XVI

Sufiĉis, ke mi malleviĝis laŭ tiu blanka, brilanta ŝtuparo, inter artaj vizioj, sub stalaktitoj de kristalaj lustroj, prilumantaj kreskaĵojn, kvazaŭ ĵus transportitajn el tropika arbaro por flori inter brilanta marmoro, — por ke mia humoro konformiĝu al la ampleksoj de la okazantaĵo. Mi jam ne estis la ĉefa persono, al kiu ŝajnis, ke lia ĉeesto estas la plej grava. La vagado supre helpis per tio, ke nervoziĝinta, impetema, mi tamen estis ne tiom ĉagrenita, kiel povus okazi en la ordinara ordo. Mi mem iris al la celo, sed ne estis enkondukita ĉi tien. Tamen tio, kion mi ekvidis, momente tuŝis mian bruston, tuŝis per sia tuta brilo kaj komencis puŝi min for. Mi komencis ĝeniĝi kaj, multe ĝeniĝinte, haltis senmove, kiel arbostumpo, sur pargeto de grandega — kun vera perspektivo — halo, kie estis promenanta amaso da homoj, viroj kaj virinoj, vestitaj en frakoj kaj belegaj balaj roboj. La muziko plu ludis, levante mian humoron el la sinĝenemo sur ĝian antaŭan alton.

Ĉi tie estis ĉirkaŭ cent kvindek homoj, eble, ducent. Parto de ili estis konversacianta, disiĝinte en grupojn, parto estis pasadanta tra pordoj, malproksimaj de mi, tien kaj reen, kaj tiuj pordoj estis malfermantaj oron de lumoj kaj helajn profundojn de muroj, kvazaŭ plenaj de flagranta blua fumo. Sed pro speguloj ŝajnis, ke ĉi tie estas ankoraŭ multe da aliaj pordoj; en ilia pura malpleneco estis reflektiĝanta tuta tiu ĉi halo kun plenigantaj ĝin homoj, kaj mi, nur fiksrigardinte, komencis distingi la verajn pasejojn disde la spegulaj fantomoj. Ĉirkaŭe aŭdiĝadis rido, vortoj, brilaj virinaj paroloj, ekkrioj, kreante seninterrompan bruon, facilan bruon — venton de bele vestita homamaso. Apud sidantaj virinoj, movantaj ventumilojn kaj turnantaj sin unu al la alia, staris, kliniĝante, kiel burdoj ĉirkaŭ helaj floroj, nigraj figuroj de viroj en blankaj gantoj, aromaj, dandaj, gajaj. Preter mi pasis paro da sveltaj, muskolaj viroj kun obstinaj vizaĝoj; vico da junulinoj, ŝanceliĝantaj kaj malpezaj, — per rapidaj paŝoj, kun floroj en la haroj kaj brilantaj fadenoj ĉirkaŭ la maldikaj koloj. Dekstre sidis tre dika virino kun pufa griza hararanĝo. En rondo de ekridegintaj viroj staris fortika, ruĝvanga dikulo, svinganta la manon kun ringoj; li estis ion rakontanta. Servistoj, etendinte la manojn laŭ la pantalonaj orloj, glitadis inter moviĝado de gastoj, boardante kaj transkurante kun lerteco de dancistoj. Kaj la muziko, tuŝante la animon per malvarmo kaj fajro, portis ĉion ĉi, kiel vento portas ŝipon, en la Mirindan Landon.

Dum la unua minuto mi kun aflikto atendis, ke min oni demandos, kion mi faras ĉi tie, kaj, ne ricevinte sufiĉan respondon, kondukos min for. Tamen mi rememoris, ke Hanuver nomis min gasto, ke tial mi estas egala inter la gastoj, kaj, venkinte la sinĝenemon, mi komencis ĉirkaŭrigardi, kiel kato, trafinta al balo, kvankam mi kuraĝis nek foriri, nek iri ien flanken. Dufoje al mi ŝajnis, ke mi vidas Molly-n, sed — ve! — tio estis aliaj junulinoj, nur de malproksime similaj al ŝi. Lakeo, preterkurante kun pleto, malkontente mallarĝigis siajn okulojn, sed mi eltenis lian rigardon kun senkulpa vizaĝo kaj eĉ kapsalutis. Kelkaj viroj kaj virinoj, preterirante, rigardis al mi tiel, kiel oni pririgardas nekonaton, glitfalintan sur strato. Sed mi sentis min en stulta stato ne pro nekutimo, sed nur tial, ke mi estis en plena nescio. Mi ne sciis, ĉu Hanuver kuniĝis kun Molly, ĉu okazis interkompreniĝoj, scenoj, mi ne sciis, kie estas Estamp, ne sciis, kion faras Pope kaj Duroc. Krome, mi neniun el ili vidis, kaj en tiu momento, kiam mi komencis repensi pri tio, mi subite ekvidis Hanuver-on, elirantan el flanka pordo.

Jam en la pordo, turninte la kapon, li diris ion al iranta kun li Duroc kaj tuj post tio li komencis paroli kun Dige, kies manon li portis en la kubutangulo. Al ili tuj aliris kelkaj homoj. La grizhara sinjorino, kiun mi opiniis fiksita por ĉiam al ŝia fotelo, subite ekstaris, apoginte sian flankon, kun rapido de ansero, kaj ekkuris renkonten al la enirintoj. La grupo tuj pligrandiĝis, iĝinte la plej granda el ĉiuj grupoj de la halo, kaj mia koro forte ekbatis, kiam mi ekvidis alproksimiĝantan al ĝi, kvazaŭ el speguloj aŭ el la aero, — tiel neatendite li aperis ĉi tie, — Estamp-on. Mi estis certa, ke tuj venos Molly, ĉar mi konjektis, ke Estamp dum la tuta tago estis kun ŝi.

Hezitinte iom, mi ekiris el la kaptilo de brua ĉirkaŭa moviĝado kaj direktis min al Hanuver, ekstarinte iomete malantaŭe de la grizhara virino, kiu parolis tiel rapide, ke ŝia grandega busto estis ondiĝanta kiel paro de korkaj globoj, ĵetitaj al dronanto.

Hanuver estis kvieta kaj pala. Lia vizaĝo terure maldikiĝis, la buŝo iĝis buŝo de maljunulo. Ŝajnis, en li kontinue tremeradas io ĉe ĉiu ekkrio aŭ alparolo. Dige, demetinte sian manon en ganto, faldadis kaj malfaldadis sian strutan ventumilon; ŝia vizaĝo, iĝinta eĉ pli bela pro la sunbrunaj nudaj ŝultroj, aspektis potencema, grava. Sur ŝi estis diafana fuma silko. Ŝi estis ridetanta. Duroc la unua rimarkis min kaj, plu interparolante kun maldika hispano, etendis la manon, tuŝinte per ĝi mian ŝultron. Mi ege ekĝojis; post tiam turnis sin ankaŭ Hanuver, ĵetinte al mi momentan distritan rigardon, sed li tuj rekonis min kaj same etendis la manon, gaje taŭzis miajn harojn. Mi staris, ridetante el profundo de la animo. Li, evidente, komprenis mian staton, ĉar diris: «Nu, kio, Sandy, amiko?» Kaj pro tiuj simplaj vortoj, pro lia bonega rideto kaj pro klara favoro al mi de la homoj, renkontitaj nur hieraŭ, tuta mia sinĝenemo malaperis. Mi ruĝiĝis kaj ekĝojegis.

— Do, ĉu ci satdormis? — diris Duroc. Mi ree ruĝiĝis. Kelkaj homoj ekrigardis al mi kun amuza nekompreno. Hanuver entiris min en la centron.

— Tio estas mia edukato, — diris li. — Vi, don Esteban, bezonos bonan ŝipestron post dek jaroj, do jen li, kaj lia nomo estas Sandy... he, kiel, Estamp?

— Pruel, — diris mi, — Sandy Pruel.

— Tre memama, — rimarkis Estamp, — kuraĝa kaj decidema, kiel Kolumbo.

La hispano silente eltiris el la monujo vizitkarton kaj etendis al mi, dirinte:

— Post dek jaroj mi, kaj se mi mortos, mia filo — donos al vi iun ŝipon.

Mi prenis la karton kaj, ne rigardinte, ŝovis en la poŝon. Mi komprenis, ke tio estas ŝerco, ludo, al mi aperis deziro subteni la dignon de la maljuna kondotiero, kia mi opiniis min en sekretejoj de la animo.

— Estas tre agrable, — deklaris mi, riverencante kun plej ebla gracieco. — Mi rigardos ĝin same post dek jaroj, kaj se mi mortos, do mi lasos filon, por ke li povu legi, kio estas skribita tie.

Ĉiuj ekridis.

— Vi ne eraris! — diris don Esteban al Hanuver.

— Ho! nu certe, ne, — respondis tiu, kaj mi estis forlasita, — en triumfo kaj kora ĝojo. La grupo transiris al la alia fino de la halo. Mi turnis min ankoraŭ, unuafoje libere ekspirinte, pasis tra la tuta kompanio, kiel sovaĝa mustango inter nervozaj pavoj, kaj eksidis en angulo, el kiu estis videbla la tuta halo, sed kie neniu malhelpis pensi.

Baldaŭ mi ekvidis Thomson-on kaj Galway-on kun tri sinjorinoj, en bonega animstato. Galway, abrupte movante la vangon, metinte la manojn en la poŝojn kaj balanciĝante sur la piedpintoj, estis parolanta kaj ridanta. Thomson estis favore aŭskultanta; unu sinjorino, dezirante interrompi Galway-on, tuŝis lian manon per faldita ventumilo, la du ceteraj, interŝanĝante rigardojn, de tempo al tempo ridegadis. Do, nenio okazis. Sed kio okazis al Molly — la junulino Molly, forlasinta sian fratinon, por plenumi la promeson, al la junulino, kiu, pli ĉarma kaj bela ol ĉiuj, kiujn mi vidis en tiu ĉi vespero, devus ĝoji kaj brili ĉi tie kaj iri kun mano en la brako de Hanuver, hontante pri si kaj pri la feliĉo, kiun ŝi intencis rezigni, timante ion, kion povas timi nur virino? Kiaj kaŭzoj retenis ŝin? Mi faris tri supozojn: Molly ŝanĝis sian decidon kaj foriris; Molly estas malsana kaj — Molly jam estis. — «Jes, ŝi estis, — diradis mi, emociiĝante, kiel pro mi mem, — kaj ŝia interkompreniĝo kun Hanuver ne malcedis kontraŭ Dige. Li forlasis ŝin. Tial li suferas, travivinte la scenon, kiu profunde tuŝis lin, sed kiu estis senforta ree lumigi la sunon super lia obskurigita animo». Se mi scius, kie ŝi estas nun, tio estas, se ŝi estus ie proksime, mi, verŝajne, farus unu el miaj frenezaĵoj, — irus al ŝi kaj kondukus ĉi tien; ĉiuokaze, penus konduki. Sed, eble, okazis tielaĵo, kiun ne eblas diveni. Kaj se ŝi mortis kaj de Hanuver ĉio estas kaŝita!

Post kiam mi pensis tion, la terura penso ekobsedis min, des pli, ke la nemulto, sciata de mi en tiu afero, havis grandajn mankojn, permesantajn ajnan supozon. Mi vidis Lemarin-on; tiun specon de homoj mi bone konis, kaj mi sciis, kiel inventemaj estas huliganoj, obsedataj de manio aŭ profitemo. Definitive, mi devis renkonti Pope-on, por trankviliĝi.

Mem ne konsciante tion, mi deziris ĝojon en la hodiaŭa vespero ne nur tial, ke mi deziris feliĉan renkontiĝon de la du manoj, disigitaj de komplikaj cirkonstancoj, — en mi estis leviĝanta postulo de jubilo, planita de homa volo kaj de pasia deziro, tiom bela en tiuj neordinaraj kondiĉoj. La afero statis kaj evoluis tiel, ke nenian alian finon, krom aperon de Molly, — aperon, renversantan la tutan malican planon, — gajan plaŭdon de maja arĝenta rojo, — mi povis deziri, kaj nenio alia povis servi por mi kiel pravigo de tio, en kio, konforme al la neesploritaj leĝoj de homaj renkontiĝoj, mi prenis nevolan, kvankam supraĵan parton.

Ne opiniu, tamen, ke miaj pensoj tiutempe esprimiĝis per tiaj vortoj, — mi estis tiam ankoraŭ malproksima de la kutima arto de plenaĝuloj, — ĉirkaŭigi per vorta streko ŝaŭme glitantajn bildojn. Sed ili ne restis sen esprimo; anstataŭ mi mian spiritan mondon esprimis la muziko de la orkestro, kaŝita sur la galerio, vokanta la Mirindan Landon.

Jes, nur dum dudek kvar horoj Sandy Pruel elkreskis, simile al vegetaĵo de hinda mago, plantita kiel semo kaj post tridek minutoj disvolvanta verdajn foliojn. Mi estis pli maljuna, pli saĝa, — pli kvieta. Mi povus, certe, kun grandega ĝuo eksidi kaj ludi, rulante kuiritajn ovojn, kiu ludo nomiĝas — «manĝu ovoŝelon», — sed povis ankaŭ kapti esencon de la nedirita en la dirita. Mi, definitive, bezonis Pope-on, sed mi ankoraŭ ne kuraĝis vagi, kie mi deziras, serĉante lin, kaj kiam li, finfine, aliris, rimarkinte min hazarde, oni kvazaŭ donis al mi trinkaĵon post salaĵo. Li estis en frako, gantoj, aspektante pro tio nove, sed por mi estis tutegale. Mi ekstaris kaj ekiris al li.

— Nu, jen, — diris Pope kaj, facile retrorigardinte, mallaŭte aldonis: — Hodiaŭ okazos io. Vi vidos. Mi ne kaŝas de vi, ĉar mi estas ekscitita, kaj vi multon faris por ni. Prepariĝu: ni ankoraŭ ne scias, kio povas okazi.

— Kiam? Ĉu nun?

— Ne. Mi nenion plu diros. Ĉu vi ne ofendiĝas, ke vin oni lasis satdormi?

— Pope, — diris mi, ne atentante lian distritan ŝercemon, — kara Pope, mi scias, ke mi demandas stulte, sed... sed... mi havas rajton. Mi pensas tiel. Trankviligu min kaj diru: kio okazis al Molly?

— Nu kial vi zorgas pri Molly?! — diris li, ridante kaj levante la ŝultrojn. — Molly, — li faris emfazon, — baldaŭ estos Emilia Hanuver, kaj ni vizitos ŝin por trinki teon. Ĉu ne?

— Kiel? Ĉu ŝi estas ĉi tie?

— Ne.

Mi silentis kun kolera vizaĝo.

— Trankviliĝu, — diris Pope, — ne indas tiel emociiĝi. Ĉio okazos siatempe. Ĉu vi deziras glaciaĵon?

Mi ne sukcesis respondi, kiam li haltigis defilantan kun pleto Parker-on, kies ege zorgigita vizaĝo parolis pri tio, ke la vespero siamaniere reflektiĝis en lia animo, kvazaŭ faliginte lin de sur la piedoj.

— Parker, — diris Pope, — glaciaĵon al mi kaj al Sandy, grandajn porciojn.

— Tuj farote, — diris la maljunulo, nun jam kun ege vigla, eĉ interesita aspekto, kvazaŭ en postulado de glaciaĵo estis la tuta afero de tiu ĉi vespero. — Kian do? Ĉu fragan, oranĝan, pistakan, rozpetalan, kreman, vanilan, karamelan aŭ...

— Kafan, — interrompis Pope. — Kaj al vi, Sandy?

Mi decidis montri «spertecon» kaj postulis ananasan, sed — ve! — ĝi estis malpli bona, ol la kafa, kiun mi gustumis el la kristala taso de Pope. Dum Parker estis iranta, Pope diris al mi nomojn de kelkaj homoj, kiuj ĉeestis en la halo, sed mi ĉion forgesis. Mi pensis pri Molly kaj pri mia emocio, vokanta en la Mirindan Landon.

Mi pensis krome: kiel simple, kiel grandanime rilate al mi agus Pope, — jam tage, kiam ni manĝis kaj drinkis, — se li dirus: «Sandy, jen kian aferon ni havas...» — kaj per klara lingvaĵo de amika fido inicus min pri la implikitaj sekretoj. Singardemon, nelongan konatecon kaj ĉion ceteran, kio povis malhelpi al Pope, mi forĵetis, eĉ ne penante pensi pri tio, — tiel mi fidis min mem.

Pope silentis, poste pro granda malavareco enpikis en mian ŝvelintan kapon la lastan enigmon.

— Mi ne estos ĉe la tablo, — diris li, — mi tre petas vin, ne demandu pri kaŭzoj de tio laŭte kaj ne serĉu min, por ke mian foreston oni atentu kiel eble malpleje.

— Mi ne estas tiom stulta, — respondis mi kun ofendiĝo, kiu estis eĉ pli akra pro la dento, ekdolorinta en la glaciaĵo, — ne tiom mi stultas, ke vi parolu al mi tion, kiel al etulo.

— Tre bone, — diris li seke kaj foriris, forlasinte min inter eksidintaj ĉirkaŭ tiu loko allogaj, sed nenecesaj por mi sinjorinoj, kaj mi komencis transsidiĝi for de ili, ĝis trafis en la angulon mem. Se mi povus nombri la kvanton de miraj rigardoj, kiujn ĵetis al mi en tiu vespero diversaj homoj, — da ili, probable, sufiĉus, por fuĝigi el tribuno plej senĝenan oratoron. Sed ĉu gravas?! Mi sidis, ĉirkaŭita de dorsoj kun blankaj kaj rozkoloraj dekoltaĵoj, spiradis delikatajn parfumojn kaj pririgardadis baskojn de frakoj, malhelpantajn vidi moviĝon en la halo. Mian suspektemon akutigis atako de la timo, ke Pope rakontos pri mia malĝentileco al Hanuver kaj min oni ne allasos al la tablo; nenion vidinta, forgesita de ĉiuj, mi vagados inter lumoj kaj floroj, poste Thomson pafos al mi el peza revolvero, kaj mi, eligante la lastan spiron sur la manoj de Duroc, diros al Molly, ploranta super mi: «Ne ploru. Sandy mortas kiel vivis, sed li neniam demandos laŭte, kie estas via danda Pope, ĉar mi estas edukita de la maro, kiu instruas silenton».

Tiom solene pasis en mi tiu sceno kaj tiom emociis min, ke mi jam deziris ekstari, por iri en mian ĉambron, tiri la ŝnuron de la mura lifto kaj eksidi malgaje duope kun botelo da vino. Subite aperis homo en livreo kaj ion laŭte diris. La moviĝo en la halo ŝanĝiĝis. La gastoj ekfluis en la sekvan halon, brilantan per blua fumo, kaj, ree iĝinte scivolema, mi same ekiris en facila bruo de la bele vestita vigla homamaso, malofte kaj ne tre skandale kunpuŝiĝante kun najbaroj en la defilo.