XII

Tiun, kiu maldormas en dormanta domo, la dormo, ĉirkaŭante, tegas kaj premas. Tiu fremda dormo similas al fluo, en kiu staras homo, rezistanta al la forto de la akvo. Ĝi puŝas, ŝancelas, logas kaj tiras; faru paŝon, kaj vi jam estos iom forŝovita. «Ili dormas, — pensas la maldormanto. — Ĉiuj dormas», — oscedante, diras li, kaj tiu pigr-envia penso, ripetiĝante multfoje per imagoj de komforta lito, kreskigas rigidiĝon. La membroj estas pezaj kaj senteblaj; la moviĝoj estas distritaj; la laca konscio estas senliga kaj hele vagas kie ajn kaj kiel ajn: jen ĉirkaŭ knaro de plandumo, bruo de sango en la tempioj, jen ĝi ekparolas pri la eterneco aŭ pri la kaŭzo de kaŭzoj. La kapon tenas la kolo — tio iĝas klara pro ĝia pezo, kaj la okuloj estas priverŝitaj per gluo, la homo deziras ekdormeti, transiri en tiun interesan kaj malmulte esploritan staton, kiam la sonĝo kaj la realo rigidiĝas en peno de reciproka dolĉa rezisto.

Frapo, rompanta tian staton, diras nenion al la menso, nur — al la aŭdo; se ĝi ripetiĝas — la dormeto jam estas pli diafana; en nebul-demanda humoro la homo agordas la atenton kaj atendas novan frapon. Kiam li aŭdas ĝin — jam ne estas dubo: tio estas frapo — tie aŭ tie, iu senkondiĉa ago, postulanta respondan agon. Tiam, tremerinte kaj oscedinte, la homo revenas al la ekzistado.

Tiu frapo, al kiu respondis profunda suspiro de la sentinelo, malleviĝinta sur la tabureton, aŭdiĝis elinterne de la speciale gardata kamero. La sentinelo rektiĝis, korektis la ledan zonon kun pendanta sur ĝi revolvero kaj ekstaris. «Eble, li ne plu frapos», — reflektiĝis en lia dormema vizaĝo. Sed ree sonis frapo — facila kaj egala, senpersonigita fare de eĥo; ŝajnis, frapas el ĉiuj siaj punktoj la tuta koridoro. Kaj en tiu frapo estis intima nuanco — iu trankviliga alvoko, simila al fingra balancado.

La sentinelo, tirante sin, aliris la pordon.

— Ĉu estas vi, kiu frapas? Kion vi bezonas? — severe demandis li. Sed ne tuj aŭdiĝis elinterne la respondo; ŝajnis, la prizonulo tra fero kaj tabuloj rigardas al la sentinelo kiel en ordinara konversacio, prokrastante la ekparolon.

— Sentinelo! — aŭdiĝis finfine, kaj ombro de rideto ŝajnis al la sentinelo. — Ĉu ci ne dormas? Malfermu la pordan giĉeton. Same kiel ci, ankaŭ mi ne dormas; ci enuas, same enuas ankaŭ mi; sed en konversacio por ni pli rapide kuros la tempo. Ĝi embarasiĝis en tiu ĉi muroj. Necesas traigi ĝin tra la animo kaj la voĉo kaj sproni per gaja rakonto. Mi havas ion rakontindan. Nu do, malfermu; ci vidos ion agrablan por ci!

Konsterniĝinte, la sentinelo dum minuto kolere enspiradis la aeron, intencante komenci pafadon per buntaj kaj minacaj vortoj, tamen uzis ne pli ol la ordinaran idiomon, kvankam ja levis la voĉon:

— Ne parolu! Kial vi perturbas pro bagateloj? Vi bagatelojn diras. Estas malpermesite paroli kun vi. Ne frapu plu, alie mi denuncos al la supera deĵoranto.

Li eksilentis kaj fiksaŭskultis. Trans la pordo laŭte ekridis la prizonulo, — ŝajnis, li ekridis pri vortoj ne de plenaĝulo, sed de infano.

— Nu, kion ankoraŭ? — demandis la sentinelo.

— Ci multon perdas, fraĉjo, — diris la prizonulo. — Mi pagas per oro. Ĉu ci ŝatas oron? Jen ĝi, aŭskultu.

Kaj en la poŝo aŭdiĝis tintado, kvazaŭ faladis moneroj sur amason de moneroj.

— Malfermu la giĉeton; por ĉiu minuto da konversacio mi demetos por vi oran moneron. Ĉu ci ne deziras? Estu tiel. Sed ci povas riĉiĝi dum tiu ĉi nokto.

La sonoro ĉesis, kaj baldaŭ ree aŭdiĝis velura obtuza tintado; la sentinelo rigidiĝis. Observante lian vizaĝon, ajnulo pensus, ke, tirante la nazon, li penas flari ian agrablan odoron, disvastiĝintan el nesciata loko. La sango frapis lian kapon. Ne komprenante, miregante kaj incitiĝante, li averte frapis la pordon per la ŝlosilo, kriante:

— He, gardu vin! Mi lastan fojon diras al vi! Se vi havas kaŝitan monon — deklaru kaj deponu; estas malpermesite teni monon en kamero.

Sed lia voĉo sonis kun senforteco de monotona legado; dolĉe ekdoloris la koro; svarmo de strangaj pensoj, similaj al maskuloj, enkurintaj en streĉite ridetantan homamason, konfuzis la humoron. En li komencis ekdormi la sentinelo, kaj ĥoro da interesiĝemaj voĉoj kapturne, arde flustris: «Rigardu, aŭskultu, eksciu! Rigardu, aŭskultu, eksciu!» Apenaŭ spirante, paŝis li sur la piedpintoj kelkfoje apud la pordo en hezito, konfuzo kaj maltrankvilo.

Ree aŭdiĝis la sama egala, milde ekposedanta la animon, larĝe malfermintan la okulojn, voĉo de la prizonulo:

— Oni devas, ci diras, deponi monon ĉe la estraro, ĉu? Sed kion mi faru kun plena sako da oro? Kaj la oro estas ne tiu; ne tute tiu, per kiu ci pagas al vendisto. Per ĝi eblas aĉeti ĉion kaj ĉie. Jen mi estas ĉi tie, ŝlosita kaj ĉenita, kiel krimulo; mi estas ŝlosita, sed mia oro ensuĉas tra la muroj tiujn ĉi miraklajn kaj rarajn aĵojn. Enrigardu en mian ejon. Ĝi nun estas malfacile rekonebla; tapiŝoj kovras la plankon, grandega tablo staras meze; sur ĝi estas karafoj, boteloj, kruĉoj, arĝentaj kalikoj kaj orumitaj glasoj; sur ĉiu glaso estas delikata arabesko de floroj, prenita kiel sonĝo. Ili estas alveturigitaj el Venecio; skarlata vino brakumas en ili orajn florojn. Sur la tablotuko en arĝentaj korboj kuŝas pano, pufa kiel vango, ŝvelinta pro dormo; ĉerizoj kaj vinberoj, rufaj oranĝoj kaj prunoj, kovritaj de grizblua vualo, similanta prujnon. Estas ĉi tie ankaŭ fromaĝoj, plenaj de ora butero, hispanaj cigaroj; ŝinko, kun tranĉaĵo simila al neĝo, tuŝita de frageta suko; rostitaj kokinoj kaj torto — vera punto el dolĉaĵoj, — priverŝita per ĉokolado, — sed ĉio estas miksita, ĉio estas en malordo. Jam dum la tuta nokto okazas festeno, kaj mi ne estas sola ĉi tie. Mia oro ensuĉis kaj sidigis ĉi tien tra la muroj junajn belulinojn; aŭskultu, kiel sonoras iliaj gitaroj; jen unu sonore ridas! Ŝi gajas — jes, ŝi palpebrumis al mi!

Kiel el malproksime, mallaŭte eksonis kordo, kaj la sentinelo tremeris. Jam li ne estis rimarkanta, ke li staras arde kaj peze spirante, per la tuta koro transpaŝinte trans la pordon, de kie estis alfluganta rido, disŝutita inter melodioj de nevideblaj muzikiloj, ludantaj ion magian.

— Dipatrino, helpu! — per la tremantaj lipoj flustris la soldato. — Jen mi estas sorĉita; mi, sekve, pereis!

Sed nek zorgon, nek timon donis al li la piaj pensoj; kiel fremdaj aperis kaj malaperis ili.

— Malfermu do, malfermu! — sonis virina voĉo, kies sono mem jam pentris tutan ĉarmon kaj gracion de la estaĵo, parolanta tiel tenere kaj sonore.

En sinforgeso la sentinelo etendis la manon, deŝovis la riglilon kaj, deĵetinte la nigran giĉeton de la pordo, enrigardis internen. Nebulo de jubilanta bunteco superverŝis lin; tie brilis floroj kaj ĉarmaj vizaĝoj, sed io malhelpis klare vidi la kameron, — kvazaŭ tra gazo aŭ nebulo. Ree klare resonis la kordoj, — esprimis amon, sopiron, kanton, eniris la animon kaj ligis ĝin.

— Atendu, mi tuj, — diris la sentinelo, malŝlosante la pordon per la tremeganta mano; sed ne li diris tion, sed tiu, kiu estis murdita en li de la viva rado, — la reviviĝinta mortinto — la Infano-Giganto de la gaja Naturo.

— Do kion vi ĉi tie faras? — balbutis la sentinelo, enirante. — Tio malpermesitas, mi, bone, sidos ĉi tie, tamen ĉesu diboĉi.

Tiam li movis la okulojn, kaj peze falegis sur lin griza prizona vakuo, — kiel vento, disŝirinte fumon, montras post malapero de kurantaj kaj strangaj formoj la ordinaran perspektivon de tegmentoj, tiel la sentinelo subite ekvidis la malplenan liton, kun ŝiraĵo de la ĉeno super ĝi kaj mateniĝon en la fera krado: estis neniu; li estis kaj staris sola.

Plonĝinte super la kapo de la sentinelo en la malfermitan pordon, Drud glitis sub la plafono de la giganta koridoro kaj, zigzage ĉirkaŭirante angulojn, traflugis, preterante kelkajn spiralajn ŝtuparojn, en la ĉefan interspacon de la prizona konstruaĵo. Li ne havis planon; li flugis, sekvante la disvolviĝantan malplenon. Ĉi tie li ĵetis rigardon supren kaj trovis eliron, la eliron — supre, la solan rektan eliron de Drud. Li ekflugis kun forto, doninta al liaj moviĝoj tiun malhelan strekon en la aero, kia similas al rapida svingo per bastono. La sentinelo de la tria etaĝo sidiĝis; sur la kvina etaĝo alia sentinelo forŝanceliĝis kaj alpremiĝis al la muro; la tuta sango defluis de lia vizaĝo al la piedoj. Ili ekkriis poste. Preskaŭ samtempe kun iliaj spasmaj moviĝoj Drud, ferminte la kapon per la manoj, trabatis la vitran volbon de la kastelo, kaj ties prilumita tegmento impetis malsupren, estingiĝante kaj mallarĝiĝante, dum li estis ekposedanta alton. Rompaĵoj de vitroj, flirtante en la prilumitan profundon de la interspaco, kun sonoro frakasiĝis malsupre; sed pli rapide ol la falo de la vitro la fuĝinto estis sur alto dudekoble pli granda.

Finfine li haltis, spirante kun raŭko kaj doloro, ĉar li retenis la spiradon, sen kio la stridinta en liaj oreloj vento povus disŝiri la koron. Li ĵetis rigardon malsupren. Nemultaj lumoj estis tie — disĵetitaj, flagrantaj, maloftaj; kaj la mallumo milde ektretis ilin per sia nigra piedo.

Drud dissegis la mankatenojn, poste la piedkatenojn kaj la zonon; poste li ĵetis la feron. Fajfante, ĝi ekiris malsupren, kaj li diris al ĝi: «Ci konvenos tie por flikaĵoj!» Tiu donaco, foriĝante kun rapido, kreskanta en aritmetika progresio, hurlante kaj zumante kiel obuso, atingis la prizonon kaj frakasis la fumtubon.