V. Preparoj por batalo


Kiam Gray leviĝis sur la ferdekon de «Sekreto», li dum kelkaj minutoj staris senmove, glatumante per la mano la kapon ekde la nuko al la frunto, kio signifis ekstreman konsterniĝon. Distriĝemo — nebula vago de emocioj — reflektiĝis en lia vizaĝo per sensenta rideto de lunatiko. Lia asistanto Panten iris tiutempe laŭ la meza ferdeko kun telero da fritita fiŝo; ekvidinte Gray-on, li rimarkis la strangan staton de la ŝipestro.

— Ĉu vi ne kontuziĝis? — gardeme demandis li. — Kie vi estis? Kion vidis? Kvankam, tio, certe, estas via afero. Maklero proponas profitan frajton; kun premio. Sed kio ja al vi okazis?..

— Dankon, — diris Gray, suspirinte, kiel malligita. — Al mi ĝuste mankis la sonoj de via simpla, saĝa voĉo. Tio estas kiel malvarma akvo. Panten, sciigu la homojn, ke hodiaŭ ni levas la ankron kaj transiras en la enfluejon de Liliano, je dek mejloj for de ĉi tie. Ĝian fluon baras kontinuaj malprofundaĵoj. Penetri en la enfluejon eblas nur el la maro. Venu al mi por preni la mapon. Piloton ne prenu. Dume tio estas ĉio... Ha, jes, profitan frajton mi bezonas, kiel pasintjaran neĝon. Vi povas diri tion al la maklero. Mi direktas min en la urbon, kie mi restos ĝis la vespero.

— Do kio okazis?

— Tute nenio, Panten. Mi volas, ke vi notu al vi mian deziron eviti ajnajn demandojn. Kiam venos la momento, mi sciigos vin, en kio estas la afero. Al la matrosoj diru, ke ni riparos la ŝipon; ke la loka doko estas okupita.

— Bone, — senkomprene diris Panten al la dorso de foriranta Gray. — Estos plenumite.

Kvankam la ordonoj de la ŝipestro estis tute sencohavaj, la asistanto elorbitigis la okulojn kaj maltrankvile ekhastis kun la telero en sian kajuton, balbutante: «Panten, vi estas konsternita. Ĉu li deziras provi kontrabandon? Ĉu ni levos la nigran flagon de pirato?» Sed ĉi tie Panten implikiĝis en la plej sovaĝaj supozoj. Dum li estis nervoze neniiganta la fiŝon, Gray malleviĝis en la kajuton, prenis monon kaj, transveturinte la golfeton, aperis en la komercaj kvartaloj de Liss.

Nun li agis jam decideme kaj trankvile, ĝis detaloj sciante ĉion, kio atendas lin sur la mirinda vojo. Ĉiu moviĝo — penso, ago — estis varmigantaj lin per rafinita ĝuo de arta laboro. Lia plano kreiĝis momente kaj klare. Lian komprenon de la vivo tuŝis tiu lasta atako de ĉizilo, post kiu marmoro estas kvieta en sia belega brilo.

Gray vizitis tri vendejojn, donante specialan atenton al precizeco de elekto, ĉar mense li jam vidis la necesajn koloron kaj intenson. En du unuaj vendejoj oni montris al li silkojn de bazaraj koloroj, destinitajn por kontentigi senartifikan vantemon; en la tria li trovis specimenojn de komplikaj efektoj. La mastro de la vendejo ĝoje agitiĝis, elmetante ŝtofojn, longe kuŝintajn en la stoko, sed Gray estis serioza, kiel anatomo. Li pacience malfaldadis volvaĵojn, demetadis, deŝovadis, malvolvadis kaj rigardadis kontraŭ lumo tian multon da skarlataj strioj, ke la vendotablo, amasigita per ili, ŝajnis, tuj ekbrulos. Sur la pinton de la boto de Gray ekkuŝis purpura ondo; sur liaj manoj kaj vizaĝo brilis roza reflektaĵo. Fosante en facila rezisto de silko, li distingadis kolorojn: ruĝan, palrozan kaj malhelrozan, densajn bolojn de ĉerizaj, oranĝaj kaj malhel-rufaj tonoj; ĉi tie estis nuancoj de ĉiuj fortoj kaj signifoj, malsamaj en sia ŝajna parenceco, simile al vortoj: «ĉarma» — «belega» — «admirinda» — «perfekta»; en faldoj kaŝiĝis aludoj, neatingeblaj al la lingvo de la vido, sed la vera skarlata koloro longe ne aperadis antaŭ la okuloj de nia ŝipestro; tio, kion alportadis la vendisto, estis bona, sed ne vokis klaran kaj firman «jes». Finfine, unu koloro altiris la senarmitan atenton de la aĉetanto; li eksidis en fotelon ĉe la fenestro, eltiris el la brua silko longan finon, ĵetis ĝin sur la genuojn kaj, malstreĉiĝinte, kun la pipo en la dentoj, iĝis kontemple senmova.

Tiu koloro, perfekte pura, kiel skarlata matena strio, kaj plena de nobla gajo kaj reĝeco, estis ĝuste tiu fiera koloro, kiun serĉis Gray. En ĝi ne estis miksitaj tonoj de fajro, de papavaj petaloj, nek ludo de violaj aŭ lilaj aludoj; ne estis ankaŭ bluo, nek ombro — nenio, kio vokas dubon. Ĝi brulis, kiel rideto, per ĉarmo de spirita reflekto. Gray tiel enpensiĝis, ke forgesis pri la mastro, kiu atendis lin malantaŭ la dorso kun streĉo de ĉashundo, montranta ĉasaĵon. Laciĝinte atendi, la vendisto rememorigis pri si per krako de deŝirita peco de ŝtofo.

— Sufiĉas da specimenoj, — diris Gray, ekstarante, — tiun ĉi silkon mi prenas.

— Ĉu la tutan pecon? — respekte dubante, demandis la vendisto. Sed Gray silente rigardis al lia frunto, pro kio la mastro de la vendejo iĝis iomete pli senĝena. — Tiuokaze, kiom da metroj?

Gray balancis la kapon, proponante atendi, kaj kalkulis per krajono sur papero la necesan kvanton.

— Du mil metrojn. — Li kun dubo pririgardis la bretojn. — Jes, ne pli ol du mil metroj.

— Du? — diris la mastro, spasme saltetante, kiel risorta. — Mil? Metrojn? Mi petas vin eksidi, ŝipestro. Ĉu vi ne deziras rigardi, ŝipestro, specimenojn de novaj ŝtofoj? Kiel vi deziras. Jen alumetoj, jen bonega tabako; mi petas. Du mil... du mil kostas... — Li diris prezon, kiu havis saman rilaton al la vera, kiel ĵuro al simpla «jes», sed Gray estis kontenta, ĉar tute ne deziris marĉandi pri io ajn. — Mirinda, plej bona silko, — daŭrigis la vendisto, — nekomparebla varo, nur ĉe mi vi trovos tian.

Kiam li finfine elverŝis ĉiujn laŭdojn, Gray interkonsentis kun li pri la livero, pagis la kalkulon, inklude la liverkoston, kaj foriris, akompanata de la mastro kun tia pompo, kvazaŭ li estus ĉina imperiestro. Tiutempe trans la strato kontraŭ tiu loko, kie estis la vendejo, vaganta muzikisto, agordinte sian violonĉelon, per kvieta arĉo paroligis ĝin malgaje kaj bone; lia kamarado, flutisto, priverŝis la kordan kanton per pepado de gorĝa fajfo; la simpla kanteto, kiun ili sonigis en la korto, dormetanta en varmego, atingis la orelojn de Gray, kaj li tuj komprenis, kion li faru plu. Ĝenerale en ĉiuj ĉi tagoj li estis sur tiu feliĉa alto de spirita vido, el kiu li klare rimarkadis ĉiujn aludojn kaj suflorojn de la realo; ekaŭdinte la sonojn, superbruatajn de irado de veturiloj, li eniris en la centron de gravegaj impresoj kaj pensoj, kaŭzitaj, konforme al lia karaktero, de tiu ĉi muziko, jam sentante, kial kaj kiel rezultos bone tio, kion li elpensis. Transirinte la strateton, Gray eniris en la pordegon de la domo, kie okazis la muzika elpaŝo. Tiutempe la muzikistoj intencis foriri; la alta flutisto kun aspekto de subpremita digno estis danke svinganta la ĉapelon al tiuj fenestroj, el kie estis elflugantaj moneroj. La violonĉelo jam revenis sub la akselon de sia mastro; tiu, viŝante la ŝvitintan frunton, estis atendanta la flutiston.

— Ba, ja tio estas vi, Zimmer! — diris al li Gray, rekonante la violoniston, kiu en vesperoj gajigadis per sia bonega ludo maristojn, gastojn de taverno «Monon sur la barelon». — Kiel do vi malfideliĝis al la violono?

— Altestimata ŝipestro, — memkontente kontraŭdiris Zimmer, — mi ludas sur ĉio, kio sonas kaj krakas. En la juneco mi estis muzika klaŭno. Nun min altiras la arto, kaj mi kun ĉagreno vidas, ke mi pereigis elstaran talenton. Tial mi pro malfrua avido amas samtempe du: violonĉelon kaj violonon. Sur la violonĉelo mi ludas tage, kaj sur la violono vespere, do, kvazaŭ ploras, lamentas pri la pereinta talento. Ĉu vi ne regalos min per vino? La violonĉelo estas mia Karmen', kaj la violono estas...

— Assol, — diris Gray. Zimmer misaŭdis.

— Jes, — kapjesis li, — kaj solo sur cimbalo aŭ kupraj tubetoj estas tute alia afero. Tamen, ĉu tio koncernas min? Ni lasu grimacojn al pajacoj de la arto — sed mi ja scias, ke en violono kaj violonĉelo ĉiam ripozas feinoj.

— Kaj kio kaŝiĝas en mia «tur-lu-rlu»? — demandis la alirinta flutisto, alta ulo kun ŝafaj bluaj okuloj kaj blonda barbo. — Nu, diru?

— Dependas de tio, kiom vi drinkis matene. Iam — birdo, iam — alkoholaj vaporoj. Ŝipestro, tio estas mia kompaniano Duss; mi rakontis al li, kiel vi disipas oron, kiam vi drinkas, kaj li ekstervide enamiĝis en vin.

— Jes, — diris Duss, — mi ŝatas belajn gestojn kaj malavarecon. Sed mi estas ruza, ne fidu al mia fia flato.

— Kaj nun aŭskultu min, — diris, ridante, Gray. — Mi havas malmultan tempon, sed la afero estas urĝa. Mi proponas al vi bone perlabori. Kolektu orkestron, sed ne el dandoj kun paradaj vizaĝoj de mortintoj, kiuj en muzika pedanteco aŭ — eĉ pli malbone — en sona gastronomio forgesis pri la animo de la muziko kaj silente mortigas estradojn per siaj komplikitaj bruoj, — ne. Kolektu la viajn, kiuj plorigas simplajn korojn de kuiristinoj kaj lakeoj; kolektu viajn vagabondojn. La maro kaj la amo ne toleras pedantojn. Mi kun plezuro sidus kun vi, kaj eĉ kun pluraj boteloj, sed mi devas iri. Mi havas multajn aferojn. Prenu ĉi tion kaj fordrinku je la litero A. Se al vi plaĉas mia propono, venu vespere al «Sekreto», ĝi staras nemalproksime de la unua moleo.

— Mi konsentas! — ekkriis Zimmer, sciante, ke Gray pagas, kiel reĝo. — Duss, riverencu, diru «jes» kaj turnu la ĉapelon pro ĝojo! Ŝipestro Gray intencas edziĝi!

— Jes, — simple diris Gray. — Ĉiujn detalojn mi sciigos al vi sur «Sekreto». Kaj vi...

— Je la litero A! — Duss, puŝinte per la kubuto Zimmer-on, palpebrumis al Gray. — Sed... kiel multas literoj en la alfabeto! Ĉu vi ne povus doni ion ankaŭ por Z?

Gray donis ankoraŭ monon. La muzikistoj foriris. Tiam li vizitis komisian agentejon kaj donis sekretan komision kontraŭ granda monsumo — plenumendan urĝe, dum ses tagoj. Kiam Gray revenis sur sian ŝipon, la agento jam estis suriranta vaporŝipon. Vespere oni alveturigis la silkon; kvin velistoj, dungitaj de Gray, estis loĝigitaj kun matrosoj; ankoraŭ ne revenis Letiko kaj ne venis la muzikistoj; atendante ilin, Gray iris interparoli kun Panten.

Necesas rimarki, ke Gray dum kelkaj jaroj navigadis kun la sama ŝipanaro. Komence la ŝipestro mirigadis la matrosojn per kapricoj de neatenditaj vojaĝoj, de haltoj — iam monataj — en la plej nekomercaj kaj senhomaj lokoj, sed iom post iom ilin inspiris la «gray-ismo» de Gray. Li ofte navigadis kun sola balasto, rifuzante preni profitan frajton nur tial, ke ne plaĉis al li la proponita kargo. Neniu povis persvadi lin veturigi sapon, najlojn, partojn de maŝinoj kaj ceteron, kio morne silentas en holdoj, vokante senvivajn imagojn de enua neceso. Sed li volonte ŝarĝadis fruktojn, porcelanon, animalojn, spicojn, teon, tabakon, kafon, silkon, valorajn specojn de ligno: ebonon, santalon, palmon. Ĉio ĉi respondis al aristokrateco de lia fantazio, kreante pitoreskan etoson; estas ne mirinde, ke la ŝipanaro de «Sekreto», edukita tiel en spirito de originaleco, rigardis iom de supre al ĉiuj ceteraj ŝipoj, kovritaj de fumo de banala profito. Tamen ĉi-foje Gray renkontis demandojn en fizionomioj; eĉ la plej stulta matroso bonege sciis, ke ne necesas fari riparon en fluejo de arbara rivero.

Panten, certe, sciigis al ili la ordonon de Gray; kiam tiu eniris, lia asistanto estis finfumanta sesan cigaron, vagante tra la kajuto, obtuziĝinte pro la fumo kaj stumblante kontraŭ la seĝoj. Estis venanta vespero; tra la malfermita luko elstaris ora trabo da lumo, en kiu ekbrilis la lakita viziero de la ŝipestra kaskedo.

— Ĉio estas preta, — morne diris Panten. — Se vi deziras, ni povas levi la ankron.

— Vi devus, Panten, koni min iom pli bone, — milde rimarkis Gray. — Ne estas sekreto en tio, kion mi faras. Tuj kiam ni ĵetos la ankron sur la fundon de Liliano, mi rakontos ĉion, kaj vi ne plu malŝparados tiom multe da alumetoj por malbonaj cigaroj. Iru, ordonu levi la ankron.

Panten, sinĝene ridetante, gratis la brovon.

— Tio, certe, estas tiel, — diris li. — Tamen, mi... nenion.

Kiam li foriris, Gray sidis iom, senmove rigardante en la duonmalfermitan pordon, poste transiris en sian kajuton. Ĉi tie li jen eksidadis, jen ekkuŝadis; jen, aŭskultante krakadon de la vindaso, elrulanta bruan ĉenon, intencis eliri sur la teŭgon, sed ree enpensiĝadis kaj revenadis al la tablo, strekante sur la vakstolo per la fingro rapidan rektan linion. Frapo de pugno en la pordon elirigis lin el la mania stato; li turnis la ŝlosilon, enlasinte Letikon. La matroso, anhelante, haltis kun aspekto de kuriero, ĝustatempe preventinta ekzekuton.

— «Flugu, amiko Letiko», — diris mi al mi mem, — rapide ekparolis li, — kiam mi de sur la kabla moleo ekvidis, kiel dancas ĉirkaŭ la vindaso niaj knaboj, kraĉante al la manoj. Mi havas okulon de aglo. Kaj mi ekflugis; mi tiel spiris al la boatisto, ke la homo ŝvitis pro emocio. Ŝipestro, ĉu vi intencis lasi min sur la bordo?

— Letiko, — diris Gray, atente rigardante al liaj ruĝaj okuloj, — mi atendis vin ne pli malfrue, ol matene. Ĉu vi verŝis sur la nukon malvarman akvon?

— Verŝis. Ne tiom, kiom estis verŝite internen, sed verŝis. Ĉio estas farita.

— Rakontu.

— Ne necesas rakonti, ŝipestro; jen ĉi tie ĉio estas skribita. Prenu kaj legu. Mi tre diligentis. Mi iros for.

— Kien?

— Mi vidas laŭ riproĉo de viaj okuloj, ke mi ankoraŭ nesufiĉe verŝis sur la nukon malvarman akvon.

Li turnis sin kaj eliris kun strangaj moviĝoj de blindulo. Gray malfaldis la papereton; la krajono, probable, miris, kiam faris sur ĝi tiujn desegnaĵojn, similajn al oblikviĝinta barilo. Jen kion skribis Letiko:

«Konforme al la instrukcio. Post la kvina horo mi iradis laŭ la strato. Domo kun griza tegmento, po du fenestroj en ĉiu flanko; havas legomĝardenon. La indikita persono venadis dufoje: por akvo — unue, por splitoj por forno — due. Post la veno de mallumo mi penetris rigarde en la fenestron, sed nenion vidis kaŭze de kurteno».

Poste sekvis kelkaj indikoj de familia karaktero, akiritaj de Letiko, verŝajne, per ĉetabla konversacio, ĉar la memorando finiĝis, iom neatendite, per vortoj: «Por la elspezoj estis aldonite iomete da propra mono».

Sed la esenco de tiu ĉi raporto parolis nur pri tio, kion ni scias el la unua ĉapitro. Gray metis la paperon en la tablon, fajfe vokis la vaĉanton kaj sendis lin al Panten, sed anstataŭ la asistanto venis ferdekestro Atwood, mallevante la levitajn manikojn.

— Ni bitis nin ĉe la moleo, — diris li. — Panten sendis min por ekscii, kion vi deziras. Li estas okupita: lin tie atakas iuj homoj kun trumpetoj, tamburoj kaj ceteraj violonoj. Ĉu vi vokis ilin sur «Sekreton»? Panten petas vin veni, li diras, en lia kapo estas nebulo.

— Jes, Atwood, — diris Gray, — mi, vere, vokis la muzikistojn; iru, diru al ili, ke ili dume iru en la matrosan loĝejon. Poste ni vidos, kie loki ilin. Atwood, diru al ili kaj al la ŝipanaro, ke mi eliros sur la ferdekon post kvaronhoro. Ili kunvenu; vi kaj Panten, certe, same aŭskultu min.

Atwood streĉis, kiel ĉanon, la maldekstran brovon, iom staris flanke al la pordo kaj eliris. Tiujn dek minutojn Gray pasigis, ferminte per la manoj la vizaĝon; li estis al nenio prepariĝanta kaj nenion kalkulanta, sed deziris iom mense silenti. Tiutempe lin jam atendis ĉiuj, malpacience kaj kun sciavido, plena de konjektoj. Li eliris kaj ekvidis laŭ la vizaĝoj atendon de nekredeblaj aferoj, sed ĉar li mem trovis la okazantan tute natura, do la streĉo de la aliulaj animoj reflektiĝis en li per facila ĉagreno.

— Estas nenio eksterordinara, — diris Gray, eksidante sur la ŝtuparon de la ponto. — Ni staros en la rivera enfluejo ĝis ŝanĝos la tutan velaron. Vi vidis, ke estas liverita ruĝa silko; el ĝi oni sub gvido de velmajstro Blent faros por «Sekreto» novajn velojn. Poste ni eknavigos, sed kien — mi ne diros; ĉiuokaze, nemalproksime de ĉi tie. Mi veturas al la edzino. Ŝi ankoraŭ ne estas mia edzino, sed ŝi estos. Mi bezonas skarlatajn velojn, por ke jam el malproksime, kiel estas interkonsentite kun ŝi, ŝi rimarku nin. Jen ĉio. Kiel vi vidas, en tio estas nenio mistera. Kaj sufiĉas pri tio.

— Jes, — diris Atwood, vidante laŭ la ridetantaj vizaĝoj de la matrosoj, ke ili estas agrable konsternitaj kaj ne kuraĝas paroli. — Do, jen en kio estas la afero, ŝipestro... Ne ni, certe, juĝu pri tio. Kiel vi deziras, tiel estu. Mi gratulas vin.

— Dankon! — Gray forte premis la manon de la ferdekestro, sed tiu, farinte nekredeblan penon, respondis per tia manpremo, ke la ŝipestro cedis. Post tio aliris ĉiuj, anstataŭante unu la alian per sinĝenema varmo de rigardo kaj balbutante gratulojn. Neniu kriis, nek bruis — ion ne tute simplan sentis la matrosoj en la abruptaj vortoj de la ŝipestro. Panten faciligite suspiris kaj gajiĝis — lia anima pezo degelis. Nur la ŝipa ĉarpentisto restis malkontenta pri io: malvigle teninte iom la manon de Gray, li morne demandis:

— Kiel tio venis en vian kapon, ŝipestro?

— Kiel bato de via toporo, — diris Gray. — Zimmer! Montru viajn knabojn.

La violonisto, frapante la dorsojn de la muzikistoj, elpuŝis sep homojn, vestitajn ege malorde.

— Jen, — diris Zimmer, — tio estas la trombono; li ne ludas, sed pafas, kiel el kanono. Tiuj du senlipharaj bravuloj estas la fanfaroj; kiam ili ekludas, oni tuj deziras batali. Poste la klarneto, la korneto kaj la dua violono. Ĉiuj ili estas grandaj majstroj brakumi la viglan primadonon, tio estas min. Kaj jen la ĉefa mastro de nia gaja metio — Fritz, la tamburisto. Tamburistoj, ĉu vi scias, kutime havas elreviĝintan aspekton, sed tiu ĉi frapas kun digno, kun fervoro. En lia ludo estas io malfermita kaj rekta, kiel liaj bastonoj. Do, ĉu ĉio estas farita ĝuste, ŝipestro Gray?

— Admirinde, — diris Gray. — Por vi ĉiuj estas rezervita loko en la holdo, kiu, evidente, ĉi-foje estos ŝarĝita per diversaj «skercoj», «adaĝoj» kaj «fortege». Disiru. Panten, debordiĝu, eknavigu. Mi vin anstataŭos post du horoj.

Tiujn du horojn li ne rimarkis, ĉar ili pasis en la sama interna muziko, ne forlasanta lian konscion, kiel pulso ne forlasas arteriojn. Li pensis pri unu afero, deziris unu aferon, strebis al unu afero. Estante agema homo, li pense antaŭadis la eventojn, bedaŭrante nur pri tio, ke ilin ne eblas movi same simple kaj rapide, kiel ŝakpecojn. Nenio en lia trankvila aspekto diris pri tiu streĉo de la emocio, kies zumo, simile al zumo de grandega sonorilo, batanta super la kapo, kuris en tuta lia korpo kiel surdiga nerva ĝemo. Tio finfine igis lin kalkuli mense: «Unu, du... tridek...» kaj tiel plu, ĝis li diris «mil». Tiu ekzerco efikis: li finfine iĝis kapabla rigardi el ekstere al la tuta entrepreno. Tiam lin iom mirigis tio, ke li ne povas imagi la internan Assol-on, ĉar li eĉ neniam konversaciis kun ŝi. Li legis ie, ke oni povas, almenaŭ malklare, kompreni homon, se, imaginte sin tiu homo, oni kopias esprimon de ties vizaĝo. Jam la okuloj de Gray komencis akcepti nekarakteran por ili strangan esprimon, kaj la lipoj sub la lipharoj formis malfortan, mildan rideton, kiam, rekonsciiĝinte, li ekridegis kaj eliris por anstataŭi Panten-on.

Estis mallume. Panten, levinte la kolumon de la jako, estis paŝanta ĉe la kompaso, dirante al la rudristo: «Ruĝen kvaronrumbon; ruĝen. Haltu; ankoraŭ kvaronon». «Sekreto» estis iranta kun duono de la veloj ĉe dorsovento.

— Ĉu vi scias, — diris Panten al Gray, — mi estas kontenta.

— Pri kio?

— Pri la samo, pri kio estas vi. Mi ĉion komprenis. Jen ĉi tie, sur la ponto. — Li ruze palpebrumis, lumante al la rideto per la fajro de la pipo.

— Nu, nu, — diris Gray, subite diveninte, en kio estas la afero, — kion do vi tie komprenis?

— La plej bona maniero kontrabandi, — flustris Panten. — Ĉiu rajtas havi tiajn velojn, kiajn li deziras. Vi havas genian kapon, Gray!

— Kompatinda Panten! — diris la ŝipestro, ne sciante, ĉu li koleru aŭ ridu. — Via konjekto estas sprita, sed tute senbaza. Iru dormi. Mi ĵuras al vi, ke vi eraras. Mi faras ĝuste tion, kion mi diris.

Li forsendis lin dormi, kontrolis la direkton de la kurso kaj eksidis. Nun ni forlasu lin, ĉar li bezonas esti sola.




ruĝen — maldekstren en la marista ĵargono (pro ruĝa fajro, per kiu estas signata la maldekstra ŝipflanko — babordo) (rim. de la tradukinto).