Ĉapitro tria

Gardu vin, Inna Matejevna!

Traktinte ĉe la unua konatiĝo Inna-n Matejevna-n Gorbanjuk sen ajna galanteco kaj rifuzinte ŝiajn insistajn pretendojn al regado de elekto de personaro por la malsanulejo, Ustimenko, certe, eĉ en la plej malgranda grado ne imagis al si, kian koncentritan, kruelan, trankvilan kaj ruzan malamikon li trovis kaj kiaj fiaj fortoj vekiĝis al agado...

Inna Matejevna, naskita Bojariŝnikova, ricevinte medicinan kleron en Leningrado, antaŭ la Patruja milito mem donacis al sia edzo, juna inĝeniero, filinon Jenjon kaj tuj post la akuŝo direktis sin al antikva urbo Samarkando restarigi sian sanon per legomoj, fruktoj kaj suno, al kiuj ŝi kutimiĝis ekde la infaneco, kaj ankaŭ por pripensi en libera tempo sub varma bluo de la mezazia ĉielo temon de disertaĵo. La praktika medicino kun ties «malbelaĵoj» kaj «malestetikaj ĉiutagaĵoj» jam en la tempo de la studenta staĝado preskaŭ malesperigis Inna-n, kaj jam en la kvina lernojaro Gorbanjuk firme decidis «iri en la Sciencon, kaj nur Sciencon kun majusklo», kiel ekzemple la fama sinjorino Kurio.

Certe, por sinjorino Gorbanjuk estis multe pli malfacile «iri en la Sciencon», ĉar al ŝi mankis kaj talento, kaj sinjoro Kurio, tamen insiston kaj tion, kio nomiĝas en la popolo «trabata forto», Gorbanjuk havis superabunde.

Ŝia humila edzo, inĝeniero Gorbanjuk, certe, per nenio povis al ŝi helpi. Ĵus fininte sian lernadon, li enprofundiĝis en siajn desegnaĵojn kaj paŭsaĵojn, kiuj absorbis lin tute. Pri la estonteco ŝi devis pensi mem.

La gemaljunuloj Bojariŝnikov-oj, posedante apud Samarkando malriĉan dometon kaj nanan parcelon de lerte kaj arte akvumata tero, kvazaŭ iomete freneziĝis pri selektado de iaj specialaj specoj de vegetaĵoj, kiujn ili priskribadis, fotadis kaj sendadis en muzeojn kaj kolektojn donace, kaj tion, kio restadis — donacadis al la lernejo, en kiu ili ambaŭ instruadis, kaj al la najbaraj lernejoj, kiuj enviis la «anguleton de naturo» en ilia lernejo. Ili ambaŭ — kaj la avo de Jenjo, Mateo Romanoviĉ, kaj la avino, Raisa Stefanovna, — estis denaskaj instruistoj, kaj ne pedagogoj — tiun vorton ili opiniis «malbongusta», — sed nome instruistoj, trovintaj veran kaj profundan feliĉon en sia profesio kaj en tio, ke ili estas amataj, estimataj kaj eĉ famaj.

Ekde la plej frua infaneco al Inna ĉio ĉi ege malplaĉis. Antaŭ ĉio, ŝin incitadis modesteco, kaj fojfoje eĉ malriĉeco de la vivo de la gepatroj, ilia scipovo kontentiĝi per malmulto: per bovlo da verda teo en varmega tago, per libroj, per ardaj konversacioj anstataŭ komforta vivo; incitadis la patrino, veniganta en la hejmon bruajn kaj vulgarajn knabinaĉojn kun huliganaj knabaĉoj, incitadis la patro, kiu, turnante sur la fingro ŝnureton de la nazumo, helpadis al iuj ŝtipkapuloj pri trigonometrio kaj fiziko ial senpage, dum la sola filino ne havis eĉ bonajn paradajn ŝuojn. Foje ŝi eĉ diris pri tio al la gepatroj, kaj tiam okazis grandioza kverelo kun piedfrapado kaj krioj «for el mia hejmo!». Evidentiĝis, ke ŝi tuŝis iajn iliajn «idealojn» kaj «kraĉis al la plej kara».

— Ja mi deziras, ke al vi estu pli facile! — trankvile ŝultrolevis tiam la juna Inna. — Al mi estas simple domaĝe rigardi al via vivo. Jen vi babilas ĉiam pri la Tretjakov-a galerio, kaj eĉ ne vidis vian ŝatatan Surikov-on1, ĉar mono mankas por veturi al Moskvo. Ridinde! Ja la gepatroj de viaj lernantoj komercas per fruktoj kontraŭ freneza mono, por ili estas tute facile pagi pro siaj komencantaj ŝtipkapuloj, kiel tio koncernas la «idealojn»? Jen prenu, ekzemple, vian loĝanton maljunulon Jesakov. Li vivas senzorge...

La maljuna Jesakov estis honto kaj malfeliĉo de la gepatroj de Inna. Kun karaktera por ili bonanimeco ili invitis tiun solulon transloĝiĝi al ili en foraj tempoj. Kaj li transloĝiĝis kun tuta sia havaĵo kaj evidentiĝis tute ne advokato, sed unu el tiuj aferistoj, kiuj firme scias, ke ankoraŭ ekzistas kampoj, ĉiam bezonantaj pluganton. Li jen estadis laborestro en privataj konstruadoj, jen konsiladis al friponoj, jen spekuladis per fruktoj tra brigadoj kaj kooperativoj, jen estradis vendadon de pipro, jen vendadis tapiŝojn al eksterlandanoj, kaj, laŭ onidiroj, eĉ komercadis per oro. Elpeli Jesakov-on estis neeble, de tempo al tempo li estis enprizonigata, sed li denove liberiĝadis, energia, muskola, razita, kun malsata brilo de la koleraj kaj saĝaj okuletoj. Bojariŝnikov-oj hontis pri li, delonge lin ne salutadis, kaj li subridadis:

— Idiotoj! Vi pardonu, Injo, mi tion diras bonkore. Mi hieraŭ kuiris ŝurpaon2, kaj ili nur la naztruojn pufigas. Mi invitas: tagmanĝu kun mi! La nazojn ili forturnas. Mi komprenus, se mi ne laborus, sed mi ja dum tagoj kaj noktoj...

La milito renkontis Inna-n en Samarkando.

Post ĉirkaŭ du semajnoj la maljunulo Jesakov diris al Inna en la ĝardeneto:

— Certe, viaj gepatroj kun mi en nenia okazo konsentos kaj eĉ nomos min hitlera agento. Sed vi estas sinjorino racia. Do, mi timas, ke tuta tiu aventuro finiĝos ĉirkaŭ la Novjaro en nia kara Moskvo. Ni, pli ĝuste — vi, estos surgenuigitaj. Mi estas homo tute civila, sed por kompreni, kiu ofensivas, kaj kiu fuĝas, necesas nek Clausewitz, nek Kutuzov. Finita la commedia!

Inna silente ekiris hejmen. La patro estis morne trinkanta teon el bovlo. La patrino estis fritanta flanojn.

— Kion mensogis al vi tiu fiulo? — demandis Mateo Romanoviĉ, forblovante teerojn en la bovlo. — Mi ne povas vidi lian festan vizaĝesprimon.

Inna Matejevna tiris sin per la tuta korpo, la katinaj pupiloj brileris per verdo. Kaj en la varmega nokto, bedaŭrante pri sia humila Greĉjo, ŝi iris al rendevuo kun Geĉjo Palij, sia samlernejano. La rendevuo sub la steloj finiĝis per konjako en la loĝejo de Geĉjo kaj per ŝia mallaŭta demando:

— Kio do nun estos?

Palij kuŝis apud ŝi — grandega, malvarmeta, muskola, — dolĉe enspiradis fumon de cigaredo, strabis al ŝi per ankoraŭ arda rigardo.

— Vi devas ĉi tie akiri radikojn, — prononcis li per malalta voĉo kaj ree altiris ŝin al si. — Firmajn radikojn, — aŭdis ŝi, li denove malrapide kisis ŝin, — ĉu vi aŭdas, firmajn?

Ŝi aŭdis, ŝi ĉion aŭdis...

Kaj ŝi sciis — Palij faros, ĉi tie oni lin respektis, li havis firman liberigon de militservo pro ofico, «firmas kiras' kaj tankoj rapidegas»3, kiel kantis Palij, do kial ne aranĝi ĉion kun maksimuma oportuno por ili ambaŭ? Ja la milito daŭros ne unu kaj ne du tagojn. Zinjo — la edzino de Palij — restis ie apud Lvovo, Gorbanjuk, eble, pereis aŭ pereos...

En la sama semajno Geĉjo vizitis la familion de Bojariŝnikov-oj. Li estis en pal-flava silka kostumo, en same silka kaskedo, bela, rapida, malpeza, hastanta. Duonvestitan Inna-n li kvazaŭ tute ne atentis, sed al Raisa Stefanovna kisis la manon, kaj Mateon Romanoviĉ-on brakumis. Tio estis bona lerneja kamarado, malfremda knabo kaj neniu alia. Tamen, Inna rimarkis lian rigardon sur si, momentan, ironie vigligantan, kaj ŝi eĉ eksentis froston — tiel ŝi subite rememoris la mateniĝon kaj nefintrinkitan botelon sur la tablo, liajn terurajn, gorilajn muskolojn kaj la vortojn pri tio, ke «firmas kiras' kaj tankoj rapidegas»...

— Mallonge, Injo, vi morgaŭ iros al tiu adreso, — diris li, etendante al ŝi folieton el notlibreto, — trovu la indikitan kamaradon. Certe, tra la paspermesa buroo...

— Ĉu mi povas interesiĝi, kio estas tiu laboro? — demandis Mateo Romanoviĉ.

— La laboro estas kuraca, — mallonge respondis Palij.

Teon li rezignis — li hastis, estis ne tia tempo, por trinki teon. Inna akompanis lin ĝis la barilpordo. Ĉi tie li ordonis:

— Hodiaŭ. Post la deka. Rekte al mi.

Ŝi kapjesis kaj revenis. La folieto el la notlibreto de Geĉjo kuŝis sur la tablo, la patro estis atente ĝin esploranta.

— Strange, — diris li per grumblema tono, — tre strange. Kiom mi komprenas, tiu departemento komandas kuracajn punktojn en malliberejoj...

— Kaj kio? — demandis Inna.

— Ĉu vi kontrolados kaj inspektados laboron de mallibereja medicina personaro?

— De kie mi scias, paĉjo? — koleriĝis Inna. — Mi ankoraŭ nenion scias...

— Sed ĉi tie ja estas skribite?

Kaj li etendis al ŝi la folieton, kie per grajna skribmaniero de Palij ĉio estis klare indikita. Kaj eĉ salajro — sufiĉe granda por juna kuracisto.

«Post la deka», kiam ŝi estis kuiranta al ili vespermanĝon en la kuirejo, en kiu pendis la antaŭtuko de Zinjo, Palij klarigis, ke ŝia nova laboro en io eĉ estas romantika. Certe, la afero estas severa, sed kun kontruloj, sabotistoj kaj spionoj ni eĉ sen tio estas pli ol humanaj. Eĉ medicina priservo ĉe ili ekzistas, des pli en tia malfacila tempo...

Kaj Geĉjo facile ŝultrolevis, kvazaŭ ne konsentante kun troa bonkoreco de tiu organizaĵo, en kiu Inna estis laboronta.

— Nun vi estos unue ĈK-ano, kaj poste kuracisto, — diris li al ŝi, — ĉu vi aŭdas, kuracisto poste! — Kaj li algluiĝis per la malmolaj lipoj al ŝia buŝo.

Sed ŝi nenion aŭdis. Tiu Palij tute ne similis al ŝia ŝlemilo Greĉjo. Ŝi eĉ plori deziris en liaj manoj, eĉ la manojn al li ŝi kisadis...

— A ha, — diris al ŝi la patro, frapetante per la longaj fingroj la tabloplaton, — do, ĉu vi definitive eklaboras?

— Definitive.

— Sed ankaŭ en la frontoj mankas kuracistoj, — morne ĵetis li. — Ĉu vi aŭdis pri tio?

— Ĉu vi dezirus, ke Jenjo restu orfa?

— Mi ne scias, — diris Bojariŝnikov, — mi ne scias, filinjo. En tiaj malfeliĉoj rezoni estas maldece...

— Tamen vi mem...

— Tamen mi, cetere, morgaŭ foriras.

— Kien?

— Kiel kien? Tien, kie oni militas.

Estis aŭdeble, kiel plorsingultas la patrino trans la maldika muro, kiel supre en la mezanino pasumas la maljunulo Jesakov.

La patro foriris matene, kaj baldaŭ de li venis letero, li petis urĝe sendi al li la okulvitrojn al la indikita adreso — la nazumon li frakasis dum lernado. Tio estis la lasta letero, poste venis atesto pri pereo.

La edzo de Inna, inĝenier-kapitano Gorbanjuk, ne pereis, kiel supozis lia edzino. Jam en la unua letero li humile esprimis nekomprenon, kial ŝi al li ne respondas. Per singardaj vortoj li estis invitanta ŝin al si, li estas komandanto de aparta trupunuo, ili «rajtas» je kuracisto, da laboro estas multe, Jenjon eblas lasi al la geavoj, la milito, kompreneble, estas malfacila, sed ĉe li la kondiĉoj estas relative komfortaj.

Inna montris la leteron al Geĉjo. Tiu levis la ŝultrojn.

— Kion vi konsilos al mi? — demandis ŝi.

Li denove ŝultrolevis.

— Mi ne komprenas, — incitite diris Inna Matejevna.

— Tio estas via afero, — ludante per la bicepsoj kaj ne rigardante al ŝi, diris Palij. — Mi, almenaŭ, nenian responson prenas sur min. Vi tion memoru, mi petas! Kaj ĝenerale...

— Kio — ĝenerale? — ektimis ŝi.

— Vidu, ni estu liberaj homoj, — milde petis li. — Ni estas plenaĝaj, memstaraj. Kaj fino. Ĉu klaras?

Ŝi kapjesis. Tio estis terura, nekredebla, sed tiu homo komandadis ŝin. Li komandandis — impertinenta, memama, sata, muskola, verŝajne stulta. Kaj ŝi timis, ke li ŝin forlasos. Aŭ elpelos. Diros per sia malalta voĉo — iru for, kion ŝi tiam faros?

Kun la patrino ne eblis konsiliĝi, Inna demandis la loĝanton, kiel ŝi agu. Palij neniel koncernis ŝin, Palij estis nenion decidanta, ŝi komprenis, ke ĉio ĉi estas «provizora», edziĝi li ne intencis. Sed necesis decidi.

— Vi ja plenumas vian devon! — ekkoleris Jesakov. — Vi ja laboras! Kaj ne en sanatorio, vi helpas gardi la socion kontraŭ ĉiuj ĉi sabotistoj kaj kontraŭrevoluciuloj. Do en kio estas la afero? Restu trankvila, eduku la filinon. Via familio jam fordonis ĉion, kion povis, al la Patrujo.

Nun li iĝis multe pli singardema, la loĝanto Jesakov. La Novjaro pasis, la germanoj en Moskvon ne eniris. Krome, la maljunulo sciis, kie laboras Inna.

Ĉu ŝi povus tiam supozi, ke ŝia Greĉjo, humila bonkorulo, eĉ iomete balbutulo, kvietega homo, subite montros, kiel miloj da similaj al li en la Granda Patruja milito, siajn elstarajn kapablojn kaj, komencinte de sapeista bataliono, tre baldaŭ iĝos konata al multaj elstaraj militestroj, kiuj postulados al si ne iun alian, sed nome la inĝenier-kolonelon Gorbanjuk? Kaj ĉu povis ŝi tiam eĉ sonĝi, ke tiel ofte menciata poste en ordonoj de la Supera Ĉefkomandanto la fama generalo de inĝenieraj trupoj Gorbanjuk G. S., kavaliro de ordenoj «Lenino» kaj «Kutuzov», «Suvorov» kaj «Bogdano Ĥmelnickij», «Ruĝa Standardo» kaj «Patruja milito», estas ŝia edzo, kvieta Greĉjo, kun siaj desegnaĵoj, paŭsaĵoj kaj manlibro Hütte.

Al la unuaj ses leteroj Inna Matejevna simple ne respondis: ja povus ŝi ricevi neniun? Kaj al Raisa Stefanovna ŝi malpermesis skribi, nenion klarigante, malpermesis — kaj fino. Ŝia volo estis forta, kaj la maljunulino ŝin timetis.

Poste venis triangula letero, el kiu Inna komprenis, ke la regimento de la edzo ne eliras el bataloj, ke Greĉjo mem jam estis vundita kaj kontuzita, sed ke li tamen esperas iam ekvidi ŝin almenaŭ por ioma tempo, se, certe, ŝi mem tion deziras.

Al tiu letero Inna mallonge respondis, ke ŝia patro pereis, pereis en batalo, ke ŝi estas en terura stato kaj ne havas pacon en la animo.

Du leteroj venis el Moskvo — Greĉjo denove trafis en hospitalon. Ili ambaŭ estis plenaj de kompato. Ŝi sendis poŝtkarton, preskaŭ karesan, — Palij tiutempe estis en Taŝkento.

Poste dum ĉirkaŭ kvar monatoj de Gregorio Sergijeviĉ ne venis eĉ vorto.

Geĉjo senĉese estadis en vojaĝoj. Li maldikiĝis, liaj vangostoj akriĝis, en la okuloj aperis io treege malkvieta, maltrankvile lupa. Kun Inna li iĝadis ĉiam pli kaj pli malvarma, fojfoje estadis malmilda, eĉ malafabla.

Raisa Stefanovna plu laboris kiel instruistino, sed, kiel rimarkis Inna, plenumadis nun iujn komisiojn de la loĝanto, kiu helpadis al ili subteni la vivon, kiel li mem ŝatis esprimi, trinketante en vesperoj teon el la bovlo de la forpasinta patro. Li vivis malbrue, per energia akiremula kaj sekreta vivo, manĝadis ŝlosinte sin, sate, ĝis ŝvito, koleradis pri la longa milito kaj konvinkadis Inna-n, ke, certe, ŝi vidviniĝis, kaj se ankoraŭ ne, tiam nepre vidviniĝos en la plej proksima estonteco, ĉar leŭtenantoj, laŭ liaj informoj, vivas en la avanfronto averaĝe diurnon, sekve, kapitanoj — du, en la plej bona okazo — tri. Pri kio do ŝi esperu?

— Mi sur via loko opinius vin libera! — diradis Jesakov. — Libera kaj sendeva...

Somere Gregorio Sergijeviĉ sendis al ŝi leteron-vokon. Evidentiĝis, ke li estis certa, ke ŝi alkuros tuj kiam li fajfos. Ŝi furioziĝis. Kian rajton li havas skribi al ŝi en tia tono? Ĉu lasi la solan infanon al la avino? Kaj la laboro? Ŝia laboro?

Kaj ŝi respondis.

Kolonelo Gorbanjuk, kiun ŝi plu opiniis kapitano, ricevis respektivan leteron, kiu lasis dubojn pri nenio. Jes, ŝi kutimiĝis al sia vidvineco, priploris la edzon, kiu dum duonjaroj ne bonvoladis skribi al ŝi, kaj la rememoro pri kisoj super Nevo en tiu severa tempo sonas maldece, li komprenu tion por ĉiam. Kaj li faru komplezon — lasu ŝin finfine en kvieto. Ŝi nek bezonas la soldateston, nek havas pretendojn al li. Saluton kaj plej bonajn dezirojn.

Li skribis ankoraŭ leteron — liston de malaperintaj leteroj. Malgajan kaj trankvilan leteron, amaran, tre lacan.

— Stultuleto! — eĉ karese prononcis ŝi kaj ŝiris la folion.

Li ne plu skribis.

Kaj Palij kvazaŭ malaperis. Lia loĝejo estis ŝlosita, en la laboro oni moke respondadis, ke Georgo Viktoroviĉ, eble, ne revenos en Samarkandon. Eble, sed ankoraŭ ne estas precize sciate. Milito, vidu! Kaj kiu pri li demandas, kiel transdoni ĉe okazo?

Ŝi kolere surmetadis la telefonan parolilon.

Poste subite iĝis sciate, ke Palij havas grandajn malagrablaĵojn, kaj kiajn nome — neniu precize sciis. Cirkulis diversaj onidiroj — unuj pli malbonaj ol la aliaj. Estis klara nur la sola afero: la liberigo de militservo, la «kiraso», kiu ĉi tie estis opiniata «firma», ie en alia loko ne estis agnoskita «kiraso», kaj Geĉjo sukcesis «plenumi sian revon» — trafi al la fronto, sed ne tute per tia vojo, per kiu tien trafadis honestaj homoj. Kamarado Palij trafis en punbatalionon, kaj Inna kun karaktera por ŝi kategorieco, sed ne sen funebro, metis sur lin krucon.

La laboro — «unue ĈK-ano, kaj poste kuracisto» — estis por Inna malfacila, eĉ tre malfacila. Sed maldungiĝi estis neeble, kaj ankaŭ la porcio estis donata sufiĉe granda. Nek kuraci, nek operacii Inna Matejevna estis devigata, kvankam en nekropsioj ŝi ĉeestadis, kion ŝi tre malŝatis, precipe tial, ke tie ŝi devis decidi, kaj al tiu okupiĝo ŝi neniam inklinis.

Fojfoje ŝi tre laciĝadis — laciĝadis pro funebraj, elturmentitaj, atendantaj okuloj, pro odoro de malliberuloj, pro iliaj malsataj vizaĝoj, pro timemaj vortoj, pro tio, kiel oni timis ŝin kaj kiel timis ŝi. Ŝi laciĝadis pro la afgana vento, pro sablo, sufokeco, pro la ardigita ĉielo, pro gvatturoj, pro pikdrato, laciĝadis pro kvanto da malamikoj de la popolo — inteligencianoj, subpremitaj de kriminalaj malliberuloj, batitaj, malestimataj, vivantaj kvazaŭ «ekster la leĝo» kaj rajtantaj al nenio...

Sed iom poste tio komencis pasi.

Ŝi ŝparadis fortojn, ellernis postuladi en oficvojaĝoj tion, kion ŝi rajtis, ordonis al si ne trolaciĝi. Kaj ne rimarki tion, kion ne necesas rimarki laŭ la ofico.

Libera tempo — jen kion ŝi deziris, kaj da tempo ŝi nun havis abunde. Tri tagoj — oficvojaĝoj, kvar tagoj — hejme. Kaj la tempon ŝi bezonis por koncentriĝi sur elekto de temo por disertaĵo, kiun ŝi neniel povis trovi pro tiu kaŭzo, ke ŝi havis tiurilate tute neniajn pensojn, escepte de tiu, ke sen disertaĵo kandidata, kaj poste doktora, ŝi ne povas iĝi homo.

Al sia laboro ŝi iom post iom kutimiĝis.

Kutimiĝis, plenumante la volon de la estraro, severe puni pro «neleĝaj liberigoj» malliberajn kuracistojn por ekzemplo al aliaj. Kutimiĝis sidaĉi, kiam maljuna doktoro aŭ eĉ profesoro, sed mallibera, staris antaŭ ŝi en atentopozo. Kutimiĝis tire kaj moke prononci — «par-r-roloj!» Kutimiĝis al la propra frazo, laca kaj respondanta, kiel al ŝi ŝajnis, al ĉiuj demandoj: «Ĉe ni ne estas sanatorio!» Kutimiĝis, same ne tuj, sed tamen kutimiĝis al la monstra, sed komuna formulo, kiu sonis tiel: «La malsanulo estas sana!» Kutimiĝis rifuzi ajnajn medikamentojn, eĉ tiajn, kiuj estis en la tenejo, metante la rezolucion, kiu proverbiĝis: «Al la fronto, sed ne al tiuj fiuloj!» Kaj kutimiĝis, aldone al ĉiuj siaj kutimoj, sincere al nenio kredi, kaj tial al neniu, neniam, nenion permesi, kaj la permesitan malpermesadi. Du-tri simulantojn ŝi vere, ŝajne, senmaskigis, tio estis fiuloj, murdistoj, seksperfortuloj. Sed ne kredis ŝi al ĉiuj, eĉ mortintojn suspektante pri tio, ke ili «simulas».

Kun kriminaluloj ŝi estis pli milda, kaj kiam tiuj kripligis kvietan profesoron-botanikiston nur por depreni de la maljunulo sendaĵon, Inna Matejevna por la utilo de la afero ne levis bruon kaj la kriplaĵojn klarigis per «akcidento», prudente decidinte, ke al la botanikisto jam ne eblas helpi, dum la kriminaluloj kaj la mallibereja estraro estas tiu «ularo», kun kiu ŝi ankaŭ plu havos aferojn.

Sed tamen foje malantaŭ la dorso ŝi aŭdis voĉon, plenan de tia malamo kaj tia malestimo, ke ŝi subite eksentis fortan timon.

— Tia doktoro! — estis dirite pri ŝi.

Ŝajne, nenio speciala: «tia doktoro», — nu, kio estas en tio? Tamen en tiu nokto ŝi malbone dormis, kaj la koro subite sentigis sin per timige turmentaj intermitoj.

En alia fojo maljuna kuracisto, grizhara kaj edema, kun gufaj okuloj, promesis al ŝi:

— Sed eble, ni ankoraŭ ĝisvivos, civitanino estrino, kaj renkontiĝos ie en pli alta instanco? Ĉu vi neniam pri tio pensis?

— Ne, ne renkontiĝos, — kun facila rideto respondis ŝi. — Vi ja, kiel oni ĉi tie esprimas, estas «finulo», kie do ni renkontiĝos? Ĉu tie?

Kaj ŝi almontris al la ĉielo — al la pura, varmega, arda ĉielo.

— Se ne mi, tiam aliaj vin renkontos, — suspirinte, respondis la doktoro. — Kiam renkontos — estos konversacio. Pripensu!

Foje oni ŝin preskaŭ murdis. Ŝi iris tra la «zono», kaj subite — kaj ĉi tie tio okazadis nur subite, nur momente — ekfajfis, ektondris la fama sabla blizardo, nomata en tiuj lokoj «afgana vento».

Inna Matejevna kliniĝis, ekkuris, al io batiĝis, ŝiriĝis flanken, ekkriis, kaj tiam «li» batis ŝin. Ŝi ne vidis «lin». Ŝi aŭdis nur fajfadon de sablo, grincadon kaj hurladon. Kaj la nudan piedegon de tiu, kiu ŝin batis, ŝi sukcesis rimarki.

— Kanajlino! — ankoraŭ aŭdis ŝi en la lasta momento.

Kaj perdis la konscion pro bato al la kapo.

La enketado estis farata sekrete de ŝi. Ŝi estis heroino, kaj la plej ĉefa estro de la reĝimaj malliberejoj gratulis ŝin, kiam ŝi resaniĝis. Al ŝi estis donita aparta ĉambro, speciala kuiristo, deveninta el Egiptio, faris al ŝi ŝorbeton, dolĉa odoro de velkantaj rozoj naŭzis ŝin. Kaj kuracadis ŝin ĉiuj profesoroj, kiujn eblis allasi al tia homo, kiel Inna Matejevna. Inklude ankaŭ la ĉefon de evakuita ĉi tien katedro Henriko Kamiloviĉ Bajramov — junaspekta, atlete fortika, iomete virbovsimila, sed ne sen certa ĉarmo profesoro.

Ĝuste li konsilis al ŝi «ŝanĝi specon de laboro».

— Kiel? — ne komprenis ŝi.

— Vi rajtas al pli facila laboro. Vi meritis tiun rajton. Neniu povas devigi junan virinon priservi sabotistojn, teroristojn kaj aliajn elĵetitojn.

— Ĉu li estis teroristo? — kun alspiro demandis Inna Matejevna.

— Jes, estis! — konfide respondis Bajramov. — Mallonge dirante, ni, doktoroj, faros decidon, ke al vi la nuna laboro estas kontraŭindikita.

Ŝi ĵetis al li obeeman kaj virinecan rigardon. Kaj suspiris kun faciliĝo. Ja al la edzo ŝi ne veturis ankaŭ tial, ke ŝi freneze, histerie, ĝis paniko kaj naŭzo timis militon. Eĉ manovroj, eĉ lerna alarmo ĉi tie, en Mezazio, plenigadis ŝin per kun nenio komparebla teruro, do kial riski sin en profunda malfronto? Tio ja vere estas deliraĵo. Ne, sufiĉas!

Post la malsanulejo ŝi ripozadis dum tri monatoj.

Profesoro Bajramov ĉiutage vizitadis la kvietan dometon de la gepatroj de Inna, karesadis Jenjon, kartludadis kun la loĝanto, malgaje kaj obeeme suspirante, rerakontadis bultenojn, informojn pri la milito. Tamen, li ĉiam estis optimisma en rerakonto. La edzino de la profesoro same estis profesorino, sed krome ankaŭ kolonelo en la milito, kaj skribadis al li malofte, per tute vira, granda skribmaniero. Li respondadis per la malgranda kaj sendadis sendaĵojn kun sekaj fruktoj. Unu leteron de la edzino-kolonelo Inna eltiris el poŝo de Henriko Kamiloviĉ kaj tralegis en la kuirejo. La letero estis malgaja, enamiĝinta kaj humila. «La milito faris el mi maljunulinon, — skribis la edzino-kolonelo, — sango kaj suferoj ne kontribuas al freŝa koloro de la vizaĝo, mia kara Henĉjo, kaj esti edzino, uzante vian humanecon, estas ne la plej gaja okupiĝo sur nia planedo».

Inna suspiris kun faciliĝo: pri la profesoro ŝi povis ne timi. Pri tiaj oni ordinare diras — «li nenien fuĝos».

En varmaj someraj noktoj ili nemalofte promenadis, li gardadis ŝian sanon kaj, karese tenante ŝin sub la brako, paroladis pri sorĉaj samarkandaj noktoj. Li rakontadis, kvazaŭ legante libron, kiun li sciis parkere, per libraj vortoj, per velura voĉo kaj tiel bele, ke ŝi deziris dormi kaj kaŝe oscedadis. Pri Samarkando ŝi eksciis, ke ĝi «ekzistas ekde la tempoj nesciataj», pri la Zeravŝana valo — ke «ĝi estas kvazaŭ mantelo el verda brokaĵo», pri la ŝaŭma kanaleto de Sijab — ke «ĝi ne forgesiĝas, kiel la unua amo», pri la moskeo de la unua edzino de Timuro Bibi-hanum — ke la kupolo de la moskeo «estus la sola, se la ĉielo ne iĝus ĝia ripeto». Fojfoje, rakontante, la profesoro eĉ ululetis. Inna Matejevna subridadis.

Kiel ĉiuj timidaj kaj eĉ timemaj homoj, la neŭropatologo Bajramov, laŭ lia esprimo, respektegis «misterajn karakterojn», kiel emiro Timuro Guragano. Pri Timuro li sciis multe kaj, tremante per la ŝultroj, rakontadis pri li kaĵole, preskaŭ admire. Inna aŭskultis, frostotreme kuntiriĝante, al ŝi plaĉis, ke Timuron oni nomadis «la poluso de la mondo kaj la kredo», plaĉis, ke li estis reganto de la «centro de la universo», plaĉis, kiel la «fera lamulo» ĵetadis al glavo kaj flamo prosperantajn kaj pacajn urbojn de Armenio, Sistano, Hindio, Malgranda Azio, Kartvelio. Kaj Timuro al ŝi plaĉis, kaj Ĉingis-Ĥano, kaj Napoleono Bonaparto, kaj Fouché — jam en la juneco ŝi ŝatis librojn pri ili. Al ŝi ne gravis, kion ili deziris, al ŝi plaĉis, kiel ili agis. Kaj kiel nenio povis ilin haltigi!

Se ŝi naskiĝus viro kaj se ŝi ellernus tiel nenion timi, kiel scipovis ne timi ili! Ho, se!

Ankaŭ kun disertaĵo ŝi timis. Multaj malliberaj kuracistoj skribadis pri iuj siaj observaĵoj, kaj ŝi trarigardadis ĉion, kio estis elprenata de ili laŭ la leĝoj kaj reguloj por malliberuloj, sed kelkajn skribaĵojn ŝi simple ne komprenadis, kaj demandi ne eblis, aliaj ŝajnis al ŝi senvalora tempoperdo. Unu kajeron ŝi kaŝis ĝis konvena tempo, sed la aŭtoro de tiuj notoj estis tro fama, por atenci ilin, dum li estas viva kaj ankoraŭ relative sana. Kaj tute ne ĉion ŝi tie komprenis, kaj montri eĉ al sia neŭropatologo ŝi timis.

Ankaŭ Bajramov konsiladis al ŝi temojn, sed ĉiuj ili estis iaj tro penigaj, ne sensaciaj, malklaraj...

Ŝi bezonis recepton, kiel en kuirlibro: prenu tiom da faruno, butero, ovoj, cinamo. Aŭ fari malkovron, kiel Rentgeno. Duonpaĝo — kaj la afero finita. Al ŝi plaĉis la malnova uzbeka proverbo: homo sen amo estas azeno, homo sen aspiroj estas argilo, — speciale pri argilo. Sed ŝi ne scias, kiajn ŝi havas aspirojn. Kio koncernas amon, do ŝi havis pri tio neniajn iluziojn, kaj kiam da lunaj noktoj kaj sorĉa Samarkando, el ŝia vidpunkto, sufiĉis, Inna Matejevna diris abrupte, per aferema voĉo:

— Vi restas nokti ĉe mi.

La neŭropatologo timidiĝis pro subiteco, kaj ŝi, malkovrinte la grandan, molan, pufan liton, ne estinginte la lumon, komandis:

— Forturniĝu. Vi povas rigardi. Ankoraŭ forturniĝu. Kuŝiĝu.

Langvore ripozante, li diris:

— Mi domaĝis vin. Tia traŭmato...

— Tro domaĝis, — tranĉis ŝi, ekdormante, kaj ne tre kontenta pri li. — Mi povus dio scias kion pri vi pensi.

En la sufoka mallumo de nokto li penis voĉlegi konvenajn por la okazo robajojn, kiujn li sciis multe kaj parkere, sed Inna koleriĝis.

— Nu, vidu, — diris ŝi al la enamiĝinta kaj kortuŝita profesoro, — da versoj por mi sufiĉas. Ĝis agaco.

Li iomete ofendiĝis. El lia vidpunkto, da versoj estis ĝuste malmulte. Kaj da versoj, kaj da muziko — tute neniom, kaj pri komunaj opinioj pri arto ili ne diris eĉ vorton. Ili estis nek en teatro, nek en kinejo. Kaj jen ili jam dormas kune. Ĉu ne estas krude? Ĉu ne lasos tio malagrablan postguston en ŝia animo?

— Ho dio, kia vi estas parolema, — ekkoleris ŝi kaj turniĝis al li per la dorso. — Necesas dormi!

Sed ŝi ne povis dormi. Ŝi rememoris Geĉjon Palij-on. Tiu ne voĉlegadis versaĵojn kaj ne gurdadis pri muziko. Sed ĝuste tiu estis necesa al ŝi, sed ne tiu ĉi. Tiu — distrite fajfetanta kaj ne rimarkanta ŝin, tiu — granda kaj fortika, kun rideto en la plej intimaj momentoj, tiu — impertinenta kaj kolera lupo, sed ne tiu ĉi — sukcesinta kreskigi la ventron, suspiranta babilemulo, edzo de kolonelo.

Certe, kiam li faris al ŝi formalan proponon, ŝi ne edziniĝis al li. Venenita de Palij, ŝi rifuzis al li, des pli ke en ekscito kaj nobla animstato li decidis lasi la moskvan loĝejon al la edzino-kolonelo, por kune kun Inna por ĉiam loĝiĝi en Taŝkento. Laŭ liaj vortoj, tie ilin atendis kaj tablo, kaj domo, kaj bonaj amikoj — «kulturaj kaj delikataj homoj», kiel esprimis Bajramov.

— Mi tre ĝojas pri vi, — trankvile respondis al li Inna Matejevna.

— Kaj vi?

— Por mi ĉi-tieaj belaĵoj sufiĉas, mi dankas vin, profesoro.

— Sed vi ja ne povas sen suno, varmo, ĉi tiu ĉielo...

— En paca tempo mi toleros...

— Ĉu ne deziras vi per tio diri... — komencis li.

— Deziras.

Ili silentis iom.

— Soleca juna virino, — ree penis paroli Bajramov, — mi eĉ ne povas imagi al mi...

— Vi revenos en Moskvon al via edzino, — tirinte sin, diris Inna Matejevna, — kaj pri mi ne zorgu.

Ŝi ankoraŭ ne sciis, kio estos poste, sed pri sia neŭropatologo ŝi firme decidis — «senperspektiva!». Kaj eĉ ne pro tio, ke ŝi kvazaŭ vetis pri li kiel pri kurĉevalo — ne, tio estis simple ne tiaj vojoj al la vivo. Nu, profesoro, kaj kio plu? Ĉu portadi al li uzbekan teon, kiam li verkas siajn al neniu necesajn laboraĵojn? Nun li estas elstara, kiam la tuta medicino militas, sed kiam la veraj doktoroj revenos? Kaj kiam oni pri li rememoros, ke li estis «evakuita kiel talentulo»? Jen Burdenko, aŭ Viŝnevskij, aŭ Kuprijanov — ne malpli grandaj talentuloj, milde dirante, tamen ilin oni nenien evakuis...

En la unuaj tagoj de ilia disiĝo Bajramov eĉ ploris, ili disiĝadis dum semajno. Sed poste li kutimiĝis kaj antaŭ la forveturo aĉetis de la loĝanto grandan kvanton da sekaj fruktoj por Moskvo.

Kaj sur Inna-n Matejevna-n komencis faladi malagrablaĵoj, unu pli malbona ol alia.

Ŝanĝinte, laŭ la konsilo de Bajramov, «specon de laboro», ŝi en la sama «sistemo» komencis «estri», kio ordinare estas pli facila, ol «fari». Sed antaŭe ŝi same nenion faradis, nur «kontroladis», kaj nun ŝi komencis ankaŭ responsi antaŭ la estraro, mem ankoraŭ ne sciante plengrade tiun sian devon.

Kaj okazis jen kio: tiu nefleksebla fama maljuna sciencisto mem, kies kajeron ŝi kaŝis en fidinda loko, sub tegoloj ĉe la loĝanto, subite malfortiĝis kaj komencis malsani. Kaj ĝuste en tiu tempo okazis tiel, ke pro iuj misteraj kaŭzoj lia akuzo pri monstra malicaĵo, pro kiu li estis kondamnita al mortpafo, kaj poste al multaj jaroj da mallibero, evidentiĝis subite senbaza kaj erara. Sed leviĝi de la lito la maljunulo jam ne povis, kvankam estis liberigita. Al li alflugis la edzino, altega, magra, verŝajne iam tre bela, nun — maljunulino, kaj post ŝi sur speciala aviadilo venis general-leŭtenanto de medicina servo, tiu profesoro mem, laŭ kies lernolibro Inna lernis kaj kiu ŝajnis al ŝi same malreala, kiel, ekzemple, Hipokrato, Pasteŭro, Pirogov aŭ Burdenko.

Sur la aerodromo la bluokulan kaj arĝente grizharan generalon-akademianon renkontis la tuta estraro de Inna, ĝis la plej alta estro, kaj Inna kiel responsa medicinisto. Al neniu doninte la manon, la medicina generalo eksidis en aŭtomobilon kun Gorbanjuk — li nomadis ŝin nur per la familinomo — kaj tuj komencis pridemandi pri la sanstato de tiu maljunulo, pro kiu leviĝis tiu bruo.

Inna nenion klare sciis.

— Sed vi estas kuracisto? — demandis li, ne turnante sin al ŝi.

— Ĝuste tiel, kuracisto.

— Kiu lin kuracis?

Gorbanjuk ankaŭ tion ne sciis klare. Li estis tute ne en ŝia responso — la mortanta maljunulo, nun, ŝi sentis, oni ŝin simple «submetis». Ŝi devis respondi pro aliulaj pekoj. Ŝi ne timis. Se ŝi bone respondos — oni savos. Kaj la generalo-akademiano ŝin ne formanĝos. Vidis ŝi tiajn kriemulojn!

— Ankoraŭ demando, — diris la generalo. — Ĉu vi sciis, kiu li estas?

— Ĉi tie oni nenion devas scii, — elturniĝis Gorbanjuk. — Ni havas propran specifecon, kamarado general-leŭtenanto.

Kaj pensis: «Jen al vi, ĉu vi ricevis?»

La general-leŭtenanto forturniĝis de ŝi.

Kaj post horo li eliris el la ĉambreto, kie kuŝis la mistera maljunulo, kaj diris kaj al Inna, kaj al aliaj ĉi-tieaj kuracistoj — ne diris, sed mallaŭte kriis, kriis per raŭka flustro:

— Kiaj vi estas fiuloj! Ho dio, kiaj vi estas fiuloj! Fiuloj de la animo, ĝuste fiuloj de la animo!

Lia vizaĝo estis blanka, tremanta, kaj sur tiu vizaĝo neelteneble lumis per abomenanta malamo la bluaj, ŝajne bebe bonkoraj, nekapablaj al kolero okuloj.

— Oksigenon! — ordonis lli. — Mi mortpafos vin ĉiujn, kanajloj!

Kaj lia blanka mano de kuracisto vere etendiĝis al la pistolujo, kiun li, probable, neniam malbutonadis dum ĉiuj travivitaj de li militoj, etendiĝis, sed ne malbutonis la pistolujon.

— Ĉu vi sciis, kio estas al li? — la generalo kapmontris al la pordo de la ĉambro. — Ĉu vi estis informita, ke li malsanas je miksedemo?

— Estis opinio... — komencis Inna Matejevna.

— Ĉu vi sciis, diablo vin formanĝu, ke al li estis preskribita tiroidino?

— Disponante malmultan rezervon...

— Sed rezervon ja! — bojis la generalo-doktoro. — Rezervon, fia aĉulino! Do kiel vi arogis...

Li sufokiĝis. Ies servema mano etendis al li glason kun akvo. La generalo kun abomeno forpuŝis la manon kaj jam pli mallaŭte demandis:

— Ĉu vi konas mian familinomon?

Li rigardis al Inna Matejevna per la furioze brilantaj okuloj.

— Mi vin demandas, Gorbanjuk, ĉu vi scias, kiu mi estas?

— Certe, — apenaŭ balbutis ŝi. — Laŭ via klasika lernolibro...

— Do mi klasike zorgos pri tio, ke vi, Gorbanjuk, neniam poste arogu nomiĝi kuracisto. Klasike, — sensence ripetis li kaj ankoraŭfoje kriis: — Klasike! Kaj mi konfirmas tiun mian promeson per la nomo de mia mortanta kamarado!

La mortanta kamarado — tio estis tiu maljunulo, al kiu Inna Matejevna rifuzis tiroidinon. Kaj kiu, kvazaŭ spite al ŝi, mortis vespere.

La estro ne defendis Inna-n. Male, li pri ĉio responsigis ŝin. Oni rakontis, ke li, la estro, eĉ ploris antaŭ la generalo kaj asertis, ke kvazaŭ pro malklereco kaj kulpe de la paroĥa lernejo, en kiu li estis instruita, ne havis honoron scii, kiu estas tiu maljunulo kaj kial lia sano estas pli grava ol la sano de aliaj malliberuloj.

Inna-n oni kun bruo, eĉ ne enlasinte en la domon, kie estis ŝia ofico, elpelis for. Kaj la estro surmetadis la aŭdparolilon, kiam ŝi telefonadis. En la tria fojo ŝi aŭdis tiajn vortojn, ke ŝi rigidiĝis pro timo. Evidentiĝis, ke ŝi per sia sabota agado diskreditigis laboron de la respektiva institucio, ke la demando pri ŝia partieco estos decidata konforme al tio, ke...

— Ni vidos! — defie, per minaca pro timo voĉo interrompis ŝi. — Se vi komencos, mi en Moskvon raportos pri viaj ordoj...

Kaj ŝi rapide ekparolis pri tio, kion nome ŝi raportos en ĉiuj detaloj. Ŝia voĉo ŝiriĝadis, kaj ŝi ŝrikis, kiel bazara vendistino, sed sub la ŝriko kaj minacoj la estro divenis la profundon de la danĝero, kiu ĝis nun estis kaŝita en Inna Matejevna Gorbanjuk.

La estro mildiĝis, sed la paspermeson oni tamen forprenis de ŝi kune kun la ofica legitimilo kaj speciala proviza kvitanca libreto. La kamarado, veninta al ŝi hejmen por preni ĉiujn dokumentojn, konsilis al Inna nenion entrepreni.

— Vi, Gorbanjuk, foriru sen bruo, — konsilis la kamarado. — Kaj neniu vin ofendos en ajna alia departemento.

Necesis forveturi. Necesis malaperi, dissolviĝi. Necesis, ke ŝian familinomon por ĉiam forgesu la bluokula general-leŭtenanto de medicina servo, tiu mem, kiu ĵuris tiam apud la ĉambro de la mortanta maljunulo.

Sed malfeliĉo neniam venas sola. En la samaj tagoj ekmalsanis Raisa Stefanovna, ekmalsanis modeste, kiel vivis, — kuŝiĝis kaj diris per kulpa voĉo, ke nun ŝi, ŝajne, ne leviĝos. Inna Matejevna ektimis, kuris al la maljunulo Jesakov, sed tiu havis proprajn malagrablaĵojn — pri lia agado venis iaj materialoj en la prokurorejon. Li estis vigliganta sin, laŭ liaj vortoj, li «jam plurfoje defendadis sian honestan nomon», sed iujn du ladvazojn kun sukero li kaŝis en la loĝejo de Bojariŝnikov-oj. Kaj Inna eltiris el trans trabo en lia mezanino sian kajeron — kaŝe.

La patrino kaj malsanis, kaj mortis modeste, eĉ kulpe, pri nenio plendante, nur kompatis Jenjon, ĉar Inna malbonguste kuiras al la knabino, kaj tiu ja emas manĝi malmulte. En tiu sama tempo pro konstantaj vokoj en la prokurorejon tute elturmentiĝis kaj flaviĝis per vizaĝo la loĝanto Jesakov. En tiu tago, en kiu mortis Raisa Stefanovna, supre, super la mortintino, peze frapadis botoj — tie estis okazanta priserĉo, la polico estis elprenanta de Jesakov skizojn de Repin, tasojn el Kreto, valoregajn persajn tapiŝojn el Ŝirazo, italan porcelanon, miniaturojn, faritajn antaŭ jarcentoj en Esfahano. Antikvaĵisto-eksperto, sendita kune kun la polico, nur ŝmacadis per la lipoj pri la riĉaĵoj de la maljunulo Jesakov, kaj tiu estis fritanta por si ovaĵon, unuafoje en la vivo ne avarante buteron, kaj kolere asertadis, ke ĉiuj ĉi aĵoj ĉe li estas hazarde metitaj kaj al li ne apartenas...

En krepusko Jesakov-on oni forkondukis, kaj poste oni forveturigis la konfiskitaĵojn sur speciala aŭtomobilo. Jenjo ploris plenvoĉe, Inna-n Matejevna-n turmentis duboj — ĉu ŝi prave agis, ke ne diris al la polico pri la ladvazoj kun sukero. Ankoraŭ ne malkovrinte ilin, ŝi divenis: la loĝanto kaŝis ĉe ŝi la plej gravan, la plej valoran. Kaj malkovri ŝi ne povis: la vazoj kuŝis en la sofo, kaj sur la sofo vice sidis kamaradinoj de la patrino — maljunaj instruistinoj, — rememoradis Rainjon, sur la teraso estis fumantaj kamaradoj de la forpasinta patro — rememoradis Mateon. Estis malvarme, humide, komenciĝis decembro.

Sepultinte la patrinon, Inna Matejevna ŝlosis sin, kurtenis la fenestrojn kaj levis la kovrilon de la sofo. En la ladvazoj, ĝuste kiel ŝi supozis, sub la sukero, en saketoj el laktolo kviete atendis sian tempon oro. Oro kaj plateno. Ĉi tie estis kaj moneroj de la cara stampado, kaj geedziĝaj ringoj, maldikigitaj de la tempo, kaj platenaj braceletoj, kaj cigaredujoj, kaj horloĝoj, kaj ĉenetoj, kaj sigelringoj. Malnova risorta pesilo montris sep funtojn!

Inna suspiris: kie vi vagas, griza lupo Palij, se vi estas viva, respondu, ni ne pereus kun tiu varo!

Resti, certe, havis nenian sencon. La loĝanto povis konfesi pri tio, ke la «sukeron» li donis por konservado al ŝi, Gorbanjuk. Nur tia fakto mankis en ŝia biografio!

La gepatran moveblaĵon ŝi dum tagnokto disvendis al ŝatantoj aĉetadi «hazarde». Ŝi vendadis sen marĉando, kontraŭ ajna prezo. Kio koncernas la nemoveblaĵon, do en tio Inna Matejevna agis eĉ bele. Ŝlosinte la domon, ŝi donis ĝin kaj la parcelon al la plenumkomitato «poreterne» — tiu vorto estis moda kaj solida, — donacis nome de siaj forpasintaj gepatroj al la infanvartejo «Roza Luksemburg». La ago de transdono de la ŝlosiloj estis fiksita sur fotaĵo, kaj la fotaĵo estis presita en ĵurnalo: tie ankoraŭ neniu sciis, ke kamaradino Gorbanjuk I. M. nun jam tute ne estas tiu Gorbanjuk, kia ŝi estis dum tiuj jaroj. La ĵurnalon kun la fotaĵo Inna Matejevna gardeme metis en unu el la valizoj.

Kaj finfine trajno ekveturigis la patrinon kaj la filinon en Leningradon.

Tiutempe Inna jam sciis, ke ŝia eksa edzo kaj general-leŭtenanto Gorbanjuk G. S. estas unu sama persono. Kaj plie, tra speciale sendita al la generalo de inĝenieraj trupoj sia malnova amikino-konfidenculino Doda Ejsber Inna sciis ankoraŭ, ke la leteron, en kiu ŝi skribis al sia edzo pri tio, kial ŝi ne plu opinias sin lia edzino, li perdis. Bonvolis perdi. Tamen, li memoris la leteron parkere, sed al Doda demonstri ne povis, ĉar ĝi «pereis».

«Perdis, ŝlemilo! — pensis Inna, ĝoje kaj plene spirante en la vagono. — Kaj ne nur perdis, sed eĉ ne ĝeniĝas pri tio paroli, ne komprenas, en kian historion li enkaĉiĝis kaj kiel mi nun lin povas pentri. Li perdis mian leteron, neleĝe konkubas, naskigis infanon, demonstras sian feliĉon kaj min, vidu, laŭdas pro tio, ke mi, ne amante, estis sincera kaj donis al li liberon!»

Nun al ŝi ŝajnis, ke ŝi vere estas forlasita edzino, kaj eĉ kun infano, kaj tiun kortuŝan historion ŝi unuafoje rakontis al la pasaĝeroj de sia vagono, provante siajn fortojn, kvazaŭ debutanta aktorino en provludo. La provludo estis sukcesa, tiel sukcesa, ke Inna iĝis la unua homo en la vagono, ĉiuj ŝin kompatis kaj ĉiuj penis komplezi al ŝi, kaj Jenjo dum la tuta longa vojo sidadis sur la genuoj de la kompatemaj aŭskultantoj de la rakonto de sia beleta patrino. Kaj vortojn Inna aŭdis nur vigligajn, ardajn, karesajn:

— Vi, ĉefe, ne malgajnu pro propra bonkoreco.

— Kaj memoru, ke la infano bezonas patron!

— Vi ja luktas ne por vi mem. Vi vin mem ja povos nutri! Vi nur ne cedu, akceptu neniajn kompromisojn!

— Ĉe ni, danke al dio, oni ne konsideras ajnajn meritojn, se li estas morale putra kamarado. Ĉe ni oni tion traktas severe!

— Certe, al vi estos malfacile, sed necesas teni la koron en la pugno!

Ŝi kapjesadis kaj malgaje ridetadis. Ŝi vere viziis nun, ke ŝin batis la sorto, ke ŝi estas malfeliĉa ne pro propra kulpo, ke ŝi eĉ estas persekutata kaj subpremata. La bluokula kaj grizhara medicina generalo kuniĝis en ŝia imago kun Gorbanjuk, la malmolkora estro — kun la neŭropatologo Bajramov, kiel al ŝi nun ŝajnis, «forlasinta» ŝin sola ĉi tie, en Samarkando.

«Du orfinoj», — diris iu en la vagono pri ŝi kaj pri Jenjo, kaj tiuj vortoj plorigis ŝin. Kiel ĉiuj tre malbonaj kaj senlime kruelaj homoj, Inna estis sentimentala kaj treege kompatema al si mem. «Du orfinoj, — pensis nun ŝi, kiam subite rimarkadis sian filinon, — mi kaj ŝi estas du orfinoj. Solaj en la mondo, en la tuta mondo...»

En Kujbiŝevo en la stacidomo, aŭdinte, ke tie estas malfermita komerca restoracio, Inna iris manĝeti. Pri mono ŝi sin ne limigadis, sed, estante unu el la du «orfinoj», ŝi ne deziris, ke iu el la vagonaj najbaroj vidu, kion ŝi manĝos.

Kaj kvazaŭ spite, sed eble, ĉio estis eĉ por bono, ŝi trovis sin ĉe unu tablo kun la bluokula generalo de medicina servo, kiun la diablo venigis manĝi brasiksupon ĝuste en tiu ĉi tempo, ĉi tie, kvankam li veturis tute ne sur tiu ĉi trajno, sed simple hazarde trafis en la stacidomon.

— Ĉu vi? — nur demandis li.

— Mi, — paliĝante respondis Inna.

— Ĉu oni elpelis? — demandis li, verŝante al si en glaseton vodkon.

— Certe, — per la tremerinta buŝo diris ŝi. — Kompreneble! Kaj restis mi kun la filino kaj en nigra listo sola en la tuta mondo...

La grizhara generalo surmetis reen la glaseton.

— Kiel do?

— Ja tiel, — plu tremante per la lipoj kaj komprenante, kiom multe nun estas metita sur karton kaj kia gajno povas okazi, se teni sin saĝe, diris ŝi, — tiel, tre simple. Mia edzo, generalo, sama kiel vi, min forlasis. Mi devis iri al tiu laboro pro la filino kaj la maljunaj gepatroj, tute senhelpaj instruistoj. La patro, cetere, pereis en la unua jaro de la milito. Nu, kaj nun, nature, mi estas sola kulpa, kiu ja povas obĵeti al vi, kiu riskos malkonsenti kun la granda sciencisto kaj la plej fama doktoro en la lando, — ruze flatis ŝi, — kaj eĉ kun generalo-akademiano, kiam li krome per la piedoj frapas kaj krias al virino?..

— Mi ne frapis, — morne kontraŭis la generalo, — sed tiutempe, konsentu, mi ne povis sekvi etiketon...

Sentante, ke ŝi superos, ŝi diris amare:

— La afero estas ne en etiketo, sed en panpeco.

Aliris kelnero, Inna Matejevna mendis nur solan supon kaj tra larmoj diris, kvazaŭ al si mem:

— Mi almenaŭ ion varman manĝu.

— Kaj kiel via filino?

— Al la filino mi aĉetis ovon, — diris Gorbanjuk, — mi timas ŝin manĝigi per stacidomaj supoj.

Ŝi forturniĝis de jam kulpa kaj kompata rigardo.

— Ĉu mi sciis, kiu li estis? — mungante sin kaj plorante, demandis ŝi. — Ĉu ni tie rajtas scii? Kaj kiom da ili tiaj estas, ĉu vi pensas, li estas sola? Kaj se vi estas tia granda kaj fama, kaj ankaŭ sentima, kial vi entute ne starigas demandon, ke ĉe ni por kirurgoj mankas per kio suturi, silko ne estas, per memfaritaj fadenoj ili suturas en malliberejoj? Hipertensiuloj, kormalsanuloj, preskaŭ distrofiuloj, kiel ilin operacii, ĉu vi pri tio pensis? Juĝi estas facile kaj ĵuri, kiel en teatro, kaj per la piedoj frapi...

Al ŝi oni alportis ŝian supon, kun afekta avido ŝi komencis manĝi kaj panon tien pecetigis, — la generalo estis ne el tiuj, kiujn oni delogas, li estis pli simpla, tiaj kompatas kaj bedaŭras. Kiel ŝia forpasinta patro — krias, kaj poste sin mem skoldas kaj mallaŭdas pro la justa eksplodemo. Sed por voki tiun kompaton, necesas scipovi esti kompatinda. Kompatinda kaj digna. Kompatinda kaj fiera. Ne cedi eĉ al pomo «por la filino», por plato da ĉokolado — «por infano ja, ne por vi!»

«Ne, al ĉokoladaĵo mi ne kaptiĝos, — pensis ŝi, — ne tio estas nia ĉefa interparolo!»

— Por ajna okazo, — diris la generalo-doktoro, — en Moskvo jen miaj kontaktoj. Eble mi povos esti por vi utila...

Kaj per la sama blanka doktora mano, per kiu li tiel antaŭnelonge penis malbutoni la pistolujon, la generalo etendis al ŝi folieton kun ĉiuj siaj oficaj kaj hejmaj telefonnumeroj.

Jen tion ŝi vere bezonis. Tio estas ne ĉokoladaĵo. Sed ankaŭ ĉi tiam ŝi montris la karakteron. Ŝi kvazaŭ eĉ nenion komprenis.

— Sed por kio ja? — demandis Inna Matejevna. — Por kio mi tion bezonas?

La kupra sonorilo sur la perono batis unufoje. Ne gravas, ŝi povus eĉ malfrui pro tiu ĉi interparolo. Tiu ĉi estis preskaŭ la ĉefa. Antaŭparolo al la ĉefa. Se ŝi malfruos — la generalo helpos devanci sur kuriera trajno.

— Mi penos helpi al vi, — diris la generalo-doktoro, ekstarante post ŝi. Kaj, ekvidinte, ke ŝi metas sian «malriĉan» monon kontraŭ la supo sur la tablon, faris petegan movon per la mano. Sed ŝi tamen metis — malriĉa, sed fiera. — Vi telefonu al mi en ĉiu okazo, — diris la generalo-doktoro, — promesu al mi...

Kuŝiĝinte sur sian vagonliton, Inna Matejevna pensis, ke, esence, ĉio ne tiom malbonas. Jen ankaŭ tiun ĉi ŝi ekregis. «Bonkora, — kvazaŭ malsanon diagnozis ŝi, — bonkorulo!» Kaj ŝi ekdormis, plena de belaj esperoj.

En Leningrado Gorbanjuk ekloĝis ĉe Doda Ejsberg, kie ŝi estis akceptita afable, simple kaj kore. Kaj la patro Ejsberg, maljuna epikurano, sperta en sekaj vinoj kaj asertanta, ke ekzistas nenio pli bongusta ol flensburgaj ostroj, kaj la vicpatrino de Doda, juneta kaj gajeta sinjorino, tuj laŭ esprimo de la okuloj de Inna, laŭ ĉiuj ŝiaj manieroj, modestaj kaj memcertaj, komprenis, ke Inna venis por «grandaj aferoj» kaj ke estas utile havi ŝin amiko. Certe, ili ne sciis, ke Inna agnoskas nenian amikecon kun iu ajn.

La patro Ejsberg konatigis Inna-n kun advokato, de kiu ŝi nenion kaŝis, ne kaŝis ankaŭ pri sia letero al la edzo pri divorco. La advokato kun fama nomo, kalva, en nigra akademia ĉapeto, aŭskultante la belan, aroman, trankvilan plendantinon, silente trinkis teon kun salitaj nigraj biskotoj, balancadis la kapon kaj fojfoje penseme konsentadis:

— Tio estas vero. Certe. Jes, kompreneble. Sendube.

Kaj poste tute neatendite deklaris:

— Tuta via entrepreno, Inna Matejevna, imagiĝas al mi, pardonu, grandioza fiaĵo, via tasko estas jure treege implikita kaj malklara. Mi por vi ne estas helpanto.

Inna sarkasme ridetis kaj al alia advokato rakontis nur tion, kion opiniis necesa. Tiu alia, frotita kaj polurita spertulo, konversaciinte kun generalo Gorbanjuk, telefonis al Inna kaj sciigis, ke li «pro iuj kaŭzoj reprezenti interesojn de Inna Matejevna ne povas».

En la unua instanco okazis nur mallonga interparolo. Nur en la dua oni povis trakti la juĝaferon esence.

Ĉi-foje Inna venis en la juĝejon kiel «forlasita», «malfeliĉa», «vivanta en malfacilaj kondiĉoj» soleca virino kun «belega infano». Ĉio estis pripensita ĝis detaloj. Jenjon ŝi vestis eĉ riĉe, sed mem venis en kaptuko kaj vatjako sub trivita, sed diligente fadenflikita mantelo, kvankam estis januaro. La mantelo faris impreson, des pli ke senruza Tasja Gorbanjuk, tiu fronta flegistino, kiu eltrenis la generalon, kiam li estis subkolonelo, el brulanta domo, — tiu Tasja venis en la juĝejon en bona kaj multekosta peltmantelo. Kaj pri kio ŝi devus ĝeniĝi: sian peltmantelon ŝi ne ŝtelis, tiun unuan en ŝia vivo peltmantelon aĉetis la edzo. Kaj aĉetis, kiam ŝi longe malsanis, naskinte al li la filon Viĉjon.

La generalo en la juĝejo sidis tute ne generale, ĝibetiĝinte, kaŝinte la kapon en la ŝultrojn, ne rigardante al la flankoj. Inna aŭdis, kiel iu dikvanga kaj ebria invalido diris pri la generalo tiel:

— Jen, kia neaŭtoritata aspekto. Eĉ majoron ne valoras.

La ventron Gorbanjuk vere ne akiris. Li estis tre pala, spasmo ofte trakuradis lian grizan vizaĝon, kaj eĉ balbutadis li pli turmente, ol antaŭe. Inna Matejevna de tempo al tempo eĉ kompatis lin — ja la unua amo kun kiso en blanka nokto super Nevo, — sed per io helpi nun ŝi ne povis. La procezo de la asiza kunsido, aŭ kiel ĝi tie nomiĝis, ruliĝis per si mem, laŭ sia logiko kaj siaj reguloj.

La afero iris glate kaj klare kun kunsenta brueto de spektantoj kaj gapantoj, plenigintaj la halon, kun ridetoj kaj mokoj de forlasitaj edzinoj, akre kaj malalte ĝuantaj en juĝejoj, kun ne tuj rimarkebla, sed tre sentebla subteno de ĉiuj tiuj «bonkoruloj», kiuj estas anticipe agorditaj por ajna forlasita virino, kontraŭ ajna forlasinta viro.

Kaj la juĝisto konformis al la halo.

Unue, li juĝis, nevole kaj honorame trafante sub influon de aprobo de la publiko, kaj due, juĝis, sentante specialan estimon al si pro tio, ke li, nur antaŭnelonge kapitano, kaj ne tre brava, juĝas generalon. Kaj en la halo krome sidis la edzino de la juĝisto kaj liaj loĝejaj najbaroj. La juĝisto vidis ilin kaj eĉ rimarkadis, kiel ili interrigardas, verŝajne interflustrante:

— Jen kiel donas la nia!

— Jen kiel bruligis!

— Nun al la generalo venis fino!

— Do, ĉu vi ne povas prezenti al la tribunalo la leteron de via edzino Gorbanjuk Inna Matejevna pri tio, ke ŝi opinias sin divorcinta disde vi? — demandis la juĝisto, kiu ial opiniis necesa, farante demandojn al la generalo, ironie rideti. — Ĉu vi plu insistas pri tio, ke la letero viadire estas de vi perdita?

Gorbanjuk silentis. Ĉu li povis ĉi tie, nun rakonti pri tio, kiel bombo rekte trafis en tiun lernejon, kie lokiĝis la stabo, kiel Tasja eltrenis lin, senspiran, en sola sangokovrita subvesto, kiel dum pli ol monato li entute nenion komprenadis, ne memoris kaj ne konsciis, eĉ pri la staba dokumentaro ne memoris, kaj ne nur pri sia paperujo. Malaperis la letero, forbrulis...

— Eble, vi tamen rememoros, kien malaperis la mistera letero? — denove, donacinte al la halo ironian rideton, interesiĝis la juĝisto. — Se ĝi entute ekzistis...

— Ĝi ekzistis, — perdinte subite sinregon, per metala tenoreto, sed ne balbutinte, kvazaŭ vipinte, prononcis la generalo. — Kaj mi postulas fidon, mi neniam mensogis...

— Ĉi tie postuli ne estas rekomendinde, — kun rideto informis la juĝisto. — Ĉi tie, civitano Gorbanjuk, estas juĝo, kaj ĉi tie ekzistas neniaj generaloj... Kio koncernas vian aserton, ke vi kvazaŭ neniam mensogas, do tio de ni ne estas sciata. Ja la letero malestas? Aŭ estas? Kiel ni opiniu?

Al Tasja okazis histeria atako. Ŝin neniu ofendis, sed ŝi subite tiel terure elturmentiĝis pri sia Greĉjo, kun kiu, malgraŭ ĉiuj embarasoj de la milito, estis senfine feliĉa, tiel ofendiĝis pri li, ke ŝi kvazaŭ en kunveno postulis parolpermeson, kaj kiam al ŝi sub rido de la halo oni klarigis, ke ĉi tie estas juĝo, ŝi elkriis sensencan insultan frazon, ekploregis kaj estis forkondukita de la amikino, — preskaŭ falanta, malfeliĉa ĝis tia grado, ke al Inna Matejevna ekdoloris la brusto pro kompato, sed ankaŭ tiam ŝi nenion penis fari, ĉar la malvero jam venkis la veron kaj la generalo, laŭ fatala volo de la sorto kaj absurdaj cirkonstancoj, iĝis mensogulo, bigamiulo, alimentulo kaj eĉ tiu sentalenta militestro, pro kiu niaj trupoj iam malvenkadis. Pri tio ne estis dirate, certe, rekte, sed la juĝisto ion tian fian aludis pri «amoraj intrigoj» en la frontaj cirkonstancoj, aludis tiel, ke ankaŭ tiu temo tre konvenis al gapuloj kaj gapulinoj, pasigantaj sian tempon en la halo de tribunalaj kunsidoj. Filistroj kaj etburĝoj, kune kun dizertintoj, ŝategas, kiam oni malpurigas kaj mokas antaŭ iliaj okuloj ion modestan, gloran kaj heroan, kvazaŭ dirante per tiu ago: «Ĉiuj estas malpuretaj, ĉiuj estas neniuloj, ĉiuj estas vulgaruloj, ĉiuj emas al maldecaĵoj, sed al iu ĝis certa tempo fortunas, kaj iu tuj kaptiĝas!»

Unu ĵurianino, kiu sidis maldekstre de la juĝisto, kiel ŝajnis komence al la generalo, aŭskultis lin atente kaj eĉ kompate demandadis, sed ankaŭ pri ŝi li trompiĝis, — pri tia maniero de interparolo en juĝo tiu ĵurianino legis en libro kaj hodiaŭ ĝin elprovis. Efektive ŝi jam antaŭ la komenco de la kunsido firme decidis al tiu «fiulo» ne doni divorcon, por «ekzemplo» al aliaj viroj.

Nur en la dua duono de la aŭskultado de la juĝafero general-leŭtenanto Gorbanjuk subite komprenis, kien ĉio turniĝas: li montriĝis fia homaĉo, rifuzinta vivteni la filinon, malĉastulo kaj ankoraŭ nesciate kio. Ĉiam pli kaj pli la juĝisto emfazadis la «moralan aspekton» de civitano Gorbanjuk, liajn «petolojn» dum la Granda Patruja milito, lian «sendokumentan konkubecon» kun civitanino Belĉikova, la tretadon de la fundamentoj de la «sovetia familio», — ĝenerale Gorbanjuk komprenis, ke lin oni faras estaĵo, malinda esti generalo de la Sovetia Armeo.

Tiam la malsana, trostreĉita de la milito koro de Gregorio Sergijeviĉ ekbatis malforte kaj rapide, faris kelkajn intermitojn kaj devigis lin rapide ŝovi sub la langon eron da nitroglicerino. Ne, li ne timis, ke Inna ne donos divorcon, ĉu gravas, registritaj estas li kaj Tasja aŭ ne? Tasja-n li amis, kaj neniaj fortoj povus devigi lin forlasi tiun bonkoran, fortan, plaĉan kaj karan al lia koro virinon. La afero estis multe pli terura kaj nekorektebla. Li ne povis imagi sin sen la armeo. La demando ĉe tie estis, kompreneble, ne en generaleco, la generaleco estis nur signo de tio, ke tiu armeo, al kiu li fordonis sin plene, taksis sian talentan soldaton, farinte lin generalo, sed nun oni forprenos de li rajton esti eĉ senrangulo, li estos malmobilizita. Jen kio estis vere terura kaj nekorektebla, kaj jen kion tuj eksentis Tasja...

Kompreninte tion, kion li komence ne komprenis, Gregorio Sergijeviĉ teruriĝis kaj komencis defendi sin pasie, sed tiel mallerte, tiel senartifike, tiel nepripensite, ke li malgajnis la lastan esperon eliri almenaŭ ne priverŝita per koto de la piedoj ĝis la kapo el tiu ĉi halo.

Pri divorco al li, certe, estis rifuzite, kio koncernas la plendon de Inna Matejevna, do ĝi estis plene kontentigita. Tuj post la deklaro de la verdikto Gorbanjuk impetis serĉi pruntan monon: por ĉiuj ĉi jaroj Inna devis ricevi grandan monsumon, li deziris fordoni ĉion jam hodiaŭ. Kaj ree petis divorcon.

La kamaradoj kaj la estro de generalo Gorbanjuk ne nur neniel riproĉis lin, — male, eĉ kunsentis: ĉio okazas en la vivo, la afero estas vira!

Gorbanjuk eksplodis. Li estis honesta homo, honesta ĉiam kaj ĉie. Tia subteno lin ofendis. Li estas generalo de la Sovetia Armeo, ne eblas vivi kiel generalo kun tiaj akuzoj. Ĉu li kvazaŭe forlasis la edzinon kaj la infanon kaj mensogis pri ŝia letero? Ne, li pruvos, ke li ne mensogis. Pruvos!

La estro eĉ miris: ja al li oni absolute kredas, neniu dubas pri lia honesteco.

— Al mi ne kredas la sovetia tribunalo! — diris Gorbanjuk kaj demandis, ĉu li povas esti libera.

Jam ĉi-foje Inna Matejevna sendube malgajnus la proceson. Gregorio Sergijeviĉ veturigis al Leningrado ĉiujn tiujn, kiuj sciis pri la letero de Inna.

Da ili estis tri, la ceteraj kvar pereis: intimaj amikoj de Gorbanjuk estis frontaj oficiroj, tiaj iam pereadas. Kaj advokaton li nun havis veran, ĝuste tiun mem, en la akademia ĉapeto, kiu rifuzis helpi al Inna. Tiu maljunulo estis komprenanta, kion signifas la nocio «digno»!

Sed la refojan traktadon la juĝafero ne atingis pro tiu kaŭzo, ke en la nokto antaŭ la juĝo Gregorio Sergijeviĉ subite mortis.

Jam en la kvardek dua jaro kolonelo Gorbanjuk, kio nomiĝas, «trostreĉis» sian koron, ĝi komencis «stumbli», kaj jam tiam oni al li diris, kvankam ne sen ironio, ke ajna forta emocio povas kosti al li vivon.

— Mi obeas, — duonridis Gorbanjuk, — mi penos ne emociiĝi.

Kaj por li, kaj por la divizia kuracisto la konversacio ne ŝajnis absurda, malgraŭ tio, ke ili ambaŭ sciis koston de tiaspecaj admonoj. Ja ekzistas malsamaj emocioj. Kio estas pli terura por ekstreme honesta homo, ol moko ĝuste pri lia honesteco, pri lia digno?

En la nokto antaŭ lia morto ili longe babilis, Gorbanjuk kaj Tasja. Ĉio ŝajnis nun al ili korektebla — la inĝenierecon, la konstrukciistajn kapablojn de Gregorio Sergijeviĉ neniu forprenos. Li iros en konstrukciejon, ekestros grupon, kondukos ĝis la fino unu ideeton. Pri mono ili fajfos, nur elturniĝos el la ŝuldoj, kaj poste ili ne pereos. Tasja iros labori, ekzemple, en infanĝardenon, tie ankaŭ Viĉjo nutriĝos, kaj al onidiroj pri «tiu» — tiel Tasja nomadis Inna-n — neniu nun kredos, post la juĝo...

Poste Gregorio Sergijeviĉ alportis al Tasja vespermanĝon, kuiris kaĉon, sidigis Viĉjon sur la pispoton kaj kuŝiĝis mem. Tasja ne povis ekdormi, ŝi havis febreton, kaj ŝi en profunda nokto subite aŭdis lian mallaŭtan, balbutantan voĉon:

— Tanjo, ne maltrankviliĝu, mi petas, mi mortas, ŝajne...

Kiam ŝi, ekkriinte, bruligis la lampon, li estis malrapide etendiĝanta sub la maldika litkovrilo: la vata jam vespere estis metita sur ŝiajn piedojn.

— Greĉjo! — vokis ŝi, alpremiĝante al li.

Li ne respondis. Lia vizaĝo estis malrapide iĝanta trankvila, tia, kia ĝi neniam estis ekde la tago de la juĝo. Kaj la okulojn li fermis mem, same kiel ĉiam ĉion por si li faradis mem.

Matene, je la deka, Inna venis en la urban juĝejon. Ŝi denove estis pala kaj diligenta, sed Jenjo en nova ĉapeto kaj nova pelta kolumo aspektis tiel, ke apud la soleca patrino kun filino tuj kreiĝis amaso el tiuj gapuloj, kiuj terure deziris novan malvenkon de la balbutulo-generalo kaj lia «amorantino».

La maljuna advokato ne salutis Inna-n.

Kaj poste ŝi forveturis hejmen, kie la familio de Ejsberg ŝin kompatis, sed malvarme: ili jam sciis kelkajn detalojn de sia konata advokato. Kaj tuj Inna Matejevna eksentis, ke ĉi tie ŝi resti ne povas.

Se oni ŝin demandus — kial, ŝi ne trovus, kion respondi. Sed forveturi estis tute necese, por tiaj aferoj ŝi havis mirindan flarsenton, ne homan — bestan, kiel entute en ŝi estis multe da io ne tre homa.

— Vi rigardas, kiel katino, — iam riproĉadis ŝin la patrino, Raisa Stefanovna. — Vi almenaŭ palpebrumu! Kaj pupiloj viaj estas katinaj — transversaj!

Kaj kiam Inna legis la nekrologon kaj komparis la familinomojn de la subskribintoj kun tiuj familinomoj, kiujn ŝi havis eĉ por la plej ekstrema okazo, ŝi komprenis, ke la proceson gajnis tamen la kvieta Greĉjo, sed ne ŝi, kaj post monato ŝi forveturis en Moskvon kun papero, kiun ŝi «elmordadis» kun besta persisto dum ĝuste tiuj tridek tagoj. En tiu papero, kompilita de ŝia genio, estis nur dirite, ke ŝi estas vidvino de subite mortinta general-leŭtenanto de inĝenieraj trupoj Gorbanjuk G. S.

En la ĉefurbo Inna Matejevna el aŭtomata telefono telefonis al ĝuste tiu generalo-doktoro, kiu nomis ŝin siatempe «fiulo de la animo» kaj pri kiu ŝi pensis — «bonkorulo».

La generalo-doktoro akceptis ŝin tuj en sia hejmo, kaj dum ili konversaciis, la edzino de la generalo, seninfana maljuna belulino Larisa Romualdovna, kun larmoj de kortuŝeco karesadis Jenjon, pridonacadis la «orfinon» kaj petegadis «loĝi ĉe avino Lara almenaŭ tagon!»

Ili loĝis ne tagon, sed semajnon. Inna frotadis en la generala loĝejo la plankojn, kuiradis en la kuirĉambro uzbekajn manĝaĵojn, estis humila, pensema, fojfoje diradis: «Mi iros, promenos por unu aŭ du horoj, ne malbonigos vian humoron per mia malgaja fizionomio».

Kaj ŝi kuradis al brokantejoj, en kiuj ŝi havis aferojn, kaj la aĉetitaĵon ŝi metadis en valizojn, lokitajn en diversajn deponejojn.

En marto la generalo donis al ŝi leteron en urbon Unĉansko al sia eksa komisiulo Eŭgeĉjo Stepanov.

— Li estas stultulo, sed bona knabo, — diris la generalo, enmanigante la nesigelitan leteron al Inna Gorbanjuk. — Telefone mi lin avertis. Li faros ĉion eblan kaj neeblan kaj rilate de interesa laboro, kaj rilate de loĝejo.

Adiaŭo estis plej kortuŝa. Larisa Romualdovna diris, ke Jenjo kaj Inna en Moskvo havas sian loĝejon, jen tiun ĉi loĝejon mem, numero ses. Kaj neniam ajnajn gastejojn. Ĉu vi memorfiksis, Injo? Kaj ĉu pardonis mian edzon?

En Unĉansko kamaradino Gorbanjuk komprenigis, ke ĉi tien ŝin venigis malfeliĉo, «neforgesebla», kiel ŝi esprimis, malfeliĉo, kaj ĉi tie ŝi esperas en reala bolanta afero kaŝiĝi de si mem, de la travivitaĵoj, de la nerevenigebla perdo.

La «bonkorulo» ellasis la ezokon en lagon.

Eŭgeno Rodionoviĉ proponis al Inna Matejevna kelkajn postenojn. Ŝi elektis la personaran fakon. Kaj litere post kelkaj tagoj ŝi tiel enprofundiĝis en la laboron, ke konis ĉiujn kaj sciis ĉion. Ŝin oni same konis kaj nomadis ne alie, ol «la vidvino». Ŝi estis vidvino de batala generalo.

Pension pro la edzo Inna tamen, ektiminte tion, kio okazis antaŭe, preferis ne obteni. Sed tio aspektis noble, bele kaj eĉ majeste. En Unĉansko oni tuj eksciis, ke la forpasinta generalo «inklinis al damoj», ke dum la milito al li okazis tia «amafero», kiu finiĝis per surprizo — la milita edzino donacis al li fileton. La edzinon, certe, la generalo forpelis, tiaj edzinoj ne estas edzinoj, tion ĉiuj komprenas, sed, aliflanke, sub kiu ne rompiĝis sledo, kiu ne falis de ĉevalo, — tiuj riproĉu. Inna Matejevna estas memstara homo, perlaboras, estas provizita per aĵoj, kaj tiu «malfeliĉulino» estas homo sen profesio, tial Gorbanjuk fordonis al ŝi la pension. Ĉu ne kortuŝa historio? Kaj ĉu ĝi ne gardas kontraŭ ajna onidiro, kontraŭ ajna klaĉo?

Vestitaj kaj Inna, kaj ŝia filino vere estis bonege. Jam en Leningrado, kaj poste traveture en Moskvo Inna Matejevna likvidis pli ol duonon de la «sukeraj» valoraĵoj: platenon, oron, briliantojn el tiuj du vazoj, kiujn ŝi kaŝis de la polico. Tio donis al ŝi eblon sufiĉe kuradi en brokantejoj, akiri kelkajn konatecojn kaj iĝi vidvino, kies edzo sufiĉe akaparis trofeojn. Tiamaniere eĉ la mortintan kaj fremdan edzon Gorbanjuk G. S. ŝi eĉ post la morto priverŝis per koto kaj aĉaĵo...

«Evidente, la generalo scipovis elekti la plej bonan, — diris Eŭgeno Rodionoviĉ al Iraida, — spertis pri havaĵo. Estis komprenanta!»

Ĉiel ajn, en Unĉansko Inna Matejevna ne intencis malvenki. Ŝi estis ambicia kaj celis alte, sed vivkunulon ne serĉis. Kaj amintrigoj ne interesis ŝin pro klopodeco. Certe, ŝi povis komenci sian karieron ankaŭ en Moskvo, sed iomete tie estis danĝere, la forpasinta generalo, kiel evidentiĝis, havis tie multajn amikojn, ŝi tion spertis, akirante la senofendan kaj tute laŭleĝan ateston pri sia vidvineco. Ne, komenci necesis tute poiomete kaj tie, kie vin neniu konas, kie vi por ĉiuj estas fremda kaj ĉiuj viaj konatoj estas novaj. Kaj kie pri vi mem oni scias nur tion, kion vi bezonas, ke ĝi estu sciata.

Certe, ŝi ne forgesis ankaŭ sian ankoraŭ ne komencitan, ne elpensitan disertaĵon. Ja pri ŝia laboro super scienca temo devis scii multaj. Kaj tuj en Unĉansko Inna Matejevna komprenigis ĉiujn, ke sian tempon ŝi taksas alte, ĉar estas okupita pri scienca laboro, kiun ŝi preparas delonge, eĉ en la malfacilaj militaj jaroj ŝi ne deŝiriĝadis de tiu sia temo. Sed ĉar krom vortoj «temo», «scienca laboro», «kolektado de materialoj», «ja mi komprenas», «malfacilaĵoj de eksperimento», «eksperimento en granda skalo», «objektiva konfirmo», en ŝia mastrumaĵo ankoraŭ tute nenio ekzistis, tial ŝi esprimadis treege singarde, nebule, eĉ mistere.

Tamen, ankaŭ en tio ĉio neatendite ordiĝis. Foje, pririgardante en sia «sekreta» ĉambro diversajn dosierujojn, ŝi sentis ion similan al ekbrilo, ian eĉ facilan tremon. Tajpita linio de cirkulero altiris ŝian fortan, spasman atenton, ŝi fiksrigardis al tiu linio kaj komprenis, ke tiuj vortoj, se meti ilin en ĝusta ordo, estas la esenco de ŝia disertaĵo. Dum ankoraŭ horo, ne pli, ŝi kombinadis kaj remetadis kaj finfine difinis por si la titolon de sia estonta scienca laboraĵo. Ĝi aspektis tiel: «Elektado, dismetado, kompletigado kaj edukado de medicina personaro de la Unĉanska regiono».

En la sekva tago ŝi dividis sian ideon kun Stepanov.

Eŭgeĉjo konsternite silentis iom, poste interesiĝis:

— Nu, kaj tiu... via malnova temo?

— Tio estas la temo de la tuta vivo, sed tio ĉi estas plej aktuala laboraĵo, tute ligita kun la praktika vivo. Mi esperas, vi komprenas, ke scienco kaj praktiko estas unuecaj?

Dume ŝi bezonis nur deklari pri si, montri sin, demonstri al ĉiuj ĉi tie sian volon, sian neflekseblon, sian karakteron, sian netoleremon kaj nepacigeblon.

Por tio ŝi devis ion aŭ iun senmaskigi, bati al iuj fiaĵoj, distordaĵoj, misprezentoj, al putra liberaleco aŭ al misuzantaj estroj, ĉio pentriĝis en ŝia imago ankoraŭ malklare, per senformaj peniktuŝoj, per forglitantaj nocioj, sed tio estis nepre necesa, laŭ ŝia opinio, por leviĝi supren, estri, komandi, ordoni.

Sed por bati al kontraŭulo, necesas kontraŭulo. Malamiko. Pli ĝuste, homo, kiun eblis fari malamiko. Certe, ne kalumniante pri li, sed nur elvokinte en li kontraŭagon al tiu direkto, kiun ŝi opiniis ĝusta, justa, konforma al la spirito de la tempo.

«Nekompreno de la nuna situacio, — tiel, verŝajne, eblus difini tion, kion ŝi atakos. — Manko de modesteco, elstarigo de sia „egoo“, etburĝa anarkiismo, ignorado de direktivoj, donitaj al ĉiuj senescepte...»

Ia ankoraŭ «sindikatismo» turniĝis en ŝia kapo, sed ŝi forĵetis ĝin. Dume necesis serĉi ĉi tie: en tiu elstarigo de «sia egoo» estis la komenco kaj la fundamento mem.

«Ĉu Ustimenko?» — pensis ŝi.

Certe, li estis danĝera. Sed bati necesis nur al grandaĵo. Kompreneble, kun li ankoraŭ eblis paciĝi, ŝi mem povus veturi al li, sed ne voki lin al si, doni al li eblon memstare plene dismeti la personaron en sia malsanulejo. Sed kia senco estas en tiu paciĝo? Ĉu por ke ĉio estu kvieta? Ĉu tion ŝi deziris?

Ne, ŝi bezonis batalon kun decidita rezulto.

Ŝi akumulos rezervojn, ŝi faros ĉiujn specojn de skoltado, ŝi armos sin ĝis la dentoj, ŝia supereco estos absoluta. Kaj la kontraŭulo, ne suspektante pri la direkto de la ĉefa bato, sendube, farados eraron post eraro.

Jen kion faris la «bonkorulo», kiu estis tiom «bonkora», ke pardonis al Inna Matejevna la de li mem trovitan en ŝi fiecon de la animo. Jen kiajn florojn plantis la «bonkorulo» en la unĉanskan grundon. Kaj la beroj ankoraŭ ne maturiĝis...

Kaj jen kian malamikon trovis al si la nesingardema Vladimiro Atanazijeviĉ jam dum la unua konatiĝo kun la estrino de la personara fako. Jen kia estis kamaradino Gorbanjuk.

Tamen, kion ajn, sed malamikojn li scipovis akiri ĉie kaj ĉiam — tia estis lia karaktero!

Kaj li scipovis ne timi ilin — jen kio, verŝajne, estis la ĉefa en tiu lia trajto. Ne nur ne timi, sed ankaŭ ne rimarki. Kaj eĉ simple ignori. Ekzemple, en diversspecaj konsiliĝoj, kie Inna Matejevna strebis lin piki, moki aŭ prezenti kiel ian lamentanton, ŝatantan ĉion pentri per nigra koloro, Vladimiro Atanazijeviĉ al ŝi simple ne respondadis. Kvazaŭ ŝi ne estis, kvazaŭ ŝi ne elpaŝis, kvazaŭ li ŝin ne aŭdis. Mordetante la lipojn, ne retenante sin, ŝi demandadis de sur sia loko:

— Nu, ĉu al mi vi ne deziras respondi?

— Ja por kio mi al vi respondu, — perplekse rigardadis al ŝi Ustimenko. — Ne, mi al vi, verŝajne, ne respondos...

Kuŝiĝante en sian mallarĝan, malmolan, monaĥinan liton, Inna Matejevna, kompatante sin kaj sian forirantan junecon, streĉe kaj longe pensadis pri tio, kiel ŝi komencos decidan kaj finan batalon. Kaj poste, en duondormo, ŝi viziis la solecan lupon, Geĉjon Palij-on. Ŝi viziis lin, sunbrunan, ludantan per la muskoloj, en neĝblanka subĉemizo. Ŝi viziis liajn malplenajn kaj blindigantajn okulojn. Kie putras liaj ostoj?



1. Tretjakov-a galerio — fama arta muzeo en Moskvo. V. I. Surikov (1848–1916) — elstara rusa pentristo.
2. Ŝurpao — densa vianda supo kun legomoj en la Oriento.
3. Citaĵo el populara «Marŝo de sovetiaj tankistoj» (1938). Liberigo de militservo pro ofico nomiĝis «kiraso».