Diversaj pelmeloj

— Mi ĵetos sur viajn manojn mian elegantan kaj aroman peltmantelon, kaj vi lerte kaj eĉ gracie subkaptu! — ordonis Barbara, kiam ili eniris en la vestiblon de la hotelo, kiu nun ial nomiĝis «Volgo». — Mi petas, paĉjo! Vi ja legis Stanjukoviĉ-on1, vi memoras, kiel tie ĉio estas bela. Kaj vi eĉ povas enspiri odoron de varma pelto... Ĉu klaras?

— Klaras! — obeeme kaj gaje respondis Rodiono Metodjeviĉ. — Tamen mi estas ne midŝipmano, filinjo, mi estas «minaca admiralo»...

Dikventra vestisto malalte riverencis al ili el trans sia septo:

— Bonan al vi vesperon, saluton, kamarado generalo! Permesu, kamarado generalo, vian palton. Permesu, kamarado generalo, la mantelon akcepti de la damo, estu tia kompleza...

Stepanov kolere strabis al la vestisto: kiel maljuna homo ne povas distingi admiralon de generalo? Kaj certe, li forgesis pri la peltmantelo, kiel ĝin necesis subkapti. Li entute ĉiam iomete konfuziĝadis en restoracioj, timidiĝadis pro muziko, pro flatema impertinenteco de kelneroj, pro sia konstanta soleco inter drinkantaj kaj dancantaj homoj. Kaj malestimis sin pro tio, ke li ne povis, ne scipovis sidi ĉe tablo kiel frekventulo, metinte unu kruron sur la alian, ne scipovis diri per abrupta voĉo: «Kial la vodko estas varma?», ne scipovis demandi, oscedante: «Kaj diru al mi, oĉjo, ĉu via sturgaĵo estas freŝa?»

— Prenu min ĉe la brako! — ordonis Barbara.

Kaj mallarĝigis la okulojn, kvazaŭ ŝi estus miopa.

— Kial vi? — demandis li, rigardante al ŝia vizaĝo.

— Mi tian en filmo vidis, — nelaŭte respondis Banjo. — Kaj ne faru troajn demandojn. La peltmantelon vi jam preterlasis, ĉu?

— Preterlasis! — kulpe diris la admiralo.

— Mi nun afektos, — avertis Barbara. — Tio necesas, alie kelneroj ne estimos. Nur vi ne danku tro frue, ĉu vi aŭdas, paĉjo? Krome, mi vin nomos per la antaŭnomo kaj patronomo, por ke ili pensu, ke vi estas mia «kaĵolulo».

— Kio? — timigite demandis la admiralo.

— Tio estas nova vorto. Slango. Kiel «flirtulo».

Ili haltis ĉe la enirejo, atendante hastantan renkonte al ili ĉefkelneron en nigra vesto, kun vizaĝo kaj hararo de ĉion fordrinkinta violonisto kaj kun tiu esprimo de degna ĉioscio, per kiu ŝatas paradi maljuniĝantaj donĵuanoj.

— Eble, ni pli maldekstre iru, trans la kolonojn, — per familiare konfida tono prononcis la ĉefkelnero, — tie estos pli kviete...

— Tie, verŝajne, estas blovo, — plu montrante per la okuloj kinaktorinon, diris Banjo. — Ne, mi petas, vi por ni «faru» kie estas pli varme...

«De kie ŝi prenis tiun provizistan vorton?» — miris la admiralo.

— Pli varme kaj pli komforte, — daŭrigis Barbara kaj subite tute embarasis Stepanov-on, nominte lin Rodiono. — Montru, Rodiono, almenaŭ iomete da energio, — levinte unu broveton kaj rigardante al la patro per ridanta rigardo, diris Barbara, — aŭ ĉi tie vi estas «tute ne heroo»?

Malakceptinte tri «tute maltaŭgajn — blovas, malvarmas, el la kuirejo odoras» tablojn, Barbara finfine kvietiĝis kaj, kolektinte ĉirkaŭ si la ĉefkelneron kaj du kelnerojn, komencis atente mendi drinkaĵon kaj almanĝaĵon. Kaj la maljunaj kelneroj interŝanĝadis rigardojn — jen kia nun estas junularo, jen kiel ŝi senmonigas sian naivan maristeton-maljunuleton, jen donas!

— Rodĉjo, vi, certe, drinkos vodkon? — demandis ŝi la patron.

Tiu ŝultrolevis.

— Sed vi ne ebriiĝos, kiel ĉiam? — metinte la larĝan polmon sur la manradikon de Stepanov, petis Barbara. — Vi ja komprenas, vi estas kun enamiĝinta al vi juna virino!

La kelneroj ĝentile silentis, Stepanov eligis mallongan siblon.

— Ne ofendiĝu, mia grizhara, mia bela! — per brusta voĉo, ĝuante senhelpecon de la patro, diris ŝi. — Kiel mi deziras, Rodĉjo, belan vivon...

Rodiono Metodjeviĉ komencis malrapide purpuriĝi. Kia «Rodĉjo»?!

Sed al Barbara mem subite ĉio tedis, kaj ŝi komencis mendi — kaj salmon, kaj tranĉaĵon, kaj fungojn marinitajn, kaj haringon, kaj buteron, kaj salaton. La kelneroj skribadis, la ĉefkelnero respektoplene balancadis la kapon, ili eĉ kompatis la maljunan mariston, konsiderante nunajn komercajn prezojn. Brulas la maljunulo per arda fajro!

— Ne gravas, — ekkriis Barbara, kiam la tuta mendo «malnete» estis skribita. — En la vivo ni vivas nur unufoje.

— Kie vi tion ellernis? — demandis la admiralo, kiam la kelneroj foriris.

— Mi ne scias, paĉjo, — malgaje diris Barbara. — Mi ĉiam pensadis, ke Vlado iam min kondukos en restoracion kaj mi dancos kun li.

— Ĉu vi ĉesos? — demandis Stepanov.

— Ne.

— Ĉu neniam?

— Kiam mi mortos.

La admiralo forturniĝis — li ne povis vidi ŝin tia. Kio estas tiu malfeliĉo? Kiel liberigi ŝin de tiu aflikto? Kaj tuj li eksentis, kiel reviviĝis ie en lia brusto la konstanta doloro, la malfeliĉo, kiu neniam forlasadis lin, kaŝiĝante nur por iaj horoj, sed kaŝiĝante en li mem. Kaj al Aglaja li respondis per la vortoj de Barbara: «Kiam mi mortos».

— Gaje ni vivas! — suspiris li.

— Jen atendu: ni ebriiĝos — mi ankoraŭ ploraĉos, — promesis Barbara. — Kun mi al vi, karulo maristeto, estos treege gaje. Ni iru danci...

— Ĉu mi sukcesos?

— Vi nur ne malkuraĝu. Tio estas ne pli timinda, ol mara batalo.

Ili dancis iomete, Stepanov kondukis la filinon certe, bele, malnovmode elegante.

— Ho, ankoraŭ estas pulvo en pulvujoj2! — diris Barbara. — Maljunulo-maljunuleto, sed danci ne mallernis.

Per malgaja rigardo ŝi pririgardadis la restoracion «Volgo» — la eksan «Grand-hotelon». Longa vico de verdaj kolonoj estis apoganta la plafonon, sur kiu estis montritaj per sukoplena peniko de pentristo fruktoj, legomoj, grapoloj, garboj, stakoj sur fono de ĝardenoj kaj plugokampoj, el trans kiuj estis leviĝanta la suno. En la centron de la suno estis enŝraŭbita kuprokolora hoko, sur kiu pendis grandega lustro. Ses malpli grandaj lustroj estis brilantaj kaj glimantaj per kristalvitraj pendaĵoj apud la kolonoj el verda ŝtono, fama en Unĉansko.

— Roza kaj verda, — diris Barbara. — Belega kombino. Eĉ la stomako doloras. Kaj estas tre interese — kiom kostas tia lustro?

— La centra — cent okdek mil, — ne sed fiero klarigis la ĉefkelnero kaj faris vizaĝon de diboĉulo. — Kial ĝeniĝi — la mono ja estas ŝtata.

Li plenigis por Barbara kaj Stepanov glasetojn, kronforme dismetis amelitajn telertuketojn:

— Mi petas manĝi.

Barbara nun estis pririgardanta la murojn kun pejzaĝoj de estonta Unĉansko, tia, kian ĝin imagis arkitekto.

— Treege majeste! — diris ŝi finfine. — En la stilo de la lustro!

— Ĉesu, Banjeto, — petis Stepanov.

— Kaj ĉu vi scias, kio okazas en la regiono? — demandis ŝi kolere. — Vi, paĉjo, de ŝipo en balon3 venis: finis militi — kaj en palaceton. Kaj palaceto tiu, interalie, kara mia paĉjo...

— Kio? — maltrankvile demandis li.

— Lasu! — forsvingis Barbara. — Poste iam. Alie mi...

Ne findirinte, ŝi prenis glaseton, levis ĝin, rigardis tra ĝi al la lumo kaj, gajigante sin laŭforte, proklamis toston:

— Nu, mia ĉiam juna, kara mia kunulo! Je nia vere eterna amo!

Li ĵetis atentan rigardon al la filino — ĉu ŝi ploros? Sed ŝi estis ridetanta al li — lia Barbeto, ne tia, kiel hodiaŭ, sed tiu, antaŭlonga, kun disetenditaj manoj, en nova robo, kun banto, nodita per liaj mallertaj en tiu metio fingroj, lavita, lumanta. Kaj, rigardante al ŝi, malgaje ridetanta, li rememoris, kiel ŝi scipovis lumi: kaj la vangoj, kaj la lipoj, kaj la okuloj — ĉio lumadis, ĉio esprimadis admiron, feliĉon de ekzisto. Ĉu tio neniam revenos? Ĉu nur per duonrideto limiĝos tuta ŝia estonteco? Kaj por kio ĝi tiam?

— Banjeto! — vokis li.

Sed ŝi ne aŭdis — pensis. Pensis kaj maĉis salmon kun pano, forgesinte pri la diboĉo, pri la restoracio, pri la salatoj kaj diversaj kaviaroj. Kion ŝi trafis, tion ŝi manĝis, ja por ŝi ĉiam estis tutegale, kion manĝi.

— Ĉu vi enuas? — demandis Rodiono Metodjeviĉ.

— Enuas? — miris ŝi. Kaj deklaris: — Eŭgeĉjeto nia. Rigardu, venis tamen...

Eŭgeno Rodionoviĉ malrapide alkuris, salutis, viŝis la humidan vizaĝon per aroma poŝtuko, diris, ke li ne trudos al ili sian ĉeeston, ĉi tie estas konatoj, tia ioma «pelmelo». Kaj ree, turmentiĝante, eksuspiris.

— Ja eksidu, drinku! — ordonis la admiralo.

Eŭgeĉjo klarigis: tuj kiam ili foriris, telefonis generalo Cvetkov el Moskvo, nun leviĝanta stelo, ĉi tie li estas hazarde (li emfazis eĉ kun fajfo en la voĉo la hazardecon, sed ne intencitecon de la apero ĉi tie de iu Cvetkov), tie estas negranda kompanio, jen li, Eŭgeĉjo, trafis al ĝi. Kaj li per la pufa mano svingis ien tien, kie «hazarde» estis generalo Cvetkov.

— Ja vi ne fintu, — morniĝis subite Rodiono Metodjeviĉ. — Ni vin eĉ ne vokas, por ni mem ĉi tie estas nemalbone.

— Mi ne fintas. Mi neniom fintas, — sufiĉe kolere respondis Eŭgeno. — Tio, certe, estas ne mia afero, sed mi estas en stulta situacio...

Li ĝustigis la kravaton, turnis la satan kolon, poste trinkis mineralakvon kaj subite diris:

— Ĉi tie, paĉjo, generalo Cvetkov hazarde renkontis Vera-n Nikolajevna-n kaj Lubov-on Nikolajevna-n. Ili ĉi tie vespermanĝas, vidu. Kaj ankoraŭ terapeŭto Koft el la Ĉefa departemento. Sed la situacio estas tia...

— Kia? — rigardante kun klinita kapo, kiel bovo, demandis la admiralo. — Kia tia situacio?

— Mi fajfas, — vigle kaj eĉ falsete interrompis Eŭgeno, — mi absolute fajfas, sed ŝi min petis, ke tiu temo vian Ustimenkon ne atingu.

— Kio-o? — ekkriis Rodiono Metodjeviĉ. — Kion tio signifas? Ja kio mi estas, ĉu bazara inaĉo?

Kaj tiam ili ambaŭ — kaj la patro kaj la frato — ekvidis la vizaĝon de Barbara. Ŝi sidis senmove, trinketante el granda pokalo mineralakvon kaj fiksrigardante en la mezon de la halo, tien, kie oni dancis. Ŝia vizaĝo estis tute blanka, nenion esprimanta, sed kun ia amara, subite aperinta sulko inter la brovoj, amara kaj ne infana, sed ankoraŭ ne plenaĝula, kvazaŭ ŝi estis transpaŝanta nun iun sojlon aŭ leviĝanta sur iun malfacilan ŝtupon.

— Kion vi? — rapide demandis ŝin la patro.

— Nenion. Triviale! — kun malespero en la voĉo diris ŝi. — Mi sciis, ke ŝi estas triviala, jam kiam Eŭgeĉjo ŝin al mi sur strato montris en oktobro, la deksepan de oktobro, mi komprenis — ŝi estas bela, mirinda, sed triviala! Ĉio estas triviala, — kun sufero en la voĉo elparolis ŝi, — terure triviala. Ja trompi lin estas triviale. Lin oni ne rajtas trompi...

— Pardonu, kara Banjo, sed vi havas filistran, malnovan rigardon al la aferoj, — signife interrompis Eŭgeno. — Vera Nikolajevna kaj Cvetkov estas batalaj kamaradoj. Ilin kunligas frontaj rememoroj. Ili batalis en malamika malfronto...

Barbara rigardis al Eŭgeno kaj aŭskultis. Sed li subite konfuziĝis kaj perdis sian signifan kaj solidan tonon.

— Kreteno, — diris Barbara, — vi ja mem avertis, ke Ustimenko nenion devas scii.

— Aĥ, ja ne mia tio estas afero, finfine! — per mizera tono ekkriis Eŭgeĉjo. — Jen mi trafis en kaĉon...

Konfuziĝinte sub mallonga kaj tranĉanta rigardo de la patro, li rapide, per kulero, formanĝis kaviaron, kvazaŭ distrite, klarigis: «Alie kelnero ŝtelos» — kaj forkuris, promesinte ankoraŭ veni al la parencoj. Kaj Rodiono Metodjeviĉ verŝis por si vodkon pli multe kaj eltrinkis unuglute, kiel li ofte faradis lastatempe.

— Ili ja ĉe Vlaĉjo sidis, kun li, kiam vi tie estis, ĉu? — per malvarma, indiferenta tono demandis Barbara.

— Kiu?

— Tiu generalo!

— Nenia generalo tie estis.

— Do, ili mem ĉi tien altreniĝis?

— Vi ĉesu prefere, — petis Stepanov.

— Ne, mi bezonas scii.

— Ili ekiris promeni, kaj en kinejon, — kolere prononcis la admiralo, — nu, kaj poste, eble, hazarde...

— Ĉu hazarde? Jen tiele eliris el la hejmo kaj hazarde renkontis Cvetkov-on?

Stepanov metis la polmon sur la ŝultron de la filino.

— Ne gravas, — diris ŝi, — tio tuj ĉesos. Verŝajne, mi estas komencanta histeriulino. Kaj hommalamantino. Vi verŝu, flirtulo, al via damo glaseton.

— Sed ĉu ne sufiĉas?

— Interalie, paĉjeto, mi estas jam plenaĝa kaj eĉ maljuna. Kaj dum la milito kutimiĝis al plej fortaj drinkaĵoj. Se vi ne scias, tiam sciu!

Sur ŝia pala vizaĝo aperis ia nova, kolere venka esprimo. Kiam ili denove ekiris danci, Barbara ekvidis Eŭgenon: fiksinte buŝtukon sur la amelita kolumo, li estis singarde kaj atente manĝanta grandan kokan viandbulon — sola ĉe la tablo. «Do, tiuj ĉiuj dancas», — decidis Barbara kaj tuj ekvidis la solan ĉi tie, en la halo, medicinan generalon — belulon kun disflugantaj brovoj, kun grizetaj tempioj kaj ironie karesa rideto. Vera-n Nikolajevna-n ŝi same ekvidis por momento kaj tuj forkondukis la rigardon, por nenion elmontri el tio kaŝa kaj malfacila, kio estis sur ŝia koro. Poste ŝi ekvidis ankoraŭ paron. Verŝajne, tio estis tiu profesoro Koft, medicina kolonelo kun ronda, akvomelona ventreto, kun glate razita rozkolora kranio, kun delektiĝanta vizaĝo de maljuna grasa knabo, kiu dancis, tenante antaŭ si ĉe la talio per du ruĝaj manoj-pinĉiloj, elŝoviĝintaj el la amelitaj manumoj, tre similan al Vera Nikolajevna, sed pli junan, pli freŝan kaj intenskoloran Luba-n.

— Ni trairu preter Eŭgeĉjo, trairu, — petis per interrompiĝanta, laca voĉo Barbara la patron, — paĉjo, ni trairu...

— Nur ne huliganu! — avertis Rodiono Metodjeviĉ.

Eŭgeĉjo la viandbulon jam finmanĝis kaj nun, ŝovinte la fingrojn kun panpeceto en brilantan saŭcujon kaj kunmetinte la lipojn tube, estis prepariĝanta enmeti profunde en la buŝon tion, kion li treege abomene nomadis «bongustaĵo».

— Aŭskultu, Rodĉjo, — diris Barbara, bremsinte apud la dorso de la frato. — Rodĉjo, se vi min amas, kaj vi ja min tre amas, batu tiun ulon...

Eŭgeno retrorigardis — lia vango estis pufa, li ĵus metis en la buŝegon sian «bongustaĵon» kaj estis maĉanta, farinte malklarajn okulojn.

— Mi petegas, sen stultaĵoj! — kun ŝmaca sono glutinte la «bongustaĵon», petis li. — Kiel, finfine, tio rilatas al vi?

— Mi estas por sana sovetia familio! — pli laŭte, ol indis, diris Barbara. — Mi estas kontraŭ adultaĉoj!

Iuj militistoj turnis al ŝi la kapojn. Kaj iu virino etendis la longan, vejnan, pudritan kolon, por ekvidi la «skandalon».

— Ni iru, iru! — diris Rodiono Metodjeviĉ.

— Atendu, oficireto! — Barbara estis iun prezentanta, kiun — ŝi mem ne estis komprenanta. Sed eble, komprenanta. Verŝajne, ŝi estis prezentanta tiajn, kiel Vera, tiaj ili ŝajnis al ŝi — trosenĝenaj kaj triviale stultaj. — Atendu! Ja tio sidas kandidato de sciencoj. Vidu, kia grasa! Bonas esti edzino de tia ulo, ĉu? Lin eblas eĉ al profesoroj ellernigi, ĉu vere?

Ŝia kapo iomete turniĝis kaj doloris la tempioj.

— Kaj pelmelo nepre estos! — diris ŝi. — Mi ekvidos Vlaĉjon kaj rakontos, kion vi al mi rakontis, kiel vi regaliĝis je la konto de generalo Cvetkov kun Vlaĉja edzino. Aŭ anoniman leteron mi skribos...

Ŝia voĉo rompiĝis, Eŭgeno, globiginte la okulojn, rigardis al ŝi kun timo.

— Ne timu, ne nun! — diris ŝi. — Sed anoniman leteron mi skribos... Aŭ mi faru skandalon ĉi-minute?

La muziko eksilentis, finiĝis, tuj iĝis aŭdeble, kiel hurlas apud tiu ĉi tablo ventolilo, kaj Banjo kun Stepanov foriris. Eŭgeno, streĉite ridetante, leviĝis renkonte al Vera Nikolajevna kaj Cvetkov, diris, finmaĉante:

— Mi deziris vin kun mia fratino konatigi, sed pensis — ĉu estas konvene?

— Aŭskultu, ja ŝi estas tre ĉarma! — Cvetkov verŝis por si konjakon, almordis sukeron, demandis: — Ĉu tio estas la pasio de Vladimiro? Ĉarma, sed el roman' ne mia4... Jen tiu ĉi alsorĉis min, peka idino...

Kaj preskaŭ malĝentile metinte sur la ŝultron de Vera la grandegan manon, li facile kunpremis ĝin. Nur nun Cvetkov ebriiĝis, kaj Eŭgeno tuj komprenis tion.

— Nu, kamarado generalo, do kiel? — interesiĝis li. — Vi komprenu, ni ĉi tie estas provincanoj, al arbostumpo preĝas...

— Ĉiuj hodiaŭ al arbostumpo preĝas, — mistere kaj kolere diris Cvetkov. Kaj subite demandis: — Vereto-katineto, ĉu al vi ne ŝajnas, ke via regiona sanprotekta departemento fronte similas al ideale freŝa hepato?

— Ĉesu, Konstanteno Georgijeviĉ! — teruriĝis Vera. — Nia Eŭgeno Rodionoviĉ estas tre ĉarma. Li simple havas misfunkcion en metabolismo.

— Neniajn misfunkciojn mi havas, — iomete ofendiĝis Eŭgeĉjo. — Mi ŝatas manĝi — ĉu tio estas malbona?

Revenis Luba kaj Koft. La kolonelo estis aĉetanta al la damoj ĉokoladon ĉe ĉareto, kiun veturigadis tra la restoracio langvora junulino sur terure, nekredeble dikaj kruroj. Cvetkov verŝis por si ankoraŭ konjakon, kaj por Vera kaj Luba — frostigitan ĉampanon.

— En la pasintaj tempoj mi ne ebriiĝadis, sed nun mi moliĝas post dua botelo! — diris li. — Ĉu al vi verŝi, hepato?

— Aŭskultu! — modere koleriĝis Eŭgeno.

— Ĉit! — ordonis Cvetkov. — Konjakon, ĉampanon, vodkon?

— Nu, konjakon! — obeeme konsentis Eŭgeno.

— Brave! — diris Cvetkov. — Mi ŝatas tiun ulon pro la manieroj. Tuj videblas, ke li estas brava inter ŝafoj. Ĉu vi estas brava, kamarado urbosanprotekto?

Eŭgeno Rodionoviĉ evitis rektan respondon. Li prononcis kun digno:

— Mi laboras laŭmezure de la fortoj kaj kapabloj.

Sed Cvetkov lin ne aŭskultis. Li subite ekvidis Luba-n kaj miris:

— Vi kial, fiera Luba, tiom mornas? Ĉu la maljuna pekulo Koft ion al si permesis? Konsideru, Lubov Nikolajevna, la kolonelo estas terura homo. Lin oni amis, sed li — neniam. Koft, konfesu, ĉu vi havas feran koron de malvarma deloganto?

Cvetkov ŝovis la cigaredstumpon en glaciaĵon kaj diris al Luba, kliniĝinte super la tablo:

— Noblesse oblige. Se mi ne leviĝus en mian nunan staton — forkondukus mi vian fratinon de la sankta monaĥo Vladimiro ĉu vi scias kun kia bruo? Sed nun — «ne elŝoviĝu, la stato devigas».

— Por mi tio estas neinteresa, — kun malamo en la voĉo diris Luba. — Absolute neinteresa.

Cvetkov subite ekridegis.

— Aĥ, jen kio! — diris li. — Mi komprenis! Vi ne estas aliancano, vi estas malamiko! Sed mi estas grandanima. Mi estas malavara kaj bonkora!

Li ebriiĝadis ĉiam pli kaj pli forte. Koft rigardis al sia patrono kun maltrankvilo.

— Lubov Nikolajevna, — komencis li, — estas en embaraso. Ŝi rakontis al mi la tutan historion. Ŝin necesas liberigi de la antaŭa laboro, kaj ŝi devas ricevi nomumon al Unĉansko.

— Genosse Koft! — diris Cvetkov. — Ĉio, kion deziras Vera Nikolajevna, por mi estas leĝo. Mi estas profunde kulpa antaŭ ŝi...

— Sed Lubov Nikolajevna dezirus, ke ĉi tien estu transpostenigita iu kuracisto el la Armena SSR, iu Vagarŝako Sainjan, — ĉu tiel, Lubov Nikolajevna?

Luba silente kapjesis. Ŝiaj okuloj estis koleraj, kaj ŝi rigardis flanken — preter Eŭgeĉjo.

— Urbosanprotekto, enskribu, — ordonis Cvetkov. — Ĉu vin, Luba, al la riveristoj?

— Sed tio estas ne en mia potenco, — solide prononcis Eŭgeno. — Niaj kondiĉoj...

— Vi ricevos depeŝon, — altrinkante konjakon per ĉampano, promesis Cvetkov. — Plene laŭforman. Herr Professor Koft, ĉu al vi estas klare?

Koft klinis la brilantan kalvon tiel, ke ĝi ekbrilis per ĉiuj lumoj de la lustro.

— Li nenion forgesas, tiu tiel nomata doktoro de sciencoj, — diris Cvetkov, — pro tio ni lin tenas. Kamarado Hepatov, ĉu vi min komprenas?

— Mia familinomo estas Stepanov! — rememorigis Eŭgeno.

— Sed laŭ mi Hepatov!

Ĉio ĉi estis sufiĉe ofenda, sed Eŭgeno toleris. Li scipovis kompreni grandan estron, kiam tiu, tieldire, petolas kaj estas sub vaporoj. Li ĉagreniĝis nur tial, ke Vera Nikolajevna kaj Luba vidis, kiel traktas lin Cvetkov. Sed ili ja ne povas ne kompreni, ke li toleras por ili mem kaj ankoraŭ por tiu sia malnova amiko Ustimenko?

Ĝenerale, la hepato kaj la posta Hepatov — estis ne tiom ofenda. Pli malbone sentis sin Eŭgeno, kiam li estis sendita por taksio. «Kaptu aŭton!» Sed, aliflanke, ja generalo ĉi tie estas Konstanteno Georgijeviĉ, dum li estas nurnure majoro de rezervo. Kaj ne profesoro. Kaj ne estonta akademiano.

Sur la strato kirlis malbona vetero. La okulvitrojn de Eŭgeno tuj ŝtopis malseka neĝo, li preskaŭ falis kaj, por fino de ĉiuj malfeliĉoj, trafis al Barbara kaj la patro, kiuj, certe, divenis, ke oni lin sendis por kapti taksion. Li ne kontraŭis al ili, eĉ petis cedi la vicon.

— Spit! — diris Barbara.

— Sed tie ja estas damoj! — indignis Eŭgeno.

— Ankaŭ ĉi tie estas damoj kaj maljunuloj.

— Nu, nu! — minace diris Stepanov.

— Silentu, paĉjeto. Kaj ĉu vi scias kion? Ni persvadu Eŭgeĉjon, ke li almenaŭ penu pagi pro si. Ĉu, Eŭgeno? Faru geston, animan movon, mi petas! Nu, kial vi snufas?

Kaj kiam ili forveturis, li atendis ankoraŭ longe kaj finfine ektrenis sin hejmen perpiede; tra la urbo kuradis malgrandaj aŭtomobiletoj DKW — li kun sia korpulenteco kiel ankoraŭ kvina pasaĝero tien simple ne enŝoviĝis.

Kaj lin oni eĉ ne adiaŭis.

«Ha, kial do! — grumbleme pensis Eŭgeno. — Ne por mi mem ja mi penis. Ne, ne eblas esti bonkora!»



1. K. M. Stanjukoviĉ (1843–1903) — rusa verkisto, fama per siaj verkoj pri vivo de militmara floto.
2. Flugilhavaj vortoj el novelo de N. Gogol «Taras Bulba» (1842), signifantaj, ke iu havas sufiĉe da fortoj kaj energio por daŭrigi la aferon.
3. Frazeologiaĵo el versromano de A. Puŝkin «Eŭgeno Onegin», signifanta abruptan ŝanĝon de cirkonstancoj.
4. Proverbiĝinta citaĵo el «Malfeliĉo esti tro sprita» de A. S. Gribojedov: «— Per voĉo kaj vizaĝ' — hero'... — Sed el roman' ne mia!» (metafore: ne laŭ mia gusto).