Ĉapitro V

Snogden renkontis Van-Konet-on en sia loĝejo kaj parolis kun li kiel homo, preninta sur sin la taskon de la providenco. Ĉirkaŭiginte per vorta garnaĵo siajn nekomplikajn, kvankam tute krimajn agojn, kies rezulton jam scias la leganto, elpensinte multajn obstaklojn por ilia efektivigo, Snogden prezentis la aferon kiel malfacilan malimplikadon de nodiĝinta volvaĵo kaj speciale emfazis tion, kian penon kvazaŭe kostis al li persvadi la majstron de elpendaĵoj Barket-on. Pri Barket ni havos eblon ekscii poste, sed la ĉefa afero estis ne nur elpensaĵo de Snogden: Barket, praktikema homo, donis al Snogden promeson silenti pri la skandalo, kaj lia filino, kiun tiel arde defendis Tirrey, unue ekploris, poste laŭmerite taksis la elokventan arabeskon de la bankaj biletoj, transdonitaj de Snogden al ŝia patro. Snogden donis al Barket tricent pundojn kun gaja rekteco de divido de neatendita trovaĵo, kaj kiam Barket, dirinte: «Mi prenas la monon tial, ke vi estu trankvila», — akceptis la donacon de Van-Konet, interalie, tre konvenan pro la cirkonstancoj de la nebona stato de lia metiejo, Snogden petis skribi ricevateston pri kvincent pundoj. «Ĝi estas por tio, — diris Snogden, rigardante rekte en la okulojn de la metiisto, — ke la fikciaj ducent pundoj proksimume post monato iĝu vere viaj, kiam ĉio solviĝos bonorde».

Ne kontraŭante al tiu paŝo, fartante eĉ pli facile, ĉar li egaliĝis kun Snogden en fieco, Barket kapjesis kaj donis la ricevateston.

Kiam li foriris, Marta longe silentis, penseme fingrumante la monon, kuŝantan sur la tablo, kaj malgaje diris:

— Malbone ni faris. Kiel oni diras, vendis niajn animojn.

— Monon ni bezonas, diablo prenu! — ekkriis Barket. — Nu, kaj se mi ne prenus ĝin, — kio ŝanĝiĝos?

— Vi, certe, pravas, sed...

— Aŭskultu, racia filino, — ni ne povas konkuri aristokrataron en demandoj de digno. Kaj tiu fierulo Gravelot, laŭ mi, strebas esti ia aparta homo. Tavernisto dueldefiis Georgon Van-Konet-on! Ridegi eblas super tia historio, se pripensi.

— Gravelot defendis min, — deklaris Marta, viŝante larmojn de honto, — kaj mi neniam estis tiel ofendita, kiel hodiaŭ.

— Bone. Li agis noble — mi ne disputas... Sed la duelo ne okazos. Tie estas io insidita kontraŭ Gravelot, se, tuj kiam ni alveturis, Snogden venis por peti nin silenti kaj, esence, perforte devigis nin preni tiujn tridek pundojn.

— Mi ne deziris... — diris Marta, forte kunpreminte la lipojn, — sed kio estas farita, tio estas farita. Mi neniam pardonos al mi.

— Dekalkulu tuj, Marta, okdek pundojn, mi pripagos la kambion al Tomson. La ceterajn necesas trati al Platter por mendo de emajlaj tabuloj. Sed tion mi faros morgaŭ.

— Lasu por mi dudek kvin pundojn.

— Por kio do?

— Por tio... — diris Marta, ridetante kaj sinĝeneme ekrigardante al la patro. — Divenu. Tamen, mi diros: mi devas kudri, prepariĝi: ja baldaŭ alveturos mia fianĉo.

— Jes, — respondis Barket kaj aldonis jam pri alio: — La iro mem de la afero venĝis pro vi: Van-Konet malkuraĝas, estingas la skandalon, timas gazetojn, ĉion, malŝparas. Vidu, kiel li estas punita!

Se Snogden ne povis rakonti tiun scenon al Van-Konet, do anstataŭe li prezentis kaj ellaboris en natura dialogo necedemon, indignon de Barket kaj lia filino; fine Snogden montris konton, kalkulantan elspezon de mono, la plej multan monon, laŭ lia klarigo, li devis pagis al la fikcia Gottlieb Wagner, malklara persono, konsenta fari multon pro multo. Poste, kvazaŭ rememorinte negravan, sed interesan detalon, Snogden diris, ke la cirkonstancoj devigis lin havi intertraktadon kun la patro de Van-Konet, kies enmiksiĝo sole povus pereigi Gravelot-on, laŭ tiuj negravaj krimatestoj, kiuj estis subsenditaj en la «Sekaĵon kaj maron» en aspekto de kestoj da malnovaj libroj.

Ne atendinta tian konfeson, Van-Konet kun peno detenis sin de akra insultado, ĉar lin atendis agaca interparolo kun la patro, la homo de malsincera moralo, tamen metanta super ĉio la eksteran dignon de sia nomo.

— Tamen, se estas tiel, — furioze kriis Van-Konet, — en tiela maniero ja ankaŭ mi povus aranĝi ĉion ne pli malbone ol vi!

— Ne! — Snogden abrupte kaptis la manon de la kamarado, kiun li kvankam tuj elŝiris, tamen komencis aŭskulti. — Ne, Georgo, ne kaj ne, — mi al vi diras. Nur mi povis prezenti al via patro la aferon en tiu ĝia aspekto, pri kiu ni parolis, pri kiu ni estas certaj, kiun necesas juĝi malvarme kaj subtile. Kun mi via patro devis paroli sobre, ĉar ankaŭ li multon ŝuldas al mi. La afero koncernas ne nur la areston de Gravelot, sed ĉefe — kiel agi kun li post la aresto. Juĝafero estas nepensebla, kaj mi trovis eliron, mi donis konsilon, kiel ĉesigi la tutan aferon, sed kiam pasos jam ne malpli ol monato kaj vi kun la edzino estos en Poket. Ĝis nun mi ankoraŭ premadas ĉiujn risortojn, por ke plej baldaŭ okazu via enpostenigo kiel direktoro de la akcia societo de agrokulturaj entreprenoj en Poket. Mi laboras per la kapo kaj per la lango, kaj vi, tiel pasie strebanta ricevi tiun postenon, ne povas negi...

— Mi ne povas negi, — interrompis Van-Konet, — ke vi transpasis ĉiujn mezurojn. Mi ripetas — mi mem povus aranĝi la aferon per la patro.

Li eksilentis, ĉar li bonege konsciis, kiel multe faris Snogden, kiel neeviteble lia patro devus turni sin al la sama Snogden, por efektivigi tiun ĉi intrigon, kiu, ĉe ties tuta simpleco, postulis specialajn ligojn. Van-Konet-on atendis abomena interparolo kun la patro.

— Ĉu vi estas certa, almenaŭ, ke tiu ĉi stulta historio estas finita?

— Jes, mi estas certa, — respondis Snogden tute trankvile. — Ha, Vilĉjo, kara mia! Kion ci deziras diri?

Enkuris knabo, aĝa ĉirkaŭ sep jarojn, en velura jaketo kaj kun malhelaj bukloj, ĉarma kaj delikata, kiel knabino. Ekvidinte Van-Konet-on, li konfuziĝis kaj, kliniĝinte, komencis korekti la ŝtrumpon; poste li ĵetis al Snogden esprimriĉan rigardon kaj komencis movi la fingron laŭ la lipoj, ne kuraĝante ekparoli.

La filo de la gubernatoro kun ĉagreno kaj pensemo rigardis al la knabo; la humoro de Van-Konet estis rompita de tiu ĉi sceno, kaj li kun subrido ekrigardis al la vizaĝo de Snogden, espriminta nekutime mildan por tiu moviĝon de la koro.

— Vilĉjo, endas diri, kio okazis, aŭ foriri, — diris Snogden.

— Bone! — subite deklaris la knabo, alkurante al li. — Diru, kio estas «intri... glantoj» — «intrigantoj»? — korektis sin Vilĉjo.

La brovo de Snogden facile tremeris, kaj li intencis forsendi la knabon kun promeso poste klarigi tiun ĉi vorton, sed ironia zumado de Van-Konet vokis en lia animo deziron resti si mem, kaj por li sufiĉis kuraĝo venki la falsan honton.

— Kiel ci eksciis tiun vorton? — demandis Snogden, furiozante, ke liaj manoj tremas pro la konfuzo.

— Mi legis en libro, — diris knabo, singarde pririgardante Van-Konet-on kaj, evidente, ĝeniĝante pro li. — Tie estas skribite: «Intri... gantoj ĉirkaŭis reĝon Karolon, kaj kavaliro Alfredo... kaj kavaliro Alfredo... — rapide ekparolis Vilĉjo en espero, ke li kure transsaltos la reziston de la memoro. — Kaj ka... Alfredo...» Mi ne memoras, — ĉagrenite suspiris li kaj komencis puŝi la vangon per la lango elinterne. — Kaj «intri... gantojn» mi ne komprenas.

— Jen problemo al Snogden, — ne retenis sin Van-Konet, malice observante la interne konfuziĝintan kamaradon.

La rekta rigardo de la knabo helpis al Snogden malfermi la sekretan angulon de sia animo. Neniom pensante, li respondis al la edukato:

— Intriganto, Vilĉjo, — tio estas homo, kiu por sia profito pereigas aliajn homojn. Kaj pli detale mi klarigos al ci poste. Ĉu ci komprenis?

— Ho jes! — diris Vilĉjo. — Nun mi iros ree legi.

Li ĵetis rigardon el sub la frunto al la botoj de Van-Konet, malrapide ekiris al la pordo kaj subite forkuris.

— Tamen... — rimarkis Van-Konet, mokante la konfuziĝon de Snogden, kies vizaĝo, perdinte la akran koncentritecon, estis saltanta per ĉiu muskolo. — Tamen vi havas kuraĝon... aŭ arogantecon. Ĉu vi tiel ĉiam klarigas al la knabo?

— Ĉiam, — nervoze ekridinte, sen deziro diris Snogden.

— Kaj por kio?

— Ne gravas. Tio estas mia afero, — respondis li, jam ekregante sin kaj kunpremante per du fingroj la malsupran lipon.

— Magdaleno... — mallaŭte eligis Van-Konet.

— Tial, — komencis Snogden, ree ekposedante la antaŭan tonon, kiu jam komencis soni en liaj rapidaj, imponaj vortoj, — via patro estas preparita. Per tio ĉio estos finita.

Van-Konet ekstaris kaj, malestime kantetante, foriris el la loĝejo.

Li ne ŝatis puŝojn de sentoj, antaŭlonge forĵetitaj de li, kiel floroj per pinto de boto, tamen Gravelot, Consuelo kaj Snogden puŝis lin per bonkoraj sentoj, ĉiu en sia maniero. Li povis ripozi en la interparolo kun sia patro. Pri tio li estis certa.

La venĝo de la gubernatoro esprimiĝis per fermita rideto kaj per scivolema esprimo de la sensanga vizaĝo; liaj maljunaj nigraj okuloj rigardis tiel, kiel rigardas grandsperta virino al junulino, perdinta sen speciala bezono la unuan literon de sia alfabeto.

— Infera tago! — diris la juna Van-Konet, malgaje observante la patron. — Ĉu vi jam ĉion scias?

— Malplej multe mi scias vin, — respondis la maljuna Van-Konet. — Sed estas vane paroli kun vi, ĉar vi kapablas faraĉi eĉ pli malbonajn aferojn ĝuste antaŭ la edziĝo.

— Ne ekzistas garantio kontraŭ atako de frenezulo.

— Ne konvenas, karulo. Vi kondutis, kiel fripono.

— Estas via feliĉo, ke vi estas mia patro... — komencis Van-Konet, paliĝante kaj farante moviĝon, por ekstari.

— Ĉu feliĉo? — ironie interrompis la gubernatoro. — Pensu pri viaj vortoj.

— Bonege. Skoldu. Mi sidos kaj aŭskultos.

— Mi agnoskas malfacilecon de la stato, — diris la patro kun malbone kaŝata incitiĝo, — kaj, diablo prenu, oni fojfoje devas toleri eĉ vangofrapon, se ĝi kostas tion. Tamen vi ne devis sendi al mi tiun Snogden-on. Vi devis senprokraste veni al mi, — mi en certa senco valoras ne malpli, ol Snogden.

— Kiu sendis Snogden-on! — ekkriis Georgo. — Li venis al vi, nenion dirinte al mi. Mi nur antaŭnelonge eksciis tion!

— Ĉu tiel aŭ ne tiel, mi pasigis kelkajn agrablajn minutojn, aŭskultante rakonton pri la drinkejo kaj la bato.

— La afero okazis...

— Imagu, Snogden estis kortuŝe sincera, do vi bezonas neniun alian version.

Van-Konet ruĝiĝis.

— Pensu ĉion, kion vi deziras, — diris li, impertinente oscedinte. — Kaj plej baldaŭ esprimu vian malestimon al mi, kaj ni finu, pro Dio, la scenon de moralinstruo.

— Vi devas scii, kiel niaj malamikoj pasie deziras malhelpi vian edziĝon, — ekparolis la maljuna Van-Konet. — Se Consuelo Juárez nenion diras al vi, do mi anstataŭe bonege scias, kiaj rimedoj estis uzataj, por konfuzi ŝin. Klaĉoj kaj anonimaj leteroj estas ordinara afero. Oni penis subaĉeti vian Laŭra-n, por ke ŝi venu en la horo de la subskribo de la geedza kontrakto kaj afiŝu, en la franca gusto, vian konatecon kun ŝi. Sed tiu saĝa virino estis ĉe mi kaj atingis pli pozitivajn promesojn.

— Estas bone, ke tiel, — subridis la fianĉo.

— Bone kaj multekoste, multekoste kaj lacige, — daŭrigis la gubernatoro. — Vi ne devos rememorigi ŝin pri tio. Ricevinte la monon, ŝi forveturos. Tia estis la kondiĉo. Nun aŭskultu pri alio. Moderigu, reduktu vian furiozan soifon de diboĉo! Almenaŭ unu monaton da deca vivo — rigardu al tiu neceso, kiel al ofero, se vi deziras, — kaj vi havos en la manoj senlimajn eblecojn. Lasu min venki la registaran kontrolon, disĵeti koruptaĵojn, fondi propran ĵurnalon, kaj vi tiam estos libera fari ĉion, kion vi deziros. Sed se via edziĝo fiaskos, — nek mi, nek vi evitos amarajn minutojn! Gardu vian edziĝon, Georgo! Vi per via malpacienco vivi rememorigas katon en vianda vendejo. Amen.

— Ĉu ĉio estas aranĝita? — ekstarante, malserene demandis Georgo.

— Ĉio. Mi esperas, ke ĝis postmorgaŭ vi ne sukcesos ricevi ankoraŭ unu vangofrapon, kiel pro la malgranda tempo, tiel pro via propra estonteco.

— Do ĉu vi ne koleras plu?

— Male. Sed la emociojn mi ne povas regi. Dum kelkaj tagoj vi estos abomena al mi, poste tio ĉesos.

Van-Konet eliris de la patro kun definitive malbona humoro kaj pasigis la restintan tagon en kompanio de Laŭra Muldwey, en ŝia loĝejo, kien baldaŭ venis Snogden, kaj post unu tago je la dekunua de mateno li alvenigis al la pordo de la solene ornamita halo de la gubernatora domo la junulinon, al kiu li promesis dum la tuta vivo esti amiko kaj edzo. Kun granda kredo je forto de amo iris kun li Consuelo, ridetante al ĉiuj rigardoj kaj gratuloj. Ŝi estis tiel trankvila, kiel reflekto de verda herbo en kvieta akvo. Kaj, lerte ŝajnigante, ke li estas kaptita de la alta sento, serioze, milde rigardis al ŝi Van-Konet, aspektanta eĉ pli bela kaj nobla pro la proksimeco al li de la grandanima junulino kun blankaj floroj sur la malhelaj haroj.

La rideto ne forlasadis ŝin. Respondante al la notario, Consuelo prononcis «jes» tiel grave kaj karese, ke, cedinte al ĉarmo de ŝia animo, la invititaj gastoj kaj atestantoj por kelkaj minutoj ekkredis je Georgo Van-Konet, kvankam ili tre bone konis lin.

La civila kaj la eklezia ritoj pasis bonorde, sen peripetioj. La novgeedzoj pasigis tri tagojn en la bieno de Juárez, la patro de Consuelo, kaj poste forveturis al Poket, kie Van-Konet-on atendis aferoj pri la enpostenigo de li kiel direktoro de la agrokultura akcia kompanio; li povis nun akiri la necesan kvanton da akcioj.

Post semajno, laŭ sekreta interkonsento kun sia amoranto, tien venis Laŭra Muldwey, kaj poste venis ankaŭ Snogden, sen kiu al Van-Konet estus malfacile plu vivi laŭ siaj kutimoj.





Magdaleno — laŭ la katolika tradicio, pentinta ĉiesulino, iĝinta fervora disĉiplino de Kristo (rim. de la tradukinto).