Aleksandro Grin

Kuranta sur ondoj


Tio estas la Dezirata...

Ho Dezirata, kiel malmulte ni ekĝojis pri vi, kiam el la maro elkreskis viaj deklivoj, kovritaj de mancinelaj arbaroj.

L. Chadourne

Ĉapitro I


Oni rakontis al mi, ke mi trafis en Liss-on pro unu el tiuj akutaj malsanoj, kiuj venas subite. Tio okazis en vojaĝo. Min oni prenis el trajno senkonscia, en febro, kaj instalis en hospitalon.

Kiam la danĝero pasis, doktoro Filatre, kiu amike amuzadis min dum la tuta lasta tempo antaŭ ol mi forlasis la malsanulejon, — klopodis trovi por mi loĝejon kaj eĉ trovis virinon por servo. Mi estis tre danka al li, des pli, ke fenestroj de tiu ĉi loĝejo rigardis al la maro.

Foje Filatre diris:

— Kara Harvey, al mi ŝajnas, ke mi nevole retenas vin en nia urbo. Vi povus forveturi, kiam vi resaniĝos, sen ajna ĝeniĝo pro tio, ke mi luis por vi la loĝejon. Tamen, antaŭ ol vojaĝi plu, vi bezonas ioman komforton, — halton interne de vi mem.

Li estis evidente aludanta, kaj mi rememoris miajn konversaciojn kun li pri la potenco de la Nerealiĝinta. Tiu potenco iom malfortiĝis pro la akuta malsano, sed mi plu aŭdadis fojfoje, en la animo, ĝian ŝtalan moviĝon, ne promesantan malaperi.

Transveturante el urbo en urbon, el lando en landon, mi obeis al la forto pli ordona, ol pasio aŭ manio.

Frue aŭ malfrue, en maljuneco aŭ en kulmina aĝo, la Nerealiĝinta vokas nin, kaj ni retrorigardas, penante kompreni, de kie alflugis la voko. Tiam, rekonsciiĝinte en sia mondo, malfacile rekaptante ĉiun valoran tagon, ni rigardas al la vivo, per tuta nia animo penante ekvidi, ĉu komencas realiĝi la Nerealiĝinta? Ĉu klara estas ĝia bildo? Ĉu necesas nun nur etendi la manon, por kapti kaj reteni ĝiajn malforte flagrantajn trajtojn?

Dume la tempo pasas, kaj ni flosas preter altaj, nebulaj bordoj de la Nerealiĝinta, babilante pri aferoj de la tago.

Pri tiu temo mi multfoje konversaciis kun Filatre. Sed tiun simpatian homon ankoraŭ ne tuŝis la adiaŭa mano de la Nerealiĝinta, kaj tial miaj klarigoj ne emociis lin. Li demandadis min pri ĉio ĉi kaj aŭskultadis sufiĉe trankvile, sed kun profunda atento, agnoskante mian maltrankvilon kaj penante ĝin kompreni.

Mi preskaŭ resaniĝis, sed spertis reagon, kaŭzitan de la paŭzo en moviĝo, kaj trovis la konsilon de Filatre utila; tial, elirinte el la hospitalo, mi ekloĝis en ĉambraro de la dekstra angula domo de la strato Amilego, unu el la plej belaj stratoj de Liss. La domo staris en la malsupra fino de la strato, apud la haveno, trans la doko, — en la loko de ŝipa rubo kaj silento, kiun rompadis, ne tro trude, mildiĝinta pro distanco zumado de havena tago.

Mi okupis du grandajn ĉambrojn: unu — kun grandega fenestro al la maro; la dua estis duoble pli granda ol la unua. En la tria, kien malsupren estis kondukanta ŝtuparo, — lokiĝis la servistino. La antikva, pruda kaj pura meblaro, la malnova domo kaj bizara aranĝo de la loĝejo konformis al la relativa silento de tiu ĉi parto de la urbo. El la ĉambroj, situantaj angule al la oriento kaj la sudo, dum tuta tago ne foriradis sunaj radioj, pro kio tiu antikva kvieto estis plena de hela paciĝo de la antaŭlonge pasintaj jaroj kun la neelĉerpebla, eterne nova suna pulso.

Mi vidis la mastron nur unu fojon, kiam mi pagis monon. Tio estis korpulenta homo kun vizaĝo de kavaleriano kaj kun trankvilaj, elpuŝitaj al la konversacianto bluaj okuloj. Veninte por ricevi la pagon, li montris nek scivolemon, nek vigliĝon, kvazaŭ li estus vidanta min ĉiutage.

La servistino, virino aĝa ĉirkaŭ tridek kvin jarojn, malrapidema kaj singardema, alportadis por mi el restoracio tagmanĝojn kaj vespermanĝojn, purigadis la ĉambrojn kaj foriradis en sian ĉambron, sciante jam, ke mi postulos nenion specialan kaj ne komencos konversacion, kiajn oni ekigas precipe nur por, babilante kaj fingrumante en la dentoj, fordoniĝi al distrita fluo de pensoj.

Do, mi komencis tie loĝi; kaj loĝis mi entute dudek ses tagojn; kelkfoje venadis doktoro Filatre.




la Dezirata — insulo en la Gvadelupa insularo, laŭ legendo, la unua vidita de Kolumbo dum la transatlantika vojaĝo (rim. de la tradukinto).
L. Chadourne — Louis Chadourne (1890–1925), franca poeto kaj verkisto (rim. de la tradukinto).
Filatre — prononcu [filátr] (rim. de la tradukinto).
Harvey — prononcu [hárvej] (rim. de la tradukinto).