VI

Kiam, ree tuŝinte la teron, la «Duopa Stelo» rapidege direktis sin al la elirejo, la paniko en la pasejo kreskis. Ĉiuj, kiuj povis fuĝi, kaŝiĝi, — malaperis de sur lia vojo. Multaj falis en premtumulto; kaj li sen obstakloj atingis la kulisojn, prenis tie la ĉapelon kaj la palton, kaj poste eliris, tra la ĉevalejoj, en aleon de la bulvardo.

Li ŝirmis la vizaĝon per skarpo kaj malaperis maldekstren, al lumo de strataj lanternoj. Tuj kiam li deiris, kelkaj senkompataj batoj falis sur liajn ŝultrojn kaj kapon; en lanterna radio brilis tranĉilo. Li turnis sin; la klingo implikiĝis en la vesto. Penante liberigi la maldekstran manon, kiun kaptis du homoj, per la dekstra li kunpremis ies vizaĝon kaj abrupte forpuŝis la atakanton; poste rapide ekflugis supren. Du manoj malkroĉiĝis; du aliaj ekpendis sur lia kubuto kun furiozo de rabia buldogo. La mano de Drud sensentiĝis. Leviĝinte super tegmentoj, li ekvidis noktan iluminon de stratoj kaj haltis. Ĉio ĉi estis afero de unu minuto. Kliniĝinte, kun abomeno li distingis la kramfintan pro teruro vizaĝon de la agento; tiu, fleksinte la krurojn, pendis sur li en lukto kontraŭ sveno, sed la sveno post momento trafis lin. Drud elŝiris la manon; la korpo impetis malsupren; poste el la profundo, plenŝtopita de krakado de radoj, elflugis obtuza frapo.

— Jen li mortis, — diris Drud, — pereis vivo kaj, sendube, bonega premio. Min oni deziris murdi.

Li havis antaŭsenton, kaj ĝi ne trompis lin. Li atendis la tagon de la elpaŝo kun rideto kaj malgajo — senkonscia malgajo de montarano, rigardanta de sur montopinto al vastaj nebuloj de valoj, kien ne alflugos sono. Kaj se li ridetadis, do nur al agrablaj, neeblaj aferoj — al io kiel ravita ĥoro, demandanta, tirante lin en rondon de ĝoje eklumintaj vizaĝoj: do kio estas tie, en tiu mondo, kie li naĝas kaj spiras libere? Kaj ĉu eblas tien kunvojaĝi, ferminte la okulojn pro timo?

Drud flugis super la urbaj lumoj kun indigno kaj triumfo. Prokrastante revenon hejmen, li pensis pri la atako. Serpento atakis aglon. Samtempe li konsciis, ke li estas danĝera. Lin oni penos neniigi, aŭ, se ili ne sukcesos en tio, ili ĉirkaŭigos lian vivan vojon per ĉiama danĝero. Liaj celoj estas nekompreneblaj. Krom tio, lia ekzisto mem estas absurdo, netolerebla fenomeno. Ekzistas statoj, klaraj sen ilia logika disvolvo: la Melosa Venuso en spicvara butiko, kofro kun globaj fulmoj, sendita laŭ fervojo; distancaj eksplodoj. Li rememoris la cirkon — tiel klare, ke en la aero, ŝajne, ree ekbrilis la lumo, ĉe kiu okazis en tuta sia abomeneco la scenoj de la malhela freneziĝo. La sola konsolo estis la levitaj supren kun venka krio manoj de nekonata virino; kaj li rememoris gregon de hejmaj anseroj, gakantaj, ekvidinte siajn sovaĝajn fratojn, flugantajn sub nuboj: unu ansero, etendinte la kolon kaj spasme plaŭdante per la flugiloj, ekstrebis, — same, — supren, sed la graso retenis ĝin.

Alproksimiĝis fajfo de plumoj; nokta birdo batiĝis al la brusto, ekbaraktis ĉe la vizaĝo kaj, eliginte ĝemon de teruro, ekflugis, malaperinte en mallumo. Drud preteris la limon de la urbo. Super la haveno li trais radion de lumĵetilo, pensante, ke nun, verŝajne, oni viŝados la reflektilon aŭ la okulojn, cerbumante, ĉu ne estis halucinita la homa silueto sur la fono de bordaj rokoj. Vere, en la fortikaĵo io okazis, ĉar la radio komencis tranĉi la mallumon en ĉiuj direktoj, trafante, precipe, al nuboj. Drud turnis sin reen, amuzante sin per sia ordinara ludo; li loĝigis sian vojon per aeraj boatoj, de kie aŭdiĝis flustro de amantaj paroj; ili glitis al la luna serpo, en ties arĝentan vualeton, ĵetantan sur tapiŝojn kaj florojn sian delikatan blankon. Iliaj rudristoj, gajaj, etaj aeraj feoj, volvinte la flugilojn sub la akselojn, tiris la velon. Li aŭdis ridon kaj plukadon de kordoj. Supre kuŝis majesta vakuo, de kie el post miriadoj da mejloj etendiĝis en la duonfermitan okulon pingloj de stelaj radioj; laŭ ili, kiel lernejanoj, rajdantaj laŭ ŝtupara balustrado, glitadis dikventraj maŭretoj, puŝante unu la alian, grimacante kaj renversiĝante, kiel simioj. Ĉiuj sonoj, leviĝantaj de sur la tero, havis fizikan reflekton; alte flugis ĉevaloj, trenante fantoman kaleŝegon, plenŝtopitan de gaja kompanio; cigara fumo nebuligis la stelan radion; la veturigisto, svingante la vipon, kaptadis sian falintan cilindron. Flanke glitis prilumitaj fenestroj de tramo, trans kiuj sinjoro legis ĵurnalon, kaj dando suĉis sian bastoneton, ĵetante oblikvajn rigardojn al la ĉarma vizaĝo de najbarino. Tie kaj ĉi tie pendis balkonoj, kiujn tratranĉis lumo de pordoj, ŝirmitaj de verdaĵo, permesanta vidi pinton de ŝuo aŭ danĝeran brilon de okuloj, flagrantaj, kiel en embusko. Kuris aera ĵurnalvendisto, svingante staplon da ĵurnaloj; kato impete transrampis sur nevideblaj tegmentoj, kaj promenantoj haltadis super la urbo, riverencante en varman obskuron.

Kiam Drud laciĝis, tiu ludo tuj elvaporiĝis kiel aro de kuloj, se ĝin trafis pluvo. Li eksidis sur frontonon de tura horloĝo, kiu malsupre ŝajnis prilumita rondeto granda je telero, sed proksime prezentis duklaftan embrazuron, fermitan per vitro, dika tri colojn, kun arŝinaj feraj ciferoj. Trans la vitro, bruante, moviĝis dentoradoj, aksoj kaj ĉenoj; en la angulo, trinkante kafon, sidis maŝinisto, kun transversa kota strio sur la nerazita vango; inter instrumentoj, volvaĵoj de stupo kaj ladaĵoj kun oleo fumis forno, sur kiu bolis kafkruĉo. Sur la akso ekster la vitro du grandegaj montriloj indikis la unuan kaj dek minutojn. La akso tremeris, la minuta montrilo ekknaris kaj falis je futo malsupren, markinte la dekunuan minuton. Sur kornicoj premiĝis en vicoj dormemaj kolomboj, murmuretante kaj knarante per la bekoj. Drud oscedis. La cirko kaj la atako lacigis lin. Li atendis, kiam la horloĝaj sonoriloj, markante la unuan kaj kvaronon, sonoris takton de antikva melodio, kaj impetis al la gastejo, kie li provizore loĝis.




duklaftan — klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (rim. de la tradukinto).
arŝinaj — arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (rim. de la tradukinto).