tie, sur la benko por retenitoj. Fumi ĉi tie ne estas permesite. Paroli same. Matene ni klarigos viajn personecojn.
— Sed la dokumentoj! — ekkriis Vlacĵo.
— Dokumentojn faras homoj! — kun mistera intonacio en la voĉo diris la komandanto. — Ĉu klaras?
Kaj ĉar ne plu estis io dirinda, la komandanto elkraĉis la maĉgumon kaj ĵetis en la hejtfornon la nefinfumitan cigaredon. Kaj Vlaĉjo pri la cigaredo bedaŭris kaj tuj firme ekdormis.
Estis precize la sesa horo, kiam li vekiĝis. Amiraĝibi estis firme dormanta, sterninte la ĝibnazan vizaĝon. Lia profilo estis akre konturita, kaj Vlaĉjo miris: la ŝipestro aspektis nun tute ne juna homo.
— Ne estis! — per dorme vigla voĉo estis raportanta telefone la komandanto. — Herooj de la Sovetunio ĉe mi inter la retenitoj ne estas...
— Kial ne estas? — malfermetinte unu okulon kaj tuse puriginte la gorĝon, demandis Amiraĝibi. — Ajna el ni, miaj karaj amikoj, povas morgaŭ aŭ postmorgaŭ iĝi heroo.
Per risortaj paŝoj Elisbaro Ŝabanoviĉ trairis la ĉambron, elkaptis el la mano de la komandanto la parolilon kaj nelaŭte diris:
— Jes, kamarado admiralo, tio estas ŝipestro Amiraĝibi. Ne, nin neniu retenis, ni simple implikiĝis kun unu simpatia majoro de medicina servo kaj frostiĝis en la klimato de la ĉi tiea belega printempo. Kaj la komandanto — delikata kamarado, nin gastigis kaj varmigis laŭ nia peto. Ni ĉi tie ripozis. Ne, kamarado admiralo, male, ni estas al li treege dankaj. Li montris veran flotan gastamon. Ĉu mia supera asistanto vin maltrankviligis, Petrokovskij? Dankon, kamarado admiralo, ni nun ĝuste al la «Suna» nin direktos.
La komandanto faris kaptan movon de la mano, sed Amiraĝibi jam surmetis la parolilon. Dum kelkaj sekundoj ĉiuj silentis. La ofendita hieraŭ per la vortoj pri la «stonepoko» matroso estis finfumanta ĉe la hejtforno memfaritan cigaredon.
— Necesis ja diri, ke vi estas Heroo! — penante ne rigardi al la ŝipestro, komencis la komandanto, sed Amiraĝibi interrompis lin.
— Ne, ne necesis, — klare, nelaŭte kaj malgaje diris la ŝipestro, — kaj ne necesas ofendiĝi. Mi petas pardonon, se mi ofendis vin, kamarado Petrenko, sed, kredu, mi ne deziris ofendi. «Ni premu kune niajn manojn», — kiel estas dirite en unu kortuŝa restoracia kanteto, — «la vojo kuŝas antaŭ ni».
La matroso ekstaris, ŝovis la cigaredstumpon en la hejtfornon, paŝis antaŭen.
— Donu la manon, kara Petrenko, — diris Amiraĝibi, — ni ĉiuj estas nemalbonaj homoj, nur iomete trolaciĝintaj. Certe, tute iomete, plej malmulte, nur tria jaro da milito, tio ja por veraj knabegoj estas nuraj bagateloj. Sed fojfoje okazas, ke al ni ne sufiĉas humursento. Al iuj el ni. Speciale al mi. Mi ne divenas la momenton, komprenu, kaj la ŝerco turniĝas kontraŭ min. Saluton, kara kamarado komandanto, estu plu atenta, tio estas utila dum milito. Ĉu ni iru, kamarado majoro de medicina servo?
— Kien?
— Kun mi, al mia malnova amiko...
Nun ili staris en nepenetrebla vata nebulo, kovrinta la bazon. Kaj ĉio kaŝiĝis en tiu ĉi malvarma printempa nebulo — kaj batalŝipoj, kaj malgrandaj motorboatoj, kaj vaporŝipoj, kaj gigantaj «Liberty»-oj1, kargitaj per eksplodaĵo, ladviando, ŝuoj; kaŝiĝis ankaŭ la ringo de aerodromoj, kaj la haveno, kaj la urbo, kaj la proksimaj kaj malproksimaj bazoj.
— Kamarado heroo de la Sovetunio, — aŭdiĝis malantaŭe la mallaŭta kaj karesa baso de la matroso, — mi havas ordonon akompani vin al la «Suna».
— Do, akompanu, kara, — same nelaŭte respondis Amiraĝibi. — Akompanu, amiko. Kaj kio koncernas vian al mi alparolon, do ĝi estas ne tute ĝusta. Jen, ekzemple, hieraŭ kun mi unu incidento okazis antaŭ la okuloj de nia estimata militkuracisto. Mi iomete suferis. Mi ricevis negrandan kaj tute neantaŭviditan traŭmaton en pacaj, esence, kondiĉoj. La militkuracisto faris al mi sur la loko kirurgian helpon, urĝan helpon, li estas tre inĝenia, tiu majoro de medicina servo. Do, ĉu vi pensas, ke mi ne kriis en la procezo de ricevo de la traŭmato? Ne, kara, mi kriis kaj ĝemis kaj, kiel trafe rimarkis nia amiko militkuracisto, eĉ piedbatis. Tiamaniere, kamarado Petrenko, vi povas fari konkludon, ke ne ekzistas homo, kiu ĉiam estus heroo. Heroo devas kaj povas esti ĉiu el ni en certaj cirkonstancoj. Ĉu klaras?
— Klaras, — ie el la humida nebulo aŭdis Vlaĉjo respondon de la matroso.
— Tion vi memoru, kara, — daŭrigis Amiraĝibi. — Kaj se vi troviĝus en miaj cirkonstancoj, tiam vi same havus la Oran Stelon, mi ne dubas pri tio. Ĉu vi konsentas?
Sur la gviddestrojero «Suna» ĉe la ŝtuparo oni ilin pridemandis, poste kondukis en la puran, varman salonon. Pace kaj komforte klaketadis vapora hejtado. Servomatroso en blanka kitelo demandis, ĉu la gastoj ne deziras teon, kaj teo tuj aperis, kvazaŭ oni atendis ilin. Amiraĝibi ordonis alporti glasetojn kaj montris per la fingroj: tri, poste malfermis sian lakitan valizeton kaj metis sur la tablon botelon da brando. Vlaĉjo estis leganta la buntan etikedon, kiam li aŭdis neelteneble konatan voĉon:
— Do kiu ĉi tie en nekonvena tempo aranĝas drinkadon?
La peza botelo elglitis el la Vlaĉjaj manoj kaj mole falis sur la veluran sofon. Ankoraŭ ne sukcesinte returniĝi, li eksentis sur sia epoleto potencan manon de Rodiono Metodjeviĉ kaj mem ne rimarkis, kiel, kvazaŭ en la fora infaneco, li alpremis la vizaĝon al la ĵus razita, kruda pro vento, malmola post malvarmo vango de la veselkapitano Stepanov. Kaj Rodiono Metodjeviĉ glatumadis Vlaĉjon sur la molaj haroj kaj same, kvazaŭ tiam, tre antaŭlonge, en tiu paca vivo, sur la strato Bela, kiam ankaŭ onklino Aglaja ne «iĝis mankanta», kiam ankaŭ Barbara estis kun ili, diradis:
— Jen, militkuracisto. Majoro de medicina servo. Ordenoj. Sperta homo. Do, vi militas...
— Jes, jen...
— Vere, jen! Ĉu Banjon vi ne renkontis?
— Sed kie ŝi estas?
— Ĉi tie, nemalproksime, vizitadas min, ni intervidiĝas. Nu, kaj pri la onklino — mi antaŭas vian demandon — mi nenion, tute nenion scias. Kaj neniu scias.
Ia kvazaŭ ombro ŝirmis lian vizaĝon, li abrupte ŝiris la ŝultron, skuis la kapon kaj, turninte sin al Amiraĝibi, brakumis la ŝipestron, kisis kaj nelaŭte, kun firma ĝojo en la voĉo diris:
— Mi ja vin ankoraŭ ne gratulis. Ne sciis, kien depeŝon telegrafi. Al kiuj havenoj kaj al kiuj landoj. Do, ĉu rekte el malamikoj de la popolo — al Herooj de la Sovetunio? Sen trajnŝanĝo? Rakontu, kiel ĝi tamen okazis?
— Ja neniel, Rodiono. Ni servas al la Sovetunio, jen ĉio. Kaj pri niaj batalaj epizodoj kaj kiel ni rebatadis atakojn de faŝistaj vulturoj, liverante valorajn kargojn al la destinita loko, estas tre bele skribite en la flota ĵurnalo. Vi ja ĝin legas, ĉu? Tie ni ĉiuj estas absolute sentimaj, fortvolaj, disciplinitaj, inĝeniaj maraj agloj...
Ili ambaŭ estis ridetantaj pri io, kaj pri kio ĝuste — Vlaĉjo ne komprenis. Nehaste, tre bele (li ĉion faradis iel speciale bele kaj elegante) Amiraĝibi plenigis la glasetojn kaj, levinte la sian, diris nelaŭte kaj tre klare:
— Mi dezirus, ke la juna doktoro, mia nova amiko kaj eĉ bonfarinto, sciu, ke kamarado de mia juneco Rodiono Metodjeviĉ Stepanov, timante absolute neniajn sekvojn por si kaj por tio, kion iuj nomas sia kariero, elprenis min el prizono, en kiu mi estis pro akuzo nurnure pri ŝtatperfido...
— Ni servas al la Sovetunio, — kun sia milda duonrideto diris Stepanov.
— Jen, ĝuste je tio mi proponas toston, — metinte la polmon sur la manikon de la tuniko de Stepanov, diris Elisbaro Ŝabanoviĉ. — Toston, tre konvencian sur mia ŝipo «Aleksandro Puŝkin».
Ili kunigis la mallaŭte tintintajn glasetojn, kaj ŝipestro Amiraĝibi prononcis tute mallaŭte kaj rapide:
— Je la servo! Morton al la germanaj okupaciantoj!