Aleksandro Grin

La ora ĉeno


I

«Blovis vento...», — skribinte tion, mi per hazarda moviĝo renversis la inkujon, kaj la koloro de la brilanta flaketo rememorigis min pri la obskuro de tiu nokto, kiam mi kuŝis en la matrosa loĝejo de «Española». Tiu ŝipeto apenaŭ povis levi ses tunojn, sur ĝi venis liveraĵo da seka fiŝo el Mazabuo. Al iuj plaĉas odoro de seka fiŝo.

La tuta ŝipo sorbis la teruran odoron, kaj, kuŝante sola en la loĝejo kun fenestro, ŝtopita per ĉifono, en lumo de kandelo, kiun mi ŝtelis de ŝipestro Gros, mi estis pririgardanta bindaĵon de libro, kies ĉiuj paĝoj estis elŝiritaj de iu praktikema leganto, kaj la bindaĵon mi trovis.

Sur la interna flanko de la bindaĵo estis skribite per rufa inko: «Estas dubinde, ke saĝa homo legos tian libron, kie estas nuraj elpensaĵoj».

Sube estis: «Dick Farmeron. Mi amas cin, Greta. Cia D.».

Sur la dekstra flanko homo, havanta nomon Lazaro Norman, metis sian subskribon dudek kvar fojojn kun vostetoj kaj ĉirkaŭantaj parafoj. Ankoraŭ iu decideme forstrekis la kaligrafion de Norman kaj en la malsupro mem lasis misterajn vortojn: «Kion scias ni pri ni mem?»

Mi kun malgajo relegadis tiujn vortojn. Mi aĝis dek ses jarojn, sed mi jam sciis, kiel dolore pikas la abelo — Malgajo. La skribaĵo speciale turmentis per tio, ke antaŭnelonge knaboj el «Meluzino», drinkiginte min per speciala koktelo, difektis mian haŭton sur la dekstra brako, farinte tatuaĵon en aspekto de tri vortoj: «Mi ĉion scias». Ili mokis min pro tio, ke mi legadis librojn, — mi tralegis multajn librojn kaj povis respondi tiajn demandojn, kiaj neniam venadis en iliajn kapojn.

Mi levis la manikon. Ĉirkaŭ la freŝa tatuaĵo roziĝis la ŝvelinta haŭto. Mi pensis, ĉu vere stultaj estas tiuj vortoj «Mi ĉion scias»; poste mi gajiĝis kaj ekridegis — mi komprenis, ke ili estas stultaj. Mallevinte la manikon, mi eltiris la ĉifonon kaj ĵetis rigardon en la truon.

Ŝajnis, ĉe mia vizaĝo mem tremas lumoj de la haveno. Akra, kiel klakoj, pluvo batadis la vizaĝon. En la mallumo vantis la akvo, vento knaris kaj hurlis, balancante la ŝipon. Apude staris «Meluzino»; tie miaj turmentintoj, hele priluminte la kajuton, estis varmigantaj sin per brando. Mi aŭdis, kion ili parolas, kaj ekaŭskultis pli atente, ĉar la konversacio temis pri iu domo, kie la plankoj estas el pura arĝento, pri fabela lukso, subteraj pasejoj kaj pri multo simila. Mi distingis la voĉojn de Patriko kaj Mools, du rufaj ferocaj kretenoj.

Mools diris:

— Li trovis kaŝitan trezoron.

— Ne, — kontraŭdiris Patriko. — Li loĝis en ĉambro, kie estis sekreta kesto; en la kesto troviĝis letero, kaj li el la letero eksciis, kie estas diamanta ŝakto.

— Sed mi aŭdis, — ekparolis pigra Carrel — la «Ansera Kolo», kiu ŝtelis de mi faldeblan tranĉilon, — ke li ĉiutage gajnadis en kartludo po miliono!

— Sed mi pensas, ke li vendis la animon al la diablo, — deklaris Bolinas, la kuiristo, — alie oni ne povas tiel subite konstrui palacojn.

— Ĉu ni eble demandu de la «Trua Kapo»? — interesiĝis Patriko (tio estis la moknomo, kiun ili donis al mi), — de Sandy Pruel, kiu ĉion scias?

Fia — ho, kiom fia! — rido estis respondo al Patriko. Mi ĉesis aŭskulti. Mi ree ekkuŝis, kovrinte min per ŝirita jako, kaj ekfumis tabakon, kolektitan el cigaredaj stumpoj en la haveno. Ĝi faris fortan efikon — en la gorĝo kvazaŭ turniĝadis segilo. Mi varmigadis mian frostiĝintan nazon, elspirante la fumon tra la nazotruoj.

Mi devus esti sur la ferdeko: la dua matroso de «Española» foriris al sia amorantino, kaj la ŝipestro kaj ties frato sidis en taverno, — sed estis malvarme kaj abomene en la supro. Nia loĝejo estis simpla tabula truaĉo kun du sternaĵoj el nudaj tabuloj kaj haringa barelo anstataŭ tablo. Mi meditadis pri belaj ĉambroj, kie estas varme, malestas puloj. Poste mi pripensis la ĵus aŭditan konversacion. Ĝi maltrankviligis min, — kiel estos maltrankviligita vi, se oni al vi diros, ke en najbara ĝardeno eksidis fajrobirdo aŭ ke kaduka arbostumpo ekfloris per rozoj.

Ne sciante, pri kiu ili parolis, mi imagis homon en bluaj okulvitroj, kun pala, sarkasma buŝo kaj grandaj oreloj, deiranta de sur kruta pinto laŭ kofroj, ĉirkaŭforĝitaj per oraj krampoj.

«Kial al li tiel fortunis, — pensis mi, — kial?..»

Ĉi tiam, tenante la manon en la poŝo, mi palptrovis papereton kaj, pririgardinte ĝin, ekvidis, ke tiu papereto estas la ekzakta konto de mia rilato al la ŝipestro, — ekde la 17-a de oktobro, kiam mi dungiĝis al «Española» — ĝis la 17-a de novembro, tio estas ĝis la hieraŭo. Mi mem skribis sur ĝi ĉiujn depagojn el mia salajro. Ĉi tie estis menciitaj la frakasita taso kun blua surskribo «Al la kara edzo de la fidela edzino»; la dronigita kverkligna sitelo, kiun mi mem laŭ postulo de la ŝipestro ŝtelis sur la ferdeko de «Okcidenta greno»; la flava kaŭĉuka pluvmantelo, kiun iu ŝtelis de mi; la dispremita de mia piedo cigaredingo de la ŝipestro kaj la frakasita — same de mi — vitro de la kajuto. La ŝipestro ekzakte sciigadis min ĉiufoje, kion kostas vica aventuro, kaj kun li estis senutile marĉandi, ĉar li estis rapide decidema.

Mi kalkulis la sumon kaj ekvidis, ke ĝi superas la salajron. Mi devis ricevi nenion. Mi preskaŭ ekploris pro kolero, sed retenis min, ĉar ekde certa tempo mi persiste decidadis la demandon — «kio mi estas — ĉu knabo aŭ viro?» Mi tremis pro la penso esti knabo, sed, aliflanke, sentis ion senrevenan en la vorto «viro» — mi imagis botojn kaj brosajn lipharojn. Se mi estas knabo, kiel nomis min foje vigla junulino kun korbo da melonoj, — ŝi diris: «Flanken, knabo», — do kial mi pensas pri ĉio granda: libroj, ekzemple, kaj pri posteno de ŝipestro, pri familio, infanoj, pri tio, kiel oni devas base diri: «He vi, ŝarka viando!» Se mi estas viro, — pri kio pleje pensigis min sepjara ĉifonulo, dirinta, ekstarante sur la piedpintojn: «Donu fajron por ekfumi, oĉjo!» — do kial mi ne havas lipharojn kaj virinoj ĉiam turnas al mi la dorson, kvazaŭ mi estas ne homo, sed fosto?

Al mi estis malfacile, malvarme, malkomforte. Hurlis vento — «Hurlu!» — diradis mi, kaj ĝi hurlis, kvazaŭ trovante forton en mia angoro. Faladis pluvo. — «Verŝu!» — diradis mi, ĝojante, ke ĉio estas malbona, ĉio estas malseka kaj morna, — ne nur mia konto kun la ŝipestro. Estis malvarme, kaj mi kredis, ke mi malvarmumos kaj mortos, kaj mian forgesitan korpon...




«Española» — prononcu: [espanjóla] (rim. de la tradukinto).
Sandy — prononcu: [sándi], diminutivo de nomo Sanders, t. e. Sanĉjo (rim. de la tradukinto).