Ĉapitro XII

Ne perdante tempon, la kvar komplotantoj — Galeran, Botredge, Stomador kaj Dan Tergens, nigrahara rondvizaĝa homo, trankvila, kiel fromaĝo, — komencis la malfacilan laboron de kunigo de la butika korto kun la prizona korto per mallarĝa tranĉeo. Galeran forlasis sian intencon — peni ion ekscii de Snogden kaj Laŭra Muldwey; informiĝinte, li konvinkiĝis, ke homoj de tia speco neniel povas helpi savi Davenant-on.

Vespere de la sekva tago, kiam estingiĝis lumoj en domoj de la urborando, Dan Tergens kun Botredge alportis en la korton de Stomador pioĉon, rompstangon, rastron, borilon, segilon, ŝtalajn kojnojn, du lanternojn, kvar parojn de feltaj pantofloj, mezurrubandon, kvar kompletojn de diktola laborvesto de bruna koloro kaj volvaĵon da ŝnuroj. Tergens kaj Botredge venis nun flanke de la dezerto, kie inter la ŝedo kaj la muro ekzistis fermita per tabuloj pasejo, por ke la provoso ĉe la prizona pordego ne pensu pri ilia portaĵo. Poste la laborantoj penetradis en la korton de Stomador per la sama vojo, tiel ke la provoso ne vidis ilin; same ili ankaŭ foriradis.

Baldaŭ venis Galeran. Li ekvidis, ke la angulo inter la butiko kaj la barilo jam estas purigita disde bareloj kaj alia rubo. Ĉiuj kunvenis ĉi tie, interparolante flustre. La danĝerega parto de la afero estis la trabato de la komenca vertikala ŝakto, — la bruo de moviĝoj kaj batoj de la instrumentoj povis altiri atenton de hazarda preterpasanto, kaj, se tiu ekdezirus rigardi trans la barilon, li ekvidus, ke oni ial nokte fosas puton. Malsamaj opinioj rilate de la profundo de tiu puto prokrastis la komencon de la agado, tamen Galeran sukcesis pruvi neceson de du metroj kaj kvarono de profundo, kalkulante metron por alto de la horizontala pasejo, kaj la ceteron — por diko de la volbo por eviti falon, kiam sur la pavimo moviĝos pezaj ŝarĝaŭtoj, kaj ankaŭ por obtuzigi la danĝerajn en nokta silento sonojn de la laboro.

— La antaŭan muron de la puto, pli proksiman al la prizono, — diris Dan Tergens, jam ne ellasanta el la manoj la pioĉon, — necesas egaligi laŭ la vertikalilo, la maldekstran — same, de ili ni devos preni la direkton.

— En la puto devas esti vaste por komenco de fosado de la horizontala pasejo, — aldonis Botredge, — ne endas, ke la kubutoj kaj la dorso malhelpu al moviĝoj.

— Ĉu povas akvo ĝin superverŝi? — demandis Galeran.

— Apenaŭ, — diris Stomador, — la loko estas alta. Humido, eble, estos.

— Foriru ĉiuj, — decidis Tergens, — ĉi tie estas malvaste. Mi vin vokos. Mi komencas!

Li ŝovelis per ŝpato maldikan tavolon de la supra grundo kaj gruzo, restinta post la konstruado, puriginte kvadratan areon metro je metro. La rando de la ŝpato iĝis blanka pro travertino, la ŝpato skrapis ĝin facile, kiel sekiĝintan koton, desaltadis eĉ negrandaj pecoj. Sed ĉiuj emociite atendis la decidan penetron de la pioĉo, por konvinkiĝi pri efektivigeblo de la ideo. Batinte per la pioĉo trifoje, Tergens ŝovis en la truon la rompstangon kaj facile elrompis tavolon de la mola kalkoŝtono grandan je ĉirkaŭ du futoj.

— Konvenos, — diris li, tuj ekfumante la pipon kaj rigardante en la kavon. — Pacienci kaj batadi, nenion krome. Kaj nun ĉiuj foriru. Atendu, — flustris li, kiam la ceteraj estis forirontaj, — jen por la komenco. Oni diras, ke tio estas bona antaŭsigno.

Li montris rompaĵon de hufumo kaj kaŝis ĝin en la poŝon.

— Vi nur ne forrajdu, — diris Stomador, — vi nun estas tiel hufumita...

Lasinte Tergens-on ĉe lia okupo, iom konata al li, ĉar tiu homo laboris antaŭ kelkaj jaroj en karba ŝakto, la komplotantoj sidiĝis ĉirkaŭ la tablo de Stomador. Botredge komencis ludi kun la butikisto «bastonetojn», kaj Galeran verŝis por si vinon kaj enprofundiĝis en mediton. Hodiaŭ al li diris Botredge, ke Fakreged deĵoros en la lazareto morgaŭ, sed li ne scias, al kiu tago trafos lia sekva deĵoro sur la sama posteno. Krome, la subfosaĵo nenion valorus, se la dua provoso — la deĵoranto de la ĝenerala fako de la lazareto — evidentiĝos necedema al la tento de granda monsumo, kiun decidis doni Galeran, se ĝi necesos. Kiu estos tiu dua? En la prizono servis tridek provosoj, kaj la ordon de deĵoroj kompiladis la kancelario. Ĉiu el la provosoj povis ekmalsani, ricevi forpermeson; iliaj postenoj estis ŝanĝataj periode, sed ne egalmezure. Preskaŭ ne kalkulebla estis la kombino de la provosoj, des pli grava, ke ili ambaŭ devos fuĝi kune kun Gravelot. Tamen Fakreged sciigis, ke li uzos ĉiujn rimedojn por esti deĵoranto en la lazareto, se seriozaj kaŭzoj devigos la aranĝantojn de la fuĝo memstare asigni la nokton de la liberigo de la prizonulo. De Botredge Galeran eksciis, kiel lerte aranĝas siajn aferojn Fakreged, li estis opiniata unu el la plej modelaj servantoj. Tiu cirkonstanco donis al Galeran esperon.

Pasis horo, pasis ankoraŭ duonhoro, sed Tergens estis nek videbla nek aŭdebla; ŝajnis, ke li foriris profunde en la teron kaj vagas tie, pririgardante fosiliojn. Subite la pordo mallaŭte malfermiĝis. Kontenta pri si, anhelanta Tergens aperis antaŭ la sidantoj ĉe la tablo; liaj kruroj ĝis la genuoj estis en blanka polvo, kalko kovris la manikojn de la ĉemizo, kaj la kolo nigriĝis pro ŝvito; li prenis kuŝantan en angulo diktolan vestaĵon kaj komencis alivestiĝi.

— Iru rigardi, — diris Tergens, frappurigante la pantalonon. — Travertino — kara amiko, kaj nenio krome.

Vigligitaj de lia tono, la komplotantoj hastis al la fosaĵo. Ĉe la muro faŭkis kvadrata kavo, profunda ĝis homa brusto. Alta aro da kalkoŝtonoj amasiĝis antaŭ ĝi; la grundo estis seka palpe kaj rompiĝadis en la manoj, kiel seka pano.

— Venu, mi instruos cin, — diris al Botredge Tergens. — Ĉi tie necesas alkonformiĝi. Se estas malfacile preni per la pioĉo, agu per la borilo, poste la borilon elŝiru, enŝovu la rompstangon kaj balancu, puŝu al unu flanko. Tiam la peco deiros.

Dirinte tiel, li eksilentis, ĉar ne ŝatis troajn vortojn. Venis la tempo de laboro por ĉiuj. Alkonforminte du kestojn, la komplotantoj ŝutadis en ilin per la ŝpato pecojn de kalkoŝtono kaj forportadis en la ŝedon. Tiutempe Botredge, evidentiĝinta multe pli forta ol Tergens, potence krakadis en la puto per elfosata grundo. Anstataŭiginte sian veston per la aĉetita diktola, ne ripozante, nur malofte forirante en la ĉambron por fumi, la kvar homoj ĝis la kvina horo de nokto forigis tutan rubon, finis la vertikalan puton kaj, superkovrinte ĝin per bareloj, disiris, lacaj ĝis kapturniĝo. Al Galeran ili ne permesis fosi. Sciante mem, ke li ne sukcesos kun tio, li ne protestis, sed forportadis la grundon same energie kaj vigle, kiel ĉiuj. Plej malbone fartis Stomador, kiu suferis pro siaj mallongaj brakoj kaj anhelemo, sed li ne malhonoris sin kaj nur spiregis.

Do, ili disiris, kaj kunvenis denove antaŭ la noktomezo. La laboro estis tiel malfacila, ke Galeran, Botredge kaj Tergens dormis dum la tuta tago; senigita de ripozo Stomador vagadis en la butiko, dormetante dum irado, kaj liaj aĉetantoj estis kontentaj, ĉar li mispesadis kaj mismezuradis malprofite al si preskaŭ ĉe ĉiu aĉeto. En la tagmezo venis la Rufa Katarina kaj parte savis lin, komencinte vendi, kaj Stomador tradormis kvar horojn. Post la peza vekiĝo li devis kuraci sin per pipra vodko; per la sama rimedo vigligis sin ankaŭ la ceteraj, ĉiu en sia hejmo. Galeran nenien eliradis; mallevinte la fenestrajn kurtenojn, li sidis en sia ĉambro, kaj vespere prenis varman banon.

Kiam venis la noktomezo, nokta malvarmeto restarigis energion de la komplotantoj, kaj ili komencis trabati la horizontalan pasejon, kies volbo iris angule, kiel unuklina tegmento, por eviti falon. Por determini la direkton, transverse de la ŝakto, supre, Galeran metis lignan laton, direktitan al tiu loko de la prizona muro, kie estis finiĝanta la domo de la lazareto. Ĉe la muro estis marko en formo de ŝtono, lasita tie de Botredge, kiu uzis precizajn indikojn de Fakreged. La direkton en la profundo Tergens determinis per alia, mallonga lato, enbatita en la malproksiman disde la prizono muron de la ŝakto sur ties fundo mem, kaj egaligis per nivelilo paralele al la supra lato. Tiu ĉi malperfekta metode, sed sufiĉa ĉe negranda distanco rimedo kontentigis ĉiujn. Do, foriginte la supran direktantan laton, ili lasis ĝis la fino de la laboro la malsupran, por ke, streĉante disde ĝi alligitan ŝnuron, ili povu fosi pluen.

Tiamaniere, la afero ekiris, kaj la ĉefan laboron ricevis Tergens kaj Botredge. Anstataŭante unu la alian ĉiuhore, ili paŝon post paŝo enprofundiĝadis al la prizono. Labori ili devis precipe per la akra rompstango, sidante sur la tero, pro malgranda alto de tiu tranĉeo, aŭ starante sur la genuoj. Alliginte ŝnuron al negranda kesto, Galeran kaj Stomador eltrenadis ĝin de tempo al tempo plenan de kalko kaj forportadis en la ŝedon. En la korto estis terure multaj piedspuroj kaj rubo. Fininte la laboron, ili purigadis la korton, skrupule lavadis la manojn, purigante la fingrojn disde kalko, ŝoviĝinta sub la ungojn, por ne voki demandojn de aĉetantoj pri kaŭzo de la stranga aspekto de la fingroj. Botredge kaj Tergens, elgrimpante supren por trinki glason da vino, elskuadis el post la kolumo kalkan rubon. Iliaj haroj kaj vizaĝoj iĝis blankaj pro polvo; malgrandaj rompopecoj ofte trafadis la okulojn, kaj ili sufere klopodadis eligi el sub la palpebro incitantajn mikroskopajn pecetojn, mallevinte la vizaĝon en pelvon kun akvo kaj palpebrumante tie kun dentoj, kunpremitaj pro doloro de la okulglobo, ĝis forigadis la kaŭzon de la sufero. Eĉ la diktola vesto tralasadis mordantan polvon, jukigantan la korpon. Tamen entuziasmo pri la laboro kaj ties jam videbla sukceso tenis la laborantojn en la stato de sento de kapturnige danĝera ludo. Lanterno nun brulis interne de la ŝakto, post la dorso de la ŝaktisto, prilumante la vertikalan batalkampon, starantan antaŭ la okuloj per malglata rompiĝo. Malvaste kaj obtuze estis interne; sufoka aero, ŝvito, forta spirado devigadis ofte trinki akvon; siteleto kun akvo estis metita tie, por ne eliradi sen neceso; al Tergens venis sukcesa ideo priverŝadi la grundon per la akvo. Tuj kiam ili komencis fari tion, la polvo malaperis kaj la spirado iĝis pli facila. Galeran malleviĝis malsupren por rigardi, kiel progresas la afero, kaj eksentis siaspecan komforton de la sovaĝe prilumita malalta kaj mallarĝa kaverno, kie ombro de botelo, staranta sur la tero, donis al la tuta vidaĵo karakteron de plakato. Ĉe la veno de la mateno Tergens kaj Botredge estis laborantaj duonnudaj, demetinte la bluzojn, en solaj pantalonoj; iliaj dorsoj, glitaj pro ŝvito, brilis, eligante odoron de varmega korpo kaj vinaj vaporoj. Ili ambaŭ ĉirkaŭligis la kapojn per tukoj.

Nenion sciante pri grundoj, Stomador tiutempe atendis malkovron de enfosita trezoro; lia menso, vojerarinta inter romano kaj butiko, kontemplis ferajn kofrojn, plenajn de oraj antikve stampitaj moneroj. En ekstrema okazo li ĝojus al kranio aŭ al rusta ponardo kiel al pruvo de la sekretoj, kaŝataj de la tera sino. Tamen la elportata de li kalka ŝtonaro malmulte amuzis lin, nur ŝtoniĝintaj branĉetoj, konkoj kaj negrandaj pavimŝtonoj troviĝadis inter la blank-flava maso de la pecoj. Dum la tuta tempo li sentis sin ĉe la limo de eksterordinaraj eventoj, forgesante, ke ili jam venis. Tia kaŝita ekscitiĝo helpadis al li lukti kontraŭ la anhelado kaj la lacego, sed li rimarkeble maldikiĝis, kiam okazis la mateniĝo de la dua tago de la laboro, kaj Botredge pripalpis lin kun dubo, demandante, — ĉu sufiĉos ĉe tia rapida forfluo la graso de lia vivo por ses-sep tagoj.

— Perdante la pezon, — respondis la butikisto, — mi juniĝas kaj pli facile kuradas sur la korto. Kaj kion povas perdi ci? Ci sekiĝis jam en la sino de cia patrino, ĉar ŝi malmulte trinkis.

Ĉe tri metroj la laboro estis haltigita, la korto purigita, kaj, manĝinte ŝinkan femuron, priverŝitan per bona vino, la komplotantoj disiris, preskaŭ falante pro la laco. Galeran kalkulis, ke post kvin tagoj la subfosaĵo estos finita, se ne malhelpos iu neantaŭvidita okazo. En tiu nokto Tergens kaj Botredge ricevis de li po dek pundoj. Lavinte sin, alivestiĝinte, ili iomete freŝiĝis; tuj irinte ludi en unu el ludejoj, ili ambaŭ, certe, forludis la tutan monon kaj samloke kuŝiĝis dormi. Stomador tradormis tri horojn kaj vekiĝis pro sonoro de la vekhorloĝo, streĉita de li. Katarina ne plu helpadis lin, ĉar li, kiel oni nomas tion, eniris en la ritmon, adaptiĝis. En la sekva nokto la komplotantoj antaŭeniĝis ankoraŭ je tri metroj. Dezirante ekscii, ĉu aŭdeblas supre la batoj de la rompstango, Stomador eliris sur la pavimon super tiu loko, kie malsupre estis fosanta Tergens, sed malgraŭ fiksaŭskultado, nenion distingis, krom malfortaj sendirektaj sonoj, similaj al falo de pelta ĉapo. Tiu tre grava cirkonstanco permesus labori subtere eĉ tage, se ne estus neceso tuj forportadi la elfositan kalkoŝtonon, kiu, aliokaze, obstrukcus la pasejon de la vertikala ŝakto, kaj trenadi la grundon eblis nur nokte.

La laboro iris kiel ĉiam kaj finiĝis je la kvina horo de mateno. Vidante siajn sukcesojn, la kvar homoj tiel entuziasmiĝis, ke rigardis la finon de sia plano preskaŭ certe.

Du gravaj sciigoj markis la venantan tagon. En la korton venis alivestita Fakreged, transdoninte al Galeran la akuzakton, ĉirkaŭskribitan sur la marĝenoj per krajono kaj senditan de Davenant per arestito-purigisto, komunikiĝanta kun la ŝipestro Tergens.

Estis dimanĉo. Leginte la mesaĝon de Tirrey kaj la dokumenton, kompilitan seke kaj senkompate, Galeran pro la malgranda tempo, restanta ĝis la tribunalo, kiu estis fiksita al la lundo, ekvidis, ke ne eblas prokrasti. La skrupule mezurita spaco inter la prizono kaj la butiko montris grandan restaĵon da diko de la grundo — dek metrojn kaj kvaronon, ne kalkulante la laboron pri la elirejo.

Okazis speco de milita konsiliĝo, en kiu oni decidis fiksi la tagon de la fuĝo, obeante nur al la neceso. Por ke Tergens kaj Botredge povu labori dum la tuta diurno, Stomador elpensis doni al ili sakojn, kien ili devis metadi la grundon kaj almetadi ilin al la elirejo supren, por ke post la fermo de la butiko Galeran kaj la butikisto portu ilin en la ŝedon.

— Se ni eltenos, — diris Tergens, — do matene aŭ vespere de la lundo la afero estos finita. Necesos drinki. Sobre tion ne eblas fari. Sed se necesas, do ni faros.

La dua grava sciigo koncernis la deĵoradon en la lazareto: la ordo de deĵoroj por la sekva semajno metis Fakreged-on ekde la dekdua horo de la lundo ĝis la dekdua de la mardo al la interna posteno en la domo de la prizono; se Mutas, asignita kiel unu el la deĵorantoj en la lazareto, ne venus, anstataŭi la neveninton, laŭ la vico, devus Fakreged. Li promesis aranĝi tiel, ke Mutas ne venu. Kio koncernis la duan deĵoranton en la ĝenerala fako de la lazareto, Fakreged rekte diris, ke li bezonas tricent kvindek pundojn, tamen ne en monbiletoj, sed en oro.

— Ni devos riski, — diris Fakreged. — Aŭ li prenos la oron tuj en la loko, kiam venos la tempo, aŭ mi lin senkonsciigos per bato.

Post longa interparolo kun Fakreged Galeran konvinkiĝis, ke li estas saĝa kaj decidema homo, kiun eblas fidi. Galeran ne havis oron, kaj li donis al la provoso papermonojn, por ke li mem ŝanĝu ilin. Galeran bonege komprenis, kian efekton elpensis Fakreged. Krome, ili interkonsentis, kiel agi en la decida nokto inter la lundo kaj la mardo. Se ĉio iros sukcese, Fakreged devos sciigi pri tio, ĵetinte trans la muron bastonon kun unu noĉo, kaj ĉe malsukceso — kun du noĉoj. La signalo per unu noĉo signifos: «Eniru kaj forkonduku». Kiel ili interkonsentis, je la unua kaj kvarono de nokto Fakreged malfermos la kameron de Davenant; foriros ankaŭ ambaŭ provosoj; Grubbe kun la aŭto devos stari malantaŭ la korto de Stomador en la dezerto.

Tian aspekton ricevis ĉiuj demandoj de la liberigo.





hufumo — en multaj eŭropaj kulturoj oni opinias hufumon bonŝanciga (rim. de la tradukinto).