Ĉapitro XVII


Mi enmetis la remilojn, sed plu senmove sidis, kun nevola sencela atendo. Subite sur la ferdeko eksonis ekkrioj, laŭtaj paroloj, disputo kaj bruo — tiel subite kaj forte, ke mi ne distingis, en kio estas la afero. Finfine aŭdiĝis postulema virina voĉo, eldirinta akre kaj malvarme:

— Tio estas mia afero, ŝipestro Guez. Sufiĉas, ke mi tiel deziras!

Ĉio cetera, kion mi aŭdis, sonis per mirego kaj furiozo. Guez kriis:

— He, vi, sur la boato! Prenu ŝin! — Li aldonis, turnante sin ne sciate al kiu: — Mi ne scias, kie li ŝin kaŝis!

Dua lia alparolo al mi estis, samkiel la unua, sen nomo:

— He, vi, sur la boato!

Mi ne degnis lin per respondo.

— Diru al li vi mem, diablo prenu! — kriis Guez.

— Harvey! — aŭdiĝis freŝa, kvazaŭ konata voĉo de nekonata kaj nevidebla virino. — Alirigu la boaton al la ponteto, ĝi nun estos mallevita. Mi veturas kun vi.

Nenion komprenante, mi tamen divenis, ke, laŭ la voĉo, tio ne povis esti iu el la kompanio de Guez. Mi ne hezitis, ĉar preferi boaton al sekura ŝipo oni povas nur en neelteneblaj, eble, vivdanĝeraj kondiĉoj. La pasponteto frapis; defalinte kaj oblikve malsupreniĝinte, ĝi tuŝis la akvon. Mi movis la boaton kaj kaptis la ponteton, fiksrigardante supren ĝis doloro en la okuloj, sed ne distingante figurojn.

— Prenu vian amikinon! — diris Guez. — Vi, mi vidas, estas ruzulo.

— Diablo lin disŝiru, se mi komprenos, kiel li artifikis tion! — ekkriis Sinkwright.

Paŝojn mi ne aŭdis. Malsupre de la ponteto aperis svelta envolvita figuro, svingis la manon kaj transsaltis en la boaton per preciza moviĝo. Malsupre estis pli hele, ol se rigardi supren, al la ferdeko. Ĵetinte atentan rigardon al mi, la virino nerve movis la manojn sub kaŝanta ŝin mantelo kaj eksidis sur la benkon apud tiu, kiun estis okupanta mi. Ŝian vizaĝon, kaŝitan per puntaĵo de la malhela manteleto, mi ne vidis, nur kaptis brilon de la nigraj okuloj. Ŝi forturnis sin, rigardante al la ŝipo. Mi plu tenis la ponteton.

— Kiel tio okazis? — demandis mi, embarasiĝante pro mirego.

— Kiela impertinento! — diris Guez supre. — Navigu, kien vi deziras, kaj mi elkore deziras al vi manĝigi ŝarkojn!

— Murdisto! — kriis mi. — Vi iam pagos pro tiu duobla fiaĵo! Mi deziras al vi kiel eble plej baldaŭ ricevi kuglon en la frunton!

— Li ricevos kuglon, — trankvile, preskaŭ distrite diris la nekonata virino, kaj mi tremeris. Ŝia apero komencis turmenti min, — speciale tiuj senzorgaj, firmaj okuloj.

— For de la ŝipo! — diris ŝi subite kaj turnis sin al mi. — Puŝu ĝin per la remilo.

Mi depuŝis la boaton, kaj nin ekportis ondo. Hajlo da mokoj ekflugis de sur la ferdeko. Ili estis tro fiaj, por ripeti ilin ĉi tie. La voĉoj kaj la ŝipaj lumoj malproksimiĝis. Mi estis aŭtomate remanta, rigardante, kiel la ŝipo, levinte la velojn, ekiris. Baldaŭ ĝiaj lumoj malgrandiĝis, rememorigante pri vico de fajreroj.

Vento blovis al la dorso. Laŭ mia kalkulo, post du horoj devis veni mateniĝo. Ĵetinte rigardon al mia horloĝo kun lumanta ciferplato, mi ekvidis, ĝuste, kvin minutojn antaŭ la kvara. La egalmezura ondado ne prezentis danĝeron. Mi esperis, ke la aventuro tamen finiĝos bonorde, ĉar el paroloj sur la «Kuranta» eblis kompreni, ke tiu ĉi parto de la oceano inter Garibo kaj la duoninsulo estas tre ŝipirata. Sed pleje min estis nun okupanta la demando, kiu kaj kial eksidis kun mi en la sovaĝa nokto.

Tiutempe iĝis se ne pli hele, do almenaŭ pli klare videble. Ondoj rebriladis kiel malhela vitro. Jam mi deziris turni min kun tuta vico da naturaj kaj evidentaj demandoj, kiam la virino demandis:

— Kion vi nun sentas, Harvey?

— Ĉu vi min konas?

— Mi scias vian nomon; mi diru al vi ankaŭ mian nomon: Frezi Grant.

— Prefere mi devus demandi vin, — diris mi, ree mirinte pri ŝia trankvila tono, — jes, ĝuste demandi, kion sentas vi — post via despera ago, kiu ĵetis nin vid-al-vide en tiun damnitan boaton meze de la oceano? Mi estis ŝokita; nun mi, krom tio, estas ankoraŭ konsternita. Mi vin ne vidis sur la ŝipo. Ĉu estas permeseble al mi pensi, ke vin oni tenis perforte?

— Ĉu perforte?! — diris ŝi, mallaŭte kaj ruze ridante. — Ho ne, ne! Neniu kaj neniam povis teni min perforte, kie ajn tio estu. Ĉu vi ne aŭdis, kion oni kriis tiam sur la ferdeko? Ili opinias vin ruzulo, kiu kaŝis min en la holdo aŭ ankoraŭ ie, kaj komprenas tiel, ke mi ne volas lasi vin sola.

— Mi ne povas scii ion pri vi kontraŭ via volo. Se vi deziros, vi ĉion rakontos al mi.

— Ho, tio estas neevitebla, Harvey. Sed ni atendu. Ĉu bone?

Supozante, ke ŝi estas maltrankviligita, kvankam mirinde regas sin, mi demandis, ĉu ŝi ne drinkos iom da vino, kiun mi havis en la valizoj, — por firmigi la nervojn.

— Ne, — diris ŝi. — Mi ne bezonas tion. Sed vi, certe, dezirus vidi, kiu estas tiu neinvitita, kiu sidas kun vi. Ĉi tie estas lanterno.

Ŝi fleksiĝis malantaŭen kaj elprenis el la poŭpa kesto lanternon, en kiu estis kandelo. Malofte mi tiel emociiĝadis, kiel en tiu minuto, kiam, doninte al ŝi alumetojn, mi estis atendanta lumon.

Dum ŝi estis faranta tion, mi vidis la maldikan manon kaj feran plektaĵon de la lanterno, ekvivantan interne per hela fajro. Ombroj, ŝanceliĝante, trakuris en la boato. Tiam Frezi Grant frapfermis la kovrilon de la lanterno, metis ĝin inter ni kaj deĵetis la manteleton. Mi neniam forgesos ŝin — tian, kia mi vidis ŝin tiam.

Ĉirkaŭ ŝi staris rebrilo, perdiĝante inter ruliĝoj de ondoj. La regula, preskaŭ ronda vizaĝo kun bela, karesa rideto estis plena de ĉarma, nerva ludo, esprimanta en tiu ĉi momento, ke ŝi amuziĝas pri mia kreskanta mirego. Sed en ŝiaj nigraj okuloj staris senmova punkto; la okuloj, se atente rigardi ilin, estis enportantaj impreson de minaca kaj prema persisto; neklarigeblan kunpremitecon, silenton, — plian, ol silento de kunpremitaj lipoj. En ŝiaj nigraj haroj brilis perloj de kombiloj. La punta robo de ebura koloro, kun la malfermitaj fleksiĝemaj ŝultroj, same senriproĉe blankaj, kiel la vizaĝo, kuŝis ĉirkaŭ la staturo per larĝa renversita ventumilo, el kies ŝaŭmo emerĝis, balanciĝante, la malgranda piedo en ora ŝueto. Ŝi sidis, apogante sin per la deŝovitaj manoj sur la poŭpa ferdeko, kliniĝinte al mi iomete, kvazaŭ ŝi deziris lasi min pli bone pririgardi ŝian subitan belon. Ŝajnis, ne inter danĝeroj de mara nokto, sed en malproksima angulo de palaco eksidis, laca pro muziko kaj homamaso, tiu mirinda figuro.

Mi rigardis, mirante, ke mi ne serĉas klarigon. Ĉio transflugis, ŝanĝiĝis en mi, kaj kvankam la sentoj estis ĝuste respondantaj al la okazaĵo, ilia akreco superis ajnan penson. Mi aŭdis batadon de mia koro en la brusto, la kolo, la tempioj; ĝi batis ĉiam pli rapide kaj mallaŭte, pli rapide kaj mallaŭte. Subite min ekposedis timo; ĝi ekŝiris min kaj malaperis.

— Ne timu, — diris ŝi. Ŝia voĉo ŝanĝiĝis, ĝi iĝis konata al mi, kaj mi rememoris, kiam mi aŭdis ĝin. — Mi vin forlasos, kaj vi aŭskultu, kion mi diros. Kiam mateniĝos, direktu vin suden kaj remu tiom rapide, kiom sufiĉas fortoj. Ĉe la sunleviĝo vi renkontos velŝipon, kaj ĝi prenos vin. La ŝipo iras al Gel-Gju, kaj, kiam vi tien venos, ni tie intervidiĝos. Neniu devas scii, ke mi estis kun vi, — krom unu, ŝi dume estas kaŝita. Vi tre deziras ekvidi Biĉe-n Seniel, kaj vi renkontos ŝin, sed memoru, ke al ŝi vi ne diru pri mi. Mi estis kun vi, por ke vi ne sentu vin en teruro kaj soleco.

— La nokto estas obskura, — diris mi, kun peno levante la okulojn, ĉar mi laciĝis rigardi. — Ondoj, solaj ondoj estas ĉirkaŭe!

Ŝi ekstaris kaj metis la manon sur mian kapon. Kiel marmoro en radio, brilis ŝia mano.

— Por mi tie, — estis mallaŭta respondo, — estas solaj ondoj, kaj inter ili estas sola insulo; ĝi brilas ĉiam pli fore, ĉiam pli hele. Mi hastas, mi rapidas; mi ekvidos ĝin ĉe la mateniĝo. Adiaŭ! Ĉu vi plu kolektas vian florkronon? Ĉu brilas ĝiaj floroj? Ĉu ne enuas vi sur malhela vojo?

— Kion mi diru al vi? — respondis mi. — Vi estas ĉi tie, ĝuste tio estas mia respondo. Kie estas la insulo, pri kiu vi parolas? Kial vi estas sola? Kio minacas vin? Kio gardas vin?

— Ho, — diris ŝi malgaje, — ne pensu pri obskuro. Mi obeas al mi kaj scias, kion mi deziras. Sed pri tio interparoli ni ne rajtas.

La flamo de la kandelo brilis; tiel akra estis ĝia brilo, ke mi ree formovis la okulojn. Mi vidis nigrajn naĝilojn, kiuj estis trairantaj ondon, kiel buoj; iliaj rabaj moviĝoj ĉirkaŭ la boato, ilia maltrankvila navedado montris minacon.

— Kio estas tio? — diris mi. — Kio estas tiuj monstroj ĉirkaŭ ni?

— Ne atentu kaj ne timu pri mi, — respondis ŝi. — Kio ajn ili estu en sia avida espero, kaj tuŝi min, kaj malutili al mi ili ne plu povas.

En tiu tempo, kiam ŝi estis diranta tion, mi levis la okulojn.

— Frezi Grant! — ekkriis mi kun tristo, ĉar kompato kaptis min. — Reen!..

Ŝi estis sur la akvo, nemalproksime, ĉe la dekstra flanko, kaj ŝin estis malrapide forportanta ondo. Ŝi estis forpaŝanta, duonturniĝinte al mi, kaj, iom levinte la manon, ŝi fiksrigardis, kvazaŭ estis foriranta disde lito de ekdorminta homo, timante veki lin per negarda movo. Vidante, ke mi rigardas, ŝi balancis la kapon kaj ridetis.

Jam ne tute klare vidis mi, kiel rapide kaj facile ŝi kuras for, — tute kiel junulino en malhela, grandega halo.

Kaj tuj la diablaj naĝiloj de ŝarkoj aŭ de aliaj nervojn mortigantaj kreaĵoj, kiuj montradis sin, kiel elsuba traŝiriĝo de nigra ĉizilo, turnis sin rapidege al tiu flanko, kien malaperis Frezi Grant, kuranta sur ondoj, kaj, glitinte abrupte, per saltoj, malaperis.

Mi estis sola; mi balanciĝadis inter ondoj kaj rigardadis al la lanterno; ties kandelo estis finbrulanta.

Ĥoro de pensoj traflugis kaj kvietiĝis. Pasis ioma tempo, dum kiu mi ne konsciis, kion mi faras kaj kie troviĝas; poste tia konscio komencis aperadi fragmente. Fojfoje mi penis kompreni, rememori — kun kiu kaj kiam sidis en la boato la juna virino en punta robo.

Iom post iom mi komencis remi, ĉar la oceano ŝanĝiĝis. Mi povis trovi la sudon. Malklare iĝis videbla la vastaĵo de ondoj; malproksime super ili ekmoviĝis hela lavango de la oriento, celante lumajn lancojn de venanta fajro, kaŝata de nuboj. Ili traflugis preter la leviĝanta suno, kiel veloj. La ondoj komencis brili; varma vento estis luktanta kontraŭ freŝeco; finfine matenaj radioj forpelis la fantoman mondon de mateniĝo, kaj komenciĝis tago.

Nun jam ne estis en mi tiu viva ligo kun la nokta sceno, kiel en la momento de la evento, kaj ĉiu sekva minuto portis novan distancon, — kiel inter trajno kaj ekbrilinta ĉe ties fino ĉarma pejzaĝo, fluganta — tuj kiam ĝi aperis — for, en horizontalan abismon. Ŝajnis al mi, ke pasis kelkaj tagoj, kaj mi nur memoris. La impreso estis disŝirita de sia propra forto. Tiu veno de grandega distanco okazis pli rapide, ol vento elŝiras el manoj naztukon. Tiam mi ne kapablis ĝuste juĝi pri mia stato. Ĝi pasis komplikan, malfacilan vojon, ne ripeteblan eĉ en ajna ekscito de penso. Mi estis sola en la boato, remis suden kaj, mediteme ridetante, atente rigardis la akvon, kvazaŭ atendis vere rimarki spuron de la malgrandaj piedoj de Frezi Grant.

Mi ekdeziris trinki kaj, ĉar la bareleto por akvo evidentiĝis malplena, eltrinkis botelon da vino. Ĉi-foje ĝi ne faris la ordinaran efikon. Mia stato estis nek normala, nek ekscesa — speciala stato, kiun eblas kompari kun nenio, eble nur kun eliro el malhelaj kavernoj sur afablan herbon. Mi remadis al la sudo, atente pririgardante la horizonton.

Je la dek unua kaj dudek minutoj de mateno sur la horizonto aperis oblikvaj veloj kun ĵiboj, sekve, negranda ŝipo, iranta, kiel indikis la situo de la veloj, al la sud-okcidento largvente. Pririgardinte la ŝipon per binoklo, mi determinis, ke direktinte min akutangule al ĝia kurso, mi povas renkonti ĝin ne pli malfrue, ol post tridek-kvardek minutoj. La ŝipo estis multe ŝarĝita, iris glate, kun negranda kliniĝo.

Baldaŭ mi rimarkis, ke min oni ekvidis de sur ĝia ferdeko. La ŝipo faris turniĝon kaj komencis iri al mi, dum mi mem remis per ĉiuj fortoj. En distanco de forta krio mi jam povis distingi sen la binoklo kelkajn homojn, fiksrigardantajn en mia direkto. Unu el ili estis rigardanta en lornon, kaptinte je la ŝultro sian najbaron, almontrante min por li per movo de la lorno. La apero de la ŝipo dum ioma tempo ŝajnis al mi nereala; nur komencinte distingi vizaĝojn, mi vigliĝis, kompreninte mian staton. La ŝipo ekdrivis, prepariĝante akcepti min; mi estis for de ĝi en distanco de dek minutoj da hasta remado. Alnavigante, mi ekvidis ok homojn, inklude virinon, kiu sidis sur la ŝiprando flanke, tenante sin je vanto, kaj mi komprenis laŭ la esprimo de la vizaĝoj, ke ĉiuj ili ekstreme miregas.

Kiam inter mi kaj la skuno estiĝis distanco, nemalfacila por interparolo, mi ne devis komenci la unua. Tuj kiam mi malfermis la buŝon, de sur la ferdeko oni ekkriis, ke mi pli rapide alnavigu. Poste, inter kompataj ekkrioj, sur la fundon de la boato falis ŝnuro, ĵetita de matroso, kaj mi traigis ĝin tra la prua ringo.

— Ĉu ĉiuj dronis, krom vi? — diris la alta ŝipestro, dum mi estis surpaŝanta sur mallevitan ŝnurŝtupetaron.

— Kiom da tagoj en la maro? — demandis la matroso.

— Ne ĵetu vin al manĝo! — time deklaris la virino. Ŝi evidentiĝis junulino; ŝia maldekstra okulo estis vindita per nigra tuko. La sana blua okulo rigardis al mi kun teruro kaj admiro.

Mi respondis, kiam mi surpaŝis la ferdekon, kaj tiumomente mi hazarde ŝanceliĝis kaj estis senprokraste subkaptita.

— Mia okazo estas tute speciala, — diris mi. — Permesu al mi eksidi. — Mi eksidis sur rapide submetitan renversitan sitelon. — Kien vi navigas?

— Li estas ne tiom malforta! — rimarkis la ŝipestro.

— Nia kurso estas al Gel-Gju, — sciigis la soleca blua okulo. — Nun vi estas ekster danĝero. Mi alportos viskion.

Mi pririgardis tiujn bravajn homojn. Ili estis travivantaj la eventon. Nur post ioma tempo ili kutimiĝis al mia ĉeesto, forte emocianta ilin, kaj ni komencis komunikiĝi.