V
Kunpreminte la dentojn, glutante larmojn kaj tremegante, kvazaŭ puŝata de mortiganta vento, Tavi rapide ekiris laŭ la galerio, inter soldatoj, dense paŝantaj ĉirkaŭe. En la korto, malsupre, moviĝadis lanternoj, frapadis hufoj; el pordoj de najbaraj loĝejoj elrigardadis infanoj kaj virinoj, alkroĉiĝintaj unu al la alia, kvazaŭ al ili same minacis malfeliĉo. Kun timo kaj demando rigardis ili al la malheliĝinta vizaĝo de la junulino. Tavi per lastaj fortoj kapsalutadis aŭ senhelpe ridetadis al tiuj, kiujn ŝi konis. Kiam la procesio atingadis tian pordon, eligantan lumon kaj voĉojn, ĝi abrupte frapfermiĝadis kaj el post ĝi aŭdiĝadis obtuzaj insultoj. La soldatoj hastis; du el ili iris antaŭe, mansvingante por ke foriru tiuj, kiuj hazarde iris renkonten, kaj la homo tuj alpremiĝadis al la muro; nur Kvang, ekstarinta senmove sur la mezo mem de la pasejo, kun la brulanta pipo en la dentoj, deiris tiel malrapide, ke la ĝendarmo minace ektiris la sabron.
— Mi nenion pensas! — sukcesis krii Kvang al la junulino. — Ĝis revido kun triumfo!
Tavi brilis al li per la okuloj tiel esprime, ke li komprenis tutan ŝian konsterniĝon.
— Nu jes, — atingis ŝin vortoj el post la dorso, — kaptis kiel birdon kaj nenio pli.
Tiuj malklaraj, sed ardaj vortoj ankoraŭ estis varmigantaj ŝin kiel blovo de varma vento, kiam ĉio subite haltis: sur la ŝtuparon enkuris soldato, kriante:
— La kaleŝego forveturis! Tie freneziĝis ĉiuj ĉevaloj: ili tremas kaj ŝiriĝas, la koĉero nenion povis fari. Li tiris la bridon, kaj ili ekkuris!
Zumo de ekkrioj superbruis tiujn vortojn; tiutempe la procesio tumultiĝis, kaj kiam ĝi reordiĝis, jam sonis hastaj ordonoj. Kun profunda ĝuo aŭdis Tavi, kiel parto de la soldatoj, forlasinte ŝin, brue ekkuris laŭ la ŝtupoj malsupren — por ion aranĝi kaj klarigi.
— Jen al vi, — diris ŝi tra la dentoj. — La ĉevaloj ja pli saĝas ol vi!
La soldatoj, restintaj kun ŝi, puŝante ŝin, kondukis la junulinon sur la korton, prilumitan de la domaj fenestroj, kie, saltinte en la selojn, ili kun peno retenadis la ĉevalojn, timigitajn de io; tiuj henadis kaj batadis per la hufoj, retropaŝante aŭ ĵetiĝante for kun ronkado, plena de teruro.
— Nu, kion do ni faru? — diris iu kun ĉagreno.
— Sidigu la fraŭlinon sur la selon, — kriis alia. — Atentu kaj memoru, ke la afero estas danĝera!
— Armilojn tenu pretaj!
— Haltu: tenu la arestitinon meze!
— Kion li timas? — sonis singardema flustro.
— Tion neniu scias, ĉi tie la diablo mem nenion komprenos.
Tavi estis alkondukita al ĉevalo; al ŝi etendiĝis la mano de la soldato, kliniĝinta en la selo; la alia, malantaŭ la junulino, neatendite kaj forte levis ŝin. Ŝi ŝiriĝis, batinte kun despero per la piedo la flankon de la ĉevalo, pro kio tiu subite trakuris tra la pordego sur la straton, de kie sonora, fendanta krakado de la hufferoj kontraŭ pavimŝtonoj komprenigis ĉiujn, ke la rajdanto apenaŭ retenas la animalon, pretan mordi la buŝbridaĵon; ĝi ronkis kaj henis. Tiam aŭdiĝis furiozaj krioj de la homoj, impetintaj por fini tiun aferon.
— Kia diablino estas tiu knabinaĉo, — diris tiu, kiu estis tenanta Tavi-n.
— Mi ne deziras, — malserene diris ŝi, luktante kontraŭ absorbanta ŝin ĥaoso de la batalo kaj kontraŭ la malmolaj manoj, rezisti al kiuj ŝi preskaŭ ne plu povis.
— Kia malbenita nokto! — aŭdiĝis super ŝia orelo.
— Alportu la lanternon! — kriis oni malproksime.
— Mi ne povas regi, — diris la ĝendarmo en la selo, kun kiu devis veturi Tavi. — Ekstaru ĉe la flankoj kaj retenu per la brido tiun diablon.
Estis malhele, kiel por homo kun ligitaj okuloj: videblis nek steloj, nek la luno; maloftaj stratlanternoj de la urborando flagris el malproksime. Puŝe alblovadis vento. Ŝajnis, ke en tia obskuro por ĉiam forgesita estas la tago kaj ke malaperis ĉio, krom frapado kaj voĉoj. La lanterno, donita per hasta mano, prilumis por Tavi la kaskojn de la tenantaj ŝin soldatoj kaj la ĉevalan kapon, levitan per bridrimeno supren, kun frenezo en la grandegaj okuloj; el ĝia buŝo fluis ŝaŭmo. Nun ĉiuj krioj kaj voĉoj estis malantaŭ la nuko de la junulino; finfine oni ŝin preskaŭ ĵetis sur la selon, kie, kaptita je la talio per brako, firma kiel barelringo, ŝi trovis sin sidanta kun ardanta vizaĝo, forbruligita de sekiĝintaj larmoj.
— Rajdu, Prost! — kriis oni al la soldato, forveturiganta Tavi-n. — He, disiru, ĉiuj en la selojn kaj sekvu lin; atente gardu!
— Liberigu la ĉevalon, — diris la ĝendarmo.
Tiuj, kiuj tenis la ĉevalon, diskuris; la soldato ĵetiĝis, aĥis kaj, antaŭ ol en la stuporiĝinta aŭdo eksilentis tondro de pafo, frapinta kvazaŭ al la vizaĝo mem, malpremis la manojn, falaĉante kun la kapo malsupren, kaj Tavi, perdinte ekvilibron, glitis for de la selo; ŝia piedo tordiĝis, kaj, falinte, ŝi pensis, ke ŝi estas murdita. La ĉevalo, ekheninte, malaperis.
Eksplodo de krioj, bruo de paŝoj kaj tintado de sabroj eksonis de ĉiuj flankoj. Ekstarinte, Tavi apogiĝis al la muro, kie ŝin oni tuj kaptis, skuante kun furiozo kaj kolero, ĉar ili pensis, ke pafis ŝi.
— Priserĉu, deprenu la revolveron! — interparolis oni antaŭ ŝia vizaĝo. — Ligu ŝin!
Ofendita de la maldelikata tuŝo, Tavi lerte elturnis la manon, batinte la vizaĝon de la proksimulo; samtempe tri pafoj, eĥe puŝinte la obskuron, kun brilo, vipinta la okulojn kvazaŭ meze de la tumulto mem, renversis ĉion; ŝanceliĝante, du soldatoj depaŝis kaj falis kun ĝemo; la ceteraj, en paniko, ĵetiĝis kien ajn, haste kaptante kaj forpuŝante unu la alian.
— Oni nin murdas! Kien vi rigardas, necesas ĉirkaŭi la domon kaj la tutan straton! Sur ĉevalojn! Kie estas la arestitino?!
Rigidiĝinte, Tavi alpremiĝis al la muro, kun la mano, levita por defendo; senfortiĝante pro timo, ŝi komencis krii, dum la paniko kaj bruo de ĉevalaj hufoj kune kun kreta brilo de sabroj estis turniĝantaj ĉirkaŭ ŝi, fleksigante la genuojn. Subite en ŝian orelon mem sonis rapida flustro:
— Retenu vin; obeu min en plena silento.
— Sed kiu estas tio? — per sama flustro, sufokiĝante, demandis la junulino.
— Mi estas Kruks.
Ŝi ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ĉirkaŭ ŝia dorso volviĝis la brako per abrupta kaj trankvila peno, firme deŝiranta ŝin disde la tero; samtempe la bruo de la tumulto malproksimiĝis, kvazaŭ sur ĝin oni ĵetus grandan drapon.