Ĉapitro deka

Kvar tagojn antaŭ sia vizito al la Waffenschule doktoro Gräfe eksciis, ke li, kvankam ne estos vere eksigita, tamen nepre estos ien alipostenigita. La forpasinta estro de la ĉefa imperia departemento de sekureco Reinhard Heidrich ne havis kutimon eksigi — li neniigadis, kaj lia posteulo, Kaltenbrunner, agis same. Sed li ofte alipostenigadis, «por ke la ulo ne varmigu neston kaj ne kovu kokidojn», kiel ŝatis diri proksimuloj de la ĉefo de la SS kaj SD. Sed alipostenigoj, kiam ili estis plenumataj ofte kaj haste, tamen ĝenerale estis antaŭdifinantaj proksiman kaj definitivan falon, kaj la Obersturmbannführer, nature, dum tiuj ĉi kvar tagoj estis en maltrankvila stato.

Kiun Berlino intencis postenigi sur lian lokon, doktoro Gräfe, certe, ne sciis, sed kiu ajn estu nomumita, la spion-sabotistaj lernejoj el la kaptemaj manoj de la Obersturmbannführer estis sendube forglitantaj, dum ĝuste en ili konsistis kaj la ofica, kaj la materia estonteco de doktoro Gräfe, posedanta kapablon rigardi antaŭen ne nur en senco de provizado de sia ekzistado per rabitaj valoraĵoj, sed ankaŭ en senco de sia neceso al tiuj fortoj, kiuj post frakaso de la germana imperia maŝino sendube akre bezonos homojn, similajn al Gräfe.

Kaj la Obersturmbannführer deziris, ke oni lin bezonu, kaj nun entreprenis inspektan vojaĝon al lernejoj nur por sur la loko konatiĝi kun la dosieroj de la agentoj, senditaj en la Sovetunion por longa rezido. Tiuj agentoj devis iĝi en la estonteco lia ĉefa kapitalo, lia valoraĵo, multe pli nevelkema, ol ajnaj trezoroj de la mondo. Ĝuste per ili li intencis atuti en tiu decida momento, kiun li vidis post iaj du-tri jaroj, en la horo de kapitulaco kaj fino de la imperio.

La listo de senditoj el la Waffenschule estis negranda, nur dek naŭ homoj. Tiuj homoj, kun siaj veraj nomoj, kaŝnomoj kaj rendevuejoj, estis menciitaj en speciala folio; kaj nun Gräfe deziris nur pli profunde esplori la biografiojn, por en la decidaj por lia dua kariero horoj, kaj tiuj horoj jam venis, proponi sian «varon» al la svisa civitano, atendanta doktoron Gräfe-n en Rigo. Melvin G. Stein deziris havi ĝis la novjaro plenajn listojn de la agenta reto en la Sovetunio, kaj tiam li garantius, laŭ liaj propraj vortoj, la estontecon de la nuna Obersturmbannführer Gräfe. Aliokaze Melvin G. Stein demetas de si ajnan responson.

Ĉio ĉi ne tro ĝenis Gräfe-n. Malagrabla estis nur unu cirkonstanco: la svisa civitano, sendube, ne kontentiĝos per ĝentlemana interkonsento. Li bezonos oficialan dokumenton kun stampo, sed tiajn oficialajn dokumentojn en la kancelario de «Zepelino» estis aranĝanta homo, enpostenigita de ankoraŭ Heidrich — «gestapo en la gestapo», kiel lin nomadis la ceteraj, kun kiu doktoro Gräfe deziris havi tute neniajn aferojn, speciale por adiaŭo.

Kaj la Obersturmbannführer, inspektante ĉi-foje siajn lernejojn, stampadis la listojn per lernejaj sigeliloj. Certe, tio estis danĝera ludo, «la gestapo en la gestapo» povis ekscii tion, sed Gräfe havis simplan eliron: sciante anticipe, ke Kaltenbrunner lin en proksima tempo ne akceptos, kiel li neniam akceptadis iun el eksigatoj aŭ alipostenigatoj, Gräfe ĉiam povus klarigi, ke li preparis tiujn legitimitajn listojn por transdoni ilin persone al la estro de la ĉefa imperia departemento de sekureco, estante certa, ke ili prezentas intereson. Kaj en la estonta epoko de «Sturm und Drang» — «ŝtormo kaj impeto» tiaj listoj ne povos ne interesi eĉ Himmler-on mem.

Kun tiaj pensoj doktoro Gräfe venis al Peĉki.

Dum ŝoforo Sonnenberg, scianta la ceremoniojn de neatenditaj venoj de la ĉefo en ties subalternajn instituciojn, estis malrapide turnanta la aŭton, la lerneja deĵoranto jam elkuris kun klariono sur la esplanadon, kaj la kursanoj en sia franca uniformo kaj ĉeĥaj kepoj viciĝis por solena renkonto. Horvath kaj Gurjanov kun maljuna princo Golicin kaj aliaj etaj agantoj renkontis doktoron Gräfe ĉe la dekstra flanko, instruisto pri marŝado Mithoff raportis pri tio, kio necesis, la ĉefo silente elaŭskultis lin kaj, akompanata de la lernejestro kaj ties viculo, ekiris al la domo de Horvath.

La tago estis frosta, serena, kun solece falantaj, malrapidaj neĝeroj. La blu-griza muro de la kursanoj ne moviĝis de la loko, la Obersturmbannführer forgesis permesi al ili daŭrigi lernadon. Tamen, kaj por ili, kaj por li tio ne havis eĉ etan signifon. «Siatempe aŭ iom poste ili disiros», — decidis li.

— Ĉu sinjoro doktoro tagmanĝos? — devancante la maldekstran ŝultron de Gräfe kaj profundiĝante en neĝon per siaj brilantaj botoj, demandis Horvath. — Aŭ nur tute malpezajn almanĝojn kaj plumĉasaĵon? Estas bonega tetro.

Gräfe pensis. Al li estis agrabla tiu moviĝo apud la ŝultro, tiu preskaŭ flirtado kaj ravita balbutado de kultura Horvath. Kaj malantaŭ lia dorso estis spiranta Gurjanov, mispaŝante pro tima konsterno. Ili ambaŭ ne sciis, por kio venis la ĉefo — ĉu por puni aŭ por indulgi, ĉu por dekoracii aŭ por mallaŭdi.

— Donu nur la birdon, — diris doktoro Gräfe. — Kaj mia ŝoforo alportu la valizon el la aŭto, mi bezonas alivestiĝi, miaj piedoj frostiĝis.

Laŝkov-Gurjanov ĉesis spiri malantaŭ la dorso de la ĉefo: li revenis por plenumi la ordonon. Kaj SS-Obersturmbannführer Gräfe, ne retrorigardante, demandis al vakuo — Horvath-on.

— Kiel li?

Horvath aŭdis kaj komprenis:

— Li estas ĝislime penema. Tre esperas pri oficira rango. Tuta lia estonteco estas ligita kun grandeco de Germanio...

— Ĉu nur lia estonteco? — seke interesiĝis doktoro Gräfe.

Dum Horvath estis kirlanta por la ĉefo koktelon (Gräfe longe vivis en Usono kaj adoptis iujn tieajn ĉiutagajn morojn), la diligenta ŝoforo Max varmigis por la Obersturmbannführer hejmajn peltajn pantoflojn, kaj soldato-hejtisto plenigis kamenon per sekaj, rezinaj brulŝtipoj. Gräfe eksidis en fotelon, alveturigitan el Pskovo kaj tegitan per germana kretono — flavo kun bluo, etendis la krurojn al la fajro, akceptis el la maldikaj fingroj de Horvath martinion, lipis kaj diris:

— Nemalbone.

Poste li interesiĝis:

— Ĉu vi iam estis bufedisto?

— Ĝuste, — iomete konfuziĝinte, respondis Horvath. — En la tagoj, malfacilaj por Germanio, mi devis fari multon...

— Samkiel ĉiuj! — respondis la ĉefo. — Samkiel ĉiuj aŭ, almenaŭ, tre multaj. Sed tio ne ripetiĝos. La imperio neniam forgesos siajn filojn, militintajn en la Oriento, en tiuj malbenitaj lokoj...

Li faris ankoraŭ unu gluton kaj fiksaŭskultis.

— Ĉu ĉe vi ĉiam tiel fajfas vento?

— Tio estas de la Pskova lago, — klarigis Horvath. — Ne ĉiam, sed ofte.

— Ĉu vi estas berlinano?

— Ĝuste tiel.

— Prepariĝu, la Novjaron vi festos hejme.

Horvath rigidiĝis kun fermita buŝo. Gräfe, evidente, venis por indulgi kaj dekoracii. Tio estas la unua forpermeso dum la tuta milito.

— Vi meritas ripozon, — kun suspiro prononcis la ĉefo. — Ni ĉiuj multon meritas, ĉu ne? Kaj niaj meritoj ne estos forgesitaj, sinjoro Horvath, ne, ili estos taksitaj laŭmerite jam dum nia vivo...

«Kio al li okazis?» — pensis Horvath. Ĉu li povus iam supozi, ke la Obersturmbannführer mem parolos kun li intime? Kaj tiel simple, tiel afable, tiel amike! «Tamen, li estas mia gasto!» — decidis la estro de la Waffenschule.

Ĉu povis veni en la kapon de Horvath ideo, ke li hodiaŭ necesas al la ĉefo? Ĉu li povis imagi, por kio la ĉefo venis al lia forgesita de Dio Peĉki? Ĉu li povis pensi, kian ludon preparas sinjoro doktoro Gräfe?

Poste, kiam venis Laŝkov-Gurjanov, la ĉefo komencis drinkigi ilin kun tuta karaktera por li en tiu afero arto kaj sperto. Li havis grandegan sperton de drinkigado. Li scipovis ŝajnigi, ke li ebriiĝas mem, kaj drinkigi aliulojn ĝis morta ebrio. Li scipovis eĉ ebriiĝi sed tamen konservi en la kapo ĉion, kio necesis. Li drinkigadis babilemulojn en Bostono kaj Filadelfio, en Toronto kaj Marsejlo, li drinkigadis per siaj kokteloj du necesajn al li stultulojn en Vieno ĝis halucinoj, li drinkis kun hispanoj kaj portugaloj, kun poloj kaj finnoj jam en la komenco mem de sia speciala agado, kaj neniu en li suspektis tion, kiu li estis, ĉiuj opiniis la estontan ĉefon de «Zepelino» gajulo, «tute, sendube, absolute ne simila al germano».

Li scipovis simili kaj ne simili.

Li estadis facila kaj rektanima, bonkora kaj malavara, seka kaj pedanta, li estadis tia, kia li bezonis esti en jena tempo, en jenaj cirkonstancoj, inter jenaj homoj.

Nun li estis simpla. Li estis atingebla kaj amike rilatanta al tiuj simplaj knaboj, plenumantoj, laborantoj, preskaŭ malsuperaj ranguloj. Li ja ne estas en sia kabineto. Li estas ĉe laboramikoj, tiel esprimiĝis Gräfe. Kaj la tunikon li demetis intence, ili pardonu lin, li faris tion, por ke la epoletoj ne malhelpu al amika konversacio. Kaj sinjoroj Horvath kaj Gurinov... pardonu, Gurjanov... ili ĉesu salte ekstari kaj etendiĝi. Kaj ili drinku. Ni ja ĉi tie estas malfremdaj, ni estas en nia hejmo, ni povas finfine ripozi!

La kuiristo en parada blanka ĉapo kaj kitelo, prenita de la helpkuracisto, alportis urogalon kaj ankoraŭ iujn rimarkeble trofrititajn birdojn. Poste aperis acida brasiko kun oksikoko, peklitaj kukumoj, salato el ia aĉaĵo. Sed doktoro Gräfe manĝis ĉion kaj laŭdadis. Kaj pri militistaj rangoj li ekparolis, pri la rangoj, kiujn ili ricevos en la komenco mem de la nova jaro. Li havis nenion por perdi, kaj, kliniĝinte al Gurjanov, li diris konfide:

— Ĉiuj dokumentoj estas subskribitaj, pri tio mi estas same certa, kiel pri tio, ke doktoro Gräfe estas la ĉefo de «Zepelino»... (La ĉefo ne malhavis humursenton.) En la nova jaro vi, sinjoroj, sendube komencos novan vivon.

Li transiris al hispana konjako kaj abunde verŝadis ĝin al Gurjanov kaj Horvath. La okuloj de doktoro Gräfe estis eligantaj flamon. Sed eble, tio estis reflekto de hela fajro de la kameno en liaj pupiloj?

La kameno flamis, la vento de la Pskova lago per fortaj batoj vipadis la domon, ĉi tie estis varmege, preskaŭ sufoke. La urogalon, por miro de Horvath kaj Laŝkov, la ĉefo subite komencis disŝiri per la manoj; tio estis tre stranga ĉe rafiniteco de manieroj de la Obersturmbannführer — la manoj, derompantaj la flugilojn, elturnantaj la piedojn, la kolon, la manoj, per kiuj li disdonadis pecojn de la urogalo, kaj lia mallonga rido ĉe tio, kaj iuj citaĵoj pri antikvaj germanoj kaj pri tio, kiel ili manĝis. Kaj la griza pulvoro, per kiu finiĝis la manĝado.

— Ulcero, — diris la ĉefo, — stomak-ulcero!

Sonnenberg estis ree vokita por kuiri kafon.

— Kaj alportu fromaĝojn, — ordonis Gräfe per tute ebria voĉo, — ĉu vi aŭdas, olda fripono!

Li estis kun ili ekstreme sincera, Gräfe. Li eĉ diris al ili, ke lia ŝoforo skribas pri li raportojn. La ŝoforo ricevas specialajn formularojn.

— Tiu stultulo nur ne scias, ke ankaŭ mi iam estis ŝoforo, — ridegante, informis Gräfe. — Kaj la formularoj post tiam ŝanĝiĝis nur iomete. Oni preskaŭ nomumis min veturigi la oldan Hindenburgon mem, sed tiu kadavriĝis...

Ĉe Laŝkov-Gurjanov ĉio estis fluanta antaŭ la okuloj. Horvath same ege ebriiĝis pro histeria respekto al la estro. Gräfe ĵetadis urogalajn ostojn en ardan braĝon de la kameno kaj rigardis, kiel ili tie bakiĝas kaj nigriĝas.

— Nun la dosierojn, — diris li, — la personajn dosierojn de ĉiuj viaj kursanoj. Mi ja, diablo prenu, alveturis por afero. Ĉu vi komprenas, sinjoroj? Vi estas bonegaj knaboj, kaj ĉio cetera, kaj ni ĉiuj ripozis, sed afero estas afero, kiel diras la damnitaj jankioj. Kial vi min okulumas, Gurjaŝkin, ĉu mi estas tiom ebria?

Sonnenberg purigis la tablon.

— Drinku, Max, — ordonis al li la ĉefo. — Vi ja estas dolĉa drinkemulo, mi scias. Tie estas likvoro. Sed konsideru, ke ĝuste dolĉaj drinkemuloj estas finitaj homoj. Ilia loko estas en gasumejoj, tiel ni agos kun ili post la lasta akto, en la epilogo. Drinku kaj iru! Kaj ne ŝoviĝu ĉi tien, ĝis oni vin vokos!

Max foriris. Horvath ankoraŭ aldonis brulŝtipojn al la kameno. Laŝkov-Gurjanov estis portanta dosierujojn el la najbara ĉambro — dosierujojn kun personaj kartoj, kun fotoj, da dosierujoj estis giganta amaso.

— Aŭskultu, vi ŝanceliĝas, — diris al li doktoro Gräfe, — vi ebriiĝis, kiel porko. Ĉu vi estas tre ebria, Gurjaŝko?

— Tute ne, — ekstarante antaŭ la ĉefo, kriis Laŝkov-Gurjanov.

Li havis du tablojdojn de fenamino1, kaj li sukcesis gluti ilin. Kaj li ankaŭ flaris amoniakon en la antaŭĉambro. Forte flaris.

— Ne, vi estas ebria! — ekridis la ĉefo. — Sed mi vin ne juĝas.

— Dosierujoj estas ankoraŭ tre multaj, — el la najbara ĉambro prononcis Horvath. — Kaj ili dis... dis... falas...

Tie vere io estis falanta.

Gräfe ĵetis rigardon al la horloĝo. Estis ĉirkaŭ la oka. Tiam li decidis, ke tiuj ebriaj idiotoj nenion komprenos, elprenis el la monpaperujo sian liston kaj voĉlegis, kiajn familinomojn li bezonas. Laŝkov enskribis per krajono. La krajono estis malmola, sed Gurjanov skribis per malmola krajono intence: sur la dua paperfolio por li restos kopio. Li ankoraŭ ne sciis, por kio li bezonas tiun kopion, sed ne povis rifuzi al si plezuron havi kopion de tio, kion bezonas tia alta estro, kiel Gräfe.

Duope kun Horvath ili elektis la necesajn dosierojn. Entute dek naŭ. La elpremitan per la krajono kopion Laŝkov sukcesis elporti en la najbaran ĉambron, kaj tie kaŝi en la poŝon de la tuniko. Doktoro Gräfe eksidis al la tablo, Horvath serveme turnis la lampŝirmilon tiel, ke la lumo ne tranĉu liajn okulojn.

— Donu krajonon, — diris Gräfe, — ĉu vi aŭdas?

Timidiĝante pro propra kuraĝo, Gurjanov etendis la sian — la malmolan.

— En mia fontoplumo finiĝis inko, — grumble plendis la ĉefo. — Ĉio finiĝas kun tempo.

Kaj li malfermis la unuan dosieron. La dosieron de Verŝinin — motoristo de gasaŭto. Al li estis farita malgranda plastio — al la sola el la kursfinintoj. Tio estis la plej fidinda el ĉiuj, kiujn konis Gurjanov. Kaj ĉiuj ceteraj estis fidindaj por faŝistoj homoj. Ili estis tre makulitaj, tiuj perfiduloj, iliaj manoj estis en sango ĝis la kubutoj. Tio estis ili, kiuj bruligadis getojn, ili enpeladis homojn en gasumejojn, ili elrompadis de kadavroj orajn dentoj, ili ŝajnigadis sin partizanoj kaj punadis ĉiujn, kiuj estis ligitaj kun la arbaranoj. Eĉ Gurjanov timetis tiujn kursanojn, kiam ili lernis.

— Vi povas spiri aeron, dum mi laboras, — diris Gräfe. — Ĝenerale, iru al diablo, vi al mi ne necesas.

Li skribis per la malmola krajono. Per malmola krajono sur paperfolio, kiu kuŝis sur stako de samaj folioj. Kion li skribis?

Gurjanov-Laŝkov jam tute sobriĝis. Aŭ preskaŭ tute. Kaj Horvath ankoraŭ plu estis ebria, li sukcesis elporti en la kuirejon duone malplenan botelon da konjako kaj faris grandan gluton el ties kolo.

Gräfe estis skribanta rapide, kontrolante laŭ sia mallarĝa kaj longa noto. Kaj Gurjanov komprenis: ĉe ili, en «Zepelino», mankas tia sliparo. Ĉe ili ĉiuj donitaĵoj estas mallongigitaj. Ili eĉ ne havas identigajn trajtojn.

En la najbara ĉambro li ŝaltis radion kaj tuj trafis al parolo de Goebbels kaj admiraj elkrioj de liaj aŭskultantoj.

— Sinjoro Obersturmbannführer! — ekkriegis li. — Urĝe, sinjoro doktoro, parolas Goebbels..

Plej multe doktoro Gräfe ekdeziris sendi Gurjanov-on al diablo, sed fari tion en tiu ĉi okazo neniel konvenis. Ekzistas aferoj, kiujn ne neglektas eĉ la superaj personoj en la hierarkio de la naci-socialista partio. Kaj, farinte konvenan al la okazo esprimon de la fizionomio, Gräfe aliris al la radiricevilo, trenante siajn peltajn pantoflojn. En la sama momento sur la skribotablo eksonoris la telefono: tio estis nova komandanto de la garda plotono Lizarev, respekte petanta ŝalti radiricevilon, ĉar raportas sinjoro Goebbels...

— Kiu, kiu? — kvankam li aŭdis, kiu raportas, demandis Gurjanov.

Li fiksrigardis al la klara skribo de doktoro Gräfe. Kontraŭ familinomo Verŝinin staris nomo de urbo — Novosibirsko. Kontraŭ familinomo Gogello — Sverdlovsko. Kontraŭ familinomo Sajenko — Taŝkento. Kontraŭ familinomo Ozerov — Arĥangelsko...

— Kio, kio? — kriis Gurjanov. — Parolu klare, vi balbutas kvazaŭ kun plenŝtopita buŝo...

Nun li estis ĉion komprenanta — Gurjanov-Laŝkov. Kaj la pasintan konversacion en la kapelo, tiam, aŭtune, li rememoris. Por longa rezido, jen en kio estas la afero. Ili estas senditaj por multaj jaroj, ĝis oni ilin vokos. Ne gravas, kiu, kiaj mastroj, novaj aŭ malnovaj. Ili servos al ajnaj...

Ĵetinte la aŭdparolilon, li revenis al la radiricevilo. Gräfe estis aŭskultanta kun signifa vizaĝesprimo, li aŭskultis, sed, verŝajne, nenion aŭdis, duonkuŝante sur divano. Horvath estis staranta. En lia rango konvenis stari en tiaj okazoj. Kaj ankaŭ Gurjanov staris. «Por longa rezido, — pensis li, — por longa. La ĉefo prenis ilin en sian „kofron“. Ĝuste tial li venis ĉi tien sola. Ne, ĉefo, ankaŭ al mi ili utilos. Mi komprenas nun, al kiu vi intencas vendi vian „varon“. Sed vi atendos! Vi ankoraŭ atendos! Kaj mi faros tion pli frue, ol vi. Jes, jes, pli frue. Mi vendos ilin al la aliancanoj jam tiam, kiam vi ankoraŭ pensos pri kapitulaco. Mi vendos kaj ricevos civitanecon. Mi ĝin bezonas, mi estas malgranda homo, mi vendos ion por rajto vivi. Kaj vin oni tutegale pendumos!»

— Heil Hitler! — ŝrikis el la radiricevilo Goebbels.

— Heil! — diris Gräfe. — Kiel ĉiam, brile!

— Mankas vortoj, — globigis la okulojn Horvath. — Grandioza oratoro...

— Sieg heil, heil, heil! — tondris la fora halo, la fora Munkeno.

«Ne, ili ankoraŭ estas fortaj, — pensis Gurjanov. — Ili estas terure fortaj. Ili estas en plena ordo!»

Lia lakea koro ĉiam dolĉe premiĝadis, kiam li vidis potencon. Li pretis preĝi al tanka kolono. Amaso da «Junkers»-oj, fluganta orienten, por bombi Rusion, kiu lin kovis kaj nutris, kaŭzadis en li akran senton de admiro. Pro anserpaŝado de trupoj de la SS kaj SD li tremadis.

Doktoro Gräfe kun esprimo de bedaŭro, ke li devas okupiĝi pri la afero, anstataŭ aŭskulti Munkenon, direktis sin al la skribtablo. Pro la drinkita alkoholo li tre paliĝis. Aŭ pro la pulvoro?

— Feliĉulo, — diris al Horvath Gurjanov, — mi vin senfine envias. La Novjaron vi festos en Berlino. Cetere, vi devos senprokraste komenci preparojn. Frostigita birdo, pli da ĉasaĵo, butero, kial ne dorloti la familion. Mi tuj vokos Lizarev-on, li por vi ĉion organizos...

Por ne ĝeni la ĉefon kaj ne malhelpi lin per telefona interparolo, al la nova plotonestro estis sendita la soldato-hejtisto. Sur la vizaĝo de la ulo, alkurinta post kelkaj minutoj, esprimiĝis gaja preteco al ĉio, kion deziras la estroj. Pro rapida kuro li ruĝiĝis, liaj okuloj brilis.

— Vi devus forrazi tiujn stultajn vangoharojn, — diris al li Gurjanov. — Kaj la lipharojn! Por kia diablo tiaj ornamaĵoj?

— Al iuj plaĉas, — starante en atentopozo, prononcis Lizarev. — Mi diras pri knabinoj.

Li ĵetadis rigardojn jen al Horvath, jen al Gurjanov kun stranga esprimo de aroganta modesteco.

— Sinjoro Horvath festos la Novjaron en Berlino, — diris Gurjanov-Laŝkov. — Li devas kunhavi bonan ĉasaĵon por novjarfesta tablo, birdojn — kokojn, anasojn, anseron, li bezonos buteron, lardon. Necesas organizi...

Lizarev facile retiriĝis.

— En Berlino?! — laŭte miris li.

— Kaj kio? — demandis Gurjanov.

La komandanto de la garda plotono skuis la kapon kaj sufiĉe stulte ekridis:

— Nenio speciala, mi simple enviis. En Berlino! Tia urbo. Mi eĉ ne sonĝas vidi ĝin!

— Vi vidos! — konsolis Saĉjon Gurjanov. — Mi en pasinta septembro estis tie. Estas vidindaĵoj. Ankaŭ vi ĝisvivos, Lizarev...

— Mi dezirus, — kun subrido prononcis Lizarev. — Mi tie montrus min!

Li rigardis al sia estro kun aroganta esprimo. Aroganta kaj enigma. Nur multe pli poste, kiam al li okazis longa libera tempo, rememoris Laŝkov-Gurjanov tiun esprimon de la lizarevaj okuloj kaj lian tonon, kiun li tiam tute ne atentis.

Aĥ, se li atentus!

— Estos plenumite, — vigle prononcis Lizarev. — Nur permesu tuj foriri al bienetoj. Mi kun ĉasistoj parolos pri ĉasaĵo kaj la ceteron organizos...

— Vi povas, — forturniĝante de Lizarev, respondis Gurjanov. — Morgaŭ ĉio estu, ĝis la dekdua horo.

Saĉjo mansalutis, kunfrapis la kalkanumojn kaj eliris. Zumanta vento de la Pskova lago puŝis lian bruston, li turniĝis, ekkuris tra hele prilumita per fortaj lampoj esplanado. Necesis tuj skribi, ĉi-minute, ĉi-sekunde. Sed kiam venos la kurierino? Kaj ĉu venos? Kaj ĉu ne eksuspektos Lokotkov, kvazaŭ li ruzas?

Vento plu fajfis en liaj oreloj, kiam li frapfermis post si la pordon en la varmege hejtita gardistejo. Germana soldato estis dormanta sur la lignolito, el la mallaŭtigita laŭtparolilo aŭdiĝis kvakado: la kunsido en Munkeno ankoraŭ ne finiĝis. Skribinte ĉion, kio necesis, pri la forveturo de Horvath, Lazarev-Lizarev vekis la soldaton kaj, dirinte al tiu, ke li iras al bienetoj laŭ ordono de Horvath kaj Gurjanov, plonĝis en la arbaron trans la vojo al Nov-Izborsko. En mallumo li ne sen peno trovis «sian» arbon. Spuroj al ĝi ne estis: la kurierino ne estis veninta. Kaj la letereto, preparita ĉe la mateniĝo, kuŝis en la arbotrunka kavo frostiĝinta. «Por plenumo de la tasko mi prepariĝis. En la horaro de deĵoroj mi estas registrita por la 1-a de januaro 1944 kiel responsa deĵoranto. Mia viculo estos bona knabo. Pasvorto por la 1-a de januaro estas aldonita. Mi atendas en la interkonsentita loko. En vilaĝo Jerusalimovka lokiĝis lumĵetila trupo, en vilaĝo Zaputje — punistoj, en vilaĝon Angovo eblas alveturo de la feldmarŝalo, komandanto de Ilmen-Pskova fronto por ripozo kaj ĉasado». Li memoris sian letereton parkere. Nun ĉi tien necesis meti ankoraŭ unu letereton — pri la forveturo de Horvath.

La vento de la lago batis kun nova forto, pinoj kaj piceoj ekknaris kaj ekĝemis. Kion fari? Ĉu aboli la operacon? Sed ĉu Gurjanov scias malpli, ol Horvath? Des pli ke jam hieraŭ, ebriiĝinte, li babilis ion pri tio, ke li nepre okupos la lokon de Horvath, kiu ricevas promocion. Ili havas du ŝlosilojn de la gardoŝranko, kiu staras, interalie, en la domo de Gurjanov, sed ne de Horvath. Se skribi letereton pri la forveturo de Horvath, tiam Lokotkov, ne sciante, kiu estas Gurjanov kaj ĉu havas sencon peni pro li, povas ŝanĝi la tutan ludon. Kaj se Horvath entute ne revenos? Trovos por si lokon en Berlino, kiu scias, kiajn li tie havas rilatojn?

Kion fari, kun kiu konsiliĝi?

Ĉu atendi ĉi tie la kurierinon?

Sed ŝi neniuokaze alvenos, des pli rimarkinte homon apud la kaŝejo.

Estis jam post la deka horo de nokto, kiam Lazarev-Lizarev revenis en la domon de Horvath. La ĉefo, Obersturmbannführer, estis vestanta sin en la antaŭĉambro, fumante cigaron. Ili ĉiuj ankoraŭfoje drinkis, tio videblis laŭ iliaj vizaĝaĉoj. Korbon kun birdoj kaj sakon kun ĉasaĵo Saĉjo ĵetis ĉe la sojlo. Butero estis aparte, en blanka basta skatolo.

— Ho, vi estas bravulo! — diris la ĉefo, lumante al Lazarev-Lizarev per satana brilo de la okuloj. — Portu tion en mian aŭton. La kokoj, mi esperas, estas ne frostigitaj?

Kaj, frapinte Laŝkov-on al la ŝultro, li aldonis:

— En Rigo tio ne troveblas, ne! Nur en tiaj ursaj sovaĝejoj, kiel ĉi tie. Interalie, ĉu ursaĵon vi povas organizi?

Kiam la «Opel-Admiralo», solide balanciĝante, elveturis ekster la pordegon kaj sur la tablo de Horvath ekbrilis blua lampeto, signifanta, ke la signala sistemo de la lernejo estas ŝaltita kaj la pikdrato sur la bariloj estas sub tensio, Gurjanov demetis la supran folion de la papera stako. Sed Gräfe estis pli ruza, ol pri li pensis Laŝkov. Preskaŭ tutan stakon li ĵetis en la kamenon, griza papera cindro ankoraŭ estis videbla sur finbrulantaj karbetoj. Nur la solan aferon ne antaŭvidis la Obersturmbannführer: dek naŭ dosierujoj kuŝis maldekstre, la ceteraj dekstre. Do, ankaŭ tio estas sukceso. Kvar nomoj kun adresoj jam estis en la poŝo de la tuniko de Laŝkov. La ceterajn dek kvin li transskribos dume sen adresoj. Poste li vidos...

— Ĉu ankoraŭ iomete da konjako? — kun implikiĝanta lango demandis Horvath.

— Kaj ĉu estas?

Laŝkov estis remetanta la dosierojn, memorfiksante la familinomojn.

— Li forprenis miajn nutraĵojn, — per knaranta tenoro prononcis Horvath. — Lizarev ree iru. Mi ne povas ne havi nutraĵojn.

— Li iros, iros, — penante memorfiksi la familinomojn, rapide respondis Gurjanov, — ĉion vi havos, sinjoro estro, ĉion...

La murhorloĝo, demetita el la akceptejo de prezidanto de la Pskova plenumkomitato, sonoris la dek duan horon.


En la sama tempo Lokotkov diris:

— Nu, kio, ĉu ni prepariĝu al ekveturo? Estas la ĝusta tempo, dum ni ĝisveturos la lokon, dum io alia. Ek, komencu sen hasto.

La estonoj kaj latvo, manĝinte vespere maljunan, ostan virkokon, estis dormantaj side. Al gestapanoj ili tutegale ne similis. Tamen, pri gestapaj oficiroj Lokotkov havis sufiĉe nebulajn imagojn. Li vidis ilin plej ofte malvivaj, en la plej bona okazo mortantaj, kaj tielaj libere babilantaj, kun cigaro en la dentoj li vidis ilin nur en filmoj sur ekrano, sed en filmoj ilin ludis rusaj aktoroj, havantaj pri ili eĉ pli malproksiman imagon, ol Ivano Jegoroviĉ. Tial diablo scias! Eble, ekzistas ankaŭ gestapanoj kun tiaj vizaĝoj de laboristoj? Aŭ helpos la uniformo?

Ili tamen elveturis ne baldaŭ. La ekveturon prokrastis Inga. Nelaŭte, sed tre insiste ŝi diris:

— Ĉio estas galimatio, kion vi ĉi tie diskutas. Bagateloj. Mi antaŭe multe legadis, tre multe, kaj al mi ĉiam ŝajnis stranga tio, ke diversaj estroj tiel malmulte kredas al veraj verkistoj...

Lokotkov kuntiris la brovojn.

— Sed kiuj estas la veraj? — demandis li. — Laŭ kio tio videblas?

— Se vi deziros vidi, vi vidos, — severe respondis Inga. — Kaj se nur «lerni» literaturon, tiam nenio fareblas...

Kaj, ekfuminte memfaritan cigaredon, eligante fumajn egretojn el la malgrandaj naztruoj, ŝi subite komencis rakonti pri faŝismo tion, kion ŝi sciis el libroj. Ŝiaj pupiloj ekbrilis, la palaj vangoj iĝis rozkoloraj. La latvo kaj estonoj aŭskultis streĉite, eĉ Ivano Jegoroviĉ ĉesis urĝi pri ekveturo.

— En tio la ĉefa afero estas anima impertinenteco, — estis diranta Inga, — ĉu vi komprenas? Tion priskribas ĉiuj veraj verkistoj. Malpleneco de la animo. Por ili estas tutegale, kiun murdi, kiun aresti, kiun neniigi. Ili ne pensas, ne rezonas, ili nur plenumas ordonojn. Ili estas malplenaj. Nu, kiel tion klarigi?

Por momento ŝia vizaĝo iĝis senhelpa, malfeliĉa.

— Ĉu vi ne komprenas?

— Mi tre komprenas, — diris kamarado Vicbul, — la afero estas ne en uniformo kaj ne en hararanĝo. La afero estas en tio...

Li volis diri «en la animo», sed ĝeniĝis kaj nur frapis per la montrofingro tiun lokon, kie li supozis ĉe si la koron.

— Tion necesas kompreni, kaj tiam ĉio estos en ordo, — kun faciliĝo ree ekparolis Inga. — Ĝuste kontraŭ tio ni nun militas. Unu elstara verkisto priskribis tiajn duonanimalojn — tretulojn, ĝuste tio estas faŝismo. Ili jam delonge ne estas homoj, tre delonge. Kaj ne nur verkistoj, sed ankaŭ tiuj, kiuj estis en iliaj manegoj, rakontas, kiel, ekzemple...

Sed ŝi ne diris, kiu «ekzemple», ŝi nomis Lazarev-on «unu homo». Kaj ĉesinte fumi, konfuze, tre emocie, ŝi komencis rakonti tion, kion ŝi aŭdis de Lazarev pri la koncentrejoj, en kiuj li estis. Lokotkov vidis, ke Inga tremas, ke ŝin turmentas tio, kion ŝi rakontas, sed li konsciis, ke la «gestapanoj» bezonas ŝian rakonton, kaj ne interrompis, kvankam jam estis malfrue. Kaj kiam ili finfine estis elirantaj, en la malhela vestiblo Inga subite flustre demandis:

— Ĉu ni veturas por Lazarev?

— Ho, knabino, kia vi estas persista, por mia malfeliĉo, — diris Ivano Jegoroviĉ. — Ni veturas por bono, sed kio okazos, mi ankoraŭ mem ne scias...

Nur matene la taĉmento venis al bieneto Sennoma, al fidinda homo, kiu ĉi tie sub la germanoj ŝajnigis sin kulako. Por ŝajnigo li posedis germanan senkremigilon, sed en la kelo, trans bareloj kun brasiko, en truo la avo tenis novegajn, lerte purigitajn kaj lubrikitajn mitraletojn PPŜ. «Ĝis la bona horo, kiam venos signalo!» — ŝatis li diradi.

Ĉi tie atendis Lokotkov-on la maljuna Nedojedov — kolera, kiel diablo, maldikiĝinta ĝis ostoj, trafumiĝinta ĝis flavo.

— Aŭsvajsojn mi al vi alportis, jen! — diris la maljunulo, kiam ili enŝlosiĝis duope. — Formularojn mi ŝtelis, kiom povis...

Kaj li komencis insultadi pri «malhonorado de historiaj sanktaĵoj kaj de antikva arkitekturo» en Pskovo. Ivano Jegoroviĉ estis avide kalkulanta la formularojn kun svastikoj, kaj Nedojedov plu tondradis kontraŭ fricoj kaj hansoj. Lastatempe liaj manoj komencis forte tremi, lia sano evidente malboniĝis. Kaj al demando pri la sano li konfesis:

— Vivi estas abomene, Ivano Jegoroviĉ.

— Kiel fartas Nina?

— Sur la posteno, — kun subrido respondis Nedojedov. — En Halahanja enradikiĝis. Ne pro sia deziro, pro ezoka ordono2.

— Kaj la ezoko estas mi?

Nedojedov malgaje subridis.

— Kio pri Nikolao Nikolajeviĉ?

— Kiu scias. Oni prenis lin jam antaŭ la sepa de novembro. Eble, li estas viva, sed eble, murdita. Bone, mi laciĝis, mi iomete dormos.

— Ĉu la matroson vi vidis?

— Hodiaŭ vidis. Dume vivas.

— Kion li diris?

— Diris nemulte. Iradas en sia mastrumejo, frapadas per la ligna kruro. Li komprenigis, ke iun homon li rekomendis, kaj pluaĵon ne garantias.

Grimpinte sur la hejtofornon, Nedojedov ekdormis. Ree, sub tiktakado de germana murhorloĝo, ekfluis la tempo, neelteneble malrapida tempo.

— Kiam do? — demandis Lokotkov-on Inga en la kuirejo.

— Kio «kiam do»? — koleriĝis Ivano Jegoroviĉ.

Ŝi ne respondis.

La tridek unuan, ekde la mateniĝo, Ivano Jegoroviĉ, enŝlosiĝinte kun la estontaj «gestapanoj» en la ĉefĉambro, okupiĝis pri ilia vestado. Tio estis malfacila laboro, Ivano Jegoroviĉ eĉ spiregis, mallongigante la krurumojn sur kamarado Vicbul, al kiu li anticipe alfiksis du Ferajn krucojn kaj purigitan medalon «Pro vintrado en Rusio». La latvo restis malkontenta pri si, eĉ ekfuminte cigaron.

— Ia opereta faŝisto! — diris li.

— Sed mi pli bone ne povas, — ofendiĝis Lokotkov. — Mi eĉ sen tio kun tiu afero plene perdis la kapon. Faru kruelan muzelon, kaj la demando estos elĉerpita. Aŭ malplenon faru, kiel vin via knabino instruis laŭ libroj.

Kamarado Vicbul ekgrincis antaŭ la spegulo per la dentoj, sed lia vizaĝo restis laca kaj bonkora. Kaj la malpleno same ne rezultis, ne estis sciate, per kio ĝin signi.

— Per la okuloj laboru, — ordonis Ivano Jegoroviĉ, — montru per la okuloj, ke vi estas estro. Furiozu!

— Mi estas soldato, sed ne aktoro, — ofendiĝis kamarado Vicbul, — mi scipovas mortigi tiujn ebriajn ĉimpanzojn, sed ne povas ilin prezenti...

Kaj li vane elfumis unu el la du trofeaj cigaroj, tiel skrupule konservataj de Ivano Jegoroviĉ por la spektaklo mem, sed tute ne por provludoj.

Villem kaj Johann iĝis pli konsentemaj, speciale Villem, kiu, kiel evidentiĝis, eĉ en la paca tempo partoprenis amatoran teatron kaj tre versimile ludis iun sinjoron Jeffercy en teatraĵo el vivo de imperiistoj.

— Mi estos sama, sed germano, — diris Villem, — mi estos juna milionulo, dando. Sed mi bezonas cigaredujon. Sen cigaredujo mi ne trovos veran imagon. Vi ne pensu, oni instruis nin laŭ la sistemo de Stanislavskij. Mi nepre bezonas cigaredujon, kaj ĝi klaku. Alie mi estos ekster la rolo.

— Jen nova zorgo, — suspiris Ivano Jegoroviĉ. — Kie mi por vi, kara amiko, trovos cigaredujon?

Villem ŝultrolevis.

Por Johann Villem elpensis vipon. Lokotkov enŝlosis siajn «gestapanojn» en la ĉefĉambro, por eviti scivolemajn partizanojn, kaj eltranĉis en la arbaro bastonon. La ceteron ĝisfaris majstro en ĉiuj metioj kamarado Vicbul. Poste estiĝis malgranda kverelo pro la ordenoj, Johann kaj Villem opiniis, ke po unu Fera kruco kaj po unu medalo «Pro vintrado en Rusio» por ili estas malmulte. Kvankam ili estis leŭtenantoj, sed, laŭ ilia imago, ili jam eksciis, kion signifas krii al kampulinoj «donu lakton, kokon kaj lardon!». Kaj ĝenerale, la gestapanoj multe pli ofte ricevadis hitlerajn dekoraciojn, ol simplaj armeanoj.

— Ja ĉu mi avaras, knaboj, — fine koleriĝis Lokotkov. — Mi ne havas pliajn. Ankoraŭ du estis, fleksitaj de splito, estus ridinde tiajn alkroĉi. Nazumo estas, jen, bonvolu, kiu deziras, povas ŝovi en sian okulon.

Tio, kion Lokotkov nomis nazumo, efektive estis monoklo. Villem tre ekĝojis: la monoklo, laŭ liaj vortoj, tute anstataŭas por li cigaredujon, kun la monoklo li «revenis en la rolon».

— Kaj naztukoj? — subite rememoris Johann. — Ĉiuj gestapanoj, jes, jes, havas naztukojn. Mi devas havi naztukon, por almeti ĝin al la nazo. Aŭ purigi la nazon.

Ivano Jegoroviĉ gratis la kapon. Feliĉe, naztukoj troviĝis en la kofro de la maljuna mastrino.

— Prunte! — diris Ivano Jegoroviĉ.

La maljunulo subridis.

— He, estro, — diris li, — por kio vi galimation babilas? Du miajn knabojn la germanoj mortigis, kion mi kun la maljunulino nun bezonas? Ĉu naztukojn, por viŝi larmojn?

La maljunulino subite ekhurlis, ŝanceliĝis. Ivano Jegoroviĉ subtenis ŝin, por ke ŝi ne falu. Poste ŝi longe laŭte ploris sub la fenestroj, kaj la maljunulo iom post iom glutadis memfaritan brandon el verda glaseto, regaladis Nedojedov-on, Lokotkov-on, paroladis kun si mem:

— Oni diras, kiu estas sub la germano, al tiu poste ne estos fido. Aŭ tio estas ilia agitado, ili spertas en mensogo. Sed por kio malfido?

La maljuna Nedojedov subite ebriiĝis, ekkantis tenore:

Ho mia nevenkebla land',
Ho Moskvo, plej amata urb'...

Ree malleviĝis nokto, la lasta nokto antaŭ la operaco, kiun Lokotkov hodiaŭ mense baptis subite operaco «Bonan novan jaron!». Esence, ĉio estis farita, definitive ĉio. Nenion plian eblis antaŭvidi. La «gestapanoj» jam ĝissate manĝis kokan nudelsupon kaj laŭ la medicina scienco estis dormetantaj sur plummatracoj en la varmege hejtita, pura domo. La protekta grupo, la embuska grupo, la skolta grupo — tute ĉiuj, krom surpostenigitaj sentineloj, estis ripozantaj laŭ ordono de Lokotkov, atendante lian komandon. Nur la kurierino E., alportinta la letereton de Lazarev pri la pasvorto, estis ploranta ĉe la forno: ŝi frostvundis la piedojn.

Lokotkov fumis sur la perono.

«Do, — estis rezonanta li. — Se Saĉjo perfidos kaj ni aŭdos pafadon, ni penos repreni niajn „gestapanojn“. Mi, ĉiuokaze, viva el tiu afero foriri ne povas. Neniel povas. Tamen, tiel pensi mi same ne povas. Ne eblas tiel pensi!»

Je la dek unua kaj dek el la bieneto Sennoma eliris la skolta grupo. Ĝis la Waffenschule estis ne pli ol tridek minutoj da piedirado. Je la dek unua kaj kvardek kvin la tri «gestapanoj» en brave surmetitaj kaskedoj kun altaj suproj kaj longaj vizieroj eksidis en paran sledon. Tro longe starintaj sataj ĉevaloj tuj ekgalopis. La koĉero — ĈK-ano Igoro — en peltjako per freneza voĉo kriis: «Hot, karuloj!» — kaj knutis ambaŭ ĉevalojn al la krutaj gropoj. Ivano Jegoroviĉ kun sia protekta grupo vidis, kiel la fasona, kun fleksita timonparo sledo ekkuris al la flagrantaj lumoj de la lernejo. Lokotkov notis la tempon sur sia trofea, kun fosforo horloĝo: la dek unua kaj kvindek tri.

La operaco «Bonan novan jaron!» komenciĝis.

Nun al Ivano Jegoroviĉ restis nur atendi.

Inga staris apud li. La mitraleto de Lazarev pendis sur ŝia kolo. Kaj ŝi atendis. Nur atendis. Atendis, rigidiĝinte tute senmove, kvazaŭ malviva. Ŝi atendis tiel, ke Ivano Jegoroviĉ eĉ vokis ŝin:

— Kiel vi fartas tie, amiko-kamarado?

— Normale, — respondis ŝi.

— Ĉu en ordo?

— En ordo.

Kaj ili ree eksilentis.



1. Malnova nomo de amfetamino aŭ metilamfetamino, forta psikostimulilo, vaste uzita en la germana armeo. Nun ĝi estas opiniata narkotaĵo.
2. Diraĵo el rusa popola fabelo, en kiu magia ezoko donas al la protagonisto forton.